La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

I

Estis je la sekva vespero, kiam don Feliks venis al la kabano, kie manĝis la homoj. La kabano konsistis nur el palmtegmento starigita sur trunkoj. Vandojn tiu manĝosalono ne havis. Se forte pluvis kaj la homoj sidis sub la tegmento kaj manĝis, ili devis sidi unu apud la alia, por ke ili ne fariĝu malsekaj, se la pluvo de la flankoj vipis internen. Tablojn kaj benkojn la manĝejo ne havis. Ĉiuj laboristoj kaŭris surtere kaj starigis siajn kafokruĉetojn kaj manĝopelvojn inter siajn krucitajn gambojn. Ke la indiĝenaj laboristoj pli bone sidus sur benkoj kaj ĉe tabloj, pri tio la mastroj, la patrones, ne cerbumis kaj ne disipis sian tempon pro tio. Se gazetisto pro malbonŝanco iel retroviĝus tie, kio kompreneble en mil jaroj ne okazas eĉ unufoje, kaj se li vidus tiun manĝosalonon, en kiu manĝis la indiĝenoj, kiuj liveras la tutan belan mahagonlignon, kiu en la salonoj kaj en la konferencejoj de la bankoj faras tian bonan impreson, kaj se la gazetisto mirus pri tio, ke tia mirinda mahagonligno povus havi rilaton al la mizero de la viroj, don Severo dirus tion, kion niuj aliaj caoba-produktantoj diris jam antaŭ li: 'Tiuj, ĉu? La pedikohavaj indiĝenoj, ĉu? Tiuj kotaj porkoj, kiuj tiom stinkas? Tiuj volas havi tion tiel, ili kutimiĝis pri tio manĝi sur la nuda tero kiel porkoj. Ili tute ne povus sidi sur benko aŭ antaŭ ĝusta tablo. Ili rampus sub la tablon por povi vori sian manĝaĉon. Tiel, kiel ili ankaŭ ne povas manĝi per tranĉilo, forko aŭ kulero. Se ili ne havus fingrojn, ili lekus sian manĝaĉon de la tero kiel hundoj. ’ La patrones dirus tion per la sama paroltono kaj la sama konvinko, kiel faras la grandaj fabrikestroj en la civilizitaj landoj, se la kotŝmiritaj laboristoj ĉiutage impertinente postulegas purajn lav- kaj baninstalaĵojn en la fabriko, kaj eĉ kun varmega kaj frida akvo. 'Baninstalaĵoj ne necesas por laboristoj, kiuj produktas luksajn aŭtomobilojn. Por kio baninstalaĵo kun varmega kaj frida akvo, se oni volas produkti motorojn? Akvo kaputigas la elegante elboritajn cilindrojn de centĉevalpova motoro. Sekve ĉiu baninstalaĵo estas aĉa kaj tial do ankaŭ la pedikohavaj indiĝenoj ne bezonas benkojn kaj tablojn en la manĝosalono; kaj murojn la manĝejo tute ne bezonas, ĉar la aerfluo estas pli bona, se muroj ne limigas ĝin. ’

Don Feliks paŝis sub la tegmenton, li ĉirkaŭrigardis inter la viroj kaj diris fine: „Vi, Candido, kaj vi Tomaso, kaj vi, Castulo,kaj vi kaj vi“ - ĉe tio li faris gestojn al pluraj viroj - „vi leviĝu, tuj nun, kaj ektransiru al la alia flanko de la rivero, kie vi komencos labori du laufluajn mejlojn for de ĉi tie en la nova regiono. Rapidege manĝu, kaj poste prenu viajn pakojn! La kanugvidistoj pro vi ne sendormu dum la tuta nokto. “

La alvokitaj muchachos haste glutis sian manĝon kaj trotis al la dormkabanoj por ordigi siajn pakojn kaj prepari sin por la transveturo.

Candido sendis siajn du knabojn por ke ili serĉu la porkojn, kiuj tie en la kampadejo libere vagadis kaj sian manĝon mem devis serĉi. Don Feliks jam kelkajn fojojn menciis, ke li buĉigos la porkojn pecon post peco por si mem, ĉar ili grasigis sin sur lia tereno kaj tial estas lia propraĵo.

Modesta helpis al sia frato kunŝnuri la pakojn.

Don Feliks iris leĝere al la kabano, kie Candido kaj Modesta troviĝis.

He, muchacha!“ li vokis al la ino, „kial vi ne restas ĉi tie en la kampadejo? Vi povas labori ĉe mi en la domo. Transe en la nova kampadejo ĉie estas nur sovaĝejo. Jaguaroj kaj grandaj serpentoj. Eĉ ne unu kabano estas jam konstruita. Hodiaŭ kaj morgaŭ vi devus dormi sub libera aero aŭ almenaŭ nun, ankoraŭ en tiu ĉi nokto konstrui tegmentojn, ĉar certe ree pluvegos. Restadu prefere ĉi tie, knabino. “

Muchas gracias, Patroncito“, respondis ĝentile Modesta, „yo prefiero quedar con mi hermanito, mi prefere volas resti ĉe mia hermanito, ĉe mia frato. Multan dankon. “

„Laŭ via plaĉo, muchacha. Mi nur volis oferti al vi pli bonan. Se vi morgaŭ ŝanĝos vian opinion, venu trankvile al mi. Sed longan tempon mi ne atendos. “ Don Feliks reiris al la bangalo. Kiam li preteriris la kuiriston, li diris fihumore: „Se oni ofertas al tiuj kotporkulaĉoj pli bonan, ili ne volas havi ĝin kaj preferas vivi en sia feko. Ili ne kutimiĝis al pli bona. “ „Es cierto“, konformis la kuiristo, „tiel estas. “ Li lernis, ke oni vivas plej facile en la mondo, se oni tiun, kiu havas la potencon, konsentas pri ĉio ajn. Tiukaze oni neniam povas erari, kaj oni ĉiam havas sian manĝon. Oni ankaŭ neniam pendigis aŭ skurĝis lin, nur ĉeokaze don Feliks suke vangofrapis lin. Sed tion li akceptis kvazaŭ kiel amikecan geston.

II

Celso de sia laboro venis al la manĝejo. Li ĉirkaŭrigardis. Ne trovinte Candidon, li iris en ties dormkabanon.

„Do, la patrono sendis vin sur la alian flankon?“

„Jes“, lace respondis Candido. „Sed kion fari kontraŭ tio?“

„Estas damne sovaĝe tie transe. Ĉio estas ankoraŭ nova. Neniu loko estas senarbustigita. Vi devos kuŝi dum la unua nokto en la vepro. Zorgeme tiru la moskitajn retojn super vin. Atendu, Modesta, mi kunŝnuros tion. “

Ambaŭ knaboj alpelis la porkojn, kiuj terure kvikis, ĉar ili pensis, ke venis ilia lasta horo, por liveri ŝunkojn kaj rostitajn dikajn haŭtojn.

„Mi helpos al vi transen“, diris Celso.

„Fariĝos tre malfrue por vi“, respondis Candido. Sed li tamen ĝojis, ke li ricevos tiun helpon.

„Eble post la transflosigado ankaŭ mi venos en la novan kampadejon“, opiniis Celso.

„Ĉu vi volonte vidus tion, se mi ree estus en la sama kampadejo kun vi? Estis ja tiel agrable ĉi tie, kiam ni vidis nin preskaŭ ĉiutage. “

„Kompreneble estus bone, se ni estus en la sama kampadejo. “ Candido nun sian fratinon demandis: „Vi certe pensas la saman, hermanita, ĉu?“

Modesta diris nenion.

Tiam Celso ekkuraĝis elkore: „Ja ankaŭ vi certe ŝatus tion, se ankaŭ mi estus transe, ĉu?“

„Jes. Tre volonte“, ŝi diris koncize kaj kliniĝis profunde al la pako, en kiun ŝi tiel zorgeme kunmetis sian katunrobon, kiun ŝi ŝovis en tiu momento profunde sub aliajn aĵojn por konservi ĝin seka, se pluvos dum la transveturo.

„Tion mi volis aŭdi, Modesta“, diris Celso kaj ridis.

III

La unua ŝarĝo de homoj jam atingis la alian bordon. Kaj la du kanuoj kun la viroj, kiuj gvidis ilin, revenis. Laŭ la fluo tio iris rapide, sed movi la kanuojn kontraŭ la fluo daŭris longan tempon, ĉar la rivero pli kaj pli ŝvelis kaj fluis diable rapide kaj forte.

La kanuoj, aŭ kiel la muchachos nomis ilin, la cayucos, estis longaj kavigitaj trunkoj, sed ne pli. Nur la cayuquero, la kanua gvidisto staris sur ĝi, dum ĉiuj aliaj, kiuj troviĝis en la kanuo, kaŭris sur la planko de la trunko. La kanuo je la flankoj ŝanceliĝis sufiĉe nesekure, ĉar la formo de la trunko ne estis ŝanĝita. La kanuisto devis esti tre lerta kaj sperta viro, por konduki tian kanuon trans rapide fluantan kaj ŝvelintan riveregon, sen turniĝi ĉirkaŭ si mem kaj ĉion, kio enestas, ĵeti en la akvon.

Candido, Modesta, ambaŭ knaboj kaj Celso atendis ĉe la bordo la revenon de la kanuo, kun kiu ili transriveriĝu. La pakoj kuŝis apud ili, kaj la knaboj retenis la porkojn helpe de lazoj.

La bestoj fariĝis jam sufiĉe grandaj, tiom grandaj, ke ne eblis plu al Candido eĉ nur du el ili porti sur la dorso.

Kion fari kun la bestoj,ne estis tute klare al Candido. Ili fariĝis kvazaŭ amikoj de li, ĉar ili ligis lin laŭ tre surtera maniero kun lia eta korto, por kiu ili origine estis aĉetitaj.

Antaŭ ne longe li parolis pri tio kun la kuiristo, kiu volis aĉeti la porkojn por bona prezo. La kuiristo diris al li, ke li povus pagi por la mono, kiun li ricevus por la porkoj, sian tutan ŝuldokonton, kaj, ke tiam estos permesate al li libere foriri laŭplaĉe. Sed de alia muchacho Candido aŭdis, ke tiel rapide, kiel li imagas tion, li ne povos liberigi sin, eĉ tiukaze, se li ne plu havos ŝuldojn sur sia konto, ĉar la kontrakto temas ne nur pri la ŝuldokonto, sed ankaŭ pri fiksita tempo, kaj, ke tial ne nur forlaborendas la ŝuldokonto, sed ankaŭ la fiksita tempo. Kompreneble, en tia kazo, post finiĝo de la kontrakttempo, li povus teni kontante surmane konsiderindan sumeton. Eble. Sed por la unua li eĉ ne pensis pri tio adiaŭi siajn porkojn. Li timis nur, ke don Feliks simple ordonos buĉi ilin kaj donos tiam al li nur kelkajn ridindajn pesojn, kiujn li povus minusi de la ŝuldokonto.

Candido kaj ankaŭ Celso, ambaŭ, ekbruligis siajn laborlanternojn por povi montri al la revenanta cayuquero la lokon ĉenorde, kie li albordiĝu.

La lanternoj tre fulgis kaj nur lumetis. Estis plenluno. Sed ĝi ne videblis tra la dikaj nuboj. Nun eĉ pluvetis striope. Apenaŭ du paŝojn antaŭen la atendantoj kapablis rigardi.

La unua cayuquero subite aperis kun sia ŝanceliĝema arbo kvazaŭ kiel fantomo.

Candido sursaltis kaj vokis Celson kaj la knabojn, ke ili ĵetu la pakojn al li.

Sed jen diris la cayuquero: „Vi ne eniru en tiun ĉi kanuon, vin veturigos Felipe, kiu tuj alvenos. Li estas proksime malantaŭ mi. Li ja sufiĉe drinkis kaj tial li staras iom oblikve sur siaj piedoj, sed li transveturus la kanuon ankoraŭ en dormo kaj kun du kovritaj okuloj. Multe pli bone ol mi. Mi devas veturigi tuj du aliajn muchachos kaj ankoraŭ devos ŝarĝi mian kanuon ĝis renversiĝo per hakiloj, damnita jungilaro, ŝlifŝtonoj kaj mi ne scias, kion El Faldon ankoraŭ surŝarĝos aldone al mi. Ankaŭ El Faldon krome sursidiĝos en la kanuo. Ola, jen Felipe ja jam alvenas kiel fulmo, kiel Satano post pastoro. “


Rimarkoj

cayucos = kanuoj.
cayuqero
= kanuisto.
Ola
= interjekcio de entuziasmo.

IV

Felipe estis multe pli ebria ol Celso supozis laŭ la parolado de la unua cayuquero. Felipe ŝanceliĝadis en la kanuo, jen dekstren jen maldekstren, kaj eĉ tiam li ne povis teni ĝin trankvila, kiam la beko jam boriĝis en la sablon.

„Por Dios!“ li vokis. „Kia diodamnita vetero! Supre malseke kaj malsupre malseke kaj neniu fadeno seka. “ Li havis ĉe si knabeton, kies tasko estis, ĉe la albordiĝo salti el la kanuo kaj tiri ĝin sur la sablon. „Kuru supren kaj alportu la botelon“, li vokis al li. „Mi devas enverŝi gluton aŭ mi frostmortos. “

„Ĉu vi eble eĉ volas transveturigi nin, tia ebria, kia vi estas?“ demandis Celso. „Vi ja eĉ ne povas stari sur viaj piedoj. “

„Kiu estas ebria? Ĉu vi, kota chamulano, vere volas diri al sperta cayuquero, ke li estas ebria? Ebria, ĉu mi? Kiu veturigas ĉi tie kanuojn, ĉu vi aŭ mi?“

„Vi“, diris Celso.

„Prave. Tenu do fermita vian buŝaĉon. Ĉu vi nun emas surkanuiĝi aŭ ne?“

Candido pene ekkuraĝis. Li diris al Celso: „Atendu do, mi iros al la patrono kaj demandos lin, ĉu povos veturigi nin alia kanuisto. “

„Vi veturos kun la cayuquo, kiun mi asignis al vi“, kvazaŭ albojis don Feliks Candidon, kiam tiu staris humile en la pordo de la bangalo, post kiam li klarigis, ke Felipe estas tiel ebria, ke li apenaŭ povas plu stari sen renversiĝo.

„Kiu ordonas ĉi tie, chamulano?“

Usted, Patroncito!“

„Nu, ne timleporu, egale kiom ajn ebria Felipe estas, li estas tamen la plej bona cayuquero, kiun ni havas ĉi tie. La alia, Pablo, ne drinkas tiom multe, sed li konas la riveron ne je duono tiel bone kiel Felipe. “

„Patroncito, kun via permeso, ĉu ni povos transveturi morgaŭ matene?“ Candido ankoraŭfoje provis eviti la aeturon kun Felipe.

„Tio ne eblas. Tiukaze ni perdus dekdu horojn da laboro. Vi estos veturigataj nun kaj fino! Pablo devas veturigi la jungilarojn kaj hakilojn de la aliaj muchachos. Ja kial vi trenadas tutan vilaĝon kun vi? Ĝuste pri tio ja temas, kial mi bezonas nur por vi tutan kanuon. Ek do! Foriĝu! Mi alvenos morgaŭ matene transen. Nu, venu al mi, jen, trinku grandan gluton. “

Candido prenis la glason kaj enverŝis la enhavon per unu movo. Ĝi bonfartigis lian stomakon.

Li diris: „Gracias!“ Poste: „Con supermiso!“ kaj foriris.

„Mi provis tute vane, Celso“, li diris, kiam li alvenis ĉe la bordo.

„Tion mi sciis antaŭe. Estas jam ĉio en la cayuquo. Sidiĝu malantaŭe. Ĉio naĝas ĉi tie en la kanuo. La knaboj elĉerpis la akvon, sed kiel ĝi fariĝu seka, se seninterrompe pluvas?“ Celso stivis la tutan pakaron en la cayuquo. Modesta sidis en la mezo, la knaboj proksime de ŝi. Ili firmtenis la porkojn per lazoj. Modesta portis la pakon, kiu entenis ŝian robon kaj kelkajn aliajn vestaĵojn, sur la sino.

Candido eniris, li grimpis trans la pakojn kaj porkojn kaj kaŭriĝis malantaŭe sur la planko de la trunko. Li tenis sian lanternon alte. Proksime ĉe liaj piedoj staris Felipe, kiu tenis la longan rudrostangon en la mano. Li estis fihumura kaj unuavice, ĉar la knabo falis kun la botelo kaj elverŝis kvaronon de la enhavo, kaj tial, ĉar la surŝarĝado daŭris tro longe. Estis la lasta veturo, kiun li havis tiutage, kaj li volis fini ĝin rapide. Ĉe ĉiu pako, kiun Celso surŝarĝis kaj ĉe ĉiu porko, kiu surkanuiĝis, li kriaĉis, ke li ne estas cayuquero por veturigi porkojn kaj kia mastrumado tio estas entute, ke viro ĉi tie kuntrenas sian tutan familion, porkojn, bovinojn, kokinojn, idojn kaj inojn, kaj ĉu ĝi ne estas sufiĉe da hontego, ke li venas sola kaj lasas sian familion hejme en paco.

Celso donis al la kanuknabo sian lanternon. „Ensaltu, knabo, mi depuŝos la kanuon. Por vi ĝi estus tro peza kun na ŝarĝo.

Celso apogis sin per siaj ŝultroj al la kanuo kaj ŝovis ĝin tiel, ke ĝi glitis sur la malseka sablo en la akvon.

Felipe volvis brakon ĉirkaŭ la longan stangon, eksidigis ĝin sur la grundo kaj dum Celso saltis en la kanuon, la primitiva veturilo rapidiĝis kaj malaperis en la gargaranta malhelo.

Felipe faris du pluajn fortajn puŝojn, kaj la kanuo estis kaptita de la meza torento kaj ekpafiĝis en la akvokirladon. Sed Felipe retenis ĝin lerte, antaŭ ol ĝi ekkirladis, kaj Candido kaj Celso pensis, ke ili certe sufiĉe ridinde kondutis, kiam ili tiom timis la akvon.

V

La kanuo moviĝis tre rapide antaŭen. Felipe devis nur tie kaj tie iom piki la stangon en la grundon por teni la veturilon en la mezo de la fluo, kie ĝi moviĝis plej rapide. Li volis fini la veturon tiel rapide kiel la fluo ĝin ankoraŭ permesas iel. Se estis tia fluo en la rivero, kiel en tiuj tagoj, evitis la kanuistoj restadi en la mezo de la fluo, ĉar tio estus tro danĝera. Se kanuisto perdus eĉ nur dum sekundo la kontrolon pri sia kanuo, ĝi estus ĵetata tien kaj tien, la fluo trafus ĝin je la larĝa flanko kaj ĝi ruliĝus kiel trunko ĉirkaŭ si mem, tuj dekfoje. Ĉio, kio enestus, falus en la akvon, homoj kaj la pakaĵoj. Por eviti tian renversiĝon, la cayuqueros restadis proksime de la bordoj kaj gvidis la veturilon tiel, ke ĝi ĉiam restis en la trankvilaj kaj mallrapidaj flankaj fluoj. Jen tiu trankvila bordofluo estis jen ĉe la maldekstra bordo jen ĉe la dekstra flanko, ĉiam laŭ la kurbiĝoj de la rivera vojo. Estis nun la tasko de la kanugvidistoj veturigi la kanuon sekure de unu bordoflanko al la alia, por ĉiam povi sekvi al la plej trankvila fluo. La transveturado de la rivero postulis ne nur grandan lertecon, trankvilon kaj sperton de la cayuquero, sed des pli tre bonajn sciojn pri la rivero, ties fluoj en ĉiu jarsezono, ties akvokirloj kaj verticoj, malaltaj benkoj kaj rulŝtonoj. La cayuqueros komencis sian karieron kiel knabetoj, kiujn la sperta cayuquero kunprenis kiel helpantojn kaj kiujn li instruadis dum tio.

Kvankam la veturigado de la kanuoj estis jam en hela taglumo sufiĉe malfacila, ĝi fariĝis en la nokto kompreneble eĉ multe pli komplika. Sed la maljunaj kanuistoj konis la riveron tiel bone,ke ili, per palpado de la longa gvidista stango sur la grundo ĉiam sciis, sur kiu loko de la rivero ili troviĝas. Kaj estis ĝuste, ke tiaj spertaj kanuistoj, eĉ tiukaze, se ili estis ebriaj, lerte sciis gvidi sian veturilon. Kompreneble ebrieco ne estas launatura stato de homo, ĉe kiu oni neniam povas antaŭdiri kun certeco, kion tia homo faros en subita kaj neatendita okazaĵo.

Felipe, pro sia nebuleca stato, sentis sin nekredeble kuraĝa. Krome li estis mestizo kaj rigardis de tre supere malsupren al la nesciantaj indiĝenoj, kiuj malmulte estis indaj je lia estimo. Kvankam li estis pli bruna ol Candido kaj lia hararo same tiel nigris kaj dratsimilis kiel tiu de Celso, li rigardis sin tamen en ĉiu rilato almenaŭ samranga al la ladinos. Oni ne tradraŝis lin, kaj kiel tre lerta cayuqero kaj kiel konstruinto kaj posedanto de du kanuoj, li validis kiel memstara metiisto en la monterio, kun la rajto ebriiĝi, kiam plaĉas al li, kaj kiam li havas monon por tio. La timema plendado de Candido, kiu timis la akvon, kaj kiu eĉ kuraĝis peti don Felikson, ke li sendu lin nur matene en la novan kampadejon kaj ne jam en la nigra nokto, faris la kanuiston Felipe nur des pli kuraĝa kaj des pli entreprenema. Li volis foje montri al tiuj kotaj kaj pedikohavaj chamulanoj, kion kapablas vera cayuquero kaj kun kia rapidego li scias gvidi kanuon eĉ en la nokto kaj sur ŝvelanta rivero. Tiuj pedikohavaj chamulanoj foje ekhavu vere respekton pro la kapabloj de Felipe.

Kaj tial li puŝis la kanuon mezen de la plej forta fluo tiel, ke ĝi avancis antaŭen kiel motorboato en konkuro. La kutima veturo daŭras ĉirkaŭ duonon de horo, sed li intencis pruvi, ke la veturo fareblas dum dek minutoj.

Sed la kanuo estis multe tro rapida por povi teni la pruon per la peza stango en la laŭlonga fluo. La fulmrapida veturo daŭris nur tri aŭ kvar minutojn, kiam la pruo kunpuŝante kun rulŝtonaro subite turniĝis flanken. Proksime je la flanko de la malalta rulŝtonaro la fluo fariĝis, malvastigite de la katarakto, duoble tiom forta ol antaŭ la rulŝtonaro. Kaj tiel, dum la kanufinaĵo ankoraŭ treniĝis trans la rulŝtonaron, puŝis la forta katarakto, kiu rande de la rulŝtonaro antaŭenĵetiĝis per duobla forto, la pruon pli rapide flanken ol la malalta benko permesis sekvi la kanuan finon.

Per eksterordinare lerta movo de la stango Felipe kapablis levi la kanufinon de la rulŝtona benko. Sed li faris tion, sekve de sia ebrio, kiu obtuzigis lian juĝforton, kun pli da forto ol necesis. Tial la kanufino rapidis je duono pli maldekstren ol estis bone, por movi ĝin en la sama direkto, kiun la pruo, kaptita de la fluo, jam celis.

Felipe antaŭvidis tion, kio do neeviteble sekvos. Tuj li ĵetis la stangon baborden, por ree devigi la kanufinon en la fludirekton. Sed li atingis la grundon kvaronon de sekundo tro malfrue. La fino ne sufiĉe frutempe ŝanĝis la situon, la forte falanta fluo batis alte kontraŭ la larĝan flankon de la kanuo kaj plenigis la veturilon ĝis la rando per akvo. Felipe, kiu ne staris firme sur siaj piedoj, ŝanceliĝis kaj falis en la akvon. Malbonŝance la kirlanta kanuo tiam ankoraŭ aldone puŝiĝis je giganta praarbara arbo, kiu zigzage petoladis en la rivero, kaj tial la kanuo ruliĝis kiel kuglo.

Nur Felipe kapablis naĝi. Sed li pensis nur pri si mem. Li kriis: „Al la orilla! Al la bordo!“

Candido, Celso, Modesta, la knaboj kaj la porkoj, ĉiuj kriis, kaj ĉiuj baraktis en la akvo. La tenebro ne lasis ekkoni, kie estas la bordo. Sed kaj Candido kaj ankaŭ Celso, rimarkis, kiam iliaj lanternoj ankoraŭ fulgis, ke ili estis pli proksime al la dekstra flanko de la rivero ol al la maldekstra. Kaj ili ankaŭ bone observis, kiom profunde la stango pikiĝis en la riveron kaj tiel konstatis, ke sur la dekstra flanko troviĝis sablobenkoj kaj malalta rulŝtonaro, kiu certe etendiĝis ĝis la bordo.

Kiam Candido tenis sian buŝon sufiĉe alte super la akvo, li vokis siajn knabojn. La pli malgranda respondis apud li, kaj Candido povis kapti lin ĉe la ĉemizo.

Celso vokis Modestan kaj Candidon. Li haste kaptis Modestan je ŝia jupo kaj tiris ŝin post si, vokante Candidon: „Al la derecha! Al la la dekstra bordo!“

La regiono, de kie Candido kaj Celso devenis, ofertis ne multe da okazoj por lerni naĝi. Ekzistis tie nek lagoj nek profundaj riveroj. Sed la indiĝenoj, se ili falas en profundan akvon, plaŭdigas sin el la akvo kiel faras tion la hundoj, de kiuj ili lernis tiun specon de naĝado per observado. Indiĝeno ne havas ŝuojn kaj la minca kaj la trivita katunpantalono kaj la same trivita ĉemizo neniel malhelpas lin je tio teni sin sur la akvo kaj tie bone- malbone moviĝi kvazaŭ padele.

Ili atingis la bordon, sed kompreneble ĉiu je alia loko. Per laŭta vokado ili kuntroviĝis. Ankaŭ Felipe fine alvenis.

Ĉar li nun sobriĝis, li ne komprenis, kiel tio povis okazi.

„Ĉe Sankta Virgulino“, li vokis ĉiam denove, „tio ne okazis al mi en mia tuta ĝisnuna vivo. Mi ja jen kaj jen renversis diodamnitan kanuon, sed tio okazis en la longe etenditaj sovaĝaj akvoj, neniam ĉi tie. Tion certe kaŝe kaŭzis la diablo. Aŭ unu el vi chamulanoj fi-sorĉis tion al mi. “

Ili nun ĉiuj kolektiĝis. Eĉ la kvar porkoj ĉeestis, ĉiuj ankoraŭ postrenante la lazojn ĉe malantaŭaj kruroj. Ankaŭ la hundeto, kiu sekvis Candidon de lia vilaĝo, bojetadis kaj skuadis plezurigite la akvon el la pelto.

Kompreneble, ĉiuj pakoj estis perditaj.

Modesta, elvringante sian lanjupon, subite ĉirkaŭrigardis kaj demandis: „Celso, ĉu vi havas Angeliton ĉe vi? Nian etan anĝelon?“

„No, mi ne havas lin ĉi tie. Ĉu li ne estas ĉe vi, Candido?“

Candido respondis ekscitite: „Mi supozis, ke li estas ĉe vi, Modesta, aŭ kun Celso. “

Tuj ili ĉiuj komencis krii: “ Angelito! Angelito! Donde estas? Kie vi estas, Angelito?“

De la rivero aŭdiĝis nur la gargarado kaj kirlado de la renversiĝanta akvo.

VI

Ĉar Felipe ne revenis, sciis don Feliks en la kampadejo, ke certe okazis io nekutima. Li sendis frue matene Pablon kun la cayuco. Pablo trovis la kanupereulojn sur la bordo, ŝarĝis ilin kaj veturigis ĉiujn al la nova kampadejo, kie la muchachos jam komencis starigi novajn kabanojn.

Celso reveturis kun Pablo al la ĉefa kampadejo, kie don Feliks akceptis lin.

„Kion vi tie transe serĉis? Nun vi alvenas kaj perdis duonon de tago. Vin mi ne sendis en la novan kampadejon. “

„Mi helpis al Candido, pro liaj pakaĵoj, Patroncito, ĉar li havas la familion. “

„Kaj ĉi tie vi havas vian laboron kaj neniu faras ĝin. Candido ja jam plenkreskiĝis, li povus iri sola la malmultajn paŝojn al la nova kampadejo. “

„Li eĉ perdis sian malgrandan filon“, diris Celso.

„Kial li ne atentis pli bone? Cetere, neniu diris al li, ke li kunprenu siajn infanojn ĉi tien. Ili estas uzeblaj por nenio. Ek, al la laboro! Kaj vi liveros viajn kvar toneladojn kiel kutime. Por viaj promenaj veturoj mi ne pagas vin - mi pagas nur tion, kion vi transdonas al mi. Kaj kion vi liveru al mi, tio estas kvar toneladoj. “

„Si, Patroncito. “

Don Feliks ree sidiĝis al la matenmanĝo kaj diris al ambaŭ capataces, kiuj kunsidis ĉe la tablo: „Jen mi ja denove pravis, ke mi sendis Pablon transen kun la jungilaroj kaj la hakiloj. Se estus estinte la drinkema kojoto Felipe, tiukaze niaj jungilaroj kaj hakiloj nun kuŝus en la rivero. Cent kvindek pesoj en la akvo. Jen la afero plej bela, kiu povus trafi nin! Dum la lastaj du semajnoj eĉ ne venis poŝtrajdisto ĉi tien, kaj des malpli turkokaravano. Nu, kie estas la kanajlo, la delirulo Felipe?“

Unu el la capataces respondis al li: „Li ekveturis kun Pablo, por surhokigi sian kanuon. “

„Tiukaze ili provos surhokigi ĝin dum tri semajnoj. Kaj eĉ tiam ili ne kaptos ĝin. “

VII

Candido laboris, manĝis, kuŝiĝis por dormi, leviĝis, iris labori, manĝis, denove kuŝiĝis, ree leviĝis, hakis siajn arbojn, revenis al la kabanoj, kaŭriĝis kaj rigide gapis teren. Li apenaŭ parolis.

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere li iris al la bordo kaj rigardis la fluantan akvon, kiu fordrivigis lian Angeliton. Kaj ĉiam, kiam li revenis de la laboro, li ĉirkaŭrigardis en la kabano kaj rigardis Modestan sen parolo. Modesta sciis, kion li deziris trovi, kiam ajn li paŝis en la kabanon, laca kaj elĉerpita de la dura laboro.

Kvar tagoj tiel pasis. Jen li diris je la vespero mallaŭte al Modesta: „Fratineto, je la bordo estas surmetita la kanuo de Pablo. Se estos profunde en la nokto, ni ekveturos. “

„Kien ni veturos, frato?“ ŝi demandis kun paroltono, kvazaŭ ŝi dubus je la saneco de liaj sensoj.

„Mi ne plu povas restadi ĉi tie. Ili murdis mian malgrandan Angelinon. La unuenaskiton de Marcelina ili iurdis al mi. Ni reiros en nian hejmon. Mi sopiras hejmen, Modesta, al mia kampo, al mia maizo, al mia hejmo, kiun mi konstruis. Mi ne povas resti plu ĉi tie. Mi devas iri hejmen. “ Li diris tion, kvazaŭ li diris tion en la pasintaj tagoj milfoje al si, ĉiam la samajn vortojn, eterne ripetante ilin. Sen iam ajn ŝanĝi la penson.

„Ĉu ni kunprenu la porkojn, frato?“

„Kompreneble. Kion vi supozas, Hermanita? Kial mi postlasu la porkojn ĉi tie? Ankaŭ ili hejmsopiras, tiel, kiel la hundeto. Ankaŭ vi hejmsopiras, mi scias tion. “

„Kaj Celso, ĉu?“ ŝi demandis.

„Celso scias, kie mi estas hejme, kaj kie li trovos vin. Li diris tion al mi, sed mi ne parolu pri tio, ke tiukaze, se tiu knabino, kiu estis promesita al li, prenis alian edzon, kiel li supozas, li tiukaze volonte volus, ke vi prenu lin. Li postsekvos nin, fratineto. “

Modesta lavis la argilajn potetojn kaj diris: „Ili kaptos lin. “ „Eble“, respondis Candido. „Sed mi ne povas resti plu ĉi tie. Mi devas foriri. Kaj, se ili kaptos min, mi ĉiam denove provos fuĝi, ree kaj ree. Mi ne plu povas resti ĉi tie. Ĉi tie ili murdis mian Angelinon. “

„Li falis en la akvon, frato. “

„Jes. Sed ne estis la volo de Madre Santisima. Estis la volo de la patrono, de tiu diablo. Kial li ne lasis veturi nin en la taga helo? Kial li ne lasis veturi nin kun Pablo? Ĉar li malamas la knabojn kaj volis mortigi ilin. Mi scias tion. Li diris centfoje al mi, ke ili laboru, aŭ alikaze ili ne havus la rajton ĉi tie esti kun mi, la infanoj de Marcelina, kiun murdis la kuracisto, ĉar mi ne tuj havis la monon. “

„Laŭ via ordono, frato. Ni ekiru. “

„Atendu ĝis ĉiuj muchachos dormos. Pelu jam nun kun Pedrito la porkojn al la bordo. La muchachos pensos, ke ni nur volas doni akvon al ili. “

VIII

En la sekva nokto Candido, Modesta, la malgranda Pedro, la porkoj kaj la hundeto ekveturis.

En la du lastaj tagoj pluvis nur tre malmulte. La rivera nivelo sinkis kaj ĝia fluo estis trankvila.

Pli poste en la nokto leviĝis malkreskanta Luno. Nuboj migris nur unuope sur la ĉielo kaj tial estis lumo sur la rivero.

La stangon por la kondukado de la kanuo Pablo prenis kun si supren en la kabanon, en kiu li dormis kun la capataz kaj la kuiristo. Candido sciis, ke li ne povus konduki la kanuon per la rigida stango. Tion oni devas lerni dum longa ekzercado. Tial li posttagmeze hakis tri mallongajn palisojn, el kiuj unu estis tiom larĝa kaj tiom dika, ke ĝi uzeblis kiel padelo. La palisoj estis nur ok futojn longaj kaj ne tre dikaj, ili estis facile manipuleblaj laŭ tiu maniero, kiel li pensis tion. Li ne iris longan distancon en la riveron, sed ĉiam restis proksime de la bordoj, kie li ĉiam trovis grundon kun la mallongaj palisoj jaj povis konduki la kanuon, tiel, kiel li elpensis. Pakojn, kiuj donus al la cayuco tro grandan pezon, li ne plu posedis. Per saketo farita el ĉemizo, kiun li tiris de sia korpo, li portis fabojn, tortiljojn kaj pakaĵeton da posolo ŝparita en la lastaj tri tagoj. De amiko el la muchachos li ricevis ŝtalon, fajroŝtonon kaj pecon da meĉo por povi ekbruligi fajron. Lia tranĉilo, kiun li portis en kruda leda ingo je la zono, ne perdiĝis de li. Per ĝi li povus skulpti lancojn, per kiuj li povus surpiki fiŝojn por rosti ilin aŭ por manĝi ilin nekuiritaj. Ĉe la bordoj li povus kapti grasajn lacertojn kaj junajn testudojn; ĉeokaze li ankaŭ per katapulto el basto povus ĉasi akvobirdon. Tiom despera la fuĝo ne estis. Kio mankis al li, estis nur cayuco kaj iom da scio, kiel oni veturigu ĝin.

Kun malmulte da peno ili veturis sur la rivero laŭ la fluo. Kvaronhore Luno heligis ilian vojon. Je ambaŭ bordoj leviĝis la densaj kaj malhelaj vandoj de la ĝanĝalo. De la bordoj aŭdiĝis kantado kaj ĉirpado, kiu vivigis la nokton. De tempo al tempo kvakis granda kolonio de grandaj ranoj kaj ĉeokaze supersonis la kantadon de la ĝangalo la plendanta krio de ektimigita birdo. En ĉiuj direktoj trans la riveron migris la hastaj ombroj de noktobirdoj kaj de murcielagos, de vespertoj. Pedrito dormis kun la kapo sur la sino de Modesta. Kontraŭ ŝia dorso apogis sin la varma korpo de unu el la porkoj.

„Frato“, diris Modesta duonlaŭte al Candido. „Kiom longe ni vojaĝos per la cayuco?“

„Mi mem ne scias tion, fratinjo. Post certa distanco plu sur la rivero sekvos la altaj akvofaloj. Tie ni ambaŭ devos tiri la kanuon el la akvo kaj preterporti ĝin de la akvofaloj. Poste denove estos akvofaloj, kie ni ne plu povos porti la kanuon pro la rokoj. De tie ni devos migri en la direkto al la sunsubiroj por atingi nian hejmon. Ĉion ĉi diris al mi muchacho, kiu konas la riveron, ĉar li estis en la antaŭa jaro ĉe la flosistoj. “

„Sciu, frato, jen io, kion mi ne komprenas. Se estas tiel facile fuĝi per cayuquo, kial la muchachos tiukaze ĉiuj restas en la monterio?“

„Ĉar ili ne havas kanuon, aŭ ĉar ili timas la riveron, aŭ ĉar ili pensas, ke ili ne povas veturigi kanuon. “

„Eble estas tiel, frato“, diris Modesta. Sed tion, kion ŝi efektive pensis, ŝi ne diris.

IX

Je la mateno don Feliks vokis al El Chapapote kaj El Guapo: „Glutu vian kafon malsupren, kaj poste iom da fajro sub la postaĵon! Vi iros transen al Las Champas, al la nova kampadejo. Kunkonduku la ĉevalojn. Rastu la regionon, signu la arbojn per kruco, kaj nombru, kiom da ili ni havas tie transe, proksimume. Felipe veturigos vin. “

La inspektistoj prenis siajn selojn kaj pakojn kaj ŝarĝis ilin sur la kanuon. El Guapo kunprenis sian „Srotkanonon“, ĉar li sciis, ke en la nova kampadejo certe estos ĉaseblaj bonaĵoj, ĉar tie ankoraŭ neniam iu hakis arbon. Tiom longe, kiom la muchachos ne estos profunde en la ĝangalo kaj forpelos per sia ĉasado kaj kriado ĉiujn antilopojn kaj porkojn, estos tie abunda predo, kiun ili certe bezonos, ĉar la manĝaĉo komenciĝis fariĝi damne malofta kaj enua, ĉar la pigra di-damnita pagano, nomata turko, kun sia mizera kolportistobutiko ne travenis. Eble li ankaŭ kunportos kelkajn trivitajn avinojn. Kvankam ili ĉiuj estas nur fi-putinoj, estus ja tamen io nova.

Tiu saĝa parolo al El Chapapote estis tute komprenebla aun sia tuta vero; sed li bedaŭris nur, ke li ne havas ŝrotpafilon, kaj krome ne povas komenci multon per trivita avino, eĉ se ŝi estus eltenebla, ĉar li aktuale havas estaĵon en la hamstrorado, kiu faras sufiĉe da problemoj al li.

Estis plezurigaj rakontoj, per kiuj ambaŭ distris, kiam ili veturis en la kanuo. Iliaj ĉevaloj sen seloj postnaĝis tenataj je longaj lazoj dekstre kaj maldekstre de la cayuco.

Ili ankoraŭ estis malproksime ĉirkaŭ kvindek metrojn de la albordiĝejo de la nova kampadejo, kiam ili vidis tie kuri Pablon tien kaj tien, kvazaŭ kiel pikita de tarantulo, li insultis kaj baraktis per ambaŭ brakoj. „Mia cayuco estas ŝtelita! Damne, kiu ŝtelis mian kanuon? Se mi kaptos la hundon! Mi faros kaĉon el li. Mia kanuo forestas. “

Felipe puŝis sian kanuon sur la sablon kaj diris: „Vi ne tiris ĝin supren, vian kanuon, kaj nokte ĝi fordrivis. Kulpo via!“

„Kulpo mia? Ne parolu galimation, se vi scias nenion. Jen rigardu, kie mi surmetis ĝin nokte. Tion vi povas ekkoni je la sablo. La akvo estas malalta, kiel tiukaze tiu diodamnita fiaĵo de putinema cayuco drivu for?“ Poste turnante sin al ambaŭ capataces, li vokis: „Kaj damne, mi ankaŭ scias, kiu ĝin havas. La chamulano, kiu estas ĉi tie kun sia tuta pedikohava familio kaj aldone kun tuta grego de porkoj, li forveturis per ĝi. “

„Ne parolu ŝtipkapulaĵojn“, respondis El Chapapote. „Kiel la chamulano forsagu per via kota cayuco. Tiu ja eĉ ne scias, kiel akvo aspektas de interne. Kaj tiukaze li estus eĉ ekveturinta per via cayuco, ĉu? Prefere plenigu pro timo vian pantalon, sed tenu vian buŝon fermita. “

„Do, se vi scias tion pli bone, jen serĉu foje la chamulanon kaj lian muchacha. Kie ili do estas? Ĉi tie en la kampadejo ili ne estas, kaj ne antaŭ la arboj. Ankaŭ la knabo ne ĉeestas, kaj ne liaj porkoj. Tiujn li ĉiujn kunprenis. Do, foje serĉu lin. Se vi tenos lin ĉekolume, vi ekvidos ankaŭ mian kanuon proksime de li. “

La du capataces suprengrimpis borde kaj posttiris siajn ĉevalojn. Supre ili renkontis El Faldon-on. „Ĝuste!“ li iiris. „La chamulano forveturis kun la vaporŝipo. Akceptu ĝin aŭ ne. Sed li forestas. Kaj vi venis ĝustatempe por kapti lin. “

„Tiukaze nenio alia restos al ni. “ El Chapapote puŝis sian kunulon. „Kion vi diras, Guapo? Ek, post ilin! Ni povos poste nombri la arbojn. Sed unue ni ŝovu ion en nian stomakon. Matene ni rapide verŝis ĝuste nur gluton da ranca kafo en la gorĝon. Feliks ĉiutage fariĝas iom pli freneza. Sed de kie ni prenu la toneladojn, se neniuj kreskas, damne. Mi ne povas kreskigi iujn, kaj se mi povus, mi estus delonge milionulo kaj ne devus turmenti min ĝis sufokiĝo kaj persekuti pedikohavajn chamulanojn, kvazaŭ mi estus olda mamnutristino. Ĉu la mizera hundomanĝaĉo nun foje fine estas preta aŭ kiam?“

„Nu, unue ni malpenigu glaseton, por ke la faboj estu pli bone lubrikitaj. “ El Faldon eltiris botelon kaj ĉiuj suĉis dum momento forte je ĝi por festi la matenon.

„Vi sekvu nin per via cayuco, Felipe“, diris El Chapapote. „Mi kaj El Guapo rajdos je la dekstra bordo laŭflue. “

„Tiel tio ne funkcias“, opiniis Felipe. „Per la cayuco ni neniam kaptos ilin. Ili antaŭas kontraŭ ni tutan tagon.

Sed mia kanuo ja ne estas kanonŝipo. Kaj eĉ, se ni atingus ilin, ni ankoraŭ tute ne havus ilin ĉekolume. Ili saltos en la akvon, la ŝtelita kanuo sagos for kaj ni neniam rekaptos ĝin, aŭ post certa tempo la karibaj indiĝenoj eltiros ĝin kaj ekveturos per ĝi. Vi rajdas multe pli rapide ol mi povus sekvi per mia cayuco. La rivero sinuas longe etendiĝante kaj sennombreble ofte. Mi konas ties fluon sufiĉe bone. Ĉiujn tiujn longajn sinuojn vi simple povos eviti per rekta rajdado kaj tiel vi baldaŭ multe antaŭos la chamulanon. Li tute ne scias manipuli kanuon. La aĵo certe almenaŭ ĉiun dekan minuton ŝoviĝos sur rulŝtonaran benkon aŭ en malaltaj lokoj sur la sablon. Kaj cetere, mi tute ne povus veturigi mian kanuon laŭflue. Mi devas reiri al Feliksĉjo. Li celas veturigon kontraŭflue, por rigardi la forflosigadon. “

Tio estis ĝusta. Don Feliks donis al Felipe la ordonon reveni kun la cayuco, ĉar li volis inspekti la tumbojn. Sed en tia kazo, se kaptendas fuĝintoj, Felipe ja povus agi foje kontraŭordone. Lia efektiva kaŭzo, kial li ne volis veturigi ia kanuon, estis tiu, ke li timis renkonti Candidon en la rivero, dum la capataces estis ankoraŭ tro malproksime por povi helpi al li. Candido, kiel ĉiu fuĝanto, ne hezitus mortbati lin, por ne fariĝi kaptito.

X

Por la fuĝo de Candido estis favore, ke ne pluvis dum la lastaj tri tagoj. Tial la rivero estis malpli kuntirega kaj malpli profunda. En kuntirega rivero Candido, nesperta pri la kondukado de cayuco, ne dumlonge veturigus la kanuon. Sed tiel favore, kiel estis la nepluvado por Candido, tio estis nun ankaŭ por liaj persekutantoj.

Se estus pluvinte dum tiu semajno tiel forte kaj seninterrompe, kiel kutime okazas en tiu tempo, ĉiuj padoj en la ĝangalo estus marĉigitaj. La ĉevaloj en multaj lokoj ne nur ĝis la genuoj, sed eĉ ĝis la selo sinkus en la ŝlimon. Dum longaj distancoj la persekutantoj devus iri piede kaj devus posttiri la bestojn, ĉar la pezo tro profunde premus ilin malsupren kaj ili ne plu povus elbaraktiĝi. Vastaj ĉirkaŭvojoj necesus, por eviti la tro inundatajn bordojn kaj la vastajn marĉojn proksime de la rivero. Duono de la riveraj kurbiĝoj tiukaze estus eviteblaj per rekta rajdado.

Sed nun la grundo, kvankam ne tute libera de ŝlimo, estis tamen sufiĉe dura je sia surfaco, tiel, ke ambaŭ capataces sum longaj distancoj rapide povis rajdi antaŭen. La akvo de la rivero sinkis kaj dum kilometrolongaj distancoj eblis rajdi sufiĉe rapide je la sabla bordo, kaj dum aliaj longaj distancoj en la malalta rulŝtonara grundo de la rivero mem. La rivero, kiel ĉiuj aliaj praarbaraj riveroj, larĝiĝis dum du aŭ tri kilometroj tie, kie la tereno estis ebena. Je tiaj larĝaj lokoj la akvo estis tre malprofunda kaj fluis vere profunde nur en ellavitaj sulkoj, kiuj transalteblis. En tia malferma rivera grundo la rajdistoj ofte dum kvin kilometroj povis galopi, ĉar la grundo, konsistanta el sablo kaj ŝtonetoj, estis firma.

Ju pli da kurbiĝoj la rivero havus, des pli da kurbiĝoj la persekutantoj povus eviti, kaj des pli malgranda devus fariĝi la antaŭo, kiun Candido origine havis. La rivero fluis nun, malmulte pelata de la urĝantaj akvoj, nur malrapide. La rajdistoj kapablis nun dum kvaronhoroj trifoje pli rapide rajdi ol la cayuco de Candido moviĝis en la rivero.

Candido, ne sciante tion pli bone, estus kaptita en ĉiuj cirkonstancoj je la unuaj akvofaloj de la rivero. Tiel facile, kiel li pensis tion al si, nesperta pri tiu laboro kaj sen la kunhelpo de plua tre fortika viro ĝi ne estis porti tian pezan kanuon sur la longa rokeca vojo ĉirkaŭ la akvofalojn. Li devus haki trunkojn por pluruligi sur ili la kanuon. Kaj se li ne trovus derompitajn trunkojn, li ne povus haki ilin per sia tranĉilo. Simple postlasi la kanuon kaj simple provi sian pluan vojon sen ĝi tra la ĝangalo, tute ne eblis. La persekutantoj sciis, kie li devos atingi la ĝeneralan padon pli frue-malfrue, por ĉirkauiri la lagojn kaj marĉojn kaj trovi la travadejojn en la riveroj.

La persekutantoj devis nur atendi ĉe tiuj enfluejoj en la vojaĝpadon de la karavanoj, ĝis ili alvenos. Ĉio ĉi estis aferoj, kiujn Candido ne sciis. Kaj ĉiuj ĉi aferoj estis, kiuj faris fuĝon el la monterioj tiel senespera. Celso, kiu certe elkore deziris al Candido kaj Modesta ĉion bonan, konsilus certe al ili per ĉiuj siaj persvadaj artifikoj ne entrepreni la fuĝan provon, ĉar li sciis pro sia longa restado en la monterioj,ke fuĝprovo ne sukcesus, ne povus sukcesi. La maloftaj esceptoj de sukcesa fuĝo en cent provoj plej ofte eĉ plialtigus la prezon por la fuĝinto per daŭra nekuracebla malsano.

XI

Mankis ankoraŭ du horoj ĝis sunsubiro, kiam El Guapo diris: „Jen rojo kaj ombra arbo, ĉi tie ni povos transrigardi la riveron de la alta bordo. Ni restadu ĉi tie dum duono de horo, kirlu nian posolon kaj rulumu al ni cigaron. “

„Tio estas bona ankaŭ por la caballos“, respondis El Chapapote. „La ĉevaloj bezonas foje trankvilan spiradon. “

El Chapapote havis la moknomon Peĉo tial, ĉar la haŭto de lia vizaĝo kaj de lia korpo havis grandajn kotajn makulojn, kiuj aspektis kiel griza peĉo, per kio ili perfidis lian devenon el la bordaj regionoj de la Pacifika Oceano en la sudo de Meksiko.

Ili ankoraŭ kirlis per montrofingro la posolon en la fruktoŝeloj, kiam subite El Guapo ekvokis, rigardante al la kontraŭdirekto de la fluo:„Caray, ya viene la Familia Santa! Jen ja alvenas la sankta familio sur la oceana vaporŝipo!

Kaj efektive, la cayuco lante moviĝis laŭflue de la rivero; la pruo nesekure kondukata, en la akvo vostumis tien kaj tien, kvazaŭ la kondukisto ne estus certa, kien li volas veturigi sian ŝipeton.


Rimarko

caballo = ĉevalo.

XII

Candido, Modesta kaj la knabo sidis sur la planko de la veturilo. Nur malmulte pli ol kapo kaj kolo de la triopo montriĝis super la kruta rando de la cayuco.

El Chapapote kaj El Guapo metis sian ŝelon sur la plankon, sufiĉe atente, por ke ne perdiĝu parto de la enhavo. El Guapo prenis la ŝrotpafilon de la selo. El Chapapote tiris sian revolveron el la ingo kaj streĉis la ĉanon.

Pro iu kaŭzo henis unu el ambaŭ ĉevaloj, kiu staris kun la piedoj en la rivereto enfluanta en la riveron.

En la sama momento rimarkis la enestantoj de la cayuco ambaŭ capataces.

Candido volis nun rapide turni la kanuon kaj konduki ĝin al la alia bordo de la rivero. Sed la sulko de la rivero pliprofundigita de la enfluanta rivereto, estis pli proksima al la bordo,kie staris ambaŭ rajdantoj.

Antaŭ ol la kanuo estis apud la persekutantoj, jam kriis El Guapo: „Konduku la kanuon ĉi tien, chamulano, aŭ mi pafos al vi!“

Ĉu Candido provis ĝin kaj la kondukado ne sukcesis aŭ ĉu la fluo ne permesis al li, la persekutantoj ne povis scii: la kanuo ne proksimiĝis, sed moviĝis pli en la riveron.

El Guapo pafis sian ŝroton. Li volis trafi la akvon antaŭ la pruo, kiel avertsignalon. Sed la plej granda parto de la ŝarĝo trafis la kanuon.

Pedrito tuj poste ekhurletis plendante, ke li estas trafita. Li leviĝis parte kaj lasis pendi la maldekstran brakon kiel naĝilon malsupren.

Nun ankaŭ El Chapapote pafis per sia revolvero kaj El Guapo ŝovis novan ŝrotkartoĉon por leonĉasado en sian revolveron. Li denove celis per la ŝrotpafilo al la cayuco kaj vokis: „Alvenu, chamulano, aŭ ĉe Madre Purisima, mi pafos vin kaj ĉiujn en pecojn!“

El Guapo kuris kelkajn paŝojn sur la deklivo malsupren, staris kun la piedoj en la akvo, celante la streĉitan revolveron al la cayuco.

La sanganta brako de la knabo prenis de Candido ĉiun kuraĝon fari lastan desperan provon daŭriĝi sian vojaĝon. Li vidis, ke la capataces minacis lin serioze. Ili denove pafus kaj tiel longe pafus, ĝis kiam ĉiuj en la cayuco estus aŭ mortaj aŭ grave vunditaj, ne nur lia filo, sed ankaŭ Modesta.

Li vokis: „Vengo. No mas balazos, Jefecitos, per la Virgencita!“ Mi jam venas. Ne plu pafu, pro Sankta Virgulino!“

Sukcesis al li konduki la kanuon al sablobenko de la rivero, kie la veturilo firmpinĉiĝis. Li eliris, ellevis la knabon, kaj tiam li ekvadis, ĝis la koksoj en la akvo, renkonte al la bordo, kun la knabo sur la brako kaj sekvata de Modesta. Liaj kvar porkoj gruntante paŝetis ŝanceliĝeme post li. Kaj alveninte je la bordo, iliaj buŝoj tuj ekfosis la grundon, dum la bastarda hundeto, skuinte la akvon el la felo, ĝoje kaj ludeme ĉirkaŭsaltis la grupon.  


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.