La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Per hasta movo li ĵetiĝis apud la vandon kaj proksimen de la balustrado. Ambaŭ manojn li apogis kaj en la sama momento li jam havis ambaŭ genuojn alte ĉe la balustrado. Tio okazis tiel neatendite, ke la viro, kiu tie staris, estis puŝita flanken, ĉar don Feliks puŝiĝis per sia antaŭŝovita kapo al ties brusto.
Sed kiam li volis fuĝi trans la balustradon, Celso saltis, longe etendite kiel ĉasata kato, sur ties dorson kaj ambaŭ falis kelkfoje ruliĝante unu sur alian reen al la planko de la portiko.
Celso tiris sian kontraŭulon ĉe la ĉemiza kolumo supren kaj bategis per sia larĝa, fere dura mano Felikson tiom gigante transverse de la vizaĝo, ke ĝi diskrevis laŭ la tuta longo. Don Feliks retroŝcanceliĝis kontraŭ la balustradon.
Celso liberigis la ĉemizan kolumon kaj same batis al li ankaŭ per sia maldekstra piedege granda mano sur la vizaĝon. La vizaĝo fariĝis mola kaĉo.
Celso elpuŝis laŭtan kaj kontentan ridadon. Li viŝis manon per alia mano. Dum tio li diris: „Tiun mi nun devos lavi per brando, por ke mi fariĝu libera de via koto. Tiuj batoj trafis, knabeto, ĉu? Tio estis laŭordaj batoj. Vi faris miajn manojn tiaj per kvar toneladoj da mahagono ĉiutage. Nun vi scias, kiel tio sentiĝas. Tion mi volis foje montri al vi, kotulo. “
Don Feliks denove kuŝis en sia angulo. Per senespera gesto de siaj manoj li forviŝis la sangon de la vizaĝo.
„He, muchachos!“ Celso vokis al la viroj. „Vi ja aŭdis, kion la muchacha diris al ni. Dekroĉu la orelojn - kaj kun pura kaj muzikema pendumado. Vi ja scias, kiel oni pendumas homon. Ni ricevis bonan edukadon rilate al la pendumado. “
Tiam li turniĝis al Modesta, kiu ankoraŭ kaŭris kaj plorsingulte larmis.
Li diris al ŝi: „Ne ploru, Modesta! Ankoraŭ nun, ĉi- vespere, ni venigos Candidon kaj la malgrandan Pedron. Ni altiros la kanuistojn je iliaj pisiloj, se ili ne volas obei. “
Dum Celso kun kelkaj viroj kuris transen al la kabanoj, kie la metiistoj kaj cayuqueros loĝis kun siaj familioj, aliaj viroj puŝadis don Felikson antaŭ si al la placo. Tie ili pelis lin al arbo kun longaj kaj vaste elstarantaj branĉoj. Ne estis necese, ke iu diru al la viroj, kion ili nun faru kaj kiel. Ili ĉiuj estis pendumitoj kaj havis riĉajn spertojn kiel pendumitoj. Tiu sperto estis utila al ili.
Ili eltordis fortan fadenon el ŝnurego. La fadenon ili kunnodis firme ĉirkaŭ la dekstran orelon de don Feliks, proksime al la vango. Tiam ili ĵetis la finaĵon de la fadeno supren trans branĉon. Poste tri viroj levis supren don Felikson, kies brakojn ili malvaste ŝnuris ĉirkaŭ lian korpon kaj kies piedojn ili kunligis tiel, ke li malproksimis kun la kapo nur du manlarĝojn de la branĉo. Tie ili tenis la korpon ĝis aliaj viroj la fadenon aranĝis tiel, ke li havis la deziratan longon, kaj poste ili ligis la finaĵon ĉirkaŭ la trunkon de la arbo. Ili vokis, kiam tio estis preta: „Listo muchachos!“ Nun la viroj delasis zorgeme la korpon, ja tre zorgeme, ĝis li libere je la dekstra orelo svingopendis. Ne nur la vango, sed la tuta vizaĝo de don Feliks estis etendita longe de lia kapo.
„Ne tion, muchachos! Ne tion, muchachos!“ li kriis, tiom, kiom la tute tordita vizaĝo permesis tion. „Mortbatu min! Mortbatu min!“ Poste, kvankam li penegis, ne montri al la viroj sian doloron, li komencis ĝemi en sin mem. Sed ju pli longe li pendis, des pli kunpremiĝis lia gorĝo ĉar la haŭto pli kaj pli kuntiriĝis kaj tiris ankaŭ la haŭton de la kolo kaj de la ŝultro kun si.
„Nun vi scias, kota pusokovrita bastardo, kio estas pendumado!“ vokis unu el la viroj.
„Ni pendumas iom alie ol vi kaj viaj fratoj, tiuj banditoj, kiuj nun estas en la infero“, vokis alia. „Sed ni ja ne volas havi vin morgaŭ kun novaj fortoj antaŭ la arboj, por ke vi faru kvar toneladojn. Ni pendumas nur vin kiel solulon.
Vi skurĝis centojn de ni kaj centojn de ni pendumis, kiam ajn plaĉis al vi. Tial vi do devos pendumi por centoj de viroj. “ „Liberigu min, muchachos! Mi donos al vi la tutan mahagonon, kiun ni havas ĉi tie. Ankaŭ la tutan tienda. “ Don Feliks nun tamen fine devis komenci peti, kvankam li ĉiam ĵuris al si, ke li neniam petos ion de muchacho, eĉ se tiu metus tranĉilon al lia gorĝo.
„Tiun tienda ni prenos ankaŭ sen vian permeso, patrono. Ha, patrono. Kaj la mahagonon ni tute ne volas havi. Ni fekas sur vian mahagonon. Ĝi povas ĉi tie ŝimi kaj putri. Kial koncernu nin via mahagono?“
„Lasu min malsupren!“ li petegis denove. „Faru kion ajn kun mi, kio plaĉas al vi, nur ne tion. Delasu min malsupren!“
Al tio respondis alia viro. „Aŭskultu, cachupin, ni ne plu emas ankoraŭ plu stari ĉi tie kaj aŭskulti vian hurladon. Ni malsatas. Ni sklave laboris la tutan tagon por vi, sen ricevi manĝaĉon. Ni iros nun al la tienda por malfermi ladskatolojn. Ni volas vidi, kiel vi vivis. Sardenoj, enmetitaj aprikotoj, bonaj supoj, hepataj pasteĉoj, ŝinko, lardo, ĉokolado, kafo, kaj neniujn rostitajn kaj poste muelitajn tortiljojn, kiujn vi nomis kafo sufiĉe bona por ri. “
„Kaj“, alia obĵetis, „post horo ni venos por kontroli, ĉu la vango ankoraŭ eltenas aŭ ĉu via fivizaĝo jam estos deŝirita de via kranio. Kaj, kiam vi ĉi tie malsupre kuŝos en la koto kaj la dekstra lardohaŭto deiĝis, tiam la maldekstra orelo estos en la vico kaj la maldekstra lardohaŭto aŭ tio, kio ankoraŭ restos de ĝi. “
Mokege diris kun rido alia: „Dependos de la kvalito de via ledo, Feliksĉjo. Se ĝi estas bona kaj eltenema - ni esperu, ke ĝi estos eltenema - tiukaze povos daŭri ses horojn aŭ eĉ dek da ili, antaŭ ol la lardohaŭto deiĝos kaj ni venos por senfeligi la duan. Intertempe multe da plezuro. Vi sidis en viaj bangaloj kaj en la hamakoj balanciĝadis ĝis beateco, dum ni tie transe pendumis en la densejo kaj ĝemis. Ĉifoje estos vi tiu, kiu ĝemos, dum ni balanciĝos en la hamakoj kaj voros viajn provizojn kaj fumos viajn cigarojn kaj fikos viajn inaĉojn, se ili plaĉos al ni. Ĉu ili plaĉos al ni, ni devos unue konstati. “
La muchachos ekiris al la oficina.
„Multe da plezuro, Feliksĉjo“, iu retrovokis al li por gajigi la svingopendantan don Felikson.
Intertempe fariĝis malhele. La nokto estis komenciĝonta post kvaronhoro.
Ankoraŭ plu alvenis grupoj de hakistoj ka; boyeros en la ĉefa kampadejo. Multaj ricevis sciigojn pri tio, kio okazis tie, kaj ili venis, kvankam alikaze ili ne aperus tie en tiu ĉi tago.
Andreo iris al la tienda, akompanata de Santiago por malhelpi, ke la muchachos nepripense ĵetiĝu sur la stokitajn provizojn. Ĝis tiu momento ankoraŭ neniu muchacho pensis pri tio elrabi la stokejon. Ili ĉiuj estis tro okupitaj pri tio „krei ordon“. Andreo proponis, parolinte pri tio kun Celso kaj Martin Trinidad, ĉiujn provizojn samparte disdoni al ĉiuj viroj, jen propono, kiun ĉiuj akceptis. Andreo, kiu povis legi kaj skribi, ricevis la komision kiel proviantisto.
Kiam li venis al la tienda, ĝi estis fermita. La viro, kiu administris ĝin, kaŝiĝis.
Andreo, postlasante Santiagon kiel gardiston ĉe la tienda, iris al la kabanoj, kie la metiistoj loĝis. Li certis, ke li trovos tie la administranton por ricevi de li la ŝlosilojn por eviti la disrompadon. Ĉe la kabanoj li trovis Celson kaj ankaŭ kelkajn aliajn virojn, kiu tie estis por kunvoki la cayuqueros, ke tiuj kunveturigu la muchachos, kiuj distrite laboris ĉe la diversaj kampadejoj je la bordo de la riveroj, kaj inter kiuj troviĝis ankaŭ Candido kun sia knabeto.
La metiistoj, forĝistoj, jungilarfaristoj, ŝnurfaristoj, kuiristoj kaj cayuqueros, estis la preferitaj laboristoj. Ili formis la malgrandan mezklason. Kiel pagon ili ricevis peson ĉiutage aŭ peson kaj dudekkvin centavojn aŭ peson kaj kvindek. Ili vivis kun siaj inoj kaj infanoj tie, kvazaŭ ili loĝus en urbeto. Kelkaj estis mestizoj, aliaj ladinoj. Ili malestimis la laborantajn muchachos same tiom aŭ eble eĉ pli ol la patronoj. Ili estis „pli bonaj homoj“, parolis „aŭtentikan“ hispanan, havis tie malgrandan kapelon, povis legi kaj skribi kaj estis plej ofte naskitaj en urboj.
Nur ĉeokaze ili havis kontakton al la muchachos, se ili povis vendi ion al la muchachos kaj vidis kontantan nonon en la manoj de la viroj. Ili fieris, ke ili rajtas paroli kun la patronoj kvazaŭ ili starus kun ili sur la sama ranga ŝtupo. Ili ne devis kliniĝi kaj ne stari kun surbruste krucigitaj brakoj antaŭ ili. Ili eĉ ne devis teni la ĉapelon ĉiam permane, se ili parolis kun la patronoj, sed rajtis remeti sur la kapon la ĉapelon, se don Severo diris: „Surmetu la ĉapelon, viro!“ Formi societon kun tiel nomataj aristokratoj kaj rajti saluti ilin varmigis en ili la dolĉan kontenton, kvazaŭ ili estus ankoraŭ nur paŝon for de la ŝtupo, sur kiu rajtas stari la regantoj. Laŭ la ekonomia situacio ili dekfoje pli proksimis al la muchachos ol al kiu ajn el la patronoj. Sed tion ili ne volis koncedi. Eĉ, se ili malpli perlaboris ol muchacho, ili tamen sentis sin abunde pagataj, se la mastro mansalutis ilin kun graca rideto kaj ilin ĉeokaze eĉ invitis al glaseto da brando, kiun ili trinkis starante. Ili estis ĉiam pretaj sakri kun la patronoj pri la pigraj kaj pedikohavaj viroj kaj des pli ne sentis embarason kun la mastroj tradraŝi per batoj la muchachos, tuj, se oni alvokis ilin por tio.
Ĉiuj metiistoj, cayuqueros, brandaj elverŝantoj kaj ties familioj vidis de siaj kabanoj, kiel la muchachos sturmis la ĉefadministrejon. Kelkaj metiistoj kaj ĉiuj brandokomercistoj posedis revolverojn. Se la patronoj kaj capataces estus alvokintaj la metiistojn, kiam la sturmo komenciĝis, ĉiuj metiistoj estus venintaj, eble heziteme kaj elturniĝante tiom ofte, kiom eblas, sed ili estus venintaj. Sed por tiu mobilizado don Severo havis nek tempon nek okazon. Unue li ne pensis, ke estas tre granda danĝero. Kaj kiam li eksciis tion, estis jam tro malfrue ordoni la mobilizon.
La metiistoj tre ĝojis, ke oni ne vokis ilin. Ili sentis sin pli sekuraj kaj pli bonfartaj, dum ili observis la batalon el kaŝitaj anguloj, kie oni ne povis trafi ilin, kaj atendis, kio okazos. Tuj kiam la batalo estis decidita, ili paŝis sur la flankon de la venkintoj, laŭdis ilin kaj rakontis al ili, ke ili pravas kaj, ke tio, kion ili fine faris, jam de longe estu farita de ili. Se la patronoj kaj capataces montriĝus venkintoj, la artesanos priskribus ĉiun kruelecon kroĉitan al la venkitoj kiel punon pro la ribelo kiel justan kaj merititan. Kun entuziasmo kaj deva fervoro ili helpus ĉe tio liveri rimenojn, ŝnuregojn kaj fostojn, por skurĝi kaj pendumi la ribelulojn.
Sed ĉifoje la ribeluloj venkis. Kaj tial, tuj kiam la unuaj muchachos venis al la kabanoj, diris la artesanos: „Tion ni diris ja ĉiutage ĉi tie, ke tio iam okazos tiel, ke oni devus pli bone trakti la virojn, ni diris ĉi tie ĉiam, ĉar tion ja neniu ĉevalo eltenas, multe malpli muchacho, kiu estas ja ankaŭ homo.
Celso, Andreo, Santiago, Fidel, Martin Trinidad, Juan Mendez, Lucio Ortiz kaj multaj aliaj muchachos kompreneble tre bone konis siajn novajn amikojn. Ili ne lasis stultigi siajn cerbojn rifuzis la servojn, kiuj rapide kaj malkare estis ofertataj pro komplezemo al la venkintoj kaj por gajni ties favoron. La pli inteligentaj inter la muchachos, kiuj ne nur sekve de la rapida venko fariĝis ribeluloj, sed laŭ sia tuta karaktero estis insurgentoj kaj ribeluloj, sciis sufiĉe bone, kion ili povus atendi de tiuj senspinaj postkurantoj kaj glorigantoj de la patronoj. Se okazus, ke sekvatage la patronoj denove transprenus la potencon kun la helpo de la rurales kaj la federaciaj trupoj, tiukaze ĉiuj tiuj metiistoj kaj brandoelverŝuloj tuj starus sur la flanko de la aristocratas kaj regantoj. Ĉiun konfideman vorton, kiun tagon antaŭe diris la ribeluloj al ili, ĉiun agon, kiun faris la ribeluloj, ĉiun ladskatoleton da olesardenoj, kiujn la ribeluloj prenis el la tienda, ili denuncus al la rurales. Ili mem estus ja la plej bona polico, multe pli bona polico ol la ruales estis, ja eĉ pli bona ol la timata Sekreta Ŝtatpolico de la diktatoro.
Tial la muchachos estis nealireblaj por la fia flatema konduto de la metiistoj, kiuj nun kvazaŭ rampante, tamen heziteme kaj nesekure serpentis el siaj kabanoj, kiam Celso, akompanata de kelkaj viroj, iris renkonte al la loĝejoj.
„Tio ja devis okazi tiel, muchachos! Tio ja devis okazi tiel, muchachos! Tion mi ĉiam diris ĉi tie“, ekscitiĝis la forĝisto. Li turniĝis al du ilarfaristoj, kiuj proksime de li sekvis: „Ĉu mi ne ĉiam diris tion, compadres, ke tio tiel okazos?“
„Jes, tion vi ĉiam diris, compadre, kaj ankaŭ ni ĉiam diris, ke tio tiel ne plu iros longatempe!“
„Tenu fermita vian diodamnitan grimacon“, vokis Celso, „aŭ mi batos vin tiel vizaĝen, ke viaj dentoj fulmglitos en niajn intestojn, cimoj, kiuj vi estas - kie loĝas la cayuqueros?“ li diris poste bruske.
„Jen, chamulanĉjo, venu, mi montros al vi la vojon. Tie, kie briletas la lampo, tie loĝas Pablo kaj tuj apud tiu, Felipo. “
Celso iris renkonte al la kabano de Pablo. Sen paŝi en la pordon li vokis: „Pablo, elvenu de tie!“
La cayuquero eliris. Liaj genuoj tremis tiel, ke aspektis, kvazaŭ ili volus kunrompiĝi.
„Kiom da infanoj vi havas?“ demandis Celso.
„Tri da, muchacho. “
„Eligu ilin!“
„Sed, bonvolu, por favor, chamulito, vi ja eble eĉ ne suferigos miajn infanetojn?“ petegis la cayuquero kun kreskanta timo.
„Eligu la infanojn al mi, mi diris!“
„Ili jam dormas, muchacho!‘‘ Pablo apenaŭ plu povis movi la lipojn pro timo.
„Ĉu mi alportu ilin sur mia maĉeto?“ kriis Celso.
En la sama momento la infanoj scivole venis al la pordo. Ilia patrino troviĝis en malgranda malantaŭa kabano, kie ŝi pretigis la vespermanĝon, ŝi ne aŭdis, kio okazas antaŭe aŭ ŝia edzo ordonis al ŝi, ke ŝi ne montru sin, ĉar la muchachos eble povus kapabli aranĝi gigantan seksperfortigadon de la inoj - kiel venĝon por la sennombraj malicaĵoj, kiujn ekzercis la metiistoj al tiuj inoj, kiujn kunprenis kelkaj viroj en la monterion, ĉar ili ne volis disiĝi de siaj edzoj.
Unu muchacho tuj kaptis la tri infanojn, kiuj komencis krii. Nun ankaŭ la patrino alkuris kaj ĵetiĝis sur siajn genuojn.
„Ne kriu, maljuna kapriculino“, diris viro al ŝi „ni ne manĝos vian putinan idaron. La plej malgrandan knabineton vi tuj lasu ĉe vi, ŝin ni ne volas havi. “ Li donis la etulinon al la patrino, kiu kaptis la infanon tiel, kvazaŭ ŝi fortiris ĝin el la ungegoj de koleriĝinta jaguaro.
Poste diris Celso al la muchachos: „Konduku la du plej grandajn infanojn al la placo, kaj vi, Pablo, iru kun mi. “
La ino denove kriis. Sed viro vokis: „Prefere ne kriu, se vi volos rehavi viajn infanojn. “
Alveninte sur la placo, Celso ordonis ligi la du infanojn, knabinon kun dek jaroj kaj knabon kun sep jaroj, al arbo.
La infanoj lamentis terure. Celso diris: „Trankviliĝu, ni ne manĝas infanetojn. Ni tute ne suferigos vin, se via patro faros tion, kion ni ordonos al li. Vicente, kuru al la tienda kaj petu Andreon, ke li donu al vi pecon da ĉokolado por la infanoj. Kaj poste gardu la infanojn ĉi tie, por ke ili ne estu morditaj de serpento aŭ pikita de skorpio, dum ili estas alligitaj ĉi tie. “ Vicente forsaltis por alporti la dolĉaĵcojn por la infanoj.
„Pablo!“ Celso turnis sin nun al la cayuquero. „Vi konas ĉiujn kampadejojn laŭ la riverfluo kaj kontraŭ ĝi. Vi nun tuj veturu al la nova kampadejo kaj de tie veturigu ĉi tien Candidon, lian knabon kaj ĉiujn aliajn virojn, kiuj estas tie en la kampadejo. Alvoku Felipon, ke ankaŭ li veturu per kanuo, por ke ni havu ĉiujn muchachos pli rapide ĉi tie, el ĉiuj kampadejoj. “ „Sed muchacho!“ diris post tio Pablo, „estas nokte, kiel mi tiukaze veturigu kanuon?“
„Ulo fia, sed vi ja povis veturigi ĝin en la plej tenebra nokto, se la patrono ordonis tion, ĉu? Kaj nun estas ni ĉi tie la patronoj, kaj vi faros, kion mi diros al vi. Por ke vi eble eĉ ne eskapu per la cayuquo kaj ankaŭ ne Felipe, mi retenas viajn infanojn ĉi tie. Se vi havos ĉiujn muchachos el ĉiuj kampadejoj ĉi tie ĉe ambaŭ bordoj de la adminstrejo, Candido malligos viajn infanojn. Ju pli rapide vi kaj Felipe kaj kiu ajn krome, kiu povas veturigi kanuon, estos denove ĉi tie kun la muchachos, des pli rapide oni liberigos viajn infanojn. Se unu el vi eskapos, la infanoj ankoraŭ post kvar semajnoj estos alligitaj ĉi tie. Ni uzas nur ĝuste la saman helprimedon, kiun la patronoj kaj la tiranoj uzis kontraŭ ni. Estis ili, kiuj eltrovis la firmtenadon kaj torturadon de ostaĝoj kaj nun vi ne rajtas lamenti, ke ni uzas la rimedon je nia favoro. Prefere rapide survojiĝu. En la nokto venos la ruĝaj formikoj, tion vi scias, kaj tio ne tre plaĉos al viaj infanoj, se la fomikoj murdos ilin. Ni scias, kia sento tio estas. Ni scias tion eĉ tro bone. Ne povas damaĝi por la estonteco al viaj infanoj sperti je la propra korpo, kiel vi turmentadis nin. Ek do, voku Felipon, kaj tiujn, kiuj krome kapablas veturigi kanuon kaj poste ek kaj for, kaj alveturigu la homojn. Ĉiuj kunprenu siajn pakaĵojn kaj siajn maĉetojn, hakilojn kaj kion ajn ili krome havas. “
Celso mangeste venigis kelkajn muchachos al si kaj diris: „Ĉiu el vi sidiĝos en alian kanuon kaj vi kunveturu kaj atentu, ke la friponoj ne fuŝu al ni la macon, ke ili ne tro salu la paston. Ekhopu!“
Post du minutoj kvar cayuquos depuŝiĝis de la bordo.
„He, kion vi celas tie transe?“ postvokis Celso al kvin aŭ ses viroj, kiujn li vidis iri al la brandotavernoj. „Revenu ĉi tien!“
La muchachos alvenis. „Ni volas nur trinki kelkajn glasplenojn; ili mansalutas nin transen. “
„Ĉu vi eble eĉ volas drinki tiun venenon? Ni devos fari pli gravan kaj nun ne povos nebuligi niajn kapojn. Iam venos ankaŭ la tempo, kiam ni povos fari tion, sed pli bone estus, se ni tute ne farus tion. “
Kiel fulmo trafis Celson la memoro pri tago, kiam li revenis hejmen post dujara kontraktlaboro en la kafoplantejoj de Soconusco. En la lasta urbo antaŭ lia vilaĝo ladino forprenis de Celso, pro laŭdira ŝuldo de ties patro, la pene ŝparitan salajron. Lia eblo geedziĝi per tio estis nuligita. Pro malĝojo li ebriigis sin por siaj lastaj centavoj, kiuj ankoraŭ restis al li, li ŝanceliĝis hejmen kaj falis ebrie sur la sinon de sia patrino.
„Cetere, tion mi ankoraŭ devos diri al vi ĉiuj, camaradas. “ Celso turnis sin al la grupo, kiu tuj pligrandiĝis, kiam la aliaj aŭdis, kiel li revokis tiujn virojn. „Ni mortbatis ĉi tie ĉiujn patronojn kaj ekzekutistojn kaj skurĝistojn kaj ni estas nun liberaj. Sed tion mi povas diri al vi, la brandon oni eltrovis por teni nin en mallibero. Se ni volos plu liberi, jen delasu la fingrojn kaj buŝojn de tiu veneno. Tion ja atendas ĉiuj aristocratas en la tuta lando, ke ni drinkos ĝis renversiĝo kaj havos ĉiuj stultigitan kapon. Tiukaze ili ree kaptos nin ĉe la kolumo dum unu tago, kaj ĉio estis vana. Antaŭen! Vi ĉiuj, kiuj estas ĉi tie, iru nun tie transen al la budoj, kunprenu la hakilojn kaj disbatu ĉiujn barelojn kaj ĉiujn botelojn. Kaj tion mi povas diri al vi, se mi trovos morgaŭ eĉ nur duonon de botelo plena de komiteko aŭ, se mi vidos nur unu viron el vi ebria, mi kondukos Andreon ĉi tien, Santiagon, Martinon, Juanon, Lucion, Fidelon, kaj - mi promesas tion al vi, por Dios Santisimo! - ni disbatos vin en pecojn kaj ankoraŭ tute alie ol mi moligis hodiaŭ Feliksĉjon, ĉar mi disŝiros vin el pura amikeco, kaj tio fariĝos eĉ pli malica. Miajn manojn vi ja konas, ĉar mi estis dum tri jaroj mahagonhakisto, tial vi ja scias, kiel mi iovus trakti vin. Antaŭen do, kaj ne lasu flari min, ke de unu el vi la dentoj fetoras laŭ aguardiente, tiukaze li havos morgaŭ eĉ ne unu denton plu en la grimaco. “
Ne pasis pli ol kvin minutoj, kiam oni aŭdis el brandotavernoj kaj putinnestoj sakradon, lamentadon, kriĉadon, krakadon de bareloj, displitadon de boteloj.
Inoj flugis tra la aero kaj grasaj brandoŝakristoj rapide estis ĵetitaj transkapiĝe el siaj kavernoj kun distorditaj membroj, kiuj ne postlasis dubon pri tio, ke kun granda pasio tretis ilin postaĵen la feraj piedoj de spertaj ĉaristoj. Kaj antaŭ ol iu povis preni al si tempon iri transen por rigardi, kia infero tie prezentiĝas, jam ekflamis kvar kabanoj kaj la flamoj kun laŭta kraketado leviĝis supren.
Per la ardanta fajro la placo taghele estis lumigata.
Don Felikso ankoraŭ nun plu svingopendis. Ĉu li ankoraŭ baraktis je la dekstra orelo aŭ jam je la maldekstra, ne klare videblis, ĉar lian vizaĝon kovris folioplenaj branĉoj. Kvar viroj kaŭris tuj apude, gardante, por ke ne eble eĉ iu el la artesanos, el la metiistoj, alŝteliĝu por detranĉi don Felikson aŭ montru al li sian dankemon per tio, ke ili iafmortigos lin.
Martin jam antaŭ certa tempo iris al la kuiristo, ordonante al li, ke li pretigu grandan vespermanĝon plibeligitan per kelkaj dekoj de konservujoj el la tienda.
Nur nun, kiam la brandobudoj flamis kaj cirkaŭe estis hele, Celso pensis pri Modesta. Li havis la inon seninterrompe en sia subkonscio. Tiel dure trakti Pablon, por ke tiu rapide alveturigu Candidon kaj ties filon, tio okazis pro ŝi. Li sciis kiel forte ŝi sopiris brakumi la knabon.
Sed ĉiu ago, kiun li faris, sekvis tiom rapide unu post la alia, kaj estis tiel urĝa, ke li ne povis okupiĝi pri la knabino. Sed nun li estis libera dum kelkaj minutoj. Li kuris al la oficina kaj trovis Modestan kaŭriĝintan al la balustrado, kie li vidis ŝin laste. Ŝi ploris nur mallaŭte plu kaj atingis jam lastan fazon de sia korpremiteco. De tempo al tempo leviĝis perdita plorĝemo el ŝia gorĝo. Per la ĉemizaj anguletoj, kiuj vestis ŝian korpon, ŝi sekigis sian vizaĝon rapide kaj tro haste, kiam Celso iris renkonte al ŝi kaj tuŝis ŝin je la ŝultroj.
„Jen ja ne estas plu kaŭzo por larmi, chamulino“, konsolis Celso ŝin kaj gaje ekridis. „Post dek minutoj Candido estos ĉi tie kaj ankaŭ la knabeto. Kaj tiam ni marŝos sejmen. Ĉiuj ni marŝos hejmen kaj kultivos nian milpa kaj bredos niajn kaprinojn kaj ŝafojn kaj konstruos al ni belajn dometojn el bona argilo. Ili aspektu kiel la domoj de la patronoj. Kion vi diras pri tio, Modesta?“
„Tio estas bonega, ege bonega, Celso, se vi diras tion tiel. “ Ŝi parolis, interompate de du novaj plorĝemoj. Denove ŝi sekigis sian vizaĝon. Poste ŝi rigardis lin kaj ridis nun kun brilaj dentoj.
Ŝi skuis sian hararon el la vizaĝo kaj faris geston, kvazaŭ ŝi memoras pri io. Ŝi rigardis atente la okulojn de Celso kaj diris: „Mi certe sonĝis. Mi sonĝis ion pri la patrono. Li kuŝis en tiu angulo kaj mi kriis al li, ke li redonu al mi la du knabetojn, kiujn li murdis kaj kripligis. Tio estis tute konfuza sonĝo, kian mi havis neniam. “
Celso karesis ŝian kapon. „Tiajn aĉajn sonĝojn oni havas de tempo al tempo. Ĉiu ĉeokaze sonĝas tian. Tion oni devas rapide forgesi kaj ne plu pensi pri tio. “
„Konsentite“, ŝi respondis. „Mi ne plu volas pensi pri tio. “
„Kaj ĉu vi scias, kion ni nun faros?“
„Kiel mi sciu tion, se vi ne diras ĝin al mi?“
„Ĝuste. Kiel vi sciu tion? Sed, por ke vi nun sciu: ni iros ambaŭ al la tienda, kie vi ricevu la plej belajn vestojn. Ankaŭ ŝuojn kaj ŝtrumpojn. “
En la tienda troviĝis Andreo, Santiago kaj ankoraŭ kelkaj muchachos. Ankaŭ la administranto de la tienda ĉeestis.
En tiu momento, kiam Celso kun Modesta proksimiĝis al la tienda, Andreo ĝuste havis gravan interparolon kun la administranto.
„Ne longe hezitu, la revolveron al mi“, diris Andreo. „Ankaŭ la kartoĉojn. Kaj ne retenu iujn al vi. “
„Sed tio estas mia propra revolvero, tiu ne apartenas al la Montellanoj. “
„Ĝuste tial vi donu ĝin al mi. “
„Sed kiel mi moviĝadu ĉi tie en tiu ĝangalo sen revolvero, ĉu?“ demandis la administranto.
„Tute tiel, kiel ni devis moviĝi ĝis nun sen revolvero, ĉu jaguaroj ĉirkaŭis ĉu ne. Kaj foriĝu nun!“ diris Santiago kaj puŝis dorsen la administranton.
„He, Andreo“ “ vokis Celso, kiu paŝis tra la pordo. “ Nu, donu al Modesta belan robon, la plej belan robon. “
„Kun granda plezuro“, respondis ridante Andreo. „Kiom vi volas havi, muchacha? Tri, ses aŭ dek da ili, ĉu? Vi ankaŭ povus havi dudek da ili, ĉiukaze ankoraŭ sufiĉe postrestos, se ĉiuj muchachas estos bone vestitaj. Vi ricevos ankaŭ subĉemizojn, kaj vi ja scias, mi celas ankaŭ calzones. Ankaŭ ŝuojn vi ricevos kaj longajn ŝtrumpojn.
Ĉi tie estas eĉ kolĉenoj kaj orelringoj. Por Dios Santo, kiom ili havas ĉi tie! Stokigita ĝis supren al la plafono, kaj ni ĉiuj iris en vestŝiraĵoj kaj ĉifonoj. Ĉio ĉi estis nur por iliaj putinoj kaj inoj. “
La administranto kvazaŭ eksplode ekparolis: “ Sed, muchachos, mi devas havi miajn librojn kaj inventurlistojn. Alikaze oni supozos, ke mi falsis ilin. “
„Tenu fermita vian fibuŝaĉon!“ diris Celso. „Librojn, listojn. Kion ankoraŭ krome? Ĉiujn librojn kaj listojn ni forbruligos. Kaj ĉiujn kontraktojn, kiujn ni serĉos kaj trovos morgaŭ, ni forbruligos. Ne estos plu kontoj. Neniuj ŝuldoj plu. Neniuj kontraktoj plu. Se ni kreos novan ordon, tiukaze ĝisdetale. Kion vi opinias, Andreo? Kaj vi, Santiago?“
„Ni ja sufiĉe longe atendis ĝis la novordigo, ĉu ne?“ diris Santiago, kiu tiris antaŭen keston kun cigaroj. „Kaj ju pli da libroj kaj listoj kaj kontraktoj kaj dokumentoj ni nun forbruligos, des pli liberaj ni estos. Kiam troviĝos neniu listo kaj neniu dokumento plu surtere, nur tiam ni vere kaj por ĉiam estos liberaj. „Do“, li turnis sin al la administranto, „tion vi scias nun. Kaj nun foriĝu de ĉi tie! Se vi nur unufoje estos revidata ĉi tie aŭ nur proksime, tiukaze ekos spektaklo kaj vi ricevos batojn. “
„Kaj sukajn“, aldonis Celso kun laŭta ridado.
„Ek, ek, Modesta!“ kuraĝigis Andreo la inon. „Jen, elserĉu la plej belan veston kaj poste iru post la keston, tie vi ĉion povos prove surmeti. Nur ne hezitu, muchacha. Ni pagis ĉion, kio estas ĉi tie, ni ĉion dekfoje perlaboris. Apartenas al ni. Morgaŭ ni ĉion disdividos ĉi tie inter ni. Ĉiuj muchachos ricevos novajn ĉemizojn, pantalonojn, ĉapelojn, sandalojn, kartoĉojn, konservujojn. Kion ajn ili volas. Kaj iliaj knabinoj ĉiuj ricevos vestojn. Jen montoj da katunŝtofoj kaj lankovriloj kaj Dio mia en la ĉielo, mi ja ankoraŭ tute ne scias kio ajn ĉi tie ankoraŭ estas aldone. “
„He, Celso“, diris Santiago, kiam la administranto parte ĉagrenigite kaj parte timigite fortrotis, „ni iros nun transen al la artesanos kaj al la venenigintoj kaj kolektos ĉiujn pistolojn kaj fusilojn, kiujn ili havas, ankaŭ ĉiujn kartoĉojn. Poste ni rastos la terenon. Kaj al tiu, kiu kaŝis revolveron aŭ kartoĉojn, ni ligos ŝtonon al la piedoj kaj ĵetos lin en la riveron. “
„Tiom da peno pri tiaj ŝtelantoj kaj friponoj, ĉu?!“ vokis unu el l viroj, kiuj tie ĉirkaŭstaradis. „Tio ankoraŭ mankas al ni surnuke. Per bastono ni mortbatos ilin, tiel kiel ili meritas tion, se ili baros al ni ĉi tie la vojon. La hipokrita fiularo eĉ ne meritas, ke ni kraĉu sur ilin. “
„Bone, Santiago, prenu al vi kelkajn dekojn el la muchachos kaj havigu al vi ĉiujn pistolojn kaj fusilojn, kiujn ili havas“, Celso kvazaŭ ordonis tion. „Kaj ne estu hezitemaj. Se iu volas ĉirkaŭbabili la aferon, ne permesu diskuton kun tiuj fiaj helpservistoj. Batu ilin sur la arimacon tuj, kiam iu el ili malfermos la buŝaĉon. “
Juan Mendez en tiu momento alvenis en la tienda. Li aŭdis la lastajn vortojn kaj plivastigis ilin. „Se okazus, ke la patronoj subigus nin denove, vi povus gluti vian lastan spirtiron pri tio, ke neniu kondutos pli kruele kaj pli malice kaj pli naŭze kontraŭ ni ol tiuj komercistoj, kiuj nun montras afablajn vizaĝojn al ni kaj ofertas brandon, por ke ili retenu sian felon sana. Mi scias tion el aliaj ribeloj kiel tio deruliĝas, se tia ribelo estas bastone batita teren. Mi estis kun mia bataliono je strikoj kaj je ribeloj de etkamparanoj. Mi iros kun vi, Santiago, mi scias pli pri pistoloj ol vi. “
La grupo, kiu estis forsendita por kolekti armilojn, apenaŭ foriĝis de la tienda, kiam Modesta aŭdis voki sian nomon.
Candido, lia knabeto kaj granda kvanto da muchachos, kiuj laboris kun li en la nova kampadejo, ĵus alvenis.
„Ĉu vi rimarkas, kiel tio deruliĝas, Andreĉjo?“ diris Celso fanfarone. „La cayuqueros en sia tuta ĝisnuna vivo ne tiom rapide kaj ne tiel sekure veturis kiel hodiaŭ. Mi estas tute konvinkita pri tio, ke ili ankoraŭ antaŭ noktomezo estos veturigintaj ĉiujn muchachos el ĉiuj kampadejoj ĉe la bordoj de la rivero ĉi tien. Observu foje, kiel lerte kaj apide ili traktas la longajn torĉojn, nur por ke ili ne perdu eĉ sekundon. Oni devas nur ĝuste laborigi tiujn fifratojn. “
En tiu momento saltis Modesta kun surĵetita nova florornamita katunrobo kaj kun nur unu ŝuo surpiede, kaj la alian svingante enmane, el post la surmontigitaj kestoj sur la placon, kie ŝi ĵus aŭdis voki sian fraton.
Estis giganta bankedo, kiu en tiu nokto okazadis en la oficinas Generales. Grandegaj ŝtipomontoj flamegis sur la placo antaŭ la manĝotegmentoj kaj la dormkabanoj de la muchachos. Ĉar la kvanto de la alvenintaj muchachos fariĝis pli granda dum ĉiu horo, baldaŭ ne plu sufiĉis la ejo sub la granda tegmento; la viroj ĉirkaŭsidadis ekstere sur siaj petatoj, sur kestoj, sur trunkoj, sur benkoj kaj seĝoj, kiuj estis alportitaj tien el la bangaloj.
Ĉiuj inoj, kiuj apartenis al la mahagonviroj, surhavis novajn vestojn. Por multaj tiuj vestoj estis tro vastaj kaj longaj. Ili ne ĉagreniĝis pri tio kaj trenis la vestaĵojn tra la ŝlimo kaj la pluvoflakoj, ĉar ili ne kutimiĝis pri tio vesti sin per laŭordaj vestoj. Por la plej multaj inoj la elegantaj ŝuoj estis maloportunaj, ili preferis ĉirkaŭvadi per nudaj piedoj, tiel kiel ili faris tion dum sia tuta vivo. Ili apenaŭ penis porti la ŝuojn por ne perdi ilin; tiom malmulte ili interesiĝis pri ties posedo.
La muchachos posedis novajn ĉemizojn kaj blankajn, flavajn, brunajn kaj bluajn katunpantalonojn, novajn napelojn kaj fortikajn sandalojn. Matoj kaj kovriloj por la nokto jam kuŝis sternite en la dormkabanoj kaj en la bangaloj, kiujn okupis la viroj.
Martin Trinidad intertempe jam kun la helpo de kelkaj muchachos transloĝigis ĉiujn ceterajn loĝantojn de la ciudad, la metiistojn, la brandokolportistojn kaj ruletposedantojn, ties familiojn, la lavistinojn kaj flikistinojn, la komplezemajn kunulinojn ĉe la drinkado, tiel, kiel la multnombrajn vidviniĝintajn inojn de la fratoj Montellano kaj tiujn de la capataces en unu el la plej grandaj dormkabanoj, kiuj havis du grandajn apudajn kabanojn, kie ili estis bone gardataj de speciale por tio asignita grupo, por ke ili ne eskapu kaj ne tro frue perfidu la ribelon. Ĉar ĉiuj memstaraj viroj havis familiojn, apenaŭ estis la danĝero, ke ili forkuros kaj postlasos solaj siajn inojn kaj infanojn. Sed Martin Trinidad diris al Celso: „Misfido en ĉiu kazo estas pli bona. La rurales kaj federales ankoraŭ sufiĉe frue ekscios tion kaj survojiĝos kun mitraloj por akcepti nin, tuj kiam ni atingos la unuajn vilaĝojn ekstere de la ĝangalo. “
Kelkaj muchachos posedis buŝharmonikojn. En la tienda ani malkovris tridek ses pluajn, ankaŭ du gitarojn kaj unu akordionon. En la bangaloj de la capataces troviĝis du trumpetoj, tri gitaroj kaj unu duone disrompita klarneto. Kompreneble, nur unu el la gitaroj posedis ĉiujn kordojn. Sed ĉeestis kvar viroj, kiuj bone kaj lerte sciis ludi la akordion. Kvankam la tuta muziko sonadis sufiĉe mizera, sen ĝusta harmonio rilate al tio, kion tiu aŭ tiu ĉi intencis ludi;kaj eĉ kvankam en iu grupo estis ludata danco, kiu tute kontraŭis la tempmezuron kaj la melodion de la danco, kiun alia grupo ludis kvazaŭ gurde, tio tamen neniun ĝenis je ties ĝuo. Ili havis muzikon kaj gajis. Tio estis ĉio, kion la muchachos deziris post la turmentoj de la pasintaj monatoj. Iom da ĝojo, iom da simpla manĝo, sed sufiĉe da ĝi, neniu skurĝado aŭ pendumado, kaj la espero povi reveni hejmen, kaj en paco kultivi sian kampon - tio estis ĉio, kion ili atendis en la mondo kaj de la vivo. Ne estis multe, sed neniu iam permesis tion al ili.
„Ĉiuj muchachos de la bordaj kampadejoj estas nun ĉi tie!“ Celso aŭskultis diri iun malantaŭ si. Estis Pablo, la kanuisto, kiu alvenis por sciigi la plenumon de sia tasko.
La viro, kiu estis sendita kun Pablo por kontroli lin, konfirmis la ĝustecon de la sciigo.
„Andreo!“ vokis Celso.
Andreo ekstaris de sia manĝo kaj iris al la grupo, en kiu sidis krom Celso ankaŭ Candido, ties knabo, Modesta kaj Martin Trinidad.
„Vi estas ĉi tie la loĝejmastro kaj havas la ŝlosilojn al la tienda. “
„Ĝuste“, diris Andreo kun bonkorema rido.
„Iru do transen al la arbo kaj malligu ambaŭ infanojn de Pablo. Poste konduku ambaŭ transen al la tienda kaj donu al ili grandan pecon da ĉokolado aŭ kiun ajn dolĉaĵon ili krome volos havi. Donu al la knabino kelkajn nrelringojn kaj kolĉenon kaj al la knabo poŝtranĉilon, kaj poste sendu ilin al ilia patro. “
„Muchas gracias, muchacho!“ diris Pablo ĝojigite. „Mi tre dankas. Mi tre tre dankas. “
„Lasu la dankon prefere tute flanke“, seke obĵetis Celso. „Se vi havos viajn infanojn, vi iros kun ili transen al tiu kabano, kie estas via edzino kaj ĉiuj viaj kunuloj. Okazos al vi eĉ ne iomete da malbono. Tion mi promesas al vi. Ni ekiros, kaj vi havos la tutan ciudad por vi mem. Ni sufiĉe lasos al vi en la tienda, kaj vi havos ankaŭ sufiĉe da maizo ĉi tie kaj dekojn da bovoj, kiujn ni postlasos. Malsatmorti vi ne povos. Kaj du semajnojn, post kiam ni estos ekmarŝintaj, ankaŭ vi rajtos survojiĝi. “
„Gracias, muchacho!“ diris Pablo.
Tiam Martin Trinidad komencis paroli. „Tio koncernas vian estontecon, cayuquero, kion diris mia camarada al vi. Sed mi diru ankaŭ ion pri nun al vi. Neniu el vi rajtas provi eskapi kaj sciigi ion en Hucutsin aŭ al alia militara postenulo. Pri tio mi avertas vin ĉiujn. Celso faris al vi certan promeson. Sed nun ankaŭ mi promesas la sekvan al vi. Se eĉ nur unu el vi forlasos la administrejon ĉi tie, hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ nur tagon pli frue ol du semajnojn post nia ekmarŝo, mi tratranĉigos al ĉiu el via parencaro postrestonta ĉi tie la gorĝojn, al la viroj, inoj kaj infanoj. Ke mi faros tion, mi ĵuras al vi. Ni ne havas ion plu por perdi, nun tute ne plu. Cetere, plej prefere mi ĉiun el vi dronigus tuj nun rivere kiel superfluajn katojn. Ĉar amikoj ni ne estas, ne estis, kaj neniam estos. Mi scias tute konkrete, kion vi valoras kaj kiel vi kondutus, se oni kaptus nin je la nuko. Se ni tuj nun kaj ĉi tie buĉus vin kiel fiinsektojn, kiuj vi estas, ni poste ne devus ĉagreni pri tio, ke ni detruis vian malvasthorizontan vivon. Sed ĉifoje ni lasu ĝin tiel, kiel ĝi estas. Iru nun tuj transen al la kabanoj, kie vi ĉiuj estos kvazaŭ peklitaj por certa tempo. Poste vi raportu tie, kion ni ĵus malpermesis fari al vi. Kaj ne forgesu precize aldoni, kio okazos al tiuj, kiujn perfidinto kaj eskapinto postlasos. Vi estas de nun la gardohundoj por ĉiuj viaj kunhomoj. “
„Vi, Pablo, kaj vi, Felipe“, aldonis Celso.
Andreo venis kaj havis ĉe si la infanojn de Pablo. Poste ili iris al la tienda.
Antaŭ ol Pablo turniĝis por foriri, li diris: „Certe ne, muchachos, certe ni ne forkuros kaj denuncos vin. Ja kial ni faru tion? Ni volas nur, ke oni lasu en paco nin. Kaj cetere, ĉu estas ne ankaŭ ni laboristoj ĉi tie? Tiel bonaj kaj tiel malbonaj laboristoj kiel vi mem, muchachos, ĉu ne?“
Pri tio respondis Martin Trinidad moke: „Antaŭe vi neniam sciis tion. Tion vi ŝajne nun je la unua fojo rekonis. Kaj, se ni malsukcesus, tiukaze vi jam estos forgesintaj ĝin tri tagojn poste. Nu, ni ja certe ekscios. Postkuru al viaj infanoj. “
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.