La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16. Purpura, Verda kaj Ora

image-092

La flava kokino, altepaŝante kaj kun mieno de grandega graveco, marŝis malrapide sur la riĉa velura tapiŝo de la grandioza palaco, ekzamenante ĉion vidatan per ŝiaj akraj okuletoj.

Vilĉinjo prave sentis gravecon; ĉar nur ŝi konis la sekreton de la Reĝo de la Knomoj kaj sciis distingi la transformaĵojn disde la objektoj neniam vivintaj. Ŝi estis tute certa ke ŝiaj divenoj estos ĝustaj, sed antaŭ ol komenci divenadon ŝi volis rigardi la belegecon de ĉi tiu subtera palaco, kiu estis eble unu el la plej elegantaj kaj belaj lokoj en iu ajn felando.

Dum ŝi trairis la ĉambrojn ŝi kalkulis la purpurajn ornamaĵojn; kaj kvankam kelkaj estis malgrandaj kaj kaŝitaj en strangaj lokoj, Vilĉinjo trovis ilin, ŝi trovis ĉiujn dek dismetitajn en la diversaj ĉambroj. La verdajn ornamaĵojn ŝi ne kalkulis, ĉar ŝi kredis povi trovi ĉiujn kiam venos la ĝusta momento.

Fine, traekzameninte la tutan palacon kaj ĝuinte ĝian grandiozecon, la flava kokino reiris al unu el la ĉambroj kie ŝi rimarkis grandan purpuran piedapogilon. Ŝi metis piedon sur ĝin kaj diris “Ev”, kaj tuj la piedapogilo malaperis kaj bela virino, alta kaj maldika kaj belege vestita, staris antaŭ ŝi.

La okuloj de la virino estis rondaj pro mirego dum momento, ĉar ŝi ne memoris sian transformiĝon, nek ŝi povis konjekti pri kio revivigis ŝin.

“Bonan mateno, Sinjorino,” diris Vilĉinjo per sia akra voĉo. “Vi aspektas bone, por via aĝo.”

“Kiu parolas?” demandis la Reĝino de Ev, fiere rektigante sin.

“Nu, ĝustadire mia nomo estas Vilĉjo,” respondis la kokino, kiu nun staris sur la dorso de seĝo; “kvankam Doroteo ornamis ĝin por fari ĝin Vilĉinjo. Sed la nomo ne gravas. Mi savis vin de la Reĝo de la Knomoj, kaj vi ne plu estas sklavino.”

“Do mi dankas vin pro la graca komplezo,” diris la Reĝino, farante gracian riverenceton. “Sed miaj infanoj – diru al mi, mi petegas – kie estas miaj infanoj?” kaj ŝi kunpremis siajn manojn por timoplena pledo.

“Ne maltrankviliĝu,” konsilis Vilĉinjo, bekante insekteton kiu rampadis sur la dorso de la seĝo.

“Ĝuste nunmomente ili kondutas bone kaj estas tute sekuraj, ĉar ili ne povas eĉ moveti sin.”

“Kion celas diri vi, komplezema fremdulo?” demandis la Reĝino, strebante subpremi sian malkvieton.

“Ili estas sorĉitaj,” diris Vilĉinjo, “same kiel vi estis – ĉiuj escepte de la knabeto kiun elektis Doroteo.

Kaj tre verŝajne ili jam delonge estas tre bonkondutaj knaboj kaj knabinoj, ĉar ili ne povas agi alie.”

“Ho, miaj kompatindaj karuloj!” kriis la Reĝino, kun lamenta larmado.

“Tute ne,” respondis la kokino. “Ilia kondiĉo ne malfeliĉigu vin, sinjorino, ĉar mi baldaŭ grupigos ilin ĉirkaŭ vi por ĝeni kaj maltrankviligi vin tute nature kiel antaŭe. Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi kiom bele ili aspektas.”

Ŝi flugis de sia starejo kaj marŝis en la apudan ĉambron, dum la Reĝino sekvis. Kiam ŝi pasis malaltan tablon malgranda verda lokusto allogis ŝin, kaj tuj Vilĉinjo saltis sur ĝin kaj enbekigis ĝin. Ĉar kokinoj tre amas lokustojn, kaj kutime necesas rapide kapti ilin, antaŭ ol ili povos forsalteti. Tiel Ozma de Oz facile finiĝus, se ŝi estus vera lokusto anstataŭ smeralda. Sed Vilĉinjo trovis la lokuston malmola kaj senviva, kaj suspektante ke ĝi ne estas manĝebla ŝi rapide faligis ĝin anstataŭ glitigi ĝin en sian gorĝon.

“Kial mi tiom stultis?” ŝi murmuris al si, “ĉar kie mankas herbo devas manki vivaj lokustoj. Verŝajne ĝi estas transformaĵo farita de la Reĝo.”

Post momento ŝi proksimiĝis al purpura ornamaĵo, kaj dum la Reĝino rigardis scivoleme la kokino rompis la sorĉon faritan de la Reĝo de la Knomoj kaj dolĉavizaĝa knabino, kies ora hararo kovris nube ŝiajn ŝultrojn, staris apud ili.

“Evanna!” kriis la Reĝino, “mia karega Evanna!” kaj ŝi premis la knabinon al sia brusto kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.

“Nu, estas bone,” diris Vilĉinjo, kontente. “Ĉu mi estas bona divenanto, Sinjoro Reĝo de la Knomoj? Nu mi kredas ke jes!”

Post tio ŝi malsorĉis alian knabinon, kiun la Reĝino nomis Evrozo, kaj poste knabon nomitan Evardo, kiu estis pli aĝa ol sia frato Evring. Efektive, la flava kokino longe necesigis ke la bona Reĝino kriu kaj ĉirkaŭbrakumu, ĝis kvin Princinoj kaj kvar Princoj, tute similaspektaj escepte de sia grandeco, staris en vico apud sia feliĉa patrino.

La Princinoj nomiĝis Evanna, Evrozo, Evella, Evirene kaj Evedna, kaj la Princoj estis Evrob, Evington, Evardo kaj Evrolando. El ili Evardo estis la plej aga kaj heredos la tronon de sia patro kaj kroniĝos Reĝo de Ev kiam li reiros al sia propra lando. Li estis sobra kaj kvieta junulo, kaj sendube regos sian popolon saĝe kaj juste.

Vilĉinjo, reveniginte la tutan reĝan familion de Ev al iliaj ĝustaj formoj, nun komencis elekti la verdajn ornamaĵojn kiuj estis la transformitaj homoj el Oz. Ŝi facile trovis ilin, kaj post nelonge ĉiuj dudek ses oficiroj, kaj ankaŭ la soldato, grupiĝis ĉirkaŭ la flava kokino, ĝoje gratulante ŝin pro sia saviĝo. La tridek sep homoj nun vivaj en la ĉambroj de la palaco bone sciis ke ili ŝuldas sian liberiĝon al la lerteco de la flava kokino, kaj ili plenhoneste dankis ŝin pro saviĝo el la magio de la Reĝo de la Knomoj.

image-093
LA REĜINO DE EV DANKAS VILĈINJON

“Nun,” diris Vilĉinjo, “mi devas trovi Ozman. Ŝi nepre estas ĉi tie, ie, kaj kompreneble ŝi estas verda, ĉar ŝi estas de Oz. Do ĉirkaŭrigardu, stultaj soldatoj, kaj helpu min serĉi.”

Tamen dum kelka tempo ili ne sukcesis trovi ion plian kiu estis verda. Sed la Reĝino, denove kisinte ĉiujn naŭ infanojn kaj havante oportunon interesiĝi pri kio okazas, diris al la kokino:

“Eble, mia kompleza amikino, vi celas trovi la lokuston.”

“Kompreneble, la lokusto!” kriis Vilĉinjo. “Vere mi estas preskaŭ egale stulta kiel tiuj bravaj soldatoj. Atendu min ĉi tie, kaj mi reiros preni ĝin.”

Do ŝi eniris la ĉambron kie ŝi vidis la lokuston, kaj baldaŭ Ozma de Oz, bela kaj delikata kiel antaŭe, eniris kaj proksimiĝis al la Reĝino de Ev, salutante ŝin kiel unu nobla princino salutas alian.

“Sed kie estas miaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto?” demandis la knabina Regantino, kiam la ĝentilaj salutoj estis finitaj.

“Mi elserĉos ilin,” respondis Vilĉinjo. “La Birdotimigilo estas el solida oro, ankaŭ Tiktoko; sed mi ne scias precize kia estas la Stana Lignohakisto, ĉar la Reĝo de la Knomoj diris ke li transformiĝis en ion tre amuzan.”

Ozma fervore helpis la kokinon serĉi, kaj baldaŭ la Birdotimigilo kaj la maŝinulo, kiuj estis ornamaĵoj el brilanta oro, troviĝis kaj reakiris sian kutiman formon. Sed, malgraŭ ĉiu serĉado, nenie ili povis trovi amuzan ornamaĵon kiu eble estas la transformita Stana Lignohakisto.

“Nur unu ebleco ekzistas,” diris Ozma, fine, “ni devas reiri al la Reĝo de la Knomoj kaj devigi lin diri al ni kio okazis al nia amiko.”

“Eble li rifuzos,” komentis Vilĉinjo.

“Li devos diri al ni,” respondis Ozma, firme. “La Reĝo ne honeste traktis nin, ĉar maskante sin per ŝajno de justeco kaj bona humoro li kaptis nin ĉiujn, kaj ni estus poreterne sorĉitaj se nia saĝa kaj lerta amikino, la flava kokino, ne trovus rimedon savi nin.”

“La Reĝo estas fripono,” deklaris la Birdotimigilo.

“Lia rido timigas pli ol la fruntosulkiĝo de ĉiu alia homo,” diris la soldato, treme.

“Mi kre-dis li-n ho-nes-ta, sed mi e-ra-ris,” komentis Tiktoko. “Mi-aj pen-soj ku-ti-me es-tas ĝustaj, sed kul-pas Smith & Tin-ker ki-am i-li kelk-fo-je e-ra-ras aŭ mis-funk-ci-as.”

“Smith & Tinker tre bone konstruis vin,” diris Ozma afable. “Mi opinias ke ili ne kulpas pro tio ke vi ne estas plene perfekta.”

“Dan-ko-n,” respondis Tiktoko.

“Nu,” diris Vilĉinjo, per sia vigla voĉeto, “ni ĉiuj reiru al la Reĝo de la Knomoj, kaj trovu kion li diros por si.”

Do ili komencis paŝi al la enirejo, Ozma estis la unua, ŝin sekvis la Reĝino kaj ŝia aro da malgrandaj Princoj kaj Princinoj. Post ili sekvis Tiktoko, kaj la Birdotimigilo kun Vilĉinjo staranta sur lia pajloplena ŝultro. La dudek sep oficiroj kaj la soldato estis lastaj.

Kiam ili atingis la halon la pordoj ekmalfermiĝis antaŭ ili; sed tiam ili ekhaltis kaj rigardis en la kupolitan ĉambron mirege kaj ĉagrenite. Ĉar la ĉambro estis plena de la kirasitaj soldatoj de la Reĝo de la Knomoj, vicon post vico starantaj laŭorde. La elektraj lumiloj sur iliaj brovoj brilis, iliaj batalhakilo estis tenataj kvazaŭ por frapi iliajn malamikojn; sed ili restis senmovaj kiel statuoj, atendante komandon.

Kaj en la mezo de tiu terura armeo sidis la malgranda Reĝo sur sia trono el roko. Sed li nek ridetis nek ridis. Anstataŭe, lia vizaĝo estis tordita pro kolerego, kaj nekredeble timiga.

image-094


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.