La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9. La Reĝa Familio de Ev

image-058

La Stana Lignohakisto la unua parolis al la kunveno.

“Komence,” diris li, “informo venis al nia nobla kaj glora Regantino, Ozma de Oz, ke la edzinon kaj dek infanojn – kvin knabojn kaj kvin knabinojn – de la iama Reĝo de Ev, nomita Evoldo, sklavigis la Reĝo de la Knomoj, kaj gardas en sia subtera palaco. Ankaŭ ke neniu en Ev estas sufiĉe potenca por liberigi ilin. Kompreneble nia Ozma volis entrepreni la aventuron liberigi la kompatindajn kaptitojn; sed dumlonge ŝi ne povis trovi rimedon transiri la grandan dezerton inter la du landoj. Fine ŝi iris al amika sorĉistino en nia lando, nomata Glinda la Bona, kiu aŭdis la informon kaj tuj donis al Ozma magian tapiŝon, kiu daŭre malrulos sin sub niaj piedoj kaj tiel faros komfortan vojon per kiu ni povos transiri la dezerton. Tuj kiam ŝi ricevis la tapiŝon nia graca Regantino ordonis ke mi kunvenigu nian armeon, kaj tion mi faris. Vi vidas inter ĉi tiuj kuraĝaj militistoj la eliton de la plej bonaj soldatoj de Oz; kaj, se ni devos batali la Reĝon de la Knomoj, ĉiu oficiro, kaj ankaŭ la simpla soldato, feroce batalos ĝis la morto.”

Post li parolis Tiktoko.

“Ki-al vi ba-ta-lu la Re-ĝo-n de la Kno-moj?” li demandis. “Li ne-ni-o-n mal-bo-na-n faris.”

“Nenion malbonan!” kriis Doroteo. “Ĉu ne estas malbone enkarcerigi reĝinan patrinon kaj ŝiajn dek infanojn?”

“I-li-n ven-dis al la Re-ĝo de la Kno-moj Re-ĝo Evol- do,” respondis Tiktoko. “Mal-bon-fa-rin-to es-tis la Re-ĝo de Ev, kaj ki-am li kom-pre-nis si-a-n kul-po-n li sal-tis en la ma-ro-n kaj dro-ni-gis si-n.”

“Mi ne sciis tion,” diris Ozma, penseme. “Mi supozis ke la Reĝo de la Knomoj mem plene kulpas. Sed, negrave, li devos liberigi la kaptitojn.”

“Onklo Evoldo estis tre malbona persono,” deklaris Princino Langvorlino. “Se li dronigus sin antaŭ ol vendi la familion, tio ĉagrenus neniun. Sed li vendis ilin al la potenca Reĝo de la Knomoj interŝanĝe por longa vivo, kaj li detruis tiun vivon per salto en la maron.”

“Sekve,” diris Ozma, “li ne ricevis la longan vivon, do la Reĝo de la Knomoj devos cedi la kaptitojn. Kie li gardas ilin?”

“Neniu scias, precize,” respondis la Princino. “Ĉar la Reĝo, nomata Rokato de la Rokoj, posedas belegan palacon sub la granda monto ĉe la norda bordo de ĉi tiu regno, kaj li transformis la reĝinon kaj infanojn en ornamaĵojn kaj dekoraciaĵojn por siaj ĉambroj.”

“Mi volas scii,” diris Doroteo, “kiu estas tiu Reĝo de la Knomoj.”

“Mi povas informi vin,” respondis Ozma.

“Laŭdire li estas la Reganto de la Subtero, kaj komandas la rokojn kaj ĉion en la rokoj. Li regas multajn milojn da Knomoj, kiuj havas kuriozan formon sed estas potencaj spiritoj laborantaj ĉe la fornoj kaj forĝoj de sia reĝo, farante oron kaj arĝenton kaj aliajn metalojn kiujn ili kaŝas en fendaĵoj de la rokoj, tiel ke vivantoj sur la surfaco de la tero povas trovi ilin nur tre malfacile. Ankaŭ ili faras diamantojn kaj rubenojn kaj smeraldojn, kiujn ili kaŝas en la tero; sekve la regno de la Knomoj estas impone riĉa, kaj ĉiujn niajn valorajn ŝtonojn kaj arĝenton kaj oron ni prenis el la tero kaj rokoj kie kaŝis ilin la Reĝo de la Knomoj.”

“Mi komprenas,” diris Doroteo, sagace skuante sian kapeton.

“Pro ke ni ofte ŝtelas liajn trezorojn,” pludiris Ozma, “la Reganto de la Subtera Mondo ne amas homojn vivantajn sur la surfaco de la tero, kaj neniam vizitas nin. Se ni volas vidi Reĝon Rokaton de la Rokoj, ni devos viziti lian landon, kie li estas plenpotenca, kaj tial la entrepreno estos danĝera.”

“Sed, por la kompatindaj kaptitoj,” diris Doroteo, “ni devos entrepreni tion.”

“Ni ja entreprenos,” respondis la Birdotimigilo, “kvankam mi devos esti tre kuraĝa por proksimiĝi al la fornoj de la Reĝo de la Knomoj. Ĉar mi estas plenigita per pajlo, kaj unusola fajrero eble plene detruus min.”

“La fornoj ankaŭ eble fandos mian stanon,” diris la Stana Lignohakisto; “sed mi kuniros.”

“Mi ne povas toleri varmegon,” komentis Princino Langvorlino, kun larĝa oscedo, “do mi restos en mia hejmo. Sed mi esperas por vi sukceson en via entrepreno, ĉar min ĝiskore tedas regi ĉi tiun stultan regnon, kaj mi bezonas pli da libera tempo por admiri miajn belajn kapojn.”

“Ni ne bezonos vin,” diris Ozma. “Ĉar se, kun la helpo de miaj kuraĝaj sekvantoj, mi ne povos plenumi mian celon, estus senutila via partopreno.”

“Tute vere,” ĝemis la Princino. “Do, bonvolu pardoni min, ĉar mi nun reiros al mia kabineto. Mi jam de multa tempo portas ĉi tiun kapon, kaj mi volas interŝanĝi ĝin por alia.”

Post ŝia foriro (kaj estu sen dubo, tute neniu bedaŭris ŝian foriron), Ozma diris al Tiktoko:

“Ĉu vi akompanos nin?”

“Mi es-tas skla-vo de la kna-bi-no Do-ro-te-o, kiu sa-vis mi-n el kar-ce-ro,” respondis la maŝino. “Kie- n ŝi i-ros mi i-ros.”

“Nu, mi iros kun miaj amikoj, kompreneble,” diris Doroteo rapide. “Mi neniel volus manki en la amuzaĵo. Ĉu ankaŭ vi kuniros, Vilĉinjo?”

“Certe,” diris Vilĉinjo senzorgatone. Ŝi glatigadis la dorsoplumojn kaj ne multe atentis.

image-059
“MI NE POVAS TOLERI VARMEGON”

“Varmego bone taŭgos al ŝi,” komentis la Birdotimigilo. “Se ŝi bele rostiĝos, ŝi estos eĉ pli bona ol nun.”

“Do,” diris Ozma, “ni aranĝos komenci nian iron al la Regno de la Knomoj je la mateniĝo. Kaj, intertempe, ni ripozos kaj preparos nin por la marŝo.”

Kvankam Princinon Langvorlinon la gastoj ne revidis, la servistoj en la palaco servis la fremdulojn el Oz kaj faris ĉion eblan por komfortigi ilin. Multaj vakaj ĉambroj estis disponeblaj, kaj la brava Armeo de dudek sep estis facile prizorgata kaj abunde festenis.

La Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron oni maljungis de la ĉaro kaj permesis promenadi laŭdezire en la tuta palaco, kie ili preskaŭ timsvenigis la servistojn, kvankam ili damaĝis neniun. Unufoje Doroteo trovis la malaltan ser vistinon Nanda timoplene premita en angulon, dum la Malsata Tigro staris antaŭ ŝi.

“Vi nepre aspektas bongustega,” la besto diris. “Ĉu vi bonvolos permesi ke mi manĝu vin?”

“Ne, ne, ne!” kriis la servistino responde.

“Do,” diris la Tigro, feroce oscedante, “bonvolu porti al mi proksimume dek kvin kilogramojn da bifsteko, nemulte kuirita, kune kun du kilogramoj da boligitaj terpomoj, kaj kvin litroj da glaciaĵo por mia deserto.”

“Mi – mi obeos laŭeble!” diris Nanda, kaj ŝi forkuris laŭeble plej rapide.

“Ĉu vi tiom malsategas?” demandis Doroteo, mirante.

“Vi apenaŭ povus imagi la dimension de mia apetito,” respondis la Tigro, malfeliĉe. “Ĝi ŝajnas plenigi mian tutan korpon, de la fino de mia gorĝo ĝis la pinto de mia vosto. Mi certas ke la apetito estas malĝustadimensia, kaj estas tro granda por mia korpo. Iam, kiam mi renkontos dentiston kiu havas forcepson, mi eltirigos ĝin.”

“Kion, ĉu denton?” demandis Doroteo.

“Ne, mian apetiton,” diris la Malsata Tigro.

La knabineto pasigis la plejparton de la posttagmezo konversaciante kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj rakontis al ŝi pri ĉio okazinta en la Lando Oz post la foriro de Doroteo. Ŝin multe interesis la historio de Ozma, kiu estis, kiam bebo, ŝtelita de fia maljuna sorĉistino kaj transformita en knabon. Ŝi ne sciis ke iam ŝi estis knabino ĝis al ŝi afabla sorĉistino redonis ŝian naturan formon. Oni tiam informiĝis ke ŝi estas la sola filino de la iama Reganto de Oz, kaj rajtas regi anstataŭ li. Tamen Ozma trairis multajn aventurojn antaŭ ol regajni la tronon de sia patro, kaj dum tiuj ŝin akompanis kukurbokapa viro, multe pligrandigita kaj plene edukita Ŝancel-Insekto, kaj mirinda segĉevalo vivigita per magia pulvoro. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ankaŭ helpis ŝin; sed la Malkuraĝa Leono, kiu regis la grandan arbaron kiel Reĝo de la Bestoj nenion sciis pri Ozma ĝis post ŝia establiĝo kiel reganta princino de Oz. Tiam li iris al la Smeralda Urbo por renkonti ŝin, kaj aŭdinte ke ŝi baldaŭ vizitos la Landon Ev por liberigi la reĝan familion de tiu lando, la Malkuraĝa Leono petis akompani ŝin, kaj kunvenigis ankaŭ sian amikon, la Malsatan Tigron.

image-060
DOROTEO RAKONTIS AL ILI SIAJN PROPRAJN AVENTUROJN

Aŭdinte tiun historion, Doroteo rakontis al ili siajn proprajn aventurojn, kaj post tio ŝi eliris kun siaj amikoj por trovi la Segĉevalon, kies kruropintojn kovrigis Ozma per tavolo de oro, por ke ĝiaj kruroj ne triviĝu.

Ili trovis la Segĉevalon staranta senmove apud la pordo de la ĝardeno, sed kiam oni konigis al li Doroteon li ĝentile klinis sin kaj palpebrumis per okuloj kiuj estis lignaj tuberoj, kaj skuetis sian voston, kiu estis nur branĉo de arbo.

“Vere rimarkinda vivaĵo!” krietis Doroteo.

“Mi plene akordas kun vi,” respondis la Segĉevalo, per raŭka sed ne malplaĉa voĉo. “Besto kia mi tute ne rajtas vivi, tion ni ĉiuj scias. Sed tion kaŭzis la magia pulvoro, do mi ne estas juste kulpigebla.”

image-061

“Certe ne,” diris Doroteo. “Kaj certe vi havas ian utilon, ĉar mi rimarkis la Birdotimigilon rajdantan sur via dorso.”

“Ho jes; mi utilas,” respondis la Segĉevalo, “kaj mi neniam laciĝas, neniam bezonas manĝi, nek esti iel ajn prizorgata.”

“Ĉu vi estas ’teligenta?” demandis la knabino.

“Ne multe,” diris la besto. “Estus stulte malŝpari inteligenton donante ĝin al ordinara Segĉevalo. Estus preferinde doni ĝin al la profesoroj, kiuj multe bezonas ĝin. Sed mi scias suficon por obei miajn mastrojn, kaj ekiri, aŭ halti, kiam oni ordonas. Do mi estas sufiĉe kontenta.”

Tiunokte Doroteo dormis en plaĉa dormoĉambreto apud tiu okupata de Ozma de Oz, kaj Vilĉinjo staris sur la piedo de la lito kaj kaŝis sian kapon per flugilo kaj tiom profunde dormis tiel kiom Doroteo sur siaj molaj kusenoj.

Sed antaŭ la tagiĝo ĉiuj vekiĝis kaj aktivis, kaj baldaŭ la aventurantoj matenmanĝis rapide en la granda manĝoĉambro de la palaco. Ozma sidis ĉe la kapo de longa tablo, sur alta platformo, kun Doroteo dekstre kaj la Birdotimigilo maldekstre. La Birdotimigilo ne manĝis, kompreneble; sed Ozma lokigis lin apud si por ke ŝi povu peti liajn konsilojn pri la ekspedicio dum ŝi manĝis.

Iom malproksime ĉe la tablo estis la dudek sep militistoj de Oz, kaj ĉe la fino de la ĉambro la Leono kaj la Tigro manĝis el sitelo kiun oni metis sur la plankon, kaj Vilĉinjo ĉirkaŭflugetis por beki ĉiujn faligitajn erojn.

Ne necesis multa tempo por plene manĝi, kaj post tio la Leonon kaj la Tigron oni jungis al la ĉaro kaj la grupo estis preta foriri al la palaco de la Reĝo de la Knomoj.

La unua veturis Ozma, kun Doroteo apud ŝi en la ora ĉaro tenante Vilĉinjon firme en siaj brakoj.

Sekvis la Birdotimigilo sur la Segĉevalo, kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko marŝis apud-apude tuj malantaŭ li. Post ili marŝis la Armeo, aspektante brava kaj bela en siaj belaj uniformoj. La generaloj komandis la kolonelojn kaj la koloneloj komandis la majorojn kaj la majoroj komandis la kapitanojn kaj la kapitanoj komandis la soldaton, kiu marŝis tre fiere ĉar necesis tiom da oficiroj por komandi lin.

Tiel la glora procesio foriris de la palaco kaj komencis sekvi la vojon precize kiam la tago eklumiĝis, kaj kiam la suno leviĝis ili jam bone progresis cele al la valo kiu kondukis al la regno de la Reĝo de la Knomoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.