La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8. La Malsata Tigro

image-053

Kiel sian unuan agon Doroteo kuris en la brakojn de la Birdotimigilo, kies pentrita vizaĝo brilis pro ĝojo dum li premis ŝin al sia pajloplenigita brusto. Post tio la Stana Lignohakisto ĉirkaŭbrakumis ŝin – tre delikate, ĉar li sciis ke liaj stanaj brakoj damaĝus ŝin se li premus tro forte.

Post la salutoj, Doroteo prenis la ŝlosilon por Tiktoko el sia poŝo kaj streĉis lian agorisorton por ke li taŭge klinu sin kiam ŝi konigos lin al la aliaj. Ŝi diris al ili kiom helpa al ŝi Tiktoko estis, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto denove premis la manon de la maŝino kaj dankis lin ĉar li protektis ilian amikinon.

Doroteo demandis: “Kie estas Vilĉinjo?”

“Mi ne scias,” diris la Birdotimigilo. “Kiu estas Vilĉinjo?”

“Ŝi estas flava kokino kiu estas ankaŭ amikino mia,” respondis la knabino, maltrankvile. “Mi esperas ke ŝi bone statas.”

“Ŝi estas en la kokinejo, en la malantaŭa korto,” diris la Princino. “Mia salono ne estas ĝusta loko por kokinoj.”

Sen atendi plian parolon Doroteo kuris trovi Vilĉinjon, kaj tuj ekster la pordo ŝi renkontis la Malkuraĝan Leonon, ankoraŭ jungitan al la ĉaro apud la granda Tigro. La Malkuraĝa Leono havis grandan bluan rubandon ligitan al la longa hararo inter liaj oreloj, kaj la Tigro havis ruĝan rubandon sur sia vosto, tuj antaŭ la denshara finaĵo.

Post malpli ol momento Doroteo ĉirkaŭbrakumis la gigantan Leonon ĝojoplene.

“Mi ĝojegas revidi vin!” ŝi kriis.

“Ankaŭ min plezurigas vidi vin, Doroteo,” diris la Leono. “Ni kune spertis belajn aventurojn, ĉu ne?”

“Jes ja,” ŝi respondis. “Kiel vi fartas?”

“Mi restas same malkuraĝa kiel antaŭe,” la besto respondis humilvoĉe. “Ĉio eĉ plejeta timigas min kaj rapide batigas mian koron. Sed permesu ke mi konigu al vi novan amikon mian, la Malsatan Tigron.”

image-054

“Ho! Ĉu vi malsatas?” ŝi demandis, turnante sin al la alia besto, kiu tiumomente oscedadis tiom larĝabuŝe ke li montris du vicojn de teruraj dentoj kaj buŝon sufiĉe grandan por timigi ĉiun rigardanton.

“Mi malsategas,” respondis la Tigro, kunfrapante siajn makzelojn kun feroca klako.

“Do kial vi ne manĝas?” ŝi demandis.

“Estas senutile,” diris la Tigro malfeliĉe. “Mi jam provis tion, sed ĉiam mi denove malsatas.”

“Nu, ankaŭ mi,” diris Doroteo, “Tamen mi denove manĝas.”

“Sed vi manĝas negravaĵojn, do tio ne ĝenas,” respondis la Tigro. “Sed mi estas sovaĝa besto, kaj mia apetito deziras ĉiajn kompatindajn malgrandajn vivaĵojn, ĉu eŭtamion (Amerika besteto, iom simila al sciuro sed ne arbogrimpa.), ĉu dikan bebon.”

“Fi!” diris Doroteo.

“Jes ja!” respondis la Malsata Tigro, lekante siajn lipojn per sia longa ruĝa lango. “Dika bebo! Bongustega! Sed mi neniam manĝis bebon, ĉar mia konscienco diras al mi ke tio estus maldeca. Se mi ne havus konsciencon mi verŝajne manĝus bebojn kaj poste denove malsatus, kaj tio signifus ke mi oferis la kompatindajn bebojn vane. Ne; malsata mi naskiĝis, kaj malsata mi mortos. Sed mia konscienco ne suferos pro fiagoj pripentendaj.”

“Mi opinias ke vi estas tre bona tigro,” diris Doroteo, amikeme frapetante la grandegan kapon de la besto.

“Vi eraras,” estis la respondo. “Eble mi estas bona besto, sed hontinde malbona tigro. Laŭnature tigroj estas kruelaj kaj ferocaj, kaj kiam mi rifuzas manĝi senkulpajn vivaĵojn mi agas kiel neniu bona tigro iam agis dum la tuta historio de la mondo. Tial mi forlasis la arbaron por akompani mian amikon la Malkuraĝan Leonon.”

image-055
LA MALSATA TIGRO

“Sed la Leono ne estas vere malkuraĝa,” diris Doroteo. “Mi vidis lin agi kiel eble plej brave.”

“Nur eraro, kara,” protestis la Leono sobre. “Eble al aliuloj mi ŝajnas agi tiel, kelkfoje, sed neniam mi renkontis danĝeron sentime.”

“Ankaŭ ne mi,” diris Doroteo, malkaŝe. “Sed mi devas liberigi Vilĉinjon; mi revidos vin.”

Ŝi kuris al la malantaŭa korto de la palaco kaj baldaŭ trovis la kokinejon, ŝin gvidis al ĝi laŭtaj gakoj kaj kokerikoj kaj ĝena amaso da sonoj kiajn faras gekokoj kiam ili ekscitiĝis.

Ŝajne io estis misa en la kokinejo, kaj kiam Doroteo rigardis tra la latoj en la pordo ŝi vidis grupon de kokinoj kaj virkokoj kunpremitaj en unu angulo kaj rigardantaj ion kio aspektis turniĝanta pilko de kokoplumoj. Ĝi saltis tien kaj tien en la kokinejo, kaj unue Doroteo ne povis decidi kio ĝi estas, kaj la klukado de la gekokoj preskaŭ surdigis ŝin.

Sed subite la amaso da plumoj ĉesis turniĝi, kaj, mirigante sin, la knabino vidis Vilĉinjon staranta sur horizontala surtera virkoko. Dummomente ambaŭ estis senmovaj, kaj post tiam la flava kokino skuis siajn flugilojn por ordigi la plumojn kaj marŝis direkte al la pordo fierdefie kaj venkogakante, dum la makula virkoko forlamis al la grupo de aliaj kokinoj, trenante sian malordigitan plumaron en la polvo.

“Vilĉinjo!” kriis Doroteo, ŝokite; “ĉu vi bataladis?”

“Mi ja kredas ke jes,” fiere respondis Vilĉinjo. “Ĉu vi kredas ke mi permesus tiun makulan fikokon estri min kaj pretendi komandi ĉi tiun kokinejon? Ne dum mi plu povos beki kaj grati! Ne kiam mia nomo estas Vilĉjo!”

“Ĝi ne estas Vilĉjo, ĝi estas Vilĉinjo; kaj vi tute maldigne p’rolas,” diris Doroteo, riproĉe. “Venu, Vilĉinjo, kaj mi ellasos vin; ĉar Ozma de Oz venis por liberigi nin.”

Do la flava kokino iris al la pordo, kiun Doroteo malriglis por ŝia trairo, kaj la aliaj kokinoj silente rigardis ilin el sia angulo sen aŭdaci pliproksimiĝi.

La knabino levis sian amikinon en siaj brakoj kaj krietis:

“Ho, Vilĉinjo! vi aspektas aĉe! Vi perdis multajn plumojn, kaj unu el viaj okuloj estas preskaŭ elbekita, kaj via kresto sangas!”

“Malgravaĵo,” diris Vilĉinjo. “Nur rigardu tiun makulan virkokon! Mi ja malbeligis lin!”

Doroteo skuis sian kapon.

“Mi tute ne ’probas tion,” ŝi diris, forportante Vilĉinjon palacen. “Ne estas dece kompani kun tiuj vulgaraj gekokoj. Ili baldaŭ miskondutigos vin, kaj vi ne plu estos respektinda.”

“Mi ne petis kompani ilin,” respondis Vilĉinjo.

“Kulpas tiu mishumora Princinaĉo. Sed mi naskiĝis en Usono, kaj mi ne permesos ke iu kokaĉo el la Lando Ev fiere ordonu min, ne dum mi povos levi ungon por min defendi.”

“Bone, Vilĉinjo,” diris Doroteo. “Ni ne plu diskutu la aferon.”

Baldaŭ ili atingis la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron al kiuj la knabino konigis la Flavan Kokinon.

“Plaĉas al mi renkonti amikojn de Doroteo,” diris la Leono, ĝentile. “Laŭ via nuna aspekto, vi ne estas malkuraĝa kiel mi.”

“Via nuna aspekto salivigas mian buŝon,” diris la Tigro, rigardante Vilĉinjon avide. “Jes ja! Vi bonege gustus se mi kunpremus vin per miaj makzeloj. Sed ne timu. Vi nur satigus min dum momento; do ne valorus manĝi vin.”

image-056
“VILĈINJO!” KRIIS DOROTEO; “ĈU VI BATALADIS?”

“Dankon,” diris la kokino, komfortigante sin en la brakoj de Doroteo.

“Kaj krome, ne estus dece,” pludiris la Tigro, firme rigardante Vilĉinjon kaj kunklakante siajn makzelojn.

“Certe ne,” krietis Doroteo rapidege. “Vilĉinjo estas mia amikino, kaj vi nepre ne rajtos manĝi ŝin, negrave kio okazos.”

“Mi penos memori tion,” diris la Tigro; “sed mi estas kelkfoje iom forgesema.”

Doroteo portis sian dorlotbeston en la salonon de la palaco, kie Tiktoko, laŭ invito de Ozma, sidis inter la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Kontraŭ ili sidis Ozma mem kaj Princino Langvorlino, kaj apud ili estis vaka seĝo por Doroteo.

Ĉirkaŭ tiu grava grupo estis la Armeo de Oz, kaj dum Doroteo rigardis la belajn uniformojn de la Dudek Sep ŝi diris:

“Sed ŝajne ili ĉiuj estas oficiroj.”

“Ĉiuj, kun unu escepto,” respondis la Stana Lignohakisto. “Mi havas en mia Armeo ok Generalojn, ses Kolonelojn, sep Majorojn kaj kvin Kapitanojn, kaj unu simplan soldaton kiun ili komandas. Mi volonte plialte rangigus la soldaton, ĉar mi opinias ke neniu simpulo devus plenumi komplikan oficon; kaj mi ankaŭ rimarkis ke oficiroj kutime pli bone batalas kaj estas pli fidindaj ol ordinaraj soldatoj. Krome, la oficiroj aspektas pli gravaj, kaj dignigas la Armeon.”

“Sendube vi pravas,” diris Doroteo, sidiĝante apud Ozma.

“Kaj nun,” anoncis la knabina Regantino de Oz, “ni solene konferencos por decidi pri la plej bona rimedo liberigi la reĝan familion de ĉi tiu bela Lando Ev el sia longa enkarceriĝo.”

image-057


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.