La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6. La Kapoj de Langvorlino

image-037

Ili marŝis malrapide laŭ la pado inter la rokoj. Tiktoko estis la unua, Doroteo sekvis lin, kaj la flava kokino trotadis tuj malantaŭ li.

Ĉe la piedo de la vojo la kuprulo kliniĝis kaj forĵetis senpene la rokojn kiuj blokis la iron. Post tio li turnis sin al Doroteo kaj diris:

“La-su mi-n por-ti vi-a-n man-ĝo-si-telo- n.”

Ŝi tuj metis ĝin en lian dekstran manon, kaj la kupraj fingroj prenis la fortikan tenilon.

Tiam la procesieto marŝis sur la ebenan sablaron.

Tuj kiam la tri Raduloj kiuj gardis la monteton vidis ilin, ili komencis siajn sovaĝajn kriojn kaj rapide ruliĝis direkte al la malgranda grupo, kvazaŭ por kapti ilin aŭ bari la vojon. Sed kiam la unua aproksimiĝis sufiĉe, Tiktoko svingis la stanan manĝositelon kaj bategis la kapon de la Radulo per tiu stranga armilo. Eble tio ne multe dolorigis, sed ĝi multe bruis, kaj la Radulo elkriegis kaj falis sur sian flankon. La sekvan minuton ĝi sukcesis restariĝi sur siaj radoj kaj forruliĝis kiel eble plej rapide, samtempe kriegante pro timo.

“Mi di-ris al vi ke i-li es-tas sen-dan-ĝe-raj,” komencis Tiktoko; sed antaŭ ol li povis diri pli, alia Radulo atakis ilin. Krak! sonis la manĝo-sitelo kontraŭ ĝian kapon, forbatante ĝian pajlan ĉapelon kvar metrojn; kaj tio sufiĉis ankaŭ por tiu Radulo.

Ruliĝante ĝi sekvis la antaŭan. La tria ne atendis batiĝi per la sitelo, sed ekakompanis siajn kolegojn tiom rapide kiom povis turniĝi ĝiaj radoj.

La flava kokino gakis pro ĝojo, kaj fluginte sur la ŝultron de Tiktoko, ŝi diris:

“Brave, mia kupra amiko! kaj saĝe planite. Nun ni liberiĝis de tiuj malbeluloj.”

Sed ĝuste tiam granda aro da Raduloj ruliĝis el la arbaro; fidante sian multenombrecon por venki, ili feroce antaŭeniris ataki Tiktokon. Doroteo kaptis Vilĉinjon per siaj brakoj kaj firme tenis ŝin, kaj la maŝino ĉirkaŭbrakumis la knabineton per sia maldekstra brako, por protekti ŝin. Kaj la Raduloj ekatakis.

Krak! Bum! bum! la manĝositelo svingiĝis ĉiudirekten, kaj ĝi tiom bruis batante la kapojn de la Raduloj ke ili multe pli timis ol vundiĝis kaj forkuris panikege. Escepte de ilia estro. Tiu Radulo stumblis pro alia kaj falis sur sian dorson, kaj antaŭ ol li povis meti siajn radojn sub sin por releviĝi, Tiktoko kaptis la kolon de la belega jako de la malamiko per siaj kupraj fingroj, kaj firme tenis lin.

“Or-do-nu al vi-aj u-loj ke i-li fo-ri-ru,” komandis la maŝino.

La estro de la Raduloj hezitis fari tiun ordonon, do Tiktoko skuis lin kiel terhundo raton, ĝis la dentoj de la Radulo kunklakis bruante kiel hajleroj kontraŭ fenestrovitron. Tuj kiam la ulo povis spiri, ĝi kriis al la aliaj ke ili forruliĝu, kaj ili tuj faris tion.

“Nun,” diris Tiktoko, “vi akompanos nin kaj diros al mi kion mi volas scii.”

image-038

“Vi bedaŭros ke vi traktis min ĉi tiel,” plendis la Radulo. “Mi estas terure feroca persono.”

“Ri-la-te al ti-o,” respondis Tiktoko, “mi es-tas nur ma-ŝi-no, kaj nek po-vas mal-ĝo-ji nek ĝo-ji, ne-grave ki-o o-ka-zas. Sed vi e-ra-ras kre-dan-te vi-n teru- ra aŭ fe-ro-ca.”

“Kial?” demandis la Radulo.

“Ĉar ne-ni-u a-li-a kre-das ti-o-n. Vi-aj ra-doj maleb- li-gas ke vi da-ma-ĝu i-u-n. Vi ne ha-vas pug-nojn kaj ne po-vas gra-ti aŭ eĉ el-ti-ri ha-roj-n. Kaj vi ne ha-vas pi-e-doj-n per ki-uj ba-ti. Vi nur po-vas kri-a-di, kaj ti-o tu-te ne-ni-u-n da-ma-ĝas.”

La Radulo ekploris, kio multe surprizis Doroteon.

“Nun mi kaj mia popolo estas ruinigitaj por ĉiam!” li ploris; “ĉar vi trovis nian sekreton. Estante senhelpaj, nia sola espero estas timigi homojn, ŝajnigante nin tre ferocaj kaj teruraj, kaj skribante sur la sablo avertojn ke oni ‘Evitu la Radulojn’. Ĝis nun ni fortimigis ĉiun, sed ĉar vi trovis nian malfortecon, niaj malamikoj atakos nin kaj multe malfeliĉigos nin.”

“Ho, ne!” kriis Doroteo, kiu bedaŭris vidi la bele vestitan Radulon tiom malfeliĉa; “Tiktoko gardos vian sekreton, ankaŭ Vilĉinjo kaj mi. Sed, vi devos promesi ke vi ne plu klopodos timigi infanojn, kiam ili proksimiĝos al vi.”

“Mi promesas – vere, mi promesas!” diris la Radulo, ĉesante plori kaj fariĝante pli feliĉa. “Mi vere ne estas malbona, sciu; sed ni devas ŝajnigi esti fiaj por ke aliaj ne ataku nin.”

“Ti-o ne es-tas pre-ci-ze ve-ra,” diris Tiktoko, komencante marŝi direkte al la pado tra la arbaro, kaj ankoraŭ firme tenante sian kaptiton, kiu malrapide ruliĝis apud li. “Vi kaj vi-a po-po-lo es-tas pe-to-lo ple-naj, kaj vi am-as ĝe-ni vi-aj-n ti-man-toj-n. Kaj vi es-tas an-kaŭ of-te mal-ĝen-ti-laj kaj ma-la-grablaj. Sed se vi stre-bos ku-ra-ci ti-uj-n mis-oj-n mi infor-mos al ne-ni-u pri vi-a sen-po-vo.”

image-039
SURVOJE AL LA REĜA PALACO DE EV

“Mi strebos, kompreneble,” respondis la Radulo, fer vore. “Kaj dankon, S-ro Tiktoko, pro via komplezo.”

“Mi es-tas nur ma-ŝi-no,” diris Tiktoko. “Mi ne po-vas kom-ple-zi nek be-daŭ-ri nek ĝo-ji. Mi nur po-vas fa-ri ti-o-n por ki-o mi es-tas stre-ĉi-ta.”

“Ĉu vi estas streĉita por gardi mian sekreton?” demandis la Radulo, fervore.

“Jes; se vi kon-du-tos de-ce. Sed di-ru al mi: ki-u nun re-gas la Lan-don Ev?” demandis la maŝino.

“Ne ekzistas registo,” estis la respondo, “ĉar ĉiu membro de la reĝa familio estas enkarcerigita de la Reĝo de la Knomoj. Sed Princino Langvorlino, kiu estas nepino de nia mortinta Reĝo Evoldo, loĝas en parto de la reĝa palaco kaj ĉerpas tiom da mono el la reĝa kaso kiom ŝi povas elspezi. Princino Langvorlino ne estas precize registo, sciu, ĉar ŝi ne regas; sed ŝi estas nia plej regema persono.”

“Mi ne me-mo-ras ŝi-n,” diris Tiktoko. “Ki-a ŝi aspek- tas?”

“Mi ne scias,” respondis la Radulo, “kvankam mi jam vidis ŝin dudekfoje. Ĉar Princino Langvorlino estas diferenca persono kiam ajn mi vidas ŝin, kaj la sola maniero per kiu ŝiaj regatoj rekonas ŝin estas bela rubena ŝlosilo kiun ŝi ĉiam portas sur ĉeno ligita al ŝia maldekstra pojno. Kiam ni vidas la ŝlosilon ni scias ke ni rigardas la Princinon.”

“Strange,” diris Doroteo, miroplene. “Ĉu vi celas diri ke tiom da diferencaj princinoj estas unusola persono?”

“Ne precize tiel,” respondis la Radulo. “Certe estas nur unu princino; sed ŝi aspektas multeforma al ni, kaj ĉiu formo estas pli-malpli bela.”

“Sendube ŝi estas sorĉistino,” kriis la knabino.

“Mi kredas ke ne,” respondis la Radulo. “Sed ekzistas ia mistero rilate ŝin, nepre. Ŝi estas tre vantema, kaj loĝas plejparte en ĉambro ĉirkaŭata de speguloj, tiel ke ŝi povas admiri sin kiam ajn ŝi deziras.”

Neniu respondis al tiu parolo, ĉar ili ĵus eliris la arbaron kaj fiksis sian atenton al la sceno antaŭ ili – bela valo en kiu estis multaj fruktarboj kaj verdaj kampoj, kun belaj domoj tie kaj tie kaj larĝaj, glataj vojoj irantaj ĉiudirekten.

En la mezo de tiu bela valo, ĉirkaŭ du kilometrojn for de kie staris niaj amikoj, leviĝis la altaj turoj de la reĝa palaco, kiu brilis antaŭ bluĉiela fono. La palacon ĉirkaŭis tre belaj kampoj plenaj de floroj kaj arbustoj. Pluraj sonoretantaj fontoj estis videblaj, kaj agrablajn marŝpadojn bordis vicoj de blankaj marmoraj statuoj.

Tiujn detalojn, kompreneble, Doroteo povis rimarki kaj admiri nur kiam ili antaŭeniris laŭ la vojo al pozicio tre proksima al la palaco, kaj ŝi plu rigardadis la belaĵojn kiam ŝia malgranda grupo eniris la korton kaj proksimiĝis al la granda antaŭdomo de la ĉambroj mem de la reĝo. Sed ĉagrenis ilin ke ili trovis la pordon firme fermita. Afiŝo estis najlita al la pordo, kaj ĝia teksto diris:

POSEDANTO FORESTAS.

Bonvolu Frapi sur la Trian Pordon en la Maldekstra Alo.

“Nun,” diris Tiktoko al la kaptita Radulo, “vi de-vas kon-du-ki ni-n laŭ la vo-jo al la Mal-dek-stra A-lo.”

image-040
AFIŜO ESTIS NAJLITA AL LA PORDO

“Jes, bone,” diris la kaptito, “ĉi tien, dekstren.”

“Kiel la maldekstra alo povas esti dekstre?” demandis Doroteo, kiu timis ke la Radulo volas trompi ilin.

“Ĉar iam ekzistis tri aloj, sed oni malkonstruis du el ili; restas nur unu, kaj oni uzu la padon kiu ĉirkaŭiras ĝin dekstren. Princino Langvorlino ruzas por ke vizitantoj ne ĝenu ŝin.”

La kaptito kondukis ilin ĉirkaŭen al la alo, kaj post tio la maŝinulo, kiu ne plu bezonis la Radulon, lasis lin foriri por rekuniĝi kun siaj parencoj. Li tuj forruliĝis rapidege kaj baldaŭ ne plu videblis.

Tiktoko nun kalkulis la pordojn en la alo kaj laŭte frapis sur la trian.

Ĝin malfermis malalta servistino portanta ĉapon ornamitan per gajaj rubandoj, kiu klinis sin respektoplene kaj demandis:

“Kion vi deziras, estimataj?”

“Ĉu vi estas Princino Langvorlino?” demandis Doroteo.

“Ne, fraŭlino; mi estas ŝia servistino.”

“Mi deziras paroli kun la Princino, mi petas.”

“Mi informos ŝin ke vi alvenis, fraŭlino, kaj petos ke ŝi intervjuu vin,” diris la servistino. “Bonvolu enpaŝi, kaj sidiĝu en la salono.”

image-041

Do Doroteo enpaŝis, kaj ŝin tuj sekvis la maŝino.

Sed kiam la flava kokino volis enpaŝi, la malalta servistino kriis “Huŝ!” kaj skuis sian antaŭveston kontraŭ la vizaĝon de Vilĉinjo.

“Huŝ vi mem!” koleris la kokino, fortirante sin dum ŝi supren etendis siajn plumojn. “Ĉu vi ne scias konduti pli ĝentile?”

“Ho, ĉu vi parolas?” demandis la servistino, evidente surprizita.

“Ĉu vi ne aŭdas min?” abruptis Vilĉinjo. “Maltenu tiun antaŭveston, kaj liberigu la pordon por ke mi povu eniri kun miaj amikoj!”

“Ne plaĉos al la Princino,” diris la servistino, hezitante.

“Ne gravas al mi ĉu plaĉos al ŝi,” respondis Vilĉinjo, kaj skuante siajn flugilojn kaj farante muĝegon ŝi flugis rekte kontraŭ la vizaĝon de la servistino. La malalta servistino tuj subigis sian kapon, kaj la kokino atingis lokon apud Doroteo sekure.

“Bone,” ĝemis la servistino; “se vi ĉiuj pereos pro tiu obstina kokino, ne kulpigu min. Estas tre danĝere ĉagreni Princinon Langvorlinon.”

“Bonvolu diri al ŝi ke ni atendas,” Doroteo petis, digne. “Vilĉinjo estas mia amikino, kaj devas akompani min ĉiam.”

Sen plia parolo la servistino kondukis ilin al riĉe meblita salono, lumigata per palaj ĉielarkaj koloroj kiuj brilis tra belaj kolorvitraj fenestroj.

“Restu ĉi tie,” ŝi diris. “Kiujn nomojn mi anoncu al la Princino?”

“Mi estas Doroteo Gale, el Kansas,” respondis la infano, “kaj ĉi tiu sinjoro estas maŝino nomita Tiktoko, kaj la flava kokino estas mia amikino Vilĉinjo.”

image-042
“NE PLAĈOS AL LA PRINCINO,” DIRIS LA SERVISTINO

La malalta servistino klinis sin kaj foriris, trairante plurajn koridorojn kaj suprenirante du marmorajn ŝtuparojn antaŭ ol atingi la ĉambrojn enloĝatajn de ŝia mastrino.

La salono de Princino Langvorlino estis panelita per grandaj speguloj, kiuj etendiĝis de la plafono ĝis la planko; ankaŭ la plafono kunsistis el speguloj, kaj la planko estis el polurita arĝento kiu spegulis ĉiun objekton kiu estis sur ĝi. Do kiam Langvorlino sidis en sia fotelo kaj ludis molajn melodiojn per sia mandolino, ŝia figuro speguliĝis plurcentfoje, en muroj kaj plafono kaj planko, kaj negrave kiudirekten la damo turnis sian kapon ŝi povis vidi kaj admiri sian aspekton. Tion ŝi amis, kaj ĝuste dum la servistino envenis ŝi diradis al si:

“Ĉi tiu kapo kun la ruĝbruna hararo kaj la avelkoloraj okuloj estas tre alloga. Mi uzu ĝin pli ofte ol ĝis nun, kvankam ĝi eble ne estas la plej bona en mia kolekto.”

“Venis vizitantoj, Moŝtino,” anoncis la servistino, profunde klinante sin.

“Kiuj estas?” demandis Langvorlino, oscedante.

“Doroteo Gale el Kansas, S-ro Tiktoko kaj Vilĉinjo,” respondis la servistino.

“Kuriozaj nomoj!” murmuris la Princino, nun interesiĝante. “Kiaj ili estas? Ĉu Doroteo Gale el Kansas estas bela?”

“Oni povus diri tion,” la servistino respondis.

“Kaj ĉu S-ro Tiktoko allogas?” pludemandis la Princino.

“Mi ne scias, Moŝtino. Sed li ŝajnas tre brila. Ĉu via Graca Moŝtino intervjuos ilin?”

“Nu, kial ne, Nanda? Sed tedas min admiri ĉi tiun kapon, kaj se mia vizitantino meritas nomiĝi bela mi devos zorgi ke ŝi ne superbelu min. Do mi iros al mia kabineto kaj surmetos Numeron 17, kiu miaopinie estas mia plej bela aspekto. Ĉu vi akordas?”

“Via Numero 17 estas belega,” respondis Nanda, denove klinante sin.

Denove la Princino oscedis. Poste ŝi diris:

“Helpu min leviĝi.”

Do la servistino helpis ŝin surpiediĝi, kvankam Langvorlino estis pli forta; kaj la Princino malrapide paŝis trans la arĝentan plankon al sia ŝranko, peze apogante sin ĉiupaŝe per la brako de Nanda.

Nun mi devas informi vin ke Princino Langvorlino posedis tridek kapojn – tiom kiom da tagoj en monato.

Sed kompreneble ŝi povis uzi ilin nur unuope, ĉar ŝi havis nur unu kolon. Ŝi gardis la kapojn en sia “kabineto”, ŝia nomo por bela vestoĉambro kiu situis inter la dormoĉambro de Langvorlino kaj la speguloplena salono. Ĉiu kapo estis en aparta ŝranko tegita per veluro. La ŝrankoj kovris ĉiujn flankojn de la vestoĉambro; ili havis zorge ĉizitajn pordojn sur kiuj estis oraj numeroj ekstere kaj juvelitaj speguloj interne.

Leviĝinte el sia kristala lito matene la Princino iris al sia kabineto, malfermis velure tegitan ŝrankon, kaj elprenis la kapon de ĝia ora breto. Post tio, rigardante sin per la spegulo sur la interna flanko de la malfermita pordo, ŝi surmetis la kapon – kiel eble plej nete kaj rekte – kaj poste alvokis siajn servistinojn por ke ili vestu ŝin por tiu tago. Ŝi ĉiam surportis simplan blankan kostumon, kiu taŭgis por ĉiu kapo. Ĉar, povante ŝanĝi sian vizaĝon laŭdezire, la Princino ne interesiĝis pri aro da roboj, kiel aliaj damoj kiuj devas konstante surporti saman vizaĝon.

Kompreneble estis granda vario inter la tridek kapoj, ne estis du similaj sed ĉiu estis belega. Inter ili estis kapoj kun ora hararo, bruna hararo, riĉe avelkolora hararo kaj nigra hararo; sed neniu kun griza hararo. La kapoj havis bluajn okulojn, grizajn, avelkolorajn, brunajn kaj nigrajn; sed ne estis ruĝaj okuloj inter ili, kaj ĉiuj brilis kaj belis. La nazoj estis Grekaj, Romaj, suprenkurbitaj kaj Orientaj, reprezentante ĉiujn specojn de beleco; kaj la buŝoj estis diversdimensiaj kaj -formaj, montrante perlajn dentojn kiam la kapoj ridetis. Rilate al kavetoj, ili aperis en vangoj kaj mentonoj, laŭ la plej ĉarmaj lokoj, kaj unu aŭ du kapoj havis brunajn makuletojn sur la vizaĝoj por kontrasto kun la brilantaj haŭtkoloroj.

image-043
PER LA SPEGULO ŜI SURMETIS LA KAPON

Unu ŝlosilo malŝlosis ĉiujn velurajn ŝrankojn en kiuj estis tiuj trezoroj – kurioza ŝlosilo ĉizita el unu sangeruĝa rubeno – kaj tiu estis ligita al forta kvankam maldika ĉeno kiu estis ĉirkaŭ la maldekstra pojno de la Princino.

Kiam Nanda apogis Langvorlinon al pozicio antaŭ ŝranko Numero 17, la Princino malŝlosis la pordon per sia rubena ŝlosilo kaj transdoninte kapon Numero 9, kiun ŝi ĝis tiam surportis, al la servistino, ŝi prenis Numeron 17 de ĝia breto kaj fiksis ĝin al sia kolo. Ĝi havis nigran hararon kaj nigretajn okulojn kaj belan perlan-kaj-blankan haŭtkoloron, kaj kiam Langvorlino surportis ĝin ŝi sciis ke ŝi estas rimarkinde belaspekta.

Nur unu problemon kaŭzis Numero 17; la temperamento (kaŝita ie sub la brilanta nigra hararo) estis fajra, severa kaj arogantega, kaj ofte instigis la Princinon fie agi, kion ŝi bedaŭris poste kiam ŝi surportis siajn aliajn kapojn.

Sed ŝi ne memoris ĉi tion hodiaŭ, kaj iris renkonti siajn vizitantojn en la salono sentante certon ke ŝia beleco surprizos ilin.

Tamen, multe ĉagrenis ŝin trovi ke la vizitantoj estas nur knabineto kun plejda robo, kupra homo kiu funkcias nur post streĉiĝo, kaj flava kokino kiu sidas kontente en la plej bona laborkorbo de Langvorlino, en kiu estas porcelana ovo uzata por fliki ŝtrumpetojn. (Eble surprizas vin ke princino agas tiel malelegante, kaj flikas ŝtrumpetojn. Sed pripensu kaj vi konsciiĝos ke la ŝtrumpetoj de princino nepre truiĝas same kiel la ŝtrumpetoj de aliaj personoj; sed oni opinias ke ne estas ĝentile mencii tion.)

“Ho!” diris Langvorlino, iomete levante la nazon de Numero 17. “Mi kredis ke iu gravulo vizitas.”

“Do vi pravis,” deklaris Doroteo. “Mi mem estas tre grava, kaj kiam Vilĉinjo demetas ovon ŝi plej fiere gakas. Kaj Tiktoko estas – ”

“Stop! – Stop!” ordonis la Princino, kolere briligante siajn belegajn okulojn. “Ĉu vi aŭdacas ĝeni min per via sensenca babilado?”

“Fiulino!” diris Doroteo, kiu ne kutimis al tia malĝentileco.

La Princino rigardis ŝin pli atente.

“Diru al mi,” ŝi pludiris, “ĉu vi estas el reĝa familio?”

“Eĉ pli bone, s’rino,” diris Doroteo. “Mi estas el Kansas.”

“Ba!” kriis la Princino, senestime. “Vi estas malsaĝa infano kaj mi ne povas lasi vin plu ĝeni min. Huŝ, eta anserino, kaj ĝenu iun alian.”

Doroteo indignis tiom ke dummomente ŝi ne trovis vortojn por respondo. Sed ŝi levis sin de sia seĝo, kaj estis forironta el la ĉambro kiam la Princino, kiu daŭre rigardis la vizaĝon de la knabino, haltigis ŝin dirante, pli mildavoĉe:

“Pliproksimiĝu al mi.”

Doroteo obeis, tute sentime, kaj staris antaŭ la Princino dum Langvorlino ekzamenis ŝian vizaĝon tre zorge.

“Vi havas iom plaĉan aspekton,” diris la damo, post kelka tempo. “Tute ne bela, komprenu, sed vi havas ian allogon diferencan de iu el miaj tridek kapoj. Do mi intencas preni vian kapon kaj interŝanĝi por ĝi Numeron 26.”

“Nu, mi diras ke tion vi ne faros!” kriis Doroteo.

“Ne utilas rifuzi,” pludiris la Princino; “ĉar mi bezonas vian kapon por mia kolekto, kaj en la Lando Ev kion mi deziras, tio estas leĝo. Mi neniam multe ŝatis Numeron 26, do vi trovos ĝin tre malmulte uzita. Kaj ĝi taŭgos por vi egale bone kiel via jama kapo, en via viveto.”

image-044
“NU, MI DIRAS KE TION VI NE FAROS!” KRIIS DOROTEO

“Mi tute ne konas vian Numeron 26, kaj mi ne volas koni ĝin,” diris Doroteo, firme. “Mi ne kutimas surporti uzitaĵojn, do mi gardos mian propran kapon.”

“Vi rifuzas?” kriis la Princino, sulkante la frunton.

“Certe,” sonis la respondo.

“Sekve,” diros Langvorlino, “mi enŝlosos vin en turon ĝis vi decidos obei min. Nanda,” turnante sin al sia servistino, “alvoku mian armeon.”

Nanda sonigis arĝentan sonorilon, kaj tuj granda dika kolonelo kun brile ruĝa uniformo eniris la ĉambron, kaj lin sekvis dek maldikaj soldatoj, kiuj senescepte aspektis malfeliĉaj kaj senesperaj kaj salutis la Princinon tre melankolie.

“Portu tiun knabinon al la Norda Turo kaj enŝlosu ŝin!” kriis la Princino, gestante al Doroteo.

“Aŭdi signifas obei,” respondis la granda ruĝa kolonelo, kaj li kaptis la brakon de la infano. Sed tiumomente Tiktoko levis sian manĝositelon kaj batis ĝin tiom forte kontraŭ la kapon de la kolonelo ke la granda oficiro eksidis sur la plankon pro subita falo, aspektante kaj stupora kaj tre surprizita.

“Helpu!” li kriis, kaj la dek maldikaj soldatoj saltis helpi sian komandanton.

Okazis granda ekscitiĝo dum la sekvaj pluraj minutoj, kaj Tiktoko batfaligis sep el la armeo, kiuj etendiĝis ĉiudirekte sur la tapiŝo, sed subite la maŝino ekpaŭzis, kun la manĝositelo levita por nova bato, kaj restis tute senmova.

“Mi-a a-ga-do mal-stre-ĉi-ĝis,” li kriis al Doroteo.

“Ra-pi-du stre-ĉi mi-n.”

Ŝi volis obei, sed la granda kolonelo jam sukcesis restariĝi, do li kaptis la knabinon firme kaj ŝi ne povis eskapi.

“Ĝe-ne!” diris la maŝino. “Mi de-vus funk-ci-i anko- raŭ ses ho-roj-n, aŭ pli, sed ver-ŝaj-ne mi-a lon-ga mar-ŝa-do kaj mi-a ba-ta-lo kon-traŭ la Ra-du-loj-n mal-stre-ĉis mi-n pli ra-pi-de ol ku-ti-mas.”

“Nu, nenio fareblas,” diris Doroteo, ĝemante.

“Ĉu vi interŝanĝos kapojn kun mi?” postulis la Princino.

“Neniel!” kriis Doroteo.

“Do enŝlosu ŝin,” diris Langvorlino al siaj soldatoj, kaj ili kondukis Doroteon al alta turo ĉe la nordo de la palaco kaj enŝlosis ŝin sekurige.

Poste la soldatoj provis levi Tiktokon, sed ili trovis la maŝinon tiom solida kaj multepeza ke ili ne povis eĉ moveti ĝin. Do ili lasis lin stari en la mezo de la salono.

“Oni supozos ke mi havas novan statuon,” diris Langvorlino, “do tute ne ĝenos, kaj Nanda povos bone poluri lin.”

“Kion ni faru pri la kokino?” demandis la kolonelo, kiu ĵus trovis Vilĉinjon en la kudrilkorbo.

“Metu sin en la kokinejon,” respondis la Princino.

“Iam mi fritigos ŝin por mia matenmanĝo.”

“Ŝi aspektas iom malmola, Moŝtino,” diris Nanda, dubeme.

“Fia kalumnio!” kriis Vilĉinjo, baraktante freneze en la brakoj de la kolonelo. “Sed oni diras ke mia raso de kokinoj venenas ĉiajn princinojn.”

“Do,” komentis Langvorlino, “mi ne fritigos la kokinon, sed restigos ŝin por ke ŝi demetu ovojn; kaj se ŝi ne plenumos tiun devon, mi dronigos ŝin en la ĉevaltrogo.”

image-045


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.