La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15. Vilĉinjo Timigas la Reĝon de la Knomoj

image-087

Nu, post kiam Doroteo eniris la palacon por fari siajn divenojn kaj la Birdotimigilo restis kun la Reĝo de la Knomoj, la duo sidis silente kaj maltrankvile dum pluraj minutoj.

Subite la monarko per tre kontenta tono ekdiris:

“Tre bona!”

“Kiu estas tre bona?” demandis la Birdotimigilo.

“La maŝinulo. Ne plu necesos streĉi liajn risortojn, ĉar li nun fariĝis tre agrabla ornamaĵo. Vere tre agrabla.”

“Kion pri Doroteo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ho, ŝi komencos diveni, baldaŭ,” diris la Reĝo, gaje.

“Tiam ŝi eniros mian kolekton kaj via vico venos.”

La bonan Birdotimigilon multe malfeliĉigis la penso ke lia amikineto baldaŭ suferos la sorton de Ozma kaj la aliaj grupanoj; sed dum li sidis revante malĝojon akra voĉo subite kriis:

“Kut, kut, kut – ka-da-kut! Kut, kut, kut – ka-dakut!”

La Reĝo de la Knomoj preskaŭ saltis de sia seĝo, li tiom alarmiĝis.

“Je Dio! Kio estas?” li kriegis.

“Ho, estas Vilĉinjo,” diris la Birdotimigilo.

“Kion vi celas per tiu bruaĉo?” kriis la Reĝo, kolere, dum la flava kokino venis el sub la trono kaj fiere marŝadis ĉirkaŭ la ĉambro.

“Mi rajtas kluki, mi opinias,” respondis Vilĉinjo. “Mi ĵus demetis mian ovon.”

“Kion! Demetis ovon! En mia tronoĉambro! Kiel vi aŭdacas fari tion?” demandis la Reĝo per voĉo plena de furiozo.

“Mi demetas ovojn kie ajn mi estas,” diris la kokino, skuante siajn plumojn kaj poste reskuante por ordigi ilin.

“Sed – fulmo-tondro! Ĉu vi ne scias ke ovoj venenas?” muĝis la Reĝo, dum liaj rokkoloraj okuloj elstaris pro grandega teruriĝo.

“Venenas! nu, absurdaĵo,” diris Vilĉinjo, indigne.

“Sciu bone ke ĉiuj ovoj miaj estas laŭgarantie tute freŝaj kaj ĝisdataj. Veneno, pa!”

“Vi ne komprenas,” respondis la malgranda monarko, nervoze. “Ovoj apartenas nur al la ekstera mondo – al la mondo sur la surfaco de la tero, el kie vi venis. Ĉi tie, en mia subtera regno, ili estas tute venenaj, kiel mi diris, kaj ni Knomoj ne povas toleri ilian apudeston.”

“Nu, vi devos toleri la apudeston de ĉi tiu ovo,” deklaris Vilĉinjo, “ĉar mi demetis ĝin.”

“Kie?” demandis la Reĝo.

“Sub via trono,” diris la kokino.

La Reĝo saltis metron en la aeron, tiom volegis li foriri de la trono.

“Forprenu ĝin! Tuj forprenu ĝin!” li kriis.

“Mi ne povas,” diris Vilĉinjo. “Mi ne havas manojn.”

“Mi prenos la ovon,” diris la Birdotimigilo. “Mi kolektas ovojn de Vilĉinjo. Jam estas ovo en mia poŝo, kiun ŝi demetis hieraŭ.”

Aŭdinte tion, la monarko rapidis multe distancigi sin de la Birdotimigilo, kiu estis tuj metonta manon sub la tronon por preni la ovon kiam la kokino ekkriis:

“Halt!”

“Kio estas?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne prenu la ovon krom se la Reĝo permesos ke mi eniru la palacon kaj divenu same kiel la aliaj,” diris Vilĉinjo.

“Pŝa!” respondis la Reĝo, “Vi estas nur kokino. Kiel vi povus diveni miajn sorĉojn?”

“Mi ja povos provi,” diris Vilĉinjo. “Kaj se mi malsukcesos, vi havos plian ornamaĵon.”

“Bela ornamaĵo vi estas, ĉu?” grumblis la Reĝo.

“Sed via deziro plenumiĝos. Tio dece punos vin pro via aŭdaco demeti ovon antaŭ mi. Post la sorĉiĝo de la Birdotimigilo vi sekvos lin en la palacon. Sed kiel vi tuŝos la objektojn?”

“Per miaj ungoj,” diris la kokino; “kaj mi povas paroli la vorton ‘Ev’ egalklare kiel ĉiu persono. Ankaŭ mi devas rajti diveni la sorĉiĝon de miaj amikoj, kaj liberigi ilin se mi sukcesos.”

“Bone,” diris la Reĝo. “Mi promesas tion al vi.”

“Sekve,” diris Vilĉinjo al la Birdotimigilo, “nun prenu la ovon.”

image-088
“ĈU VI NE SCIAS KE OVOJ VENENAS?”

Li klinis sin kaj etendis manon sub la tronon kaj trovis la ovon, kiun li metis en alian poŝon de sia jako, timante ke se ambaŭ ovoj estos en unu poŝo ili frapos unu la alian kaj rompiĝos.

Ĝuste tiam sonorilo super la trono forte sonis, kaj la Reĝo denove saltis nervoze.

“Nu, nu!” diris li, kun bedaŭresprima vizaĝo; “la knabino efektive sukcesis!”

“Sukcesis pri kio?” demandis la Birdotimigilo.

“Ŝi faris pravan divenon, kaj nuligis unu el miaj plej belaj sorĉoj. Je l’ forno, estas domaĝe! Mi tute ne supozis ke ŝi sukcesos.”

“Ĉu mi komprenas ke ŝi nun sekure revenos al ni?” demandis la Birdotimigilo, ĝoje ĉifante sian pentritan vizaĝon por fari larĝan rideton.

“Kompreneble,” diris la Reĝo, malkviete paŝante tien kaj reen en la ĉambro. “Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, negrave kiom stultajn. Sed mi faros ornamaĵon el la flava kokino por anstataŭi la ĵus perditan.”

“Eble jes, eble ne,” murmuris Vilĉinjo trankvile.

“Eble mi surprizos vin per prava diveno.”

“Prava diveno?” abruptis la Reĝo. “Kiel vi prave divenos, kiam pli bonaj uloj malsukcesis, stulta kokino?”

Vilĉinjo ne volis respondi al tiu demando, kaj post momento la pordo ekmalfermiĝis kaj Doroteo eniris, gvidante la malgrandan Princon Evring per mano.

image-089

La Birdotimigilo bonvenigis la knabinon per profunda ĉirkaŭbrakumo, kaj li volonte ĉirkaŭbrakumus ankaŭ Evringon, pro sia ĝojo. Sed la Princeto timemis, kaj retiris sin de la farbita Birdotimigilo ĉar li ankoraŭ ne konis liajn multajn bonegajn kvalitojn.

image-090
“JE L’ FORNO, ESTAS DOMAĜE!”

Sed estis malmulta tempo por konversacio, ĉar la Birdotimigilo devos nun eniri la palacon. La sukceso de Doroteo multe kuraĝigis lin, kaj ambaŭ esperis ke li sukcesos almenaŭ unufoje prave diveni.

Tamen li montriĝis egale malsukcesa kiel la aliaj, kun escepto de Doroteo, kaj kvankam li tre longatempe konsideradis antaŭ ol elekti siajn objektojn, la kompatinda Birdotimigilo eĉ ne prave divenis unufoje.

Do li fariĝis ora kartingo, kaj la bela sed terura palaco atendis sian sekvan vizitonton.

“Estas finite,” komentis la Reĝo, kontente anhelante; “kaj estis tre amuze, escepte de la unu prava diveno kiun faris la Kansasa knabino. Mi estas pli riĉa per tre multaj belaj ornamaĵoj.”

“Mia vico nun,” diris Vilĉinjo, interrompe.

“Ho, mi forgesis vin,” diris la Reĝo. “Sed ne necesos iri se vi ne deziros. Mi estos kompleza kaj liberigos vin.”

“Neniel,” respondis la kokino. “Mi insistas pri miaj divenoj, laŭ via promeso.”

“Do eniru, absurda plumita stultulinaĉo!” grumblis la Reĝo, kaj li reaperigis la malfermaĵon kiu lasis eniri la palacon.

“Ne eniru, Vilĉinjo,” diris Doroteo, fervore. “Ne estas facile diveni la orn’maĵojn, kaj nur hazardo evitigis mian propran transformiĝon. Restu kun mi, kaj ni kune reiros al la Lando Ev. Mi certas ke ĉi tiu Princeto donos al ni hejmon.”

“Nepre jes,” diris Evring, tre digne.

“Ne ĝenu vin, kara,” kriis Vilĉinjo, per kluko kiun ŝi celis kiel ridon. “Eble mi ne estas homo, sed mi ne estas stulta, eĉ kvankam mi estas koko.”

“Ho, Vilĉinjo!” diris Doroteo, “jam de longe vi ne estas koko. Ne de kiam vi – vi – kokiniĝis.”

“Eble tio estas vera,” respondis Vilĉinjo, penseme.

“Sed se kultivisto en Kansas vendus min al iu, kiel li nomus min? – kokino aŭ koko?”

“Vi ne estas kultivisto en Kansas, Vilĉinjo,” respondis la knabino, “kaj vi diris – ”

“Ne gravas, Doroteo. Mi eniros. Mi ne diros adiaŭ, ĉar mi revenos. Restu kuraĝa, ĉar mi revidos vin post nelonge.”

Tiam Vilĉinjo faris plurajn laŭtajn kluk-klukojn kio ŝajne eĉ pli nervozigis la dikan Reĝeton, kaj marŝis tra la enirejo en la sorĉitan palacon.

“Espereble mi lastafoje vidis tiun birdon,” deklaris la monarko, residigante sin sur sian tronon kaj viŝante la ŝviton de sia frunto per sia rokkolora tuko.

“Kokinoj estas ĝenaj kiam ajn, sed parolante ili estas tute netolereblaj.”

“Vilĉinjo estas amikino mia,” diris Doroteo mallaŭte. “Ŝi eble ne estas ĉiam vere ĝentila; sed ŝi bone intencas, sendube.”

image-091


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.