La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NE MEMORU LA TERON

Aŭtoro: C.C. MacApp

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XXII

Ĝi estis longa koridoro, tute ne ampleksa eĉ por malgranda ŝipo, kun diversaj flankaj valvoj, kiuj plej verŝajne kondukis al la spaco inter la ekstera kaj interna ŝaktoj. Kaj kiam ili finfine preterpasis la sekvan malfermaĵon, ili trovis sin en loĝata segmento. John rimarkis la grandecon de tiu ĉi parto de la ŝipo nur kiam ili jam traflugis la distancon de kelkaj mejloj. La akso iranta tra la centroj de ambaŭ muroj estis dika tubo (se ion kun diametro pli ol duona mejlo oni povus daŭre nomi tubo). Nur malgranda frakcio de ĝi, ĉe kies fino ili eliĝis, estis malhela. Tra la ceteraj tridek mejloj unu flanko de la tubo brilis blindige. Ĝuste ĉi tio estis la "suno".

La "tero" kovris la tutan vastan muron de la cilindro, larĝan okdek mejlojn. Ĉe la ekstremoj suprenleviĝis montoj, meze estis valoj kaj "oceano", en kiu fluis riveroj. La loko inter la herbejoj kaj la piedo de la montoj estis okupita alterne de arbaroj kaj arbustoj. La herbo kaj ankaŭ kelkaj arboj tie havis la normalan verdan koloron, kvankam estis ankaŭ grandaj flavaj kaj oranĝaj plantoj. Sur la pintoj de la plej altaj montoj, laŭlonge de la pli proksima muro, ili vidis ion, kio perfekte aspektis kiel ordinara neĝo. Kaj tiel la "tubo" devis permesi ne nur la ekziston de "tago" kaj "nokto", sed ankaŭ doni la iluzion de la paso de jarsezonoj!

La sango de John forte pulsis en liaj tempioj. Li stiris la ŝipon flanken laŭ la kurbiĝo de la tero. Ili estis nun sufiĉe malalte – nur dek mejlojn super la tero, kaj la instrumentoj indikis la ĉeeston de artefarita gravito. Li rapide frapetis datumojn sur la pupitro, kaj ene de sekundo la komputilo respondis al li, ke surgrunde la altiro estos proksimume unu "g".

Poste, per tremantaj manoj, li direktis la teleskopon al la loko, kie, laŭ la vortoj de Omniarch, la virinoj kaj knabinoj estis forlasitaj antaŭ preskaŭ dek jaroj.

Li nenion vidis.

– Kompreneble – li konsolis sin – ĝis nun ili jam centfoje povus moviĝi multe pli malproksimen."

Li ĵetis rigardon al la ceteraj ekranoj, vidis la plej grandan parton de la kontraŭa kurbiĝo de la tero. Ĝi ne estis multe malsama ol tiu, super kiu ili ĵus estis transflugantaj.

Fred Coulter ekstaris malantaŭ li. – Ie devis esti torento. Kaj arbareto tuj apud la loko, kie la torento enfluas en la valon.

– Mi precizigis ĉi tiun lokon – John preskaŭ grumblis. La angoro kaŭzis doloron en liaj pulmoj kaj stomako, kaj tremon de ĉiu muskolo en lia korpo. Daŭre estis nenio kaj la tago jam malrapide finiĝis. Li flugis eĉ pli malsupren... Fred forte kaptis lian brakon. – Tie! Tendo!

John pene programis la surteriĝon.

* * *

Kun malgranda pistolo enmane – kaze de renkonto kun iuj danĝeraj bestoj – John iris tra la herbejo. La herbo odoris same kiel sur la Tero, sed la arbustoj laŭlonge de la torento havis strangan, safranan koloron. El la direkto de ĉi tiuj arbustoj ĝuste nun ŝajnis aŭdiĝi mallaŭta, malfortiĝanta tintado. Fred Coulter paŝis apud li, kaj kelkajn jardojn pli malantaŭe iris la ceteraj viroj. Ili kviete atingis la randon de la arbareto kaj haltis, rigardante la kabanojn kaj tendojn apude. La loko ŝajnis senhoma. La nervoj de John eĉ pli streĉiĝis, li malfacile glutis la salivon. Li donus nun la tutan universon por pecon da drono... Li profunde enspiris kaj provis krii, "Hej!" Ekbruis nur ia malforta, preskaŭ nekomprenebla sono. La sekva provo sukcesis pli bone!"

– HEEJ!!!

El iu loko ĉirkaŭ kvindek metrojn for de ili, el la densejo, aŭdiĝis unue ia obtuza krio, kaj poste unu sola, alta voĉo, plena de timo kaj nekredemo, ekkriis: "Hej!?"

Kaj subite John kaj la aliaj viroj perdis la kapon, kriante, kurante kaj plorante samtempe. El post la arbokurteno aŭdiĝis ĝojaj ploroj kaj krioj, virinaj krioj. La virinoj iris al ili.

La unua virino aperis...

Subite ekregis stranga, neatendita silento. Du grupoj da homoj silente rigardis unu la alian. John sentis tiel intensan doloron en sia brusto, ke li timis havi koratakon.

Poste el la grupo de virinoj aŭdiĝis mallaŭta voĉo, plena de nekredemo kaj arda espero: – Fred?

Coulter retenis la spiron, poste perforte enspiris, preskaŭ sufokiĝante.

– Eliza?

La virino, flanken puŝante siajn kunulinojn, paŝis antaŭ la grupon, kaj Fred ekkuris renkonte al ŝi. Ili frapis unu la alian, preskaŭ renversante sin, kaj brakumis unu la alian, tenante sian ekvilibron, forte alpremiĝante. Ili diris nenion. La vortoj ne havis signifon.

Ĉiuj staris kaj rigardis unu la alian dum longa momento. Neniu moviĝis. Sed subite ambaŭ grupoj de viroj kaj virinoj estis skuitaj de neregebla plorado...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.