La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19. La Reĝo de Ev

image-101

Se restis vagantaj rokokoloraj Knomoj sur la flanko de la monto nun, ili estis silentaj kaj respektoplenaj, ĉar niajn aventurantojn ne plu ĝenis, kiel antaŭe, moka ridado.

Efektive la Knomoj havis nenion mokindan, ekde la venkiĝo de ilia Reĝo.

Ĉe la alia flanko ili trovis la oran ĉaron de Ozma, starantan kie ili lasis ĝin. Baldaŭ la Leono kaj la Tigro estis jungitaj al la bela ĉaro, en kiu estis sufica spaco por Ozma kaj la Reĝino kaj ses reĝaj infanoj.

Malgranda Evring preferis rajdi kun Doroteo sur la Segĉevalo, kiu havis longan dorson. La Princo ne plu estis timema kaj multe amis la knabinon kiu savis lin, do ili estis veraj amikoj kaj babiladis feliĉe dumrajde. Vilĉinjo ankaŭ staris sur la kapo de la ligna rajdbesto, kiun ŝajne tute ne ĝenis la ekstra pezo, kaj la knabo miregis ke kokino povas paroli, kaj paroli tiom senco-plene.

Kiam ili atingis la abismon, la magia tapiŝo de Ozma sekure transportis ilin ĉiujn; kaj nun ili komencis pasi la arbojn, en kiuj birdoj kantadis; kaj la venteto kiu blovis al ili el la kampoj de Ev odoris spice pro floroj kaj nove falĉita fojno; kaj la sunbrilo trafis ilin, por varmigi ilin kaj forpeli de iliaj korpoj la malvarmon kaj malsekon de la subtera regno de la Knomoj.

“Mi estus tute kontenta,” diris la Birdotimigilo al Tiktoko, “nur se la Stana Lignohakisto estus kun ni. Sed rompas mian koron postlasi lin.”

“Li es-tis bo-ne-gu-lo,” respondis Tiktoko, “kvankam li-a ma-te-ri-a-lo ne es-tis tre for-ti-ka.”

“Nu, stano estas bonega materialo,” la Birdotimigilo senhezite diris; “kaj se kompatinda Noĉjo Hakisto iam renkontus mison, estus facile luti lin. Krome, ne necesis streĉi lin, kaj lin ne minacis misfunkciado.”

“Mi kelk-foj-e de-zi-ras,” diris Tiktoko, “es-ti pleni- gi-ta per paj-lo, ki-el vi. Es-tas du-ra sor-to konsi- sti el ku-pro.”

“Mi ne havas kialon plendi pri mia stato,” respondis la Birdotimigilo. “Iom da freŝa pajlo, de tempo al tempo, plene renovigas min. Sed mi neniam havos poluritan karakteron kian havis mia kompatinta forpasinta amiko, la Stana Lignohakisto.”

Estu certa ke la reĝaj infanoj de Ev kaj ilia Reĝina patrino volontege revidis sian amatan landon; kaj kiam la turoj de la palaco de Ev revideblis ili ne povis ne ĝojkrii. Malgranda Evring, rajdanta antaŭ Doroteo, tiom ĝojis ke li prenis kuriozaspektan stanan fajfilon el sia poŝo kaj tiom akre fajfis ke la Segĉevalo saltis alarmite.

“Kio estas tio?” demandis Vilĉinjo, kiu devis batetadi per siaj flugiloj por resti sidanta sur la kapo de la timigita Segĉevalo.

“Mia fajfilo,” diris Princo Evring, etendante sian manon sur kiu ĝi estis.

Ĝi havis la formon de malgranda dika porko, el stano, kaj estis verdkolora. La fajfilo estis en la vosto de la porko.

“Kie vi akiris ĝin?” demandis la flava kokino, zorge ekzamenante la ludilon per siaj akraj okuloj.

“Nu, mi prenis ĝin en la palaco de la Reĝo de la Knomoj dum Doroteo faris siajn divenojn, kaj mi metis ĝin en mian poŝon,” respondis la malgranda Princo.

image-102

Vilĉinjo ridis; nu, ŝi almenaŭ faris la kuriozan klukon kiun ŝi uzis kiel ridon.

“Ne mirigas ke mi ne sukcesis trovi la Stanan Lignohakiston,” ŝi diris; “kaj ne mirigas ke la magia zono ne aperigis lin, nek la Reĝo povis trovi lin!”

“Kion vi volas diri?” demandis Doroteo.

“Nu, ke la Princo havis lin en sia poŝo,” kriis Vilĉinjo, denove klukante.

“Tute ne!” protestis malgranda Evring. “Mi prenis nur la fajfilon.”

“Nu, do, rigardu min,” respondis la kokino, kaj etendinte piedon ŝi tuŝis la fajfilon kaj diris “Ev”.

Ek!

“Bonan tagon,” diris la Stana Lignohakisto, deprenante sian funelĉapon kaj klinante sin antaŭ Doroteo kaj la Princo. “Kredeble mi dormis la unuan fojon post mia pretiĝo el stano, ĉar mi ne memoras foriri de la Reĝo de la Knomoj.”

“Vi estis sorĉita,” respondis la knabino, ĉirkaŭbrakumante sian malnovan amikon kaj premante lin al si pro sia ĝojo. “Sed nun denove estas bone.”

“Mi volas mian fajfilon!” diris la malgranda Princo, kiu komencis plori.

“Ĉit!” avertis Vilĉinjo. “La fajfilo perdiĝis, sed vi ricevos novan atinginte vian hejmon.”

La Birdotimigilo ĵetis sin sur la bruston de sia malnova kamarado, pro surpriziĝo kaj ĝojo revidi lin, kaj Tiktoko premis la manon de la Stana Lignohakisto tiom forte ke li iomete kavigis kelkajn fingrojn. Post tio ili devis lasi Ozman bonvenigi la stanulo, kaj la armeo ekvidis lin kaj hurais, kaj ĉiu estis gaja kaj feliĉa.

image-103
“VIA ESTONTA REGANTO, REĜO EVARDO LA DEKKVINA”

Ĉar la Stana Lignohakisto estis multe amata de ĉiu kiu konis lin, kaj lia subita retroviĝo post la supozita porĉiama perdo vere estis plezuriga surprizo.

Post nelonge la kavalkado atingis la reĝan palacon, kie granda grupo de homoj kunvenis por bonvenigi sian Reĝinon kaj ŝiajn dek infanojn. Okazis multa kriado kaj huraado, kaj la popolo ĵetis florojn antaŭ ilin, kaj sur ĉiu vizaĝo estis feliĉa rideto.

Ili trovis Princinon Langvorlino en ŝia speguloplena ĉambro, kie ŝi admiradis unu el la plej belaj kapoj – kun riĉe kaŝtana hararo, sonĝaspektaj juglandaj okuloj kaj bonformita hikoria nazo. Ŝin multe plezurigis liberiĝi de sia servado al la popolo de Ev, kaj la Reĝino kompleze permesis ŝin gardi siajn ĉambrojn kaj kabineton da kapoj dum sia tuta vivo.

Post tio la Reĝino kondukis sian plej aĝan filon sur balkonon de kiu eblis vidi la aron de regatoj kungrupiĝintan sube, kaj diris al ili:

“Jen via estonta reganto, Reĝo Evardo la Dekkvina. Li estas dekkvinjaraĝa, havas dek kvin bukojn sur sia jako, kaj estas la dekkvina reganto de la Lando Ev nomita Evardo.”

La popolo hurais dekkvinfoje, kaj eĉ la Raduloj, el kiuj kelkaj ĉeestis, laŭte promesis obei la novan Reĝon.

Do la Reĝino metis grandan oran kronon, kovritan per rubenoj, sur la kapon de Evardo, kaj proklamis lin Reĝo; kaj li danke klinis sin al ĉiuj siaj regatoj kaj post tio li foriris al la manĝaĵejo por serĉi pli da kuko.

Ozman de Oz kaj ŝiajn sekvantojn, ankaŭ Doroteon, Tiktokon kaj Vilĉinjon, bonege gastigis la Reĝina patrino, kiu ŝuldis sian tutan feliĉon al ilia helpemo; kaj tiuvespere publike doniĝis al la flava kokino bela kolĉeno el perloj kaj safiroj, por atesti la estimon de la nova Reĝo.

image-104


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.