|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Forportado de la virinoj el la Vivarium daŭris kvar horojn. Dum la tuta tempo, John sidis ĉe la kontrolpupitro de Berta kaj maltrankviloplene rigardis, ĉu ajnaj brilantaj punktoj ne aperas proksime, kiuj povus indiki Vul-skoltŝipojn emerĝantajn el hiperspaco. Sur la ekranoj de la longdistancaj detektiloj svarmis ekbriloj. Do ili estis serĉataj de la Vul, kaj la serĉareo iom post iom mallarĝiĝis al la areo, en kiu ili estis.
Li nur partoprenis en la lasta vojaĝo al la Vivarium, intencita kolekti la reston de la personaj havaĵoj, kiuj la virinoj lasis. Li estis akompanata de kvar viroj kaj juna virino, Liza Duval, kiu estis nuntempe la "plej aĝa" el la membroj de tiu malgranda ina kolonio. Ŝi estis mezalta, kaj havis mediteranean belecon. Ŝi malmulte parolis, tamen ŝiaj okuloj rigardis scivoleme ĉion ĉirkaŭ ŝi. Ĉi tiu grupo iris laŭ la longa centra ŝakto al la segmento.
Kiam ili jam trovis la postlasitajn aĵojn – ĉifonan pupon, malnovan spegulon devenantan el la Tero, kelkajn eluzitajn vestaĵojn – Liza haltis, ĉirkaŭrigardante la forlasitan tendaron. Ŝiaj okuloj estis iomete malsekaj. John komprenis, ke ŝia infaneco kaj la unuaj momentoj de ŝia juneco pasis ĉi tie. Ne mirinde, ke ŝi povis senti bedaŭron forlasi ĉi tiun lokon por ĉiam.
Liza turnis sin al John kun iom defia rigardo. – Mi scias, ke ni ne prokrastu la revenon, sed mi devas adiaŭi iun!
Li rigardis ŝin surprizita. – Ĉu tio signifas, ke unu el vi kaŝis ĉi tie kaj ne volas foriri? Kaj vi ne diris al mi pri tio?
Ŝi vigle ekskuis la kapon. – Ĉi tio ne estas homa estaĵo. Venu kun mi, se vi volas – ŝi rigardis lin rekte en la okulojn.
Li rimarkis, ke lia vizaĝo estas morna. – Nu – li grumblis – ni finu tion ĉi kiel eble plej rapide.
Ili sekvis tretitan padon laŭ la torento, preter granda areto da sonorantaj arbustoj, al arbareto simila al la Teraj poploj. Ili ĉirkaŭiris la piedon de malalta monteto kaj atingis la randon de la torento mem.
Dika estaĵo, grizpelta, pezanta pli ol kvindek funtojn subite moviĝis direkte al ili de pozicio apud la buŝo de la kavo. John havis la impreson, ke ĝi certe sidis tie antaŭe, observante la padon. Li ĵetis mirigitan rigardon al la monteto, kovrita de strangaj, malgrandaj konstruaĵoj. La monteto ŝajnis esti truita de kavoj, kies enirejoj estis kovritaj per verandoj faritaj el interplektitaj branĉetoj.
De proksime, la besto rememorigis John-on pri tre granda kaj dika kastoro. Ĝi havis grandajn, fortajn, ĉizelformajn dentojn kaj alproksimiĝis al ili per rapida, svingiĝanta paŝo. John nervoze metis siajn manojn sur la pistolon...
Li elspiris kvietiĝe kaj surprizite, kiam la besto diris:
– Liza! Mi timis, ke vi ne veni por diri adiaŭ.
Liza paŝis antaŭen, delikata kaj knabineca, kaj genuiĝis. La estaĵo sidiĝis sur sia postaĵo, fariĝante pelta globo. Ĝi etendis sian maneton kaj Liza tuŝis ĝin per natura gesto.
– Mi ne povus tiel fari – ŝi diris. – Sed ni tre rapidas kaj mi ne povas resti longe.
Sur la vizaĝeto de la besto ruliĝis ion, kio aspektis al John kiel du grandaj, rondaj larmoj.
– Ni sopiri al vi ĉiuj. Al vi, Alta Senpelta, Alta Bona Najbarino.
Liza ankaŭ ploris. – Ni ankaŭ sopiros al vi, Bonaj Najbaroj. Adiaŭu vian edzon kaj viajn du kuraĝajn filojn kaj la reston de via klano por mi.
– Faru tion mi, Alta Najbarino. Ni ĝoji, ke viaj viroj veni. – La dika estaĵo turnis siajn malsekajn okulojn al John: – Nun, ĉu vi ĉiuj foriri por ĉiam?
– Ni devas, Ĝentila Najbarino. Ni neniam forgesos kiom da bono vi faris por ni. Ni deziros al vi feliĉon ĉiumatene kaj ĉiuvespere.
– Vi estis bonaj najbaroj. Vi protektis nin kontraŭ Grandaj Bestoj – ĝi suspiris. – Kio ni fari nun? Mia edzo nun fari armiloj kiuj vi havi, sed niaj manetoj malbonaj.
– Aliaj estaĵoj – Liza diris – fortaj kaj saĝaj estos ĉi tie nun. Ili ne permesos al la Grandaj Bestoj, ke ili ataku vin.
La estaĵo aspektis maltrankvila.
– Ĉu ili grandaj? Ĉu ili havi dentegoj? Ĉu ili manĝi nin?
Liza ekrigardis John-on maltrankvile. Li firme respondis: – Chelki estas civilizitaj. Kaj plantomanĝantoj.
Liza malrapide ekstaris. – Ni devas iri, Bona Najbarino. Bona Amikino.
Du pliaj larmoj ruliĝis sur la vizaĝeto de la estaĵo.
– Adiaŭ por ĉiam. Ĉu mi povi nomi vin per sekreta nomo? Mia edzo diri ke tio malprudente, ĉar vi ne nia speco.
Liza respondis per obtuza voĉo: – Kompreneble, Bona Najbarino.
La estaĵo diris: – Adiaŭ, Plej Hela el la Klano."
Liza ploris mallaŭte dum ili rapide foriris. John ekrigardis malantaŭen – la dika estaĵo daŭre sidis sur sia sidloko, rigardante malĝoje post ili.
* * *
La situacio, kiu fariĝis sur la ferdeko de Berta, estis neatendita kaj mirinda. John ne povis kompreni tion logike, sed li sentis, ke ĝuste tiel ĝi devis esti. Nur Vez kaj areto da Hohdan-specialistoj, kiuj nun formis parton de la skipo de Berta, ŝajnis amuziĝi pri tio.
Fred kaj Eliza Coulter loĝis en aparta ĉambro. La resto de la virinoj kaj viroj estis strange malvolontaj trovi partulojn kaj fondi familiojn. La virinoj volis daŭre vivi en sia propra grupo en aparta parto de Berta. Same la viroj. Tio ne signifas, ke ne okazis sekretaj amaĵoj (el kiuj kelkaj, malkovritaj en sufiĉe embarasaj momentoj, fariĝis la temo de bonkoraj ŝercoj), sed ĝenerale estis respekto por la reciproka sendependeco. Eble ĝi estis la rezulto de la longa vivo en celibato de ambaŭ grupoj, aŭ eble ĝi estis la rezulto de profunda respondeco, iu pasia dediĉo al la estonteco de sia propra specio. Ĉiukaze, preskaŭ ne estis problemoj de rivalado, kvankam estis preskaŭ duoble pli da viroj ol virinoj.
La eniro de la Chelki-oj en la Vivarium-on estis preskaŭ kompleta. Tamen, la Vul-fortoj daŭre serĉis sian celon. John kaj Vez senpacience promenis ĉirkaŭ la Centra Kontrolĉambro. Foje ili renkontiĝis vizaĝ-al-vizaĝe, sulkigis la brovojn kaj iris sian apartan vojon. Fine Vez haltis kaj rigardis John-on rekte en la okulojn. – Amiko, ni devas diskuti pri certa afero...
John suspiris, ankaŭ haltante. – Vi volas diri kiom longe ni restos ĉi tie gardante la Vivarium-on post kiam ĉiuj Chelki-oj estos interne?
– Ĝuste. Vi havas viajn virinojn kaj mi havas ĉiujn aĵojn, kiujn mi povus preni. Nia reciproka interkonsento estas specifa. Nia interkonsento kun Omniarch ne estas klare difinita. Ĉu ni devas prokrasti okupiĝi pri niaj propraj aferoj dum li perdas tempon ekzamenante la maŝinaron de la Vivarium?
John glutis salivon. La deziro al drono turmentis lin konstante. – Mi esperas, ke li finfine finos! Sed nia interkonsento estas doni al li sufiĉe da tempo por fari ĉi tiun laboron.
– Jes, jes – Vez estis senpacienca. – Sed kiom da tempo ĉi tiu "sufiĉe" daŭros?
– Mi ne scias. Sed malgraŭ tio, mi ne rapidigos lin, ĉar mi scias, ke li eĉ ne perdas tempon por manĝi aŭ dormi.
Vez ĝene malfermis sian manon por signi konsenton. – Ne faru min ekzekutisto – li murmuris. – Mi tute ne proponas, ke ni tuj forflugu de tie. Sed kiom longe estas "sufiĉe longe"?
John regis sian malpaciencon. – Kaj vi provu ne igi min maŝino kun programitaj respondoj. Tamen bone. Kvankam mi preferus ne okupi lian tempon, mi kontaktos lin kaj demandos.
Vez havis mornan mienon, kvazaŭ tiu respondo ankaŭ ne plaĉis al li.
* * *
Ne estis videokonekto kun la interno de la Vivarium, do ili ne povis vidi la vizaĝon de Omniarch, sed ili sentis lacecon en lia voĉo. Li diris: – Mi komprenas vian malpaciencon, sed mi povas fari nenion. Nia laboro ĉi tie produktis certajn rezultojn, sed ankoraŭ ne sufiĉajn. Jen la situacio: mi estas preskaŭ sufiĉe certa, ke mi povas funkciigi la tempovojaĝan aparaton, sed ni renkontis damaĝojn en diversaj partoj de la Vivarium. Ne detruoj kaŭzitaj de meteoroj, sed de iu interna paneo antaŭ longa tempo. Mi ne rimarkis ĉi tion kiam mi antaŭe estis ĉi tie. Estas eĉ truo en la muro inter la segmentoj. Eble viaj virinoj priskribos ĝin al vi detale. Mi ne scias ĉu aliaj damaĝoj pli proksimaj al la mekanismoj povus efiki sur la temposalton. Vi memoras, ke ĝis nun mi portis Vivarium al la pasinteco kaj reen al la nuntempo nur je kelkaj minutoj. Ĉi-foje mi devas forporti ĝin multajn milojn da jaroj, ĉar nur tiam mi povas esperi, ke la Vul forgesos ilian furiozan venĝon. Ni laboras tre malfacile provante trovi ĉiun damaĝon kaj esplori ĝian naturon kaj efikon sur la funkciadon de la mekanismoj. Mi petas vin nur je unu favoro: Donu al mi pliajn dek horojn! Ĉu vi faros tion?
John ĵetis rigardon al Vez, kiu incitita faris jesan geston de la malfermita mano. Li respondis al Omniarch:
– Ni faros. Kaj ni deziras al vi sukceson.
* * *
Atenta observado de malamikaj ekbriloj daŭris. La Vul-fortoj persekutantaj ilin, laŭ la longdistancaj detektiloj, ne ŝajnis alproksimiĝi. Du horoj pasis tiel, poste aliaj du. John komencis esperi, ke ial la Vul malakceptas la eblecon trovi la fuĝintojn en ĝuste ĉi tiu parto de la spaco.
Kaj poste subite la klaksono komencis zumi.
John ekrigardis la sferon de la masdetektilo. Dioj de spaco! La areo ĉirkaŭ la centro estis plena de fortaj ekbriloj. Li ĵetis rigardon al la ekranoj: Mil kvarcent plus... mil sescent plus...
Neniam, krom la grupiĝo de Chelki en akiritaj ŝipoj, li vidis tian floton. Kaj ili ĉiuj estis batalŝipoj!
Li premis kelkajn butonojn, skanis okule la ekranojn, denove premis butonojn. En la interfono aŭdiĝis krioj en la angla, Hohdana, kaj Chelki-a lingvoj, ĉar ankaŭ de iliaj ŝipoj restis ekster la Vivarium, formante kompatinde maldikan kordonon ĉirkaŭ ĝi. Li ne povis peti multon de ili. Nur ke ili eltenu sur siaj pozicioj. Li ĵetis rigardon al Vez kaj aŭskultis momenton la ordonojn, kiujn li donis en Hohdana lingvo. Ili estis simplaj kaj klaraj, ili ne povus soni alie. – Ŝargado por nulo! Prepari por batalo kaj atendi pliajn ordonojn!
La voĉo de Ludoviko Damiano kuniĝis al la komuna kriado:
– Komodoro! Ĉu vi havas tempon por paroli kun Omniarch?
John hezitis dum eta momento. – Jes, konektu lin kun mi!
Estis iuj perturboj de la ondo, John malfacile komprenis individuajn vortojn: – John Braysen kaj Vez Do Han! Ni rimarkis la alvenon de la Vul-floto. Ni ne povas peti vin komenci batali kontraŭ tia flotego. Mi petas nur por kelkaj minutojn Dek, dek kvin... Se vi povas elteni tiom longe. Ni riskos uzi la aparatojn en la stato, kiel mi diris. Se ili funkcias ĝuste, Vivarium malaperos de via vido. Tiam, amikoj, vi povos forflugi kun nia senlima dankemo. Dek kvin minutoj maksimume? Ĉu vi konsentas?
John rigardis Vez-on. La Hohdano havis strangan esprimon sur sia vizaĝo. Kvazaŭ li sentis la samon kiel li. Decidita resti ĉi tie, donu al la Chelki ĉi tiujn dek kvin minutojn. Konscia pri la neeblo resti pli longe, sed ne volante lasi kuraĝan Chelki-on al la hazardo de sorto. Li faris signon de la malfermita mano.
John diris mallonge en la mikrofonon: – Dek kvin minutojn. Eltenu vin!
Li okupis sin per preparoj por tiu ridinde mallonga prokrasto. Sed antaŭ ol li povis transdoni pli ol kelkajn vortojn — milda sed akre plifortigita voĉo — voĉo de Vulmoti — eksonis el la laŭtparolilo de ĝenerala komunikado – Vez Do Han? – li kriis. – Parolu, se vi estas inter ĉi tiu patosa grego!
Vez ektremis kaj palpebrumis, poste ridetis al John kaj faris la geston de malferma mano. John, unue same surprizita, ekkomprenis: se ili volas intertrakti, bonege!
Vez kliniĝis super la mikrofono: – Jen Vez Do Han! Kiu vokas min kaj kial?
Sono ie inter rido kaj grumblado venis de la ricevilo. – Mia nomo estas Bulvenorg. Ĝis antaŭ nelonge mi estis... Nun mi estis promociita al pli grava posteno por plenumi certan taskon, kies celon vi sendube divenos. Kiel plaĉas al vi mia malgranda kunveneto, Hohdano? Cetere, ni iam renkontis en konferenco pri etaj ŝanĝoj en la aranĝo inter niaj imperioj. Mi komprenas, ke vi nun okupas analogan postenon al tiu, kiun mi antaŭe okupis.
Sur la vizaĝo de Vez aperis aroganteco kaj fiero, kiam li respondis: – Mi bone memoras vin, Bulvenorg. Neniu el ni influis la rezultojn de tiu konferenco, sed nun ni havas novan ŝancon, ĉu ne? Cetere, ankaŭ al mi oni konfidis nun specialan mision. Ho, koncerne viajn ŝipojn, tio ĉi certe estas impona vidaĵo konsiderante la antaŭan situacion... EMi preskaŭ bedaŭras, ke la prezo de batalo estas ĉi-foje iom malsama. Estus vere bedaŭrinde, se mi devus pruvi tion al vi en pli eksplicita maniero.
Aŭdiĝis ronrona rido. – Vi povas eviti ĉi tion tre facile. Ho! Ĉar ni jam babilas. Ĉu vi estis tiu, kiu kaŭzis la militajn problemojn sur Bizh? Mi scias, ke ĉi tiuj atakojn faris kelkaj mizeraj postvivantoj de la homa specio, kiu specio iam estis tiel stulta, ke ĝi kolerigis la guberniestron de unu el niaj provincoj. Venis al mi en la kapon, ke ĉi tiuj renegatoj eble estas kun vi nun. Ĉu vi povus kontentigi mian scivolemon konfirmante ĉi tiun supozon? Fakte, ĝi ne plu gravas ĉiuokaze.
John ekparolis antaŭ ol Vez povis tion ĉi fari. Eble ĝi estis stulta, sed li ne povis regi sian koleron. – Jen parolas unu el tiuj renegatoj ! Ĉiam je via servo. Ĉu estas io, kion mi povas fari por vi krom mortigi vin?
Dum momento oni povis aŭdi nur bruon. Eĉ la babilado el la aliaj ŝipoj ĉesis, kaj John komprenis, ke ĉiuj aŭskultas tiun ĉi interparolon. Poste alvenis denove la voĉo de la Vul, serioza kaj scivolema: – Ĉu vi hazarde estas John Braysen?"
– Kaj kio pri ĉi tio?
La Vulmotano ĝemis. – Fakte nenio. Ĉi tio simple nur konfirmas unu el miaj suspektoj. Vi estas bonega taktikisto, John Braysen. Mi komencas bedaŭri, ke via specio estis ekstermita. – Bulvenorg faris mallongan paŭzon, poste turnis sin denove al Vez: – Hohdano! Milito inter niaj imperioj estas nek via nek mia deziro. Ni kompromisos. Ni forgesu pri ĉi tiu malgranda, tamen malnobla intrigo de vi. Mi komprenas ĝian celon. Kaj se vi interesiĝas pri tio, vi sukcesis. Retenu ĉi tiujn kelkajn virojn se vi sentas sentimentalan korinklinon al ili aŭ konsideras ilin valoraj solduloj. Retenu ankaŭ tiujn ĉi malmultajn ŝipojn, kiujn vi iel akiris. – Paŭzo. – Mi nur postulas ĉi tiun grandegan ion, kiun ni nuntempe vidas kaj ĉiujn Chelki-ojn, ĝis la lastan el ili. Kaj ankaŭ ĉi tiun vere grandegan ŝipon, sur kies ferdeko vi verŝajne troviĝas.
Vez ekrigardis John-on kaj ekridetis. Poste li diris en la mikrofonon: – Vi petas de mi aĵojn, kiujn mi ne posedas. Ĉio, kion mi scias pri ĉi tiu grandega maso, kiun vi mencias, estas, ke mi vidis grandan nombron da Chelki-oj eniĝantan internen. Ĉar neniu el ili ĝis nun ne aperis ekstere, mi pensas, ke ili intencas resti tie. Kiel vi scias, havi sklavojn ne apartenas al la pekoj de la Hohd, do vi ne devus peti de mi helpon por regajni la fuĝintojn. Koncerne la ŝipon, sur kies ferdeko mi efektive estas...
La Vulmoti interrompis lin akre: – Konsideru, Vez Do Han, ĉu mia imperio povas permesi al si lasi en viaj manoj ĉiujn verkojn de la Klee-teknologio. Nun ĉesu ĉi tiun sensencan babiladon – por konfirmi la lastajn vortojn, granda salvo da misiloj subite aperis sur la ekranoj de detektilo kaj radaroj. Ĝi estis nur gesto, konsiderante, ke la Vul havis energiĵetilojn. La ekranoj heliĝis kaj malheliĝis por momento. Bulvenorg daŭrigis: – Se vi ne plenumos miajn postulojn, la rezulto, pri kio mi bedaŭre devas vin sciigi, estos tuja atako kontraŭ via imperio.
La vizaĝo de Vez mallumiĝis pro kolero. – Ni ne estas Chelki, Bulvenorg, nek unu malgranda kaj fakte sendefenda sistemo kiel la Suna! Mi ne rajtas fordoni ion ajn. Koncerne viajn minacojn...
La mallaŭta voĉo de Louis Damiano alvenis al John el la komanda cirkvito: – Komodoro. Chelki ĵus diris, ke ili finis preparojn kaj ni tuj foriru al hiperspaco.
La koro de John pli forte ekbatis. Ridetante, li signis al Vez. Li ĵetis rigardon al la ekrano montranta Vivarium-on kaj vidis kelkajn armitajn ŝipojn de Chelki, kiuj ĝis nun estis gardantaj, kaj ĉi momente rapidis al la envojoj ambaŭflanke de Vivarium. Li metis sian dikfingron tuj super la komputila klavo kaj rapide diris al la mikrofonon de la komanda cirkvito.
– Atenton al ĉiuj unuoj! En kvin sekundoj ni eniĝas nulon. Stirado laŭ komputilaj cirkvitoj.
Vez, preskaŭ laŭte ridante, interrompis sian interparolon kun la Vulmotano kaj rapide ripetis la ordonojn en Hohdana lingvo. Poste li donis al John la signon de malfermita mano. John forte enpremis la klavon "Nulo".
Kaj nenio okazis.
Vez kaj John rigardis unu la alian, apenaŭ kapablaj aŭdi la kriojn de Bulvenorg venantaj el la laŭtparolilo. La ekranoj lumiĝis kun fulmoj kiam la unuaj salvoj de la Vul atingis la najbarecon de Berta kaj estis kaptitaj de la defendo. John sciis, ke la defenda ŝirmo estis preskaŭ tute eluzita. Li tajpis la programon kaj kriis en la mikrofonon: – Ni fuĝas grav-propulse ! Loka defendo!
Li provis la klavon "Nulo" denove, sed ĝi daŭre ne funkciis, kvankam ĉiuj instrumentoj indikis plenan ŝargon de ŝildoj kaj pretecon salti.
Berta eĉ ne ekskuiĝis.
La voĉo de Bulvenorg jam silentiĝis, sed la misiloj daŭre flugis seninterrompe. Berta ektremis. Trafita! Sed eĉ se alarmoj kaj klaksonoj bruiegis, la instrumentoj indikis ke la ŝipkorpo ne estis difektita. La bruego nun estis tiel terura, ke John apenaŭ povis aŭdi la voĉojn el la interfono. Li turnis la gajnon al maksimumo kaj klinis sin...
– ...ni ne transiras al hiperspaco!? – Ralph Cole jam preskaŭ kriis.
Stultiĝinta John rigardis la ekranojn kaj terura suspekto venis al lian kapon. Ĉiuj ceteraj ŝipoj malaperis kune kun la floto de Vez Do Han. Berta estis sola kontraŭ la floto de du mil batalŝipoj.
Sekva ŝoko – iu Vul-misilo penetris la malesperajn defendon, evitante la kontraŭpafadon de malgrandaj misiloj, laserpafoj kaj disrompiloj. Konsternita, John tamen sentis sin fiera pro la batalo de siaj homoj. Sed ĝi estis ridinde vana batalo. Eĉ se la potenca ŝipkorpo eltenos, la amasiĝo de varmego mem baldaŭ detruos la internon de la ŝipo!
Vez premis butonon kaj kriis: – Damiano! Konektu nin kun Omniarch!
Tre plifortigita voĉo de Omniarch atingis ilin malklare tra la bruo de flugantaj misiloj. – Je mia honorvorto, Vez Do Han! Mi ne haltigis vin! – Fone aŭdiĝis la interparolo de Chelki-oj. – John Braysen! Tio ĉi estas... Ho, je dioj de la spaco! La sola afero, kiu venas al mia menso, estas, ke la Vivarium estas ekipita per aŭtomataj aparatoj por memdefendo. Kaj ke tiucele ĝi haltigas ĉiun Klee-ŝipon en la ĉirkaŭaĵo. Ni inspektas ĉiujn maŝinojn... – La Omniarko subite ĉesis paroli, ege enspiris: – Aŭskultu, amikoj! Se vi estas tenataj de Vivarium, la konekto estos interrompita en malpli ol du minutoj. Se ni ĝuste kalkulis, ĝuste tiam ni malaperos.
John kaj Vez silente gapis unu la alian, poste ambaŭ subite ekrigardis la kronometron.
Detonacioj kaj ŝokoj de batoj daŭris konstante. Iu ene de la ŝipo kriegis pro kolero kaj teruro, poste subite eksilentis. Bart Lange kriis, – La lukokovrilo defalis!
John turnis la kapon por rigardi la instrumentojn ĉe la alia flanko. Kiu el ili reprezentis tiun parton de la ŝipo? Lia cerbo ne funkciis ĝuste. Ho jes, jen tiu ĉi. La trafita parto de la ŝipo estis tute detruita, sed la aertuboj estis aŭtomate sigelitaj. Li respiris. Kion plian oni povus fari krom rigardi la kronometran montrilon salti?
Poste li subite kurbiĝis, sentante, ke ĉio en li streĉiĝas kaj tordas. Li saltis el la seĝo, perdis la ekvilibron kaj falis sur la plankon...
Ĉiuj en la Centra Kontrolĉambro leviĝis tre malrapide. Bart raŭke murmuris. – Kio okazis?
John ankoraŭ estis kapturnita post la nekredebla sento de tornado kiel ĉe mil nuloj en unu momento, sed li estis sufiĉe konscia por antaŭ ĉio rigardi la instrumentojn kaj detektilojn. – Jes, ni faris salton al nulo. li diris.
Li alpaŝis mallerte al sia seĝo, sidiĝis kaj kliniĝis al la interfona mikrofono.
– Al ĉiuj! Faru kion vi povas por sekurigi la ŝipon kaj kontrolu la damaĝon. Ni ŝajnas flugi direkte al la Hohd-Imperio.
Louis Damiano demandis malforte: – Kio okazis, sinjoro? Mi sentis kvazaŭ...
– Ŝajne la Vivarium malhelpis nin eskapi en la hipersferon, aŭ eĉ moviĝi sur regula grav, ĝis ĝi saltis mem. Tiel ĝin nomis Omniarch – "salto". – Ĉu ĝi transiĝis en la hipersferon aŭ en la estontecon, ĉiuokaze ĝi malaperis kaj permesis al ni moviĝi. Almenaŭ tiel ŝajnas al mi. Ni devos pririgardi kion estis registrita. Kaj rilate la aliajn ŝipojn, verŝajne ili faris saltojn al nulo laŭplane — li rigardis al Bart — Kiom da Armitaj Skoltoj ni havas surŝipe?
Bart pensis momenton kaj diris – Kvar. Almenaŭ estis kvar, kiam...
– Informiĝu – John ordonis kaj turnis sin, rimarkante moviĝon proksime. Liza Duval ĵus eniris la ĉambron. Ŝi estis pala sed trankvila. Li demandis ŝin, – Ĉu ĉio en ordo ĉe vi?
Ŝi kapjesis malrapide. – Ni nur estis morte timigitaj. Kio efektive okazis?
– Mi pensas, ke ni bezonos iom da tempo por klarigi ĉi tion – li respondis. – Sed nun niaj problemoj estas malantaŭ ni.
Bart Lange, starante antaŭ la nulvida detektilo, kriis: – John! – kaj vokis lin permane.
John paŝis pli proksimen. Bart montris al li la konatan purpuran kaj bluan punkton proksime de la centro de la sfero. – Estas ĉi tie. Aŭ ĝi estas la sama antaŭa signo montranta kie ili estis. Li subridis kaj montris al diversaj disaj, etaj ekbriloj. – La Vul dividiĝis en grupetojn kaj verŝajne komencis novan serĉon. Mi vetas, ke ili estas pretaj batali sin mem!
Alproksimiĝinte, Vez diris per serioza voĉo:
– Dum ili restos tie, ili ne atakos la Hohd-Imperion. Ni estos hejme longe antaŭ ol ili alvenos. Kaj ni estos pretaj kaze se ili montriĝus sufiĉe malsaĝaj por plenumi siajn minacojn!
Nun kiam ĉio finiĝis, John sentis la deziron de la drono. Li devos elteni tion – nun li eĉ ne povis permesi al si ebriiĝi. Li rigardis la dorson de Liza Duval kiam ŝi estis foriranta por trankviligi la virinojn, poste li malrapide revenis al lia seĝo. Li rigardis Vez kaj diris:
– Viaj ŝipoj atingos la bazojn antaŭ ni. Ĉu vi havas ion kontraŭ tio, ke ni flugu rekte al la planedo, kiun vi donis al ni? Se ni povas, ni uzos ĝin kiel bazon dum ni serĉos ion malproksiman de tie.
– Kompreneble. Sed mi bezonos unu el viaj malgrandaj ŝipoj kaj kelkajn informrelajsojn.
John respondis per la signo de malfermita mano. Poste li lace rigardis la horloĝon montrantan la tempon ĝis la emerĝo el la hiperspaco. Restis du horoj kaj kvindek-kelkaj minutoj.
* * *
Tempo pasis tiel malrapide kiel ĝi povus pasi nur en la nulo. Sed la montrilo moviĝis konstante, kvankam malrapide, kaj fine restis nur dek minutoj. Bart staris antaŭ la detektilo por nulo kaj sulkigis la brovojn, – La trafoj, kiujn ni ricevis, verŝajne malĝustigis tiun ĉi aparaton. Mi eĉ ne povas determini la lokon de la stelo de ĉi tiu planedo.
John suspiris – Nu, ĉu vi povas trovi tiun duoblan stelsistemon? De tie ni trovos la vojon.
– Jes. Sed eĉ tio ne aspektas kiel ĝi devus. Ŝajnis al mi, ke mi pli bone memoras tiun parton de la spaco.
– Kun aŭ sen instrumentoj, ni trovos tiun planedon. Mi konas ĉi tiun regionon kiel la dorso de mia mano.
Efektive Ili trovis la verdan planedon, kvankam ĝi daŭris pli longe ol ili atendis.
– Emerĝo!
John malrapide alkondukis Bertan al la atmosfero. Li flugis al la nokta flanko, uzante radaron li trovis malgrandan lagon kaj herbejon sur ĝia bordo. Tiam li flugis pli malalten, sulkante la brovojn. Almenaŭ unu el la tie lasitaj viroj devis gardostari kaj sendi respondon al ilia signalo.
Bedaŭrinde, neniu respondo venis.
John malsuprenflugis plu kaj ŝaltis la serĉlumojn – ĉio ĉi entute ne aspektis en ordo kaj li sentis malvarman pezon en la stomako. Li forte glutis salivon.
Ili konfirmis siajn suspektojn nur matene – ne estis Armitaj Skoltoj sur la planedo, kvankam ili postlasis unu kiam ili forflugis. Tie kuŝis ia metala maso kie estis la misiloj, sed la areo estis tute kovrita de vegetaĵaro kaj eĉ kelkaj arboj kreskis. Ne estis la plej eta spuro de barako aŭ ajna alia signo de ies ĉeesto tie.
John malrapide turnis sian kapon direkte al Vez, – Mi pensas, ke estos pli bone se ni flugu al iu civilizita mondo kiel eble plej baldaŭ. Se ankoraŭ restas unu ie...
Ne aspektante surprizita, Vez malrapide faris signon de la malferma mano.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.