La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NE MEMORU LA TERON

Aŭtoro: C.C. MacApp

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

John morne rigardis la mikrofonon dum kelkaj tagoj, poste etendis la manon tuŝante ian butonon sur la pupitro. – Jen centrejo! – venis el la laŭtparolilo.

– Damiano! – John diris. – Donu la radiokomunikiĝon al ĉiuj ŝipoj per la ondo nur tiel forta por ke ĝi povu ilin atingi ĝuste sen iri tro malproksimen. Oni ne scias kiu aŭ kio povas esti en atingodistanco de la ondoj. Ĉu vi povas tion ĉi fari?

– Kompreneble, Komodoro. Sed ĝi necesos iom da tempo, se ni komence lokalizu ĉiujn per la teleskopo. Povas esti eĉ duonhoro.

– Komencu. – John suspiris. – Mi pensas, ke ni ne povas riski la uzon de radaro. Kaj ĉar ni jam estas ĉe tio, direktu la teleskopon ankoraŭfoje al Numero Kvar. Se tie restis iu ajn vivanta surŝipe, li jam devus elpensi ian videblan signalon.

– Ni jam faris ĉi tion, Sinjor'. Mi estis ĵus vokonta vin. Oni ne povas vidi eĉ la plej malfortan lumeton.

– Jesss! – John nervoze eksaltis el sia seĝo, kun neatendita ĝeno li rigardis la du leŭtenantojn observantajn lin en morna silento kaj forlasis la centrejĉambron. Kvankam la fako "kontrolo de damaĝoj" deklaris, ke ĉiuj eksteraj riparoj faritaj sur la surfaco de Luna estis en la fluado, li preferis iri al la teknika fako por vidi la tuton de la operacioj sur specialaj ekranoj instalitaj tie.

Li tiam faris rapidan ĉirkaŭiron de la ŝipo. Li parolis kun la artileria fako (tie estis neniuj problemoj krom unu – komencis manki ĉiuj klasoj de pafaĵoj) kaj iris al la magazeno, kie oni diris al li, ke ne estos problemo nutri la ŝipanaron, se oni atingos Akiel-on aŭ aliloken antaŭ pasos tricent horoj aŭ malpli. Poste la komodoro revenis al la kontrolĉambro por paroli kun la malgranda floto.

– Jen Braysen. Mi timas, ke ni devas deklari la ŝipanaron de Numero Kvar morta. Ili ja eniris la hipersferon, sed ekde tiam ili ne komunikiĝis kun neniu. Ni alproksimiĝas al ili nun. Se ne estos danĝera radioaktiveco, ni surŝipiĝos. Se iu el la teamo havas problemojn, bonvolu atendi ĝis ni estos en strikta grupo kaj povos sendi detalajn informojn. Iuj el viaj detektiloj povas montri objektojn aŭ grupojn de objektoj en la direkto ekde 28 ĝis 31 je distanco de ĉirkaŭ 1/3 milionoj da mejloj. Ni ankaŭ havas tian spuron sur niaj ekranoj. Ĝi verŝajne estas nur devaga kometo aŭ malgranda roka svarmo, sed ni ne povas riski. Se vi volas, proksimiĝu al Luna.

* * *

Dek horojn poste, la mutilitaj kadavroj de la homoj el Numero Kvar estis en la hospitalo de la flagŝipo, kaj la skipo el Luna estis flikanta la korpon de Numero Kvar. La truo estis nekredeble malgranda, farita per iu peco de derompaĵoj, kiu bumerangante flugis tra la centro de la ŝipo, kaŭzante totalan buĉadon. Ekzistis neniu radioaktiveco, neniuj signoj de eksplodŝoko aŭ varmofrapo. Simple mortiga ŝtalpeco, kiu havis ŝancon unu el dek miloj trarompiĝi al la ŝipo. Kaj jen pluaj ok viroj mortis.

La malproksima objekto ekvidita de John montriĝis esti ŝtona rubejo tipa por la areo inter la brakoj de la galaksio, sed tio tute ne plibonigis la humoron de la komodoro. Pluaj ok viroj mortis! Kaj Vez Do Han povus ja voli, ke homoj faru kelkajn pliajn atakojn kontraŭ Bizh. Kaj tion ĉi neniu ekscios antaŭ la venonta renkontiĝo kun la Hohdano.

La sento de kulpo kaj memdubo bruligis la internon de John. Li antaŭe sentis sin tiel memfida, tiel tromema, kiam venis en lian kapon la ideo de la ĉirkaŭiga ago. Ĉu tio vere ne estis nur krima malprudento? Li leviĝis de la lito, sur kiu li sidis dum pli ol unu horo, rigardante malklare al la metalaj muroj, kaj iris al sia oficejo – lia rigardo senvole vagis al la fermita gardoŝranko. – Ne! – li furioze murmuris kaj rapide englutis sian salivon, kio sendiference ne liberigis lin de la stranga soifo. Kial tuj post la reveno el Council Bluffs li kaŝis tiun ĉi malgrandan skatoleton entenantan dron-on ĝuste tie ĉi, kaj li ne portis ĝin al la surŝipa hospitalo de Luna, por ke la kuracisto tenu ĝin? John apogis sin sur la rando de la luko – li ​​sentis kapturnon. Dum momento li pensis, ke li vomos. – Diable! – li ekkriis. – Mi ja ne povus antaŭvidi tiun ĉi malbenitan ŝrapnelon!

Antaŭ ĉio ĉi li sentis sin ja bone – sed ĉiu netaŭga idioto sentas sin same bone antaŭ ol fari la plej stultajn erarojn. Ĉu li ne devus tuj eskapi en la hipersferon por tute eviti la riskan konflikton? Finfine, bataloj aŭ eĉ bataletoj kontraŭ tutaj Bizh-flotoj ne estis kovritaj per la interkonsento kun Vez Do Han.

Kaj la efiko? Dudek homoj perdis vivon en nur kvar tiel mallerte faritaj atakoj. Tio estis ne nur alarme granda procento de ĉiuj vivantaj homoj. Ĉi tiuj estis antaŭ ĉio homoj konataj al li. Militfratoj. Estus jam pli bone, se Bart Lange lasus lin sur Drongail!

John pugnobatis la ŝtalmuron, pene glutante la salivon. Kaj poste, tremante kaj malbenante sin mem, li rezignacie turnis sin kaj malrapide, paŝon post paŝo, alproksimiĝis al la gardŝranko.

* * *

John pigre moviĝis en sia liteto – kio estis tiu sono? Li malklare memoris, ke li devas fari ion. Jes... Tio estas la interfono... Li turnis sian vizaĝon al la laŭtparolilo. – Halo... Kiu parolas?

– Teknikisto, Sinjor'. La necesaj riparoj de ĉiuj ŝipoj estas finitaj.

– Ho jes... Tio... Bone... Interrompo. Poste la surprizita voĉo de la teknikisto:

– Ĉu ni baldaŭ forflugos, Sinjor'?

– Ni...forflugos? – John konsideris tion. Kompreneble, ili povis forflugi kiam ajn li volus. Li estas ja komandanto de la floto, ĉu ne? Li subridis, poste oscedis.

– Ne. Mi pensas, ke ni ankoraŭ ne moviĝos de ĉi tie. Ne estas hasto. Diru al ĉiuj ke ili ripozu, ĉu vi komprenis? – Silento denove. Poste voĉo plena de nekredemo kaj dubo:

– Jes, Sinjor'... John ruliĝis sur la duan flankon, komfortiĝis kaj denove dormetis. Li sentis sin preskaŭ perfekte. Ie profunde daŭre estis io, kio ĝenis lin, iom da malforta maltrankvilo pri la decidoj, kiujn li faris, kiuj kostis la vivon al kelkaj homoj. Ne estas bone, sed ĉiu devas morti pli aŭ malpli frue, ĉu ne? Kaj morti heroe, dum batalo, rapide kaj sensufere, ja ne estas io malbona. Li esperis mem morti tiamaniere kiam lia tempo venos. Krom se, kompreneble, li malsukcesos aranĝi ĝin tiel ke li povu simple dormi kaj foriri sen rimarki tion.

Li sentis sin bonege! Kial li tiel obstine rifuzis al si la dron-on dum tiom da longaj horoj kaj tagoj? Li estis tre, tre stulta...

* * *

– John! Hej, John! Vekiĝu!

John ruliĝis sur la dorson, pene malfermis siajn pezajn palpebrojn kaj rigardis malklare al iu skuanta lin.

– Ho, Bart... Kiel vi fartas?

Bart rigardis lin kun kunpremitaj lipoj.

– Do tio... Eh! Kiom vi prenis kaj antaŭ kiom da tempo?

John eksidis kaj oscedis. – Mi devas duŝi min kaj poste ion manĝi. Ho, vi demandis kiom mi prenis? Unu muzhee-on. Tian sfereton... – li ​​provis montri ĝin per tremantaj fingroj – ... je grandeco de pizo. Se ie ankoraŭ estas pizoj – li subridis. – Ĉesu rigardi min kiel la konscienco de la homaro. Mi sentas min bonege. Nu, kontrolu min! Demandu ion pri la multiplika tabelo. Aŭ pri la dekuma logaritmo de tri. Aŭ eble pri la flotlisto? Jen: Aaron, Anders, Baker, Bunstill...  li interrompis, – Ho, ni perdis Bunstill-on...

Lange malbenis laŭte. – Diable, jes. Bunstill-on kaj ankoraŭ dek naŭ aliajn! Sed almenaŭ lastfoje ni donis al la Bizh-floto bonan batadon Ni jam plenumis ĉiujn aŭ almenaŭ grandan parton de niaj devoj al la Hohdanoj. Kaj ni denove estas armea unuo! Restas preskaŭ ducent da ni kaj ni ankoraŭ havas ion por fari, John! Kaj vi eble intencas malkuraĝiĝi kaj reveni al tiu medikamento por merduloj?

John iomete sulkigis la brovojn. – Vi ne komprenas la dron-on, Bart… – li suspiris. – Sed sufiĉe. Mi suspektas, ke estas jam plej urĝa tempo iri en la hipersferon por renkonti Vez-on. Bart, ĉu vi tuj revenas al via ŝipo? Ĉar se ne, ĉu vi povus eble iri al la flugkontrolejo de Luna kaj doni ordonojn?

Lange kaptis lin je la brakoj, tiris lin supren el la liteto kaj grumblis:

– Damne, John! Vi estas la Komodoro ĉi tie! Kaj eĉ pli nun, post la lasta batalo. Homoj rigardas vin kvazaŭ vi estas ia duondio. Vi ne povas lasi ilin vidi senspinan malvirtulon.

John denove suspiris. – Mi diros al vi, Bart, ke mi ne volas esti eĉ kvarono de dio... Tamen eble vi pravas. – li kliniĝis por preni sian uniforman jakon, antaŭe ĵetitan senatente sur la plankon. – Hipersferu tuj kiam vi estos sur via ŝipo.

* * *

– Jes, estas efektive ĝenige, ke la Bizh povis precize antaŭvidi kie vi atakis la kvaran fojon – Vez Do Han turnis la manplatojn malsupren kiel signo de antaŭsento de io malbona. – Tio montras kiom inteligentaj ili estas. Kaj mi bedaŭras, ke vi perdis tiun ŝipanaron. Konsiderante viajn kapablojn, kiujn vi pruvis denove, tio estis nur simple malbonŝanco. Mi pensas, John Braysen, ke ni ne devus peti vin ripeti atakojn en ĉi tiu areo. Mi pensas, ke estus pli saĝe fari du atakojn al iuj bazojn aliloke. Ni diru, malproksime sur la brako de la spiralo ekster la centro de ilia imperio. Krome, atako tie ne estos komprenata kiel averto al Bizh kontraŭ fari ajnan agon kontraŭ niaj aliancanoj. Kaj parolante pri ili! Aliancanoj raportas tre kuraĝigajn rezultojn de via laboro. – Vez gratis sian vilan vangon. – La ĉefa celo ja ne estas detrui bazojn, sed provoki miskomprenon inter Bizh kaj Vul, se ni sukcesos tion ĉi atingi. La atako je malproksimaj bazoj, kiun mi proponis, pli taŭgas por ĉi tiu celo.

– Kampanjo farata tiel malproksime – murmuris John – postulos antaŭan esploron de tereno...

– Prave. Oni devos iom ĉirkaŭrigardi. Mi pensis, ĉu vi povus organizi vian renkontiĝon ie proksime al la rando de la Vulmot-ana Imperio? La elekto de tempo kaj loko de via apero en certaj regionoj devus devigi Bizh-anoj direkti siajn pensojn en la dezirata direkto.

– Ni devus emerĝi kun plena ŝarĝo da armiloj, energio kaj manĝaĵo. Ĉu vi povas provizi la unuajn du? Ni ricevos manĝaĵon sur Akiel.

– Kompreneble. Sed ĝi ankoraŭ postulas kelkcent horojn. Tro rapida amasiĝo kaj transporto de tiaj grandaj provizoj altirus la atenton de spionoj. Du Bizh-ŝipoj estas daŭre pretigataj por vi sur Akiel, kie ajn tiu ĉi planedo situas. Do ĝis la momento, kiam la ŝipoj estos pretaj, ni amasigos misilojn kaj energion en iu malpli vizitata loko.

Pensoj rapide trakuris la kapon de John. Kiel utila estus nun la ŝipo de Klee promesita de la Omniarch. Krom ĝiaj eblaj avantaĝoj dum batalo, ĝi povus esti eĉ pli bona bazo ol iu ajn planedo (se ĝi vere estus tiel granda kiel oni diris). Ĝi povis surŝipigi ĉiujn virojn samtempe. Sed ja oni ne povis diri al Vez pri tio...

– Aha. Vez! Ĉar ni jam parolas pri malpli vizitataj lokoj. Nia restado sur Akiel fariĝas... pli kaj pli ĝena kaj malpli bonvena por la gastigantoj. Dum nia lasta renkontiĝo, ni parolis pri iu neloĝata planedo en la sekura teritorio de via regiono, kiun ni eble povus okupi. Se vi jam faris vian elekton, eble ĝi povus esti uzata kiel provizora magazeno por amasigi la armilojn?

La atentema rigardo de Vez Do Han fokusiĝis al John dum longa momento.

– Bonega ideo, Komodoro. Kiam vi ŝatus viziti la planedon, kiun mi elektis?

– Nur post kelkaj Hohdanaj tagoj, se vi permesos. Ni devas plibonigi ne nur la ŝipojn, sed ankaŭ la moralon de la ŝipanaro. Eble mi simple sendos signalon al via kvartiro, kiam mi estos preta?

– Kompreneble, mia amiko. Ĝis la sekva renkontiĝo, John Braysen!

– Ĝis la renkontiĝo, Vez Do Han!

* * *

Post reveno al Akiel, John haste trovis la Plenan Masklon de Chelki.

– Mi bezonas havi kelkajn vortojn kun la Omniarch. Rapide. Mi flugos kien ajn li volos renkonti min.

Chelki rigardis lin atente, lia vizaĝo montris nenian emocion, lia kapo estis levita ĝis la nivelo de la vizaĝo de John, ĉiuj kvar kruroj estis firme apogiĝantaj sur la tero.

– Kiel vi scias, Komodoro, la restadloko de mia antaŭulo estas nekonata al mi. Viaj vortoj ne estos senditaj rekte, do mi ne scias kiom longe ĝi daŭros. Sed mi tuj sendos la mesaĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.