La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

I

„Diodamnitaj putinfiloj pigraj kaj per pedikoj kovrataj, kotaj kaj stinkantaj friponoj, vi ŝtelas el miaj poŝoj mian tutan belan, dolĉan monon malfermskrapitan sub ŝvito kaj sango kaj vezikoj kaj sidadas ĉi tie, drinkas kaj diboĉas kun putinoj, kaj ĉio por mia mono, kaj eĉ ne unu diobenita ekveturigo sukcesis al vi ene de tri longaj eternaj monatoj, de Dio donacitaj al vi, pestdifektitaj banditoj, por labori, por labori por mi; ĉar Dio kaj Sankta Virgulino vere scias, ke mi pagas al vi vian salajron, mi eĉ ne ŝuldas al unu el vi, trivitaj putinemuloj, favan centavon. Mi neniam havis ŝuldon al iu je daŭro, se li faris sian laboron laŭorde. Kaj ĉi tien mi venis post tri longaj kaj belaj monatoj, post dek kvar semajnoj aŭ ĉu estas dek kvin da ili? Kaj eĉ ne unu kurba trunketo da mahagono inda almenaŭ je mencio per prihakita silabo, estas ekvidebla ĉe la tumbos. Kaj mi, honesta viro, kiu mi estas, pensis, ke ĉi tie ĉe la tombos la mahagontrunkoj estas suramasigitaj montare alte, aŭ almenaŭ tiom alte, kiom la katedralo de Villahermosa. Kaj kion mi trovas?

Etan tavoleton da mahagontrunkoj, tiel aĉaj, ke ankaŭ elmalsatigitaj formikoj altrenus ĝin por mi, kaj pli bonajn kaj pli da ili, por botelo da miela akvo. Jes ja, ĉe ĉiuj sanktuloj en ĉiuj ĉieloj kaj inferoj, kion vi, diodamnitaj stratrabistoj, nomataj capataces, fakte ĉi tie faris? Krom diboĉi kun putinoj, kraĉadi nazmukon kaj drinkadi aŭ eterne fekadi? Ek do, diru do! Kaj ne mensogu al mi! Aŭ, ĉe Sankta Virgulino, mi batos viajn dentojn en viajn faŭkojn tiel, ke ili elglitos poste sube el viaj piedfingroj! Diodamnitaj kaj pestdifektitaj golfos kaj seksperfortuloj de kadavroj! He, ĉu vi fine foje respondos?!“

Ĉion tio elpafis don Ŝevero al siaj du capataces, El Picaro kaj El Gusano sen eĉ unufoje fari nodon per la lango. Li kriis tion tiel laŭte en la aeron, ke ĉiu, kiu troviĝis en distanco ĝis du kilometroj, povis bone kompreni ĝin. Kaj tiu, kiu komprenis ĝin, ne pli longe bonfartis,sed sentis, ke ie en ties stomako aŭ en ties proksimeco io tordiĝas kaj nodiĝas. Per ĉiu vorto, kiun li elkanonigis, lia vizaĝo fariĝis pli ruĝa kaj pli ŝvelanta. Eble li pensis, ke lia vizaĝo tuj krevus, ĉar li lastfine finis sian paroladon, tamen kun paroltono, kiu sendubeble ekkonigis, ke temas nur pri provizora parolfino, kaj, ke la parolanto atendas nur la respondon de siaj du subestroj por preĝi novan, eĉ pli bonan kaj eĉ pli belan vicon de kvazaŭaj perloj el sia riĉa vorttrezoro.

Don Severo estis la plej aĝa el la tri fratoj Montellano, la posedantoj de la granda monterio tie ĉi kaj ankaŭ de du pluaj pli malgrandaj sur la alia flanko de la rivero. Tiu plej granda kaj plej grava el la monterioj havis la nomon La Armonia; la du pli malgrandaj estis La Estancia kaj La Piedra Alta.

La Armonia ampleksis tiom vastan regionon en la ĝangalo, ke necesis disdividi ĝin en kvar distriktojn. Campos Norte, Este, Sur kaj Oeste, laŭ la ĉielaj direktoj, en kiuj ili troviĝis, rigardataj de centrala punkto. La limoj de la koncesio ne estis precize fiksitaj. Eĉ ne eblus fiksi ilin korekte, ĉar la tuta tereno estis nenio alia krom ĝangalo. La proksimumaj limoj de la koncesio estis difinitaj helpe de riveroj, kies fluo kompreneble same ne estis esplorita, sed kiuj almenaŭ povis marki la terenon. De unu limo ĝis la alia eble estis sesdek ĝis okdek kilometroj, kiuj kompreneble, se ili estis marŝataj aŭ ŭajdataj, almenaŭ je duono plilongiĝis, ĉar la tereno el montoj, rokoj, marĉoj, ravinoj kaj riveroj ne permesis rektajn vojliniojn.

Don Severo administris Campo Norte. En ĉiu el la ceteraj tri campos li havis certan capataz, subestron, kun kiu li laboris jam multajn jarojn. Jen la administranto de la campo, la mayordomo, kiu havis siavice duan capataz kiel ayudante, kiel asistanton aŭ helpanton.

La dua frato, don Feliks Montellano, sidis kiel kontisto en la ĉef-oficinas de la administrejo aŭ ciudad, urbo. La administrejo ne troviĝis en la mezo de la monterio, sed ĉe tiu limo, kie estis la plej grava rivero, riverego, kiu flosigis la mahagontrunkojn al la bordo de la maro. La administrejo tie povis observi kaj kontroli ĉiujn preterirantajn flosojn kaj tiel bone kiel eblis taksi, skribi en kontojn kaj prikalkuli. Estis ankaŭ pli facile ekde la administrejo atingi la diversajn distriktojn per canoes,kanuoj aŭ cayucos, sekve de la multnombraj flankaj riveroj kaj flosigaj sulkoj, kiuj ĉiuj havis konekton kun la riverego, dum ĉiuj aliaj ligoj daŭrigeblis ofte nur tre malfacile. Kompreneble eĉ la komunikado per kanuoj aŭ cayucos, kiel oni nomis ilin en vero, neniel ĉiam estis fidinda. Sed pro multaj kaŭzoj la fondintoj de La Armonia rigardis la lokon, sur kiu troviĝis la adminstrejo, la tielnomata urbo, kiel plej taŭgan kaj strategie plej favoran, kiam la monterio estis establita de kompanio. La fratoj Montellano aĉetis tiun La Armonia de la antaŭa kompanio, kiam la estraro de tiu kompanio transprenis aliajn negocojn kaj tial retiriĝis el ĉiuj monteriaj koncesioj, kiujn ĝi posedis.

La tria frato, la plej juna, don Acacio Montellano, transprenis la administradon de la du malpli grandaj monterioj sur la transa flanko de la riverego, ĉe tio sekvante decidon, pri kiu la tri fratoj interkonsentiĝis en interkonsiliĝo.

Don Severo, por la unua, havis en sia propra campo Norte sufiĉe da laboro, tiel, ke li ne povis inspekti ĉiam ĉiun duan aŭ trian semajnon la ceterajn tri kampadejojn; ĉar ankaŭ la vojo al la tri unuopaj campos estis tiom longdistanca kaj komplika, ke rondo tra ĉiuj tri kampadejoj, se li ne kunnombris sian propran, bezonis ĉirkaŭ du, ja eĉ tri semajnojn da tempo, precipe, se li aldone en ĉiu campo vizitis la tumbos, la tumbojn, la lokojn, kie la mahagono en formo de trunkoj kuŝis surtavoligita kaj atendis la pluvsezonon, por forflosigo sur la ŝvelantaj riveretoj kaj riveroj ĝis la riverego. Tial don Severo devis kontentiĝi per tio, ke li faris inspektan vojaĝon nur ĉiun trian monaton. Tia vojaĝo tute ne estis plezuro. Ĝi estis, ĝuste kaj kompreneme rigardate, puno, kiu onin, se oni unufoje pentofare eltenus ĝin, antaŭ Dio tre facile rajtigus por pretendi eviti la inferon kaj esti akceptata en la paradizo kun ladomuziko. Don Feliks ne povis entrepreni tiun vojaĝon, ĉar li ne rajtis forlasi la administrejon, kiu estis cerbo kaj koro de la monterio. Tie oni eldonis la laborilojn, tie estis la stokejoj por ĉio, kion la monterio kaj ties centoj da laboristoj bezonis por la laboro, tien iris la komercistoj, kaj tie alvenis la poŝto kun leteroj de la kunaĉetistoj, kun fakturoj, kun skribaj demandoj de la impostoficejoj, kun raportoj de la bankoj kaj kun la specialinformoj de la agentoj en Nov-Jorko kaj en Londono, kiuj donis konsilojn rilate la mondomerkataj prezoj, kiuj sekvajare atendeblos por mahagono.

Pro sia laborenergio kaj sia sperto el multaj jaroj pri la akspluato de mahagono, don Severo ĉiurilate pli bone taŭgis por la administrado de la laboro kaj la havigado de mahagono ol don Feliks. Tial li transprenis la pli krudan laboron kaj translasis al don Feliks la pli agrablan postenon en la administrejo.

Don Acacio, kiu je sia fora posteno same tiel nelacigeble laboris, sed eĉ pli avide kaj pli kruele mastrumis ol liaj du pli aĝaj fratoj, de kiam la Montallanoj aĉetis la monterion, tute ne havis la eblon administri ion. Eĉ ne leteron li povis sendi pro la marĉigitaj padoj. Ĉu li vivis aŭ delonge putriĝis kiel kadavro, sciis neniu en la administrejo. Ke don Severo aŭ don Feliks entute estus tre afliktitaj, se ili subite ekscius, ke la frato don Acacio estas murdita aŭ mortaĉis je malario, aŭ estis vorita de jaguaro aŭ de pumo aŭ pikmortigita de venena skorpio aŭ glutita de marĉo - tio ne estas certa. Se li estus lasinta nur sufiĉe da mahagono ĉe la tumboj, jen la ununura ĝojo kaj la ununura ĝuo de la fratoj Montellano, ili verŝajne ne tre bedaŭrus lian tro fruan morton, des pli tial, ĉar la gajno estus dispartigita tiukaze anstataŭ en tri partojn nur en du. Ĉar la fratoj nur la enspezadon de mono rigardis grava kaj nenion alian surtere, eĉ ne ekzistus la pleĵ eta kaŭzo malĝoji pro la perdo de frato.


Rimarkoj

golfos = fivagabondoj,stratbuboj, friponoj.
tumbo
= tumbo = la loko, kie la trunkoj estas suramasigitaj ĝis komenciĝos la pluvotempo kaj pleniĝos la arroyos (la sekajn sulkojn de rivereto) per alta akvo kaj la trunkoj tiam povos flosi ĝis la transportriverego.

II

Estis tie en la campo Sur, kie don Severo inspektis kaj kie li klarigis al la capataz El Picaro kaj al ties ayudante El Gusano, al la vermo, sian ŝaton kaj amon. Je la frua mateno, kun El Picaro je la flanko, li entreprenis sian inspektadan rajdon tra la campo, kun la celo surskribi la toneladojn da hakita mahagono, kiuj, pretaj por forflosigo estis surtavoligitaj en la diversaj mahagonaj kolektejoj de la campo. Ĉe ĉiu tumbo, kiun li vizitis, kaj tuj kiam li sufiĉe ekzakte taksis la kvanton de la suramasigitaj trozas, de la trunkoj, kun rapida transrigardo, li vokis kolere: „Kaj tio estas ĉio, kion vi havas ĉi tie, post tri longaj belaj monatoj? Dios mio, Dio mia, kiel tio nur eblas, dum tri monatoj suramasigi bonŝance nur proksimume manplenon da ftizaj bastonetoj? Tio estas ja peko kontraŭ Dio kaj kontraŭ ĉiuj sanktuloj ĉirkaŭ li. “

El Picaro ĉe ĉiu tumbo donis la saman respondon: „Jen mankas ankoraŭ kelkaj tumboj, don Severo, kie mi multe pli da toneladas surtavoligis“.

Sed don Severo asertis, vidalvide kun ĉiu plua aahagonkolektejo, kiun ili vizitis, ke tie estas malpli ol duono de la kvanto de la trunkoj, kiel en tiu tumbo, kiun ili ĵus inspektis. Tiel pligrandiĝis ĉe ĉiu plua inspekto de la sekva kolektejo kaj ekveturejo de mahagono la kolero de don Severo. Tiu kolero ŝanĝiĝis en sovaĝon, kiam ambaŭ post streĉa longa tagrajdo tute lacigite alvenis en la oficina en la campo, kaj tie trovis El Gusanon kuŝanta sur la tero, kaj tiom draste ebria, ke li eĉ ne povis grunti plu.

Don Severo tuj sesfoje vipis lin per la selovipo. Sed El Gusano ne grumblis, ĉar li troviĝis en tiu momento en alia mondo, kie suferoj kaj afliktoj estas kiel siropo.

Tiam draŝis don Ŝevero per la vipo sur la krudan tablon, kaj ĉiun eron de sia parolo, kiun li volis kvazaŭ substreki per forto, emfazo kaj blasfemia sakrado, por tiel doni al ĝi eternecan valoron, li akompanis per duraj vipobatoj sur la tablon aŭ sur seĝon, kiu staris plej proksime de li.

„La intestojn mi devus tiri el via kadavro per ŝnurego, al vi ambaŭ, friponoj, ĉar tia pigreco eĉ en la infero ne pardonindus. “ Li pli kaj pli koleriĝis. „Ĉe l’ diablo kaj ĉe ĉiuj hundoj, kiuj voras puson, kion vi propre faris ĉi tie en la lastaj tri monatoj? Diboĉi kun putinoj, ĉu? Drinki, ĉu? Aŭ ĉu vi ŝtopis cindron en viajn nazotruojn kaj dorlote blovis cinamon en viajn postaĵojn? Aŭ kio krome? Fine ekparolu, do!“

El Picaro staris ĉe la alia flanko de la tablo. Li estis sufiĉe atentema por uzi la tablon kiel barikadon inter si kaj la muĝanta Severo. Kaj li turniĝis tiel, ke li ĉiutempe, se la afero vere tro ekbrulus, povus eskapi tra la pordo.

„Ekparolu, kanajlo!“

„La trunkoj ĉiuj havis altajn radikojn“, diris fine El Picaro.

„Altajn radikojn! Altajn radikojn! Se mi nur aŭdas tion, mi jam fariĝas verda kaj flava sur la vizaĝo. Altajn radikojn! Kvazaŭ tio estus kaŭzo por pigri ĉi tie. “

„Ni devis konstrui platformojn, du metrojn altajn, por povi atingi la trunkojn“, defendis sin El Picaro.

„Ĉu tio eble estas nova? Tion mi devis fari dum jaroj ĉe la auono de ĉiuj arboj, konstrui platformojn, ĉar la radikoj kaj branĉoj kreskis alten ĝis du aŭ eĉ tri metroj. Sed mi tamen de ĉiu el miaj viroj ricevis tri aŭ kvar toneladojn. Mi lasis ĉi tie du fiajn friponojn kaj donis al ili kromajn rekompensojn, preskaŭ tiom altajn, kiom ĉe contratista, por ke ili havigu al mi kelkajn metrajn tunojn da ligno. Du krimuloj vi estas, du banditoj, kiuj ŝtelas mian karan monon el mia sako kaj por ĝi diboĉas kun putinoj kaj drinkas. Estas po viro apenaŭ tonelado por ĉiu tago. “

El Picaro retiriĝis duonon de metro pli proksime al la pordo kaj diris: „Estas po du kaj duono da tunoj por ĉiu viro kaj ĉiun tagon. “ Li diris tion tre timida kaj eĉ pli sin senkulpiganta.

„Tenu fermita vian kotbuŝaĉon, kiam mi parolas kun vi. Du toneladojn. Du toneladojn. Kaj tio, kvankam mi komisiis vin elpremi almenaŭ kvar toneladojn el ĉiu viro. La pluvo jam komenciĝis kaj post ok semajnoj komenciĝos la flosigado, kaj kion mi havas por ekveturigo? Po unu kaj duonon de tonelado por ĉiu viro kaj ĉiun tagon. Kaj je la unua de januaro mi devos pagi sesdek mil pesojn, eĉ kontante. “ Li rigardis tien kaj tien kun konfuzaj, ruĝiĝantaj okuloj. Lia rigardo renkontis El Gusanon. Li saltis al li kaj senkompate tretis kontraŭ flanko de li. „Ebria, ebria kiel porko. “

El Picaro ŝajne sentis la tempon taŭga por senkulpigi sian batalkunulon. „Dum la tutaj ses semajnoj li estis eĉ ne unufoje ebria, ĉar ni havis ĉi tie eĉ ne ununuran botelon. Nur hieraŭ venis la turko kaj kunportis kelkajn botelojn. Kaj tial tio estis tute launatura, ke ni trinkis gluton. “

„Gluton, ĉu? Grandegan gluton, tion mi ja devas diri. Sed kie vi havas la botelon?“

El Picaro iris en angulon kaj eltiris sub la litokadro botelon duonplenan. Li supozis, ke don Severo prenos la botelon kaj ĵetos ĝin al la muro, kun knalo. Sed tio ne okazis. Don Severo sekiĝis pro la parolado. Li kaptis la botelon, tenis ĝin kontraŭ la lumo de la malfermita pordo, skuis ĝin kaj verŝis grandegan gluton en la faŭkon.

Demetante la botelon, li grakis terure elgorĝe, kvazaŭ li volus akuzi Dion en la ĉielo, ke li, por retrovi sian pacon, estis devigita malsuprenpafi tian aĉan gorĝoŝlifilon. Li skuis sin kvazaŭ gruntante, skuis duan fojon la botelon kaj sendis pluan gargaraĵon tra la digesta tubo.

Ŝajnis kvazaŭ la altprocenta, duone venenigita brando mildigis iom lian koleron. „Plenigu glaseton por vi, Picaro“, li diris grakante, sed milde. Sed tiu mallonge eksponita afableco tuj denove malaperis, kiam li subite memoris sin, kial li efektive venis tien.


Rimarkoj

tonelada = metra tuno = en Hispanio 20 quintales = 80 arrobas.

III

Don Acacio sendis antaŭ tri tagoj leteron al li, la unuan kaj ununuran, por kiu li prenis la tempon sendi ĝin. La leteron li sendis ĉevale per capataz. Don Acacio skribis, ke la du malgrandaj monterioj aktuale ekspluataj de li, momente ne plu permesas laboron. Per fortaj pluvelverŝiĝoj kaj pro la speciala situo de tiuj monterioj inter montetoj kaj montoj, ili estas tiom marĉigitaj, ke oni ne povas fortreni trunkojn, ĉar la bovoj forsinkas ĝis la jugoj en la marĉo. Tio sole ne estus tiom malica, ĉar oni povus fortreni la trunkojn al la tumboj pli poste, kiam la sekeco komenciĝos. Sed kio plej malagrablas, tio estas, ke oni eĉ ne plu povas haki arbojn, ĉar la viroj perdiĝas en la marĉo. Per speco de flosiloj kaj platformoj, kiujn oni veturigis ĝis proksime al la trunkoj, li provis haki arbojn. Sed tio kaŭzis tiom da speciala laboro, ke po viro kaj tago livereblas apenaŭ tonelado ĉiutage.

Pro tiu letero don Severo ricevis la malgajigan informon, ke la liverado fare de la du monterioj mastrumata de don Acacio, kies gajnon li taksis kiel proksimuman duonon de ea gajno el la entuta entreprena produktado, estos perdita en tiu ĉi jaro. Tiu perdo do povis esti kun sufiĉa verŝajneco eĉ la kaŭzo, ke li ne kapablos pagi ĉiujn devigitajn pagojn, kiujn li akceptis, kiam li aĉetis la monterion. Tiel unu el la perspektivoj, kiujn li nun ekhavis, estis tiu, ke la antaŭposedanto de la aĉetitaj monterioj, jen forta kaj riĉa kompanio, konfiskigos la koncesiojn pro pagoproblemoj kaj repostulos ilin aŭ eĉ vendos al aliaj. Al ĉiuj ĉi reagoj la kompanio estis rajtigita laŭkontrakte, la kontrakto rilate al la proporcie malgranda partopago, kiun la fratoj Montellano efektivigis, ekskluzive estis provizita per tiaj duraj klaŭzoj kaj postuloj.

Don Severo tuj rajdis al la administrejo, al la Ofinias Generales por interkonsiliĝi kun sia frato don Feliks pri tio, kio do estas farenda. Ili ambaŭ trovis la rezulton, ke restas al ili nur unu elirvojo por savi tiun negocan jaron. Ambaŭ interkonsentiĝis pri tio, ke don Acacio, la plej juna el la tri fratoj, estas la plej energia, se temas pri tio elpremegi el la laboristoj eĉ la lastan ŝpruceton de ilia forto. Sed ĉar don Acacio skribis, ke li momente ne povas liveri en sia regiono, tial ankaŭ dek dioj ne kapablus tion. Kaj ĉar la du pli malgrandaj monterioj ne povis liveri sufiĉe, la ĉefa monterio La Armonia devis produkti la duoblon, kaj se iel eblis la kvaroblon. En La Armonia estis sufiĉe da mahagono por egaligi ĉiujn liverajn perdojn. Necesis nur eligi la mahagonon. Por tiu tasko neniu pli taŭgis ol don Acacio kun forta helpo de la capataces, kiujn li mem edukis. Ambaŭ, kaj don Severo kaj don Feliks, sciis sufiĉe bone, ke don Acacio ĉe tio eble estos la ofero. Sed oni devas riski ion por povi gajni.

La sama viro, kiu alportis la leteron de don Acacio, kunprenis la respondan leteron. En tiu skribaĵo oni postulis de don Acacio, ke li venu kun sia tuta trupo al La Armonia por tie labori. Sed don Acacio ne estis pli stulta ol liaj du pli aĝaj fratoj. Li estis jam dum la marŝo tien, kiam li renkontis la heroldon kun la letero. La heroldo firmgluiĝis kun sia ĉevalo en marĉo kaj eble trovus tie la morton, se don Acacio kun sia trupo ne estus preninta la saman vojon, sur kiu venis la heroldo.

Don Acacio troviĝis ĝuste tiutempe kun siaj viroj en la ĉefa kampadejo por ricevi provizojn. Don Severo ontaŭrajdis tagon pli frue por noti en la campo Sur de El Picaro la produktitan mahagonon.

IV

Post kiam la aguardiente dum kelkaj minutoj havis mildigan efikon al don Severo, ĝi nun ŝajne efikis male. Don Severo pensis pri tio, ke por tiu ĉi jaro estas perdita ĉio, kion li esperis de la dua aliaj monterioj. De El Picaro li atendis pli ol la duoblan produktadon de tiu, kiun li tiutage trovis ĉe la inspektado de la tumboj.

„Se mi ne volus havi pli da toneladoj ol vi prezentis al mi, tiukaze mi ne bezonus du capataces ĉi tie; tion la muchachos estus farintaj sole kaj eble ili pli liverus ol kun vi ambaŭ, pigraj ostoporozuloj. Diru tion al mi, kiel vi kapablis liveri nur la duonon de tio, kion vi liveru? Vi ja certe pli dormis ol vi laboris ĉi tie. “

„Sed kion mi faru aldone, Jefe? Mi skurĝis ilin kiel mordemajn hundojn, tiel, ke ili apenaŭ plu havis pecon da felo sur la dorso. Sed pri tio ili baldaŭ kutimiĝis. Ju pli mi skurĝis ilin, des malpli ili liveris. “

„Mi diris tion ja antaŭe al vi, ke tiom da skurĝado ne estas helpema. Ili fariĝos obstinaj kaj sternos sin kaj faros tute eenion plu. Kial vi ne pli ofte pendumis ilin? Tiel, kiel ni faris tion en niaj kampadejoj? Tio efikas pli bone kaj pli terurigas ilin kaj faras ilin ne ribelemaj. “

„Ni estas ĉi tie ja nur duope, El Gusano kaj mi. Se ni volus pendumi ses da ili, tiukaze tio ne estus facila. Ili rifuzas tion kaj rezistas al tio, la pli maljunaj muchachos. Por ĉiu viro ni bezonus almenaŭ triopon por subigi ilin. “

„Por kio vi havas la kanonon sur via postaĵo, se ili volas rezisti al tio. Aŭ ĉu vi havas ĝin nur pro plezuro kaj por ĉasi sovaĝajn meleagrojn?“

„Kiun utilon havu la kanono ĉe tio?“

„Tenu ĝin al la grimaco de tiu, kiu obstinas kiel virkapro, kaj jen foje vidu, kiel rapide vi faros lin obeema. “

„Tio estis antaŭ longa tempo, Jefe. Ili ridas impertinente en mian grimacon, se mi pikas mian pistolon sur iliajn ripojn. Ili rikanas kaj krias: 'Pafu, laŭsa bufo, se vi estas viro. Kial vi ne pafas? Ni ankoraŭ kaptos vin, atendu nur. Vin kaj El Gusanon. ’ Ili kantas nun ankaŭ eĉ tute malicajn kantojn post mia dorso, kaj nokte ili kune sidadas kaj jantas. “

„Jen pafmortigu kelkajn, por ke ili vidu, ke tio estas serioza afero. “

„En ordo, Jefe, se vi diras tion tiel, mi faros tion. Estas ja ne mia mono. Kaj ili diras al mi impertinente, se mi pikas ilian felon kun la feraĵo: 'Ek, pafu, jen mankos al vi hakisto, Picaro, picarote, ruza fripono, tiukaze vi perdos vian krompremion kiel furzon. Jen ja la malica ĉi tie, ke ili eĉ volas, ke mi pafmortigu ilin, por ke ili ne plu devos labori!“

Don Severo diris nenion pri tio. Li paŝis en la pordon, rigardis transen al la dormkabanoj de la viroj, turniĝis, prenis la botelon kun la komiteko kaj trinkis grandan gluton. Poste li ekbruligis cigaredon.

Lastfine li obĵetis: „Morgaŭ venos don Acacio kun siaj capataces kaj kun sia trupo. Tiam ni ĉi tie foje kreos ordon, jen foje observu kiel li surhokigos la ulojn, kaj kiel ni ricevos po kvar toneladoj de ĉiu viro ĉiutage. Eble eĉ kvin. “

„Certe, jefe“, diris El Picaro.

„Kompreneble certe, kion do vi pensas? Ni transvivis pli drastajn aferojn, mi kaj miaj fratoj. Tio ĉi tie estas tute nenio, tio estas apenaŭ mordado de puloj, se mi pensas pri aliaj monterioj, kie nia triopo laboris. “ Li metis la botelon en sian faŭkon kaj gluglis, kvazaŭ ĝi estus trinkakvo. Kiam li demetis la botelon, lia rigardo montris al El Gusano.

„Alportu sitelon!“ li diris al El Picaro.

El Picaro alportis sitelon plenigitan per akvo. Don Severo ekstaris, prenis la sitelon kaj impete verŝis ĝin sur El Gusanon.

„Alportu pluan!“ li vokis, etendante la sitelon al El Picaro. „Unu sitelopleno ne sufiĉas, sed ses da ili ja certe restarigos lin sur liajn sifilisajn stilzojn. Kaj se li jam staros, foje brosu lian dorsoledon. Jen, prenu la mulovipon. Poste li eble ree uzeblos. Sed ne ĉi tie antaŭ miaj okuloj. Mi ne havas plezuron pri tio. Konduku lin malsupren al la sulko, por ke mi ne aŭdu hurleti lin. “ „Bone, Jefe. “ El Picaro ne penis alporti pluajn sitelojn kun akvo. Li ŝire tiris El Gusanon supren, metis lin sur sian dorson, portis lin al la sulko kaj trempis lin tiom profunde kaj tiom longe en la akvon, ĝis El Gusano revenis en la surteran vivon.

„Sed, companero“, diris El Gusano ploreme, „vi ja ne intencas prilabori mian felon ĉi tie, ni estas ja aliancanoj. “

„Kompreneble, puerco, ni estas ĉi tie aliancanoj. Sed kial vi devis ĝuste tiam drinki ĝis ebriiĝo, kiam la ĉefo venis. Kiel mi reagu? Mi ja devos doni al vi decan dozon da batoj, ĉu plaĉas al vi ĉu ne. Estas pli bone, se mi mem kun mia tuta amikemo tanos vian haŭton, ol se li vokus iun el la muchachos, eble eĉ Gregorion aŭ Santiagon. Aliancano mia, jen vi ne havus kaŭzon por ridi, tion mi povas diri al vi. “

„Mi pensas, ke vi pravas, korfrateto. Ek do pri la kaĉo. Mi estas ja ankoraŭ tute en tranco kaj prenos ĝin facile. Sed, ĉu vi eble povos alporti antaŭe la botelon, por ke mi povu enspiri gluglan gluteton antaŭ ol vi komencos tion?“

„Tio ne estas malbona ideo, ankaŭ mi bezonas ĝin. “ El Picaro kuris al sia oficina, ŝoviĝis tra la malantaŭa pordo kaj plukis botelon, kiun li prenis kun si kaj je kiu li poste lasis forte suĉi El Gusanon kelkajn fojojn, antaŭ ol li komencis tamburi lian dorson.

V

Je la sekva tago, mallonge antaŭ sunleviĝo, alvenis don Acacio kun sia trupo en la campo Sur. Don Severo akceptis lin kun la saluto: „Ĉi tie stinkas io, io putras.

Tion mi ja devas diri al vi, Cacho. Apenaŭ po du toneladoj je hakisto. “

„Jen ni ja fine atingis la celon en gloro, ke ni ekgrimpas nun sur la ventro kaj manĝas koton“, respondis don Acacio.

Li ne longe plu restadis ĉe tiaj senutilaj konsideroj. Spite al tio, ke li havis longan kaj malfacilan vojon, li ŝajne ne havis grandan emon pri tio ripozi aŭ sidiĝi kaj aŭskulti rakontojn.

Li vokis eksteren al la capataces: „Ek, pigra bando. Konstruu jacales! Ni ne havas perdeblan tempon. Kaj se vi ne volas kuŝi ĉiujn noktojn sub la libera ĉielo, jen nun eklaboru; morgaŭ ni ne havos multe da okazoj ĉi tie konstrui belajn vilaojn. “

La captaces rapidegis kiel fulmo kun la lacigitaj viroj en la ĝangalon, por haki trunkojn kaj alporti palmfoliojn por la konstruado de la dormkabanoj. Sed la nokto komenciĝis antaŭ ol eĉ nur unu kabano estis starigita. La muchachos premegis sin inter la tieaj laboristoj en ties kabanojn. Sed ne estis sufiĉe da loko. Multaj devis kuŝiĝi ekstere. En la nokto pluvis fortege kaj la viroj troviĝis kuŝantaj en dika ŝlimo, kiam oni krude vekis ilin por la laboro. Estis, kiel ĉiam, plej profunda nokto, kiam ili enviciĝis.

Don Acacio diris:’Bonan matenon, viroj!’ per la sekva maniero: „Ne havas sencon konstrui jacales, ni iros pli profunde en la ĝangalon, tuj hodiaŭ kaj nun. Ne estas tempo kuiri kafon kaj varmigi viajn fabojn. Vori vian manĝon vi povos survoje. Ek, surmetu ĉiujn pakojn kaj ekkmarŝu. “

„Tiel oni faras tion!“ diris don Severo al El Picaro, kiu staris apud li en la oficina. „Kaj se vi estus farinta tion tiel, vi kaj la ebria porkido, nomata helpanto, tiukaze ni havus kvar toneladojn de ĉiu viro. “ „Certe, Jefe. Sed, se mi farus tion tiel, jen mi vespere ne plu vivus aŭ tri muchachos kun plumbo en la stomako kuŝus ie ĉi tie. “ El Picaro rikanis, kiam li diris tion.

„Jen ja la diferenco pri la laboro“, opiniis don Severo, „ekzistas capataces, kiuj komprenas kiel oni laborigas siajn virojn kaj ekzistas aliaj, kiuj ne komprenas tion. Vi estas unu el tiuj, kiuj ne komprenas tion kaj, kiuj neniam lernos tion. Kaj cetere, kie estas via korfrateto, El Gusano?“

„He, El Gusano!“ kriis El Picaro en la nigran matenon. „He, El Jefe vokas vin!“

El Gusano rapidege alkuris kaj diris kun rapidigita spirado:,A sus ordenes, Jefe. “

„Ek, vi kaj El Picaro kaj la tuta pigra hordo ĉi tie, surmetu viajn pakojn kaj ekmarŝu kun don Acacio al ties distrikto. “

Ambaŭ capataces kunvokis siajn virojn kaj sekvis la trupon de don Acacio.

VI

Estis semajnon poste, kiam alvenis don Gabriel kun la nove varbitaj mahagonlaboristoj en La Armonia, sur la vasta placo antaŭ la bangaloj de la administrejo.

Li havis komisiojn por novaj laboristoj el kvar diversaj monterioj, kaj estis lia plano ripozi kun sia kolono en La Armonia, kaj de tie disdividi la varbitojn al la monterioj laŭ la ricevitaj komisioj. Sed je tiu tago, kiam li alvenis en la ĉefa oficina, tie ĉeestis don Severo. Tiu, uzante la okazon, komencis marĉandi kun don Gabriel. La rezulto estis, ke la tuta trupo, kiun don Gabriel alkondukis, restis en La Armonia, tiel, ke la ceteraj monterioj devos atendi ĝis alia agento kompatos ĝin aŭ ĝis don Gabriel havigos novan trupon.

Don Severo kaj Feliks rigardis la freŝajn disponigitojn kaj estis kontentaj pri tio, kion ili trovis.

La homoj, ĉiuj tro lacigitaj, kuŝadis distrite en grupoj sur la placo antaŭ la konstruaĵoj. Se don Severo kaj don Feliks paŝis al grupo, ekstaris la junaj viroj. Don Severo oalpadis iliajn brakojn, iliajn gambomuskolojn kaj iliajn nukojn, kvazaŭ ili estus bovoj, kiujn li intencas aĉeti.

„Kio vi estas, chamulano?“ demandis Candidon, kiam li venis al tiu grupo. Je la vestoj kaj la ĉapeloj li ekkonis la indiĝenan nacion, al kiu ĉiu viro apartenis.

„Campesino, etkamparano, su humilde servidor“, respondis Candido modeste.

„Tiukaze vi estos bona hakisto, chamulano“, diris pro tio don Severo.

A sus ordenes, Patroncito, je via ŝatata servo, grace favora patronĉĵo mia. “

„Kiu estas la ino, kiun vi havas ĉe vi? Ĉu via edzino?“

„Mia fratino, patronĉjo. Mia edzino mortis. “

„Sed la du knaboj estas viaj infanoj, ĉu?“

A sus ordenes, ĉiam je via servo, patronĉjo. “

Don Severo per pugno frapetis la bruston de la knaboj kaj jalpis iliajn brakojn. „Ili bone uzeblos kiel bovoknaboj, mi pensas. “

„Pardonu al mi, mastro, grace favora patronĉjo mia, ke ĉikaze mi ne povas esti je via servo, la knaboj estas ja ankoraŭ sufiĉe malgrandaj kaj malfortemaj, ili ne povos dure labori ĉi tie en la ĝangalo. Unu el ili estas ja nur sesjara kaj la alia sep jarojn kaj kvaronan. “

„Se ili volas manĝi ĉi tie, tiukaze ili devos labori. De via manĝo postrestos nenio por la knaboj, aŭ mi devas prikalkuli al vi la duoblon por la manĝo, kaj tiukaze vi dum eterneco ne liberigos vin de via ŝuldokonto. “

„Ni povas labori diligente, ni estas fortaj, Jefe mia“ diris fervore la pli aĝa knabo, kiam li komprenis, ke li kaj lia frato povus esti la kaŭzo, ke ilia patro ne plu revenos hejmen.

Jen la pli malgranda iris paŝon antaŭen kaj proksimen al don Severo. Li levis supren kaj malsupren sian brakon, por montri la streĉitajn muskolojn.

„Palpu foje ĉi tie, patronĉjo, kiom forta mi jam estas;mi iovas labori eĉ pli bone ol mia frato, kvankam li pli aĝas ol mi, kaj mi povus labori kiel bovoknabo, tio ja bone plaĉus al mi. “ Tiam li turnis sin al sia patro: „kun via inda kaj bonvolema permeso, tate!“

Candido diris nenion. Li nur fermpinĉis la okulojn.

„Tio plaĉas al mi“, diris ridante don Severo „jen knaboj, kiajn mi ŝatas. Kaj ankoraŭ neniam damaĝis al iu, se oni frutempe komencis perlabori sian panon. Vi ambaŭ iros al la bovokampadejo kaj via patro al la hakistoj. “

Ektimigite la knaboj rigardis supren. „Ĉu ni ne restos ĉe la patro?“

„Li ne estas boyero, sed hakisto kaj ne povus esti kun vi en la sama kampadejo. Sed eble de tempo al tempo, hazarde, se vi estos en la sama noktkampadejo. “

Candido tiris la knabojn al si, kvazaŭ li volus protekti ilin. Li mankaresis iliajn denshararajn kapojn dum certa tempo kaj diris mallaŭte: „Kion fari, knabetoj? Li estas la mastro kaj ni devas obei. “

Don Severo iris plu al la sekva grupo.

Sed don Feliks haltis kaj mangestis al si Modestan, kiu retiriĝis kelkajn paŝojn en la fonon, kiam don Severo pridemandadis ŝian fraton kaj la knabojn. Obeeme sekvante la mangeston ŝi pli proksimiĝis al don Feliks. Ŝi klinis la kapon kaj krucis la brakojn sur la mamo. Sed ŝi ne rigardis supren.

Don Feliks pikis ŝin per etendita montrofingro sur vangon, kaj tiam li puŝis ĝin per la manartikoj de pugno kontraŭ la mentonon, por levi ĝin. Modesta evitis lin kaj klinis la kapon flanken, sen rigardi al li.

„Vi ne devas timi min, putineto. Mi ne voras knabinetojn matenmanĝe, eĉ ne tiukaze, se iliaj femuroj bone plaĉas al mi. Mi povos sufiĉe forte dispremegi ilin, se mi voluptos. Kiel vi nomiĝas?“

„Modesta, su humilde servidora. “

„Mi vokos vin Mocha. Kion vi faras ĉi tie?“

„Mi akompanis mian fraton ĉi tien, ĉar li estas sola kaj pro la infanoj, patronĉjo. “

Ŝi diris tion sen levi la kapon.

„Sed kie vi volas manĝi, putineto?“

„Kun mia frato en la kampadejo. “

„Tion vi ne povas fari. Li ricevos nur porciojn por unu viro, kaj se li volas ricevi du porciojn, li devos pagi por du porcioj. Tiukaze restus nenio de la tagsalajro al li, kaj li havas ja ĉe ni ŝuldokonton kun ĉirkaŭ tricent kvindek pesoj. Li perlaboros ĉiutage nur duonon de peso, se li liveras tri toneladojn. “

„Du toneladojn, Patroncito, tiel legeblas en mia kontrakto. “ Candido antaŭe proksimiĝis kaj aŭdis la lastajn vortojn.

„Tio, kio legeblas en via kontrakto, nin ĉi tie tute ne koncernas, kaj vi fermtenu vian stinkantan buŝaĉon aŭ mi lasos tuj voki iun capataz, por ke li donu al vi la monterian saluton bonvenigan. Se vi ĝin estos ricevinta, vi scios, ke vi nur tiukaze paroligu vian grimacilon, se oni demandas vin. Vi liveros tri toneladojn ĉiutage, kaj se vi ne atingos tion, ni ne pagos la tagon al vi; kaj se tio tiel pigre daŭriĝos dum kelkaj tagoj, vi ja spertos, kiel ni havigos tri toneladojn ĉiutage de vi. Vi povas ĝoji, ke ni ne postulas kvar toneladojn de vi. Kaj ankaŭ tio ankoraŭ okazos. “

„Sed, Patroncito, kun via tre bonkora permeso“, diris Candido modeste, „don Gabriel, la enganchador diris al mi, kaj ankaŭ la presidente municipal en Hucutsin, tie, kie ni lasis stampi la kontrakton, ke estos nur du toneladoj ĉiutage. “

„Por vi ekde nun kvar da ili, pedikohava kojoto. Kvar toneladojn. Kaj ve al via haŭto kaj al viaj ostoj, se vi liveros malpli ol kvar. “ Don Feliks prenis etan libron el sia ĉemizopoŝo, notis la nomon, kaj post la nomo li zigzage skribaĉis: Cuatro Toneladas Obligacion; kvar toneladojn, devo.

„Sed, kun peto pri via pardono. . . “ Candide komencis paroli denove.

Plu daŭrigi li ne povis. Don Feliks boksis lin tiel krude sur la vizaĝon, ke tuj densa sango gutis el ties nazo. „Mi ja diris al vi, kota kaj pedikohava mefito, ke vi tenu fermita vian babilaĉilon ĉi tie. “

Candido kaŭris surtere. Per herboj, kiujn li plukis el la tero, li ŝtopis siajn naztruojn por reteni la sangon.

Modesta staris ankoraŭ plu kun klinita kapo antaŭ don Feliks. La okazaĵo estis por ŝi pli doloriga ol por Candido. Sed kutimigite ekde la infaneco, ke ŝi kiel ŝiaj samkunuloj devas akcepti sen grumblado ĉion, kion la ladinoj fifaras al ili, ŝi apenaŭ moviĝis. Per neniu mieno aŭ gesto ŝi montris, kion ŝi sentis. Ŝi estis vokata al la mastro, staris antaŭ li, kaj ŝi ankoraŭ ne havis la permeson povi foriri kaj konsoli sian fraton.

Ambaŭ knaboj sidiĝis apud sia patro kaj kvazaŭ kramfe ĉirkaŭbrakis lian korpon, por forgesigi al li tion, kio okazis. La pli malgranda komencis plori kaj diris plorsingulte: „Tate, kara tate, tio ne estas kulpo mia!“

La patro mankaresis lin kaj kaj ridetis.

La pli granda knabo prenis la kalabasan trinkujon, kuris malsupren al la rivero, por alporti akvon por la patro, por ke li povu trinki kaj forlavi la sangon.

Don Feliks okupiĝis jam denove pri la knabino. Bati indiĝenon vizaĝen por li ne estis okazaĵo pro kiu li interrompus, kaj eĉ se nur dum sekundo, sian pripensadon. Eĉ, se li mortbatis aŭ pafmortigis indiĝenan laboriston, li forgesis tion post horo tute. Li multe pli bone memoris pri mortpafita antilopo aŭ pri bone trafita jaguaro ol pri pafmortigita peono.

Por laboristoj, indiĝenoj aŭ mestizoj ekzistis nek justeco nek protekto. Sankta estis nur la vivo de la diktatoro kaj de ties kunuloj. Ne nur la provon, sed eĉ la penson provi nur tuŝi la diktatoron aŭ iun el ties ministroj aŭ politikaj ĉefoj aŭ viron el la murdistaj aroj de la diktatoro oni punis per mortverdikto. Pafmortigi ribeleman indiĝenon aŭ laboriston kiel hundon, validis kiel patriota ago.

„Vi tute ne estas aĉa planteto, Mocha“, diris don Feliks. „Manĝi vi devas, kaj via frato ne povos doni manĝon al vi. “

„Mi konstruos ĉi tie en la kampadejo kabaneton al mi kaj plenkreskigos la porketojn kaj kuiros manĝon por la metiistoj. Tion mi povas fari. “

La penso enspezi sian porvivon tiumaniere, subite aperis al ŝi en tiu momento. Ŝi ja sciis, ke ne estos tiel facile efektivigi tiun ideon. Sed ŝi ĝojis havi elturniĝan pretekston, ĉar ŝi sentis, ke don Feliks volis devigi ŝin al alia laboro. Ŝi ne havis kontraktdevigon, ŝi estis libera fari tion, kio plaĉas al ŝi. Tamen ŝi devis manĝi kaj en la monterio apartenis la tuta manĝo al la compania Montellano Hnos. , al la fratoj Montellano.

„Tiel facila tio ne estas, putineto mia. Vi ĉi tie rajtas konstrui iun choza nur en tiu kazo, se mi permesos tion al vi. Kaj porkojn vi same povas plenkreskigi nur tiukaze, se mi permesos tion al vi. Manĝon vi povas kuiri por la homoj, se tion ne faras alia por ili. Sed, se vi volas labori, vi povas labori ankaŭ por mi. Estas malpli da laboro por unu viro ol por dudek da ili. Krome mi verŝajne sekvasemajne foriros por foje bone vigligi alian dormeman kampadejon kun pigremuloj. Kaj vin, putineto mia, mi kunprenos. Mi faros el vi mian kuiristinon kaj jian servoknabinon por ĉio. “ Li kaptis ŝin je la mentono kaj puŝis la mentonon supren, tiel, ke li povis rigardi al ŝiaj okuloj. Sed Modesta rigardis malsupren.

„Se vi bone kondutos kaj ĉion faros je mia plaĉo, tiukaze vi bonfartos, ĉifonulineto. Kaj se vi ne bone kondutos, tiukaze mi defrotos vian brunan felon kaj pelos vin kiel fulmon eksteren, kaj vi rampu tra la ĝangalo en vian kotan, pedikoplenan kaj putinaĉan vilaĝon, se pli frue ne kaptos vin la jaguaroj kaj elŝiros viajn gambojn kaj mi ne scias kion plu. “

„Sed mi ne volas fariĝi via servknabino, patronĉjo“, diris Modesta mallaŭte.

„Tion decidas mi kaj ne vi, kotgrimaculino“. Don Feliks forturniĝis kaj sekvis sian fraton don Severo, kiu jam antaŭiris kaj pridemandis la lastan grupon malantaŭ ĉiuj aliaj.


Rimarkoj

a sus ordenes = Laŭ viaj ordonoj.
boyero
= brutpelisto, bovoservisto.
campesino
= etkamparano.
compania
= kompanio.
criada
= servknabino.
mocha
= piulino.
su humilde servidor
= Je via humila servo.
tate
= patro (indiĝena vorto).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.