|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Por iu kiu, pro ia kialo, surmetis skafandron kaj iris eksteren de la ŝipo, la galaksio rigardata el la Malplenaj Regionoj faris, pro sia enorma grandeco, afliktantan impresion. Tian okazaĵon spertis John – li devis inspekti unu el la niĉoj, en kiu oni instalis laseron. Dum la testo, la tro deviita radio trafis la randon de la kiraso. Feliĉe, la inspektado malkaŝis, ke ne estis damaĝo. John rigardis en la spacon.
Ekstere estis la longa, disa kurbo de la galaksibrako, okupata de la Vulmot-Imperio. Sur etendo de ĉi tiu spirala brako, la Sunsistemo moviĝis kune kun siaj stelaj najbaroj. Sed ĉi tiu fragmento estis jam vualita per la ŝippobo. Eĉ en la plej proksima parto de la brako, nur kelkaj helaj steloj elstaris el la nebuleca brilo. La plej helaj estis laŭlonge de la ekstera rando de la brako. La hela, sfera aro markis la lokon de la mondo Vul, proksimume 50 lumjarojn for de la aro. En la centro de tiu aro, la plej grandaj militfortoj de Vulmot estis koncentritaj por protekti la metalojn kaj krudaĵojn elminatajn tie. Se Bizh atakus ĉi-direkten...
La Bizh-fortoj, kvankam malpli koncentritaj, estis distribuitaj sur la interna flanko de la spiralbrako kaj nur kelkajn cent lumjarojn for de la Hohdana regiono. Rezulte, tiuj du imperioj preskaŭ intertuŝis unu la alian (laŭ la distanco en Nulo, kompreneble).
Drongail, kie li iam atendis fini sian vivon, situis ĉe la bazo de la Bizh-Hohd-brako. Ĝuste tien sur la "limon" venis la plejmulto de homoj post sia unua laborperiodo por la Hohd. John komprenis tiun preskaŭ instinktan konduton – homoj evitis la brakon de la spiralo kie la morta Tero ĉirkaŭiris sian sunon. Kaj samtempe ili havis la tutan vastecon de la Hohd-imperio inter si kaj Vulmot. Daal kaj liaj kunuloj estis la esceptoj kiuj restis en la malnova spirala brako malgraŭ la danĝera proksimeco al Vul. Eble ili subkonscie volis morti kiel eble plej baldaŭ?
John klinis sian kapon, ekrigardis en la profundan malplenon, kie nur kelkaj vagantaj steloj brilis sur la fono de nigreco. Kaj inter ĉi tiuj solecaj steloj oni povis rimarki malgrandajn ovalajn formojn. Aliaj galaksioj. Ĉu ankaŭ tie ekzistas vivo? Neniu scios ĉi tion. Kaj estas neverŝajne, ke iu el la loĝantoj de la galaksio ekscios pri ĝi, eĉ post dek bilionoj da jaroj.
John malŝaltis la radion por kelkaj momentoj por silentigi la bruon de homaj voĉoj en siaj aŭdiloj. En plena silento, perturbata nur de la batado de sia koro, li longe rigardis en nekonatecon. Poste li mallevis la kapon kaj rigardis al la centro de la galaksio.
Li estis ie proksime de la centro de la Malplenaj Regionoj inter la brakoj de la spiralo, do li povis klare vidi la flagrantan brilon de difuza lumo, simila al densa nebulo. Eble tio vere estis nur ia nebulo? Neniu sciis tion, se li venis de ekster tiu sektoro. Estaĵoj vivantaj en la regionoj de la nebulbrakoj nur post dek du mil lumjarojn povis atingi profunden en la centron. La radiado kaj "gaso" de ŝarĝitaj partikloj estis tro intensaj, kaŭzis kurtajn cirkvitojn en elektraj instalaĵoj sendepende de la tipo de uzata izolaĵo, kaj penetris la plej dikajn tavolojn de la plej fortikaj alojoj John rimarkis ke la teamo kiu iris eksteren kun li alproksimiĝis. Li ŝaltis la radion.
– Nu kio? Kiel ĉi tio aspektas laŭ vi?
– En ordo, Komodoro. Ĉu ni iru pluen?
– Ne, Coulter. Ni revenas.
* * *
John kaj Bart pene laboris super speco de konturmapo de la Bizh-Imperio. La Komodoro frapetis per Hohdana krajono sur la areon ĉirkaŭitan per neregula ovalo. – Agloko – li murmuris. – Ĝi povus esti uzata por kompletigi fuelon kaj plifortigi taĉmentojn antaŭ iu plia ekskurso ekster la Malplenajn Regionojn. Temas pri tio, ke oni ataku du aŭ tri bazojn kaj fari ilin malkapablaj agi dum kelka tempo – ŝprucigi radioaktivajn substancojn, detrui konstruaĵojn, ekipaĵojn kaj ŝipojn.
Lange murmuris morne – Kaj Bizh-on ankaŭ.
John longe rigardis lin silente. Poste li senentuziasme ekridis, – Kaj tion diras Bart. Bart Lange, kiu persone trenis min el Dronagil por renkonti la Omniarch-kon.
– Mi ne asertas – Lange svingis la manon kolere – ke ni devas retiriĝi. Sed mi ne devas ŝati mortigi, ĉu ne? Ĉu ni ne povas simple kaŝatendi ie kaj ĉasi iliajn ŝipojn tuj kiam ili eliros el hiperspaco?
– Ni devas pensi realisme. En la daŭro de kelkcent horoj, Bizh kaj Vul renkontos iel aŭ alie. Antaŭ ol ili komencos totalan militon, ili provos klarigi la tutan aferon, eble ili faros ian formalan armisticon, kiun ambaŭ flankoj volos konservi ĉiakoste. Eble ni ne devus prokrasti la aferon pro troa singardemo. Ju pli frue Bizh kaj Vul renkontos, des pli frue nia tasko estos plenumita. Kaj tiam ni povos paroli malkaŝe kun la Omniarch.
– Verŝajne vi pravas – Lange suspiris. – Sed mi ne povas forgesi, ke ni nun estas malpli ol ducent... Ho nu. Kio estos ĉi tiuj atakoj? Longaj ŝipbataloj uzante ĉion disponeblan?
– Ne. Ni tiam perdus troon da malgrandaj misiloj, necesaj ĉefe por defendo. Ni ne proksimiĝos sufiĉe por uzi niajn ĵetilojn. Ni eniĝos en hiperspacon sur Luna kun ok Armitaj Skoltoj proksimume dudekonon de lumjaro de nia celo (laŭ Vez Do Han Bizh ne havas iujn ajn ŝipojn gardantajn tiom malproksime) kaj eliĝos en loza grupo dek mejlojn de ilia ĉefa bazo. Post salvo de pezaj misiloj programitaj je vaganta vojo, ni sendos mezan kovrilon de la malpezaj por detrui la defendojn. Poste nur tiujn laserojn, kiuj ne estos necesaj por kontraŭbatali la ŝildon, ni direktos al surteraj celoj. Kaj post ŝarĝo ni eskapos en nulon.
Lange aspektis iomete enuigita – ĉi tiu plano ne multe diferencas de ĉiuj antaŭaj.
– Almenaŭ – li diris– la plej granda parto de la Bizh sukcesos kaŝiĝi se ni ne tuj uzos la laserojn.
John preferis ne konfesi, ke li pensis la samon. Post ĉio, troa sentemo neniam estis konsiderata avantaĝon por famaj generaloj. Kaj li devis ludi la rolon de la lasta homa generalo.
Bart denove diris – Kaj kio pri Bertha kaj la ceteraj Skolotoj?"
John ĵetis al li rapidan rigardon, – Bertha?
Estis laciĝo en la rideto de Bart. – Ni ja devas nomi iel ĉi tiun koloson.
John levis la ŝultrojn. – Ĉi tio estos la savtaĉmento. Se nenio timiga aperaos, vi restos tie kun la ceteraj malgrandaj ŝipoj. Vi povas uzi ĉi tiun masosuperdetektilon kaj rigardi por ajna floto alproksimiĝanta al ni, preparanta embuskon. Se vi ekvidos ĝin kaj ankoraŭ estos tro frue por nia eskapo en la nulon, vi povas alproksimiĝi al ili kaj ataki ilin per ĉio, kion vi havas. Sed ĉi tio estas lasta rimedo.
– Mi tute ne ŝatas tion – Lange sulkigis la brovojn – ke ni konstante sidas flanke.
– Bart. Dum batalo, mi bezonas havi iun en rezervo, kiun mi povas tute fidi. Se ni antaŭe agus tiel, verŝajne estus pli da ni nun.
– Eble...
* * *
John observis la montrilon de la kronometro, mezurantan la tempon inter Luna kaj la momento, kiam ĝi forlasos la hipersferon. Kvin sekundoj. Li profunde enspiris, subpremis la streĉiĝon en siaj muskoloj por ke ĝi ne paralizu liajn brakojn, kaj atendis. Eliro!
La ekranoj fulmis kun subitaj bildoj, kaj lumpunktoj ekbrilis sur la masdetektila sfero. Per rapida rigardo, li certigis, ke ĉiuj punktoj reprezentis liajn ŝipojn kaj trakuris siajn fingrojn trans la komputilan klavaron. Relajsoj ekklakis, transformiloj ekzumis, kaj la bildoj sur la ekranoj ekkreskis kvazaŭ post eksplodo. Subite li aŭdis tra la interfono: – Jen Ses! La ĉefa regejo misfunkcias! – Ĉi tio certe estis malbone. Unu el liaj malgrandaj ŝipoj subite trovis sin en la mezo de la formacio.
– Apartigu vin – li diris tra la dentoj. – Okupu sekuran pozicion malantaŭ mi kaj pilotu mem. Permane!
– Komprenite – John rekonis la voĉon de Jim Cameron.
Novaj ekbriloj aperis sur la ekrano – tio estis salvo de "planed--al-spacaj" misiloj. John ekridetis. El la konfiguracio de salvoj li povus diveni, ke ĉi-tiea Artileria Oficiro zorge trastudis la raportojn pri antaŭaj atakoj kaj supozis, ke ĉi tiu atako ankaŭ sinsekvos same. Nu, tiu supozo kostos al la defendo de Bizh unu perditan salvon. Dum momento, la okuloj de John restis sur la datuma ekrano super la ĉefa klavaro – la ciferoj ruliĝis, montrante la sinsekvon de la programita manovro, kiu estis en momente plenumota. Li apenaŭ povis aŭdi la zumadon kiam Luna estis pafanta sekvajn misilojn, sed la nombroj montris al li precize, kio okazas. Tiu ĉi serio de pafoj estis finita. Precize agorditaj propulsoj kaj artefarita gravito ebligis al lia floto tujan halton kaj fulman turniĝon. Li ĵetis rigardon al la ekrano por vidi ĉu Cameron faras la samajn manovrojn. Jes. La eta floto fuĝis malantaŭen kiel leporo faranta senesperan eviton je malfermita hunda buŝego. Bone, ili sukcesis tion ĉi fari, ĉar amasego da fulmoj plenigis la masdetektilan spacon kiam P-S-misiloj furioze kuregis al ili. La oficiroj kaj skipoj de liaj ŝipoj sakris, premante komputilajn klavojn dum ili faris defendajn manovrojn. Ŝipoj kirliĝis kaj saltis en freneza danco por esti la plej malbonaj celoj al la potencaj energiaj radioj pafantaj de la planedo. La diskoj de instrumentoj montris, ke ŝipaj laseroj sputis teruran fajron sur la surterajn celojn. Eĉ se iuj radioj maltrafis, ĉiukaze la detruo estis sufiĉe granda por ke la bazokomandanto ekhurlu kolere, se Bizh povas hurli.
Eksonis klaksono. John ĵetis rigardon al la masdetektilo kaj profunde enspiris. Tio estis malamika floto eliĝanta el nulo preskaŭ sur la batalkampo! Eble tio ne estis tro danĝera, ĉar fakte ili estis jam preskaŭ pretaj por nulo, sed...
Subite li eligis mallongan krion kaj diris en la interfonon: – Ses! Cameron! Pliproksimiĝu al ni!
– Mi venas, John – la voĉo de Cameron estis trankvila.
Malgraŭ tio John malbenis sin pro esti tiel stulta. Dum evitado Cameron ne kuraĝis resti tro proksime al la aliaj. Sed nun, kelkajn mejlojn for de la grupo, sen la kovrilo de malgrandaj misiloj, li fariĝis ideala celo. Kelkaj stultaj momentoj de malstreĉita atento povus kritike ŝanĝi la tutan situacion.
La klaksono, estingita aŭtomate, eksonis denove, devigante John-on skani perokule la ekranojn por certigi, ke ĉi tiu alarmo estas de li atendata kaj antaŭvidita. Li elspiris kvietige – la datuma ekrano montris la distancon, direkton kaj grandecon de objekto, kiu povus nur esti Berta. Do Lange finfine estis sur la loko! Aŭ preskaŭ tie. Restus ankoraŭ kelkaj longaj frakcioj de sekundo antaŭ ol la granda ŝipo aliĝos al la grupo, antaŭ ol Luna kaj la Armitaj Skoltoj povos eskapi en la hipersferon. Kaj li ne intencis forkuri al sekureco, lasante Bertan batali sola dum la tutaj tri minutoj kaj dudek sekundoj, kiujn ĝi bezonis por eskapi en nulon.
Rezulte, John movis antaŭen, farante evitojn, cirkulante, kaj ĉe tio donante mallongajn instrukciojn al la ŝipoj de la floto montrantajn la plej ĝustajn celojn por iliajn laseroj. La malamika floto flugis en kompakta grupo, saltante efike en diversaj direktoj kaj dank' al ĉi tiuj evitoj ĝi provis bari lian vojon. La ekranoj flagris per bildoj kaj aŭtomate mallumiĝis kiam la brilo de eksplodoj fariĝis tro granda. Vere estis malfacila batalo!
La sekundoj malrapide pasis, John daŭre premis la klavojn, elpensante la plej neverŝajnajn manovrojn kaj farante ĉion kion li povis por igi sin kiel eble plej nekaptebla dum daŭre esti kapabla malproksimiĝi for de la Bizh-flot. Feliĉe – nur escepte de la ŝipo de Cameron – ĉiuj komputiloj de la floto kunlaboris perfekte. Cameron mem restis ĉi-momente kiel eble plej proksime al Luna.
La unuaj pafaĵoj el Berta atingis la malamikon kaj preskaŭ samtempe John akiris pli grandan liberecon de manovro. Nun, antaŭ ĉio, li provis anticipi la malamikajn evitojn, sed tiel, ke la tuta floto flankenmoviĝu. Li preferis resti ekster la atingo de la laseroj de Berta. Kaj poste la ekranoj fariĝis blindige helaj kaj tuj malheliĝis, kaj en la sama momento venis obtuza kriego el la laŭtparolilo, sufokita de la terura kraŝo de la bato.
John premis siajn palpebrojn por momento. Alia voĉo ekkriis: – La Ses trafita. Diable!. Ili...
John diris tra la dentoj: – Bone. Damiano! Ekregu vin!
Li devigis sin denove rigardi la ekranojn – la malamiko nun tute moviĝis en defendajn poziciojn. Dank' al tio John sen multe da malfacileco ĉirkaŭflugis ilin kaj rapide alproksimiĝis al Berta. Malamikoj – se nur ili sciis pri tio — certe havis pli da armiloj ol Berta, Luna, kaj ĉiuj malgrandaj ŝipoj kune, sed John ne estis surprizita pro ilia fuĝo. Li reagus simile, se dum batalo li hazarde renkontus okulo kontraŭ okulo kun tia neeble granda kontraŭulo kaj ĝia eskorto. Kaj kiel la Bizh scius, ĉu dudek aŭ cent tiaj monstroj ne eliĝus el la nulo ĉiu-momente?
Li ĵetis rigardon al la kronometro. Luna jam delonge povis eskapi en hiperspacon, kaj Bertha estos preta fari tion en malpli ol dudek sekundoj. Sed tio ne plu gravis, nun kiam la malamika floto kaj bazo estis jam multe ekster la atingo de la kanonoj. Neniu diris ion je ĝenerala ondo, kaj fine John diris en la mikrofonon, – Bart! Kolektu ĉiujn malgrandajn ŝipojn sur ferdekon kaj flugu kun ili al la rendevuejo.
Bart estis ne nur ĉagrenita pro la morto de la skipo de Cameron, sed ankaŭ incitita pro io, kion li ekvidis sur la hipersfera detektilo de Berta.
– Aŭskultu, John! Mi vidas grupon da ŝipoj kelkajn duilionojn da mejloj for. Ĉirkaŭ ĉiu dudekono de lumjaro. Ili eliĝas al normala spaco kaj eniĝas en nulon denove. Ĝuste tial mi iom malfruis. Mi perdis ĉirkaŭ unu minuton por ilin observi. Ŝajnas, ke ili serĉas ion.
– Verŝajne estas Vul – diris John indiferente – kvankam ĝi ankaŭ povus esti Bizh. Vul pli ofte agas en Malplenaj Regionoj.
Li vere ne zorgis, kiu serĉas kion. Nur gravis, ke Cameron kaj sep el liaj homoj mortis. Tiukaze restis cent okdek tri da ili. Dio... – li abrupte glutis salivon – se li havus en ĉi tiu momento nur unu dronmuzheon... Li venkis la tenton per tuta peno de volo, devigis sin pensi pri io alia. – Ni devas fari almenaŭ unu plian atakon. Li ripetis la penson laŭte, aldonante, – ĝi devus esti ie pli malproksime laŭ ĉi tiu flanko de la brako. Ni faru ĝin nun kaj tio ĉi finfine estos finita. Nun ni forkuru de ĉi tie, se vere estas taĉmento traserĉanta spacon. Ni renkontiĝos proksime al la loko, kiun ni devas ataki
La vizaĝo de Bart montris nenion dum li demandis: – En la Malplenaj Regionoj aŭ ene de la brako preter la atingo de Bizh?
– Pli bone en la Malplenaj Regionoj. Ni ne havas sufiĉe precizajn mapojn por vagi ene de la brako. Estu horsalto... Ne! Ĉi tio estus tempo pri kiu povus Vul pensi, se ili jam suspektas nin. Do sepdek naŭ minutoj. Ĉi tio povas tre bele esti konvertita en shegajn, uzatajn de Vul. Ni malmergiĝos kaj ĉirkaŭrigardos. – John lace tajpis la flugprogramon sur la pupitro de la piloto. Poste li ekstaris kaj iris al la kemia laboratorio, kiun ili starigis. Tie devus esti sufiĉe da etanolo. Oni povas ekzemple miksi ĉi tion kun akvo kaj iom da glicerino Ĉar ne estas atingebla dron, la sola medikamento kontraŭ ĉi tiu malbenita soifo povas esti trinkego kaj longa dormo. Finfine, la skipo ankaŭ bezonis tiujn ok aŭ dek horojn antaŭ la venonta – kaj kiel li planis – fina atako. Kaj dum li dormos, Bart perfekte povos prizorgi ĉion.
* * *
John ankoraŭ sentis sin iom stultiĝinta, sed la kvanto da alkoholo, kiun li konsumis, reduktis lian dronmalsaton al tolerebla nivelo. Li malklare e rigardis ĉirkaŭ la Centra Kontrolĉambro sur la ŝipo de Klee. Poste li rigardis Bart-on kaj murmuris:
– Mi konsideris kiel la Bizh organizis ĉi tiun embuskon. Kaj kiel dank' al la detektilsistemo de ĉi tiu ŝipo ni povus superruzi ilin. – Li paŭzis, rigardante la instrumentojn. – Mi konkludas, ke ili devas teni almenaŭ du pretajn taĉmentojn ĉe ĉiu bazo en stato de plena alarmo.
Bart ekinteresiĝis: – Kial pli ol unu?
– Ĉar neniu ŝipo povas resti en preteco salti en nulon por pli ol kvin aŭ ses horoj sen eviti mem-malŝarĝadon. Kaj la stato de preteco devas esti ĉiam tenata. Do ili devas havi ĝemelajn taĉmentojn.
Bart ruĝiĝis – Kompreneble – li murmuris. – Stulta demando.
– Estas bone, amiko. Al la temo. Ĉiam estas floto ene de kelkaj lumjaroj, aŭ eble eĉ malpli ol unu jaro de ĉiu bazo, preta veni por helpi la bazon en ajna momento. Se ni apenaŭ emerĝas el la hipersfero, la bazo sendas mesaĝon al la postenoj. Disponante la precizajn datumojn, la floto atingas la batalkampon tre rapide.
– Jes – Bart iomete levis la brovojn. – Estas logike. Sed kiel ĉi tio rilatas al la detektilsistemo sur Berta?
– Antaŭ ĉio, ĝi ebligas precizan tempokalkulon. Ĉiuj tri embuskoj, en kiujn ni ĝis nun metis nin mem, havis unu komunan trajton. Ĉirkaŭ dek minutoj pasis ĉiufoje de nia apero ĝis la emerĝo el nulo de la malamika floto. Laŭ ordo: tempo por programi la mesaĝon kaj sendi la informojn, tempo por la postenoj transdoni la datumojn, tempo por la floto vojaĝi al la baza ĉirkaŭaĵo...
– Ĉi tio ŝajnas interesa.
– Nia minimuma ataktempo estas ĉirkaŭ kvar minutoj kaj duono – Ni emerĝas, forpafas ĉion, ŝargas ŝildojn por nulo kaj malaperas. Uzo de ĉiuj kanonoj, radiatoroj kaj lanĉiloj sendube devas konsumi tiom da energio, ke la kvarminuta ŝargo pliiĝas je almenaŭ duonminuto.
Bart kapjesis.
– Havante informojn pri la situo de la malamiko – John daŭrigis – ni povus elekti la optimuman emerĝlokon. Ni supozu, ke laŭlogike la embuska floto havas kaŝejon ĉe la kontraŭa flanko de la planedo, sur kiu troviĝas la bazo. Tiam ili tiam devas tra- aŭ preterpasi la planedon kaj emerĝi kun rapideco direktita for de la planedo. Ili devas halti kaj turni sin. Je la tutflota skalo ĉi tio bezonas tempon. Se ili venas de ie, sed de la sama flanko, sur kiu estas la bazo, ili ankaŭ devas malrapidiĝi. En ambaŭ kazoj, ili devas esti okupitaj je ĝi dum almenaŭ kelkaj sekundoj.
– Sed – Bart enmiksis sin – se ili restos tanĝantaj al la surfaco de la planedo? Tiam ili povos konservi iom da rapideco. Kaj ni, siavice, scios, de kiu flanko ili alflugas kaj ni povas antaŭvidi ilian movdirekton post emerĝo! – li ekstaris, ĉirkaŭiris la ĉambron, rigardis la tabulon sur risortoj. – Do ni povos determini ilian situon dum ni mem ankoraŭ estos en nulo. Post atako de proksime, kaj ni povas fari tion dank' al ĉi tiu aparato – li malpeze traŝovis siajn fingrojn laŭ la rando de la tabulo – ni tiam povos forflugi en la kontraŭa direkto al tiu, kiun ili uzos post sia emerĝo. Ili eĉ ne povos komenci la ĉasadon ĝis ili bremsos!
John denove ridetis – Ne kontraŭdirekte. Ĉi tio povus konduki al kolizio. Ni ĉiam trovos al ni optimuman padon aŭ eĉ kelke da ili. Se ni atakos la bazon tuj post emerĝo kaj poste suriros tiun padon, ili neniam atingos nin.
Bart ankaŭ ridetis, dirante: – Malgraŭ ĉio ni verŝajne ne devus riski ĝin jam ĉe tiu ĉi atako. Ili povas montriĝi sufiĉe inteligentaj por iomete prokrasti la datumsendo ĝis ili kontrolos en kiu direkto ni forkuras.
– Ni ĉiam povas turni nin dufoje – John respondis. – Kaj ĉi tio ĉiuokaze estas nia lasta atako. Estas nur unu problemo...
– Kia?
– La embuska floto en nulo povas moviĝi kun rapideco de ok lumjaroj per minuto, do ĝi povus en tiuj kvar minutoj bezonataj al ni por la atako troviĝi eĉ en la distanco de tridek lumjaroj aŭ pli. Kompreneble ĉe la supozo, ke mesaĝsendo ne postulas tempon. Mi pensas, ke ni povas facile dividi ĉi tiun distancon je du. Tio estas dek ses jaroj. Se ni konsideros ĉi tiujn kelkajn sekundojn por eventualaĵoj, ni povas supozi, ke la malamika posteno probable troviĝas ie ene de dek du lumjaroj for de la bazo. Mi ne pensas, ke la mirakla aparato de Berta havus tian atingodistancon.
– Nek mi – Bart respondis – mi esperis maksimume lumjaron aŭ du.
– Jes. Ni kreskigus longajn barbojn antaŭ ol ni povus lokalizi ilin en tiu dek du lumjara radiuso. Sed estas ankoraŭ unu afero: ili ne riskos transiri la planedon krom se neceso devigos ilin fari tion. Ĉiam estas la kvin aŭ ses-procenta risko esti forĵetita el la spaca kadro per distordoj en nulo. Se post la atako ni komencos forkuro al la suno, ni plej verŝajne evitos koliziopadojn. Nun, krom se la datumoj de Vez Do Han ne estas tute malĝustaj...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.