La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
OZMA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tre stranga bruo vekis Doroteon, kiu malfermis siajn okulojn kaj trovis ke jam tagiĝis kaj ke la suno brilas forte en klara ĉielo. Dum sia dormo Doroteo sonĝis ke ŝi denove estas en Kansas, kaj ke ŝi ludas en la malnova brutkampo kun la bovidoj kaj porkoj kaj kokidoj ĉirkaŭ si; kaj unue, dum ŝi frotis la dormon el siaj okuloj, ŝi vere kredis ke ŝi estas tie.
“Kut-kut-kut, ka-da-kut! Kut-kut-kut, ka-dakut!”
Ha; denove jen tiu stranga bruo kiu vekis ŝin.
Nepre kokino krias! Sed ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj unue vidis, tra la latoj de la kokinkaĝo, la bluajn ondojn de la oceano, nun trankvila kaj kvieta, kaj ŝiaj pensoj reflugis al la pasinta nokto, tiom plena de danĝero kaj malkomforto. Ankaŭ ŝi komencis memori ke ŝi estas perdito de la ŝtormo, flosanta sur malfidinda kaj nekonata maro.
“Kut-kut-kut, ka-da-a-a – kut!”
“Kio okazas?” kriis Doroteo, ekstariĝante.
“Nu, mi demetis ovon, jen ĉio,” respondis malgranda, sed akra kaj klara voĉo, kaj ĉirkaŭrigardante la knabineto trovis flavan kokinon kaŭrantan en la kontraŭa angulo de la kaĝo.
“Ĉu eblas?” ŝi krietis, surprizite; “ĉu ankaŭ vi estis ĉi tie dum la tuta nokto?”
“Kompreneble,” respondis la kokino, skuetante siajn flugilojn kaj oscedante. “Kiam la kaĝo forbloviĝis de la ŝipo mi kroĉis min al ĉi tiu angulo per ungoj kaj beko, ĉar mi sciis ke se mi falos en la akvon mi nepre dronos. Efektive mi ja preskaŭ dronis pro la akvego kiu superfluis min. Neniam antaŭe en mia tuta vivo mi estis tiom malseka!”
“Jes,” akordis Doroteo, “ja estis malseke dum kelka tempo, mi bone scias tion. Sed ĉu nun vi estas komforta?”
“Ne vere. La suno helpis sekigi miajn plumojn, samkiel vian robon, kaj mi fartas pli bone demetinte mian matenovon. Sed kio okazos al ni, mi volas scii, flosantaj sur ĉi tiu granda flako?”
“Ankaŭ mi volas scii tion,” diris Doroteo. “Sed diru al mi: kiel vi kapablas paroli? Mi kredis ke kokinoj nur povas bleki kaj kluki.”
“Nu, rilate al tio,” respondis la flava kokino penseme, “mi blekis kaj klukis dum mia tuta vivo, kaj antaŭ hodiaŭ mi neniam parolis eĉ vorton, tion mi memoras. Sed kiam vi demandis, antaŭ minuto, ŝajnis tute nature ke mi respondu vin. Do mi parolis, kaj ŝajne mi plu parolas, same kiel vi kaj aliaj homoj. Strange, ĉu ne?”
“Vere,” respondis Doroteo. “Se ni estus en la Lando Oz, mi ne opinius ke estas strange, ĉar multaj bestoj kapablas paroli en tiu felando. Sed ĉi tie en la oceano certe ni estas tre tre for de Oz.”
“Ĉu mi parolas laŭgramatike?” demandis la flava kokino, dubeme. “Ĉu mi ĝuste parolas, laŭ via opinio?”
“Jes,” diris Doroteo, “vi tre bone parolas, kiel komencanto.”
“Plaĉas al mi scii tion,” pludiris la flava kokino, per kvazaŭkaŝita tono; “ĉar se oni parolas, plej bone estas ĝuste paroli. La ruĝa virkoko ofte diris ke miaj blekado kaj klukado estas tute perfektaj; kaj nun plaĉas scii ke mi ĝuste parolas.”
“Mi komencas malsati,” komentis Doroteo. “Estas la horo por matenmanĝo, sed mankas matenmanĝo.”
“Manĝu mian ovon,” diris la flava kokino. “Mi ne volas ĝin, sciu.”
“Ĉu vi ne volas kovi ĝin?” demandis la knabineto, surprizite.
“Mi tute ne volas; mi neniam volas kovi ovojn se mi ne havas komfortan neston en kvieta loko, kun dektrio da ovoj sub mi. Dektri, sciu, estas bonsorta nombro por kokinoj. Do plene taŭgas ke vi manĝu ĉi tiun ovon.”
“Sed, mi tute ne povus manĝi ĝin nekuiritan,” kriis Doroteo. “Sed mi multe dankas pro via komplezo, malgraŭ tio.”
“Ne dankinde, kara,” respondis la kokino, trankvile, kaj ŝi komencis ordigi siajn plumojn.
Dum momento Doroteo staris rigardante la larĝan maron. Ŝi plu pensadis pri la ovo, do post nelonge ŝi demandis:
“Kial vi demetas ovojn, se vi ne intencas kovi ilin?”
“Estas kutimo,” respondis la flava kokino. “Jam de ĉiam mi fiere demetas freŝan ovon ĉiumatene, kvankam ne dum mi perdas miajn plumojn. Al mi neniam plaĉas fari mian matenan blekon antaŭ ol dece demeti ovon, kaj sen oportuno bleki mi tute ne estus feliĉa.”
“Estas strange,” diris la knabino, penseme. “Sed ĉar mi ne estas kokino, ne estas mirinde ke mi ne komprenas pri tio.”
“Kompreneble, kara.”
Doroteo resilentis. La flava kokino estis ia kompano, kaj ankaŭ iom komfortiga; sed malgraŭ tio, estis treege solsente en la mezo de la granda oceano.
Post iom da tempo la kokino flugetis al la plejsupra lato de la kaĝo, estis iom pli alta ol la kapo de Doroteo kiam ŝi sidis sur la planko, kiel dum la ĵusaj momentoj.
“Jen, ni proksimiĝas al tero!” kriis la kokino.
“Kie? Kie?” kriis Doroteo, saltante ekscitite.
“Tie, ne tre for,” respondis la kokino, indikante per sia kapo certan direkton. “Ŝajnas ke ni flosas tien, tiel ke antaŭ la tagmezo ni retrovos nin sur seka tero.”
“Vere tio plaĉos!” diris Doroteo. Ŝi ĝemis, ĉar ŝiajn piedojn kaj krurojn ankoraŭ malsekigis fojfoje marakvo venanta tra la apartaj latoj.
LA FLAVA KOKINO
“Ankaŭ al mi,” respondis ŝia kompano. “Nenio en la mondo mizeras kiom malseka kokino.”
La tero, kiun ili ŝajne alproksimiĝis tre rapide, ĉar ĝi estis ĉiuminute pli klara, estis tre bela laŭ la vidpovo de la knabineto en la flosanta kokinkaĝo.
Apud la akvo estis larĝa plaĝo el blanka sablo kaj ŝtoneroj, kaj malantaŭ ĝi estis pluraj rokecaj montetoj, kaj preter ili videblis strio da verdaj arboj kiuj randis arbaron. Sed neniuj domoj videblis, nek homoj kiuj eble loĝas en ĉi tiu nekonata lando.
“Mi esperas ke ni trovos manĝaĵon,” diris Doroteo, fervore rigardante la belan plaĝon al kiu ili flosas. “Nun estas multe post la matenmanĝa horo.”
“Ankaŭ mi iomete malsatas,” deklaris la flava kokino.
“Kial ne manĝi la ovon?” demandis la infano. “Vi ne bezonas kuiraĵojn, kiel mi.”
“Ĉu vi kredas min kanibalo?” kriis la kokino, indigne. “Mi ne scias kion mi diris aŭ faris ke vi insultu min!”
“Mi pardonpetas, S-ino – S-ino – bonvolu, Sinjorino, kiel vi nomiĝas?” demandis la knabineto.
“Mi nomiĝas Vilĉjo,” diris la flava kokino, iom abrupte.
“Vilĉjo! Tio estas nomo por knabo.”
“Ĉu gravas?”
“Sed vi estas kokino, ĉu ne?”
“Kokino, jes. Sed kiam mi unue eloviĝis neniu sciis ĉu mi estas kokino aŭ virkoko; do la knabeto kiu loĝis en la domo apud kiu mi naskiĝis nomis min Vilĉjo, kaj amis min, ĉar mi estis la sola flava kokido en la tuta aro. Kiam mi plenkreskis, kaj li trovis ke mi ne kokerikas kaj batalas, kiel la virkokoj, li ne pensis ŝanĝi mian nomon, kaj ĉiu besto en la kampo, kiel la homoj en la domo, konis min kiel ‘Vilĉjo’. Do ĉiam mi nomiĝas Vilĉjo, kaj Vilĉjo estas mia nomo.”
“Sed estas tute malĝuste,” deklaris Doroteo, sobre; “kaj, se ne ĝenos vin, mi nomos vin ‘Vilĉinjo’. La ‘injo’ faras el ĝi nomon por knabino.”
“Nu, min tute ne ĝenas,” respondis la flava kokino.
“Tute ne gravas kiel vi nomas min, se mi scias ke la nomo estas mia nomo.”
“Bone, Vilĉinjo. Mia nomo estas Doroteo Gale – amikoj nomas min simple Doroteo kaj nekonatoj nomas min Fraŭlino Gale. Vi nomu min Doroteo, se vi deziras. Ni nun estas tre proksimaj al la bordo. Ĉu vi kredas ke estas sufiĉe malprofunde por ke mi vadu tra la akvo al la tero?”
“Atendu kelkajn minutojn. La sunradioj estas varmigaj kaj plaĉaj, kaj ni ne bezonas rapidi.”
“Sed miaj piedoj estas malsekaj kaj akvoplenaj,” diris la knabineto. “Mia robo estas sufiĉe seka, sed mi ne estos komforta antaŭ ol miaj piedoj estos sekaj.”
Tamen ŝi atendis, kiel konsilis la kokino, kaj post nelonge la granda ligna kaĝo skrapetis la sablan plaĝon kaj la danĝera vojaĝo estis finita.
Estu certaj ke la ŝiprompuloj ne bezonis multan tempon por atingi la bordon. La flava kokino tuj flugis al la sablo, sed Doroteo devis grimpi la altajn latojn. Tamen, tio ne estis malfacila por knabineto el la kamparo, kaj tuj kiam ŝi estis sekure sur la tero Doroteo fortiris siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj etendis ilin sur la sunvarmigatan plaĝon por sekiĝi.
Ŝi sidiĝis kaj rigardis dum Vilĉinjo pikis per sia akra beko en la sablo kaj ŝtonetaro, kiun ŝi gratis kaj turnis per siaj fortaj ungoj.
“Kion vi faras?” demandis Doroteo.
“Serĉas manĝaĵon, kompreneble,” murmuris la kokino, kiu sin okupadis per bekado.
“AĈE!” KRIIS DOROTEO
“Kion vi trovas?” demandis la knabino, scivole.
“Nu, kelkajn dikajn ruĝajn formikojn, kaj kelkajn sablinsektojn, kaj fojfoje krabeton. Ili estas tre dolĉaj kaj plaĉaj, mi certigas al vi.”
“Aĉe!” kriis Doroteo, per ŝokita voĉo.
“Kio estas aĉa?” demandis la kokino, levante la kapon por rigardi per unu brilanta okulo sian kompaninon.
“Ke vi manĝas vivaĵojn, kaj insektaĉojn, kaj rampajn formikaĉojn. Nepre hontu!”
“Ĉu?” respondis la kokino, senkomprene; “vi ja estas stranga, Doroteo! Vivaĵoj estas multe pli freŝaj kaj nutraj ol mortaĵoj, kaj vi homoj manĝas ĉiajn mortaĵojn.”
“Tute ne!”
“Jes ja,” respondis Vilĉinjo. “Vi manĝas ŝafidojn kaj ŝafojn kaj bovinojn kaj porkojn kaj eĉ kokidojn.”
“Sed ni kuiras ilin,” diris Doroteo, triumfe.
“Kiel gravas tio?”
“Multe gravas,” diris la knabino, pli sobre. “Mi ne povas ekspliki, sed gravas. Kaj ni neniam manĝas insektaĉojn.”
“Sed vi manĝas la kokidojn kiuj manĝas la insektojn,” respondis la flava kokino, per triumfa gako.
“Do vi estas egale fia kiel ni la kokinoj.”
Tio pensigis Doroteon. Vilĉinjo diris la veron, kaj tio preskaŭ nuligis ŝian apetiton. Kaj la flava kokino, nu ŝi plu bekadis la sablon, kaj ŝajne estis tre kontenta pri siaj manĝaĵoj.
Fine, proksime al la bordo de la akvo, Vilĉinjo metis sian bekon en la sablon, kaj tuj retiris ĝin tremoplene.
“Aj!” ŝi kriis. “Mi frapis metalon tiam, kaj mia beko preskaŭ rompiĝis.”
“Verŝajne pro roko,” diris Doroteo, senzorge.
“Absurde. Mi povas distingi rokon de metalo, mi opinias,” diris la kokino. “Mi sentas ĝin malsimile.”
“Sed ne povas esti metalo sur ĉi tiu sovaĝa, dezerta marplaĝo,” insistis la knabino. “Kie estis? Mi elfosos ĝin kaj pruvos al vi ke mi pravas.”
Vilĉinjo montris al ŝi kie ŝia “beko frapiĝis”, laŭ ŝia esprimo, kaj Doroteo elfosis la sablon ĝis senti aĵon malmolan. Ŝi enpuŝis sian manon, kaj eltiris la aĵon, kaj trovis ke ĝi estas grandadimensia ora ŝlosilo – iom malnova, sed ankoraŭ brila kaj nedamaĝita.
“Kion mi diris al vi?” kriis la kokino, kun triumfa gako. “Ĉu mi povas distingi metalon kiam mi puŝiĝas kontraŭ ĝin, aŭ ĉu temas pri roko?”
“Metalo, vi pravis,” respondis la infano, rigardante penseme la kuriozaĵon trovitan. “Mi kredas ke ĝi estas el pura oro, kaj sendube ĝi kuŝis kaŝite en la sablo dum longa tempo. Kiel ĝi kaŝiĝis tie, Vilĉinjo? Kion ĉi tiu mistera ŝlosilo malfermas?”
“Mi ne scias,” respondis la kokino. “Sendube vi scias pli ol mi pri seruroj kaj ŝlosiloj.”
Doroteo ĉirkaŭrigardetis. Tute ne rimarkeblis domo en tiu parto de la lando, kaj ŝi rezonis ke ĉiu ŝlosilo nepre estas por seruro kaj ĉiu seruro havas celon. Eble la ŝlosilon perdis iu tre malproksime loĝanta, sed kiu vagis sur ĉi tiu plaĝo mem.
Konsiderante ĉion ĉi, la knabino metis la ŝlosilon en la poŝon de sia robo kaj post tio ŝi malrapide surtiris siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, jam tute sekajn pro la suno.
“Mi intencas, Vilĉinjo,” ŝi diris, “ĉirkaŭserĉi por trovi manĝaĵon.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.