La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14 

I

La viro turniĝis kaj vidis stari Modestan je kelkaj paŝoj post si.

En la sama momento alvenis Celso, kiu ĵus helpis ĉe tio tute fermi la pordojn de la oficina, kie la hundoj kaj porkoj komencis brui. Li paŝis proksime al la dorso de Modesta. Nur dum sekundo lia vizaĝo montris certan ekmiron. Tiam li ŝajne ekkomprenis. Ŝi estis ja de lia raso kaj de lia tribo. En la sango li sentis, ke Modesta agis kiel ordonis tion ŝia praa instinkto pri justeco kaj harmonio pri ĉio ĉi, kio estas kaj okazas surtere.

„Frato, frato mia! Ne mortbatu tiun viron!“ ŝi vokis denove, kiam la muchacho ankoraŭ tiam sidis sur sia viktimo kaj ekhezitis. En la krio de la ino troviĝis forta tono de ekstazo tia, kian aŭdas tiuj viroj nur malofte.

Dum sia ĉiutaga vivo, dum sia tiom dura batalo pri kaj kun la estado, ĉu tie en la monterioj ĉu en la bienoj ĉu en iliaj sendependaj vilaĝoj estis eksplodoj de ekstazo pli maloftaj ol eĉ riĉa manĝo. Kaj riĉaj manĝoj estis tre raraj.

Pli kaj pli da viroj, fininte aliajn „ordigojn“ intertempe venis en la portikon, kiu plenigis sin tiom rapide, ke la postsekvaj muchachos devis restadi ekstere, ĉar en la portiko ne plu estis loko.

Modesta staris ankoraŭ tie, je precize la sama loko, de kie ŝi faris la unuan vokon. Tio estis en la mezo de la longa portiko, kiu troviĝis ekstere de la oficina, sed kiu etendiĝis tute kovrita de la tegmento kaj en kiu kutime la patrones kaj capataces balanciĝis en siaj hamakoj aŭ kartludis, se ili ne havis urĝan laboron, plej ofte dum la varmegaj tagmezaj horoj, sed ĉiam vespere. Ofte ili eĉ dormis en la portiko en la hamakoj aŭ sur la krudaj litoj, kiuj, se ne pluvis, aŭ se la noktoj ne tro fridis kaj nebulecis, estis metitaj tien en la koridoron. Ke ili ne ĉiam dormis en portiko, aŭ tie aŭ en unu el la oficinas aŭ en unu el la bangaloj, havis diversajn kaŭzojn. Parte pro la gravaj malsanigaj nebuloj de la nokto aŭ de la frua mateno. Krome pro la vagado de hundoj, porkoj, jaguaroj, pumoj, serpentoj aŭ ĉiuj ajn aliaj bestoj, inklude de vermoj de la ĝangalo, kiuj sufiĉe ofte molestis la dormantojn en portiko.

Inter Modesta kaj la angulo, en kiu don Feliks kaŭris buliĝinte, kaj kie la muchacho kaŭris sur li, troviĝis krome neniu alia. Ĉiuj aliaj muchachos kunŝoviĝis malantaŭ ŝia dorso aŭ staris tie en densaj grupoj ekstere de la portiko ĉe la dekstra flanko.

Ekde la momento, kiam Celso ordonis ekmarŝi, ĝis la momento, kiam don Feliks kaŭris en la angulo, defendante sin per siaj brakoj kontraŭ la atako de la muchacho, pasis nur ĉirkaŭ tridek minutoj. Estis ankoraŭ hela tago, mankis tridek minutoj ĝis sunsubiro. Sed la ĉielo estis kovrita kaj certe atendeblis denove grava pluvego en la nokto.

Modesta ankoraŭ nun ne portis ion sur sia korpo krom ambaŭ disŝiritaj ĉemizoj, kiujn Celso povis doni al ŝi. Ŝi estis nudapieda. La ĉemizojn ŝi volvis ĉirkaŭ la korpon tiel, ke ili lasis liberaj ŝiajn gambojn ĝis supren al la koksoj. Por povi uzi tiujn ĉemizojn kiel veston, ŝi devis ja meti kaj faldi ilin laŭ la sama maniero kiel faras tion la najbaroj de ŝia tribo, la indiĝenoj de Vitstan.

Ŝiaj piedoj kaj gamboj estis disgratitaj kaj kovritaj per centoj de sange krustigitaj vundoj, kiujn la knabino ricevis, kiam ŝi kuregis kiel sovaĝulino tra la ĝangalo. Ŝiaj brakoj, nudaj ĝis la ŝultroj, same kovriĝis de gratitaj krustaj vundoj, tiel, kiel ŝiaj gamboj, kies karno estis dura kiel firma korko. La ĉemizaj ŝiraĵoj estis supre volvitaj ĉirkaŭ la mamojn tiel, ke ili apenaŭ kovris ŝiajn junajn etajn mamojn, sed lasis liberaj la ŝultrojn ĝis la unuaj delikataj randoj de la mamoj.

Ŝia longa, profunde nigra kaj dure vilaa hararo pendis kaose de ŝia kapo. Ĝi estis tute taŭzita kaj aspektis tiel, ke horoj de plej zorgema kombado necesus por reordigi la hararon. Sed kun la pakaĵoj, kiuj perdiĝis dum la malĝojiga cayuco-transveturo, ankaŭ foriĝis ŝiaj kombiloj kaj rubandoj. Ŝi ankoraŭ ne povis akiri novan kombilon. Ŝi intencis tiumatene pruntepreni kombilon de la kuirista edzino aŭ pruntepreni ĝin de unu el la edzinoj de la metiistoj. Sed antaŭ ol ŝi povis fari tion, ŝin atakis don Feliks.

Modesta ne estis alte kreskinta, ŝi havis nur la kutiman alton de la inoj de ŝia raso. Sed ŝia korpo estis bele formita, tre harmonia kaj sammezura rilate la membrojn.

Tial ŝi aspektis pli alta ol ŝi efektive estis, kaj se ŝi staris inter la inoj de sia tribo, ŝi apartenis al la plej grandaj.

Tie inter la viroj ŝi tamen aspektis okulfrape knabineca. Sed kiam ŝi elkriis tiun vokon, ŝi kreskis en rimarkinda maniero. Eble ŝi senintence starigis sin sur siajn piedfingrojn por doni al sia krio la plej grandan efikon, por ke la muchacho estu malhelpata de sia ago. Kaj kun ĉiu plia frazo, kiun ŝi nun vokis, ŝi leviĝis denove sur siajn piedfingrojn kaj donis tiel al sia figuro eksterordinare efikan fortan aspekton, pri kio ŝi certe ne estis konscia.

Dramaj gestoj, kiuj intence celas iun efikon, estis al la indiĝenoj en tiu regiono tute nekonataj. Ili estas fremdaj al ilia karaktero, kaj tiel fremdaj, ke verŝajne daŭrus monatojn antaŭ ol oni povus sukcese instrui tian geston al ili.

Sed ĉio, kion Modesta nun diris, kaj kiel ŝi diris tion, estis tiel drame, ke ĝi profunde traskuus eĉ neindiĝenon, se tiu ĉeestus la okazaĵon. Des pli traskuige kaj pli drame ĝi efikis, ĉar kaj al Modesta kaj eĉ pli al la muchachos, kiuj tie ĉeestis, mankis eĉ la plej eta sento pri dramefikoj, kaj eĉ pli tial, ĉar ŝi mem kaj ĉiuj aliaj tute ne intencis atingi iun dramefikon.

En tiu regiono, inter tiuj ofte batitaj, sklavigitaj kaj ĉifonitaj homoj spite al ĉiuj tiuj cirkonstancoj diri, ke Modesta tie staris en la portiko kiel diino el greka tragedio, kiu elpuŝis fanfaran krion de nepacigebla venĝo aŭ kiu kun voĉo, kiu supersonas la murmuradon de la maro, elkriegas sakron en la vastojn d el’ universo, kiu timigas diojn, tio aperus en tiu loko kiel tute nedeca komparo. Kaj tamen: neniu alia komparo ol tiu menciita kapablas pli bone priskribi, kiun efikon Modesta kaj ŝia parolo havis tie al la kolektiĝintaj viroj. Estas ne ĉiam nur la vortoj kaj la gestoj, kiuj havas certan profundan efikon, sed multe pli ofte la cirkonstancoj, dum kiuj tiaj vortoj estas dirataj, kiuj atingas grandajn kaj neatenditajn efikojn.

La indiĝena ino parolas malmulte kaj malofte al viro, kiu ne estas ŝia edzo, ŝia patro aŭ ŝia filo. Paroli kaj eĉ laŭte al multaj viroj, el kiuj ŝi konas nur kelkajn, estas tiom kontraŭ ŝia naturo, ke ŝi, se ŝi estus devigita al tio, preferus morti. Ŝi mortus pro honto aŭ pro koratako, se ŝi eĉ nur pensus pri tio, ke tiom da okuloj de viroj rigardas al ŝi, kaj speciale al ŝia buŝo. Kompreneble, la inoj, kiuj jam dum generacioj vivas en la urboj, kiuj frekventas altlernejojn kaj universitatojn aŭ akiris kiel sukcesaj negocistinoj respekton, parolas same tiel nekonvencie kiel usona komunistino. Sed tiajn inojn tiuj simplaj kaj tute laŭnature simplaj indiĝenoj tie ne konas. Ili neniam vidis tian inon, kaj neniel aŭdis tian publike paroli, kaj laŭ ilia tuta karaktero ili apenaŭ povus imagi tian inon.

Ke tie timida knabineca ino, ĝis nun apenaŭ atentata de la viroj, apartenanta al ilia tribo kaj plenkreskinta en ties kutimoj kaj moroj, ĉifonvestita kiel ili, pedikohava kiel ili, kota kiel ili, humiligita kaj servutuligita kiel ili, en la ĉeesto de la patrono, de tiu dio, kaj samtempe vidalvide al ĉiuj tie kolektiĝintaj muchachos, forgesante ĉiun honton, timemon kaj timon, farus longan fanfarecan paroladon, ja efektive kapablus paroli ĝin, estis por la viroj io tiel neimagebla, ke tiukaze, se ili estus historiaj verkistoj aŭ baladopoetoj, ili tiun okazaĵon certe glorus por estontaj generacioj en libroj, legendoj kaj kantoj, kiel unu el la plej gravaj okazaĵoj de sia popolhistorio.

La parolado de Modesta estis ne nur bone metita, ĝi estis ankaŭ distrumpetita sen eĉ unu interrompo. Sed neniu el la muchachos povis scii, ke Modesta kvazaŭ enfosis tiun paroladon en sian animon kaj koron laŭvorte ekde tiu horo, kiun ŝi rigardis kiel la plej malĝojigan en sia vivo, kaj kiun ŝi ĉiam rigardos kiel sian plej malĝojigan, tiom longe, kiom ĝi vivos. Eĉ ne per unu penso ŝi pensis pri tio, ke la okazo por tia parolado venos tiom rapide kaj neatendite.

Modesta tute ne konsciis pri la efiko de la parolado, kiun ĝi havis al la muchachos. Ŝi parolis, ĉar ŝi ne plu longe povis silenti, ĉar la sentoj en ŝi superfluis kaj ŝin per unu fojo levis super sin mem. Ŝi parolis kvazaŭ ŝi troviĝus en sonĝo. Kaj certe povis okazi en tiu momento, ke tiukaze, se ne aplaŭdus ŝin jesigaj vokoj de la muchachos, sed interrompus vortoj, ŝi kvazaŭ vekiĝus el sia sonĝo kaj ne povus paroli plu.

„Ne mortbatu tiun viron!“ ŝi vokis trian fojon! „Ĉar mi devos havi lin vivanta. Vivanta mi devos havi lin, por ke mi povu vivi plu. “

La muchacho, kiu tenis genuon sur don Feliks, nun tute rektiĝis, retiriĝis de sia viktimo kaj retroiris heziteme paŝon post paŝo ĝis proksime de Modesta. Li rigide rigardis al ŝiaj okuloj. Sed Modesta ne vidis lin. Ŝi gapis nur al don Feliks, kiu, kvazaŭ li atendus de la ino atakon, ankoraŭ pli profunde premiĝis en la angulon ol li jam faris. Li tute rampis en sin mem, tiel, ke oni plu povis vidi bur lian kapon kaj liajn larĝajn ŝultrojn.

La muchacho forŝteliĝis preter Modesta kaj miksiĝis inter la aliajn, kiuj pli kaj pli proksime ŝoviĝis al la portiko, sed restadis tamen brakolongon for de ŝia dorso.

Modesta levis sian dekstran brakon, etendis ĝin al don Feliks, kaj montrofingre ŝi gestis al lia vizaĝo.

„Vi! Vi! Fi! Ke vi sendis mian fraton kun ties knabo en la nokto kun ebriulo lauflue de la rivero kaj la malgranda knabo dronis, kvankam mia frato petis vin ekveturi nur matene, tion mi pardonas al vi!“

La virojn ekregis embarasiga silentado. Ili ne komprenis, kion celis la knabino. Kelkaj fariĝis maltrankvilaj kaj flustris la sekvan: No, kial pardoni? Mortbati!“ Sed tiuj, kiuj staris proksime, silentigis ilin. El la tono, kiel Modesta parolis, ili ĝuste elsentis, ke la parolado ĵus komenciĝis kaj, ke sekvos plia.

Post paŭzo por spiri kelkajn sekundojn, sen mallevi la montrofingron direktatan al la vizaĝo de donFeliks, Modesta parolis denove: „Ke vi lasis droni la knabeton, tion mi pardonas al vi, ĉar vi estas la mastro kaj ordonas, kaj ni devas obei!“

„No mas patrones, neniujn mastrojn plu!“ intervokis kelkaj viroj.

„Calma, estu trankvilaj!“ vokis aliaj.

Modesta ne aŭdis tion, kio estis dirita post ŝi. Per sia rigida rigardo ŝi fiksis la okulojn de don Feliks, kvazaŭ ŝi volus ensorĉi lin. Lante, sed videble el ĉiuj flankoj, li timis tiom terure, ke la timo ekmontriĝis bone ekkoneble sur lia vizaĝo. Eble en tiu momento li memoris pri tio, ke li aŭdis iam, ke al prizonulo povas okazi nenio pli terura ol esti elmetita al la inoj de tribo. Viro batas forte por fini sian laboron, ju pli rapide des pli bone. Sed inoj kutimiĝis pri tio kuiri siajn manĝojn lante kaj kun pripensemo.

Levante sian voĉon, diris Modesta nun: „Ke vi volis sekspertforti min hodiaŭ, eĉ sen min demandi, kaj, ke vi forkurigis min nuda ĉi tie, antaŭ la vizaĝoj de ĉiuj viroj, ankaŭ tion mi pardonas al vi; ĉar vi estas viro kaj mi estas ino. “

Celso, kiu ja konis ŝian sorton pli bone ol iu alia tie, ekkomencis kompreni nun, kion Modesta celis. Li ekridis glugle. Samtempe li sentis fieron, ke Modesta elektis lin, ke li ŝin protektu. Rapide kaj mallaŭte li diris al la viroj, kiuj staris plej proksime de li: „Lasu ŝin paroli, lasu ŝin paroli do, ŝi scias tute precize, kion ŝi volas. “

Modesta ankoraufoje interrompis sian paroladon. Ree ŝi profunde enspiris. Denove ŝi etendis brakon kaj montrofingris tiel emfaze al Feliks, kiu pli kaj pli rampis en sin mem, kvazaŭ ŝi volus piki lin per tiu montrofingro al la vando. Tiuj interrompoj en ŝia parolado, la mallevado de ŝia voĉo, se ŝi finis frazon, kaj la pli kaj pli intensa voĉo, se ŝi komencis post spirpaŭzo novan frazon, estis tute laŭnatura, kvankam ĝi havis ege draman efikon kaj tute sen dubo devis fari al don Feliks la impreson, ke la tago de la Lasta Juĝo alvenis kaj, ke akuzanta anĝelo staras antaŭ li.

„Ke vi de mia kara frato Candido, kiu laŭ vi ŝarĝis sin per kulpo, fortranĉigis la orelojn kaj kripligis lin tiel, eĉ tion mi pardonas al vi; ĉar li fuĝis kaj rompis sian kontrakton, kaj vi, lia mastro, havis la rajton puni lin, kiom ajn dura kaj kruela estis la puno. “

Tiumomente fine ĉiuj muchachos ekkomprenis, ke la kulmino de ŝia akuza parolado estas proksima. Samtempe ĉiuj havis la senton, kiu subite konsciiĝas kaj koniĝas al ĉiuj homoj egale de kiu ajn raso kaj rango en grandaj momentoj: partopreni agadon, kiu havos iam por la historio longe daŭrantan signifon, eĉ se tiu historio havas nur rilaton al la vivo kaj la sortoj de limigita aro de homoj.

Modesta, ĝis tiam nur simpla kaj modesta ino de sia raso, apenaŭ vere atentata de la muchachos ĝis tiu tago, ĉar ŝi estis tute tiel, kiel ĉiuj aliaj indiĝenaj knabinoj, kreskis sun antaŭ la okuloj de la muchachos al ina heroo. Kaj, ĉar tia prezentado de needziniĝinta ino inter tiuj homoj estis tiel nekutima, ke ĝi fariĝis por ili kvazaŭ nekomprenebla, la viroj sentis, ke okazas miraklo. Aperis al ili nova Sankta Virgulino, des pli proksima al iliaj sentoj, ne ĉar ŝi estas de iliaj haŭtkoloro kaj karno, sed ĉar ŝi estas akuzantino, venĝistino, soldato de la ribelo. Kie oni iam ajn aŭdis ĉe tiuj sensciantaj kaj sklavigitaj homoj, ke juna ino leviĝis kaj diris al sia patrono, al ladino, ja eĉ al hispano: 'Vi, vi, fi!' anstataŭ kliniĝi antaŭ li, kisi manon de li kaj atendante liajn ordonojn kruci siajn brakojn sur la mamoj kaj kun klinita kapo stari antaŭ li sen eĉ levi la okulojn kaj ekrigardi lian dian vizaĝon kaj, se ŝi ricevis la ordonojn, retropaŝi en la fonon, fiksante la rigardojn al la tero por ne montri pli frue sian dorson al la patrono ol ŝi estos ekstere de la pordo. Okazis, ke muchacho fariĝis impertinenta kaj ribelema, eble, ĉar li drinkis tro multe aŭ estis tiom trolacigita, ke fariĝis ĉio indiferenta al li. Sed eĉ tio okazis nur tiom malofte, ke, vere oni parolis pri tio dum monatoj, eble eĉ jarojn en la kabanoj de la peonoj, kiel oni plej kruele elpelis de la viro lian impertinentecon.

Sed tie ne estis muchacho, neniu ebria impertinenta peono, sed tiukaze estis kutima sklavigita indiĝena knabino vestita en ĉifonoj kaj kun vilaa taŭzita hararo, kiu levis sian akuzantan voĉon al la patrono kaj eĉ kuraĝis cidiri al li kaj montri per montofingro al li.

Ke tio okazis, ke tio povis okazi, donis al la viroj multe pli ol la sangoplena superforto de siaj mastroj kaj turmentantoj la certecon, ke nova tempo etendis siajn flugilojn kaj komencis flugi kun granda rapideco tra la hereda lando de la indiĝenoj.

Tial la revolucio, eĉ se ĝi kostus milionojn de viktimoj, devis fini kun venko por la indiĝenoj kaj por la indiĝena proletaro, tial ili devis gajni teron kaj liberon kun tia certeco, kiel ili ĝis nun konis nur subigon kaj sklavigon.

La muchachos mense falis, kiam Modesta nun ree haltis, en ebrion de ekstazo, en specon de tumulto, kiu ne estis ĝojo, sed kvazaŭ religia entuziasmo. Ili vidis nun je la unua fojo la promesitan landon antaŭ la okuloj. Ili saltadis, brakumis sin reciproke, dancis kaj kriis kaj jubilis: „Arriba, Muchacha! Viva, Modesta! Vivu, hamulanino!“

Tiun tumulton don Feliks provis uzi por fuĝo. Je la maldekstra flanko li havis la longan vandon de la konstruaĵo, dekstraflanke estis nur mallonga vando, kiu servis kiel protekto kontraŭ falanta pluvo kaj estis aldonita kontraŭ ŝtormoj. Tiu ĉiu vando estis longa nur proksimume du metrojn, poste komenciĝis la balustrado, kiu estis nur iom pli alta ol metro kaj facile transgrimpeblis. Don Feliks ja tute ne povis fuĝi longan distancon; ĉar la muchachos sufiĉe bone gardis la alirejojn al la placo, kaj la seloj kaj ĉevaloj ne atingeblis sen transiro de la placo, sur kiu kolektiĝis ju pli da viroj des pli proksimiĝis la sunsubiro.

Kliniĝinte li ŝovis sin kelkajn colojn pli proksime al la finaĵo de la mallonga vando. Sed jen li vidis du durajn profunde brunajn manojn sur la balustrado, kiuj ŝajne apartenis al viro, kiu retenis klaran kapon, evidente al neniu alia celo krom gardi don Felikson. Don Feliks pripensis rapide kaj konkludis, ke certe estas pli sekure ankoraŭ atendi. La ino ankoraŭ ne finis sian paroladon. Ŝi staris ankoraŭ je la sama loko, kie ŝi komencis la aaroladon, tute sen iri paŝon antaŭen aŭ malantaŭen.

Don Feliks tre bone konsideris atendi la finon de la parolado. Li diris al si, ke tiam verŝajne la entuziasmo plej kulminos kaj, ke li havos multe pli da bonŝanco povi fuĝi ol tiumomente, kiam la tumulto jam komencis malkreski, ĉar la muchachos vidis, ke Modesta estas parolonta pluajn vortojn.

Ŝi ŝajne, se oni juĝas laŭ ŝiaj gestoj kaj la rigidaj okuloj, per kiuj ŝi seninterrompe fiksis don Felikson, tute malĉeestis rilate al siaj sensoj. Ĉu iu el la muchachos aŭdas ion el tio, kion ŝi diris, ŝajne estis tute indiferenta al ŝi. Ŝi peris eĉ ne la plej etan videblan aludon pri tio, ke ŝi kaptas ion de la tumulto kaj de la vokoj de la viroj. Ŝi estis sola kun don Feliks, parolis nur al li, montris nur al li, kaj ŝi vidis neniun krome en sia proksimeco. La mondo ĉirkaŭe estis estingita por ŝi.

Profunde ŝi spiradis, kvazaŭ ŝi estas sub la influo de potenco ekster sia volo.

Ŝiaj vizaĝmuskoloj konvulsiis, kvazaŭ ŝi batalus kontraŭ atako de senkonscio.

Tio daŭris nur kelkajn sekundojn, sed ĝi daŭris sufiĉe longe por atingi la plej grandan efikon. La muchachos ĉiuj eksilentis per unu fojo, tiel, kiel ili ne povus fari tion pli bone eĉ post komando.

„Sed! Pero, pero!“ vokis Modesta nun per ĉiuj fortoj de sia voĉo. „Sed, ke vi fortranĉis la orelojn de la eta knabo, kiu neniel suferigis vin, diablo, ne povis suferigi vin iel per siaj etaj manoj kaj per siaj senkulpaj pensoj; ke vi, kvankam mi kuŝis antaŭ vi sur la nuda tero kaj min ofertis al vi je ĉio, kvankam mi pro Sankta Dipatrino petegis vin pri graco pro la timo de mia koro; ke vi, ladino, kaj cachupin, bestaĉo kaj Satano, kvankam la knabeto surgenuis antaŭ vi kaj levis al vi siajn etajn manojn kaj preĝis al vi kiel al Dios Santo, ke vi detranĉigis liajn oreletojn por venĝi eraron de lia torturita patro, al la knabo, kiu havos longan vivon antaŭ si, kaj ke vi kripligis lin hontege por lia tuta plua vivo, ke vi donis al li vizaĝon, kvazaŭ li estus la plej mizera pekinto sub la ĉielo, tion mi ne pardonos al vi! Kaj se justa Dio loĝas super ni kaj estas preta elŝuti etan peceton de sia aompato kaj de sia graco al ni, al ties forgesitaj infanoj, kaj li emos aŭdi miajn plej ardajn preĝojn, mi petegas Lin, ke li al vi, bestaĉo, pardonos neniam, kiom ajn longe eble daŭros la eterna eterneco. Vi estu la plej perdita inter la plej perditaj pekintoj dum ĉiuj tempoj, tiel vere kaj tiel honeste, kiel mi min pie kaj honorige kliniĝas antaŭ la Plej Sankta kaj senpeke koncipita Virgulino, kiu konas miajn dolorojn kaj scias, ĉar ŝi vidis suferi sian filon, tiel, kiel mi vidis suferi la knabeton, kies patrino mi fariĝis, kiam mi sekvis libervole ties patron por doni ankaŭ al tiu knabo mian amon kaj mian protekton. Mi ne kraĉas sur vin, ĉar vi sinkis tro profunde, por ke ino sur vin povu kraĉi. Mi ne tuŝos vin, ĉar miaj manoj fetorus ĝis la lasta horo de mia surtera vivo. Mi ne malbenos vin, ĉar mia malbeno tiukaze ne plu havus efikon, se mi volus malbeni iun, kiu ĉagrenos min. Mi lasos vin al la infero kaj al la kondamno kaj venĝo de justa dio tia, kia vi estas nun. Ĉar tia, kia estas vi nun, ankaŭ la plej bonkora Dipatrino en la ĉielo rifuzos al vi eĉ la lastan plej etan fajreton da kompato en eterneco!“

Modesta eksilentis kvazaŭ ŝi subite konsciiĝus. Ŝi rigardis supren, rigardis ĉirkaŭ si kaj ŝajne je la unua fojo rimarkis, ke tie ankoraŭ estis aliaj homoj krom don Feliks. Ŝi lasis fali la levitan brakon. Estis kvazaŭ ŝi falus mem. Sed en la sama momento ŝi rektiĝis je la tuta korpo kaj komencis tremi.

Ĝis tiam ŝiaj vortoj ja sonis laŭte kaj brue, sed varmtone kaj sonore, kaj estis agrable aŭskulti ilin.

Sed nun, kvazaŭ ŝi rekonsciiĝus kaj revenus al la sobra tero, ŝi ĵetis vehemente ambaŭ brakojn supren kaj kriis akresone kaj kriĉante, kun vaste kaj aĉe formiĝanta buŝo: Muchachos, ahora es suyo el tigre de las monterias! Viroj, nun la bestaĉo apartenas al vi! Kaptu lin, li estas via. Li ne havas animon, neniun koron. Li ne estas homo kaj neniam estis homo. Nur bestaĉo. Li pagu nun la orelojn de la knabeto, muchachos! La orelojn li devos pagi, kiujn li ŝtelis. Pagi li devas! Pagar! Pagar! Debe pagar las orejas!

Modesta, dum ŝi elkriis tion, saltadis tien kaj tien al ĉiuj flankoj por instigi ekagi la virojn, kvazaŭ ŝi kunvokus ĉiujn al milito. La viroj, ankoraŭ nun starante kvazaŭ ŭnatemitaj, ekmoviĝis kaj vokis: „Viva muchacha! Arriba Modesta! Viva la chamula! Arriba nuestra heroina! Viva Modesta, la rebelde! Viva la rebelion! Tierra y libertad!

Modesta nun sekve de sia sovaĝa kriado de la viroj tute vekiĝis. Ŝi ŝanceliĝis kaj falis sur la balustradon, kie kelkaj viroj, kiuj tie staris, kaptis ŝin antaŭ la falo. Ŝi rektiĝis, metis ambaŭ manojn antaŭ sian vizaĝon, falante teren, ŝi kunkaŭriĝis kaj komencis laŭte plorsingulti.

La muchachos estis konfuzitaj. Ekscitite ili parolis reciproke kaj ŝovante miksiĝis, sed sen proksimiĝi al Modesta kaj sen restarigi ŝin.

Tiu konfuzo estis, kiun don Feliks atendis kaj kiu, kiel li ĝuste supozis, baldaŭ venos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.