|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NE MEMORU LA TERONAŭtoro: C.C. MacApp |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Flikita, nearmita skoltŝipo, retirita el uzado en la Hohdana Floto kaj donita al Bart Lange kiel parto de pago por lia servo, eliris el hiperspaco proksimume unu dekonon de lumjaro for de la suno de Akiel. Bart determinis sian pozicion kaj lerte manovris la ŝipon en la orbiton de la planedo. Malsupre etendiĝis bluverda mondo kovrita kelkloke per ĝangalo kaj alie per herbo, sen oceanoj, sed kun multaj malgrandaj maroj kaj sennombraj lagoj kaj riveroj. Ambaŭ polusoj estis kovritaj per malgrandaj glaĉeroj. Nur kelkaj malklaraj brunaj makuloj proksime de la ekvatoro malforte elstaris kontraŭ la verdo. La atmosfero de la planedo estis relative dika, konsiderante ke la surfaca gravito de Akiel estis ĵus sub unu "g". Ĉi tie ne estis pli grandaj montoĉenoj. La planedo havis klare moderan klimaton, kio efektive donis al ĝi la impreson de giganta varmkulturejon. Eĉ je distanco de nur kvin mil futoj de la surfaco oni povis rimarki neniun kosmohavenon. Bart programis la simplan flugkomputilon por surteriĝi, rigardis la datuman ekranon kaj turnis sin al John:
– Se iu nerajtigita aperus en la ĉirkaŭaĵo, tiu devus surteriĝi speciale por rimarki ajnajn spurojn de la tekniko. Vi trovos neniujn radiosendilojn aŭ teletransmisilojn ĉi tie, neniujn videblajn fabrikojn aŭ domojn.Oni eĉ ne konstruis iujn ajn centralizitajn energifontojn, kies emisioj povus esti detektitaj el la spaco. Krome, ĉi tiu stelo estas sufiĉe malproksime de ĉiuj pli vojaĝataj kursoj. La Omniarcho diris, ke dum la tuta tempo, kiam li estis ĉi tie, nur kvar neanoncitaj ŝipoj aperis ĉe la rando de detektilatingokapablo, kaj nur unu el ili sufiĉe proksimiĝis por foti ĝin.
– Se ili havas la masdetektilojn ie en orbito ĉirkaŭ sia suno – li murmuris – ili vere devas esti majstroj de miniaturizado. Ekzemple, ĉi tiu punkto en la angulo de la ekrano H-4. Peco da roko maksimume ne pli granda ol mia pugno. Se ni vidas tian etaĵon, kial ni ne povas vidi ajnan spuron de detektiloj sur la ekranoj? Kaj tiam kiel ili transdonas informojn? Post ĉio, la sensiloj devas havi ian ligon kun la planedo, ebligantan transdonon...
– Ĝuste – Bart kapjesis iomete. – Sed por kapti ĉi tiun ondon, ni devus trapasi ĝin en la ĝusta momento de transdono.
Li etendis la manon kaj turnis tenilon por stiri la ŝipon sur herbstrion videblan sube.
– Ĉu vi rimarkis la flughavenon? – Li demandis.
– Ne.
Bart ridetis. – Kiam ni nur atingos la lokon kaj kaŝiĝos, ili forigos ĉiujn spurojn, kiujn ni lasas ĉe la alteriĝo. Se estas iuj antaŭzorgoj, kiujn ili ne prenis, estus vere malfacile imagi ilin.
La ŝipo malrapidiĝis dum ĝi kompletigis kompletan orbitencirkligon ĉirkaŭ la planedo kaj senmoviĝis kelkajn centimetrojn super ĝia surfaco.
La bildoj sur la ekranoj komencis ŝanĝiĝi rapide. Poste la nebuligita lumo de la flava suno estis tute fortranĉita, kaj la densa ombro de grandaj oblongaj folioj aperis sur la supra ekrano.
Post momento ili jam estis sur la betona ramplo, moviĝante malsupren. La restaĵoj de taglumo estingiĝis por momento, kiam la grandegaj pordegoj fermiĝis, sed baldaŭ ĉirkaŭe ekbrilis deko da helaj lampoj. La ŝipo moviĝis iom flanken de la enirejo kaj delikate loksidiĝis sur la betona planko.
Bart premis tri butonojn sur la komputila klavaro kaj la aero de Akiel komencis miksiĝi kun la atmosfero de la ŝipo eligante mallaŭtan siblon. Akta, sed agrabla aero saturita de ozono kaj la sufiĉe forta odoro de freŝaj folioj.
John, rigardante eksteren, ekvidis figurojn kovritajn per malhela lanugo aŭ pelto, kaj kelkajn sekundojn poste la majesta Plenviro Chelki aperis ĉe la enirejo de la ŝipo. Li klare estis patriarko – li certe pezis bone okcent funtojn, la haŭto sur lia vizaĝo estis griza, kaj ĉiu el liaj kvar kruroj estis pli dika ol la femuro de plenkreska viro.
Johno rememoris la ŝokon, kiun li sentis kiam li unuafoje ekvidis kelkajn Chelki-ojn. Chelki havas krurojn indajn je vila bovo kaj masivajn, barelformajn korpojn. Sed ĉi tie finiĝas ilia simileco al ordinaraj bovoj. La kolo kaj kapo de Chelki kreskas de karna ĝibo en la mezo de la korpo. El tiu ĉi ĝibo ankaŭ elkreskas du potencaj brakoj, finiĝantaj per grandaj, harplenaj kaj lertaj manoj kun kvar fingroj. Ili havas neniujn hufojn sur siaj piedoj, sed korniĝintajn fingrojn similajn al strutaj ungegoj. Oni povas diri kie la antaŭo kaj dorso de iu Chelki estas nur laŭ la direkto en kiu liaj piedoj kaj vizaĝo estas turnitaj (kvankam lia longa kaj fleksebla kolo permesas al li turni sian kapon tute malantaŭen). Ĉiuj aliaj organoj por ekskrementi kaj reprodukti, situas sub la korpo kaj estas nevideblaj unuavide.
La majesta Chelki movis siajn maldikajn lipojn, parolante angle kun preskaŭ nerimarkebla fremda akĉento:
– Bonvenon al Akiel, komandanto Braysen. Mi tre longe atendis por tiu ĉi tago – la voĉo de la Omniarch estis agrabla kaj profunda, la vortojn li parolis malrapide kaj milde. – Ni iru ien, kie vi povos sidi.
En la trairejo tra la subtera hangaro, ili preterpasis kelkajn indiferentajn Chelki-ojn, pli malgrandajn ol la Omniarch kaj kun malpli fortika konstitucio – ordinarajn laboristojn de neŭtrala tipo. Ili ankaŭ renkontis kelkajn simile konstruitajn individuojn kun multe pli granda mensa agado. Ili rigardis John-on, kapsalutante kaj palpebrumante al la Omniarch (signe de la respekto, kiel John jam lernis antaŭe). Ili plej ofte portis iajn ilojn aŭ instrumentojn, kio signifis ke ili estis teknikistoj, ne laboristoj. Proksime de la hangaro ili ankaŭ renkontis paron da individuoj preskaŭ same altaj kiel la Omniarch, sed kun ungegoj sur la piedfingroj kaj manfingroj, kaj kun feroce aspektantaj dentoj en la buŝo. Ili estis batalantoj – Chelki-maskloj, sed malgraŭ tio nekapablaj reproduktiĝi. En zonoj aŭ pli ĝuste en jungilaroj ĉirkaŭantaj iliajn rondajn korpojn, restis laserpafiloj. Krom la Omniarch, John kaj Bart vidis alian Plenan Masklon, pli malgrandan kaj pli junan kompreneble, sed ili vidis neniujn inojn ie ajn.
John sciis ke la Chelki-oj havis kelkajn sociajn trajtojn similajn al tiuj de teraj abeloj aŭ formikoj. Ĝi montriĝis esti multe pli simila ol John origine pensis. Plena Masklo ne nur iĝis la patro de granda nombro da idoj, sed ankaŭ povis produkti hormonojn en sia korpo, kiuj determinis la sekson kaj klason de individuaj infanoj. La novnaskito de Chelki estis nomita "ambio", kaj la Plena Masklo povis igi ĝin disvolviĝi en ajnan el multaj specoj. Kaj estis aliaj komplikaj rilatoj kiujn John ne komprenis – nur la Plena Masklo ĉiam posedis la plej altan intelekton.
John kaj Bart eksidis sur seĝojn perfekte adaptitanj al la formo de humanoidaj estaĵoj – cetere ja sufiĉe multe da tiaj estaĵoj ekzistis en proksimaj sektoroj de la Galaksio.
Sur la malalta tablo antaŭ la viroj staris karafo entenanta ian fermentitan sukon kaj tri glasoj.
La Omniarch, kompreneble, restis staranta. Dum momento li trankvile rigardis John-on kun stranga rideto – liaj kunpremitaj lipoj ne malkaŝis liajn dentojn de herbmanĝulo.
– Mi pensas, ke vi ne multe suferis pro via alianco kun la dron – li diris. – Tio estas bone. Mi maltrankviliĝis pri tio.
John ruĝiĝis. – Mi sentas min sufiĉe bone – li murmuris. – Bart diris, ke vi havas iajn fotojn por montri.
– Mi havas ilin – Chelki eltiris grandan tekon el iu kaŝejo, iris al la tablo kaj, flankenpuŝante la karafon, malfermis la kovrilon. – Ĉi tio estas tuta serio montranta la prenon de virinoj. Atentu iliajn aĝojn, eksperimentojn kaj iujn el iliaj korpoj. Kelkaj el ili estas ankoraŭ infanoj. Mi bedaŭras, ke ĉi tio estas sufiĉe malagrabla vidaĵo. Mi certigas al vi, ke Chelki ne okupiĝus pri tio, se ili havus la rajton elekti.
Ĉi tiuj vere estis konvinkaj fotoj. John rigidiĝis, poste eĉ tremis pro kolero. Kelkaj el tiuj ĉi fotoj... Li rigardis al Omniarch. – Ĉu vi estis tiu, kiu planis ĉi tion... ĉi tiun masakron?"
– Mi ne povas nei, ke mi antaŭvidis ĝin, Jonathan Braysen. Sed estis la Vulmot-aj kuracistoj-eksperimentistoj kiuj donis la ordonojn tie. Bonvolu vidi la ceterajn fotojn. Jen kelkaj fotoj montrantaj grupon de virinoj, kiujn ni prenis el la eksperimentaj stacioj.
La buntaj platetoj montris knabinojn kaj virinojn eskortajn de Chelki-teknikistoj kaj -batalantoj. La lasta foto montris (supozeble) la lokon, kie ili estis prenitaj – ordinaraspekta valo. Tio signifas, ke ĝi aspektus tute normale se ne estus kelkaj strangaj arbustoj en la fono. John, ankoraŭ tremante, forpuŝis la fotojn de si.
– Bone. Ni diru, ke mi estas konvinkita. Sed Bart diras, ke vi ne kondukos nin al la virinoj nun nek diros al ni kie ili estas. Alivorte, ni unue devas fari ion por vi. Kion?
Chelki palpebrumis dufoje konfirme.
– Vi devas kompreni – li diris – ke miaj planoj, estante tre ampleksaj, ne permesas al mi esti tro delikata. Mi esperas, ke malgraŭ ĉio vi konsentos ludi la rolon, kiun mi asignos al vi.
John forte glutis por malpliigi la senton de soifo, kiun nek la suko nek la akvo povus estingi.
– Ĉiuokaze, Omniarch, estas bone, ke vi estas honesta. Sed kial vi ne diras al ni, en kiaj kondiĉoj estas nun ĉi tiuj virinoj?
Chelki ekgratis sian kolon per vila fingro.
– Ĉar, Komodoro Braysen, estas danĝero, ke unu el vi falu en la manojn de la Vulmot-oj. Estus malbone, se ili ekscius sufiĉe por mortigi vin tuj. Kaj ankaŭ estus tragike por mia propra specio. Mi esperas, ke en ĉi tiu situacio vi konsentos lasi kelkajn el vi resti sur Akiel konstante. Kaj kredu min – la virinoj estas kiel eble plej sekuraj.
– Bone. Ni ne estas en situacio kie ni povas marĉandi. Kion vi volas, ke ni faru unue?
– Por nun, mi aranĝis ke vi servu ĉe via malnova amiko Vez Do Han – nuntempe la komandanto de la Hohdana Defend-Fortoj. Li havas kelkajn atakojn planitajn, kiujn li opinias taŭgajn por rekomendi al solduloj. Miaflanke, mi konsentis doni al vi malgrandan nombron da ŝipoj, kiujn mi akiris dum la jarcentoj: ok Vulmotajn armitanj skoltajn kosmoŝipojn kaj unu pli grandan ŝipon pezantan sesdek terajn tunojn. Kvankam ĝi estas sufiĉe malnova, ĝi estis modernigita, fortigita kaj ekipita per laserokanonoj. Ĝi ankaŭ estas parte ekipita per misiloj, kaj la Hohd provizos eĉ pli da ili. Aldone, vi povas reteni ĉiujn ŝipojn, kiujn vi akiros.
– Ĉu vi estis tiu, kiu aranĝis la aferon kun Vez Do Han?"
– Jes. Mi jam multfoje estis utila al li kaj al liaj antaŭuloj en la kampo de ŝpionado. Nur unu afero – Vez ne konas la lokon de Akiel kaj bonvolu ne informi lin pri tio. Tiel ankaŭ estos pli bone por ni. La grupo de homoj devos resti ĉi tie, kaj vi certe preferus, ke ili estu kiel eble plej sekuraj.
John sciis, ke li aspektis morna. Li rigardis la silentan Bart-on, poste rigardis la Omniarch-on.
– Kaj kion pluan vi deziros de ni, kiam ni finos labori por la Hohdanoj?
– Mi volas... – malrapide respondis Chelki – ke vi estu parto de la eskorto de certa grupo da senarmaj ŝipoj. Sed tio ankoraŭ ne nun. Kaj antaŭ tio, vi verŝajne havos kelkajn pli malgrandajn batalojn.
– Pli malgrandaj bataloj? – Braysen profunde enspiris. – Ili devos esti nur bataletoj. Kion oni povas fari per unu granda ŝipo kaj kelkaj armitaj skoltŝipoj?
– Aldonu kion vi akiros en bataloj. Kvankam mi konfesas, ke verŝajne ne estos multe da tio. Sed mi havas ankoraŭ ion alian por vi.
– Jes?
La Omniarch metis la fotojn en la koverton, la koverton en la tekon, kaj remetis la tekon sur la tablon. – Eble – li demandis malrapide – ĉu vi vidis objektojn faritajn de Klee? Aŭ ĉu vi aŭdis legendojn pri tiuj?
Johno levis la ŝultrojn.
– Kaj kiu ne aŭdis pri ĝi? Statuoj fanditaj el metalo, kiun neniu konas kaj kiuj daŭris tra dudek aŭ tridek mil jaroj sen korodi. Fragmentoj de aparatoj, kiuj delonge estas nesolvita mistero por la plej grandaj sciencistoj. Kelkaj kuirejaj aparatoj, iuj juvelaĵoj...
– Mi scias, – la Omniarch ŝajnis diri ĉiun vorton unuope – kie vi povas akiri la ŝipon de Klee. Sendifekta, ekipita per taŭga energifonto kaj daŭre taŭga por uzi. Kvankam ĝi ne estas tipa batalŝipo, ĝi povas esti sukcese ekipita per armiloj. Ĝi estas tre granda ŝipo. Miaflanke, mi helpos vin lerni kiel uzi ĝin kaj kiel funkcias la kontrolaj sistemoj. Mi studas Klee-teknologion dum multaj jaroj kaj mi scias ion pri ĝi.
– Ĉu vi diras tion serioze? – John rektiĝis sur sia seĝo. – La ŝipo de Klee?
– Jes. Ĝi estas parto de mia plano.
John ĵetis rigardon al la miregigita Bart, poste al la karafo sur la tablo, sed alvenis al la konkludo, ke la suko ne estingos la teruran soifon, kiun li pli pli kaj pli forte sentis. – Kiam vi donos al ni ĉi tiun ŝipon? – Li demandis.
– Tiam, kiam vi finos la tutan aferon kun Vez Do Han. Tia ŝipo certe utilus dum ĉiuj bataloj, sed vi devos resti nerimarkitaj. Dume, la ŝipo de Klee tuj kaŭzus sensacion kaj alarmus la najbarajn sektorojn de la Galaksio. En ĉi tiu kazo, restas al ni iu eta trompo, do estus pli bone se vi eĉ ne mencios ĉi tiun ŝipon al Vez Do Han. Ĝi devas esti prenita de la planedo apartenanta al la Hohd. Tial mi bezonas pretekston por iri tien, kaj ankaŭ vi. Do mi supozas, ke vi povas peti Vez Do Han pri neloĝata planedo en lia regiono kiel parto de la pago. Ne tiu, de kiu mi eligos la ŝipon. Ajna alia, kiu disponigus kondiĉojn taŭgajn por via raso. Eble vi volus ekloĝi tie post kiam vi reunuiĝos kun la virinoj kaj via specio denove komencos multiĝi?
– Mi ne tre ŝatas la ideon trompi Vez-on – John sulkigis la brovojn malkontente. – Do Han ĉiam estis honesta al mi.
– Ankaŭ al mi – Chelki ridetis malforte. – Kaj ankaŭ mi estis honesta al li ĝis nun. Sed mi pensas, ke ĝi estas nur neevitebla neceso. Pripensu ĉi tion zorge kaj mi kredas, ke vi finfine konsentos kun mi.
Rimarkinte, ke John konstante englutis la salivon, la Omniarch plenigis la glasojn kaj poste daŭrigis:
– Nun ankoraŭ unu afero. Vi povas havi bazon sur mia planedo ĝis vi faros la necesajn preparojn. Mi preferus, ke vi tiam translokiĝu aliloken – eble al la planedo, kiun Vez Do Han donos al vi? Vi komprenas, sendube, ke mi preferus havi kiel eble plej malmulte da trafiko ĉirkaŭ Akiel.
– Bone – murmuris Johno. – Ĉu vi iel subtenos la kontakto kun ni?
– Jes, kvankam pro singardemo mi devos forlasi Akiel-on kaj iri al alia kaŝejo. Mi aranĝos nerektan, diskretan manieron komuniki kun vi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.