|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Bunstil! – Ĉeesta.
– Cameron! – Ĉeesta.
– Damian! – Ĉeesta.
Dum longa momento, John rigardis la liston, vidante nur neklarajn literojn. Venis en lia menso tiom da nomoj – nomoj kiuj ne estis en tiu listo. Kompreneble, ne ĉiuj el la pluvivantaj viroj ankoraŭ atingis la kunvenejon. Ili aliĝos iom post iom. Sed la listo ne estos tro longa ĉiuokaze....
John finis legadon per la nomon "Zeitner" (fine ili havis eĉ iun je "Z") kaj turnis sin por rigardi la korpon de la sesdek-tuna batalŝipo apenaŭ videbla en mallumo Kiel la plej multaj ŝipoj de tiu ĉi klaso, ĝi estis formita kiel malalta, larĝa cilindro. Ĝia diametro – ne kalkulante diversajn konveksaĵojn kaŭzitajn de la metado de armiloj kaj sensiloj, – estis iom pli ol ducent futoj. Ĝi ne estis la plej granda ŝipo, kiun John iam vidis en sia vivo, malgraŭ tio ĝi estis multe pli granda ol la kosmoŝipoj konstruitaj sur la Tero dum la mallonga periodo kiam oni ankoraŭ pensis, ke la Tero povis sin defendi.
Nenio devus manki sur ŝipo konstruita en Vulmot. Ekstere oni ne vidis iun ajn damaĝon, do sendube ĝi estis prenita sekrete de la Chelki-oj kaj ĝia foresto estis false ekskuzita.
John turnis sin al siaj homoj.
– Ĉi tio estos nia flagŝipo, almenaŭ por iom da tempo. Eble ni nomos ĝin Luna memore al la unua loko, kie niaj prauloj vojaĝis de la Tero. Mallonga aplaŭdo.
– Mi jam diris, ke ni devas atingi virinojn laŭ longa kaj ĉirkaŭa vojo. Tamen mi ne menciis, ke la unua paŝo sur ĉi tiu vojo estus alia laboro por la Hohd. Ĉi-foje, tamen, ni ne kunlaboros kun la Hohdanoj aŭ kun iu ajn alia. Ni agos sendepende.
La viroj staris atendante pliajn vortojn. Iliaj vizaĝoj montris ĉiajn emociojn: esperon, skeptikon, apation, ferocan decidemon. Estis nek alta entuziasmo nek malgajaj mienoj. Kaj tamen John sentis, ke en ĉiu el ili, same kiel en li mem, dormas varma atendo kaj fido, dormantaj post multjara malespero. Li pensis pri multaj vortoj, kiujn li povus ankoraŭ diri. Sed li diris nur:
– Ho bone. Tio estas ĉio. Detaloj estos afiŝitaj sur la anonctabulo.
Chelki-oj, sub la komando de la Plena Masklo, kiu estis anstataŭanta la Omniarch-on, perfekte relaboris kaj adaptis la malnovan Vul-ŝipon, same kiel ĉiujn skoltajn ŝipojn, al la plej nova tipo de propulso. La gravitatoroj estis alĝustigitaj tiel precize, ke ĉiu ŝipo povis esti levita unu colon super la betona planko en la grandega kaverno en kiu ĝi estis kaŝita, kaj sekve mallevita reen malsupren sen la plej eta skuo, sen ajna spuro de inercio. Jes. preciza alĝustigo gravegis – dum batalo, povas ja aperi bezono tuj haltigi la ŝipon eĉ ĉe konsiderebla rapido aŭ bezono tuj ŝanĝi la direkton de flugo. La propulso devas agi sur ĉiun elementon de la ŝipo kaj sur la pasaĝerojn en la sama frakcio de sekundo kun la sama forto. Alie, la ŝipo estus disŝirita en pecetojn aŭ la pasaĝeroj estus dispremitaj sekve de troa akcelado.
– Tio ĉi estas konsiderinda – pensis John – kiom da specioj (almenaŭ inter la humanoidoj) malkovris grav-propulson kaj poste la nulan, kutime en simila stadio de teknologia evoluo. Kvazaŭ ĝi estus programita en la evoluo de ĉiu civilizacio.
Propulsteorio estis unu el la lernofakoj, kiujn John studis – kiel ĉiuj liaj kolegoj – en la akademio. Kaj li havis la impreson, ke li lernis pri tiu ĉi teorio tiom multe kiom bezonas ĉiuj nefizikistoj.
* * *
Homoj komencis uzi gravitan propulson grandskale baldaŭ post du malkovroj: unue, oni trovis, ke gravito estas repuŝo, ne altiro, kaj due – oni rimarkis, ke tiu ĉi repuŝo povus esti ĉesigita per plato farita el unu el kelkaj specialaj alojoj, kondiĉe ke tia plato estos submetita al la influo de specifa fortokampo grandparte rilata al la elektra kampo.
Ĉiu partiklo de materio estas forpuŝata de ĉiuj flankoj, sed samtempe (kvankam en neimageble malgranda kvanto) ĝi estas ŝirmata de alia partiklo, kaj tiu reciproka ŝirmado okazas nur sur rekto, kiu kunligas ambaŭ partiklojn. La natura sekvo de ĉi tiu fenomeno estas, ke ambaŭ partikloj moviĝas pli proksime unu al la alia, ĉar laŭ tiu ĉi linio la premo farita de la spaco estas reduktita je ege malgranda kvanto. Senfina kvanto da tempo devas pasi por ke du elektronoj situantaj nur kelkajn lumjarojn dise eniru en kontakton. Tamen, estas multe da tempo kaj spaco estas pacienca – atomoj estas kreitaj de partikloj, molekuloj estas kreitaj de atomoj, kaj fizikaj korpoj estas kreitaj de molekuloj. Ekzistas ankaŭ fortoj kiuj kontraŭas la kunpremadon de la materio de la universo en unuforman sferon. Unu el tiuj fortoj estas inercio – la centrifuga forto en la kazo de du orbitantaj partikloj, rokoj aŭ steloj. La dua estas la reciproka forpuŝo de partikloj kun la sama ŝargo: elektrono forpuŝas elektronon, pozitrono forpuŝas pozitronon. Kaj al tio ni povas aldoni la premon de radiara energio, kiel en la kazo de eksplodonta stelo, kaj kelkajn aliajn fortojn, kiuj ne povas esti priskribitaj en iu ajn lingvo krom matematiko.
Ĉiukaze, korpo kun granda maso provizas sufiĉan protekton kontraŭ la spaco. Homo staranta sur la surfaco de iu planedo estas parte ŝirmita de preskaŭ duono de spaco. La alia duono forpuŝas lin de si direkte al la planedo. Duonprimitiva homo, kun sia racia sed trompa emo preni aferojn kiel ili ŝajnas, nomis tiun efikon "gravito" kaj opiniis ke ĝi estis la rezulto de la altirforto. Homo de la epoko de interspaca vojaĝado (reteninte sian inklinon al la kompleksigado de simplaj aferoj, kies pruvo kaj antaŭsigno estis absolute nekredebla evoluo de la brulmotoro) komprenis la veran naturon de gravito kaj aplikis ĉi tiun forton al siaj propraj celoj same kiel faris tion ĉi pli longe antaŭe diversaj, aliaj, same nepraktikaj, entreprenemaj kaj obstinaj rasoj.
Dekkelkajn jarojn post kiam homoj eniris interstelajn spacojn, montriĝis, ke eblas konstrui aparatojn, kiuj optimume plenumas la rolon de ŝildo kontraŭ spaca repuŝo. Persono staranta sur la Tero kaj tenanta tian konvene aktivigitan ŝildon super sia kapo estus perforte ĵetita en la spacon per la resta repuŝo penetranta la planedon kaj trafante la homon de malsupre. La postrestanta repuŝforto penetranta la Teron estis kalkulita por esti proksimume ducent dek kvin "g", indikante ke la Tero estas efika baro al iom malpli ol duonprocento de la forpuŝo de duono de spaco.
Tiu ĉi teorio neniam ŝajnis tro trankviliga al Johno. Pli ol ducent "g"! Kaj ja multe malpli povus transformi homon en senorde dispremitan pureon.
Pro certaj specifaj propraĵoj de spaco kaj ŝildoj, ĉi-lastaj oni povas konstrui tiel, ke estu kreita "protektilo" de la dezirata formo: konverĝanta laŭ la estiganto de konuso, ekspansiiĝanta, paralela, ktp. Ekzemple, la uzo de alta ŝildo kaj plilongigita konuso kun apliko de unuflanka ago produktas armilon nomatan lanĉilo krevanta – forta "puŝo" estas direktata al la celo aŭ malgranda parto de ĝi. Kiam tio estas ripetata je specifaj intervaloj, la celo povas disfali en pecojn. La atingodistanco de tia diskrevilo estas limigata de la disvastiĝo de la ŝirma fasko, do praktike ĝi atingas nur dekkelke da kilometroj. Kaj alia ekzemplo de aplikado de taŭgaj ŝildoj estas ĝuste la kreado de "artefarita gravito" ene de kosmoŝipo.
Se oni provizas cilindran tankon kun kapacito de, ekzemple, kvar mil litroj je hermetika luko, kaj taŭge profilita ŝildo estos muntita ĉe unu el la cilindro-bazoj, oni akiros tiamaniere la plej gravan parton de la kosmoŝipo. Tia ŝipo, kondiĉe ke ĝia ŝildo estas konstruita tiel ke la energifluo povas esti ŝanĝata kaj kontrolata, povas suprenleviĝi de la surfaco de la planedo sen treni antaŭ si grandegan pecon da tero.
Tipe, ŝipoj estas cilindroj el forta ŝtalo preskaŭ duoble pli longaj ol sia diametro, kun ŝildoj ĉe ambaŭ bazoj kaj kelkaj helpaj platoj ĉe diversaj lokoj de la cilindraj muroj (kaj foje ankaŭ metitaj en fakmurojn dividantajn la du finojn).
Pro la fakto, ke mana kontrolo povus montriĝi tro perforta kaj danĝera, la energiprovizo al ŝildoj aŭ kombinaĵo de ŝildoj estas regata de speciala helpa komputilo. Ĉi tiu, siavice, estas kontrolata kaj regata de la ĉefa surŝipa komputilo. Danke al ĉi tio, ĉiu ŝipo povas atingi mirindajn rapidecojn en la spaco, eĉ je mallongaj distancoj. Pasaĝeroj spertas ĉiujn enormajn akcelojn (tra "spaca repuŝo") egale kun la resto de la ŝipo. Certajn neregulaĵojn okazantajn sur la akso de la ŝipo kaj ĉe la malantaŭo oni eliminas kaj neŭtraligas per taŭge dizajnitaj kaj adaptitaj platoj. La batalŝipo povas rapide "salti" flanken, sed sen akcelo aganta laŭlonge de la akso. Pro diversaj limigoj, kiel la neperfektaĵoj de konstrumaterialoj, la forto de energifontoj, kaj la reagoj de pasaĝeroj, akcelo en normala spaco estas praktike limigita al dek sep "g". Ĉi tio, kompreneble, estas tro malmulte por eskapi nubon de fremdaj misiloj kontrolataj de malamika komputilo. Tamen ĝi tute sufiĉas por lanĉi la propran.
Nula propulso estas io tute malsama. Baldaŭ post la evoluo de gravpropulsteknologio, certaj eltrovaĵoj okazis koncerne la naturon de la spaco mem. Unue, oni trovis, ke pluraj diversaj "spacoj" ekzistas samtempe. La pozicio de ĉiu el ili rilate al la aliaj estis tiel komplike ligita al tempo kaj la teorio de diversaj dimensioj, ke John Braysen volis akcepti tiun teorion sen iu ajn, laŭ lia opinio, malnecesa diskutado.
La transiro de "normala" spaco (de la kontinuumo tipa por homoj) al iu alia ŝajnis por la momento neebla. Tamen, ekzistis certa speco de abismo aŭ stato de ekzisto, kiu ne havis la karakterizaĵojn de la dezirata spaco kaj al kiu oni povis movi elektitan objekton. La maniero kiel oni faris tion ĉi ŝajnis neprobabla: ĉiu partiklo de la objekto (ekz. la ŝipo kaj ĝiaj pasaĝeroj) devis esti ŝargita per energio simila al, sed ne identa al, la energio de la kampo kreanta la gravita ŝildo. Kiam ĉi tiu ŝargo atingis kritikan intensecon, iomete pli granda ondo kaŭzis, ke por ĉiuj eksteraj observantoj la objekto ĉesis ekzisti en "normala" spaco. Kaj la pasaĝeroj sentis nur momenton de stranga malorientiĝo,
En tiu ĉi abismo, nomita hiperspaco, kutima gravpropulso donis al la fantomaj ŝipoj akcelojn multe pli grandajn ol tiuj sur la surfaco de la mondo. Akiro de akceloj ne postulis grandan potencon, sed la nula propulso postulis tion ĉi. La tempo en kiu la dratoj povis liveri tiel potencan energion sen memfandiĝo estis limigita. La tempo atingita en ĉi tiu areo per tera aŭ ajna alia teknologio estis iom pli ol kvar minutoj. Kaj tio signifis, ke estis neeble eliri el la hipersfero kaj tuj reeniri ĝin. Estis mirinde, ke ĉi tiun enorman energion oni povus malŝargi dum frakcio de momento kaj en maniero apenaŭ detektebla.
Vojaĝi en hiperspaco ne signifas tujan movadon de materiaj korpoj. Pro rapideclimoj, kaj por simpligi la nekredeble kompleksan navigacion, la aparataron oni normigis al tielnomata natura rapido (tiu koncepto ne estis plene klarigita), kiu estis proksimume kvarcent naŭdek lumjaroj hore. Tia plibonigita aparataro permesis eliron el la hiperspaco ĉe la celo kun precizeco de unu dekono de lumjaro. De ĉi tiu pozicio, la ŝipo povus fari kelkajn pliajn saltojn en la hipersfero, simile kiel pilko farus en golfludo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.