La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OZMA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10. La Giganto kun la Martelo

image-062

La vojo dum kelka tempo kondukis tra bela kultivkamparo, kaj preter tre allogan piknikejon. La procesio daŭre antaŭenmarŝis ĝis Vilĉinjo abrupte kaj komande kriis:

“Atendu – atendu!”

Ozma haltigis sian ĉaron tiom subite ke la Segĉevalo de la Birdotimigilo preskaŭ trafis ĝin, kaj la vicoj de la armeo stumblis unu pro la alia antaŭ ol ili povis ekhalti. Tuj la flava kokino liberigis sin de la brakoj de Doroteo kaj flugis al arbustaro apud la vojo.

“Kio okazas?” vokis la Stana Lignohakisto, maltrankvile.

“Nu, Vilĉinjo volas demeti ovon, nenio pli,” diris Doroteo.

“Demeti ovon!” ripetis la Stana Lignohakisto, tre surprizite.

“Jes; ŝi demetas ovon ĉiumatene je proksimume ĉi tiu horo; kaj ĝi estas tute freŝa,” diris la knabino.

“Sed ĉu via stulta kokinaĉo supozas ke ĉi tiu tuta procesio, kiu entreprenas gravan aventuron, haltos dum ŝi demetas ovon?” demandis la Stana Lignohakisto, serioze.

“Kion alian ni faru?” demandis la knabino.

“Vilĉinjo kutimas al tio kaj ŝi ne povas malkutimigi sin.”

“Do ŝi nepre rapidu,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ne, ne!” kriis la Birdotimigilo. “Se ŝi rapidos ŝi eble demetos kirlitajn ovojn.”

“Sensencaĵo,” diris Doroteo. “Sed Vilĉinjo ne bezonos multan tempon, mi certas.”

Do ili staris atendante, kvankam ĉiuj estis malkvietaj kaj volis plumarŝi. Post kelka tempo la flava kokino venis el inter la arbustoj dirante:

“Kut-kut, kut, ka-da-kut! Kut, kut, kut – ka-da-kut!”

“Antaŭ-en – marŝu!” kriis la Stana Lignohakisto, skuante sian hakilon, kaj la procesio komencis ĝuste kiam Doroteo sukcesis preni Vilĉinjon en siajn brakojn.

image-063

“Ĉu neniu prenos mian ovon?” kriis la kokino, tre ekscitite.

“Mi prenos ĝin,” diris la Birdotimigilo, kaj li ordonis al la Segĉevalo, kiu sekve dancis inter la arbustojn. La pajlulo baldaŭ trovis la ovon, kiun li metis en la poŝon de sia jako. La marŝantaro, jam rapide forpaŝinta, tiam estis eĉ pli multe antaŭ ili; sed la Birdotimigilo ne bezonis longan tempon por reatingi ĝin, kaj baldaŭ la Birdotimigilo denove rajdis en sia kutima loko malantaŭ la ĉaro de Ozma.

“Kion mi faru pri la ovo?” li demandis al Doroteo.

image-064

“Mi ne scias,” la knabino respondis. “Eble ĝin volos la Malsata Tigro.”

“Ĝi ne sufiĉus por plenigi unu el miaj malantaŭaj dentoj,” komentis la Tigro. “Korbego da ili, bone boligitaj, eble iomete mildigus mian apetiton; sed unu ovo valoras neniom, laŭ mia opinio.”

“Ne; oni eĉ ne povus fari kukon per ĝi,” diris la Birdotimigilo, penseme. “Sed mi gardos ĝin kiel memorigilon.” Do li lasis ĝin en sia poŝo.

Ili nun jam atingis tiun parto de la valo kiu kuŝis inter la du altaj montoj kiujn Doroteo vidis tra sia turfenestro. Je la fora limo estis la tria granda monto, kiu blokis la valon kaj estis la norda limo de la Lando Ev. Laŭdire la palaco de la Reĝo de la Knomoj estis sub tiu monto; sed ili bezonos multe da tempo por atingi ĝin.

image-065

La vojo fariĝis rokoplena kaj nur malfacile la radoj povis iri sur ĝin, kaj baldaŭ granda abismo troviĝis antaŭ iliaj piedoj, tiom larĝa ke ili ne povis transsalti.

Do Ozma prenis kvadrateton de verda ŝtofo el sia poŝo kaj ĵetis ĝin sur la teron. Tuj ĝi fariĝis la magia tapiŝo, kaj malrulis sin sufiĉe por ke la tuta procesio povu marŝi sur ĝi. La ĉaro nun antaŭeniris, kaj la verda tapiŝo malrulis sin antaŭ ĝi, transirante la abismon samnivele kiel la bordoj, tiel ke ĉiuj transiris sekure.

“Sufiĉe facile,” diris la Birdotimigilo. “Kio, do, nun okazos?”

Post nelonge li trovis respondon, ĉar la flankoj de la monto fariĝis tiom proksimaj unu al la alia ke fine restis nur mallarĝa vojo inter ili, laŭ kiu Ozma kun sia grupo devis marŝi unuope.

Ili nun aŭdis basan, nelaŭtan “bum! – bum! –  bum!” kio eĥis tra la valo kaj ŝajne plilaŭtiĝis dum ili antaŭeniris. Kaj, ĉirkaŭirinte angulon en la rokoj, ili vidis antaŭ si gigantan formon, kiu turis pli ol kvardek metrojn super la vojo. La formo estis de giganta viro konstruita el platoj de giso, kaj ĝi staris kun unu piedo ĉiuflanke de la mallarĝa vojo kaj svingis super sia dekstra ŝultro grandegan feran martelon, per kiu ĝi konstante bategis la teron. La eĥantaj batoj klarigis la bum-sonojn kiujn ili aŭdis, ĉar la martelo estis multe pli granda ol barelo, kaj kiam ĝi trafis la vojon inter la rokaj flankoj de la monto ĝi plenigis la tutan spacon tra kiu nia ekspedicio nepre devos iri.

Kompreneble ili tuj haltis, sufiĉadistance de la terura fera martelo. La magia tapiŝo ne utilos al ili nun, ĉar ĝi nur celis protekti ilin kontraŭ danĝeroj sur la tero subpiede, kaj ne kontraŭ danĝeroj troviĝantaj en la aero super ili.

“Aj!” diris la Malkuraĝa Leono, tremante. “Multe nervozigas min vidi tiun grandan martelon batadi tiom proksime al mia kapo. Unu bato platigus min kaj farus el mi pordotapiŝeton.”

“Ti-u fe-ra gi-gan-to es-tas ve-ra bo-nu-lo,” diris Tiktoko, “li la-bo-ras fi-de-le ki-el hor-lo-ĝo. Li-n faris por la Re-ĝo de la Kno-moj Smith & Tin-ker, kiuj fa-ris mi-n, kaj li-a tas-ko es-tas ma-leb-li-gi ke oni tro-vu la sub-te-ra-n pa-la-co-n. Ve-re be-la ar-taĵo, ĉu ne?”

“Ĉu li povas pensi, kaj paroli, kiel vi?” demandis Ozma, rigardante la giganton per mirantaj okuloj.

“Ne,” respondis la maŝino; “o-ni fa-bri-kis li-n nur por ke li ba-ta-du la vo-jo-n, kaj li ne ha-vas pen-silo- n nek p-aro-li-lo-n. Sed li bo-ne-ge ba-tad-as, laŭ mi-a opi-ni-o.”

“Multe tro bone,” rimarkis la Birdotimigilo. “Li baras nian pluiron. Ĉu ne eblas haltigi lian mekanismon?”

“Nur la Re-ĝo de la Kno-moj, kiu ha-vas la ŝlosi- lo-n, po-vas fa-ri ti-o-n,” respondis Tiktoko.

“Do,” diris Doroteo, “maltrankvile, “kion ni faru?”

“Pardonu min dum kelkaj minutoj,” diris la Birdotimigilo, “dum mi pripensos.”

Li retiris sin, tiam, al pozicio malantaŭ ili, kie li turnis sian pentritan vizaĝon al la rokoj kaj komencis pensi.

Intertempe la giganto plu levadis sian feran martelon kaj fortege batadis la vojon tiel ke eĥis tra la montoj kvazaŭ sonegis kanono. Tamen ĉiufoje kiam la martelo leviĝis, dum momento la vojo sub la monstro estis libera, kaj eble tion rimarkis la Birdotimigilo, ĉar kiam li revenis al la aliaj li diris:

“Estas tre simpla afero, efektive. Ni nur bezonas kuri sub la martelo, unuope, dum ĝi estas levata, kaj transiri al la alia flanko antaŭ ol ĝi denove falos.”

image-066
LA TIGRO SEKVIS

“Necesos vere rapidi, por eskapi la baton,” diris la Stana Lignohakisto, skuetante sian kapon. “Sed vere ŝajnas esti la sola eblo. Kiu unue provos?”

Ili rigardis unu la alian heziteme. Poste, la Malkuraĝa Leono, kiu tremadis kiel folio en la vento, diris al ili:

“Mi supozas ke la unua en la procesio devos iri la unua – do mi. Sed mi timegas la grandan martelon!”

“Kio okazos al mi?” demandis Ozma. “Eble vi mem kuros sub la granda martelo, sed la ĉaro certe estos dispremita.”

“Ni devos lasi la ĉaron,” diris la Birdotimigilo.

“Sed la du knabinoj povos rajdi sur la dorsoj de la Leono kaj la Tigro.”

Do oni decidis fari tion, kaj Ozma, tuj kiam oni maljungis la Leonon de la ĉaro, tuj suriris la dorson de la besto kaj diris ke ŝi estas preta.

“Tenu forte liajn kolharojn,” konsilis Doroteo. “Mi antaŭe ofte rajdis lin, kaj tiel mi tenis.”

Do Ozma forte tenis la kolharojn, kaj la leono kaŭriĝis sur la pado kaj rigardis la svingiĝantan martelon atente ĝis li sciis precize kiam ĝi komencos leviĝi en la aeron.

Post tio, antaŭ ol iu ajn supozis ke li estas preta, li eksaltis rekte inter la krurojn de la fera giganto, kaj antaŭ ol la martelo rebatis la teron la Leono kaj Ozma estis sekuraj sur la alia flanko.

La Tigro sekvis. Doroteo sidis sur lia dorso kaj firme tenis siajn brakojn ĉirkaŭ lia striita kolo, ĉar li ne havis kolharojn per kiuj ŝi povus teni sin. Li saltegis rekte kaj senerare kiel sago, kaj antaŭ ol konscii pri tio Doroteo estis preter danĝero kaj staranta apud Ozma.

Nun sekvis la Birdotimigilo sur la Segĉevalo, kaj kvankam ili trakuris sukcese ili preskaŭ estis plejrekte batitaj de la subiranta martelo.

Tiktoko marŝis al la rando mem de la loko kie batis la martelo, kaj dum ĝi estis levata por la sekva bato li trankvile antaŭeniris kaj eskapis ĝian subiron.

La Stana Lignohakisto decidis imiti lin, kaj ankaŭ li subiris sekure dum la granda martelo estis en la aero.

Sed kiam necesis ke la dudek ses oficiroj kaj la soldato trairu, iliaj genuoj tiom tremis ke ili ne povis iri eĉ paŝon.

“Dum batalo ni estas vere kuraĝegaj,” diris unu el la generaloj, “kaj niaj malamikoj trovas nin timindaj. Sed milito estas unu afero kaj ĉi tio estas alia. Kiam necesas esti batataj surkapen de fera martelo, kaj displatigataj, ni kompreneble malakceptas.”

“Kuregu,” urĝis la Birdotimigilo.

“Niaj genuoj tremegas tiel ke ni ne povas kuri,” respondis kapitano. “Se ni provus ni certe dispremiĝus kiel konfitaĵo.”

“Nu, nu,” ĝemis la Malkuraĝa Leono, “sekve, amiko Tigro, ni devos multe endanĝerigi nin por savi ĉi tiun kuraĝan armeon. Venu kun mi, kaj ni faros nian plejeblon.”

Do, ĉar Ozma kaj Doroteo jam surteriĝis de iliaj dorsoj, la Leono kaj la Tigro resaltis sub la terura martelo kaj revenis kun du generaloj kroĉiĝintaj al iliaj koloj. Ili ripetis tiun aŭdacan trairon dekdufoje, kaj tiel portis ĉiujn oficirojn sub la kruroj de la giganto kaj sekure surteriĝis sur la alia flanko. Tiam la bestoj estis tre lacaj, kaj anhelis tiom ke iliaj langoj pendis el iliaj grandaj buŝoj.

“Sed kio okazos al la soldato?” demandis Ozma.

“Nu, li gardu la ĉaron,” diris la Leono. “Mi plene laciĝis, kaj mi rifuzas trairi denove sub tiu martelo.”

image-067
LA SEGĈEVALO NE MULTE ATENTIS

La oficiroj tuj protestis ke ili devas kunhavi la soldaton, sen li ili ne havus komandaton. Sed nek la Leono nek la Tigro akceptis venigi lin, do la Birdotimigilo sendis la Segĉevalon.

Aŭ la Segĉevalo ne multe atentis, aŭ ĝi miskalkulis la tempon de la malleviĝo de la martelo, ĉar la forta armo rekte trafis ĝian kapon, kaj batis ĝin kontraŭ la teron tiom forte ke la soldato ekflugis de ĝia dorso alten en la aeron, kaj haltis sur unu el la gisaj brakoj de la giganto. Tie li senespere tenegis sin dum la brako leviĝis kaj falis je ĉiu rapida batego.

La Birdotimigilo alkuris por savi la Segĉevalon, kaj la martelo displatigis lian maldekstran piedon antaŭ ol li povis fortiri la beston. Ili trovis ke la Segĉevalo estis stuporigita de la bato; ĉar kvankam la martelo ne povis diserigi la malmolan lignan tuberon el kiu konsistis lia kapo, ambaŭ oreloj estis forrompitaj kaj li povos aŭdi nenion antaŭ ol oni provizos al li novajn. Ankaŭ lia maldekstra genuo suferis fendeton, kaj estis ligenda per ŝnuro.

Vilĉinjo flugetis sub la martelo kaj nun la sola tasko restanta esti savi la soldaton kiu rajdas la brakon de la fera giganto, alte en la aero.

La Birdotimigilo kuŝis plata sur la tero kaj vokis al la viro ke li saltu sur lian korpon, kiu estis mola ĉar ĝi estis plena de pajlo. Tion la soldato sukcese faris; li atendis momenton kiam li estis plej proksima al la tero kaj tiam faligis sin sur la Birdotimigilon.

Li sukcesis fari tion sen rompi ostojn, kaj la Birdotimigilo deklaris sin tute ne vundita.

La Stana Lignohakisto jam fiksis novajn orelojn al la Segĉevalo, do la tuta grupo rekomencis sian marŝon, lasante la giganton batadi la vojon malantaŭ ili.

image-068


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.