La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

Lunde la trupo ekmarŝis al la monterio.

Estis tridek kvin viroj, inter ili la du knaboj. Krome iris en la trupo kvar inoj, kiuj ne volis forlasi siajn virojn kaj tial marŝis kun ili en la monterion, sufiĉe kuraĝaj elteni ĉiujn suferojn de siaj edzoj kun ili komune, tiel montriĝantaj kiel veraj helpantinoj kaj kunulinoj.

Dum la marŝado, antaŭ ol la trupo atingis la grandan ĝangalon, aliĝis diversaj ne tre grandaj grupoj konsistantaj el viroj, kiujn don Gabriel varbis en la indiĝenaj vilaĝoj kaj en la bienoj, kiuj tenis sin pretaj por la tago, kiam la ĉefa trupo iros tra la regiono.

La trupo de la mahagonlaboristoj kreskis kun ĉiu mejlo, kiun ĝi marŝis plu. Kiam ĝi fine atingis la lastan setlejon enireje de la ĝangalo, la kvanto de la varbitoj estis cent dudek. Aldoniĝis dek kvar inoj kaj naŭ infanoj, kiuj ankoraŭ ne havis almenaŭ dek du jarojn. Infanoj, kiuj ŝajnis esti pli maljunaj, ne validis kiel infanoj, sed jam kiel laboristoj kun duono de la salajro.

Estis akceptitaj ankaŭ tri strangaj junaj viroj, kiuj aliĝis, kiam la trupo jam forlasis unu el la vilaĝoj, tra kiu ĝi marŝis.

Kiam la uloj demandis don Gabrielon, ĉu li pretas kunpreni ilin al la monterio, don Gabriel rigardis ilin dum certa tempo kaj diris:,,Se vi pretas diligente labori, mi tute bone povos dungi vin tie en la monterioj.

En vero li plej prefere ŝmace kisus ilin, ĉar ili pligrandigis lian trupon je tri tiaj fortikaj viroj. Ili ne kostis antaŭpagon al li, neniujn elspezojn de iu ajn maniero, escepte de la kelkaj kilogramoj da nigraj faboj, kiujn ili manĝas dum la marŝo. Sed ili enspezigis al li po viro kvindek pesojn da komisipago. Jen mono falinta el la ĉielo. Kompreneble li memgardis demandi ilin, kiuj ili estas kaj de kie ili venis. La nomojn, diritajn de ili, li skribis en siajn listojn sen eĉ per mieno aludi, ke li dubas pri la ĝusteco de tiuj nomoj.

Post ricevdonac’ de grasa koko ne demandu pri ties voko.

Strange aspektis la tri viroj, ĉar, laŭ aspekto, ili certe vagadis jam dum kelkaj semajnoj tie kaj tamen havis eĉ ne la plej etan faskan pakon ĉe si. Eĉ la plej povraj indiĝenoj varbitaj de don Gabriel portis sian pakon kaj evidentigis tiel, ke ili ie havas patrujon, kie ili je ĉiu tempo povas montri sin.

„Vi aspektas damnite ĉifonulaj kaj terure neprizorgitaj“, diris don Gabriel nur tial, por diri ion en ĉeesto de la capataces kaj rajtigi sin antaŭ ili kontraŭ la eblaj riproĉoj, ke li kolektas fuĝintajn prizonulojn de sur la strato aŭ eĉ pendigitojn tranĉas de la galgo por ricevi virojn. Li sciis la respondon, kiun li ricevos jam antaŭe. Kaj je lia granda kontenteco li ricevis tiun respondon efektive: „Ni atendis vin, patrono, ĉi tie jam dum kelkaj semajnoj por ricevi laboron en la monterioj. Ni aŭdis, ke vi ĉi tie tramarŝos ĉimonate. Sed ni ne sciis la tagon, kaj tial ni fordonis iom post iom ĉiujn niajn belajn vestojn por havi ion por manĝi. “

„Kompreneble“, respondis don Gabriel, „tio estas certe eomprenebla. Mi ne povas fiksi la tagon antaŭe, kiel vi certe mem bone povas imagi. Mi jen tie jen tie ĉi estas retenata, kaj tiel malfruiĝas la marŝo. Bone, mi kunprenos vin, sed nur pro pura kompato, kiel un muy buen cristiano, kiel bona kristano, ĉar mi ne povus respondeci tion, ĉi tie en la sovaĝejo lasi morti iun, kiu pretas enspezi sian monon per honesta laboro. Mi penos havigi al vi laboron en la monterio, mi tre penos. Ĉu mi sukcesos, ĉu ne, mi kompreneble ne scias. La monterioj havas amasegon da laboristoj, pli ol ili bezonas. Do, en ordo, vi kunmarŝu. “

La nomojn, kiujn ili diris, kaj kiujn don Gabriel skribis en la liston, estis: Martin Trinidad Castelazo, Juan Mendez, Lucio Ortiz.

Don Gabriel, same tiel bona negocisto kiel homkonanto, ne lasis konfirmi la kontrakojn de tiuj tri viroj de la instancoj en Hucutsin, kiel estis lia devo. Li ne skribis kontraktojn por ili kaj tiel ankaŭ ne rigardis ĝin sia tasko prezenti la virojn en la Municipalidad. Nur tiu, kiu posedas kontrakton, povas ricevi konfirmon de la kontrakto. Li trovis ĝin pli prudenta kaj pli saĝa rekomendi al la tri viroj restadi sur la kampadejo de la trupo ekstere de la urbeto, kaj sin ne antaŭŝovi nenecese kaj frapi la atenton. Li konis siajn laboristojn ĝisdetale kaj tial li ankaŭ sciis, ke tiuj tri viroj ne forkuros de li, ĉu kun kontrakto ĉu sen kontrakto. Kion ili faros en la monterio, se ili estos kondukitaj tien, ne plu interesos lin, tuj kiam li havos la komisipagon por la transdono de la viroj enpoŝe.

II

Kiam la trupo marŝis al Hucutsin, sidis vojrande kelkcent paŝojn antaŭ la unuaj domoj de la urbeto juna indiĝena knabino.

Ŝi estis nudpieda kaj apud si ŝi havis pezan pakon.

En la momento, kiam la unuaj homoj de la trupo venis el la vepro, eksaltis la knabino kaj kuris al monteto, de kie ŝi bone povis transrigardi la trupon, kiu kun ĝia tuta longo devis pretermarŝi ŝin.

Per rapidaj okuloj ŝi rigardis ĉiun vizaĝon, kiu videblis de la preterirantoj. La viroj, klinitaj teren pro sia pako, iris lace kaj kurbigite. Per siaj brakoj ili kovris parte siajn vizaĝojn, ĉar ili havis siajn manojn sur siaj tempioj por teni sufiĉe loze la portajn rimenojn, kiuj etendiĝis trans iliajn fruntojn, por ke iliaj tempioj ne estu tro dure kunpremitaj, kio kaŭzas fortajn dolorojn. La larĝa dura rimeno sur la frunto kunpremis la kapon pro la peza ŝarĝo, kiu pendis je ĝi, post kelkaj horoj da marŝado en la montara tereno, kvazaŭ kiel fera ringo, kiun oni lante, sed dontinue kunŝraŭbas ju pli dure des pli longtempe daŭras la marŝo.

Tial necesis la tuta atentemo de la knabino por ekkoni la vizaĝojn de la homoj.

Pli ol duono de la trupo jam preterpasis ŝin, kaj ŝi rigardis laŭlonge de la trupo, parte kun seniluziiĝo, parte kun espero. Sed kaj espero kaj seniluziiĝo estingiĝis en ŝiaj okuloj, kiam ŝi subite rektiĝis, ambaŭ brakojn ĵetis aeren kaj vokis: „Candido, mi querido hermano, mia amata frato!“

Candido, trotante profunde kliniĝante kaj rigardante sur la vojon, ekskuiĝis etan momenton. Dum ono de sekundo li faris la impreson, kvazaŭ li volus halti. Sed poste li ree trotis kiel kutime. Apud li marŝis liaj du filoj portantaj pakojn kiel la patro, kaj kiel li kliniĝinte marŝante, liajn paŝojn kaj gestojn fidele imitantaj, kun la espero, ke ĉiuj viroj de la trupo rigardos ilin kiel plenvalorajn virojn.

Kiam la knabino vidis, ke ŝia voko ne estis atentata de tiu,kiun ĝi celis, ŝi kuris kelkajn paŝojn laŭ la trupo ontaŭen, por esplori pluan fojon la vizaĝon de tiu, kiun ŝi alvokis. Kiam ŝi jam antaŭis kelkajn paŝojn, ŝi grimpis de la monteto malsupren, saltis antaŭ Candidon kaj vokis: „Candido, kara frato, ĉu vin ne konas min?“

Nun Candido rektiĝis, haltis kaj gapis al la knabino kvazaŭ li rigardus tra nebulo. Sed samtempe liaj du filoj lasis malsuprengliti siajn pakojn, kuris renkonte al la knabino kaj vokis ĝojigite: „Tia Modesta, onklino Modesta!“ Ĉiu el ili kaptis manon de la knabino kaj kisis ĝin.

Candido ankoraŭ restadis dum kelkaj sekundoj en sia mirigiteco, dum la trupo senzorge marŝis plu, kaj nur kelkaj el la viroj, kiuj estis plej proksimaj, rigardis supren dum kvarono de sekundo. Ili ĉiuj estis tro lacaj por interesiĝi pri io, kio ne koncernas ilin mem.

Nun Candido iris flanken kaj el la taĉmento. Li surgenuiĝis por povi lasi gliti la pakon malsupren. Tuj kiam la pako tuŝis la teron, kvikis la junaj porkidoj, kiujn li ankoraŭ tiam portis ĉe si, ĉar li ne sciis kie postlasi ilin, ĉar oni ne permesis al li iri hejmen al sia magra korteto, paroli kun siaj najbaroj kaj amikoj kaj konfidi al ili sian havaĵon.

Li rektigis sian dorson kaj poste rigardis al sia fratino. Ankaŭ tiumomente li ankoraŭ ne tute kapablis kapti, ke ŝi tie kaŭras apud li kun karno kaj animo. Sed la ĝojo kaj ekscito de liaj knaboj, kiuj amis sian junan onklinon kun la tuta pasio, kiun sentas infanoj al familia membro, kiu laŭaĝe pli proksimas al ili ol la patrino, kaj kiu pli dorlotas ilin ol la propraj gepatroj, tute vekis Candidon kaj konvinkis lin, ke lia fratino vere tie sidas apud li.

III

Modesta estis la plej juna infano de liaj gepatroj. Li, kiel la plej maljuna filo, denaske speciale preferis la fratinon, kion li praktike povis esprimi, kiam lia patro mortis sekve de vundo kaŭzita de falo en abismon, kaj kiam li fariĝis la familia estro. Lia patrino mortis jaron poste je variolo kaj postlasis lin do kiel ununuran prizorganton de lia fratino. La du pli aĝaj fratinoj edziniĝis al indiĝenaj etkamparanoj, al campesinos,kaj vivis en ties vilaĝoj.

Estis Modesta, kiu urĝis sian fraton Candido, ke li edziĝu; sed pro ŝi li hezitis dum longa tempo.

Sed kiam Candido poste mem pensis pri tio edziĝi, elekti pecon da tero kaj fondi propran familion, li serĉis por Modesta servknabinan okupon ĉe komercisto en Jolatepec, kie ŝi ricevis nur du pesojn da salajro ĉiumonate, sed pro tio ŝi ricevis la permeson viziti sian fraton dufoje ĉiumonate. Plej ofte fariĝis kompreneble nur unu dimanĉo en la monato, ĉar la edzino de la komercisto, kiel tio okazas ĉie, ŝi ĉiam trovis kialon pretendi la liberajn dimanĉojn de la knabino por si mem,,or laŭdire nepre necesa laboro aŭ tial, ĉar ŝi devis viziti iun aŭ atendis gastojn.

Almenaŭ tiuj malmultaj dimanĉoj sufiĉis por tio, ke Modesta pli kaj pli sentis emon al sia frato kaj ties edzino. Kiam naskiĝis la unua knabo de Candido, ŝi komencis adapti sian personan vivon tute al sia frato kaj al ties infanoj. Ŝi pensis, ke ŝi entute vivas nur je la dimanĉoj en la domo de sia frato, kvankam tiu domo estis simpla memkonstruita argila kabano enhavanta nur unu ĉambron, dum la domo, en kiu ŝi servis, kompare al la kabano nomeblis palaco. Estis antaŭdireble, ke Modesta verŝajne neniam edziniĝos, nur por ke oni ne disigu ŝin de sia frato kaj de ties familio.

IV

La lastaj homoj de la taĉmento marŝis nun tie preter la kaŭranta grupo. Post ili rajdis Epitacio, unu el la capataces, kiu troviĝis fine de la taĉmento kaj devis peli la postirantojn.

Olla, chamulano. Ek! Ek! Corre, corre! Kuru! Kuru!“ li vokis al Candido. „Tuj ni estos en la campo, en la kampadejo. Tie vi povos kaŭri sufiĉe longe kaj varmigi viajn pigrajn postaĵajn partojn. Antaŭen, antaŭen, adelante, adelante!

Li knaligis la vipon enaere kaj vokis poste al alia viro, kiu simile kaŭriĝis por ordigi sian pakon.

Candido streĉis la portan rimenon sur sia frunto kaj rektiĝis. Liaj knaboj prenis siajn pakojn. Modesta rekuris al la loko ĉe la vojo, kie ŝi demetis sian pakon, ŝi ŝovis sian kapon tra la porta maŝo, per elastaj ritmaj movoj de sperta portisto levadis siajn genuojn kaj reproksimiĝis al Candido.

„Ĉu vi iras al Hucutsin, hermanita, fratineto?“ demandis Candido, kliniĝinte kaj pezpaŝe trotante sub sia pako.

„Jes, frato, mi iras al Hucutsin. “

„Jen do vi trovis tie novan bonan okupon, ĉu? Hucutsin, tiel diras al mi miaj kamaradoj, estas multe pli grandega ol Chamo kaj simile tiel granda kiel Vitztan. Jen vi certe ricevos pli da salajro ol ĉi tie pagis dona Paulina al vi en tiu eta pueblo. “

Modesta diris nenion, ĉar ĉiuj iris nun per rapidaj paŝoj por reatingi la taĉmenton.

La trupo marŝis tra la urbo, kie ĉiuj enloĝantoj staris en la pordoj kaj antaŭ la domoj kaj rigardis la lace preterirantajn indiĝenojn kun simila ekscitiĝo kiel aliloke oni kutime gapas al tramarŝantaj soldatoj.

Tiu trupo de varbitaj laboristoj signifis bonajn negocojn por la tuta loĝantaro; ĉar ĝi estis la lasta urbeto antaŭ la ĝangalo kaj per tio la lasta okazo por aĉetoj fare de la mahagonularo. Tie la varbitoj krome ricevis sian lastan kontantan monon kiel antaŭpagon por siaj kontraktoj.

Ekde tiu momento ili ne plu vidos monon ĝis la tago, kiam ili revenos ĉi tien. En la ĝangalo oni povas aĉeti nenion kaj tial mono estas tie sen valoro. Tio estis la kaŭzo, kial la homoj elspezis nun sian tutan monon, kiun ili tie ricevis aŭ ankoraŭ portis ĉe si. Tial ne estis miraklo, ke la komercistoj de la urbeto salutis kun entuziasmo kaj varma bonfarta sento en la stomako la alvenon de la tramarŝantaj kontraktlaboristoj.

Kompreneble, la taĉmento ne haltis, sed estis kondukata al la granda kampadejo, al ŝtoneca herbejo kun magraj herboj, oriente de la urbeto. Foje alveninte sur la kampadejo, oni tiam alvokis la virojn por iri al la cabildo kaj stampigi de la urbestro iliajn kontraktojn. Intertempe aŭ poste ili laŭplaĉe povis promeni kaj plenumi siajn aĉetojn kaj siajn personajn aferojn.

V

Kiam Candido, ree marŝante en la taĉmento, kun Modesta apud si, sekvate de siaj knaboj venis al la lastaj domoj de la urbo kaj tie jam povis vidi la tomboŝtonojn kaj la vastan kampadejon, kiu troviĝis post la tombejo, li demandis: „Kie estas la domo, en kiu vi laboros? Mi pensis, ke vi laboras ĉe familo de komercisto ĉe la foirplaco. “

Ŝi eligis sonon, kiu sonis kiel ĝemeto kaj diris: „Caray, por Jesu Christo, la pako komencas premi. Bone, ke ni estas en la campo. “

Silente Candido ekbruligis fajron.

„Mi helpos al vi, frato“, diris Modesta. „Mi longe ripozis ĉe la vojo kaj mi ne estas tiel laca kiel vi. “ Ŝi tiris la kafokruĉetojn kaj la argilajn pelvetojn el la pako kaj komencis kuiri kafon kaj varmigi la fabojn kaj la tortiljojn. „Vi ambaŭ“, ŝi vokis al la knaboj, „serĉu lignon kaj alportu akvon!“

Candido, kaŭrante surtere kaj rulumante cigaron, observis sian fratinon dum kelke da tempo. Poste li ekstaris. „Mi iros al la pueblo kaj aĉetos maizon por la porkidoj. Ili malsatas kaj tial krias. “

Li serĉis kejloforman pecon da ligno, pelis ĝin per batoj en la teron, firmligis per forta ŝnureto ĉiun porkidon je la postkruroj kaj kunigis la finaĵojn per bona nodo je la fosteto. La porkidoj, kiuj dum la longa tago, pendis en formo de bulo kunskuitaj en la sako sur la dorso de Candido, etendis siajn kruretojn, gruntis kaj kvikis pro vivoĝojo kaj komencis tuj elŝiri herbotufojn, trafosis la teron kaj mordis sin reciproke pro ĉiu putrinta radiketo, kiun ĉiu el ili elskrapis.

Kiam Candido revenis kun la maizo kaj antaŭĵetis ĝin al la bestoj, li observis ilin dum kelke da tempo, fumis sian cigaron kaj diris: „Estas damnite bonaj manĝuloj, los cochinitos, ili baldaŭ fariĝos grandaj kaj grasaj. “

Poste li rigardis supren kaj faris geston kvazaŭ li vekiĝus. La manipulojn de sia fratino ĉe la bivakfajro li rigardis kvazaŭ li devus peni por rememori, kie li estas kaj kiel li ienis tien.

„Pretas“, ŝi diris, „listo“. Tuj poste ŝi vokis: „Muchachos, hijos!“ al la du knaboj, kiuj iris al alia fajro, kie ili observis, kiel indiĝeno tiris la felon de leporo, kiun li ĉasis en la marŝo, kaj kiel li pretigis ĝin por la vespermanĝo.

VI

La kvaropo sidis ĉirkaŭ la bivakfajro kaj manĝis sian simplan manĝon. Candido trinkis la lastajn glutetojn de sia kafo, prenis cigaron, kiun li rulumis antaŭ la manĝo, ekbruligis ĝin per ardanta branĉeto kaj elpuŝis kelkajn dikajn nubojn.

Modesta elŝutis la kaforekrementon kaj lavis la pelvetojn. Poste ŝi prenis el saketo tabakon kaj rulumis el maizfolio cigaredon por si.

La knaboj laciĝis kaj etendiĝis ĉe la fajro. Modestas kovris ilin per ĉifonita lankovrilo, kiun ŝi prenis el la pako de la pli maljuna el ambaŭ knaboj.

„Fariĝas malfrue, fratineto“, diris Candido meze de longa ka profunda silentado. „Eble estos pli bona, se vi nun reiros al viaj novaj gemastroj. “

„Mi povos ekiri ankaŭ morgaŭ, frato“, respondis la knabino. „Mi povas ekiri nur je tiu mateno, kiam vi ekmarŝos de ĉi tie. Certe vi ekmarŝos ene de du tagoj. “

„Jes, en du tagoj, diris don Gabriel al ni. “

„Mi povos iri al la novaj gemastroj tiam, kiam mi volos, frato, ĉar ili ne scias, kiam mi venos al ili, ĉu jam hodiaŭ ĉu nur en la sekva semajno. “

Candido kapjesis: „Laŭ via plaĉo, fratino. “

Denove ili silentis dum longa tempo. La nokto alvenis, peze kaj kun forto. Subite, kiel martela bato, ĝi falis malsupren. Kaj ankoraŭ nun ili ambaŭ sidis ĉe la fajro, fumis kaj mediteme rigardis la ardeton.

Ĉirkaŭ ili en ĉiu direkto brulis kaj ardetis bivakfajroj. Apud ili kaŭris la viroj, babilis, ridis, kverelis, sed la plej multaj silentis. Pli kaj pli da ili kvazaŭ kunkaŭris en sin mem aŭ kunruliĝis kiel hundoj por dormi, por teni sin varmaj sub siaj mincaj kaj truigitaj kovriloj. La nokto komencis fariĝi frideta, ĉirkaŭ la arbustoj ĉe la limoj de la kampo blovis la unuaj mincaj vualoj de ondantaj nebuloj. Nuboj surĉielis, tie kaj tie malfermŝiritaj de truoj, en kiuj brilis steloj. La pluvosezono estis proksima. De la urbetoj transsonis de tempo al tempo necertaj laŭtaj voĉoj de homoj, kiu ŝajne estis gajaj. El angulo de la kampadejo aŭdeblis la melankolia muziko de buŝharmoniko; de la loko antaŭ la katedralo zumis iam kaj tiam melodia ero ludata per marimbo. En la vepro transe de la kampadejo perdiĝis la veaj krioj de ektimigita aŭ persekutata birdo enmeze de centvoĉa ĉirpado kaj flutado de cikadoj kaj griloj, kiuj emis geedziĝon.

La bivakfajro, apud kiu sidis Modesta kaj Candido, transiĝis en malhele ruĝan ardetadon, kiu ne disvastigis lumon. Candido kunskrapis kelkajn branĉetojn, disprompis ilin kaj ŝovis ilin en la etan ardon. La fajro eĉ pli malheliĝis kaj nur fulgis plu. Li blovis en ĝin kaj flamo kaptis sekan branĉeton, kiu ekflamiĝis kun mirigita kraketo, ĉar ĝi estas sola kaj tial ĝi tuj retiriĝis en la mordantan verdan fumon, kiu malvolonte leviĝadis kaj malleviĝadis tie kaj tie.

„Mi venis al vi je dimanĉo por viziti vin kaj la infanojn“, diris subite Modesta. Ŝia vizaĝo apenaŭ ekkoneblis, kvankam ŝi estis disigita de sia frato nur je bivakfajra larĝo aŭ je futo da tero.

Candido suĉis sian cigaron sen respondi ion.

„Laŭro, via najbaro, kiun mi demandis, diris al mi, ke vi kaj viaj infanoj estas en la karcero en Jovel. Krome li sciis nenion. Mi poste iris plu sur tiu vojo, kie mi renkontis Manuelon, kiu tagon antaŭe revenis de Jovel. “

„Manuel vidis, kio okazis al mi, ĉar li estis antaŭ „El Globo“, kiam alvenis don Gabriel kaj ordonis al mi, ke mi pretigu min por la ekmarŝo je lundo. “ Candido parolis tion kvazaŭ kiel el rememoro, kvazaŭ tio okazis jam antaŭ multaj jaroj.

„Jes, tion Manuel rakontis al mi, kaj mi sciis, ke vi ne revenos. Tial mi kuris rapide al onklo Diego kaj raportis al li. Kaj onklo Diego venis. Li zorgos pri viaj domo kaj agro, kaj li tie loĝos kun la onklino, ĝis vi revenos. Por ke via domo kaj via milpa kaj viaj kaprinoj kaj ŝafoj ne perdiĝu. Kuzo Emiliano transloĝiĝis nun kun sia edzino en la domon de la onklo; li facile povos zorgi pri sia kampo kaj pri tiu de la onklo. Sian dometon li fermis. “

„Tiel mi ĉion tion atendis, kiam mi kuŝis nokte en la korto oe la karcero kaj ne povis dormi kaj pensis pri tio, kio hejme okazos, se mi ne revenos. “

„Jen la ununure ebla kaj tute memkomprenebla, kion ni faris“ !, parolis Modesta, kvazaŭ ŝi parolus pri reordigoj, kiuj okazas en domo, se la familio revenas de la entombigo de l’ patro aŭ de l’ patrino.

Estis la tono en la voĉo de sia fratino, kiu Candidon instigis diri: „Mi ĝojas, ke Marcela estas morta, nun mi estas tre ĝoja pri tio. Ŝi ne scias, kio okazas ĉi tie kaj ŝi ne vidas ĝin. Kiel malĝoja ŝi estus, se ŝi devus travivi ĉion tion kaj ĉiam pensi pri tio, ke mi devis vendi min en monterion por savi ŝian vivon. Mi ne scius, kion fari por gajigi ŝin. Ŝi tamen mortus pro aflikto kaj enkoraj suferoj. “

„Ŝi povus iri kun vi en la monterion, por esti ĉe vi. “

„Tion mi ne permesus al ŝi. Mi serĉus amikon, bonan viron, kaj dirus al li, ke li edzinigu ŝin, por ke ŝi havu protekton kaj ne estu sola. Ja kion ŝi povus fari tute sole dum tiom da jaroj?“ „Ŝi neniam prenus alian viron, frato, tion mi scias. Mi irus al ŝi, kaj ni kultivus la agrojn kaj flegus la kaprinojn kaj ŝafojn, por ke vi trovu bonstatan domon, kun grandaj kaj belaj filoj, se vi iam revenus. Ni atendus vin kaj pensus pri vi, tage kaj nokte. Ni konstruus altaron en angulo kun lampeto kaj Sankta Virgulino, antaŭ kiu ni preĝus ĉiuvespere kaj ĉiumatene por via sana reveno. “

Candido ŝovis kelkajn freŝajn branĉetojn en la bivakfajron. La fajro estis tro malgranda por varmigi ilin; kaj ĝi apenaŭ lumis. Sed ĝi disvastigis ĉirkaŭ si familiaran intimecon kaj vekis en ambaŭ la bonfartigan senton de sekureco, tiel, ke ili dum kelkaj horoj forgesis sian aktualan sorton kaj siajn afliktojn. La ĉirkaŭo, la ceteraj bivakfajroj kaj la kaŭrantaj, ripozantaj aŭ ĉirkaŭvagadantaj kunuloj, kies figuroj laŭforme estis pli senkonturaj ol ombroj; krome interparoladoj, voĉoj kaj vokoj de tempo al tempo aŭdeblaj, ekŝvelis kaj poste en la nokto perdiĝis kiel elspiroj, kvazaŭ ili neniam estus ekzistintaj; la seninterrompa ĉirpado kaj violonado de la vepro kaj la hurletanta lamentado de la herboj en la kampadejo; ĉio ĉi unuiĝis por Candido kaj Modesta en ununuran tonon kaj sonon kaj al ununura amaso, interne de kiu ambaŭ sentis sin solaj, kaj ligitaj nur per la komuna fajro al unu kaj sama mondo. La knaboj ekmoviĝis en la dormo kaj tiris la kovrilon pli proksimen al si. Unu el ili iom ekĝemetis, la alia babilis kelkajn nekompreneblajn vortojn en siaj sonĝoj; poste ambaŭ ree trankvilis.

Modesta tiris la kovrilon ankoraŭ eĉ pli dense sur ilin. Ŝi faris tion kvazaŭ kun patrina gesto, ne tial, ĉar la kovrilo eble tralasus fridetan blovon de vento al la malgrandaj duonnudaj korpoj de la knaboj, sed por sentigi al la infanoj en ties dormo, ke karesema mano zorgas pri ilia bonfarto.

„Morgaŭ vi komencos vian servon, hermanita“, diris Candido post longa silentado.

Modesta eltiris maizfolion, glatigis kaj kurbigis ĝin kaj ŝiradis je ĝi, ĝis ĝi havis la necesan grandecon. Poste ŝi ŝutis tabakon sur la folion kaj rulumis novan cigaredon.

Ŝi faris tion tre lante, kvazaŭ ŝi volus produkti precipe akurate rulumitan cigaredon.

Kiam la cigaredo finfine ardetis kaj ŝi fumis kelkajn spirfojojn, ŝi lasis sinki la manon, en kiu ŝi tenis la cigaredon,sur unu el siaj genuoj kaj ripozigis ĝin tie. Ŝi rigardis preter sian fraton kaj turnis sian rigardon al la vepro, kies ombro laŭ zigzaga linio konturiĝis kontraŭ la areoj de la morna ĉielo, kiuj estis liberaj de nuboj kaj montris stelojn.

Ŝi profunde enspiris kaj diris poste: „Mi ne komencos iun servon, frato. Mi rezignis pri mia servo ĉe la ladinoj. Mi iros kun vi al monterio. Mi havas ja nun nur ununuran servon, kiu estas pli grava ol ĉio alia krom tio, kio koncernas min mem: la servo por vi kaj por viaj infanoj. “

Candido klinis sian kapon profunde kontraŭ la fajro kaj diris mallaŭte: „Tion vi ne estu farinta, fratineto. La monterioj ne estas por inoj kaj plej malmulte por junaj inoj. Kvankam mi ne povas ordoni al vi, mi ja tamen konsilas al vi iri reen. Se vi ne volas labori por ladinoj, vi bone povus loĝi en mia domo kun la onklo, ĉar mia domo estas ankaŭ via, kaj vi havas rajton labori tie. “

„La saman diris ankaŭ la onklo al mi, kaj ankaŭ la onklino oaj ĉiuj najbaroj. Sed kiam ili ĉiuj konsilis al mi la saman, mi tamen pli kaj pli havis la senton, ke mi ne povus elteni ĝin tie loĝi trankvile kaj en paco, ke mi nun devos iri kun vi kaj la infanoj, ĉar trafis vin malfeliĉo. “

„Vi ne scias, kiel dura estas la vivo en la ĝangalo, sed eĉ pli en la monterioj. Vi estas juna knabino, kaj ĉirkaŭ vi estos preskaŭ nur viroj, kaj neniuj bonaj. “

„Ĉion ĉi oni diris al mi, kiam mi survojiĝis. Sed ĉu ĝi estis dura por vi, kiam vi zorgis por mi, kiam mi estis malgranda kaj senhelpa kaj havis nek patron nek patrinon? Kiel ĝi nun povus esti dura por mi, helpi al vi kaj esti je via flanko, kiam viaj du infanoj estas malgrandaj kaj ne havas patrinon! Iutage ni revenos, kaj se mi vidos vin ree en via domo, tiam mi estos plenuminta tiun servon, kaj vi povos helpi trovi al mi viron, kiu estas tiel bona kiel vi!“

Nenion plu ŝi diris. Ambaŭ tiris siajn lankovrilojn pli proksimen al si, fumis, rigardis al la lace ardetanta fajro kaj atendis la matenon.

La mateno alvenis heziteme, kun fridaj, malsekaj, pezaj nuboj, kiujn ĝi skuis sur sia vojo ĉagrenite tien kaj tien, kvazaŭ ili estus vestoj molestaj, sed kiujn ĝi tamen haste tirus en la vepron aŭ faligus sur la prerion, kiam aperis Suno. Sen antaŭa anonciĝo ĝi subite ĉeestis, kvazaŭ ĝi per salto estus naskita universen.


Rimarko

milpa = kultivita terpeco, sur kiu oni plantas ekz. maizon,fabojn kaj kukurbojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.