La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13. La Reĝo de la Knomoj Ridas

image-079

Post momento la Reĝo reiris al sia trono kaj reardigis sian pipon, kaj la resto de la gr upeto de aventurantoj rezignis sin al atendo plia kaj longa. Ilin tre senesperigis la malsukceso de ilia knabina Reĝino kaj la scio ke ŝi nun estas ornamaĵo en la palaco de la Reĝo de la Knomoj – aĉa, timiga loko, malgraŭ sia grandiozeco. Sen sia malgranda regantino ili ne sciis kion fari, kaj ĉiu el ili, eĉ la tremanta soldato, komencis timi fariĝi baldaŭ pli ornama ol utila.

Subite la Reĝo de la Knomoj komencis ridi.

“Ha, ha, ha! He, he, he! Ho, ho, ho!”

“Kio okazis?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, via amiko, la Stana Lignohakisto, fariĝis plej amuza objekto,” respondis la Reĝo, dum li viŝis larmojn de gajeco de siaj okuloj. “Neniu supozus ke li fariĝus tiom amuza ornamaĵo. Kiu sekvos?”

Ili rigardis unu la alian dum iliaj koroj sinkis. Unu el la generaloj komencis lamente plori.

“Pro kio vi ploras?” demandis la Birdotimigilo, indigna pro tia elmontro de malforteco.

“Li ŝuldis al mi ses semajnojn da salajro,” diris la generalo, “kaj mi bedaŭras perdi lin.”

“Do vi devos iri trovi lin,” deklaris la Birdotimigilo.

“Mi!” kriis la generale, tre alarmite.

“Certe. Via devo estas sekvi vian komandanton. Marŝu!”

“Mi rifuzas,” diris la generalo. “Mi volas, kompreneble; sed mi tamen rifuzas.”

La Birdotimigilo rigardis petovole al la Reĝo de la Knomoj.

“Ne gravas,” diris la gaja monarko. “Se li ne volas eniri la palacon kaj diveni, mi ĵetos lin en ardantan fornon.”

“Mi iros! – kompreneble mi iros,” kriis la generalo, pli rapide ol fulmo. “Kie estas la enirejo – kie? Mi iru tuj!”

Do la Reĝo de la Knomoj gvidis lin en la palacon kaj denove revenis por atendi la rezulton. Kion faris la generalo, neniu scias; sed post vere nelonge la Reĝo vokis novan viktimon, kaj kolonelo devis provi.

Tiel, unu post la alia, ĉiuj dudek ses oficiroj eniris la palacon kaj divenis – kaj fariĝis ornamaĵoj.

Intertempe la Reĝo ordonis servi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn al la atendantoj, kaj post tiu ordono krudforma Knomo eniris portante pleton. Tiu Knomo similis al la aliaj kiujn Doroteo vidis, sed li portis pezan oran ĉenon ĉirkaŭ sia kolo por indiki ke li estas la Ĉefa Servisto de la Reĝo de la Knomoj, kaj li tre fiere kondutis kaj eĉ diris al lia moŝto ke li ne manĝu tro da kuko malfrue en la nokto ĉar ĝi malsanigus lin.

Tamen Doroteo malsatis, kaj ŝi ne timis malsaniĝi; do ŝi manĝis plurajn kuketojn kaj trovis ilin bonaj, kaj ŝi ankaŭ trinkis tason da bonega kafo preparita el fajna argilo, brunigita en la fornoj kaj poste diserigita, kaj trovis ĝin tre refreŝiga kaj tute ne koteca.

El la tuta grupo kiu komencis ĉi tiun aventuron, nur la malgranda knabino el Kansas restis, kun la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la soldato kiel konsilantoj kaj kompanoj. Kompreneble ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro restis, sed ili, manĝinte kelkajn kuketojn, dormis ĉe unu flanko de la kaverno, kaj aliflanke staris la Segĉevalo, senmova kaj silenta kvazaŭ nur lignaĵo. Vilĉinjo trankvile ĉirkaŭmarŝadis enbekigante la disĵetitajn kukerojn, kaj post tio, ĉar estis longe post la tempo por enlitiĝo, ŝi serĉis malluman lokon en kiu ŝi povos dormi.

Baldaŭ la kokino vidis kavaĵon sub la roka trono de la Reĝo kaj enrampis nerimarkate. Ŝi ankoraŭ povis aŭdi la babiladon de la apudestantoj, sed estis preskaŭ senlume sub la trono, tiel ke baldaŭ ankaŭ ŝi endormiĝis.

“Kiu sekvos?” vokis la Reĝo, kaj la soldato, kies vico nun estis eniri la mortigan palacon, manpremis kun Doroteo kaj la Birdotimigilo kaj bedaŭroplene adiaŭis ilin, kaj trairis la rokan pordon.

Ili longe atendis, ĉar la soldato ne emis rapidi fariĝi ornamaĵo kaj divenis tre atendeme. La Reĝo de la Knomoj, kiu ŝajne iel magie sciis ĉion okazantan en la belaj ĉambroj de la palaco, fine senpacienciĝis kaj deklaris ke li ne plu restos veka.

“Mi amas ornamaĵojn,” diris li; “sed mi atendos ĝis la mateno por akiri pli; do, tuj kiam tiu stulta soldato transformiĝos, ni enlitiĝos kaj finos la taskon en la mateno.”

“Ĉu estas tre malfrue?” demandis Doroteo.

“Nu, estas post la noktomezo,” diris la Reĝo, “kaj mi opinias ke tial estas sufiĉe malfrue. Ne ekzistas nokto kaj tago en mia regno, ĉar ĝi estas sub la surfaco de la tero, kie la suno ne brilas. Sed ni bezonas dormi, tutsame kiel la surfaculoj, kaj mi mem intencas enlitiĝi post kelkaj minutoj.”

Efektive, nelonge post tio la soldato lastafoje divenis. Kompreneble li eraris, kaj kompreneble li tuj iĝis ornamaĵo. Tio multe plaĉis al la Reĝo; li kunfrapis siajn manojn por alvoki la Ĉefan Serviston.

“Konduku ĉi tiujn gastojn al la dormoĉambroj,” li ordonis, “kaj rapidu, ĉar mi mem multe dormemas.”

“Ne decas ke vi restu veka ĝis tiom malfrue,” respondis malmilde la Ĉefa Servisto. “Vi estos malagrabla kiel grifo morgaŭmatene.”

image-080
BALDAŬ ANKAŬ ŜI ENDORMIĜIS

Lia Moŝto ne respondis al tiu komento, kaj la Ĉefa Servisto kondukis Doroteon tra alian pordon en longan koridoron, de kiu pluraj senornamaj sed komfortaj dormoĉambroj malfermiĝis. Al la knabineto doniĝis la unua ĉambro, la dua al la Birdotimigilo kaj Tiktoko – kvankam ili ne kapablis dormi – kaj la tria al la Leono kaj la Tigro. La Segĉevalo mallerte sekvis la Serviston en kvaran ĉambron, kaj staris rigide en la mezo ĝis la mateno. Ĉiu nokto estis teda por la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la Segĉevalo; sed sperto instruis al ili pacience kaj kviete atendi dum la horoj, ĉar ĉiuj amikoj iliaj el karno devis dormi kaj ne volis esti ĝenataj.

Kiam la Ĉefa Servisto foriris de ili la Birdotimigilo komentis malfeliĉe:

“Mi lamentas multe pro la perdiĝo de mia malnova kamarado, la Stana Lignohakisto. Ni kune spertis multajn danĝerajn aventurojn, kaj eskapis de ili ĉiuj, kaj nun dolorigas min scii ke li fariĝis ornamaĵo kaj por ĉiam perdiĝis.”

“Ĉi-am la so-ci-o pli-be-li-ĝis pro li,” diris Tiktoko.

“Estas vere; de nun la Reĝo de la Knomoj ridas pro li kaj nomas lin la plej amuza ornamaĵo en la tuta palaco. Mian amikon ofendos mokiĝi,” pludiris la Birdotimigilo, malfeliĉe.

“Ni mem fa-ri-ĝos i-om ab-sur-daj or-na-ma-ĵoj mor-gaŭ,” komentis la maŝino, per sia monotona voĉo.

Ĝuste tiam Doroteo kuris en ilian ĉambron, tre maltrankvile, kriante:

“Kie estas Vilĉinjo? Ĉu vi vidis Vilĉinjon? Ĉu ŝi estas ĉi tie?”

“Ne,” respondis la Birdotimigilo.

“Do kio okazis al ŝi?” demandis la knabino.

“Nu, mi kredis ke ŝi estas kun vi,” diris la Birdotimigilo. “Sed mi ne memoras vidi la flavan kokinon ekde kiam ŝi bekadis erojn de kuko.”

“Sendube ni lasis ŝin en la ĉambro kie estas la trono de la Reĝo,” deklaris Doroteo, kaj tuj ŝi turnis sin kaj kuris laŭ la koridoro al la pordo tra kiu ili eniris. Sed ĝi estis firme fermita kaj ŝlosita el la alia flanko, kaj la peza roko montriĝis tiom dika ke neniu sono povis trairi ĝin.

La Malkuraĝa Leono metis sian kapon en ŝian ĉambron por konsoli la knabinon pro la perdiĝo de ŝia plumhava amikino.

“La flava kokino tute bone scias prizorgi sin,” diris li; “do ne malkvietiĝu pro ŝi, sed klopodu laŭeble dormi. La tago estis longa kaj laciga, kaj vi bezonas ripozon.”

“Mi verŝajne multe ripozos morgaŭ, fariĝinte ornamaĵo,” diris Doroteo, dormeme. Sed malgraŭ tio ŝi kuŝiĝis sur sian liton, kaj spite de sia malkvieto ŝi baldaŭ estis en la lando de sonĝoj.

image-081


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.