La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

I

Kiam la muchachos alvenis ĉe la sulko Mono, atendis jam la boyeros kaj ties knaboj, la gananes. La knaboj kondutis timeme. Ili manipuladis ĉe la bovoj kaj jungilaroj, ĉar tiukaze, se aperos capataz, ili povus estigi la impreson, ke ili estas senkulpaj. Ili timis la batojn, kiujn ili ricevus, se la afero, kiun ili komprenis nur parte, malsukcesus.

Sen kunkalkulado de la knaboj tie kunestis tiumomente pli ol dudek muchachos. Sed en ĉiu kvaronhoro alvenis plua bovpelisto kun siaj bovoj kaj kun trunko al la trunkejo, kaj la nova alveninto estis instruata pri tio, kio okazis intertempe.

La viroj decidis marŝi al la administrejo; sed fari dum tio sufiĉe grandan ĉirkaŭvojon, por viziti survoje tiom da laborejoj kiom eblos, por ke ĉiuj hakistoj kaj bovpelistoj, kiujn ili renkontos, povu aliĝi al la marŝtaĉmento.

La hakistoj portis kiel armilojn siajn hakilojn, kelkaj jrome maĉetojn. La boyeros havis nur maĉetojn. Sed ili prenis kun si ankoraŭ la ferajn hokojn, kiujn ili forigis de la tirĉenoj, por doni al ĉiuj tiuj viroj, kiuj havis neniun armilon, almenaŭ tiujn manen.

„Tio estas nur la komenco“, konsolis Juan Mendez la kunulojn. „Ĉe la komenco sufiĉus eĉ bastonoj, ŝtonoj kaj ŝtonĵetiloj. Kiam la danco vere komenciĝos, ni faros tiel kiel faris la campesinos kaj peonoj en Morelos, kiam ili sturmis je la unua fojo la sukerplantejojn kaj la sukerfabrikojn. Ili nur ridis, kiam alvenis la rurales kaj la federaciaj trupoj. “

„Sed kial ili ridis?“ demandis Cirilo.

„Vi estas ja lamulo, vere, tio vi estas, ke vi tiel stulte demandas. Ju pli da soldatoj atakis ilin, des pli da armiloj ili ricevis. Ĉiu soldato kaj ĉiu ĝendarmo kaj ĉiu policano havas ja karabenon, kaj ĉiu oficiro aldone revolveron. Estas simple, se oni mortbatas la soldaton kaj la policanon, oni poste povas forpreni lian karabenon aŭ lian revolveron. Kaj kompreneble ankaŭ ĉiujn kartoĉojn, kiujn li havas, kaj la botojn kaj entute ĉion, kion li surhavas. Tio estas ja tre simpla, tiel oni faras ribelon kaj tiel ribeluloj havigas armilojn al si. “

„Ĉu la campesinos de Morelos gajnis la revolucion?“ demandis Santiago.

„Kompreneble ne. Tiam ankoraŭ ne“, respondis nun Martin Trinidad anstataŭ Juan Mendez. „Sed ili eksonoris la unuan sturmon. Ili kaj la campesinos de Tlaxcala, gvidata de la indiĝeno Juan Cuamatzi. Kaj tiu unua sturmsonorado estis la plej grava dum la tuta diktaturo. Nun scias ĉiuj peonoj kaj ĉiuj kamparanoj, ke ribelo fareblas, kaj, ke la tiranoj kaj diktatoroj vundeblas kaj venkeblas. Antaŭe ili kredis, ke neniu povas fari ion kontraŭ la diktaturo, ĉar ĝi estis metita kaj difinita de Dio. Kaj ĉar oni ĉiam preĝis, ke ĝi daŭros mil jarojn. Atendu nur, la sekvan fojon gajnos ankaŭ la peonoj de Morelos kaj des pli tiuj de Tlaxcala. Kiu sciu? Sed eble ili nun jam ekflamigis ribelon en la tuta federacia ŝtato Morelos, en tiu ĉi horo, kiam ni ankoraŭ staras kaj pripensas ankoraŭ kiel agi. Ni aŭdas ja nenion, kio okazas ekstere en la lando. “

II

„Ĉe la infero, damne, kia kunsido okazas ĉi tie?“ kriis koleriĝinte El Doblado, la  capataz, kiu rajdis en tiu momento kun El Tornillo ĉi tien al la tumbo.

La muchachos, aŭ certe la pli granda parto el ili turnis sin timigite al ili. Sed ili staris plu kaj eĉ ne iomete faris la impreson, kvazaŭ ili tuj volus ekiri al siaj enjungitaj bovoj por turni ilin al mala direkto por altreni novajn trunkojn.

„Ĉu vi ne aŭdis, kanajloj, kion mi demandis vin?“ kriis El Doblado denove. „Kia kunsido estas ĉi tie? Vi pigrumas kaj ripozas dum la hela tago, kvankam ni komencu en la sekva semajno la forflosigadon. Ek, al la laboro!“

La knabetoj kaj du hezitemaj boyeros ekiris al la bovoj por okupiĝi pri la enjungitaj bovoj.

„Haltu, cobardes, malkuraĝaj dentklakaj leporuloj!“ vokis Celso. La forirantoj sendecidite haltis meze de la vojo.

„Ja kio estas ĉi tie?“ kriegis nun El Doblado, la vipon, kiun li tenis permane, firme kroĉante. „Ĉu huelga? Ĉu utriko? Aŭ ĉu eble eĉ ribelo, un motin?“

„Ĝuste, kojoto“, kriis nun Santiago Rocha, „ĝuste divenite, tio estas motin kaj mitin, do mitingo de ribeloj, por ke vi, rato, sciu tion kaj ne havu fmalĝustan opinion. “

El Doblado paliĝis. Li hakis en la flankojn de sia ĉevalo kaj provis retroeviti kelkajn paŝojn. Sed la ĉevalo ne ĝuste komprenis la signalon. Ĝi dancetis dekstren kaj maldekstren antaŭ la muchachos. El Doblado fariĝis eĉ pli malcerta. Kun vaste malfermitaj okuloj li rigardis al la viroj, kiuj minace ĉirkaŭstaris kaj evidente atendis geston, kiu donu al ili la signalon al ago.

El Tornillo, la alia capataz, ne estis tiel timige encirkligita de la viroj kiel El Doblado. Per unu salto li povis liberigi sin de la minaca situo kaj skui la polvon de la rajdobotoj. Sed li pripensis rapide, ke estos pli bone por li, se li restos proksime de El Doblado, malpli tial por protekti lin ol por gardi sin mem. Ĉar postlasi la alia subestron en soleco tie kaj savi sian propran haŭton, povus ekhavi malagrablan turnon por li, se tio malkaŝiĝus kaj la aliaj subestroj ekscius la veron. Lastfine estis egale, ĉu oni buĉus lin tie eŭ pli poste fare de la koleregaj capataces.

Dum la ĉevalo de El Doblado ankoraŭ karakolis kaj ne sciis kion fari, ekhavis ties rajdisto subite teruran timon. Li volis eltiri la revolveron, sed li havis dekstramane la vipon je ledorimeno ĉirkaŭ la manartiko. Tiu rimeneto kaptiĝis je la revolvera kolbo kaj El Doblado tiradis kaj tiradis je ĝi. Jen Matiaso ĵetis bastonon inter la antaŭajn piedojn de la ĉevalo. La ĉevalo baŭmis, kaj dum ĝi baŭmis, saltis Fidel de malantaŭe sur El Dobladon, kaptis la manon, kiu havis la revolveron, firmkroĉiĝis al ĝi kaj tiris El Dobladon el la selo.

Nun vidis El Tornillo, ke la situacio fariĝis tre serioza. Li turnigis la ĉevalon por eskapi. Sed la movon rimarkis Cirilo, kiu tenis hokon en la mano. Li svingis la hokon supren kaj tiris la ĉevalon je malantaŭkruro supren. La ĉevalo hufobatis, kaptiĝis per la piedoj en arbustaĵo, stumblis kaj falis. Ĝi tuj denove rektiĝis kun El Tornillo, kiu ankoraŭ sidis en la selo.

Sixto kliniĝis pro ŝtono. Sed li ne sufiĉe rapide trovis iun. Li trovis pecon de disrompita jugotrabo. Li saltis ĝis la ĉevalo kaj draŝis la trabon kun tuta forto kontraŭ ŝultro de El Tornillo. Tiu turniĝis por defendi sin aŭ por eviti la batojn. Tiumomente de alia flanko sur lin saltis Pedro, kiu per unu mano tiris la bridilon al alia flanko kaj per la alia mano kaptis El Tornillon ĉe la zono kaj surterigis lin per tri fortaj subitaj movoj.

Tridek sekundojn poste ambaŭ capataces estis finitaj. Fidel, kiu havis El Dobladon antaŭ si, prenis branĉon kaj batis lin per ĝi tiom longe sur la vizaĝon ĝis ĝi estis tute nerekonebla. Kvazaŭ freneziĝinte, li kriis ĉe tio seninterrompe: „Jen mia garantiaĵo, jen mia garantiaĵo, ke vi ne plu turmentos inon, vi inon ne plu turmentos. “

Kiam Fidel fine rektiĝis kaj per lasta piedtreto sur la vizaĝon de la mortbatito finis sian venĝon, diris Martin Trinidad: „La pistolo kaj la kartoĉoj apartenas al vi, muchacho, vi meritis ilin. “

Poste li turnis sin al la viroj kaj, montrante per unu mano al la kadavro de El Tornillo, kaj per la alia al la morta El Doblado, li vokis kun konvinka voĉo: „Jen! Jen vi vidas ĝin! Tiel vi ricevos viajn armilojn, muchachos! Ĉiun revolveron, kiun vi prenos al vi tiel, valoros duoble por vi. Ĉar ĝi mankos al via malamiko, kaj havos ĝin vi. Kaptu la kanajlojn inside, se alie ne eblas al vi. Kaptu ilin de antaŭe kaj de malantaŭe. Kaptu ilin en malhelo aŭ en hela tago. Kaptu ilin, se vi kaŭras surtere kaj kaptu ilin, se vi kaŭros surarbe. Sed kaptu ilin, damne! Se vi volas fari revolucion, jen faru revolucion, kaj faru ĝin tute aŭ ĝi turnos sin kontraŭ vi mem kaj frakasos vin. “

III

„Hombre!“ vokis Andreo, kiu ĵus alvenis tie ĉe la tumbo kun sia bovoparo, altrenante trunkon, sen scii, kio intertempe okazis. „He, hombre“, li diris ankoraŭfoje admire, “ vi ja scias bone kaj bele paroli. Nu, kiun profesion vi havas?“

„Tion mi jam delonge diris al Celso, kio mi estas kaj kiu. Instruisto. Lerneja instruisto, kiu ne povis esti flatulo kaj postaĵlekulo, sed kiu volis esti sincera viro. Lernejinstruisto, simpla lernejinstruisto, ankoraŭ nun. Sed pli poste, kiam estos paco en la lando, paco pri la tiranio kaj la diktatoro, se vi ĉiuj havos teron, kaj liberon, tiam mi sukcesos instrui je la universitato la novan homon. Tial mi estas nun ĉi tie kun vi, ĉar mi ne povas kliniĝi, kaj ĉar mi ne povas saluti tiun, kiun mi malestimas; kaj ĉar mi volas havi liberon por vi kaj por mi. Ja fidu min, tio ne estas libero, se oni devas saluti tiun kaj tion, kion oni ne povas saluti; kaj tio ne estas libero tie, kie oni ne rajtas diri tion, pri kio oni pensas, ke ĝi nepre estu dirita. Por vi la tero, kiun vi kultivas. Mi ne eelas teron. Mi volas nur instrui. Mi volas havi nur la liberon instrui tion, kion mi pensas saĝa kaj ĝusta. “

„Sed, hombre!“ diris Andreo entuziasme, irante renkonte al Martin kaj kaptante manon de li. „Tio estas ja tio, kion ankaŭ mi celas, kaj pri kio mi ĝis nun neniam konsciis, ke ankaŭ mi celas tion. Precize la sama. Ja neniu diris tion iam al mi, ke ankaŭ mi celas tion. Mi tiom ĝojas, ke vi diris ĝin al mi. “

Martin skuis la etenditan manon de Andreo. „Vi plaĉas al mi, muchacho. Do, Andreo vi estas. Vi estas multe pli juna ol mi. Mi certe duoble tiom aĝas. Sed tio ne ludas rolon ĉikaze. Mi pensas, ke ni estos bonaj amikoj. “

„Tion mi esperas, Profesor. “

Si, buen, amigos, muy buen amigos, kaj tiom longe, kiom vi volos, amiko. Sed ni forgesu nun la belan. Nun ni estas en la batalo. Ni ne malvenku, bubo. Ni venku aŭ ni pereos. Vivi plu sub tiu homa hontego estus krimo kontraŭ la lando. Ahora tu ers soldado y yo soy soldado, soldados de la revolucion. Ambaŭ ni estos nun soldatoj de la revolucio, nenio alia kaj nenio plu, nur soldatoj de la revolucio, kiu ne havas oficirojn kaj gvidantojn. Nur soldatojn. Un abrazo, muchacho, kaj tiam ni ekmarŝu. “

Tiumomente vokis Celso: „Nun ne estas tempo por longaj ĉirkaŭbrakoj. Tion vi povos fari pli poste. Ek do, por fari foje ordon en la administrejo. He, Modesta, venu ĉi tien! Vi marŝos nun ĉiam je mia flanko. Vi estas mia fidela soldadera. “

„Jes, certe, Celso, tio plaĉas al mi“, respondis la ino sen multaj vortoj.

„Por vi ni trovos la plej belajn vestojn en la administrejo. Kaj kiam ni tie havos ordon, ni transloĝigos Candidon kaj la knabon ĉi tien. “

„Tio fariĝos ja detala reordigo“, diris Martin Trinidad, paŝante apud Celso. „Mi unue foriros por elfosi mian revolveron kaj la kartoĉojn. Ĝi estas la plej bona Automatic en la tuta ĝangalo. “


Rimarko

Aŭtomatic = marko de revolvero.

IV

Fajfante kriante jubile, vokante kaj kantante, marŝis nun la taĉmento, irante laŭ la planita ĉirkaŭvojo tra la laborejoj de la regiono al la ĉefurbo de la monterio.

Tri viroj rajdis sur ĉevaloj. Tri aliaj havis revolverojn. Du viroj rajdis antaŭ la taĉmento, kaj unu raĵdisto sekvis la taĉmenton kiel endorsa protekto.

Pri plano kiel ataki la administrejon pensis neniu.

Ili fidis pri sia revolucia agoforto, kiu, se ne bremsite de palvizaĝaj fi-politikuloj, ankoraŭ neniam en la mondohistorio lasis en kaĉo aŭtentikan revoluciulon.

V

La marŝanta taĉmento kreskis pro la ĉirkaŭvojo je sesdek viroj.

Mankis ankoraŭ horo ĝis sunsubiro, kiam ili alvenis en aŭdodistanco de la administrejo. La multnombraj hundoj, kiuj troviĝis en la urbo, ekbojis kaj ekhurlis.

Don Feliks antaŭ duono de horo revenis de sia rajdista inspektado kaj trovis en la oficina don Severon, kiu venis por priparoli kun sia frato kaj la capataces la lastajn detalojn por la forflosigado.

Kiam ili aŭdis la bojadon de la hundoj, diris don Feliks: „Ĉe la diablo, kio okazas tie? Ĉu oni ĉi tie tute ne havas trankvilon por priparoli ion? Oni devus dronigi la tutan gregon. La hundoj utilas por nenio. “

La hundoj ekbojis eĉ pli laŭte, kaj don Feliks paŝis malvoleme en la portikon, prenis bastonon kaj ĵetis ĝin sur la ripojn de la hundoj, kiuj plej proksimis al la oficina. La hundoj ekhurlis mizere kaj kaŝiĝis, sed denhalte graŭlis kaj bojis plu.

„Verŝajne tuj alvenos la turko kun sia karavano“, opiniis don Severo, kiam don Feliks revenis en la administrejon.

„Tio estas tute neimagebla“, diris El Chapaote, „li dronus en la riveroj. Ili tro alte ŝvelis. Verŝajne survoĵiĝis bovoj de la paŝtejo kaj venas nun ĉi tien, pro la murdomuŝoj. “

„Povas esti“, opiniis don Feliks kaj trinkis gluton.

„Chapapote, vi diris al la capataces, ke ili ĉivespere ĉiuj venu al la administrejo, ĉu?“ demandis don Severo.

„Seguro, Jefe. “

Don Severo kaj don Feliks ekokupiĝis pri la listoj kaj legis ilin atenteme por havi superrigardon pri la proksimuma kvanto de la multaj trunkoj, kiuj estis surtavoligitaj ĉe ĉiu el la multaj forflosigejoj.

Morgaŭ vi ricevos ĉi tie damne elegantan porkaĵorostaĵon“, diris subite Feliks al don Severo.

„De la chamulano, de kiu mi forprenis ilin. “

„Ha jes, de tiu kun la knabo kaj la ino, ĉu?“

„Tiun mi celis. Li estas en la nova kampadejo. La muchacha hodiaŭ matene eskapis de mi. Tiu friponino. Sed mi ankoraŭ kaptos ŝin. “

Don Severo ĝemis. „Tiuj inaĉoj, tiu diodamnita kanajlaro. Kiom da ĉagreno ni havas pro ili! La tri inoj ĉe mi ĉiutage kvinfoje interbatalas. Al unu el ili apenaŭ plu restis tufo da haroj, tiom da haroj la du aliaj elŝiris de ŝi. Unu el ili certe baldaŭ mortos kaj ni ree havos entombigon, ĉe Dio, damne. Kaj ĉio pro la karitato, ĉar ili ne scias kien turniĝi nun en la pluvotempo. “

„Karitato, ĉu?“ elkrevis de don Feliks. „Karitato. Ne provu ŝuti pistitan cinamon sur la rizon. Karitato, hahaha, mi tuj ekblekos pro ridado. “

„Se vi scias tion pli bone, tio glitas de mi kiel pizo de la muro. Mi nomas ĝin karitato, kaj tion mi diros plu. Aŭ ĉu ui eble pensas, ke mi ne scias, kio estas deco kaj civiliziteco? Ĝuste vi instruu tion al mi, ĉu? Vi ja eĉ ne ĝuste povus blovi vian nazzmukon en tuketon, la muko trairus tamen inter viaj fingroj. Kaj tamen vi volas diri ion al mi pri karitato. Donu la diodamnitan botelon al mi. Vi havas ĝin dum la tuta tempo je via kolo kaj mi pro vi malsekiĝu kaj haste kaptu aeron. “


Rimarko

seguro = certe.

VI

La muchachos haltis en sia marŝo, kiam ili ekvidis tra la arboj la unuajn kabanojn de la vasta placo de la administrejo. Unuopaj hundoj de la ciudad, kiuj supozis sin precipe kuraĝaj, saltis al ili. La hundoj, kvankam kutimiĝintaj al la viroj sentis laŭ sia instinkto, ke la virojn ĉirkaŭas io nekutima. Kutime iris la muchachos, se ili revenis de sia laboro, sen hezito kaj sen halti kiel kolektiĝinta grupo al siaj dormkabanoj. Tiu nekutima konduto estis la kaŭzo, kiu instigis la hundojn konduti, kvazaŭ grego de sovaĝaj bestoj ekatakus la monterian urbon.

„Atendu ĉi tie mallonge je mi“, diris Martin Trinidad al la muchachos, kiuj staris plej proksime de li. „Mi nun elfosos mian mirinde belan Automatic, la kartoĉojn kaj la elegantajn magazenojn Ni certe tuj uzos la ĉarman aĵon. “

Daŭris nur kelkajn minutojn ĝis li revenis. Li tenis alte la pistolon kaj montris ĝin al la ĉirkaŭantoj. „Mi povus kisi la mitraleton kiel inon, tiom mi enamiĝis en ĝin. Kaj por Jesu Cristo y la Virgencita, mi ne povas fari ĝin alie. “ Kaj jfektive li ŝmace kisis la pezan kvardekkvin-kalibran tiel, kvazaŭ li volus manĝi ĝin pro volupto.

„Mi volus nur scii, ĉu ĉiuj capataces ĉi tie estas en la administrejo?“ diris Celso. „La kuiristo diris al mi, ke don Severo venis kun siaj capataces, ili hodiaŭ kaj morgaŭ volas fari la planojn por la forflosigado. Kion vi pensas?“

„Mi supozas, ke ili ankoraŭ ne ĉiuj kolektiĝis“, respondis Andreo. „Tiuj de la nova kampadejo certe ankoraŭ ne estas ĉi tie. “

„Ŝajnas al mi, ke ili ĝuste alvenas tie malsupre, mi vidis alremi ilian cayuco de supre. Kaj, se mi bone rigardis, sidis en ĝi la capataces de la nova kampadejo“, diris Martin Trinidad kaj aldonis: „Oni povas erari pri tio neniam, ĉu ili estas capataces aŭ ne, pro la pantalonoj kaj ĉemizoj, kiujn ili surhavas. “

„Vicente!“ Andreo vokis al la junulo. „Vi kuras rapide, estas malgranda kaj korpe lerta. Vi iom ŝteliru antaŭen kaj atentu, kiam la capataces alvenos. Kaj kiam ili malaperos en la oficinas, venu al mi kaj raportu tion. “

La junulo foriĝis kiel kato caŝata de hundo. Martin Trinidad diris: „Ni foje interkonsiliĝu militiste. Vi, Juan, kaj vi, Lucio, estas ekzercitaj soldatoj. Vi prenu de ĉi tie dek muchachos, kaj tuj, kiam Vicente revenos kun la sciigo, vi komencu ĉirkaŭiri la ĉefadministrejon de la riverflanko, tiel, ke neniu en tiu direkto povos fuĝi. Tuj pafu, se iu volos fuĝi, kaj pafu tiel, ke li ne plu faros paŝon sur tiu ĉi tero. Ni, la ceteraj, okupos la mezon de la placo antaŭ la oficinas. Je ĉiu pado, kiu enĝangaliĝas, estas nur tri tiaj, bone kaŝe posteniĝu du viroj en la densejo. Tuj, se capataz alvenos, kaptu lin. Ataku per viaj maĉetoj.

Starigu vin tiel, ke tiukaze, se iu eskapos, li devos ektroti al la oficinas, kie li supozos trovi helpon. Li ja ne scios, kio okazas ĉi tie. Kaj ĉiujn muchachos revenantaj nun por manĝi, vi tuj retenu kaj sendu ilin en la mezon de la placo ĉi tien, kie estas ni. “

VII

Vicente alsaltis: „La capataces estas ĉi tie. Ili ĝuste iras transen al la oficina. “

„Ek do!“ komandis Martin Trinidad al la malgranda grupo, kiu havis la komision malhelpi la evitadon de la okupatoj al la rivero kaj eble eĉ la fuĝadon per cayuco.

La proksimaj hundoj ĉesis boji, kelkaj sekvis la trupon, kiu foriris por okupi siajn postenojn.

La muchachos de tiu borda trupo grimpis ankoraŭ en viddistanco de la unuaj kabanoj malsupren de la borda deklivo kaj iris laŭborde ĝis la alto apud la oficinas. Tie ili grimpis supren la deklivon, disvastiĝante sur longa linio. Ili rampis preskaŭ ĝis la supra rando, kie ili ŝovis la kapojn super la deklivon nur tiom, ke ili povis vidi la placon kaj la konstruaĵojn. Kiam ili trovis sian pozicion laŭorde, Secundino aŭdigis la plendantan vokon de kojoto - kaj tiel lerte, ke sur la placo kelkaj hundoj lasis tenti sin ekkuregi kiel fulmo por ĉasi la laŭŝajnan kojoton.

„Ili okupis siajn postenojn“, diris Celso. Li diris ĝin sen precipa ekscitiĝo, sed liaj okuloj kaj naztruoj pruvis, ke lia pumpanta koro batas forte, tiel, kiel al ĉiuj aliaj.

Nek li nek iu alia el la muchachos iam en sia vivo ribelis aŭ nur kontraŭdiris ion al sia mastro, ja eĉ ne gardis la vizaĝon perbrake, se oni bategis transverse sur ĝin per vipo. La mastroj, la cachupines, la hispanoj, la ladinoj kaj chinos blancos kaj la germanaj kafoplantistoj estis la dioj, kies volon rezisti estis tiel nenatura al peonoj, al indiĝenoj, ke ili eĉ ne povis pensi tian agon. Se ili ion tian, kian kontraŭon entute kuraĝis diri, tiukaze estis nenio alia krom humila petado pri kompato pri nemeritita graco. Ekzistis nur dioj kaj mutaj servistoj. Kiel sub ĉiu alia diktaturo, estis tiel des pli tie, je unu flanko profundigita per rasomalestimo kaj rasoglorigo kaj aliflanke pro kvarcent jarojn daŭrinta brutale entreprenita subigo de ĉia sopira aludo pri edukado. Kiu ne estis dio, povis esti nur obeema sklavo. Inter ambaŭ klasoj ne estis aliaj estaĵoj, escepte eble de bonaj rajdoĉevaloj.

Sed kiom ajn brutale kaj senkompate homoj estas subigitaj, kiom ajn eble sukcesas stultegigi ilin per pompaj diroj, per la svingado de buntaj flagaĉoj kaj per la tondrado de timbaloj kaj tamburoj, oni ĉiam kaj ĉie atingas limon, kie nek perforto nek brutaleco nek dia majesto, nek promesoj nek glorado de herooj havos plu iun sukceson. Ĉar la vivo fariĝis senvalora; ĉar la homo, kiom ajn aĉe li eble pensas pri si mem, tamen pli postulas de la vivo ol nur manĝi kaj naski kaj labori por la dioj kaj por tio eĉ devi flate laŭdi ilin kiel idolojn. Se la subigito kaj torturato eksentas, ke lia vivo fariĝis tiom besta, ke ĝi ne povus fariĝi pli besta, tiam la limo estas jam trapasita kaj la homo perdas ĉian prudenton kaj agas kiel besto, por regajni sian homan indon.

Kio tie okazis, kaj kio sub samaj cirkonstancoj ĉie surtere okazas aŭ devas okazi, ne estas metebla sur la fakturon de la muchachos, sed sur la fakturon de tiuj, kiu kreis tiujn rilatojn kaj al kies bonfarto tiuj rilatoj estis favoraj. Ĉiu vipobato sur homon estas sonorilegobato, kiu anoncas la pereon de la potenco, sub kiu tiu vipobato estas farita. Veon al la skurĝitoj, kiuj povas forgesi batojn! Kaj trifojan veon al tiuj, kiuj ne batalas por tio venĝi la batojn.


Rimarko

chachupines = hispanoj, hidalgoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.