La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

I

Sed inter tiuj, kiuj matene ekstaris, troviĝis Urbano kaj Pascasio, du indiĝenoj el la sama vilaĝo. Ili reciproke forlavis la striojn kaj ŝmiris grason sur ilin, kiun ili tuj post peto ricevis de la kuiristo.

Estis ankoraŭ tenebre, kiam oni vokis la virojn al la laboro. Ĉiuj ekmarŝis.

Nur malmultajn paŝojn ili iris, kiam Urbano diris al Pascasio apud si: „Ek, hermanito!“

Kiel katoj ambaŭ ŝteliris el la trupo, kaŝiĝis post la arboj kaj rapidis reen al la kabanoj. La capataz akompananta la virojn ne povis vidi la malaperon en la tenebro; kaj se li vidus ĝin, li supozus, ke la viro kuras reen, ĉar ili forgesis ion.

Ili atingis la kabanojn. Tie ili jam pakis fasketojn kun seka viando, tortiljojn kaj kuiritajn fabojn. Ili kaptis la fasketojn, kuris trans la placon kaj malaperis en la aensejo.

„Ni devos deflankiĝi de la vojo kaj iri pretervoje“, konsilis Urbano.

„Nur ĉirkaŭ tagmezo ili scios certe, ke ni skuis la polvon de la piedoj“, diris Pascasio ne laŭte, kvazaŭ li timus, ke iu povus aŭdi tion. „Eble ni bonŝancos kaj ili ekscios ĝin nur je la sekva mateno. “

Je la dua tago ĉirkaŭ tagmezo, ĝuste, kiam travadantaj riveron, ili aŭdis post si la vokadon de la du capataces, kiuj estis postsenditaj surĉevale, por rekonduki la fuĝantojn.

Urbano ne povis atingi la alian bordon kaj meze de la rivero estis kaptita per lazo.

Sed Pascasio estis pli proksima al la bordo kaj eskapis. Lerte li grimpis sur malalta roko supren inter la densaj arbetoj. La Mecha, persekutante lin, krude pelis la ĉevalon post li. Sed la ĉevalo ne kapablis grimpi laŭ la kruta rokobloko, kvankam la rajdisto kelkajn fojojn provis peli ĝin ĝis supren.

Pascasio nun atingis la supron de la roko. Li vidis tie, ke li povus eskapi eĉ ne tiukaze, se li grimpus malsupren sur la alia flanko kaj kaŝiĝus en la densejo. Li baldaŭ devus reiri sur la padon kaj tie la rajdistoj certe ree atingus lin.

La Mecha vokis al li, ke li glitu malsupren kaj libervole kuniru al la kampadejo.

Pascasio ne respondis. Li staris supre, atendante, kion La Mecha faros. Laŭ tio aŭ tio ĉi li devos adapti sian agadon por eble tamen eskapi ankoraŭ. Kiam li ne forlasis sian postenon, La Mecha deseliĝis kaj komencis grimpi supren laŭroke.


Rimarko

hermanito = frateto.

II

Intertempe nun ankaŭ El Faldon atingis la bordon, pelante sian kaptiton per lazo antaŭ si. Li vidis suprengrimpi La Mecha-n laŭ la rokbloko. Samtempe li rimarkis, ke Pascasio provas malsuprengrimpi sur la alia flanko. Eble li eĉ bonŝancus kaj eble li atingus sufiĉe da antaŭeco sur la vojo. Eble li eĉ sukcesus kapti la ĉevalon de La Mecha por rajdi sur ĝi longan vojdistancon kaj poste adiaui sin de la ĉevalo. Estis ja malavantaĝe reteni la ĉevalon je daŭro, ĉar la hufaj premaĵoj pli simple persekuteblas ol la nudaj piedoj de fuĝantoj, kiuj postlasas spurojn nur sur argila grundo.

Kiam El Faldon rimarkis, kion Pascasio intencas fari, li firmligis sian kaptiton al arbo tiel, ke tiu ne plu povis moviĝi. Poste li kuris rapide ĉirkaŭ la rokon, kun la intenco kaptante reteni Pascasion.

Pascasio vidis tion ĝustatempe kaj rerampis ĝis la roksupraĵo, al kiu proskimigis intertempe La Mecha.

Kiam Pascasio konstatis, ke li povas fuĝi en neniu direkto,,i levis grandan ŝtonon kaj ĵetis ĝin per sia tuta forto al la kapo de La Mecha. La kranio frakasiĝis kaj Pascasio, kiu eĉ pri tio ne estis kontenta, postsaltis la malsuprenruliĝanton kaj atingis lin surtere ĉe la lasta etendaĵo de la roko. La ŝtono ruliĝis kun La Mecha malsupren kaj kuŝis mankapteble. Pascasio levis ĝin. Kaj tio, kio postrestis de la kranio, li ankoraŭ same frakasis en pecojn.

Tiam li saltis supren kaj ĉirkaŭrigardis pro sia amiko. Post kelkaj paŝoj li trovis lin kiel ligiton je arbo. Lia maĉeto falis malsupren, kiam li grimpis sur la rokon. Li komencis serĉi ĝin por povi tratranĉi la ŝnuron de sia amiko, ĉar daŭrus tro longe displekti ĝin.

Sed sur la alia flanko El Faldon rimarkis, ke Pascasio ne plu troviĝas sur la roksupro, do sekve evidente transflanke malsuprengrimpis kaj evidente jam fariĝis la predo de La Mecha.

Li rapide rekuris. Kiam li atingis la transan rokflankon, Pascasio ĝuste trovis sian maĉeton, kaj nun iris rekte renkonte al la arbo, kie lia amiko estis firmligita.

Kiam li vidis veni El Faldon-on, li resaltis al la roko. Li esperis kaŝi sin dum kelkaj sekundoj, por povi ataki El Faldon-on de malantaŭe. Ke La Mecha jam estis morta,

El Faldon ja ne sciis.

Alveninte preskaŭ je la rando de la roka etendaĵo, lia rigardo falis sur la revolveron, kiun la mortigito La Mecha portis ĉezone. Se li estus pensinta pli frue pri la revolvero kaj nur poste pri sia maĉeto, li verŝajne estus venkinta. Li vidis nun la bonŝancon, kiu ofertiĝis al li, sufiĉe klare. Per rapida movo li eltiris la revolveron kaj turniĝis por iri renkonte al El Faldon. Sed kiam li turniĝis, li vidis El Faldon-on jam antaŭ si, El Faldon tenis mane revolveron.

Pascasio neniam en sia vivo tenis revolveron inter la fingroj de mano.

Li sciis nur, kaj eĉ tion ne kun certo, ke oni devos tiri malsupre la ĉanon, por ke pafo eku.

Li prenis la revolveron per ambaŭ manoj kaj premis la ĉanon. La pafo efektive ekis. Sed ĝi okazis multe pli frue ol li atendis. Tial li forgesis celi al El Faldon kaj la kuglo oulmrapide perdiĝis ie en la densejo.

Ĉi ĉion El Faldon kompreneble ne sciis. Li supozis, ke la pafo trafos lin. Tial li atendis eĉ ne dum sekundo. Li ekpremis, etendante la revolveron al Pascasio.

La pafo trafis lin bone. Pascasio saltis supren, turniĝis flanken, ankoraŭ saltante, falis dure surteren kaj estis morta.

III

„Ankaŭ vin mi ja tuj devus pafmortigi kiel hundon“, diris El Faldon al Urbano, kiu, ankoraŭ nun ligite al la arbo, senhelpe devis observi ĉion ĉi.

„Kial vi tion ne faras, kojoto?“ diris Urbano impertinente.

„Al vi mi ja ankoraŭ instruos konduton, ne cidiru al mi, kota hundo. “ El Faldon levis la vipon kaj dekdufoje draŝis per ĝi transverse sur ties vizaĝon.

„Por ke vi sciu, kanajlo, kiel vi parolu al mi“, vokis El Faldon, kiam li metis la vipon ree al la zono.

Urbano, kvankam tute sendefenda, ne estis subigebla. „Ankaŭ vin ni ja ankoraŭ kaptos ĉekolume, iutage, atendu nur!“ li diris.

„Tenu fermita vian fetorantan buŝaĉon. Enfosu nun ambaŭ. Ĉu vi eventuale eĉ pensas, ke faros mi tion?“

„Mi enfosos nur mian kamaradon, sed neniun capataz. “

„Tion ni ja tuj ekscios. “ El Faldon komencis senti sin neoportuna. Li ĉirkaŭrigardis kaj ŝajne atendis, ke en la sekva momento kelkaj aliaj indiĝenaj viroj, eble fuĝintaj, ŝtelire venos el post la arbustoj.

Tre atenteme li malligis Urbanon, sed tiel, ke Urbano ne povus ataki lin. Dum la indiĝeno supre ankoraŭ estis ligita ĉe la brusto, El Faldon kunligis la gambojn de Urbano tiel, ke li povis fari ĝuste nur tre malgrandajn paŝojn. Poste El Faldon iris tien, kie Pascasio kuŝis morta surtere, prenis la revolveron, kiun la ulo lasis fali kaj metis ĝin al sia zono.

Farinte tion, li eltiris sian propran revolveron, streĉis la ĉanon, kaj poste li fine malligis ankaŭ la manojn kaj la bruston de Urbano. Malfermtirinte la lastan nodon, li saltis malantaŭen, etendante la streĉitan revolveron al Urbano. „Levu la fetorantan banditon kaj portu lin inter la arbustojn post la rokon, por ke li ne kuŝu meze de la vojo. “

Dum Urbano faris tion, kion li ordonis, El Faldon staris kelkajn paŝojn post li kaj tenis la lazon tiel, ke eiumomente, se Urbano ion farus, kio suspektas al la observanto, li nur devus ektiri forte la lazon por ĵeti la ligitan Urbanon surteren.

Urbano akceptis, ke li nek povas eskapi nek defendi sin. Kiam li jam portis Pascasion post la rokon, ordonis El Faldon, ke li portu nun ankaŭ la korpon de La Mecha tien. Urbano faris tion. Tiam El Faldon komandis, ke li fosu foson. Por tio li kompreneble bezonus la maĉeton. Sed El Faldon estis sufiĉe prudenta por kompreni, ke tuj, kiam Urbano havus la maĉeton ĉemane, tiu povus trahaki la ligojn de siaj piedoj en bone elektita sekundo kaj forkurus. Se li estus tre lerta, povus okazi, ke li samtempe havus ŝtonon ĉemane; kaj antaŭ ol El Faldon svingoplene levus la revolveron, jam la ŝtono flugus al lia kapo.

Tial li ordonis, ke Urbano derompu branĉon. Helpe de la branĉo Urbano fosis fosaĵon. Ĝi daŭris longe kaj fareblis sufiĉe malbone. Sed finfine la fosaĵo estis tamen fosita kaj El Faldon diris: „Enmetu La Mecha-n. “

Urbano levis la korpon, trenis lin al la fosaĵo kaj enrulis ĝin, uzante ankaŭ siajn piedojn.

„Vi certe povus fari tion iomete pli kristane“, diris El Faldon. „Li ne estas porko, kiu mortaĉis. “

„Tion Dio ja certe scias pli bone, kio li estas“, diris Urbano.

„Retropaŝu!“ komandis El Faldon.

La capataz iris proksime al la kadavro, deprenis la ĉapelon, sin krucosignis kaj krucosignis la mortinton. Sed ĉe tiu agado li estis tre atentema lerte teni Urbanon per streĉita ŝnuro.

Poste li volis retropaŝi kaj observi, kiel Urbano plenŝutas la fosaĵon, sed tiumomente li rememoris pri alia ceremonio, kiun li preskaŭ forgesis.

Neatendite li tiris la lazon tiel, ke Urbano renversiĝis laŭlonge teren.

„Vi kuŝu tiel ĝis mi ordonos, ke vi leviĝu. Eĉ se vi levos nur la kapon, mi pafos al vi ses disfenditajn kuglojn en vian kadavron. “

Urbano ne moviĝis.

El Faldon, ĉiam observante la sternintan Urbanon per okulo, traserĉis nun la poŝojn de la mortigito. Li trovis kvar pesojn kaj dudek tri centavojn, kiujn li enpoŝigis. Poste li ankoraŭ disbukis la patronzonon kaj esploris la nudan haŭton de la ventro, por eskcii, ĉu La Mecha portas zonon plenigitan per mono sur la korpo. Li trovis nenion, la kadavro ofertis neniujn kromajn trezorojn. Per tio la grava ceremonio, kiun El Faldon preskaŭ forgesis, estis finita.

„Do, nun ekstaru, kanajlo!“ li vokis al Urbano. „Plenŝutu la fosaĵon!“

Tuj, kiam tio estis farita, El Faldon jam diris: „Ek do, la kampadejo apenaŭ plu atingeblos hodiaŭ. “

„Kaj Pascasio, ĉu?“ demandis Urbano. „Ĉu mi ne enfosu ankaŭ lin?“

„Kion do ankoraŭ?“ respondis El Faldon. „Lasu la kadavraĉon por la vulturoj kaj sovaĝaj porkoj. “ „Tion mi estu sciinta antaŭe!“ obĵetis Urbano. „Se mi estus sciinta tion, ke mi enfosos nur la hundidon, tiukaze mi tute ne fosintus fosaĵon. “

„Tial mi ja lasis treni vin ambaŭ tien, por ke vi supozu, ke ambaŭ estas enfosotaj. Sed la kota pedikohava fripono kuŝu plu ĝuste tie, kie li kuŝas. Li ne meritas kristanan entombigon. Ekiru do!“

IV

El Faldon iris al la ĉevalo de La Mecha, kiun li ligis al arbo, kiam li deseliĝis por postgrimpi Pascasion sur la rokon.

„Mi ja devus posttreni vin per la ĉevalo“, diris El Faldon. „Sed mi prefere rapidu por ankoraŭ atingi la kampadejon. Mil diabloj! Ni apenaŭ ankoraŭ atingos ĝin en la nokto. “

Li ektiris la lazon kaj Urbano renversiĝis teren kiel fulmtrafito. El Faldon, kun la levita revolvero, iris renkonte al li kaj ĵetis kelkajn maŝojn de la ŝnuro sur liajn manojn. „Ekstaru kaj turniĝu!“ Li kunŝnuris la manojn sur ties dorso kaj poste li liberigis lin de la ŝnurligo je la piedoj. Sidigu vin nun sur la ĉevalon. “

Mallerte kiel iu, kiu neniam sidis sur ĉevalo, grimpis Urbano sur la ĉevalon. El Faldon fine devis ŝovi la revolveron al la zono, ĉar li bezonis ambaŭ manojn, siajn dentojn kaj aldone genuon, por ligi la manojn de Urbano al la selobutono.

Urbano ĉe tiu okazo, kiel ankaŭ ĉe kelkaj aliaj okazoj, kiuj ofertiĝis dum la lastaj dek minutoj, verŝajne kun sukceso povus fuĝi kaj eble eĉ superforti El Faldon-on. Li sciis bone, kio atendos lin, se oni rekondukos lin al la kampadejo. Li sciis ankaŭ, ke li tiam, kiam li ree estos en la kampadejo, verŝajne tre dolore bedaŭros, ke ne trafis lin la sama sorto kiel lian kamaradon Pascasio, kiu sentis nenion plu kaj estis libera de ĉiuj suferoj. Sed lia vivoforto malpliiĝis. Lia energio preskaŭ eluziĝis. La rapida kuro tra la ĝangalo ĝis la rivero, kie oni atingis kaj kaptis ilin, foruzis la plej grandan parton de lia forto dum tiu tago. Poste sekvis la ekscitiĝo pri la ĉasado de Pascasio fare de La Mecha, kiun li travivis tiel ekscitite, kvazaŭ li mem estus tiu, kiun oni ĉasas. Post tio sekvis la morto de lia kamarado, kiu evidentigis al li, kiel senespera estus la fuĝo, se ĝi ne sukcesus tute. Tion, kio restis al li je forto ankoraŭ, li foruzis, kiam li devis fosi la fosaĵon per branĉo. Post ĉio ĉi li estis nur laca. Li troviĝis en korpa kaj anima stato tia, ke li eĉ tiukaze ne fuĝus, se El Faldon lasus rajdi lin senligite sur la ĉevalo, kaj li certe eĉ sen ligoj posttrotus El Faldonon, se tiu ordonus ĝin. Je la sekva mateno li verŝajne estus reakirinta sian tutan vivforton kaj dezirus elkore, ke li estu batalinta pli forte por regajni sian liberon aŭ morti por ĝi.

„Ni ne povos atingi antaunokte la kampadejon. “ Tio estas la unua frazo, kiun li parolis, de kiam ili, troviĝante sur la retrovojo, rajdis tra la rivero, kie oni kaptis Urbanon.

Fariĝis profunda nokto. La ĉielo estis tute kovrita de nigraj nuboj. La vojo estis marĉa. La ĉevaloj nur kun peno antaŭeniĝis. Kelkajn fojojn ili deflankiĝis de la pado kaj nur kun peno retrovis la vojon. Estis ja nur la ĉevaloj, kiuj trovis lin. Sed nun eĉ la ĉevaloj mem komencis malsekuriĝi, ĉar ili hezitis post ĉiu deka paŝo kaj provis dekstre kaj maldekstre deflankiĝi survoje, kio kompreneble verŝajne okazis pro la marĉa vojo. Almenaŭ ilia konduto ekkonigis la danĝeron al El Faldon, ke li povus perdiĝi en la ĝangalo. En tiu jarsezono la ĉielo estis preskaŭ dum la tuta tago kovrita. Nur ĉeokaze Suno montriĝis, kaj se tamen, jen nur tial, por informi la ĝangalmigrantojn, ke ili ne nur perdis la vojon, sed rajdis dum dekdu horoj den la malĝusta direkto.

El Faldon decidis tial, ke je la loko, kie ili troviĝas, ili iampados, egale kiel bone-malbone ĝi estas. Li ne devis zorgi, ke Urbano povus fuĝi, en la nokto certe ne. La saketoj kun la nutraĵoj, kiujn Pascasio kaj Urbano prenis kun si, perdiĝis en la rivero. El Faldon kaj La Mecha, kiuj ambaŭ supozis, ke ili atingos la fuĝantojn tagmeze, pensis reesti ankoraŭ en la sama vespero en la kampadejo. Tial ili kunprenis neniun manĝon krom iom da posolo, kiu delonge foruziĝis. Urbano mortaĉus en la ĝangalo, se li provus fuĝi. Sed apenaŭ pro malsato,ĉar li, kiel indiĝeno, trovus sufiĉe da plantoj, kiuj ofertus simplan manĝon al li. Sed estis longaj distancoj, kie li eĉ ne vidus junajn palmojn, kies ŝosojn li povus manĝi. Sed la manĝo sole ne estis sufiĉe da sekureco por unuopa viro por sukcese tramigri la longan ĝangalon.

Kun la helpo de El Faldon al Urbano sukcesis bruligi bivakfajron, kiu varmigis ilin, kaj apud kiu ili povis sekigi siajn vestojn malsekajn, parte de la rivero kaj parte pro la tute malsekaj arbustoj.

Sed El Faldon estis sufiĉe atentema bone firmligi Urbanon, antaŭ ol li ruliĝis en sian kovrilon kaj proksime de la fajro ekkaŭris por dormi. Pluvis kelkajn fojojn en la nokto, kaj ambaŭ, kaj El Faldon kaj ties kaptito, ĝojis, ke lastfine mateniĝis, kaj ili povis daŭrigi sian marŝon.


Rimarko

posol aŭ potzol = posolo, estas trinkaĵo el fermentita maizo, komune kutima en Ĉiapaso.

V

Don Acacio kaj El Pechero, unu el la liaj capataces ĝuste sidiĝis por manĝi, kiam El Faldon kun Urbano je la lazo paŝis en la portikon de la oficina.

El Faldon venis en la kuirejon.

„Kie estas La Mecha?“ demandis don Acacio.

„Mortbatite de baĥajonteko. “

„Kaj la baĥajonteko?“

„Mortpafite de mi, kiam li pafis sur min. “

„Do du viroj perditaj, capataz kaj peono. Vin mi ja certe ne ankoraŭfoje elsendos, se denove iu forkuros de ĉi tie. Tio neniam okazis al mi en ĉiuj miaj laborjaroj, ke mi perdis krom eskapinta muchacho ankaŭ mian plej bonan capataz. De mi neniam iu eskapis. Mi ĉiujn kaptis kaj rekondukis, ankaŭ se mi devis postrajdi du aŭ tri tagojn al ili. Vi do rekondukis nur unu viron el ili?“

„Si, Patron. “

„He, vi, foje envenu!“ vokis don Acacio sen leviĝi tra la pordo eksteren.

Urbano venis al la malfermita pordo. Liaj manoj ankoraŭ estis ligitaj.

„Do, vi volis forŝteliĝi, ĉu? Tio estas ja stranga. Vi volis priŝteli min. “

Don Acacio deŝiris pecon de la tortiljo kaj trempis ĝin en la saŭcon, kiam li diris tion.

„Mi ne volis ŝteli, Patroncito. “

„Vi ŝuldas al mi ja ankoraŭ cent kvindek pesojn, kaj se vi forŝteliĝis sen forlaborado de viaj ŝuldoj, vi ja volis ŝteli mian monon. La kaptado kaj rekondukado kostas al vi cent pluajn pesojn por via ŝuldokonto. “

„Si, Patroncito. “

„Via kara companero, kiel li nomiĝas, ha, mi rememoras,

Pascasio, ŝuldis al mi cent kaj dudek pesojn. Vi forkuris de li; li mortaĉis kaj ne plu povos forlaborigi siajn ŝuldon. Ankaŭ tiujn cent dudek pesojn mi nur ŝarĝos sur vian konton. “

„Si, Patroncito. “

„Mia bona helpanto, La Mecha, ŝuldas al mi cent tridek pesojn. Kiel li povas tiom ŝuldi al mi, mi apenaŭ povas klarigi al mi mem. Sed ĉiam li drinkis kaj ĉiam li diboĉis kun putinoj, kaj eterne tie dudek pesojn kaj ĉi tie dudek pesojn por francaj piloloj, por ke li povu kuracigi sian servistan bubon por ĉio, kiu ree kaj ree forkuris de li, sed neniam sufiĉe malproksimen forkuris, por fine estis lasata en paco de li. Vi kulpas, ke mia fervora capataz mortaĉis kaj nun estos manĝita de sovaĝaj porkoj, kaj tial ankaŭ liaj ducent tridek pesoj ŝarĝos vian konton. Kiom ĉio ĉi estas kune, mi nun ne volas elkalkuli. Mi ĝuste manĝas, kaj tial mi ne volas havi kapdolorojn. Sed tion mi povas diri jam nun al vi, kiel vi nomiĝas? Urbano,tion mi povas diri al vi: antaŭ ol vi estos forlaborinta vian ŝuldokonton, mi estos maljunulo kaj vi same. Sed tio ne estas problemo por mi, la ŝarĝo estas sur konto via. “

„Si, Patroncito. “

„Iru transen al la cocina de los obreros, al via kuirejo kaj donigu al vi vian manĝon. Poste atendu. Se mi digestis kaj bone dormetis, tiam ni ambaŭ foje interparolos tre serioze. Nur inter ni. Domaĝe, ke La Mecha, la cabron, kiu li estis, mortaĉis. Li estis la ĝusta viro. La strioj sur via haŭto ja eĉ nun ankoraŭ ne sekiĝis de la fiesta antaŭ tri noktoj. La Mecha kaj El Faldon pendigis vin nur je la gamboj kaj tanis viajn kadavrojn. Mi pendigos vin je la piedfingroj kaj mi ankoraŭ ne scias kie krome, kaj tiam ni foje observu, kio postrestos de via felo, se mi estos preta pri vi. Vi ne forkuros ankoraŭfoje de mi, muchacho. Ĉe la diablo, Estacho, pigra hundido, nomata kotokuiristo, kie do troviĝas la bifsteko?“

„Orito, Jefe!“ vokis la kuiristo el la eta kabano, kiu staris tre proksime de la oficina.

„Ĉu vi komprenis, kion mi diris al vi, aŭ ĉu vi parolas nur indiĝenlingve?“ demandis don Acacio Urbanon.

He, intendido, mi komprenis ĉion, Patroncito“ Urbano oespondis tiel, kvazaŭ ĉio, kio estis tie dirita al li, ne koncernus lin.

„Con su permiso, Patroncito“, kun via permeso“, li diris. Li faris riverencon kaj iris eksteren.

La kuiristo malligu viajn naĝilojn“, postvokis Acacio al li. „Vi ja nun ne forkuros. “

„,No, Patroncito“, aŭdeblis Urbano, dum li malaperis.


Rimarkoj

bahajonteko = indiĝeno el regiono Bachajon Celtal.
orito
(ĉiutaga lingvo) = señorito = mastreto, ĉefĉjo.

VI

„Tio fariĝis ja nun tute klare ribelo“, diris don Acacio al El Pechero kaj al El Faldon, kiu nun same eksidis ĉe la tablo kaj komencis manĝi per kulero. „Miaj fratoj ambaŭ estas tro molkoraj. Ili lasis fari al ĉiuj muchachos tion, kio plaĉis al ili. Tial neniu mahagono estas surtavoligita, neniu capataz scias, kion li devas fari; kaj je Kristnasko en Villahermosa surstrate ni ĉiuj almozpetos la indiĝenajn kamparanojn pri centavo, ĉar ni donis la tutan monon, kion ni perlaboris dum multaj jaroj tiel terure streĉe kaj dure, al la pedikohavaj indiĝenoj, por ke ili povu ebriigi sin per drinkado kaj poste, kiam ili venos ĉi tien, kaj labori eĉ ne iomete kaj promeni en la ĝangalo kaj mortbati per kutima ŝtono la malmultajn ankoraŭ uzeblajn capataces, kiujn mi persone edukis por mi. Nu, ĉi tie mi ja ankoraŭ kreos ordon. Tiu bonkoremo al la pedikohavaj bastardoj daŭras jam sufiĉe longe, kaj, se ili nun eĉ forkuras kaj ekribelas, jen mia pacienco estas elĉerpita. Mi nun foje per fortika balailo balaos la sterkoplenan stalon, ĝis ĝi estos pura. Ankoraŭ hodiaŭ mi komencos tion. “

Li parolis ĉion ĉi ne dum unu seninterrompa parolado, sed maĉis la manĝon inter la frazoj. Ĉiam, kiam li paŭzetis por postŝovi pecon de la bifsteko aŭ postsendi komitekon, iu el ambaŭ capataces, kiuj kunsidis ĉe la tablo, sentis sin devigita konsenti per 'Si, Jefe!', por sciigi lin tiel, ke ili tute samopinias kun li; ja neniam estis permesite al ili havi propran opinion. Sed pro tiuj konsentaj komentoj ili eble povis persvadi sin, ke ili havas ion por diri kaj por kunkontrakti. Tio estis balzamo por ilia animo kaj ili sentis sin superaj al la peonoj, kiuj eĉ ne havis la rajton diri, ke jes, sed simple nur la devon obei, eĉ, se oni komandus al ili ligi ŝtonon al la piedoj kaj salti en riveron. Sklavoj havas nur unu virton, kaj tiu estas obei, kaj ili havas nur unu rajton, nome tiun, konsideri la opinion de sia mastro kaj majstro kvazaŭ diro de Dio. La sklavo, kiu nek konas tiun virton, nek pretendas tiun rajton, vivas fuŝitan vivon; se tian oni turmentas kaj mortigas, tiukaze estas bravaj agoj, kiuj meritas laŭdohimnojn.

VII

Manĝinte, Urbano sidis sub la tegmento de la laborista kuirejo, kaj laca kaj en obtuza humoro. Li estis irinta en la dormkabanon, kie li ankoraŭ trovis la provizon, kiun li kaj Pascasio postlasis tie, ĉar ili devis paki siajn fasketojn tiel facile, kiel tion permesis ankoraŭ iel la bezonoj de longa marŝo tra la ĝangalo. Li trovis ankaŭ tabakon kaj rulumis cigaron al si.

Tie sub la tegmento de la kuirejo li do kaŭris kaj fumis. Ĉeokaze li parolis kelkajn vortojn kun la kuiristo kaj ties edzino, kiu helpis al la kuristo. Ju pli longe li sidis tie kaj atendis, ke don Acacio vokos lin por elpeli de li en senatestanta parolado estontajn pensojn pri fuĝo, des pli kreskis lia timo. Se don Acacio aŭ El Faldon aŭ iu alia capataz tuj estus traktinta lin per pugnoj aŭ skurĝo, kiam li estis rekondukita en la kampadejon, li kuŝus tiumomente surtere aŭ fridetigus la striojn sur sia haŭto ĉe la rivero aŭ verŝajne jam denove fortrenus trunkojn. Eble. Tiun 'eble' li ripetis kelkajn fojojn al si, dum li rigardis la fumnubojn de sia cigaro. Sed eble ja ne.

Sed esplori aŭ imagi, kion tiu 'eble ja ne’ povus esti, tio fariĝis malfacila por li. Li ekhavis la penson, eskapi de tiu interparolado kun don Acacio. Dum momento li pensis pri tio ankoraŭfoje fuĝi. Kvankam li sciis, ke tiu fuĝo ankoraŭ multe malpli sukcesus al li ol la lasta, kiam li havis Pascasion kiel kamaradon, li trovis en la penso pri denova fuĝo certan esperon pri liberigo. Ĉifoje li defendus sin kun lia tuta forto, li atakus la persekutantojn per ŝtonoj aŭ klabo, ne por fuĝi, kio estus tute sensperspektiva, sed por ke oni pafmortigu lin, tiel, kiel tio okazis al Pascasio. Se li estus pafmortigita, don Acacio ne plu povus damaĝi al li, kaj kio okazus kun sia korpo, povus esti tiel indiferenta al li, kiel estis certe indiferenta al Pascasio, kiu sendube ne sentis ion, ĉu tigro lin manĝas, ĉu porkoj aŭ ratoj prironĝas lin, ĉu muŝoj metas siajn ovojn en liajn pafvundojn. Pripensante, kiel Pascasio eble sentas nun, kun malgaja malĝojo, ke li perdis sian plej bonan kamaradon, li ekhavis la ideon, ke tute ne havas sencon vivi. Por kio vivi? Por turmentiĝi cent jarojn en la ĝangalo, nur por forlabori sian ŝuldokonton, ĉu? Kaj por havi la perspektivon esti batata ĉiusemajne, aŭ, kio estis pli terure, pendigata, nur, ĉar li ipite al ĉiu streĉo ne povus atingi, kion oni postulis de li? Hejme en lia vilaĝo liaj nutraĵoj ne estis tre grasaj kaj malofte sufiĉaj. Sed tie ĝi estis pli malbona ol ĉio, kion oni antaŭĵetis en lia vilaĝo al la hundoj.

La oficina tie, la bangaloj de don Acacio kaj de la capataces, tiel, kiel la kuirejo kaj la kabanoj de la muchachos troviĝis sur alta bordo de la rivero. De la loko, kie Urbano sidis, li ĝuste ankoraŭ povis vidi trembrili la preterfluantan akvon de la rivero proksime de la transa bordo. Drivis derompitaj branĉoj en la argila akvo. Kien ili torentis, Urbano ne sciis, ĉar neniu el la muchachos sciis ion pri la riverfluo. Neniu cerbumis pri tio.

Sed, kiam Urbano postrigardis la fluantan akvon, li ekhavis la penson, ke tie, kien fluas la akvo, devas esti paco kaj, ke tie verŝajne troviĝas belaj vilaĝoj ĉe la bordoj, kie loĝas homoj - homoj bonkoraj kaj kun amo al ĉiuj siaj najbaroj. La rivero torentis rapide antaŭen, ĝiaj ondokrestoj ŝaŭmis, ĉar ili evidente ne sufiĉe rapide atingis la malproksimajn vilaĝojn ĉe la rando de la ĉielo, kie estis paco kaj bonkoreco.

Antaŭ du semajnoj muchacho dronis en la rivero. Li surtavoligis kun aliaj muchachos trunkojn ĉe la bordo. Kiam li staris supre sur la trunkoj, por tiri supren la sekvan trunkon, kelkaj trozas komencis malsuprenruliĝi, kaj la viro ruliĝis kun kelkaj rondaj trunkoj, kiuj sekvis lin, malsupren de la bordo kaj falis en la riveron. Li ne povis naĝi, li fordrivis sur la akvo kaj estis ĵetita en kirlantajn vorticojn. Je la sekva tago oni trovis lin morta, mejlon malproksime, apud la bordo, kie la korpo kaptiĝis en kroĉiĝintaj branĉoj.

Urbano helpis eltiri lin. Li rememoris nun, kiel paca estis la vizaĝo de la viro. Eĉ ne spuro de la hororo kaj timego, kiel ili montriĝis en la vizaĝoj de la muchachos, kiuj mortis dum la pendado aŭ post kruela skurĝado, estis videbla en la vizaĝtrajtoj de la droninto. Certe li jam de malproksime ekvidis tiujn pacemajn vilaĝojn, al kiuj la rivero rapidis.

Urbano ekstaris flegme. Li iris ĝis la bordo kaj serĉis pezan ŝtonon. Tiel mediteme li enpensiĝis, ke li ne laŭte parolis al si mem.

„Se mi ligos la ŝtonon al mia gambo, mi sinkos rapide; tiam ĉio estos finita, kaj don Acacio ne plu povos skurĝi min.

En tiu momento li aŭdis voki don Acacion. „He, vi, kie vi estas? Ĉi tien venu! Nun ni foje iom interparolos!“

Urbano pro tio tute forgesis, kion li volis fari por si mem. Li tiom alkutimiĝis obei, ke li finis ĉiun propran penson en tiu momento, kiam la komando de mastro urĝis lin.

Dum li kuris rapidpaŝe al la oficina, li vokis: „A sus ordenes, Patroncito, je via servo!“

VIII

Don Acacio havis cigaredon inter la lipoj, kiam li paŝis el la oficina. Li vidis, kiel Urbano rapidis al li. Li lasis knali muloskurĝon, kiu disfranĝiĝis pro tro ofta uzado. Dum li paŝis trans la placon, li volvis la maŝon ĉirkaŭ lian manartikon.

Urbano renkonte proksimiĝis.

„Do, kaj nun ni foje estu dum certa tempo nur inter ni, baĥajonteko. Por ke vi lernu, ke oni ĉi tie ne forkuru ĝis kiam oni forlaboris ankaŭ la lastan centavon de sia ŝuldokonto. “

De la oficina aŭdiĝis la fajfado de eroj de la valsomelodio „Sobre las Olas“. Don Acacio turniĝis kaj ekvidis, ke lia Chinita, kiel li nomis sian litkunulinon, sidas sur la kruda baraĵo de la portiko kaj movas siajn nudajn gambojn tien kaj tien, dum ŝi fumas cigaron.

„Proksimiĝu iom kun via afero, Chulito!“ ŝi vokis al sia lita prilaborulo. „Estas tiom malofte, ke oni havas ĉi tie elezuron, kaj mi kvazaŭ mortas pro enuo. “

„Tenu fermita vian impertinentan fi-buŝon, ek do, eniru!“ vokis don Acacio, „aŭ mi tuj poste ankaŭ vin traktos tiamaniere. “

„Eĉ ne tio ĉi tie estas permesata al oni, nu, mi certe baldaŭ forlasos vin“, diris ĉagrenite la ino. Sed ŝi iris tamen en la internon de la bangalo.

„Ni foriĝu de ĉi tie, venu“, diris don Acacio al Urbano. „Ni ne bezonas spektantojn ĉe la afero, kiujn ni ambaŭ devos plenumi. Ni iru malsupren al la rivero, kie neniu povos aŭdi nin. “

La vojo al la bordo ne estis tro longa, sed tamen sufiĉe longa, ke la pensoj de Urbano centfoje povis ŝanĝiĝi. Li sekvis don Acacion kaj vidis je ties manartiko la svingatan skurĝon. Kelkajn fojojn li ekflaris la spiradon de don Acacio, kaj li sentis strangan naŭzon, ĉar la elspiroj forte odoris laŭ aguardiente. Urbano mem trinkis kutime cane, ĉiam, se li havis okazon; kaj, se li havis monon, li ankaŭ trinkis ĝis ebrieco, kiam li ankoraŭ estis en sia ailaĝo. Sed neniam antaŭe li sentis tiom da naŭzo pro elspiroj de iu kiel en tiu momento. Tiuj elspiroj estis kvazaŭ sufokige plenigitaj per aguardiente. Tiuj flarkaptitaj elspiroj de don Acacio ne vekis la sopiron pri aguardiente en li, sed male instigis en li ĵuron, neniam denove trinki brandon en sia vivo. Iel tiel, kiel fumanto povas rezigni pri la fumado, kisinte junulinon, kiu ĉiutage stivas la fumon de tuta cigaredopakaĵeto en sian polmon. Ili iris malsupren sur la borda deklivo. La dika muloskurĝo svingiĝadis antaŭ la okuloj de Urbano, kaj ĝi strange konturiĝis antaŭ la preterfluanta akvo de la rivero. Estis lia sento, kvazaŭ la skurĝo distranĉus la riveron, kiu haste rapidis al la pacemaj vilaĝoj de liaj revoj.

Sed per tio samtempe vekiĝis en li la doloriga memoro pri la nokto, kiam li, pendigita kun dekduo da siaj kamaradoj je la piedoj, senkompate estis skurĝata, ĉar li ne kapablis fortreni ĉiujn trunkojn dum la postulita tempo. Tio okazis antaŭ ĝuste nur tri tagoj. Tiu kruela skurĝado estis la kaŭzo, kial li kaj Pascasio fuĝis. Ĉar ili ne pretis elteni tian skurĝadon je dua fojo. La strioj sur lia korpo estis snkoraŭ freŝaj kaj ankoraŭ ne kuracitaj. Kaj subite li ekhavis teruran timon pro la novaj batoj, kiuj falus sur la malnovajn vundojn kaj dolorigus lin; doloroj, pri kiuj li pensis, ke li ne transvivos ilin. Tiu timo ŝanĝiĝis interne de sekundo al despero, kiu donis al li kuraĝon tian, kian li ankoraŭ neniam sentis, kiu al li estis tute fremda, tiel, kvazaŭ ĝi ne apartenus al li.


Rimarko

cane = alhoholaĵo.

IX

Ĉirkaŭ dek paŝojn for de la bordo staris larĝa arbotrunko, kiu aŭ pro granda aĝo aŭ pro la oftaj tagoj, dum kiuj ĝi staris tute en la ĉirkaŭa akvo, perdis forton kaj vivon. Eĉ ne unu verda folieto montriĝis sur la branĉoj, kiuj per distorditaj gestoj malgaje kaj fantome pikis en la liberan aeron. Krom tiuj mortaj arboj sur longa distanco de la bordodeklivo ne videblis alia arbo. Nur malaltaj arbustoj kaj arbustaĵoj, kiuj timeme firmtenis sin en la sablo kaj aspektis tiel, kvazaŭ ili ne transvivus la sekvan altan akvon, tie kaj tie ĉi kroĉis sin kiel hazarde falinte al la deklivo.

„Iru tien, al la arbo!“ komandis don Acacio. „Tie mi reguligos la aferon kun vi, baĥajonteko, tie ni estos tute solaj inter ni, sen atestantoj kaj sen la sensaci-avida gapado de la putinoj, kiuj pensas, ke ĉio ĉi tie estas por ni pura ĝojo kaj ripozo, kaj ke ni havas monon tiom, kiom hundomerdon. “

Urbano preteriris don Acacion kaj proksimiĝis al la arbo.

„Damne kaj malbenite que chinguen tu matricula; jen ni ja forgesis tiun cabron, la chingando de mecate, tiun fikeman fian lazon. Vi ja ne restos staranta sur viaj du lambastonoj, se mi ne firmligos vin. Kuregu supren kaj alportu lazon al mi!“

Urbano suprenkuris sur la deklivo, uzante ĉiujn brakojn kaj piedojn. Du minutojn poste li jam reaperis kun la lazo ĉemane. Survoje malsupren li ekhezitis subite. La akvo de la rivero tiel pace preterfluis. Neniu turmentis kaj neniu batadis ĝin. La nuda arbotrunko aspektis nedireble malgaja, ja senespera. Urbano kunpinĉis la okulojn ĝis ili ekdoloris. Li memoris pri la kruela skurĝado en la nokto, kiam ŝprucadis pecoj de la sanganta karno kaj la haŭto de iliaj najbaroj saltis en la buŝojn de la viroj, se ili tenis ilin malfermitaj, por ĝemi dolore suferante. Nur la novuloj kriis terure, la malnovuloj ĝemetis kaj ĝemis nur dum la batado. Estis kontraŭ la moro, kiu regis inter iliaj samsortanoj, krii aŭ peti pri indulgo. Por tio ili estis tro fieraj, eĉ kiel sklavoj. Ili ĝemis kvazaŭ por si mem, kaj tion, kion ili ĝemis por si mem, estis malamego. Ju pli ili suferis, des pli ili malamis, kaj ju pli ili malamis, des salpli da doloro ili sentis kaj des pli sunece iliaj animoj sentis, se ili pensis pri tio, ke iutage, eble en iu fora tago, sed tamen fine iam, ili venĝos ĉiun skurĝobaton kaj ĉiun pendadan tempon, eĉ, se ili pereus pro tio.

Kiam Urbano hezitis dum sekundo kaj vidis la larĝan trunkon, li pensis, ke tia sama trunko post dek minutoj estos fi-makulita per la sangantaj pecoj de lia karno. Li kunpinĉis la lipojn, kaj la okulojn li kunpinĉis ankoraŭ pli forte.

Nun li malproksimis nur ankoraŭ dek paŝojn de la arbo. Sin apogante al la arbo, staris don Acacio, rulumante novan cigaredon al si. Tri paŝojn for de la arbo kuŝis granda ŝtono, iom pli granda ol la kapo de viro.

Urbano gapis al la ŝtono. Li memoris pri sia amiko Pascasio, kiu levis tian ŝtonon kaj frakasis per ĝi la kranion de sia persekutanto La Mecha. Sed samtempe la ŝtono rekondukis lin al la pensoj, kiujn li havis antaŭ ĉirkaŭ tridek minutoj, kiam li revis pri pacemaj vilaĝoj, al kiuj rapidas la akvoj de la rivero. Liaj manoj konvulsie moviĝis, kvazaŭ ili volus ordoni lian volon. Li kliniĝis iom por levi la ŝtonon; li pensis, ke li rapide kuru al la rivero, ligu la piedon dum la kurado per la lazo, tiam volvu la alian finaĵon al la ŝtono kaj kuru tiom longe en la riveron, ĝis li perdos la grundon sub si.

„Mi devos fari tion, mi devos fari tion nun, ankoraŭ en tiu ĉi sekundo“, li diris al si mem, dum lia spiro haltis kaj li hezitante proksimiĝis al la bordo. En la sekva sekundo estus tro malfrue. Li devas fari tion tuj. Se li faros tion tuj, la malgaje aspektanta arbo ne estos fie makulita per lia sango kaj de liaj elŝiritaj karnopecoj.

Li elpuŝis la longe retiritan spiron per „Si, ahora! Jes, nun!“

„Kion vi diras?“ demandis don Acacio. „Finfine vi ja nun revenis kun la lazo. Starigu vin kun via vizaĝo al la arbo, kaj levu la manojn supren. “

Don Acacio ekbruligis la novan cigaredon, kiun li ĵus rulumis. Laŭ la bordo blovis vento, kiu ŝanĝiĝadis seninterrompe. Don Acacio jam ekbruligis tri fadenojn, sed ĉiun la vento tuj estingis, se fadeno tuŝis la cigaredon.

Li sakris. Li provis pluan fojon, kaj denove estingiĝis la kandeleto. Nun li reiris paŝon de la arbo, kvazaŭ li volus liberigi la lokon por Urbano. Dum li faris la paŝon, li tenis ambaŭ manojn konkave antaŭ sia vizaĝo, interne de la manoj tenante la freŝe ekbruligitan fadenon. Li rigardis per siaj okuloj rekte al la fino de la cigareto kaj al la tremanta flameto, kiu tre penis ree vojaĝi kun la vento, sen plenumi antaŭe sian devon.

Urbano, etendante la lazon, vidis la svingatan grandan skurĝon je la manartiko de don Acacio.

Sen intenci tion, eĉ sen pensi pri tio, li puŝis nun don Acacion per la pugno de sia libera brako al la arbo, tiel, ke ties kapo malantaŭe kunpuŝiĝis rapide kun la trunko.

Dum eta momento Urbano miris pri sia ago, sed same tiel rapide li tute ekkonis, ke nun jam estis tro malfrue ne fini tiun nekonscian agon.

Tio estis ribelo. Por tiu pugnobato oni lasus pendi lin ĝismorte, kaj tiel, ke li havus la plej terurajn dolorojn antaŭe.

La timo pro tiu kruela torturado, kiu atendis lin, estis pli ol ĉiuj aliaj pensoj kaj sentoj la kaŭzo, ke li sin nun vidis devigita daŭrigi la komencitan agon ĝis la efektiva fino.


Rimarkoj

mecate = ŝnuro, lazo.
que chinguen matricula
(eŭfemisme) = Fiku viajn patrinojn!

X

Don Acacio ankoraŭ nun tenis la konkave formitajn manojn antaŭ la vizaĝo, ĉar la cigaredo fine ekbrulis. Ankoraŭ ne konsciiĝis al li, ke Urbano puŝis lin kun sia tuta forto. Laŭ sia unua percepto li pensis, ke Urbano stumblis, ĉar li glitis piede en sablotruon kaj tial falis kontraŭ lin. Se li tuj estus kompreninta, pri kio temas, ankoraŭ en la sama sekundo, li eble povintus savi sin.

Sed Urbano agis tiel fulmrapide, kiel tio eblas nur al indiĝeno, kiu staras sur nudaj piedoj kaj kies manoj kaj brakoj lertiĝis en la eterna batalo kun kampo kaj ĝangalo tiel, ke ili ne faras misan kapton, se ili foje ekmoviĝis. La instinkto centfoje pli rapide kaj pli sekure gvidas ilin ol la volo de tiu, al kiu ili apartenas.

Je sia propra korpo Urbano hieraŭ lernis, kiel viro povas ligi alian viron al arbo, sen tio, ke la viktimo povas malhelpi, se la viro, kiu havas la lazon, antaŭas per sekundo.

En la sama momento, kiam don Acacio kunpuŝiĝis kun la arbo kaj la konkavajn manojn ankoraŭ havis antaŭ la vizaĝo, tiuj du manoj jam estis kunnoditaj kaj firmligitaj al la arbotrunko.

Nur nun don Acacio konsciiĝis, kio okazis. Li puŝis per boto kontraŭ la antaŭenmetita kruro de Urbano. Sed Urbano antaŭvidis tion, ĉar tio estis la ununura movo, kiun don Acacio ankoraŭ povis fari. Rapide li kliniĝis kaj rapide malantaŭen movis sian abdomenon. Tiel la boto ja trafis lian gambon, sed ne povis renversigi lin.

Dum li kliniĝis, li jam same rapide kun la lazo saltis ĉirkaŭ la arbon kaj jam metis maŝon ĉirkaŭ kruron de don Acacio. Li fermtiris la maŝon kaj en la sama sekundo komencis ankoraŭ supre ĉe la manoj kaj malsupre ĉe la kruroj fari nodojn kaj meti la sekvan maŝon ankoraŭ en la sama sekundo ĉirkaŭ la kolon de don Acacio kaj firme ligi ĝin al la trunko.

Nun don Acacio fine sciis, ke li estas perdita. Li povus promesi la tutan monterion kiel donacon al Urbano por tiel elaĉeti sian vivon; sed la indiĝeno ne akceptus tion. Urbano estis multe tro sperta por fidi de ladino eĉ nur rorton.

Kelkaj proletoj en alia lando fidas al policisto, se la policisto promesas al li tute ne venĝi sin je li, se li estos helpema al la policisto. Sed indiĝenaj proletoj en tiu rilato havas multe pli kaj pli da seniluziigaj spertoj ne nur pri policanoj kaj diktatoroj, sed ankaŭ pri ĉiuj tiuj, por kiuj ili laboras, kaj kun iliaj helptrupoj kaj agentoj.

Por la sorto de Urbano estis jam egale, ĉu li enliberigos don Acacion aŭ ĉu li mortigos lin. Pro tio don Acacio dubis eĉ ne dum sekundo, ke Urbano la agon, kiun li komencis, finfaros. Eĉ ne estus espero, ke li saveblus, en tiu kazo, se capataz irus hazarde sur la deklivo malsupren. Antaŭ ol helponto sufiĉe proksimus, jam estus frakasitaj la kranio aŭ la gorĝo de la katenito.

Tamen, spite al sia malespera situacio, don Acacio ne perdis la kuraĝon. Li ne petis pri kompato, tiel, kiel la indiĝenoj ne petis iam pri kompato aŭ indulgo, se oni pendigis aŭ skurĝis ilin.

Kvankam li persone neniam skurĝis Urbanon aŭ eĉ nur rnufoje tretis postaĵen, kiel li tion faris laŭplaĉe kun ĉiuj viroj, kaj kvankam li tute ne atentis Urbanon kaj ne konis lin ĝis tiu momento, ĉar tiu ja apartenis al la kampadejo de don Severo kaj don Acacio nur en la aktuala tago konatiĝis al li, ĉar Urbano estis fuĝanto, je kiu li intencis ekzerci avertantan ekzemplon, li ja sciis tamen, ke li estas tiu el la tri fratoj, kiun ĉiuj viroj plej malamas, inklude de la capataces. Li ne mirus, se iu el la viroj, kiuj jam per si mem estis impertinentaj, kiel speciale la chamulano Celso kaj la boyero Santiago, la boyero Fidel, aŭ iu, kiu estis tiel inteligenta kiel la boyero Andreo, embuskus lin ie en la ĝangalo kaj inside mortbatus lin. Sed, ke tia timema kaj timigita vermeto, kia estis Urbano, lin nun havas ĉe la nuko, kaj, ke li estos murdita de ties manoj, tio ĉagrenis kaj kolerigis lin tiom, ke li kapablis tute forgesi la senesperan situacion, en kiu li troviĝis.

Lia buŝo ankoraŭ ne estis fermita per ŝnuro. Kaj tiun li nun uzis. Ne por voki pri helpo. Ĝis la lasta tago de sia vivo li hontus, se li krius pro kota kaj pedikohava indiĝeno pri helpo. Li ne plu povus esti unu el la mastroj tie; ĉar ĉiu muchacho dorse postridus lin, kaj la capataces, se ili ebrios, verŝajne eĉ kapablos meti lin en inaĉajn vestojn por havi plezuron kaj diros „Dolĉa karulino“ al li. En la monterioj estis aŭtentikaj viroj. Kaj nur aŭtentikaj viroj havis tie valoron kaj tie uzeblis.

Dolĉaj karulĉjoj kaj palvizaĝaj friponetoj, kiuj devas elpensi perversajn skurĝadojn kaj torturadojn, kiel postaĵfikuloj elpensas ilin por havi ian sanan volupton, troviĝis tie sur perdita posteno, tiel, kiel lita cimo sur la dorso de testudo, kiu enfosiĝis en sablon.

„Damnita putinfilo de pedikovoranta hundino, kian penson vi elŝvitis en via ŝtipkapula kranio?“ kriis don Acacio. „Vi ja eble ne pensas, ke mi ne povus moviĝi, ĉar vi ĉi tie bindis min al la arbo kiel kartonviron, ĉu? Atendu nur momenton, fetoranta hundo, mi ja montros al vi, kiel mi deŝiros min. Kaj tiam vi, ja jam, ĉe l’ diablo, povos komenci sonorileti pri la lasta beno de Sankta Virgulino. Do, liberigu min nun, sterkulo, aŭ ĉu mi ĉi tie ankoraŭ atendu ĝis Pasko?“

Urbano ektremis. Li ektimis. Kvankam li sciis kaj vidis, ke li bone kaj fidinde firmligis don Acacion, li tamen timis, ke don Acacio eventuale povus liberigi sin per iuj magiaj jaj supernaturaj fortoj. Li sentis sin kontraŭ li kiel kontraŭ pumo, kiun li kaptis kaj katenis, sed kiun li opiniis kapabla disŝiri la katenojn per siaj lastaj provizetoj da forto kaj kolero kaj poste salti sur lin.

Dum kelkaj sekundoj li paŝetis tien kaj reen. Nur kelkajn paŝojn malproksime li vidis la preterfluantan akvon, kiu lavis lauflue la sablajn bordojn.

Don Acacio denove kriis: „Ĉu vi nun liberigos min aŭ ne, hundido?!“

Urbano saltis nun preskaŭ ĝis la trunko kaj rapide tiris la revolveron el sub la zono. Li neniam havis revolveron enmane kaj ne sciis, kiel uzi ĝin. Li tenis ĝin en ambaŭ manoj, celante al la korpo de Acacio. Li manipuladis je la armilo, sed la pafo ne ekis, ĉar la ĉano de la revolvero ne estis streĉita.

„Kaj tia idiota brutobesto, tia stinkanta kota bestaĉo volas pafmortigi min!“ vokis don Acacio. Tiam li ekridis furioze, kiam li denove tiregis je siaj ŝnurligoj kaj konstatis, ke li ne povos liberigi sin.

Urbano ĵetis la revolveron vaste arke malproksimen de si, kiam li ekkonsciis, ke li ne povos uzi ĝin.

XI

Supre, en la oficina kaj en la bangalo, kaŭris ambaŭ capataces kaj la kunulino de don Acacio. Kelkaj fragmentoj de la voĉsonoj de don Acacio ŝvebis tra la aero ĝis supren al ili. Sed tion, kion ili aŭdis, estis mallaŭta kaj ne sinsekva.

El Faldon diris al El Pechero, kiu sidis kun li en la portiko: „Li kaptas ja nun tiun muchacho draste je la kolo, mil diabloj. Mi ne volus kaŭri en lia felo. Aŭskultu nur, kiel Cacho kriegas al li. “

„Mi foje gapos, kvazaŭ kiel en seksbudo tra la fenestreto, malsupren“ diris la ino, „eble mi ja povos vidi iom. “

„Tion vi prefere ne faru, señorita“, konsilis El Faldon, „don Cacho povas fariĝi tre malagrabla, se li spektos vin ĉe tio. Ni ne ŝatas tion ĉi tie. Tion don Cacho ja diris al vi. “

„Nu, do, eĉ la plej etan distron oni ĉi tie ne rajtas havi“, respondis la ino kun ĝemo. „Mi dezirus, ke mi prefere estus ree en mia bona domo en El Carmen. Tie la vivo estas pli gaja. “

„Ankaŭ ni estas ne pro plezuro ĉi tie, señorita, pri tio vi fidu min“, diris enuigate El Pechero. „Ĉe l’diablo, mi nun enlitiĝos. Frumatene je la tria mi ree devos eliĝi. Eterna Sanktulino, ankaŭ mi volonte scius, kial la sorto gvidis min en tiun sovaĝejon, kie oni havas nenion alian krom enpisitan alkoholon en la boteloj, kiu krome estas rara kaj multekosta. “ Li oscedis kaj iris en la bangalon, kie la capataces havis siajn litojn.

En tiu ĉi momento akuta krio aŭdiĝis de la rivero. Sed neniu ĉi tie en la oficina interesiĝis pri tio. El la densejo iris nun Trinidad, unu el la tri vagabondoj. Li estis survoje al la oficina, por ŝanĝi en la ilarokabano hakilon por nova.

Li aŭdis krion kaj iris poste ĝis la rando de la deklivo. Atinginte ĝin, li kuŝigis sin kaj rampis surtere plu, por ke oni ne vidu lin de malsupre. Ne estis ago saĝa iri proksime al loko, kie oni disdonas batojn. Kaŝite post arbustaro, li ŝovis memgardeme la kapon trans la randon ne la deklivo. De tie li kapablis longe distance transrigardi la bordon.

XII

Urbano levis la ŝtonon kaj iris renkonte al don Acacio.

„Tion vi ne faros, hundido!“ vokis don Acacio.

„Ne“, diris Urbano koncize. „Tion ne, estus tro bone por vi. Tro bonus por ladino, kiu ne havas animon. “

Urbano lasis fali la ŝtonon. Don Acacio elspiris profunde.

Tiam Urbano turnis siajn okulojn al io en la rivero, kion don Acacio ne povis vidi, ĉar ties vizaĝo celis al la deklivo, kaj ĉar li ne multe povis turni sin pro la ligitaj kolo kaj kapo. Li vidis nur, ke Urbano rikanis kaj liaj okuloj ekmontris metalan glimadon.

La viro levis la ŝultrojn kaj iris kvazaŭ surpiedfingre en la riveron, laŭ maniero, kvazaŭ li volus surprizi kaj kapti beston. Eble serpenton.

Sed estis alia afero. En la akvo drivis deŝirita arbusto, kiu surhavis fingrolongajn, fere durajn dornojn. La arbusto rapide drivis proksimiĝante kaj poste komencis salproksimiĝi.

Tiel, kvazaŭ li volus kapti suprenflugintan fiŝon, Urbano saltis al la rapide drivanta arbusto. Li kaptis ĝin ĝuste en tiu momento, kiam ĝi ree komencis fornaĝi de la bordo por esti fortirita de vortico.

Urbano tute eltiris la arbuston kaj proksimiĝis kun tiu malseka gutanta kreskaĵo al don Acacio. Li etendis la arbuston al ties okuloj.

„Ĉu vi vidas la dornojn, verdugo, malica ekzekutisto?“ Li pintigis la lipojn kaj rikane montris siajn dentojn.

„Ek, liberigu min, ĉe Sankta Virgulino!“

„Mi liberigos vin post minuto, verdugo“, diris Urbano, dum li derompis branĉeton de la arbusto. Poste li prenis la branĉeton tiel en la manon, ke la plej forta dorno inter la fingroj de lia pugno longe elstaris.

Kun larĝa rikano li diris, la dornon tiom proksime etendante al la vizaĝo de don Acacio, ke tiu pikis en vangon de li: „Per tiu ĉi dorno mi trapikos viajn du naŭzajn okulojn. Vi neniam denove pendigu aŭ skurĝu iun, muchacho kaj neniam plu vi vidu Sunon kaj neniam plu la vizaĝon de via patrino. “

„Ĉu vi freneziĝis, muchacho?“ kriis don Acacio, paliĝante vizaĝe.

„Ni ĉiuj, ĉiuj muchachos, estas frenezaj. Vi frenezigis nin. Nin ĉiujn. “

„Por tio soldatoj pafmortigos vin. Oni dehakos por tio la kapon de vi. “

„Neniu pafmortigos min. Neniu dehakos mian kapon. Neniu skurĝos min por tio. Eĉ pri via venĝo mi trompos vin. Bestaĉa ekzekutisto. Ĉar mi iros tie en la riveron, kie vi serĉu min. Sed tiam mi ne plu sentos la pendumadon. “

„Ĉe Sankta Virgulino, muchacho, ne faru tion! Vi iros en la inferon, muchacho. Ne faru tion, ĉe ĉiuj Sanktuloj!“ Don Acacio tiam fine komencis paroli pli milde.

Urbano, kvazaŭ li timus, ke li eble povus fariĝi ankoraŭ ekdubema, aŭ, ke ankoraŭ en tiu sekundo iu povus helpi il don Acacio, rapide pikis puŝegante al don Acacio.

Don Acacio kriis terure. Ne estis dolora krio, sed krio pro hororo. Estis la unua hororo, kiun don Acacio sentis en sia vivo.

Tuj, eĉ sen enspiri antaŭe, Urbano pikis duan fojon en la okulojn de don Acacio. Akveca sango gutis el la okulkavoj, kaj don Acacio klinis la kapon, ĉar la sango komencis guti en lian buŝon. Li ekmurmuris: „Madre Santisima, Madre de Nuestro Senor - “

Urbano rigardis supren. Li rimarkis la kapon de viro, kiu ne moviĝas, sed nur rigardas al li.

Per rapidaj fingroj Urbano malnodigis la ŝnuron, kiun li portis kiel zonon por kunteni sian ĉifonitan blankan lanpantalonon. Li levis la ŝtonon kaj ŝovis ĝin en la pantalonon. Poste li ree surmetis la ŝnuran zonon kaj firmtiris ĝin. De la malsupren pendanta lazo, per kiu li katenis don Acacion, li rapide disvolvis fadenon, tramordis ĝin kaj ligis ĝin sub la ŝtono ĉirkaŭ la koksojn.

Jam dum la kunnodado, li kuris en la riveron. La vortico oaptis lin kaj turnis lin plurfoje ĉirkaŭ sin mem, longe antaŭ ol li atingis la mezon. Lia kapo nur unufoje reaperis. Tiam li malaperis.

XIII

Kiam Urbano ne plu aperis, grimpis Martin Trinidad atenteme laŭ la deklivo malsupren. Memgardeme li iris al don Acacio kaj rigardis lin dum certa tempo.

Li ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis la revolveron, li levis ĝin kaj ŝovis ĝin antaŭe en sian pantalonon. Denove li tre proksimiĝis al don Acacio. Atenteme li disbukis lian kartoĉzonon.

Don Acacio diris nenion. Ŝajne li ne sentis, ke iu estis je lia korpo.

Kun la kartoĉzono, kiun li simile ŝovis en la pantalonon, Martin Trinidad kuris tre rapide laŭ la dekliva piedo sufiĉe longe antaŭen, ĝis kiam li konvinkiĝis, ke neniu povas observi lin.

Li elprenis la kartoĉzonon, ĉirkaŭrigardis kaj enfosis ĝin. Poste li ankoraŭfoje kuris kvindek paŝojn, rigardis la lokon, kie li haltis, por ne forgesi ĝin kaj enfosis la revolveron.

Farinte tion, li suprenrampis la deklivon, grandan distancon for de la unua kabano li reaperis kaj iris al la ilarkabano, relevinte sian hakilon survoje tien.

La knabo en la ilarkabano vokis El Faldon-on, por la transdono de la nova hakilo.

„Kie estas la malnova, kiun vi redonu?“ demandis tiu Martinon.

„Jen, ĝi kurbiĝis ĉi tie. “

„Kompreneble“, diris El Faldon, „tion mi ja jam supozis. Made in Germany. Tio estas germana hakilo, malkara kiel hundomerdo sur strateto kaj senvalora kiel distretita alumetoskatolo. Jen, prenu ĉi tiun. Ĝi ja ne estas nova. Sed ĝi estas el Usono. Tiu ne kurbiĝos kaj la klingo ankaŭ ne saltos el la tenilo. Per la germana vi eĉ ne povus trahaki molan fromaĝon, eĉ tiukaze ĝi ankoraŭ kurbiĝus. La vera fatraso. Aĉetite de la antaŭa kompanio, kiu mastrumadis ĉi tie. Estis perfektaj azenoj, al kiuj oni povis kroĉi ĉiun fiaĵon. Ili komprenis nenion pri hakiloj kaj nenion pri maĉetoj. Tial ili ja devis malkonstrui ĉi tie eMi ne pensas, ke fariĝos tri tunoj hodiaŭ. “


Rimarkoj

Made in Germany = Produktite en Germanio benkeroti = ne skriberaro, sed E-vortludo el benko kaj roto, ĉar originale germane estas „bankerott“, sed devus esti „bankrott“.

IV

Eldoninte la novan hakilon kaj enskribinte ĝin en la liston, El Faldon ankoraŭ dum certa tempo restadis en la bodega kaj inspektis la stokon. Tie estis knabo, kiu tie ordigis ĉion, aŭ, se li ne havis alian por fari, priŝmiris la hakilojn per graso, por ke ili ne rustiĝu, kaj frotadis lazojn kaj rimenojn, por ke ili ne kovriĝu per fungoj kaj ne ŝimu. El Faldon, por ankaŭ en tiu rilato ne pigri, diris al li: „Tio estas ja diodamnita kotmastrumado kaj fiaĵo. Mil diabloj, kion vi fakte faras ĉi tie la tutan tagon? En ĉiuj anguloj kreskas fungoj, kaj la feraj grimpohokoj estas tiaj rustaj, ke ili aspektas maldikaj kiel alumetoj. Mi sendos vin per la grimpohokoj sur altan arbon, por ke vi rompu vian nukon. Tiam vi ekscios, kion tio signifas, ke oni konservadu ilin en graso. “

„Ja kion mi faru kontraŭ la fungoj, Jefecito? Pluvas senĉese kaj nenio sekiĝas. Kaj, se mi ne ricevas grason en liveroj, per kio mi do priŝmiru ĉion?“ defendis sin la knabo.

„Tenu la buŝon fermita kaj ne parolu eĉ kontraŭdire, se ei ion parolas al vi, aŭ mi poluros vian grimacon. “

El Faldon iris al la pordo, iom staris tie kaj vidis, ke komenciĝos post kelkaj minutoj nova kaj abunda pluvelverŝiĝo. Li ĝojis, ke li ne devis esti en la subĉiela kampadejo, sed je tiu tago servis en la oficina.

Li promenis sen hasto transen al la bangalo. Meze de la vojdistanco li haltis. „Caray“, li diris ne laŭte al si, „Cacho hodiaŭ ja detale unktas la ulon. Tiuj nun jam pli ol tridek minutojn estas ĉe sia privata plezuro. “ Li turnis sin al la deklivo kaj intencis promeni ĝis la rando por rigardi tie, kiel la afero de ambaŭ disvolviĝas. Sed poste li tuj ekpensis: „Kial tio koncernu min, kiel li detiras lante la felon de li? Mi ĝojas, ke li ne vokis min por fari tiun laboron. Mi estas sufiĉe laca ĝisoste kaj je miaj membroj. “

Falis kelkaj gutoj, kaj tuj poste la pluvelverŝiĝoj jam torentis tiom furioze teren, ke El Faldon, kvankam li malproksimis de la bangalo nur ĉirkaŭ dudek paŝojn, tamen tute malsekiĝis.

Li paŝis en la portikon kaj skuis la akvon de siaj ĉapelo kaj jemizo. „Jen la sekvo, se oni okupiĝas pri aferoj, kiuj tute ne koncernas onin. “

La pluvelverŝiĝo fariĝis ĉiun minuton pli forta kaj pli vipanta. El Faldon subite havis strangan senton. Restadante en la portiko, li iris ĉirkaŭ la domo al ties riverflanko. Dum certa tempo li rigardis transen al la rando de la deklivo kaj atendis, ke tuj post sekundoj aperos don Acacio super la rando. Li ja certe tute malsekiĝis, kaj ne supozeblis, ke li ankoraŭ nun traktas Urbanon.

„Malbenita pluo, mi nun ja fine tamen devos rigardi, kion ambaŭ tiom longe faras tie malsupre“, li diris, vokante internen, kie sur unu el la litoj sternis sin la kunulino de don Acacio kaj trafoliumis trivitan gazeton, por trovi linion, kiun ŝi mem ankoraŭ ne povas reciti, ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen.

El Faldon prenis sian guman surtuton de lignofosteto en la vando, ĵetis ĝin sur sin, ŝovis la kapon tra la supra fendo kaj surmetis la malsekan ĉapelon.

Alveninte je la dekliva rando, li vidis, ke ne Urbano, sed don Acacio staras ligite al la arbo. Li ekkonis tion je la vestoj, ke povis esti nur don Acacio. Ties kapo kliniĝis sur la bruston. La malhele bruna, longa hararo, abunde saturita per akvo, pendis de li kaj kovris grandan parton de lia vizaĝo. Li skuis je siaj kvazaŭkatenoj, sed plu nur per etaj fortoj. Verŝajne li jam dum tridek minutoj penis liberiĝi.

El Faldon aŭdis raukan vokadon: „Pechero, Faldon, je ĉiuj inferoj, kie vi kaŝiĝas, flojos, damnitaj pigruloj?!“ La pluvo kaj la distanco malhelpis la aŭdeblon de la vokoj en la oficina.

Kun longaj saltoj la capataz kuris sur la deklivo malsupren.

„Finfine venas ja unu el vi, pigraj friponoj. Vi drinkadas tie supre kaj lasas min en la manoj de tiu sovaĝulo. “

El Faldon rapide lin malligis kaj kaptis lin je la ŝultroj, por ekmovigi la kunkurbigitan korpon. En tiu momento retrofalis la hararo de lia vizaĝo.

Por la Madre Santisima, Jefe, kio okazis al vi ?“ El Faldon krucosignis sin certe sesfoje pro hororo.

„Nu, kio okazis? Iru diablen kaj ne demandu sensencaĵojn. Miajn okulojn li elpikis, tiu kanajlo, kaj forkuris. Sed ni ja kaptos lin. Kaj ĉifoje ni ja instruos lin. Ek, ĉiuj capataces kaj ĉiuj ĉevaloj, persekutu lin. Kaj tuj nun. Que chinguen todas las madres, mi estas tute senvalora, uzebla plu por nenio. “

Dum li parolis, li palpis per la dekstra mano al la kokso, kie li supozis sian revolveron. Li palpis ekscitite je sia zono. „Que chingue este cabron, kie estas mia kanono? Eĉ ne la patronkartoĉo estas ĉi tie. Ĉu ĝi eble kuŝas ie proksime sur la sablo?“ Li palpadis per siaj piedoj la teron.

No, Jefe“, diris El Faldon. „Ĉi tie videblas nek pistola nek zono. “

„Tiukaze tiu damnita hundido kunprenis ankaŭ mian revolveron kaj la kartoĉojn. “

„Ŝajnas tiel, Jefe, ĉi tie proksime mi vidas nenion. Li icidigos nian vivon per tiu pistolo ĝis la kaptado kaj certe li provos brulmarki nin per ĝi. “

„Ĉu vi eble eĉ timas pedikohavan kotan indiĝenon? Mi sufokos lin per miaj nudaj manoj, tuj post lia alkonduko. “

„Tre malproksime de ni li ne povas esti, jefe. Mi certas, ke ni kaptos lin dum horo. Dum tiu pluvo li ne povas transiri la sulkojn, la marĉo retenus lin. “

Dum tiuj paroloj El Faldon kondukis don Acacion al la oficina, kie li tiris lin al seĝo.

La knabino alvenis kaj kriis: „Ve, kompatinda muchacho, ho ve, kompatinda hombre. Mi ne forlasos vin, nun ne plu! Tiuj sovaĝuloj. Ne estas kristanoj, sed barbaroj kaj paganoj. “

Kolerigite ekkriis don Acacio: „Tenu fermita vian diodamnitan fetorantan buŝaĉon, seksmatraco, kaj lasu min fine en paco pri via naŭza larmaĉo. Mi havas sufiĉe da aliaj zorgoj!“

„Sed, amorcito mio, mi volas ja nur konsoli vin“, diris la ino kaj komencis plori.

„Mi ne bezonas vian konsolon, iru en la inferon kaj fikigu vin de kiu ajn. Foriĝu, kota fekfikulino!“

La ino rampis en la apudan ĉambron, ĵetis sin sur la liton kaj provis plorĝemeti kaj ploregi, sufiĉe laŭte, por ke don Acacio aŭdu ĝin.

„Faldon!“ kriis don Acacio kolere.

„5i, Jefe. Mi nur pretigas ĉi tiun bandaĝon. “

„Elĵetu la molestulinon tra la pordo, por ke mi ne plu aŭdu hurleti ŝin. Ĵetu ŝin en la riveron, por ke ŝi foriĝu de ĉi tie, kiel eble plej rapide. “

Li ekstaris kaj serĉis la komitekobotelon.

Li palpadis tien kaj tien kaj trovis ĉiun objekton en la kabano en alia loko, ol li supozis laŭ memoro. Tio eĉ pli kolerigis lin. „Kie, ĉe l’ diablo, estas la didamnita botelo kun la sterkosuko?“

„Ĉi tie, Jefe. “ El Faldon tenis la botelon jam permane kaj donis ĝin al don Acacio. Tiu eltiris la ŝtopilon per la dentoj kaj metis la botelon al la buŝo kaj glutis tiel, ke eĉ ne guto postrestis. Poste li vaste arke ĵetis la botelon per ĉiuj siaj fortoj al la vando, ne zorgante pri tio, ĉu li eble trafos iun.

„Kion mi ne povas gluti, tio estas“, li kriis, ekscitite palpante piede tien kaj tien, „ke tia kota kaj pedikohava bandito, tia bruna bestaĉo subigis min. Tion mi ne povas gluti. Pro tio mi pereos. “

Li puŝis per la kapo forte al la vando,kaj tuj poste li stumblis pro seĝo, kiu baris lian vojon, kaj falis laŭlonge planken. Sen pripensi tion, kion li faras, li saltis supren kaj puŝis la kapon al angulo de la tablo. „Sankta Virgulino pardonu al mi!“ li kriis, pli kaj pli koleriĝante, „sed mi estas uzebla por nenio plu, por nenio plu!“

Tranquilo, Jefe, trankviliĝu“, diris El Faldon. Li venis kun kelkaj strioj de blanka ĉemizo ĉemane kaj kun pelvo kun akvo, en kiun li verŝis aguardiente.

„Sidiĝu, Jefe, jen la seĝo, tuj malantaŭ vi, mi bandaĝos viajn okulojn. “

Don Acacio etendis brakon malantaŭen, kaptis la seĝon kaj frakasis ĝin surplanke. „Kiel bandaĝo ankoraŭ helpu al mi?!“ li kriis furioze. „Kun ĝi vi estu veninta tridek minutojn pli malfrue. Nun mi ne plu bezonas ĝin. Ŝovu ĝin en vian postaĵon.

Li laŭpalpe ŝovis sin en la ĉambron, kie li havis liton kaj kie kuŝis sur la dua lito lia kunulino kaj plorĝemetis.

„Ĉu vi, diodamnita putino, ankoraŭ nun ĉi tie estas? Ĉu mi ne diris al vi, ke vi dronigu vian sifilisan kadavron en la rivero, por ke vi ĉi tie ne baru la vojon?! Ekkuru kaj subite, putino!“ Li levis pugnon kaj proksimiĝis al la lito.

La knabino kliniĝis kaj glitis el la kabano eksteren, sen tio, ke lia pugno trafis ŝin.

Li rimarkis, ke ŝi eskapis de li. Per tio li nur des pli konsciiĝis, kiel senhelpa li estas.

„Mi eĉ ne plu povas bati la vizaĝon de la putino, se ĝi ieritas tion. Kaj sub tiaj cirkonstancoj mi restu vivanta? Mi uzeblas por nenio plu. Eĉ kota putino povas pripisi min, kaj mi devas toleri tion. Ankaŭ hundoj pripisos min, se mi staros ĉe arbo kaj atendos, ke iu konduku min. Por nenio plu uzebla, por nenio plu. Kaj ĉio ĉi nur pro pedikohava baĥajonteko!“

Li palpis sin reen al la pordo.

„Kion vi ambaŭ tie flustras?“ li elvokis en la unuan cambron, kie El Faldon kaj la ino mallaŭte interkonsiliĝis, kiel ili povas trankviligi kaj enlitigi lin. La knabino, bone komprenante lian furiozadon, ne estis ofendita. Ŝi serioze intencis esti nun helpantino al li.

„Ĉu vi jam kuŝas sur ŝi?“ vokis don Acacio kolerigite, celante El Faldonon. „Kompreneble, mi uzeblas ja por nenio plu. Kaj en la sama ĉambro, kie estas mi, vi ambaŭ diboĉseksumas. Kaj mi povas fari nenion kontraŭe. Vi ambaŭ ridas impertinente al mia vizaĝo, malfidelaj kanajloj, jen tio, kion mi havas ĉirkaŭ mi. “

„Sed cachito, amorcito mio“, diris la ino mole kaj jareseme, „mi amas vin kaj forlasos vin neniam, se vi volas. “

„Pro favoro kaj kompato, putino!“ vokis don Acacio. „Mi ne bezonas vian kompaton, kaj eĉ ne volas ricevi ĝin kiel donacon. Kie estas la botelo?“

„Mi vidas“, diris la ino, „vi trinkis jam sufiĉe. Ĉu vi ne volas sterni vin? Venu, mi helpos al vi!“

„Ne tro proksimiĝu, aŭ mi premsufokos vin, bufino!“

„En ordo, premsufoku min!“ proksimiĝante diris la ino. „Premsufoku min, se tio plaĉas al vi. Ĉi tie mi estas!“

Don Acacio aŭdis, kiel ŝi proksimiĝas kaj ĵetis al ŝi la pordon al la vizaĝo, tiel, ke li restis sola en la dormĉambro. De interne li metis la trabon transverse al la pordo.

La ino kaj El Faldon orelumis apud la pordo kaj aŭdis, ke li iris al la lito kaj sidiĝis.

Gracias, Santisima“, Dankon, Dipatrino, flustris la ino, „li kuŝiĝas. Se li eldormiĝos, li komencos kutimiĝi al tio kaj rigardos ĉion tion kun aliaj okuloj. “

El Faldon gluglis gorĝe.

La ino pliboniĝis: „Mi celas diri, ke li fariĝos tiam pli trankvila kaj komprenos, ke homo povas vivi ankaŭ tiel kaj esti sufiĉe feliĉa. “

Ili retiriĝis de la pordo kaj komencis reordigi la ĉambron.

„Vi nun certe devos rajdi al don Feliks, Senor“, diris la ino, „kaj heroldi tion al li, aŭ, ĉu don Severo estas pli proksima?“

Don Feliks estas en la ĉefa kampadejo, kaj de ĉi tie tiu estas pli proksima. Sed hodiaŭ estas jam tro malfrue. Neniu Luno kaj ĉio marĉas. Mi firmgluiĝus. Sed tuj morgaŭ matene. . . “

En la litoĉambro knalis pafo.

El Faldon trarompis la pordon. Ili trovis don Acacion kaŭrantan antaŭ la lito kaj kun paftruo en la kapo.

„Por Jesu Cristo!“ terurigite vokis la ino. „Kiel li havigis la revolveron al si? Mi ja tiel zorgeme atentis, ke ne pendu ie revolvero en la oficina“.

El Faldon puŝiĝis je kesto, kiu ĉirkaŭe estis metale garnita per lado, ĝi staris malfermite apud la kunkaŭrata don Acacio. En la kesto estis leteroj kaj dokumentoj, kelkaj libroj kaj kelkaj monsaketoj. Estis ankoraŭ du pluaj revolveroj en la kesto, ambaŭ ŝarĝitaj. Kaj aldone ses kartonskatoletoj kun kartoĉoj.

„Tial do li sidiĝis sur la liton“, diris la knabino. „Nur por eltiri la keston al si kaj preni la revolveron. Mi ja ne povis scii, ke li konservas en ĝi revolverojn. Mi neniam trafosis liajn aĵojn, tiom longe, kiom mi konas lin. Kaj mi nun jam dum du jaroj estas ĉe li. Vi povas fidi al mi, señor, mi amis lin. “

Ŝi surgenuiĝis, karesis lian vizaĝon, kisis lin kaj helpis El Faldon-on surlitigi la kadavron.

„Mi amis lin“, ŝi ripetadis. „Mi amis kaj amis lin, de kiam mi lin konis. “ Ŝi komencis larmi ĵetiĝis surgenuen antaŭ la lito kaj kisis liajn manojn.

El Faldon estis elirinta.

Fine ŝi rekuraĝiĝis, alportis akvon kaj mantukon kaj komencis lavi la vizaĝon de don Acacio. Ŝi krucis ties manojn sur lia brusto, deprenis la krucon, kiun ŝi portis sur la brusto kaj metis ĝin al liaj manoj. Poste ŝi ŝovis la liton en la mezon de la ĉambro, serĉis kelkajn kandelojn, starigis ilin ĉepiede kaj ĉekape de la mortinto tiel, ke ili elstaris de malsekaj terbuloj, vualis per nigra tolo sian kapon, ŝovis seĝon proksime al lia lito, sidiĝis, prenis de la vando rozarion, kaj plorante kaj plorsingulte komencis preĝi, la perlojn senpenseme nombrante.


Rimarkoj

amorcito mio = karulĉjo mia.
caray
= fulmotondro.
mi vida
= koramata mia.
flojos
= pigruloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.