La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2024 Geo |
La Enhavo |
El Requemado, la setlejo tie enireje de la ĝangalo, komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj kiel monterio. Post kiam estis hakita ĉiu mahagonarbo, kaj kiel en ĉiuj ceteraj monterioj, ne estis plantita eĉ unu nova mahagonarbeto, kvankam la koncesioj eksplicite devigis tion, amiko de la Jefe Politico akiris la monterion por kelkaj centoj da pesoj de la registaro, poste li logis tien kelkajn indiĝenajn familiojn, por ke ili laboru tie kiel peonoj. Li enoficigis viron kiel mayordomo-n kaj ŝanĝis tiun iaman monterion en ranĉon. Tiu ranĉo estis tre malbonstata kaj havigis al la posedanto, kiu neniam iris tien, sed vivis en Jovel kaj tie entreprenis malgrandan butikon, preskaŭ neniun gajnon, eble cent pesojn ĉiujare. La mayordomo ne ricevis salajron, sed devis doni pagojn al si per la vendo de vivnutraĵoj al la karavanul- kaj mahagonuloj, kiam ili en la marŝo restadis tie dum nokto antaŭ ol ili iris plu.
Don Chucho, la aktuala mayordomo, terure ektimis, kiam la primara kompanio almarŝis tien kaj intencis sampadi proksime de la ranĉo. Li provis demandi kelkajn el la muchachos, ĉu la monterio finiĝis aŭ ĉu ili estas eksigitaj kaj kial ili havas mulojn kaj ĉevalojn de la monterioj ĉe si, sen akompano de capataces. La respondojn, kiujn li ricevis, estis malabundaj kaj konfuzaj. Sed li estis sufiĉe atentema ne tro insiste esplori, kial la muchachos troviĝas dum marŝo. Fine li trankviligis sin per tio, ke en vero ĝi ja ne koncernas lin, kial la muchachos forlasis la monterion.
Sed kiam poste ĉiutage alvenis plua grupo kaj neniu el la antaŭe almarŝintaj formarŝis, sed la kampadejo fariĝis pli kaj pli granda, li decidis sendi iun el la peonoj kun sciigo al la plej proksima bieno. Sed lia edzino konsilis al li, ke li lasu tion. „Ĝis nun neniu ŝtelis ion de vi, Chucho. La muchachos pagas tion, kion ili aĉetas. Kvankam ne estas multe, kion ili aĉetas, ĝi estas ja tamen pli ol nenio. Kaj, se la muchachos konsentis ion inter si, kial tio koncernu nin? Se konatiĝos, ke vi sendis viron al la bienoj kaj, ke vi perfidis ilin al la rurales, tiukaze la sekvoj por ni ĉiuj estos mornaj. Tion vi scias bone, lasu tial la fingrojn de tio. “
Don Chucho akceptis, ke lia edzino denove pravis. Tio dolorigis lin pli ol la proksimeco de la granda kampadejo de indiĝenoj, kiuj troviĝas en marŝo kaj - kio estis la plej malagrabla - havis armilojn ĉe si. De kie la muchachos havis la revolverojn, ĉasfusilojn kaj ŝrotpafilojn, li certe divenis. Sed li estis sufiĉe saĝa tion ne laŭte konfesi al si mem, ĉar li timis, ke li falus pro teruriĝo tuj morta teren, se li klare imagus, kio eventuale okazis en la profundo de la ĝangalo kaj en la monterioj. Lia edzino havis la saman percepton. Sen tio, ke ambaŭ interkonsiliĝus pri tio, ili tute ne permesis al si interparoli pri pensoj, kiujn ili tiurilate havis. Estis en ĉiu kazo kaj ankaŭ por la sobra menso multe pli bone supozi, ke temas nur pri tute neklara suspekto. Certeco certe puŝus ilin en panikon.
Sed la decida kaŭzo, kial don Chucho ne sendis heroldon kun sciigo, estis prudenta kaj vere strategia. Li diris tute ĝuste al sia edzino: „Se oni informos la rurales pri la almarŝo de la ribelantaj muchachos, tiukaze la rurales ne marŝos ĉi tien, sed restos proksime ĉe la ranĉoj kaj bienoj kaj urbetoj, kie ili atendos la trupon kaj tie batalos kontraŭ ili. La muchachos malvenkos en la batalo kaj retrofuĝos en la ĝangalon, kie ili kaŝiĝos, ĝis ili unuope povos ŝteliri en siajn vilaĝojn. Se ili retiriĝos, ili devos denove preteriri la setlejon, ĉar la ĝangalo estas ilia sola savelirejo, ĉar tie ili ne devos timi atakon. Se ili revenos, tiukaze, kiel despera aro, venkita kaj humiligita, malsata, ĉagrena, kolerega, tial de la setlejo ne postrestus eĉ ununura tigo, neniu porko, neniu kapro ja neniu kokino.
Sed kio estas plej terure, tio estas, ke oni mortbatus min kiel malsanan hundon, kaj ankaŭ vin, kaj neniu scias, kion ili krome ankoraŭ farus kun vi. Intertempe ili ja ekscius, ke mi perfidis ilin al la rurales. “
Don Chucho ekkonis la situacion bone. Tion devis agnoski eĉ lia edzino. Ŝi diris: „Vi estas multe pli prudenta ol mi pensis, Chucho. “
Li respondis: „Bone, vieja, ke vi fine foje konsentas tion, kiu el ni havas la pli grandan cerbon en la kranio. Estas malofte, ke vi foje ŝatas la saĝon de via edzo. “
„Domaĝe, ke vi tiel malofte malkaŝas tion. “ Ŝi mangestis lin en la argilan domon, en kiu ili loĝis. Kiam li enestis, ŝi iiris al li: „Estos pli bone, se vi ne tiom ofte montros vin ekstere.“
Tro proksime de la ranĉo la kampadejo kompreneble ne troviĝis. Por tio en la ranĉeto ne estus sufiĉe da loko, ĉar la ranĉuloj senveprigis ja nur ĝuste tiom da ĝangalo, ke ili havis lokon por la kabanoj de la peonoj, tiel, kiel por la maizkampoj kaj fabaj agroj. Sed survoje, iom pli proksime al la bienoj, ĉirkaŭ kilometron for de la ranĉo, estis senarbejo ĉe la bordo de la rivero, dense prikreskata per dratecaj ĝangalaj herboj kaj alta fragmito. Kaj estis tiu senarbejo, kiun El General ordonis kiel kampadejon por la trupo.
La senarbejo havis la strategian avantaĝon, ke de la ranĉo apenaŭ iu povis iri al la bienoj aŭ en la maldirekto preteriri la kampadejon, ĉar tie estis la ununura travadejo trans la riveron, kiu tiutempe sekve de la pluvo estis alta, kaj verŝajne aliloke nur kruceblus, se oni entreprenus iri sur longa ĉirkaŭvojo, kio povus daŭri tagojn. Nur trovi tiun ĉirkaŭvojon kaj esplori ĝin povus daŭri tutan semajnon.
Estis do sufiĉe da kaŭzoj, kial la ĉefa stabo de la ribelula arupo ne devis atendi atakojn de la rurales kaj de la federaciaj soldatoj. Neniel tie, ankaŭ ne interne de la sekvaj ses tagoj. Neniu kiom ajn kuraĝa polica kompanio de la diktatoro marŝus tien por kvazaŭ buĉi la trupon. La ĝangalo tie estis ankoraŭ tro masiva kaj tro densa.
Mitraloj tie tute ne havis valoron, kaj eĉ la bonegaj karabenoj en tiu tereno ne sufiĉus. Tie uzeblis nenio el ĉi tio, kion soldatoj sur ekzercejeoj kaj kazernaj kortoj kaj dum manovroj lernis tiel pene. Tie la muchachos, kiuj iris nudpiede kaj konis la ĝangalon, ĉiam kaj ĉiufoje havis avantaĝojn kontraŭ kutimaj soldatoj. Tie batalis ĉiu viro sen kompato kaj sen pardono. Tie bastonoj, maĉetoj, tranĉiloj, ŝtonoj kaj la duraj pugnoj de la hakistoj havis pli grandan valoron ol la plej perfekta karabeno. Ĉion tion sciis kompreneble ankaŭ la oficiroj de la polico kaj de la soldatoj sufiĉe bone. Kaj tial la muchachos, eĉ se la rurales ricevus sciigojn de la ribelo, estis tie, kie ili kampadis, sekuraj kontraŭ ĉiu atako.
La militkonsiliĝo, kiu aktuale okazis, estis vigla. Sed ne evidentiĝis tie la malgajiga sorto de ĉiuj revolucioj kaj de ties parlamentoj, en kiuj oni interkonsiliĝis kaj interkonsiliĝis, paroladis kaj paroladis - kaj se tiam fine decido estis farita - la paroloj denove komenciĝis kaj ripetiĝis, speciale pri tio, kiel tiu decido estu realigata kaj efektivigata.
Estas ĉiam la revoluciaj parlamentoj kaj ties kunsidoj, kiuj fuŝas revolucion kaj fine faligas ĝin.
Dum oni diskutas kaj kverelas en longaj kaj lacigaj kunsidoj, kiu parolu do kaj kiu ne, kio apartenu al la tagordo kaj kiel aspektu la flago de la revolucio, la kontraŭuloj havas tempon kaj trankvilon trovi la fadenon en la konfuziteco, sin kolekti kaj ekmarŝi. Kaj antaŭ ol la diskutantaj revoluciuloj interkonsentiĝis pri tio, kiu havu la rajton skribi noktpasportojn kaj kiu havu la rajton aranĝi sian buroon en la urbodomo, la kontraŭuloj estas jam malsupre ĉe la pordo de la halo, en kiu la revoluciuloj parolas, ili jam arestis la gardintojn kaj nun grimpas sur ra ŝtuparo supren por aresti la tutan kunsidaron. Ekstere intertempe jam ne estas plu revoluciuloj, dekonon oni pafmortigis, du dekonoj estas en la kazernoj, kie oni ĝuste traktas ilin per pugnoj kaj plua dekono fuĝas aŭ kaŝiĝas. Kaj ĉiuj ceteraj kontentas, ke nun fine la revolucio finiĝis kaj ĉiu ree trankvile kaj plezure povos okupiĝi pri sia laboro kaj, kun subteno de sia edzino, rajtas meti novan mizerstatan proleton en la mondon.
Bonŝance la muchachos ne estis malnovaj kaj ekzercitaj revoluciuloj, kiuj pasigis sian ĝistiaman vivon per tio, preni en kunsidoj la vorton, verki fajre ruĝajn artikolojn por revoluciaj gazetoj kaj ĉiam almozpeti pri krompagoj por tiu aŭ tiu ĉi celo de la movado. Se al tiuj ekzercitaj maljunaj kaj spertaj revoluciuloj iutage, tute neatendite de ili, falas revolucio de subigatoj kaj tiranatoj sursinen, tute sen la kunagado de la la malnovaj revoluciuloj, kaj esence eĉ kontraŭ iliaj volo kaj intencoj, jen ili staras senhelpe, ne scias kiel fari ion kaj kion, kaj sopiras la malnovan trankvilon kaj ordon, en kiu ili rajtis oponi kaj oni festis ili pro tio, sen tio, ke ili krome devis riski ion.
La militkonsiliĝo de la muchachos pro aliaj kaŭzoj fariĝis sigla, kaj ĝi havis pro aliaj kaŭzoj, spite al longaj interparoloj, neniujn rezultojn. Oni tie parolis ne pri iuj programeroj, ne pri tio, kiu vidpunkto estas la plej revolucia kaj kiu estu rigardata kiel perfidulo, sed la kverelo temis pri tio, kiu el la trupo nun, kiam la afero fariĝos serioza, marŝu je la pinto. La kompanio, kiu estas gvidonta la trupon, havos la glorriĉan perspektivon, esti mortpafita ĝis la lasta viro, tuj, kiam la rurales estos metintaj mitralon surteren. Antaŭe, antaŭ ol la mitralo estos malŝarĝita de la muloj, la ruraloj ne restos senagadaj. Por tio havas ja ĉiu el ili novan magazinkarabenon kaj Colt-revolveron. Krome rurales kaj federales estis ekzercitaj pri tio, tuj, kiam estas okazo, uzi la armilojn, donitajn de la kaciko al ili, kontraŭ ribelantaj proletoj kaj indiĝenoj, kiuj por la salajro, plej grandanime ofertita al ili, ne volas labori aŭ fariĝas eĉ ribelemaj. Tia uzado de karabeno estas pli agrabla ol iu alia kontraŭ grave armita malamika lando, kiu same havas karabenojn kaj mitralojn.
Kompreneble, tie dum la militkonsiliĝo kaj la kverelo pri tio, kiu trupo aŭ kompanio marŝu antaŭe, ne temas pri la gloro, kiu trupo aŭ kompanio el ili oferu sin kaj uzu siajn korpojn kvazaŭ kiel protektan remparon por la sekvaj kamaradoj. Por tiaj idealaj kaj bele aspektantaj agoj en poemoj kaj rakontoj la muchachos havis eĉ ne la plej etan intereson. Bonŝance ili ne estis stultigitaj kaj ŝtipkapuligitaj de artikolverkistoj kaj de kunsidoparolantoj. Ili estis sobraj kaj praktikaj. Por ili ne temis pri tio gajni gloron, sed ili havis neniun alian penson krom tiun forpreni de la rurales la belajn karabenojn, revolverojn kaj mitralojn.
Neniu el la muchachos, kun escepto de El Profesor, iam legis artikolon en revolucia gazeto, ili neniam studis la historion de revolucio aŭ de ribelo, ili neniam partoprenis en kunsido aŭ iam aŭdis pri programo. Sed ĉiuj posedis bonan naturan instinkton, kiu instruis ilin, ke tiukaze, se oni posedas la armilojn kaj la malamiko ne, oni gajnas la revolucion aŭ la ribelon aŭ la leviĝon aŭ la strikon aŭ kiel ajn oni nomas tion, kio garantias al la proletoj justecon, ĉar en sia lasta formo temas ĉe ĉiuj veraj revolucioj ne pri pli da salajro, ne pri dispartigo de ĉiu posedo, ne pri privilegioj, sed pri tute nekaŝita kaj nekamuflita justeco.
La senco de la ribelo por la muchachos provizore estis neniu alia krom ne plu esti subigitaj, ne plu batitaj, ne sklavigitaj. Ekde sia infaneco spertis kaj vidis ĉiu muchacho, ke ĉiam tiu, kiu portas revolveron surpostaĵe aŭ karabenon pendigitan surŝultre, rajtas subigi, ekspluati, bati kaj komandi la indiĝenojn, kaj ĉar la indiĝenaj proletoj ne havas revolverojn, tial la indiĝenoj devas obei kaj akcepti ĉion, kio estas fie farata al li. Kaj, se indiĝeno malfermas la buŝon por diri ion kontraŭ tio, oni batas la indiĝenon per la revolvera tenilo sur la buŝon aŭ per la karabentenilo en la stomakon. Tial estis tute nature, ke por la muchachos la posedo de armiloj estis samsignifa al la venko de la ribelo; de ĉiuj kontraŭuloj forpreni la armilojn do signifis al ili sekurigi la rezultojn de la revolucio por ĉiuj estontaj tempoj kaj okazaĵoj.
La kompanio, kiu marŝos je la pinto, havos la unuan renkontiĝon kun tiuj, kiuj posedas la armilojn. Ke de tiu kompanio tri kvaronoj estos mortpafitaj per la kugloj de mitraloj, estis al ĉiu muchacho tute klara. Sed ankaŭ, ke kvarono el ili verŝajne transvivos. Kaj tiu kvarono havus la rajton je la konkeritaj armiloj. Tiel, kiel ĉiu homo aliloke, kiu aĉetas loteribileton, esperas, ke li gajnos la grandan premion, tiel ĉiu muchacho esperis aparteni al la transvivonta kvarono kaj elserĉi al si inter la konkeritaj armiloj tiujn, kiuj plaĉos plej multe al li.
La longajn parolojn kaj kverelojn pri tio, kiu el la trupoj kaj la kompanio de tiam formos la antaŭirantan puŝtrupon, El General kaj Celso subite rapide finis.
El General elkriis sen paŭzo: „Damnita fiularo, ĉu vi estas gregoj el oldaj inaĉoj kaj plorulinoj, ke vi ĉi tiel longe babiladas? Ni estis la antaŭiranta kompanio kaj ni restos la antaŭiranta. Do finu la diskuton kaj trankviliĝu!“
Ĉar tiu mallonga kaj decida parolo al la armeo ŝajne ankoraŭ ne estis sufiĉe klara al Celso, li ekstaris de la bivakfajro kaj vokis: „Damnitaj filoj de putino, jenaj kamaradoj, kiuj ne konsentas pri tio, kion El General ĝuste diris al vi, ricevos baton sur la fian vizaĝon. Komprenu! Ni estas en ribelo. Kaj en ribelo oni ne parolas, sed batalas. Vi ĉiuj estos ankoraŭ en la vico. Nur ja ne afliktiĝu pri tio. Kaj post ses tagoj vivos ja ĉiel kaj ĉiukaze nur duono el vi plu. “
„Viva! Bravo!" vokis la muchachos. Kaj kelkaj vokis : „Ĝuste, Celso, sed la alia duono havos la fusilojn kaj la kartoĉojn. Tierra y Libertad!“
Dum tiuj paroloj alvenis tie en la kampadejo indiĝenaj viroj, kiuj vivis kiel peonoj en la setlejo. Ili konis kelkajn muchachos el pli frua tempo. Estis nokto. En la hela tago ili ne kuraĝis iri tien, pro timo pri la mayordomo de la ranĉo.
Timeme ili proksimiĝis, ĉar ili ne certis, kiel la trupo akceptus ilin. Ili ja ne apartenis al tiuj aliaj kaj ĝis tiam kaj dum la tagoj de la almarŝo de la multaj trupoj kaj la kompanio ili entreprenis nenion por povi gajni la konfidon aŭ la amikecon de la ribelantaj muchachos. Estus tute normale, se la muchachos rigardus ilin kiel spionojn, kiuj ne venis tien por trovi kunulojn en la ĝenerala batalo, sed ŝteliris tien nur por esplori la planojn de la muchachos kaj tiam sciigi ilin al sia mayordomo aŭ eĉ por gajni peson kaj por perfidi la ribelulojn al la rurales aŭ al la plej proksima bienulo.
Sed pro la viroj, kiuj konis ilin el pli frua tempo, ĉar ili devenis el la samaj vilaĝoj kaj apartenis al la sama nacio, ili ja ne multe, sed tion kaj tion ĉi, eksciis. Ili sciis, ke la aibeluloj troviĝis en ribelo, ke ili ĝisdetale „purigis“ la monteriojn kaj nun estis dum marŝo por „purigi“ foje same tiel detale ankaŭ la bienojn.
Ĉar ili sciis tion, ili ankaŭ tuj tuŝis la kernon de la afero, tuj, kiam ili estis en la kampadejo.
Ili demandis, kie estas la leader, la capitan, kaj oni diris, ke tiuj estas El Profesor kaj El General. Ili iris al la bivakfajro, kie kaŭris la armea stabo kaj la ĉapelojn ĝentile deprenante, ili diris: „Jefe, kion ni faru ĉi tie, ĉu vi ne volas diri tion al ni?“
„Mi ne estas via ĉefo, hombres“, respondis El Profesor. „Ne plu estas Jes, kaj ankaŭ ne patrones. Mi estas via camarada. Kaj, se vi estas peonoj kaj campesinos tie en la aĉe kota ranĉo, jen estu bonvenaj, vi estas niaj kamaradoj. Tierra y libertad! Teron kaj liberon por ĉiuj, sen capataces kaj sen patronoj!“
„Camaradas, tio estas ja ĝuste tio, kion ankaŭ ni celas. Pecon da tero, kiu apartenas al ni, kaj liberon por povi kultivi la peceton da tero en paco sen batoj de mayordomos, kaj, ke ni kune povos paroli kaj interkonsiliĝi pri tio, kion ni celas, kaj ke oni ne batu nin sur la buŝon. Jen ĉio. Kaj, se ni havos tion, ni estos kontentaj kaj ne partoprenos en ribelo. “
„Bone, se vi celas tion, jen vi estas camaradas buenos, fidelaj kunuloj. Ni bezonas pli da batalantoj, ĉar sufiĉe da ili estos mortpafitaj. Tiukaze do tuj iru kun ni. Frumatene ni ekmarŝos. “
Mire, Jefecito, atentu ĉefĉjo“, komencis paroli la vortgvidisto.
„Damne kaj malbenite, ĉu mi ne diris, ke vi ne diru ĉefo al mi. Ankoraŭfoje tion, kaj mi boksos vin grimacen. “
„Perdoneme, Camarada. Mire. Pripensu: mi havas etan milpa, peceton da kampo, kaj tie mi nun plantis maizon. Se mi irus kun vi, mi ne povus rikolti la maizon. Kaj mi havas tri porketojn. Kion mi faru kun tiuj?“
„Vi ja volas havi teron kaj liberon, ĉu ne?“
„Certe vi volas havi tiujn. Sed jen pripensu, krome mi iavas ankoraŭ edzinon. Tiu ĝuste nun estas grave graveda. Daŭros nur ankoraŭ tri semajnojn, diris la madrona, kiu tiam helpos al ŝi, ĝis ŝi naskos la infanon. Tial mi nun ne povas lasi mian edzinon sola. “
„Bone, tiukaze do restu ĉi tie. Kaj pli bone eĉ estus, se vi ĉiuj restus en tiu ranĉo, kaj plu lasos bati vin kaj larĝbati viajn fiajn vizaĝojn, se vi malfermos ilin. “
„Ni volonte ĉion tion ŝanĝus. La ranĉon ni bone povus uzi por ni mem. Ni havas ĉiuj tie, vi povas demandi ĉiun el ni, nur etan kampon, kie ni plantas nian maizon kaj niajn fabojn. Por tio, ke ni ricevis la etan kampon, ni devas labori ĉiumonate tri semajnojn por la ranĉo, sen tio, ke la mayordomo pagus eĉ nur centaviton. “
„Ĉu vi ĉiuj havas maĉeton?“ El General tiel daŭrigis la interparoladon.
„Kompreneble, camarada, ni ĉiuj havas maĉeton. “
„Bone do. Se vi senarbigus por nova milpa lokon en la ĝangalo kaj arbusto staras en la vojo, kion vi farus tiukaze?“
„Mi akrigus mian maĉeton kaj dishakus la arbuston en pecojn. “
„Prave, amigo. Kaj se vi volas havi teron kaj liberon sur la ranĉeto, kie vi nun laboras, se oni fie traktas vin kaj vi ne perlaboras eĉ centaviton, kiu baras tiukaze vian vojon?“
„Tion vi ja scias, camarada. Jen don Chucho, la mayordomo. “
„Do, tiu baras la vojon kontraŭ via sopiro pri tero kaj libero, ĉu?“
„Tion mi diris, kaj tion scias ja ankaŭ vi. “
„Vi ja ĉiuj havas maĉetojn, ĉu ne?"
„Kompreneble ni havas maĉetojn. Florencio kaj Marcos, tiuj havas eĉ du da. “
„Kaj vi ankaŭ bone scias kiel akrigi la maĉetojn, ĉu?“
„Tre bone. Tion ni faras ja ĉiumatene du horojn antaŭ ol Suno leviĝas, ĉar ni ĉiuj kun akrigitaj maĉetoj devas starigi nin en vico antaŭ la mayordomo kaj longe antaŭ ol ekaperas Suno. “
„Tiukaze prenu do viajn maĉetojn, akrigu ilin bone kaj forigu ĉion, kio baras vian vojon, se vi volas havi la ranĉon. “
Kiam la peonoj estis for, El General vokis la kapitanojn el ĉiuj grupo al si, por eldoni la komandojn por la sekva tago.
Ili decidis, ke de tiam ĉiuj grupoj restu kune pli proksime, ĉar en unu el la tri sekvaj tagoj verŝajne okazos la unuaj kunpuŝiĝoj. La kompanio gvidata de El General, de lia staba ĉefo Celso kaj El Profesor, marŝis antaŭe kiel puŝtrupo. Tridek minutojn poste sekvis la dua kaj tria marŝgrupoj. Same tridek minutojn poste sekvis la kvara kaj kvina grupoj. La sesa, sepa kaj oka formis la dorsan protekton, en kiu estis kondukataj tri kvaronoj de ĉiuj muloj kaj ĉevaloj, kaj kie troviĝis ankaŭ la rezervoj de la nutraĵprovizo. Ĉiu muchacho portis krome sian pakon, tiel, kiel kutime en sia vivo, kiam li marŝis. La inoj kaj infanoj, kiuj estis en la trupo iris en la grupoj, en kiuj kunmarŝis iliaj edzoj kaj patroj. Kelkaj inoj, inter ili ankaŭ Modesta, marŝis en la puŝkompanio, sed ili portis sian pakaĵon tiel, kiel la edzoj.
Kion la muchachos faros kaj kiel ili kondutu, se ili atingos sa bienojn kaj la vilaĝojn, tion ili ne interkonsilis. Ili eĉ ne havis la penson, ke ili devus interkonsiliĝi pri tio, kio okazu, se la rurales kaj federales fine estos venkitaj. Sen scii tion, kaj denove nur sekvante sian instinkton kiel subigitoj, ili agis tute bone. Ne havas valoron interkonsiliĝi dum tagoj aŭ dum semajnoj kaj kvereli en kunsidoj, kion oni devos fari, kiam la revolucio estos venkita, kiam la kontraŭulo jam sternis sin surtere pro nokaŭto kaj ne plu povas eĉ movi sin. Venku la revolucion, neniigu ĉiujn kontraŭulojn, kaj ĉiujn, kiuj povus fariĝi viaj kontraŭuloj, kaj se vi estos farinta tion, interkonsiliĝu pri tio, kio nun devos okazi!
„Ankaŭ vi ja ne dispartigas la felon de jaguaro, antaŭ ol la jaguaro estas mortpafita kaj ĝi ne plu povas fuĝi“, diris El Profesor al Andreo, kiam Andreo konsilis, ke ili faru planon kiel estu dividita la bieno, kie li naskiĝis kaj kie liaj gepatroj laboras kiel peonoj.
„Sed ĝi estas ja eble bona, jam antaŭe serĉi iun, kiu volus aĉeti la felon, por ke oni ne tiom longe ĉirkaŭkuradu kun la felo. “
„Sciu, Andreo“, instruis lin El Profesor, „provizore lasu la aĉetantojn de feloj mem cerbumi pri tio. Se la feloj foje iam estos kun garantiaĵo viaj, la aĉetantoj venos per si mem, kaj tiam estos tempo por paroli pri la prezo kaj la pagmaniero. “
Estis ankoraŭ profunda nokto ĉirkaŭ je la tria matene, kiam El General alvokis la virojn de la antaŭkompanio, ke ili tenu sin marŝpretaj. La ceteraj grupoj havis ĉiuj tridek minutojn pli da tempo ol la antaŭiranta grupo.
Dum kvar tagoj pluvis nur malofte. Sed tiam, mallonge antaŭ noktomezo, pluvis denove dense. Kompreneble ne plu estis la pluvelverŝiĝaj torentoj, kiuj kvazaŭ pafiĝis el la nuboj. Sed estis tamen suka kaj forta pluvo, kiu dum du horoj moligis ne nur la tutan kampadejon, sed ankaŭ kunsinkigis ĉiujn malgrandajn rapide konstruitajn palmkabanojn. La tuta trupo en tiu horo, kiam El General donis la signalon al la unua marŝformacio, estis tiom malsekigita, kvazaŭ ĝi ĵus vadis tra alta rivero. Kostis senfinan penon kaj paciencon teni brulantaj la bivakfajrojn de la kampadejo. La muchachos sekigis siajn pakojn kaj vestojn, kuiris kafon kaj varmigis la fabojn kaj la rizon.
Ĉirkaŭ la kvara la pluvo malfortiĝis kaj El General ordonis, ke la antaŭiranta kompanio ekmarŝu.
La muchachos ĵus levis siajn pakojn por ekmarŝi, kiam la peonoj, kiuj vespere estis en la kampadejo, proksimiĝis kaj demandis pri El Generalo.
„Ĉu vi do pripensis marŝi kun ni?“ demandis El Generalo.
„No, camarada", respondis la vortgvidanto. „Tio nun ne plu necesas por ni. Ni havas nun tion, kion ni volas. Ni havas teron kaj liberon. La ranĉeto estas nun nia. Ni dividos ĝin hodiaŭ inter ni. “
„Kaj la mayordomo donis al vi la ranĉeton, ĉu?“
„Jes. Kompreneble, kiam ni diris al li, ke ni kultivis la ranchito-n jam dum kelkaj kelkajn jaroj, kaj ke tial la ranchito nun devu aparteni al ni, ĉar ni kreis ĝin elhakinte ĝin el la ĝangalo, jen diris la mayordomo, don Chucho, ke li tion jam atendis. Li diris, ke la pedikohavaj kaj kotaj insurekciuloj el la monterioj fi-agitis nin kaj, ke tiukaze, se ni ne tenos fermitaj la buŝojn, li skurĝos ĉiun el ni centfoje, tuj kiam la malbenitaj, stinkantaj kaj kotaj ribelaj incitantoj foje estos foririntaj. “
„Kaj kion vi respondis?“
„Nu, ni diris apenaŭ ion, ĉar ni vespere ja ankoraŭ akrigis niajn maĉetojn. Kiam ni do renkonte pli proksimiĝis al don Chucho, jen li ekpafis al ni per sia revolvero, tuj poste Calixto kaj Simeon estis mortpafitaj, kaj tri el la aliaj moviĝadis transkapiĝe surtere, ĉar ili havis pecon da plumbo en la intestoj. “
„Kaj tiumomente vi ektimis kaj forkuris, ĉu?“
„,No, Camarada. Jen ni ne forkuris, sed ni memoris pri tio, ke oni devas labori per bona maĉeto, se oni volas senarbigi kaj senarbustigi lokon el la ĝangalo por milpa. Ni poste tuj enfosis don Chucho-n kaj dona Amalia kaj la infanojn, por ke matene neniu vidu ilin. Kompreneble ni prenis de don Chucho la revolveron kaj la ĉasfusilon, kiujn li havis, antaŭ ol ni enfosis lin. Ni tute bone povas uzi ĝin mem. Lian domon ni ne volas havi. Ĝi estas plena de ratoj. Kaj nun vi komprenos, Jefecito, kial ni ne devos marŝi kun vi. Ni ja havas ĉion, kion ni volis kaj pluan ni ne celas. Tierra y Libertad para todos, sin mayordomos y sin patrones. Ni estas nun la patronoj kaj mastroj ĉi tie. Sed, se vi ankoraŭ volas kampadeji kelkajn tagojn ĉi tie, muchachos, ni volonte permesos tion al vi. “ „Nu, en ordo, amigos“, diris El General. „Ni ekmarŝos ankoraŭ hodiaŭ frue kaj neniu ĝenos vin ĉe la disdividado de la tero kaj de via laboro. Sed, se la rurales venus al vi kaj demandus vin, kie estas via mayordomo, don Chucho, kion vi do dirus tiukaze ?“
„Nu, ni dirus, ke don Chucho kaj dona Amalia sentis timon kaj fuĝis al la selva, en la ĝangalon kaj pluan ni ne scias. Kaj se la rurales ne estos kontentaj pri tio, jen ni akrigos denove niajn maĉetojn, kaj ni havas ja ankaŭ revolveron kaj la escopeta-n, la ŝrotfusilon. Cetere ja ne plu venos rurales, Jefecito. Vi venkos ilin ĉiujn kaj ankaŭ la federaciajn soldatojn. Kaj ni nun ekiros, ĉar la muchachos buĉis grandan porkon, kiun dona Amalia tiel bone nutris, sekve ni havas nun freŝan viandon por rostado. Tio estas nun ĝuste preta por manĝado. Sed por vi ĝi estus tro malmulte, tial ni ne povas inviti vin matenmanĝi kun ni. Adios, Camarada Jefe y adios a todos los capitanes y muchisimas gracias. Havu ĉiuj bonan kaj gajan marŝon. “
El Profesor vokis Andreon al si kaj diris mallaŭte al li: „Vi atente aŭskultis, Andreo. Tio estas revolucio praktika. Ili eĉ ne invitis nin al la matenmanĝo, kvankam ni tute ne havus tempon akcepti la inviton. “
„Kion vi celas pri revolucio praktika, El Profesor?“ demandis Andreo.
„La posedo kaj la propraĵo estas pli firme bazitaj ol antaŭe en tiu ĉi najbareco. Ŝanĝiĝis nur la nomo de la posedanto. Kaj mi povas diri al vi, camarada, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ la novaj posedantoj ĉi tie per siaj maĉetoj reciproke vundhakos sin, ĝuste pro la nova posedo, ĝis iu aŭ neniu postrestos por ĝoji pri la nova posedo. Tiu, kiu gajnis la revolveron, fariĝos verŝajne la nova patrono, kaj tiu, kiu havas la ŝrotfusilon, la nova mayordomo. Kaj tiuj, kiuj ankoraŭ postrestos denove estos peonoj. “
„Tiukaze la revolucio ĉi tie ja ne havis sencon. “
„Ĉi tie ne. Je tiuj homoj la revolucio estis tro facila kaj tro rapida. Tio neniam bonfartigas revoluciulojn. Ili ŝanĝis la agrojn kaj la porkojn. Sed tio, kio estas la plej grava, la ideoj, sur kiu la tuta sistemo estas starigita, tiujn ideojn ili ne ŝanĝis tie, eĉ ne tuŝis ilin, ja eĉ ne komprenis. La sistemo restos la sama. Hieraŭ la mastro estis don Chucho, hodiaŭ Eŭsebio, morgaŭ Florencio. Ĉiam denove mastroj ĉeestas, kaj ĉar mastroj ĉeestas, tial ankaŭ ĉeestas servutuloj. Esence nenio ŝanĝiĝis tie. Ili havas eĉ ne vorteton da dankemo al ni, kvankam ni helpis al ili. Ili lasus malsatmorti vin aŭ min, nur por ke ili havu eĉ ne peceton da viando malpli por si mem. “
„Kiel la povraj muchachos povas scii tion pli bone, se neniu klarigas tion al ili?“ defendis Andreo la peonojn.
„Revolucio, kiu estas klarigenda kaj por kiu oni eble eĉ devas prezenti kaŭzojn ne estas revolucio, sed nur kverelo pri posedo kaj oficoj. La aŭtentika revolucio, kiu kapablas ŝanĝi sistemojn, sidas en la koro de aŭtentika revoluciulo. Aŭtentika revoluciulo ne pensas pri tio, kion li povus persone gajni per revolucio, ĉu estas ministra posteno ĉu urbestra oficeto ĉu neniigita konkura negocisto. La aŭtentika revoluciulo skuas la fundamenton de la sistemo, sub kiu li suferas kaj sub kiu li vidas suferi aliajn homojn. Li sin oferas kaj mortas por detrui la sistemfundamenton kaj realigi novajn ideojn. “
Andreo skuis la kapon kaj diris: „Profesor, tio ĉio tro kapturnigas min. Mi unue devus fariĝi profesoro tia, kia vi estas, antaŭ ol mi komprenus tion. “
„Ne afliktiĝu pri tio, Andreĉjo“, diris pri tio El Profesor, „vi kaj El General, El Coronel, Celso, la ino Modesta, Santiago, Matias, Fidel, Cirilo kaj ankoraŭ bona kvanto el ni estas la ĝustaj homoj, kiujn ni bezonas. Vi havas ĝin en la koro, kaj al tiu, kiu havas tion en la koro, al tiu oni ne devas klarigi ion. “
Jen subite kriis voĉo el malantaŭ la arboj: „He, ĉe l’ diablo, kie estas El Profesor? Profesor! Ek, ni ekmarŝu!“
Estis El General, kiu vokis sian comisario-n al si.
„Estoy, jen mi, General!" diris El Profesor, proksimiĝante.
„Knede irante ni moviĝu antaŭen, camarada, tra la malbenita ŝlimo ĉi tie. Ni devas iri al la antaŭtaĉmento. La kompanio antaŭas jam konsiderindan distancon. “
„Mi ĵus parolis kun Andreo. Infero kaj diablo helpu al ni, kiaj homoj estas tiaj? La peonojn mi celas. Morgaŭ ili ekbuĉos sin reciproke, ĉar iu el ili postulos peceton da tero pli ol la aliaj volas koncedi al li, aŭ tial, ĉar al iu peco da tero plaĉos pli bone, sur kiu jam setlis ties najbaro. “
„Tio afliktu ne nin, camarada Profesor. Pri tiaj bagateloj ni nun ne okupu nin. Ankaŭ por tio iam venos la tempo. “
„Prave, General. En la sekvaj semajnoj ni alfrontos pli gravan. “
„Aha, bone divenite, Comisario, eble jam en la sekvaj jagoj. Ni eksaltu ambaŭ, nur kuraĝe rekte knedire baraktante antaŭen, preter la ĝemantaj muchachos, por ke ni antaŭeniĝu. Ĉiam antaŭa estu antaŭe, Profesor, jen oni ne aŭdas tiom pri la ĉagrenetoj. Ju malpli oni atentas ilin, camarada, des pli da konfido oni retenas por tio, ke revolucio ne nur kapablas ŝanĝi sistemon, sed eble ankaŭ forigi la mizeran fatrasan komercan avidon de la homoj. “
„De kie vi havas tion, General? Tion mi volonte ekscius. "
„Tion mi elpensis en la lasta nokto, post kiam la peonoj foriris kaj mi ekstere stumble ĉirkaŭiris la kampadejon kaj elfore vidis inter la arboj la brulantajn bivakfajrojn kaj tie kaj tie iom orelkaptis de la centoj kaj centoj da paroloj kaj interparoloj, kiuj tie flirtis enaere. Mi fakte ne vere elpensis tion, sed ĝi tute per si mem trudiĝis al mi. “
„Bonege vi elpensis tion, General, tion oni povus bellitere kaj bone legeble surskribi, por ke ĝi ne perdiĝu. “
Kaj dum ili tiel interparolis, ili vadis fervore antaŭen, stumblante trans branĉojn, radikojn kaj ŝtonojn, tie kaj tie sinkante ĝis la genuoj en la tenacan ŝlimon de la aangalo, denove malsekigite de la forta pluvo de l’ nokto.
Frida, griza kaj akveca komenciĝis heziteme rampante la mateno kaj blovis mishumure kaj malbone dorminte ĉirkaŭ la kronojn de la praarbaraj gigantoj. Sed tie sur la pado en la densa arbustaĵo kaj sub la konfuze kunkreskinta foliarplena tegmento de la densejo, kiu eĉ ne tralasis iometon de la lante griziĝantaj nuboj, estis ankoraŭ tenebro.
La marŝantaj muchachos kaŭzis strangan monotonan bruadon per la kvaksimilaj suĉaj sonoj kaj la treniĝanta ŝprucado de la truoj kaj kanaletoj de la marĉa ŝlimo, en kiun la marŝantoj premadis kaj eltiradis siajn nudajn gambojn. Ili gruntis, grumblis kaj ĝemis, se ili subite pli profunde ol atendite sinkis ĝis la koksoj, kaj se moviĝis tiam ankoraŭ ĉe la plej eta ventspiro arboj kaj altaj arbustoj kaj tial verŝis abundan saluton de kolektiĝinta akvo el la foliaro sur la sube knedirante moviĝantajn muchachos.
El General kaj El Profesor, kvankam apenaŭ kapablaj rigardi antaŭen pro la tenebro kaj nur de tempo al tempo oebule perceptante la ombrojn de la peze ŝarĝitaj homoj apud si, kiujn ili lasis post si, sciis per unu fojo, ke ili estas certe proksime de la antaŭkompanio, ĉar ili aŭdis krii la fortikan voĉon de Celso, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la densejon en lignosplitaĵojn.
„Pedikohavaj indiĝenoj, jen tio, kio vi estas, vi estas ja la veraj fi-akompanantoj. Ribeluloj vi volas esti, ĉu? Merdo vi estas, hundofeko. Ne pli. Ribeluloj, ĉu? Ha! Ke mi ne krevu pro ridado! Ribeluloj, ĉu? Larmplorulinoj vi estas. Maljunaj ŝrumpiĝintaj inaĉoj. Jen tio, kio vi estas. Ĉu vi same tiel ĝemis, hurletis kaj plendadis, se vi sidis ĝiskole por la patrones en sterko kaj koto kaj merdo, kaj tiam ankoraŭ trenis la plej pezan mahagontrunkon kun vi? Jen vi, homlaŭsaj larmbuboj, eĉ ne pepis kontraŭvorton, neniu el vi malfermis la buŝaĉon, ĉiu unuopa el vi nur laboregis, kaj pli terure ol kvaropo de bovoj. Tio kompreneble estis por la diodamnitaj kaj putinavidaj patrones kaj cabrones. Kaj nun, kiam ĝi fine foje estas por vi mem, jen vi malfermŝiras la kotan buŝon eĉ ĝis viaj feltigitaj orelloboj jam tiukaze, se nur via plej malgranda piedfingro ĝis la taŭzita ungo ekestas en la malbenita ŝlimo. Sakru pro mi de matene ĝis nokte, kiam vi malfermos viajn manĝopordegojn, sed ne hurletadu ĉi tie, se temas foje pri via propra ribelo. Vi konas min ja bone, ĉu eble ne? Vi konas ja miajn brakojn kaj pugnojn. Kaj tion mi diras al vi, diodamnitaj kaj pedikohavaj indiĝenoj, kiuj vi estas, se mi aŭdos hurleti vin ĉi tie ankoraŭfoje aŭ eĉ nur timeme tuseti, jen mi foje venos al vi por refreŝigo, por laŭorda. Ribeluloj. Ha! Ribeluloj. Ek do! Ĉe l’ diablo! Kaj movu la stilzojn, antaŭen! Ek! Ek! Nur ne tiel timeme kaj heziteme. “
El Profesor kaj El General haltis.
„Vi elserĉis ja grandiozan generalstaban ĉefon, General. Pri li kaj via elekto vi povas fieri. “
„Mi efektive fieras. "
„Kiun rangon li nun havas?"
„Teniente, leŭtenanto. "
„Nur teniente, ĉu? Mi proponas, ke vi nomumu lin kapitano, camarada General. " „Vi estas comisario, camarada Profesor, kaj ĉar vi rekomendis lin por la rangaltigo, bone, li estu nomumita kapitano. "
„Muchas gracias, camarada!”
„Sed jen venas en mian kapon, camarada Comisario, ke mi havas unu coronel-on, dek kapitanojn kaj kvindek leŭtenantojn. Kio nepre ankoraŭ mankas al mi, estas majoro. Kun via permeso, camarada, mi nomumos lin majoro hodiaŭ vespere en la kampadejo. “
El Profesor jam denove ekmarŝis. Kaj en la sama sekundo li stumblis pro larĝa arboradiko kaj falis laŭlonge etendiĝante en la ŝlimon. Kun la brakoj ĝis la kubutoj kaj kun la vizaĝo ĝis la oreloj li retroviĝis en la ŝlimo. Tio estis la kaŭzo, kial li ne povis respondi kaj tuj konfirmi la rangaltigon.
FINO
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.