La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ekde la tago, kiam li eksciis, ke lia edzino malsaniĝis, ĝis la semajno post ŝia entombigo, Candido vivis en obtuza dormemo. Li ne kapablis pensi. Lia kapablo percepti ion, fariĝis malforta. Li ne povis diri certe, ĉu li dormas aŭ sonĝas.
Kiam li aĉetis la ĉerkon, la kandelojn kaj la kruĉon kun la kvin litroj da aguardiente por la regalo de siaj amikoj kaj la funebraj gastoj, li elspezis la monon, kiun li portis en la zono, sen eĉ unufoje pripensi, kiel li ricevis la monon kaj kion signifas la posedo kaj foruzado de la mono por li kaj lia sorto.
En la kazo, ke li ne havus monon, tamen troviĝus elirvojo entrepreni la entombigon en sufiĉe deca maniero. Oni entombigus lian edzinon envolvitan en ambaŭ matoj aŭ liaj amikoj kaj samtribanoj helpus haki el ĝuste falintaj arboj krudajn tabulojn kaj fari pli-malpli bone keston.
Sed la elspezado de la mono komenciĝis tute sen lia volo en tiu momento, kiam la kuracisto postulis la dek pesojn kaj rifuzis la redonon de la kadavro en tiu kazo, se li ne pagus la dek pesojn. Tio estis nur minaco, ĉar pli ol dek horojn la kuracisto ne povus reteni la kadavron en sia domo sen esti devigita entombigi ĝin je siaj propraj kostoj aŭ je tiuj de la urbo. Sed la penso devi postlasi la kadavron de sia edzino en la domo de la kuracisto kaj sola devi iri hejmen en la setlejon kaj alfronti siajn du infanojn sen hejmenporti la patrinon vivantan aŭ mortan, ne lasis heziti lin eĉ dum sekundo ekuzi la monon, kiun li portis ĉe si. La sekvajn elspezojn li faris kvazaŭ en tranco. Kvankam honesta laŭ karaktero, li elspezus eĉ monon, kiu estus konfidita al li por transporti ĝin por alia persono, sen povi distingi en tiuj horoj de obtuziga doloro eĉ dum sekundo, kio estas justa kaj kio maljusta.
Kaj tiel en tiuj tri pasintaj semajnoj ekde la morto de lia edzino, vekiĝis en li eĉ ne unufoje la ekkono, ke li decidis per la elspezo de tiu mono sian estontan sorton.
En lia setlejo ne estis eblo por elspezi monon. La kampo donis al ĉiu tion, kion homo bezonas por plenigi la stomakon. Sed li devis aĉeti tri suĉporkidojn. Porkoj jstas, jam pro la graso, apenaŭ malhaveblaj en la mastrumado de indiĝena kamparano, tiel, kiel ŝafoj malhaveblas por altaĵa indiĝeno aŭ tiel, kiel bovinoj por farmisto en Minesoto aŭ Dakoto. Krome aldone disrompiĝis lia ununura maĉeto je ŝtono. Kaj ĝi disrompiĝis tiel dense super la tenilo, ke eĉ la tigo de la tenilo ne plu uzeblis. La maĉeton li prikalkulis je tri pesoj. Kaj ĉiu porkido kostus lin certe kvar realojn, se ili estus ankoraŭ tre malgrandaj, kaj se li penus serĉi malkarajn porkidojn sur la bazaro en Jovel. Tio estis do entute kvar pesoj kaj kvindek centavoj, kiujn li bezonis.
Kiam li nun decidis morgaŭ migri al Jovel, kiam estos bazartago, li kunserĉis la monon, kiun li bezonis por la aĉetoj. Kiel ĉiuj anoj de lia nacio loĝantaj en vilaĝoj kaj setlejoj, ankaŭ li havis la kutimon volvi sian monon en malnovan ĉifonpecon kaj enfosi ĝin en la tero de sia kabano. Se la mono aŭ parto de ĝi estis elprenita, oni kaŝis ĝin ĉe la reenfosado en alia loko de la kabano, ofte sub la fajrejo, kiu ja same troviĝis sur nuda tero.
Candido serĉis sian monon, kaj kiam li trovis ĝin kaj prenis ĝin sur manon, li mirigite ekkriis, kiam li vidis la monkvanton antaŭ si. Estis pli ol dudek ses pesoj, kiuj restis al li, inklude de liaj originaj pesoj.
En la lastaj tagoj li komencis vekiĝi el sia obtuzeco. La laboroj de la kampo, kiuj pro la komenciĝonta pluvosezono tre urĝis lin, tiel, kiel ankaŭ la zorgo pri liaj du infanoj, kaŭzis plej multe, ke li retrovis la fadenon en la reala vivo. Ĉar liaj klaraj pensoj finiĝis je tiu tago, kiam li akompanis sian edzinon al Jovel, kaj ĉar la intertraktadoj en la domo de la kuracisto kaj en la apoteko estis kvazaŭ inkubo, li memoris nur la originajn dek ok pesojn kiel sian kontantan monposedon.
Kompreneble la mirigiteco, vidi tiom da mono antaŭ si, daŭris nur duonon de minuto, en la sekva duono de la minuto, li tute rekonsciiĝis pri la deveno de la mono kaj ties parta foruzado. Kaj li ankaŭ konsciiĝis, ke li perdis ne nur sian edzinon, sed ankaŭ la liberon povi decidi pri si mem. Li estis nun sklavo de don Gabriel, kiu sendis lin al monterio kaj disigis lin de lia tero kaj de la tombo de lia edzino.
Li havis la intencon preni siajn du infanojn kaj fuĝi. Sed du aferoj, kiuj tuj poste enkapiĝis al li, malhelpis lin fari tion. Unu el liaj samtribanoj fariĝis lia garantianto. Kaj se li ne plenumus la kontrakton, lia amiko devus anstataŭi lin. Ne eblis permesi tion por li. La alia kialo estis, ke tiukaze, se li fuĝus, li estus ja same disigita de sia tero, kun kiu li fariĝis unueco. Kaj se li restus en la setlejo, tiukaze iutage venus la uloj de rura polico kaj pelus lin, sekvante la kontrakton, al monterio. Tio speciale pro tio ŝajnis ebla al li, ĉar don Gabriel ja ne transdonis la ducent pesojn al li, post kiam la pago al la kuracisto fariĝis superflua. La agento do ne plenumis la kontrakton komplete.
Rimarkoj
realo = realo = dudek kvin centavoj.
Je la sekva mateno, longan tempon antaŭ sunleviĝo, Candido prenis siajn du filojn kaj ekiris sur la vojo al Jovel. Li portis peza ŝarĝon da maizo sur la dorso. La pli grandan knabon li ŝarĝis per sekaj nutroherboj, la pli malgrandan per sako da ŝafa lano. Estis la produktoj, kiujn li intencis vendi por aĉeti de la gajno salon, krudan sukeron kaj pecon da blanka kotona ŝtofo. Ses pesojn li portis kiel kontantan monon ĉe si.
Ankoraŭ antaŭ tagmezo li finis ĉiujn siajn negocojn. Siajn produktojn li vendis tiel, kiel kutime, por ridinda prezo. La porkidetojn, kiujn li aĉetis, li portis en sako sur la dorso. Ili kvikadis kaj grimpadis sur lia dorso. Sed tio pli ĝojigis ol ĉagrenis lin, ĉar tio pruvis, ke li aĉetis sanajn bestojn kaj, ke li plenkreskigos ilin.
Li estis nun sur la vojo al la vemdejo de feraĵoj „El Globo“, kie li intencis aĉeti la maĉeton. La sakon li demetis antaŭ la malfermita pordo kaj transdonis ĝin al siaj filoj, por ke ili gardu ĝin. Poste li iris embarasite kaj honteme en la magazenon, kvazaŭ li ne estus aĉetisto kun nontanta mono, sed kiel almozpetanto, kiu ĉiumomente atendas elĵeton eksteren per piedbato sur la postaĵon.
Apenaŭ li enpaŝis, jam iu diris al li: „Aha, jen vi ja estas, chamulano. Vin mi ĝuste atendis. “
Candido rigardis supren kaj vidis, ke staras don Gabriel antaŭ li, la enganchador, la varbagento de laboristoj.
Estis la kutimo de don Gabriel, tiel, kiel tiu de la plej multaj ladinos, okupiĝi la tutan tagon per tio iri de butiko al butiko, tie babiladi kun la posedantoj kaj rigardi, ĉu eble konato renkonteblas. Intertempe oni vizitis plurfoje iun cantina por lavi per kelkaj altprocentaj komitekoj la gorĝon kaj kun aliaj malnovaj aŭ ĵus akiritaj konatoj paroli sensencaĵojn. Kompreneble ĉiu opiniis, ke ĉio, kion oni parolis, estas grava kaj havas specialan influon je la politiko de la lando. Se la gorĝo estis lavita per svingoplenaj enverŝoj, oni rondiris plu laŭ la magazenoj de la urbo. Tiel la hela tago pasis. La vespero denove donis okazon iri al cantina kaj verŝi gorĝen anstataŭ nur unu copita tuj dek du da ili. Poste oni rondiris la placon, kaj tiam jam venis la vespera manĝo. La vespermanĝo necesigis multe da likvaĵo, kio estis sufiĉe da preteksto por iri rigardi pluan fojon, kiu eventuale renkonteblas en unu el la cantinas. La efektiva laboro de la caballeros, kiu nepre necesis por vivteni la iradon de la civilizacio, intertempe estis tuŝita tie kaj tie; kelkaj minutoj estis uzataj nur por negocaj aferoj.
Oni devas faciligi la vivon al si kaj laborigi tiujn, kiuj ne estas caballeros kaj tial ne havas sufiĉe da graso en siaj cerboĉeloj por povi rikolti sen plugi.
Estis dumminutaj okazoj, kiujn don Gabriel sciis uzi por si. Dum tia minuta okazo li kroĉis la kontrakton al Candido, kaj nun denove estis tia dumminuta okazo, kiam li provis sekurigi ĝin. Promeni de magazeno al magazeno kaj en ili stari dum duono de horo kaj tie babilaĉi do tamen ne estis tiel malnegoca kiel tio facile supozeblas.
Se li ne estus tie, ŝajne tute sensence, en la magazeno, li ne renkontus Candidon por sciigi al li gravan.
„Tion vi ja scias, chamulano, ke lunde ekmarŝos la trupo, al kiu vi apartenas, kaj kiu marŝos al la monterioj. “
„Patroncito, patronĉjo mia, sed mi ja ne prenis la monon, ĉar mia edzino estis morta, antaŭ ol venis la kuracisto. “
„La ducent pesojn mi postlasis en la botica, vi povas ricevi ilin tie, se vi volas. “ La ducent pesoj komprenebele ne estis en la apoteko aŭ ie aliloke demetita por transpreno. Se Candido vere postulus la ducent pesojn, kiujn li jam ne plu bezonis, estis sufiĉe da tempo por demeti ilin en la apoteko aŭ por persvadi lin, ke li tute ne bezonas ilin.
Candido estis obstina, sen esti ribelema. „Mi ne prenis la ducent pesojn, ĉefĉjo. Kaj tial mi ankaŭ ne havas kontrakton por la monterio. “
„Sed vi prenis ja la kvindek pesojn, aŭ ĉu eble ne?
„Konsentite, sed la kvindek pesojn mi povas repagi. “
Don Gabriel iĝis subite suspektema kaj iom konfuziĝis. Ekestis la danĝero, ke li perdos la viron. Sed samtempe li trankviliĝis, kiam li pripensis, ke la indiĝeno neniukaze povas havi la kvindek pesojn, ĉar li certe sciis, ke Candido pagis la kuraciston kaj ankaŭ aĉetis ĉerkon, kvindek ŝparitajn pesojn li do certe ne posedis.
„Ne rakontu al mi, mi tre petas, historiojn, kiujn vi volas rakonti al mi“, li diris. „Egale, ĉu vi alportos aŭ ne alportos la kvindek pesojn, ĝi tamen ne liberigos vin de la kontrakto, kiun vi konsentis al mi antaŭ atestantoj.
Ankaŭ la antaŭpagan monon vi akceptis antaŭ atestantoj. Se vi akceptus nur tri pesojn da antaŭpaĝo, vi estus jam en la kontrakto. Aŭ ĉu mi prefere konduku vin al la polico, kie oni diros al vi, kiu rajtas pri la afero, ĉu vi aŭ mi?“
Don Gabriel atendis respondon. Dum tio li ekhavis novan penson: „Vi certe ne volas forkuri, chamulano, el via kontrakto, ĉu? Tion mi tuj malhelpos. “
Candido sciis, kio nun okazos. Per unu salto li eliĝis tra la pordo. Eble sukcesus al li fuĝi, se antaŭ la pordo ne kaŭrus liaj du knaboj, kiujn li ne povis postlasi solaj en la urbo. Li vokis al ili, ke ili sekvu lin. Sed antaŭ ol ili povis suprensalti, don Gabriel jam firme kaptis iliajn brakojn.
Nun li vokis per kriĉanta voĉo: „Policia! Policia! Aca, aca!“
Rimarkoj
cantina = kantino.
copita = brandoglaseto, glaseto por brando, ekz. por komiteko aŭ por ĉerizbrando.
La konstruaĵo de la Municipalidad estis rekte transe de la strato, kie ĝi okupis la tutan longan flankon de la kvarangula placo. Post la kvara pordo troviĝis la Comandancia de Policia, kaj antaŭ la malfermita pordo staris kaj kaŭris ĉiam kelkaj policanoj, kiuj atendis ordonojn de sia komandanto. La kriado de don Gabriel ankoraŭ ne tute perdiĝis, kiam jam tri policanoj, svingante siajn lignajn bastonojn, rapidege kiel sur ĉaso anhele atingis la vendejon de feraĵoj.
„Pri kio temas, don Gabriel? Ĉu la du knaboj ŝtelis ion?“ demandis unu el ili.
„Prenu ambaŭ bastardojn transen al la Comandancia kaj bone firmtenu ilin. Mi tuj venos mem por paroli kun la jefe‘‘
„Muy bien, don Gabriel, je via tre ŝatata servo!“ servofervore diris la policanoj kaj trenis la knabojn post si.
La knaboj, kun la pakoj surdorse,komencis nun terure krii, kvazaŭ oni volus mortbati ilin, kaj ĉiu el ili vokis kun la plena forto de sia juna voĉo:
„Tate! Tate! Patro! Patro!“
Candido, spite al sia peza pako jam forkuris certan distancon kaj troviĝis meze de la placo. Li estis certa, ke liaj knaboj sekvas proksime al liaj kalkanoj. Li sciis, kiel bone ili povas kuri, se ili persekutas leporon aŭ junan simion.
Sed aŭdante krii siajn knabojn kaj rigardante post sin, li vidis ilin trenataj al la cabildo, al la karcero. Tial restis nenio alia al li krom reiri kaj same kuniri al la comandancia.
Kiam li iris en la policejan komandejon, la policanoj liberigis la knabojn kaj tiuj fulmrapide kuris al sia patro kaj kroĉiĝis al ties gamboj, serĉante protekton.
Viro, kiu sidis enuante post tablo kaj rigardis tra la malferma pordo sur la placon, ĉar li ne sciis kion fari, diris dormeme: „Atendu, chamulano, ĝis alvenos don Gabriel, kiu akuzas vin. “
En la portiko de la cabildo staris benkoj apogataj de la konstruaĵaj muroj. Tie sidis la homoj, kiuj devis atendi ĝis oni vokos ilin. En la konstruaĵo troviĝis krom la municipalidad, la komunuma administrejo kaj la polica komandejo ankaŭ la civila juĝisto, la esplorjuĝisto, la impostoficejo de la ŝtato, la impostoficejo de la federacia registaro kaj la Registro Civil, la oficejo pri civila stato.
En la vasta interna korto de la konstruaĵo estis ankoraŭ pluaj oficejoj. Tie troviĝis ankaŭ la calabos, la karcero de la polico.
Sur unu el la benkoj, proksime al la enirejo de la polica komandejo sidis nun la policanoj, kiuj tie atendis pluajn ordonojn. Dum certa tempo starinte en la antaŭĉambro, sen tio, ke iu okupiĝis pri li, Candido fine eliris kaj kaŭriĝis en la portiko. Forkuri li ne povis, ĉar la policanoj proksime sidis sur la benko.
Daŭris kvaronon de horo ĝis don Gabriel leĝere paŝante proksimiĝis. Li paŝis en la antaŭĉambron de la policejo kaj demandis la dormeman skribiston: „Ĉu don Alejo ostas ĉi tie?“ Don Alejo estis la polica komandanto.
„Momente ne, don Gabriel. Li foriris kun diputado por trinki aperitivon, apetitigilon. Sed baldaŭ li revenos. “
„,Bueno. Mi revenos. Hasta luego. “
„Je via ŝatata servo, don Gabriel“, diris ĝentile la skribisto.
Ekstere en la portiko don Gabriel staris dum certa tempo, ekbruligis ege atente cigaredon, rigardis trans la placon, poste turnis la rigardon al la kaŭranta Candido kaj diris al li: „Ne forgesu tion, chamulano, de mi forkuras neniu. Ankaŭ vi ne. Tiun, kiun mi surhokigis, tiun mi firmtenas. “
Li etendis al la policanoj la pakaĵeton kun cigaredoj. Ĉiu el ili eltiris tre atenteme kaj kun longaj fingroj cigaredon kaj diris:,,Muchas gracias, don Gabriel! Ni tre dankas!“
Dum li turniĝis por foriri, li diris preterire: „Kaj bone observu la chamulanon, hombres. “
„Ne zorgu, don Gabriel, li ni forkuros de ni. “
Candido tiris la sakon al si, en kiu li portis la porkidojn. Li malfermis iom la sakon, permane kaptis en la sako la junajn bestojn kaj mankaresis kaj frapetis ilin. La porkidoj kvikis kaj provis grati sin tra la aperturo de la sako eksteren.
„Ne tiom malpaciencu, petoluloj“, diris Candido. Poste, turnante sin al siaj du knaboj, li opiniis: „Tiuj ja vere estas viglaj kaj sanaj. Ili fariĝos bonaj grasaj porkoj. “
„Certe, tate“, respondis la knaboj samtempe, „ili estas tre lindaj bestetoj. “
Candido elvolvis kvincentavan moneron el sia lana zono kaj diris al sia plej maljuna filo: „Angelino, jen, prenu tiun quinto, kaj kuru preter tiun angulon tie, jen la foirplaco, kaj aĉetu por la kvin centavoj maizon; mi donos al tiuj malsataj etuloj manĝon. “
La knabo forsaltis. Post kelkaj minutoj li revenis, portante la aĉetitan maizon en sia mallonga lana ponĉo. Al la indiĝenoj, kvankam ilia mono estas same tiel bona kiel tio de la ladinos, oni nenion volvas en paperon, oni ankaŭ ne eonas papersaketojn al ili. Ja por kio? Li povas ŝuti la aĉetitan en sian ĉapelon, ĉu sukeron, ĉu salon, ĉu kafon aŭ en sian ponĉon aŭ li povas fermŝnuri sian pantalonon malsupre kaj plenigi ĝin per la varo. Indiĝeno ne atendis alian priservadon ĉe la komercisto, kvankam sen la indiĝenaj aĉetistoj la tuta komerco de la urbo pereus kaj ĉiuj komercistoj malsatmortus, ĉar la indiĝenoj, kiuj ĉiusemajne aŭ dufoje en monato venas en la urbon por komerci, estas dudek mil aŭ eĉ dudek kvinmil; laŭkvante ili estas duoble tiom, kiom la tuta loĝantaro de la urbo, kiu vivas pere de ili.
Rimarkoj
cabildo = urbodomo, municipa sidejo aŭ municipa organizaĵo, ankaŭ = carcero.Comandancia de Policia = Polica komandejo, policejo.
diputado = deputito, parlamentano.
hasta luego = ĝis baldaŭ.
hombres = homoj, viroj.
Municpalidad = municipo aŭ municipio, do urbodomo, komunuma administrejo (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron).
muy bien = tre bone.
tate = patro.
Kiam la porkoj manĝis kun apetito sian maizon kaj Candido kaj ties filoj plezure observis ilin, revenis la komandanto. Li ne observis la indiĝenon kaŭrantan sur la ŝtona planko, ĉar en la portiko dum ĉiu horo de la tago aŭ de la nokto ĉirkaŭkaŭradis kelkaj indiĝenoj, kiuj tie en la konstruaĵo ĉe la instancoj devis plenumi iujn aferojn kaj aliaj nur por ripozi aŭ atendi kunulojn de sia tribo, en kies komuneco ili intencis remigri en siajn hejmvilaĝojn.
Kelkajn minutojn poste aperis don Gabriel.
„Kiel vi fartas, don Alejo?“ li demandis.
„Regular, don Gabriel, ne malbone. “
„Don Alejo, mi havas tie ekstere chamulanon.
Enkarcerigu lin ĝis lunde. Mi pagos la nutradon. “
„Kiun akuzon vi havas kontraŭ li, don Gabriel? Sen akuzo mi ne povas enkarcerigi iun ĉi tie. Mi devas skribi ion en la libron. “
„Neplenumado de la kontrakto. Aŭ pli bone dirate: Provita rompado de la kontrakto. “
„Tio sufiĉas. “ La komandanto elvokis: „Un hombre, unu viro, ĉi tien!“
Unu el la policanoj suprensaltis, kuris rapide al la pordo, salutis militece kaj diris: „A sus ordenes, mi Jefe!“
„Konduku la chamulanon ĉi tien, la chamulanon de don Gabriel!“
„A sus ordenes, mi Jefe!“ La policano iris al la pordo kaj vokis en la sama tono, kiel ĵus uzis ĝin la komandanto kontraŭ li mem: „He, chamulano, venu ĉi tien, kaj saltu, aŭ mi mem saltigos vin kaj viajn pigrajn gambojn. “
Candido saltis supren, fermŝnuris la sakon, en kiu kvikis la porkoj, prenis siajn sakon kaj pakon kaj sekvis la policanon.
„Kion vi tie havas en la sako, chamulano?“ demandis la komandanto.
„Junajn porkidojn, Patroncito, por plenkreskigi ilin. “
„Bone, kunprenu ilin en la internan korton. “ La komandanto ekvidis tiumomente ambaŭ indiĝenajn knabojn kun iliaj pakoj sur la dorso. Ili alvenis dorse de sia patro kaj staris proksime de liaj gamboj.
„Kion celas vi ĉi tie, niños?“ li demandis.
„Tio estas miaj du knaboj, viaj obeemaj servistoj, Patroncito“, diris ĝentile Candido.
Don Alejo rigardis don Gabrielon.
Don Gabriel ne embarasiĝis. „Estos plej bone, don Alejo, se vi kunenkarcerigos la knabojn. Solaj ili ne povos reiri en sian vilaĝon. “
„Tio estas ĝusta, don Gabriel. Sed kion vi faros kun la knaboj lunde, se la patro marŝos en la monterion?“
Don Gabriel ridis glugle. „Nu, kion ni do faru kun ambaŭ knaboj? La patrino estas morta. Mi pensas, ke ni povos fari nenion pli bonan ol sendi ilin kun la patro en la aonterion.
La komandanto kapjesis konsente, rigardis la knabojn laŭ maniero, kvazaŭ li devus pensi en la sama momento pri dudek aliaj aferoj, kaj li diris: „Tio ŝajnas al mi esti la plej humana, don Gabriel, ke la infanoj ne estos disigitaj de la patro. Dum tio enkapiĝis al mi, don Gabriel, ke mi devas priparoli certan aferon kun vi. Ni iru transen en la kantinon de don Ranulfo kaj trinku glaseton da brando. “
„Volonte, tion mi ĉiam jesas, don Alejo. “ Ili forlasis la konstruaĵon kaj leĝere promenis transen al la kantino.
Sur la vojo diris don Gabriel al la komandanto: „Vi scias, don Alejo, ke mi enspezas monon, sed mi lasas enspezi ankaŭ aliajn. “
„Tion mi scias, don Gabriel. Kaj ĝuste pri tio mi volas paroli kun vi. “
„Kun plezuro, don Alejo, ĉiam je viaj tre ŝatataj servoj. “
Kiam ili malfermpuŝis la svingopordon al la kantino, diris la komandanto: „La knaboj estas sanaj kaj fortikaj. Kial ili tute bone ne laboru kiel bovnutristoj aŭ kiel bovpelistoj, por helpi al sia patro. Tio estas kvazaŭ ilia devo, de Dio ordonita, al siaj gepatroj. “
„Tion ankaŭ mi pensis, don Alejo. Kaj krome tio estus krueleco senkompara, disigi infanojn de la propra patro. “
„Jen krueleco, por kiu ne ekzistas alia vorto krom: peko, kiu neniam pardoneblus, salud, don Gabriel!“
„Salud, don Alejo!“
La komiteko fulmis tra iliaj gorĝoj. Dum don Gabriel ankoraŭ suĉis je duono de citrono por postsendi al la brando delikatan guston, li vokis:,,Dos mas, du pluajn copitas, don Ranulfo. Ĉi tie estas du soifaj caballeros, kun sekaj gorĝoj kaj kovritaj per polvo, pro longa rajdado tra la dezerto. “
Dum don Ranulfo turnis la dorson al ili, por kapti la botelon, diris don Gabriel rekte en orelon de la komandanto:,,Dudek kvin pesoj, don Alejo. Mi pensas, ke tio egaligos nian kalkulon. “ „Aceptado, don Gabriel. Ĉiam je via servo, se mi povas fari ion por vi. “ Li ŝovis la monon poŝen, trinkis per unu gluto la enhavon de la glaso, pinĉprenis iom da salo, ŝutis ĝin sur mandorson, forlekis ĝin per larĝa lango kaj diris poste: „Malbenite, sed nun mi devas elkuregi. Mi petas pri pardono, don Gabriel, ke mi devas forlasi vin. Hasta luego, don Ranulfo. “
Li faris mangeston al la cantinero kaj kiel fulmo malaperis eksteren.
Rimarkoj
a sus ordenes = je via servo.
cantinero = kantinisto.
copita = brandoglaseto, glaseto por brando.
niños = infanoj.
regular = ne malbone, laŭkutime.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.