La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NE MEMORU LA TERON

Aŭtoro: C.C. MacApp

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XXI

Berta rapide flugis en la hipersfero. John, Bart, kaj la du Chelkioj staris antaŭ distribua tabulo fiksita je risortoj. Sur la iluzia sfero, oraj ekbriloj estis loze amasigitaj ĉirkaŭ ĝia centro. Ili ĉiuj indikis ŝipojn akompanantajn Bertan. Do ĝi estis la eta floto de John, la gvardio de Vez Do Han kaj ŝipoj alsenditaj de la Hohd. Ĉiuj kunkuris al la dua renkontiĝo en la punkto determinita de Chelki. Lange alpaŝis al la tabulo kaj turnis tenilon — la svarmo da ŝipoj koncentriĝis pli profunde en la sferon. Pli hela makulo aperis sur la surfaco de la sfero. Tiuj etaj, disaj punktoj, tro malgrandaj kaj tro multenombraj por lasi sin kalkuli, markis la vastan vagan grupon de fuĝintaj Chelki. Bart subite rigardis la Omniarch-on. – Kaj ĉe okaze. Diru al mi, kial ĉi tiu tabulo estas fiksita al risortoj?

Omniarch ŝajnis havi sian menson aliloke. Post momento li tamen respondis: – Tiuj ne estas risortoj, sed izoliloj. – Li etendis grandan, vilan manon kaj tuŝis la randon de la tabulo. Tuj, la montriloj sur la ciferdiskoj moviĝis, la lumoj malfortiĝis, kaj la briloj ŝanĝis konfiguron. – Vi vidas? Tuŝante la slabon, mi ŝanĝis ĝian ŝargon. Ne elektran, sed ion similan. La tuta tabulo devas esti forte ŝargita por certigi, ke la instrumentoj funkcias. Por tio estas ĉi tiuj izoliloj el speciala maldensa plasto.

– Kial ĉi tiu ŝargo ne eskapas en la aeron?

Malgraŭ la streĉiĝo, Omniarch ridetis, – Tio estas alispeca ŝargo. – Li denove komencis observi la detektilon. – De ĉi tiu distanco ni eĉ ne povas vidi, ĉu ili havas armitajn aŭ ĉefe kargajn ŝipojn. Tamen ni sci, se la Vul aperos en la proksimaĵo. – Li turnis sin al John: – Pro sekurecaj kialoj ĉe emerĝo ili devos disvastigi en la spaco de almenaŭ miliono da mejloj. Maroderoj alvenos proksime al la centro alproksimiĝante al la kavalkado. Kiel vi eskortos kaj protektos ĉi tiun amason da ŝipoj?

John pensis pri ĉi tiu tasko. Li imagis al si grandegan gregon da ŝafoj, garditan de kelkaj paŝtistoj kaj kelkaj hundoj, en sovaĝa lando plena de lupoj.

– Nu – li murmuris. – Mi proponas, ke post la renkontiĝo, ni formu kolonon flugantan per grav-propulso al la celo. Tiel ni kaptos ĉiujn maroderojn, kiuj emerĝos el nulo en la atingodistanco de la detektiloj. La plejmulto el niaj fortoj kaj la batalŝipoj akiritaj de Chelki flugos antaŭen por, se necese, flugi renkonte al la Vul-ŝipoj serĉantaj la areon. Ni deplojos la reston je egalaj intervaloj sur la flankoj de la kolono kaj ĉe la malantaŭo.

Bart diris nervoze – Kaj se iuj maroderoj emerĝos el nulo tuj antaŭ la kapo de la kolono?"

John rigardis Omniarch-on. – Mi pensas – li diris – ke la plano ekskludas ĉi tiun eblecon.

– Jes – respondis maljuna Chelki. – Mi antaŭvidis, ke la grupo eble devos fari kelkajn saltojn en nulon por eviti renkonton kun la Vul. Saltoj ne laŭ la determinita itinero, sed je fiksaj distancoj flanken.

John malrapide kapjesis. – Kompreneble, ia konfuzo eblas. Sufiĉas kelkaj eraroj aŭ, ke kelkaj ŝipoj ne ricevu la mesaĝon ĝustatempe.

Omniarch longe rigardis flanken. – Sendube. Mi timas, ke ni eble ne evitos tiajn tragediojn. Ni provu minimumigi ilin. Kaj... ĉi tio estas por mi benita tago.

* * *

La atendado jam estis neeltenebla.

Emerĝo!

John provis samtempe vidi la masdetektilon kaj la datumajn ekranojn. Dioj de la spaco! Du mil ducent sepdek naŭ ŝipoj en normala distanco! Kaj ilia nombro konstante kreskis! La detektila sfero ŝajnis esti plena de ŝaŭmanta fluido laŭmezure kiel sekva ŝipo salte emerĝis el la hipersfero.

La nombroj sur la datenekrano pliiĝis, sed la rapideco de la pliiĝo malkreskis. Minutoj, kvaronoj, horoj treniĝis unu post la alia. Unu minuto – ekbrilo! Minuto sen ajna ŝanĝo, poste tri ekbriloj samtempe. Du minutoj – ekbrilo. Tri minutoj...

John rigardis Omniarch-on. – Ĉu vi certe devis determini ian tempolimon?

– Kompreneble, ĝi jam pasis – la malhelaj okuloj de Omniarch rigardis serioze. – Kaj la nombro da ŝipoj estas multe pli malgranda ol mi atendis. Estas malfacile por mi pensi pri tio trankvile... Sed ni komencu!

John ĵetis rigardon al la longdistanca detektilo. Ĝis nun, la Vul ne aperis. Aŭ ili simple ne estis videblaj en la amaso da ekbriloj. Cetere kiel oni povus distingi ilin? Ja la plimulto el tiuj ŝipoj estis konstruitaj fare de la Vulmot. Do kiom da spionoj povus kaŝi sin inter ili ĉi-momente?

Li diris al Omniarch: — Ni lasos ĉi tie ŝipon, kiu direktos la lastajn maroderojn en la ĝusta direkto.

– Se vi opinias, ke tio estas sekura, John Braysen.

Omniarch staris senmove apud la interfono, por ke li povu atingi la komputilajn klavojn. Aŭdiĝis voĉoj de la Chelki – pilotoj kaj komandantoj raportis pri la stato de la ŝipoj kaj la nombro de pasaĝeroj. Necesas multe da tempo por organizi koheran grupon el tia amaso da disaj ŝipoj.

– Omniarch! Antaŭ ĉio, eksciu kiom da batalŝipoj vi havas kaj de kia klaso. Kaj se vi havas ian manieron por tio, certigu, ke vi parolas kun unu el via propra specio.

Omniarch ridetis, kaj la Plena Masklo de Akiel movis pli proksimen, dirante: – Ne timu, Komodoro! Post kiam ni jam aliĝis al la ribelo en la nomo de nia raso, neniu el ni mensogos al Omniarch. La ceteraj Plenaj Maskloj aŭ Batalantoj mortofalos en batalo ĝis sia lasta spiro. Kaj la aliaj specoj ne povus fariĝi perfiduloj.

John dubeme kapjesis, lasante la problemon de spionoj al Omniarch. – Elektu ŝipon, kiu restos ĉi tie por nun – li diris al la maljuna Chelki.

– Mi jam elektis. Peza krozŝipo kun plena armilaro kaj ekipaĵo radisensila. Ĝi nun moviĝas al la flanko de la kolono. Dek unu batalŝipoj aliĝos al via floto, John Braysen. Kvin pezaj kaj ses mezaj krozŝipoj. Plie dudek tri Armitaj Skoltoj. Tiuj ne havas kompletan aron da misiloj ĉar ili staris en hangaroj kiam ili estis akiritaj.

John sulkigis la brovojn. Ĉi tio ne estos iu helpego, se ili renkontos grandan Vul-forton. – Alportu ilin – li diris al Omniarch, en la proksimaĵo de Berta. Vi povos paroli kun ili sur malforta ondo sen ĝeni aliajn. Mi ne povas uzi rektan konekton al iliaj komputiloj, do vi devos transdoni ordonojn al ili parole. Ili mem devos piloti.

Li klinis sin al la interfono: – Damiano?

– Jes, sinjoro.

– Certigi reciprokan interŝanĝon de informoj inter Omniarch kaj la unuoj de Chelki.

John trakuris rigarde tra la ekranoj kaj instrumentoj. Li nun pensis pri la ŝipo, kiu devos resti ĉi tie. Kaj la kolumno kun grav-propulso ankoraŭ ne estis formita. Kaj subite sur la ekrano aperis iuj novaj ekbriloj. Li ekrigardis ilin kaj ekkriis:

– Al la hipersfero! Nulo!

Bart aktivigis la detektilsistemon funkciantaj el nulo kaj starigis proksiman atingon. Kun malspiro, John observis la brilan punkton (ĝuste la ŝipo mem elektita por resti malantaŭe), kiu baraktis kiel freneza moskito. Dekduo aŭ pli da aliaj ekbriloj postkuris ĝin, ĉirkaŭis ĝin kun severega profesieco. Ĉiumomente aperis novaj ekbriloj kaj komencis batali jam sur grav-propulso. Tiuj estis la malfruaj Chelki-oj, kiuj, emerĝinte el la nulo kaj vidinte la senesperan batalon, faris same senesperan provon defendi aŭ eskapi. La unua ŝipo atakita malaperis, kiam ĝi ĉesis ekzisti kiel maso sufiĉe granda por esti detektita. Nun la Vul-ŝipoj komencis persekuti la aliajn ŝipojn. La brilaj punktoj malaperis unu post la alia grade kiam la Vul-bataltrupoj kaptis kaj detruis ilin.

Unu el la ŝipoj ŝajnis esti sukcesinta – ĝi malaperis sen iu ajn Vul en proksimaĵo, kio verŝajne signifis ke ĝi daŭris sufiĉe longe por reŝargi al nulo. Sed kien ĝi flugos nun? Ja neniu restis ĉe la forlasita kunvenejo por montri al ĝi la vojon. Chelki estantaj surŝipe, negrave kia tipo ili estis, devis morti. Izolitaj de sia specio, ili estis kiel kelkaj formikoj, kies formikejo estis detruita.

La tempo pasis malrapide. La longforma svarmo de briloj ĉirkaŭantaj la centron de la masdetektilo malrapide dispersiĝis. Tio ĉi estis rekte evidenta fenomeno. La kolosa migrado devis disetendiĝi en la spaco por malhelpi la individuajn ŝipojn emerĝi el la hipersfero unu ene de la alia. Ja el neniu alia ŝipo, krom Berta, oni povis vidi kio okazas kaj kio estas ĉirkaŭe. Ĉiu el ili estis blinda en nulo.

– John! – La voĉo de Bart igis Braysen alpaŝi al  la instrumentpanelo kaj zorge rigardi la sferon. Ĉe ĝia rando mem aperis purpurblua punkto, malrapide moviĝanta al la centro de la sfero.

– Ĉu vi memoras ĝin?

John memoris. Kaj subite li turnis sin al Omniarch – Ĉu ĝuste tien ni flugas?"

– Ĝuste tien, John Braysen.

John rigardis al Bart. – Ni estis tie, ĉu vi aŭdas? Precize en ĉi tiu loko!

– Jes, Johnny– Bart ridetis milde. – Sed dum la tuta tempo ni estis dek tri minutojn tro frue.

* * *

I znoKaj denove komencis la eterneco pli kaj pli malfacila por elteni, kvankam – kiel montris la sensiloj kaj komputilo de Berta – ĉiuj ŝipoj de Chelki tenis bonan rapidecon. Kelkaj el ili moviĝis tiel malproksimen flanken, ke ili estis videblaj kiel apartaj ekbriloj. John kaj Vez aliĝis al la promenanta Omniarch.

– Efektive – John demandis en certa momento – kiel ĉi tiu detektilsistemo povas registrii ŝipojn tiel malproksimaj kaj distingi ilin de senmovaj objektoj?

– Ĝi rilatas al energikonsumado. Eĉ sur senmova ŝipo, tuttempe okazas iuj energiintensaj procezoj: aero- kaj akvoregenerado, sensilfunkciado, kaj aliaj. Dum la konvertiloj funkcias, konvertante fuelon en stokitan energion, tio estas registrata. Nur tute malplena ŝipo sen kargo aŭ energio povus eventuale resti nerimarkita de tiuj instrumentoj.

John iomete levis la ŝultrojn kaj rekomencis promenadi. La tempo pasis, la kronometra montrilo malrapide alproksimiĝis al la linio per etaj saltoj. Venis momento, kiam ĉiuj en la ĉambro haltis, rigardante ĉi tiun ciferdiskon. La montrilo faris kelkajn pliajn saltojn kaj...

Emerĝo!

La ekranoj estis eĉ tutplenigitaj de brilaj punktoj, la radio ekviviĝis, anglaj, Hohdanaj kaj Chelki-aj vortoj interkruciĝis. La klaksono bruis laŭte. John rigardis la instrumentojn kaj, certigante, ke la plej proksima ŝipo ne batfalos al ili, malŝaltis la klaksonon. Post hasta interŝanĝo de sentencoj per la radio, Omniarch diris: – Du ŝipoj emerĝis, parte trakovrantaj unu la alian. Okazis kompleta disfalo, en la proksimaĵo oni vidas nur spura bildo de fragmentita materio. Du krozŝipoj raportas malfunkciadon de siaj pafcirkvitoj.

John rapide diris: Ili forŝovu flanken de la ceteraj, okaze de neatendita elfalo aŭ lanco de misiloj.

– Mi jam ordonis fari tion.

La senespera kaoso denove komenciĝis - ĉi-foje, ŝipoj apartigitaj pro sia hipersfera vojaĝo moviĝis pli proksimen al la centro de tiu ĉi tuta kirlejo. John lasis la administradon de ili al la komputiloj kaj maltrankvile rigardis la masdetektilsistemon. La Vul ja povis kapti iujn ankoraŭ vivantajn Chelki-ojn kaj iel elĉerpi informojn el ilia memoro pri la loko de ilia estonta restadejo. Li rigardis la ekranon montrantan la eksteran flankon de la spirala brako kaj imagis tutajn flotojn fulme flugantajn al ili tra la nulo kun neevitebla decidemo.

Poste li rimarkis, ke Omniarch zorge metis la teleregilan aparaton sur la plankon kaj genuiĝinte, singarde turnis la tenilojn. John volis krii: "Rapidu! Rapide!" Li vidis, ke la Omniarch haltas sian agon, profunde enspiris, elblovante sian barelforman korpon. Liaj du vilaj manoj tremis. – Pli rapide!

Ŝajnis, ke Omniarch tiel genuis dum horoj. Liaj manoj malrapide manipulis la tenilojn, profunde fiksitaj okuloj rigardis atentoplene la instrumenton. Poste Chelki premis ion, suspiris kaj malrapide ekstaris. John ĵetis rigardon al la kronometro kaj konstatis, ke nur dek sep minutoj pasis.

– Kiom da tempo ĝi ankoraŭ daŭros? – Bart ne povis elteni. La malhelaj okuloj moviĝis atenteme tra lia figuro.

– Du minutojn, eble.

John rigardis la kronometron — ŝajnis neeble, ke la sekundmontrilo povus moviĝi tiel malrapide. Unu minuto... Kvindek sekundoj... Li turnis sin al la tabulo sur la izoliloj — nenio estis videbla sur ĝi. Ili ja ne estis en nulo. Li rigardis la kontrolinstrumenton, la masdetektilon funkciantan en normala spaco. Kion li atendis?

Kvar sekundoj... Tri... Du...

La montrilo preterpasis la markitan punkton kaj nenio okazis. Unu sekundo denove. Dua. Tria... Ĝi ne funkciis! Ne funkciis!

John sentis, ke lia stomako streĉiĝas. Kaj subite, sen ajna averto, sen la plej malforta sono, venis ŝanĝo. La tuta ferdeko, la tuta Centra Kontrolĉambro estis inunditaj per purpur-blua brilo.

John pene enspiris la aeron, la panika penso fulmis tra lia menso, ke tio estas ia mortiga radiado, kiu baldaŭ donos al li doloron kaj brulan senton en liaj muskoloj antaŭ ol lia korpo kolapsos, disfalos. Li sentis nenion krom la neeltenebla streĉo en sia diafragmo. Sed tiun ĉi senton li jam delonge konis. Estas timo. Vez diris ion, la trankvila voĉo de Omniarch eksonis:

– Estas nur forpelo de energio. Mi ne dubas, ke ĉio ene de miliono da mejloj brilas. Rigardu la antaŭajn ekranojn!

John dolore enspiris. Li obtuze aŭdis la voĉon de Ralph Cole kranta tra la radio: – Komodoro! Ĝi estas preskaŭ ducent mejlojn longa kaj pli ol kvindek en diametro. Sed masdetektiloj...

La klaksono eksonis malfruiĝe. John pene etendis la manon por malŝalti ĝin. De kie venis tien ĉi tiu grandega maso? Ĝi ja devis materialiĝi el nenio en ĉi tiu estanteco. Sed nun ĝi estis jam ĉi tie. Ĉiuj sensiloj certigis lin pri tio, lasante neniun dubon.

Li konsciis, ke Omniarch klarigis ion malglate en Chelkilingvo per la radio, montrante al la ekranoj per vila mano. Poste John vidis etan ekbrilon rapidantan al la aĵo kiu aspekte ŝajnis tiel proksima. Li havis la sufiĉan konscion por ekkrii: – Cole! Direktu la teleskopon al tiu ŝipo de Chelki.

Ekregis silento. Kelkajn minutojn poste Ralph reportis:

– Komodoro! Ĉe la fino de tiu ĉi io fariĝis truo kaj la ŝipo enflugis internen!

Vez Do Han kompletigis sian ĉirkaŭiradon de la halo kaj haltis antaŭ la Omniarch.

– Kompreneble, mi kundividas vian zorgon pri la sorto de via specio, same kiel la zorgon de John pri la virinoj. Tamen, la celo de mia misio ĉi tie estas ĉefe kolekti la verkojn de Klee. Kiam via promeso plenumiĝos?

– Kiam la unua skoltŝipo sciigos al ni, ke ne estas problemoj kaj miaj samgentanoj komencos enflugi internen. Vi certe komprenas, ke lokigi ilin daŭros iom da tempo kaj ke estos multe da ili ene eĉ de tia grandega cilindro. Ĉefe ĉar la en- kaj el-flugo devas esti farataj tra la ĉefa luko. Sed post kiam ni komencos eniĝi, ne estos problemoj aŭ kialoj kial vi ne povus sendi Hohd-anojn por la objektoj de Klee. Kompreneble, samtempe, John Braysen povos komenci forveturigi la virinojn de sia specio. Al la segmento en kiu ili estas oni povas nur alflugi per ŝipo de la grandeco de Armita Skolto aŭ pli malgranda. Koncerne la objektojn, Vez Do Han, mi ne povos dediĉi al vi pli ol kelkajn dolkojn por klarigi ilin kaj transdoni al vi la scion, kiun mi posedas, kaj kiu ebligos al vi preni ilin de tie. Sed estas multaj objektoj, kiujn oni simple povas alporti surŝipen kaj forveturigi.

Vez havis mornan mienon sur la vizaĝo ne sen kialo... — Ĉiakaze tio devas esti sufiĉe bone. Almenaŭ mi povas informi miajn skipojn pri la farota laboro por ili.

Malgraŭ ke John atente rigardis la ekranojn, li ne rimarkis etan spionŝipon emerĝantaj el la Vivarium. Tio estis nur Ralf Cole, kiu raportis ĝin.

John ĵetis rigardon al Omniarch – la potenca maljuna Chelki jam estis sendanta ordonojn per la radio. Nun li turnis sin kun okuloj brulantaj pro ekscito: – Plej multaj virinoj vivas kaj sanas. Mi bedaŭras, ke kelkaj mortis. Tio ne dependis de mi. Mi proponas, ke ni eniru surŝipen de la Armita Skolto kaj tuj forflugu al la Vivarium.

* * *

La ŝipoj de Vez kaj Omniarch moviĝis flanken, la Armita Skolto portanta John-on, Coulter-on kaj kvar aliajn virojn palvizaĝajn pro ekscito, rapidis al luko, kiu ŝajnis misproporcie malgranda kompare kun la vasteco de la Vivarium. Tamen, la interno estis tiel vasta, ke ĝi ŝajnis esti kosma spaco, nur senigita de stelkampoj. Kelkaj malfortaj lumoj brilis el la ŝipoj, kiuj jam troviĝis interne.

En la tunelo, en kiun enflugis ilia ŝipo, ili sentis sin simple perditaj. Fine tamen, ili flugis tra la interna luko, antaŭe malfermita de la Chelki-oj kaj trovis sin en la centro de la cirklo priskribita al ili de Omniarch.

Fred Coulter, sidanta en la seĝo de la kopiloto, direktis siajn serĉlumojn sur la vojon antaŭ ili, kaj John kliniĝis super la mikrofono: – Jen Braysen. Mi vokas Omniarch-on! Ĉu tiu estas vi, kiu flugas antaŭ ni?

– Jes, John Braysen, se mia manipulisto ĝuste lokalizis vian radioondon. Kiel vi fartas? Ĉu vi iam ajn atendis esti interne de la suno?

– Mi ne komprenas – John reflekse sulkigis la brovojn.

– La ŝakto, en kiu ni troviĝas, iras tra la centro de pli granda ŝakto. Kaj la ekstera surfaco de ĉi-lasta radias varmon, lumon kaj aliajn specojn de energio al la segmentoj de la Vivarium. – Ĉi tiuj segmentoj estas plataj cilindroj, metitaj unu apud la alia kun suna ŝakto laŭ sia akso. Krome, ĉi tiu sunlumo estas malsama en malsamaj segmentoj. Ĉu vi povas imagi tion?

– Tre malklare – li sulkigis la brovojn, rigardante la instrumentojn. – Sed ekster la ŝipo tute ne estas varme!

– Nenio stranga. La izolado inter la ŝaktoj estas perfekta. En la spaco inter ili troviĝas ankaŭ la plejmulto el la aŭtomatoj, kiuj certigas la funkciadon de la Vivarium kaj sendependaj ripar-unuoj, kiuj restas senmovaj ĝis ili estas aktivigitaj pro la bezono uzi ilin. Tie estas ankaŭ transformiloj kun grandegaj fuelrezervoj, kaj ankaŭ aparatoj por vojaĝi en la hipersfero kaj tempoŝanĝa aparataro. Ĝuste tie Vez trovos la plej grandan parton de la aparatoj, kiuj tiel feliĉigos lin – li ridis laŭ sia maniero. – Mi devas flugi pli proksimen, John Braysen, sed en momento vi ricevos ondon el la fino de la interna ŝakto. Mi ordonis meti tie ŝipon, kiu malfermos al vi la enirejon al la segmento kun la virinoj. Mi konsilas al vi moviĝi de la interna luko al la valvo zorgeme – la gravitkondiĉoj kaj terenformo tie estas sufiĉe specialaj. Kaj vi verŝajne ne volus timigi viajn virinojn...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.