La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Liza Duval, Sesa la Plej Aĝa (kaj kiel ŝi malĝoje pensis, eble jam Kvina la Plej Aĝa ekde kelkaj momentoj), atingis la lastan areton da sonorantaj arbustoj kaj direktiĝis al la kampadejo. Ŝi sentis la molan kaj malsekan herbon sub siaj nudaj piedoj. En unu mano ŝi portis dudek colojn longan pafarkon el branĉoj kaj du sagojn. En la dua ŝi tenis sian ĉasitan predon – du-funtan estaĵon similan al tre dika lacerto kun bela, lanuga, bruna felo.
Unu el la pli junaj knabinoj ekvidis ŝin veni kaj kriis per la akra, maldika voĉo de adoleskanta junulino:
– Liza revenis! Liza revenis!
La kuiristino, virino preskaŭ unu jaron pli juna ol Liza, pigre alproksimiĝis al la elirejo de la kuireja kabano por vidi, kian beston alportis Liza. Sur ŝia vizaĝo unue aperis seniluziiĝo, poste ŝi ekridetis kaj levis la ŝultrojn.
Liza, peze spirante, haltis kaj donis la ĉasaĵon al la kuiristo. – Kie estas la Plej Aĝa? – ŝi demandis.
La kuiristino, vidante, ke io okazas malĝuste, dum momento palpebrumis je la signo de maltrankvilo, poste respondis: – Mi pensas, ke ŝi estas tie malsupre, ŝi helpas rikolti la dolĉan maizon. Kaj kial vi demandas? Kio okazis?
– Mi pensas, ke Ruby Weiss perdiĝis – Liza preterpasis la gapantan virinon kaj kuris malsupren laŭ la torento. Jane Ferris – la Plej Aĝa ekde jaro kaj duono – aŭdis la vokon kaj venis renkonte al Liza, portante pezan sakon plenan de semoj glangrandaj.
– Kio okazis, karulino?
Liza pene avidis spiron. – Mi renkontis unu el la klano de pufvanguloj. Tie, supre ĉe la torento. Ŝi diris, ke iu virino kun la kapo mallevita preteriris tie hieraŭan nokton. Ŝi havis nek sakon, nek pafarkon, nek eĉ bastonon... La vizaĝo de Jane ŝanĝiĝis tiel subite, kvazaŭ ŝi maljuniĝis rapide.
– Mi timis tion, kiam Ruby ne aperis ĉe matenmanĝo.
Liza diris nekredeme – Sed ŝi ja tute ne estas tiom maljuna. Mi vidis ŝin tri aŭ kvar fojojn hieraŭ kaj ŝi tute ne ŝajnis deprimita. Kaj ŝi neniam... Neniu diris ion, ke... Jane milde prenis Lizan je la brako, al la mildeco kontraŭis ŝia firma voĉo:
– Ni devas gvidi la tutan taĉmenton kune! Ŝi povus halti ie antaŭ ol ŝi atingis la truon!
Liza plirapidiĝis por paŝteni kun Jane.
– Sed ĉu vi vere pensas, ke... – ŝi komencis.
– Jes, mia kara. Mi pensas. Ŝi estis maljuniĝanta multe pli rapide ol la plimulto el ni. Mi vidis la klarajn signojn, sed mi provis ne mencii ĝin al iu ajn. Kiam iu trapasis tion...
– Sed... – Liza interrompis la Plej Aĝan, surprizita de sia ĝenado – Mi estas ankoraŭ malproksime de tio. Pliajn 17 aŭ 18 jarojn, se mi estas averaĝa.
– Kompreneble – Jane ridetis iomete. – Kaj kiam ĝi venos, vi ne apartenos al tiuj, kiuj deprimiĝos. Ĉar tio ne signifas, ke la virino vere iĝas maljuna. Ĉi tiuj estas nur pasemaj problemoj kiam la kemio de via korpo ŝanĝiĝas, sed se vi povas teni firme, vi baldaŭ sentos same kiel antaŭe.
Ili kuris inter safrankoloraj tintantaj arbustoj, kies delikataj folioj frotis unu kontraŭ la alia en la eta venteto kaj faris mildan, agrablan sonon. Post momento, Jane kaj Liza atingis lokon de kie jam la tuta kampadejo estis videbla. Virinoj kaj knabinoj muelis grenon en la kabanoj. Teruro videbliĝis sur ĉiuj vizaĝoj.
– Nu, sufiĉe! – akre ekkriis la Plej Aĝa. – Ĉesu agi kiel amaso da histeriaj pufvanguloj! Ni devas venigi Ruby-on reen, kaj jen ĉio. Freda, Mary, Eloisa! Prenu viajn bastonojn kaj longajn arkojn. Paku sufiĉe da maizo kaj sekigita viando por kelkaj tagoj! Nancy! – ŝi turnis sin al la kuiristino, kiu parolis kun Liza antaŭ kelkaj minutoj. – Vi prenos la lokon de Freda. Dum nia foresto vi prizorgos la pli junajn knabinojn. Ĉiuj restu kune kaj neniun histerion, ĉu vi aŭdas?
Kelkaj virinoj malrapide kapjesis. Unu el la plej junaj – knabineto apenaŭ okjara – ploris. Jane alpaŝis al ŝi kaj ĉirkaŭbrakis ŝiajn maldikajn ŝultretojn.
– Nu, karulineto, jam ĉesu. Ĉio estos bone. Vi estos brava, ĉu ne?
La infano provis reteni larmojn. Poste, ne malfermante la kunpremitajn palpebrojn, ŝi kapjesis.
* * *
Pufvanguloj estas plejparte noktaj estaĵoj, sed kelkaj el ili ĉiam kuris ĉirkaŭ la grundoj de ilia klano ankaŭ dumtage. Liza – kiam oni kaptis ŝin kun mil virinoj antaŭ la pereo de la Tero – jam estis junulineto. Ŝi memoris multon, tial ŝi ĉiam asociis la pufvangulojn kun speco de tre grandaj kaj evoluintaj kastoroj, kvankam, kompreneble, el iu planedo malproksima de la sunsistemo. Tre grasaj kastoroj.
Plenkreska vira pufvangulo povas pezi ĉirkaŭ sesdek funtojn en ĉi tiu regiono, kie gravito estis proksimume egala al tiu de la Tero. Ĉiu pufvangulo havis grizan felon kaj la elstarantajn dentojn karakterizajn por surteraj ronĝuloj. La inteligenteco de la pufvanguloj estis preskaŭ egala al la homa, kvankam, sendube, tiuj estis malsamaj specoj de inteligenteco.
La klano okupis malaltan monteton sur la maldekstra bordo de la Propra Alfluo. La enirejoj al ĉiuj fosaĵoj estis kovritaj per kanopeoj el interplektitaj grimpoplantoj, celitaj por protekti la internojn kontraŭ pluvo. Sub kelkaj antaŭtegmentoj sidis virpufvanguloj, silente rigardante la virinojn kurantajn laŭ la pado apud la rivero. Post momento ĉe la rando de granda areto da sonorantaj arbustoj, ili renkontis maljunan pufvangulinon, plej bone parolantan angle. Ŝi timeme alproksimiĝis, kiam ĉiuj haltis por momento.
– Bonvolu, virinoj. Ĉu mi doni la veron?
Jane flustris, ke ili efektive povus ripozi dum kelka tempo, do Liza ĝue glitis malsupren sur la malvarmetan herbon. La mano de Jane kaj la piedo de la pufvangulino renkontiĝis en ceremonio de amikeco.
– Dankon al vi, bona najbarino – diris Jane.
La pufvanga ino kaŭris, turniĝante en vilan sfereton kaj samtempe parolante sufiĉe flue:
– Esti mi bedaŭra, altaj najbarinoj, ke unu el vi forpasi. Mia edzo vidi ŝi ne multa tempo antaŭ tago. Li sendi du junaj maskloj por doni helpo al ŝi se Grandaj Bestoj montri siaj dentegoj. Sed ŝi diri al ili: – Iru hejmen.
– Kiom malproksimen ili sekvis ŝin? '
– Duonvojen al Granda Muro.
– Laŭlonge de la riverbordo?
– Nur malgranda vojo, ne plu. Ŝi iri trans rivero kaj elekti iri duone flanken ĉirkaŭ kurbiĝo kaj duone al Granda Muro. Mia edzo pensi: "Ŝi iri al truo kiel aliaj malsanaj virinoj".
Jane suspiris kaj ekstaris. – Dankon, bona najbarino. Ĉu oni vidis Grandajn Bestojn en la ĉirkaŭaĵo de la rivero lastatempe?
– Unu vidi Grandaj Bestoj malpli ol dek du tagoj malantaŭ. Sed ni ne iri pli ol duonvoje al Granda Muro.
– Dankon – Jane ripetis kaj la tuta grupo denove ekmarŝis kun la malpeza, lerta troto de la persistemaj ĉasistoj. Ili baldaŭ trovis la spuron de Ruby, transiris la riveron kaj turnis flanken, tuttempe sekvante la spuron. Neniu diris ion ĝis la sekva ripozo. Nur tiam Mary morne murmuris: – Do sep el ni estas for.
Jane sulkigis la brovojn. – Ankoraŭ ne. Ni kuratingos Ruby-on!
Freda, kiu ĝis nun eĉ ne diris vorton, eksplodis preskaŭ histerie: – Ĉu iu revenis de ĉirkaŭaĵo de la truo? Kvar iris tien. Kvar! Ni nur trovis iliajn korpojn duone manĝitaj de bestoj. Ni devus ŝtopi ĉi tiun inferan truon per io!
– Eble ni iam sukcesos fari tion – diris Jane. – Sed ne kriu tiel. Mi konfesos, ke kiam Jenny foriris, mi pensis, ke ŝi estos la lasta. – Ŝi silentis momenton. – Kio okazos kiam ni ŝtopos la truon? Tiuj el ni kiuj deprimiĝos, povus tiam simple foriri en la sovaĝejon. Tial ni devus elpensi ion alian. Ni devas havi konversaciojn, kiuj helpos ĉiujn, kiuj sentas sin malbone. – Ŝi rigardis al Liza. La nura inter la ĉasistinoj ankoraŭ kapabla naski infanojn.
Mary morne diris: – Kaj kian signifon tio ĉi havas? Kial ni ĉiuj simple ne iru tra la truo aŭ ne mortu alimaniere. Nur por fini ĉion. Kia estos la vivo por la pli junaj knabinoj, kiam ni unu post la alia forpasos kaj neniu jam rememoros la ĉielon de la Tero aŭ eĉ la fakton, ke iuj arboj sur la Tero estis ĝis tricent futojn altaj. Kaj... Kaj kiel aspektis la viro. Kaj kiam restos nur la plej junaj? Ankaŭ ili iam maljuniĝos. Imagu kvar aŭ kvin maljunulinojn provantajn akiri manĝaĵon kaj protekti sin kontraŭ predantoj rampantaj tra truo. Imagu ĉi tiun lastan. Tute solan!
Jane diris malestime: – Mi pensas, Mary, ke ni nun povus manĝi vespermanĝon en paco. Manĝaĵo ĉiam plibonigis vin.
* * *
Post kiam ili sidis apud la fajro, Jane malgraŭ ĉio redaŭrigis la interrompitan konversacion:
– Vidu, Mary, ĉi tiuj lastaj rajtas fari la taŭgajn decidojn mem laŭ iliaj opinioj. Sed restas ankoraŭ multe da tempo al tio. Ni ankoraŭ estas forta grupo. Kaj ni scipovas esti feliĉaj preskaŭ la tutan tempon, ĉu ne? Eble vi vidis la knabinetojn ludantajn kaptludon sur la riverbordo ĉi-matene. Ridantaj kaj gajaj kiel ordinaraj infanoj sur la Tero. Ĉu ĉi tiu lumo ne estas egale agrabla kiel la lumo de la vera suno? Ĉu ĉi tie la manĝaĵo gustas pli malbone?
Mary laŭte ekridis, ŝiaj okuloj renkontis la malaproban rigardon de Liza. Ŝi eksplodis: – Rigardu, ŝi estas ankoraŭ virgulino! – Ŝi diris rekte al Liza: – Vi ankoraŭ povas kredi, ke ia miraklo gravedigos vin, ke vi ankoraŭ povos ĝuste uzi tiujn viajn graciajn, malmolajn mamojn. Sed kiam vi trapasos la ŝanĝojn, kiam viaj mamoj moliĝos kiel la miaj, tiam vi ĉesos sonĝi. Ĉar eĉ se iu viro...
Eloiza kaj Freda komencis plorĝemi senespere. Jane eksaltis, kliniĝis super Freda, vangofrapis ŝin, unufoje kaj dufoje. – Silentu tuj! – ŝi ekkriis. Kiam la virinoj iom trankviliĝis, Jane diris severe: – Estas pli bone esti duone viva ol duone morta. Kaj viroj foje estis tro ĝenaj. Kaj ĉu tio, kion oni nomis amo, ne estis naŭdek procentojn la iluzio? Kelkaj momentoj de plezuro de tempo al tempo, kaj longaj horoj da senhelpa kolero pro la senpripenseco aŭ krueleco de iu maldelikatulo. Mi pensas, ke dum ni vivas, ni devas konservi la restaĵojn de digno. Jam pufvanguloj devas pensi, ke ni estas aro da frenezaj virinoj, kiuj ĉirkaŭvagas ĉien, plorante pri ia ajn kialo. Kaj de tempo al tempo unu el ni iras morti kiel... kiel iu malsana ronĝulo! – ŝi gestis, ke ili leviĝu. – Ni marŝos ankoraŭ du mejlojn antaŭ ripozi.
* * *
Liza kuŝis surdorse, fiksrigardante la kontraŭan arkon de la segmento. Nun estis sufiĉe mallume cise, sed la rondo de fajroj tenis la predbestojn fore. Post unu horo, la grupo de virinoj rekomencos marŝi, portante lanternojn por protekti sin kontraŭ atako.
Kiom malmulte ili sciis pri ĉi tiu tute fremda loko, en kiu ili loĝis.
La formo kaj grandeco de ĉi tiu segmento estis facile vidprenebla. Ĝi estis simple fragmento de cilindro. Ĝiajn dimensiojn ili mezuris per paŝoj (jam en la unua jaro de sia restado aŭ kaptiteco, kelkaj pli maljunaj virinoj markis la trakojn). Estis iom pli ol tridek sep mejloj ekde muro ĝis muro. Tiuj muroj estis plataj kaj paralelaj. Dume la sekco de la cilindro de unu arko ĝis la alia estis proksimume okdek kvin mejloj. La fonto de taglumo kaj varmo estis cirklo, aspektanta horizonte kiel maldika, brilanta bastono. Ĝi estis disvastigita de muro al muro laŭ la akso de la cilindro. La lumo brilis de ĉiu flanko laŭvice, ŝanĝiĝante malrapide, kvazaŭ la rado turniĝus sur ĉi tiu akso en ĉirkaŭ dek naŭ horoj. Tio donis la iluzion de tago kaj nokto, kvankam ĉi-lasta neniam estis vere nigra pro la reflektado de taglumo de la kontraŭa arko. La sezonoj ŝanĝiĝis pro la movado de la plej hela parto de la rado de ekstremo al ekstremo.
Kelkaj virinoj, edukitaj kaj instruitaj sur la Tero, pensis, ke gravito estis kaŭzata per la perforta sed nerimarkebla rotacio de la tuta segmento.Sed se tio estus vera, kial la montoj amasiĝis laŭlonge ambaŭ muroj, kun malaltebenaj valoj kaj miniatura "oceano" en la mezo, al kiu enfluis riveroj de ambaŭ ekstremoj. Sendube – pensis Liza – ĝi estis artefarita gravito, kvankam neniu ĉi tie povus deklari, ke ŝi scias ion pli pri tio ol la aliaj scias.
La nuboj, se ili aperis, pendis ne pli alte ol unu aŭ du mejlojn super la faltita tero. Ĉi tio estis evidenta, ĉar kiam estis hele unuflanke kaj nube aliflanke, la nubplafono ŝajnis same malproksima kiel la supraĵo supre kiu la nuboj jam ne estis. Dece nubaj noktoj estis ĉi tie terure mallumaj, kaj la timo ne estis mildigita per la malforta brilo venanta de la alia flanko. Certe, se ili memoris, ke ilin venigis ĉi tien kelkaj malgrandaj kosmoŝipoj pilotataj de strangaj estaĵoj nomataj Chelki, ŝajnis tute evidente ke tio estas nur ia farmkorto aŭ rezervejo. Kaj tio, siavice, malebligis forgeson, ke la Chelki aŭ la humanoidoj regantaj ilin, nomataj Vulmot-oj, povus reveni ĉi tien por la virinoj iam ajn. Sed ke la Chelki kaj la Vulmot-oj estis asociitaj kun ia nespecifita sento de paraliza teruro, kutime oni ne parolis pri ili, precipe en la ĉeesto de pli junaj kaj plej junaj knabinoj.
Kelkaj el la virinoj nomis la segmenton malliberejo, sed Liza pensis pri ĝi kiel relative eltenebla loko, kiu donis al ŝi senton de relativa sendependeco. Kompreneble, devis esti aercirkulado krom tiu kaŭzata de tago, nokto kaj la sezonoj. Do devis esti truoj ie, eble ĝuste en ĉi tiu ĉefa lumeliganta rado? Devas esti ankaŭ ia "truo" sub la oceano, tra kiu fluas troa akvo – ĉar sola vaporiĝo ne povis absorbi pli ol malgrandan frakcion de la tuta akvo de pluvoj kaj torentoj elfluantaj de inter la montoj.
Tamen, neniu el la virinoj sciis kiel ili eniĝis en la segmenton. Ĉiukaze, estis tute certe, ke la segmento devus esti konektita al iuj aliaj segmentoj – almenaŭ ne tra muroj. Kaj la truo, al kiu Ruby iris, devis estiĝi hazarde. Io – eble meteorito – trafis kaj trapikis la muron ĝuste ĉe la plej alta punkto de la monto. Tiu ĉi alteco ŝanĝiĝis de tempo al tempo – estis klaraj signoj de erozio – sed samtempe, iu konstanta forto elpuŝis la montojn de malsupre. La truo estis komence kovrita per malpuraĵo – almenaŭ ĉi-flanke de la muro – sed iom post iom la malpuraĵo estis forlavita de pluvoj. Spuroj de tiu ĉi procezo estis videblaj precipe sur la muroj de la interkrutejo, kurante de la truo malsupren. Kaj kiam la truo malfermiĝis, la pluvoj komencis forlavi la restantan malpuraĵon en la apudan segmenton, kiu estis iu stranga loko kun pli malhelaj, pli longaj kaj kolore diversaj tagoj. Fine la tuta truo estis malkovrita. Ĝi estis malgranda dek-futa truo en la metala muro. Neregula ovalo kun dentitaj randoj, kvazaŭ la metalo estus tramanĝita de rusto, kvankam la muro estis ja farita el nekoroda metalo, multe pli forta ol ŝtalo.
Grandaj bestoj venis ĝuste tra ĉi tiu truo. Feliĉe, ili ne disvastiĝis tra la tuta segmento loĝata de pufvanguloj kaj virinoj – verŝajne ĉar la aero odoris alie ĉi tie. La konstanta, milda venteto portis aliajn odorojn el la truo, ŝajnis, ke la bestoj iris nur tiom malproksime kiom la odoro de ilia segmento estis sentebla. Pufvanguloj asertis, ke la truo malfermiĝis nur antaŭ kelkaj generacioj, sed tio estis multaj jaroj antaŭ ol virinoj trovis la truon. Neniu el ili povus diri, kiel estiĝis la kutimo iri tra truo serĉante morton. Sed la kutimo akceptiĝis kaj nun Ruby estis jam la kvina sinsekve.
La voĉo de Jane eltrenis Liza-n de sia kontemplacio: – Estas tempo por formarŝi, knabinoj!
La pluvlavita ravino en ĉi tiu loko kondukis rekte al la pinto – malpli ol dudek metrojn al la muro – kaj poste malsupren al dentita truo en la metaltavolo. Sur griza polvo ili apenaŭ distingi la malfortajn spurojn de Ruby. Ili haltis, rigardante tra la truo – en la dua segmento ankaŭ estis nokto, sed ĉar tie neniam estis nuboj, la ruĝeta krepusko ebligis malsupreniri la deklivon internen en la fremdan segmenton. La malforta vento blovanta en iliajn vizaĝojn havis akran, amaran odoron kaj fetoris je kadavraĵo. Mary demandis mallaŭte: – Kial ni ne kunportis lanternojn?
– Ĉar ni ne havas tri manojn, – Jane respondis.
Ili ĉiuj tenis siajn pafarkojn iomete streĉitaj kaj marŝis unu malantaŭ la alia. La nuda deklivo ŝajne konsistis el malpuraĵo kaj grundo, kiuj estis forlavitaj de ilia segmento per la pluvoj. Ĝi estis ankoraŭ malseka supre, sed kelkajn jardojn sube la aero de la fremda segmento suĉis la restaĵojn de malsekeco. La grundo estis loza kaj malagrable glitiga. Ĉirkaŭ kvindek jardojn antaŭ la virinoj estis la natura supro de tiuj montetoj. Tie videbliĝis en la duonmallumo nodformaj, torditaj, larĝe disvastiĝantaj arboj.
La virinoj malsupreniris la deklivon malrapide kaj malfacile – la glitiga grundo devigis ilin uzi bastonojn por subteni. Ĉe la rando de la arbaro, Jane flustris: – Ni lasu niajn okulojn alkutimiĝi al ĉi tiu lumo.
Liza rigardis antaŭen – la malproksima brilo estis maltrankviliga kaj igis iliajn vizaĝojn aspekti iel strangaj. Ŝi instinkte kontrolis sian pafarkon, certigante, ke la sago estas firme sur la tendeno. Ili komencis malsupreniri. Liza volontis retrorigardi al la truo ŝirmita de la arboj, sed ŝi ne faris ĝin. Subite Jane, iranta antaŭe, haltis – io moviĝis proksime de ili en la plej profunda mallumo, poste aŭdiĝis basa, raŭka gluglado. Ekde tiu momento ĉio okazis tiel rapide, ke Liza poste ne povis precize rememori ĝin. Dekduo aŭ pli da io aspektanta kiel flugantaj litkovriloj, ĵetiĝis sur la virinojn. Pli malgrandaj ol la Grandaj Bestoj, pli plataj kaj pli rapidaj, ili alflugis malalte per gigantaj velsaltoj.
Liza febre streĉis sian pafarkon, ellasis la solan sagon kaj forĵetis la senutilan armilon. Ŝi freneze eksvingis sian bastonon por defendi sin kontraŭ la estaĵo estanta jam preskaŭ super ŝia kapo. En la ruĝa duonmallumo ŝi vidis kvar krurojn etenditajn al la flankoj kaj streĉantajn la flugmembranojn, platan korpon, rabajn krifojn etenditajn al ŝi, pintan muzelon kaj malgrandajn sed akrajn kojnodentojn en ĝia malfermita buŝo, okulojn malgrandajn kiel bidoj. La estulo estis pli malgranda ol, ekzemple, germana ŝafhundo, sed multe pli lerta kaj moviĝema ol iu ajn hundo. La krioj de atakitaj virinoj aŭdiĝis proksime. Penante eviti la krifojn, Liza falis malantaŭen, glitis laŭ la deklivo, provante antaŭenŝovi la bastonon. Ŝi sentis, ke la rapidanta maso de la estulo preskaŭ elbatis la armilon el ŝia mano, poste la estulo peze falis teren. Ŝi ekleviĝis kun dolora kriego kaj saltis malsupren laŭ la deklivo. Liza denove aŭdis krion de Freda denove. Ŝi pene leviĝis, genuiĝis kaj vidis Jane-on batalantan kontraŭ almenaŭ du el la estuloj kiuj atakis ŝin. Ŝi ĵetiĝis direkte al ŝi kaj forte forpuŝis unu el ili per sia bastono. La besto kriegis kaj saltis malsupren. Ŝi rimarkis alian saltantan al ŝi de la flanko – ŝi apenaŭ havis tempon por turni sin, direkti la finon de la bastono al la besto kaj ripozigi la pli dikan finon sur la tero. La bastono eniĝis en la beston. Ŝi saltis al Jane kuŝantaj surdorse, senespere pugnobatante kaj ungante kelkajn estulojn super si. Liza kaptis unu el la bestoj, simple prenis kaj forte ĵetis ĝin sur la teron. La besto falis kun obtuza bruo, kriis kaj forkuris tordiĝante. Liza kaptis ankoraŭ alian daŭre alkroĉitan al Jane, sed ĝi subite decidis kuniĝi kun siaj fuĝantaj kunuloj kaj eltiris sin el la mano de Liza. Freda kuŝis vizaĝon sur la tero, plorante, sed Mary ankoraŭ genuiĝis, firme tenante la bastonon antaŭ si. Du mortintaj estuloj kuŝis apud ŝi, krom tiu palisumita kaj jam senmova sur la bastono de Liza. Eloise staris tenante sian bastonon preta. Ŝi aspektis konsternita, la atako de la bestoj estis firme forpuŝita. La virinoj kunvenis ĉirkaŭ Jane. La Plej Aĝa estis kovrita de teruraj, profundaj vundoj, silente kuŝanta sur la dorso kun la vizaĝo turnita supren kaj la okuloj larĝe malfermitaj. Ŝi spiris pene. Post momento, Liza rimarkis sangon ŝprucantan el la maldekstra femuro de Jane – ŝi tuj genuiĝis, ŝirante sian propran bluzon por bandaĝoj. Sed Jane movis la kapon malforte kaj diris raŭke: – Ne, Liza. Ne tuŝu min. Lasu min nur kuŝi trankvile. Mia... mia stomako ankaŭ estas disŝirita.
Mary ekploris: – Jane!
Jane levis la ŝultrojn, fermis la okulojn pro doloro, poste malfermis ilin denove. Li ŝajnis vidi nenion. Ŝi flustris:
– Liza...
– Jes, karulino. Mi estas ĉe vi.
– Liza. Vi estas... Nun vi devas esti la Plej Aĝa.
Komence Liza ne komprenis, poste ŝi kriis:
– Ne, Jane! Vi... Vi resaniĝos! Kaj ja Mary estas pli maljuna!
Jane suspiris kaj denove kunpremis la palpebrojn.
– Ne, Liza. Vi havas la necesajn kvalitojn. Mi volas, ke vi... Ke vi ĉiuj tri...
Kaj ĉi tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj.
La kvar virinoj longe silentis, rigardante unu la alian. Liza apenaŭ povis reteni sian plorĝemon. – Mi ne... – ŝi mallaŭte murmuris – mi ne estas sufiĉe matura.
Mary firme ĉirkaŭpremis ŝin per brako. – Ja jes, Liza, vi estas! Vi estas ĝuste tia, kiel Jane diris. Estas vere, ke la ceteraj de ni ĉi tie estas multe pli maljunaj, sed efektive jam estas io malĝusta ĉe ni. Nu, trankviliĝu. Ĝuste tiel devus esti. Mi helpos vin... Ni ĉiuj helpos vin. Trankvilon!
De tiu momento, neniu plorego de Lisa povus ŝanĝi la mensojn de Mary, Freda, aŭ Eloise.
Ĉiuj kvar suferis vundetojn, sed feliĉe neniu estis pli grava. Ili bandaĝis la tranĉojn, kaj poste, uzante bastonojn, fosis tombon por Jane. Iom pli malsupre sur la deklivo estis sufiĉe da rokoj por fari ŝtonpiramideton. Verdire komence Eloise protestis, insistante, ke ili devus preni la korpon de Jane al la kampadejo; sed Mary trovis konvinkan argumenton kontraŭ ĝi: – Ne. Ju malpli da tomboj ĉirkaŭ ni vidos pli junaj knabinoj, des pli bone.
Portante la ŝtonojn, la virinoj ankaŭ trovis la korpon de Ruby kovritan de svarmo de estuloj manĝantaj ŝin. Freda kaj Eloiza vomis. Mary aspektis kvazaŭ nur obstineco malhelpas ŝin fari la samon, kaj Liza ankaŭ malfacile sukcesis regi sian stomakon.
Ili forpelis la estulojn kaj enterigis tion, kio restis de Ruby, en la tombon apud Jane, faris du krucojn el bastono kaj pafarko de Jane, flustris tiujn preĝojn, kiuj laŭ ili plej taŭgis por la cirkonstancoj. Poste ili ekiris "hejmen".
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.