|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Portanta John-on ŝipo de Armita Skolt-klaso emergis el nulo proksime de Akiel, sendis radie la respondon al la pasvorto, kaj alteriĝis. La oficiro komandanta la kontingenton de homoj lasitaj ĉi tie tuj raportis: – Komodoro! Estas problemo. La Vul faris neatenditan atakon kontraŭ Jessa... John rigardis lin kun laciĝo kaj murmuris – Estas domaĝe. Kvankam ĝi estis antaŭvidebla. Kiam vi eksciis?
– Antaŭ kelkaj tagoj. Unu el tiuj Bizh-ŝipoj, kiujn ni riparis, alteriĝis sur planedon donitan al ni de la Hohd. Ĝi jam estas preta por uzo. Ĝuste tie homoj eksciis tion de la Hohdanoj. – Li rigardis John-on korĉagrene. – Sinjoro, ĉu ĉi tio povus signifi, ke la Vul serĉos nin eĉ ĉi tie?
– Mi ne vidas kialon, kial ili trovu la vojon ĉi tien. Ni informis neniun pri la situo de Akiel. Kaj kio pri la homoj sur Jessa? Ĉu ili estis kaptitaj?
– Tion ĉi la Hohdanoj ne sciis. Ili sciiĝis pri tiu atako pere de iu komerca ŝipo de aliancita imperio kiu haltis sur Jessa por preni kargon de lino. La Vul tuj atakis nur la homgrupon, lasinte la aliajn rasojn netuŝitaj. Post kiam ili forflugis, iu iris kontroli kio okazis. Ŝajne estis signoj de batalo, sed nek vivantaj homoj nek iaj kadavroj estis trovitaj. La indiĝenoj estis konfuzitaj. Neniu povus diri ion logikan.
John profundiĝis en siaj pensoj. Nu, ĉi tiu evento ŝanĝis nenion. Daŭre la plej urĝa afero estis vidi la Omniarch-on. Li plue demandis: – Ĉu vi atentigis ĉiujn ĉi tieajn homojn?
– Jes, Komodoro. Kompreneble, mi ankaŭ diris pri tio al la Plena Masklo. Li diris, ke li tuj informos la Omniach-on.
– Bone, leŭtenanto. Mi parolos persone kun la Plena Masklo.
Trovi la Plenan Masklon okupigis John-on dum la resto de la tago kaj parto de la sekva. Li finfine renkontis lin kaj Chelki – aŭskultinte silente la postulon de John – respondis:
– Komodoro. Ekde ok tagoj mi havas neniujn sciigojn pri mia praulo. Mi volis komuniki kun li pri tute alia afero kaj mi atendis respondon jam antaŭ du aŭ tri tagoj. Ĉi tiu fakto, kaj la novaĵo pri la atako de Vul al Jessa, igas min timi, ĉu mia praulo ankaŭ havas iujn problemojn.
John murmuris incitita malbeno sub la spiro kaj diris laŭte: – Bonvolu daŭre provi malgraŭ ĉio. Mi devas renkontiĝi kun li pro tre grava afero kaj kiel eble plej baldaŭ.
– Mi faros tion ĉi, John Braysen. Sed konsideru, ke se mia praulo havas problemojn, la ĉeno de komunikiĝo inter li kaj mi povas esti rompita iam ajn, se tio jam ne okazis. Kaj tiam mi mem devos pensi pri la sekureco de ĉi tiu planedo.
– Ĉu ĉi tio signifu – John anhelis – ke vi intencas iel limigi nin?
– Ne, John Braysen. Ĉi tion mi ne povas fari. Sed antaŭ ĉio, mi petas vin esti diskreta.
John provis regi sian seniluziiĝon kaj koleron. Li parolis mallaŭte kaj trankvile: – Kompreneble, ni estos diskretaj. Sed... mi pensas, ke ni plenumis nian vorton kaj finis la unuan fazon de la plano de Omniarch.
– Mi sendos ĉi tiun mesaĝon laŭ la ununura vojo, kiun mi konas. Ĉu vi atendos sur Akiel por eventuala respondo?
– Ne. Mi ankoraŭ devas renkontiĝi kun la Hohdana komandanto. Kiel vi scias, estas fiksa loko, kie Omniarch kaj mi antaŭe renkontiĝis, kaj mi tenos iun observantan tie por la tuta tempo.
– Ankaŭ ĉi tiu mesaĝo estos transdonita, Komodoro.
* * *
Vez Do Han enpense sulkigis la brovojn. – Ne. Mi tute ne havas ideon pri tio, kie eble kaŝiĝas Omniarch. Li estas fizike tre rezista, do li povus aranĝi kaŝejon sur preskaŭ ajna klorofil-proteina planedo. Kaj ĉar li sukcesis eviti malkovron dum tiom da jaroj, mi opinias ke li estas tre prudenta kaj zorgema fuĝanto. Ekzemple – Vez Do Hań iomete ridetis – li neniam diris al mi, kie estas Akiel, kvankam mi povas iagrade diveni.
– Dankon ĉiuokaze – John suspiris. – Ĉu vi havis tempon legi la raporton, kiun mi sendis al vi, post kiam la atakoj estis faritaj proksime de la fore ekstremo de Bizh?
– Jes – Vez levis malgrandan kosmoŝipmodelon kuŝantan sur la skribotablo kiel premilo kaj komencis suprenĵeteti ĝin per unu mano. Li rigardis John-on dum momento. – Kiel vi scias, maljuna militfrato. La Hohd-Imperio havas multajn avantaĝojn de demokratio kaj... suferas pro ĝiaj malavantaĝoj. Rezulte, miaj superuloj nun havas iom da problemo. Kvankam la ĉefaj oficistoj iam konsentis pri ĉi tiu malgranda ago por halti la ekspansion de Bizh, ili nun komencas preni alian vidpunkton. Mi ricevis ordonon ĉesi batali. Kaj precipe mi devas limigi miajn kontaktojn kun homoj kaj aliaj solduloj.
– Ĉi tio sufiĉe kongruas kun mia raporto. Homoj opinias, ke ili plenumis sian kontrakton. Mi esperas, ke viaj ordonoj ne malhelpas vin teni vian promeson pri doni al homoj planedon, sur kiu ili povus ekloĝi?
– La ordonoj eble diras ion pri tio – Vez svingis la manon malestime – sed estas manieroj interpreti ordonojn kiel necese. Mi persone ne intencas devigi vin forlasi tiun planedon, sed vi ne tro kalkulu je la subteno de miaj superuloj, se oni troviĝus vin tie. En ĉi tiu kazo, mi konsilas al vi la plej striktan diskretecon.
La honesteco de Vez Do-Han aperigis doloron de kulpo en la koro de John. Li estis devigita ludi falsajn kartojn kun sia vera amiko... – Mi aprezas vian favoron kaj honestecon, Vez. Sed ĉi tio povus meti vin en tre embarasa situacio.
Do Han surmetis malestiman mienon. – Mi ne zorgas pri tio. Kaj ĉi tiu afero kaj batuo kontraŭ solduloj verŝajne ne daŭros longe. Oni scias, ke en ĉiu imperio devas esti konstantaj intrigoj. Mi ne ekskludas, ke ekzemple Vul kaj Bizh kunlaboros.
Ili sidis silente dum sufiĉe longa tempo antaŭ ol Vez rompis la mallertan silenton. – Kamarado – kvankam niaj kontaktoj kun Bizh estas malfortaj kaj ne senperaj, tamen ili ekzistas. Ni ricevis strangan raporton de unu el la spionoj...
La kruroj de John cedis. Kaj tiam neatendite John Braysen ridetis! Vez diris plue: Mi scias, ke vi estas honesta estaĵo. John Braysen. Mi ankaŭ komprenas, ke vi ŝuldas la plej grandan honestecon kaj la plej grandan sorgon al via specio... — li interrompis. Li aspektis ekscitita, sed li parolis tre milde: – La raporto estas rakonto pri grandega ŝipo, kiun certe oni ne povus konstrui surbaze de konataj materialoj kaj teknologioj. La tempaj kaj spacaj parametroj donitaj en la raporto de la spiono tute neatendite kongruas kun tio, kion vi skribis en viaj raportoj... — li profunde enspiris. – Mi ankaŭ estas lojala al mia raso. Kaj ĉio, kion mi petas de vi nun, estas trovi ian manieron (se vi vidas ĝin ebla) por kunakordiĝi vian lojalecon kaj la mian. Bonvolu konsideri uzi ĉi tiun manieron. John laŭte ridis. – Jes, kamarado Do Han – li diris. – La grandega ŝipo. Kompreneble, ĝi estos facila – vi povas diveni de kie mi akiris ĝin kaj ke ĝi estis konstruita de Klee. Vi menciis, ke mi ŝuldas lojalecon al mia specio. Kaj vi verŝajne pensas pri la sekureco de tiuj kelkdek postvivantoj nuntempe akompanantaj min. Tamen ekzistas io plia... — li interrompis, regante sian propran senton. – Mia specio – li mallaŭtis sian voĉon – ne estas kondamnita al formorto. Ĉu vi komprenas, Vez? Kelkaj el niaj virinoj vivas en sekura kaŝejo. Kapablaj naski infanojn.
Li observis la ŝanĝojn sur la vizaĝo de la Hohdano: teruro, konfuzo, ekscito kaj fine amuzo. Ĉi-lasta estis akompanata de laŭta eksplodo de ridado: – Bonvolu ne diri la reston, John! Bonvolu lasi min diveni! Kompreneble, nur Omniarch scias kie estas viaj virinoj, ĉu ne? Do li estis ĝuste tiu, kiu eligis vin el Drongail kaj via fikutimo, tial li promesis la ŝipojn kaj helpis kolekti la ceterajn homojn. Oni devas konfesi, ke li elpensis tion tre ruze. – Vez Do Han subite serioziĝis. – Nun mi komprenas kiom malmultajn elektojn vi havis, sed malgraŭ ĉi tiu kompreno, mi daŭre estas lojala Hohdano. Bonvolu diri al mi, je la spaco! Kiel ni povas akordigi niajn devojn.
John profunde enspiris. – Mi pensas, ke ni trovos manieron. Post kiam ni jam kolektos ĉi tiujn virinojn el la loko, kie tiu kvarpieda intriganto kaŝis ilin, kaj kiam ni havos ilin sekuraj kaj loĝigitaj for de Vul, tiam vi povos preni ĉi tiun damnitan ŝipon. Antaŭ tio, vi povas flugi, ĉi-foje kun mi, kaj lerni stiri ĝin. Mia specio ĉiaokaze estas tro malmultenombra nun, kaj lernis tro doloran lecionon, por voli havi ian ajn rilaton kun la spaco eĉ post cent jaroj. Ni bezonas komfortan planedon en iu trankvila angulo de la galaksio. Kaj mi pensas, ke ni estos feliĉaj eĉ kiam ni devos reveni al vojaĝi per besta jungitaro.
Vez tremis iomete pro emocio. – Ĉu ĉi tio estas interkonsento, John Braysen?
– Interkonsento! Mi garantias, ke neniu el miaj homoj kontraŭos. Kaj eĉ se... jam estus tro malfrue.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.