La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 18

Ĉiutage alvenis novaj grupoj el la plej foraj monterioj, kaj ĉiutage ankoraŭ pluaj. Kelkaj el la grupoj konsistis nur el kvin viroj, aliaj eĉ nur el du. Kelkaj el tiuj grupoj alvenis en tute sovaĝiĝinta stato. Ili jam delonge antaŭe fuĝis de monterio, sed ne povis iri hejmen, ĉar ili devus migri tra la konataj padoj en la ĝangalo. Tie oni kaptus ilin. Eĉ, se ne postsenditaj capataces kaptus ilin, povis tamen okazi, ke ili renkontus komercistojn aŭ karavanojn aŭ novajn laboristajn trupojn. Kaj kiu ajn, kiu renkontis ilin, raportus, sur kiu pado oni vidis ilin. Se sukcesus al ili reveni en sian vilaĝon aŭ en la hejman bienon, ili certis, ke oni ree transdonus ilin al monterio.

Ĉion tion sciante, parte pro propra sperto, parte el rakontoj de tiuj, kiuj entreprenis fuĝprovojn kaj estis rekondukitaj, rezignis multaj fuĝantoj pri la penso reiri al sia hejmo. Ili fuĝis de la monterioj por eskapi terurajn punojn kaj detenis sin de la padoj kaj vojoj. Ili vivis kiel liberaj banditoj en la profundoj de la ĝangalo. Ili loĝis en navernoj, konstruis etajn kabanojn sur la tero aŭ en la branĉoj de la arboj, aŭ ili tranoktis kiel bestoj. Ili vivis de la viando de bestoj, kiun ili ĉasis per ŝtonoj aŭ lancoj. Se la vivo fariĝis tro streĉa kaj ili bezonis aĵojn kiel meĉojn aŭ ŝtalon por fari fajron aŭ salon aŭ kafon, ili nokte rompŝtelis en la oficinas tio, kion ili bezonis. Ofte por tio oni kruele skurĝis la muchachos en la monterioj, ĉar oni kulpigis ilin, ke estis ili la ŝtelintaj friponoj. Se estis tro komplike rompŝteli en oficinas, bangaloj, kuirejoj aŭ kabanoj, ili penis renkonti laborantajn muchachos por ricevi de ili tion, kion ili bezonis, aŭ bone aŭ malice. Plej ofte oni libervole donis tion al ili, kio mankis, sub la antaŭkondiĉo, ke la alparolitaj viroj havis mem tion, kion la sovaĝuloj, la los salvajes, bezonis.

Se fariĝis tro da salvajes, kunigis la monterioj, en kies distriktoj la sovaĝe vivantaj fuĝintoj hejmiĝis, kelkajn capataces kaj tiuj ĉasis la sovaĝulojn kiel bestojn.

Oni ne kaptis ilin, kvankam la monterioj nepre bezonis ĉiun viron, sed la unua ĉasisto, kiu vidis sovaĝulon, pafis sur lin. Kaj por povi ĉasi kaj trovi ilin pli facile, la ĉasistoj kunprenis tutajn gregojn de hundoj, ekrajdante denove eor refoje purigi la ĝangalon.

La koncesiistoj de la monterioj unuavice punis kaj malhelpis ne la ĉeokazajn rompŝtelojn. Tion, kion la salvajes ŝtelis, estis por si mem malgrava. Multon la sovaĝuloj ne povis ŝteli, ĉar tro da aĵoj limigus ilian moveblecon kaj eĉ devigus ilin setli daŭre en iuj regionoj. Sed setlejojn ili ne povis permesi al si, ĉar oni tiukaze facile povus kapti ilin. Ili devis eterne migri en la ĝangalo, por ke oni ne kaptu ilin. Kaj ĉiu pakaĵo estus nur malhelpaĵo dum tio.

Tio do ne estis, kio instigis la monteriojn de tempo al tempo entrepreni krudan kaj brutalan ĉasadon kontraŭ la dizertintoj. La kaŭzo estis alia. Se oni ne molestus tiun sovaĝajn fuĝintojn interne de certaj tempospacoj kaj aranĝus novan ĉasadon, ekestus la danĝero, ke la muchachos de la monterioj preferus la vivon de la salvajes kompare al la dura laboro kaj kruela traktado en la monterioj, ke ili postlasus la monteriojn sen viroj kaj la grandajn ŝuldokontojn neforlaboritaj. Estis tie tute la samaj kialoj kiel en civilizitaj landoj, kie la registaroj malhelpas, se necesas per militista perforto, ke senlaboraj jroletoj prenu nekultivitan kaj neŭzatan terpecon, setlu sur tiu kaj tie vivu laŭ propra bontrovo kun propra regado. La ideo povus trovi tro da adeptoj kaj la industrio estus sen granda aro de senlaboruloj, kiuj ĉiam pretas labori laŭ tiuj kondiĉoj, kiuj estas ŝarĝitaj sur ilin. Ankaŭ diktaturo ne eblus, se ĉiu homo povus vivi sendepende de la paneroj, kiujn la registaro promesas kaj ofertas al tiu homo, kiu estas preta flate laŭdi ĝin kaj alpreĝi por tio.

Tiuj salvajes, tiuj sovaĝiĝintaj dizertintoj, kompreneble ne havis iun estontecon. Povis sukcesi, ke ili vivis unu aŭ du jarojn kiel sovaĝuloj kaj poste denove provis aŭ iri hejmen, esperante, ke oni forgesis ilin kaj iliajn ŝuldojn, aŭ atingi alian regionon, kie ili estas nekonataj kaj eble sen molesto en iu formo povus labori. Sed egale ĉu ili laboris en monterio aŭ en kafoplantejo aŭ en bieno, fine estis ĉiam la sama sorto. Kien ajn ili iris, oni subigis kaj sklavigis ilin, ĉie ili estis malliberaj kaj rajtis kundecidi eĉ ne unu vorton, se oni fiksis ilian laboron kaj la salajron por ĝi.

Eble estis ankoraŭ alia eblo, post kiam ili sukcesis eskapi de la ĝangalo sen esti rekonataj. Tio estis provi esti ikceptita en sendependa indiĝena vilaĝkomunumo. Sed tio sukcesus nur unufoje en cent kazoj. Se ili reirus al sia nacio, oni rekonus ilin. Se tio konatiĝus ne daŭrus longe ĝis la rurales ĉeestus, enkarcerigus ilin kaj transdonus al la laboragentoj.

Sed, se ili irus al alia indiĝena nacio, kies membroj ili ne estas, oni rigardus ilin misfide. Ili ne kapablus paroli la lingvon, kaj se ili ne havus la tre maloftan bonŝancon, trovi akcepton per edziĝaliĝo al familio aŭ parencaro, ili ne havus terpecon kaj ankaŭ ne povus dungiĝi kiel servistoj aŭ laboristoj, ĉar oni ne konas salajrolaboron en tiuj komunumoj kaj tial ankaŭ ne servistojn.

Plej malofte, aŭ oni rajtas ankaŭ diri neniam, sovaĝulo havis eĉ la plej etan eblon, trovi sian feliĉon ekstere de la ĝangalo. Li ne vivis sufiĉe longe por tio. La vivo en la ĝangalo, sen loĝejo kaj eterne kiel fuĝanto, estas ankoraŭ centfoje pli dura ol tiu de la muchachos en la monterioj. Se ne kaptus ilin febro kaj vorus ilin, estus jaguaro aŭ pumo aŭ sovaĝaj porkoj aŭ serpento aŭ reptilo, kiuj havus kompaton kun ilia mizera vivo. Estis plej ofte efektiva kompato de la ĉielo, se oni liberigis sovaĝulon rapide kaj jorte de ties vivo. Li eble rompis kruron, kaj jen li jam estis perdita.

En la monterioj laboris certe eĉ ne unu muchacho, kiu ne sciis aŭ almenaŭ ne povis imagi, kion signifas vivi proprakoste en la ĝangalo. Tiu timo de la muchachos pri la teruroj de la ĝangalo estis la saviĝo de la monterioj. Se la vivo kiel sovaĝulo estus plezuro, la monterioj eĉ ne unu viron retenus - ne sub tiaj kondiĉoj, kiajn ili havis.

Nur la plej aŭdacaj kaj plej kuraĝaj viroj riskis eviti kruelan punon per tio, ke ili iris en la sovaĝejon.

II

Troviĝis ankaŭ kelkaj salvajes inter la grupoj unuiĝantaj kun la grandaj aroj de la ribeluloj, la plimulto alvokita per heroldoj, aliaj venintaj per si mem, post kiam iliaj mastroj kaj capataces estis murditaj aŭ de ili mem aŭ de la muchachos de najbaraj monterioj.

Pere de iliaj pli fruaj laborkamaradoj, kun kiuj ili havis ĉeokazan ligon, se ili bezonis salon aŭ ion alian, kelkaj el ili aŭdis ion pri la ribelo. Aliaj trovis ĝin strnga, ke ĉiuj muchachos el la distriktoj formigris sen plu forveturigi la trunkojn, sen fini komencitajn laborojn. Memgardeme ili ŝteliris proksime al la oficina. Tie ili renkontis aŭ virojn, kiuj preparis sin por la ekmarŝo aŭ ili trovis nur la murditajn capataces kaj komprenis tiel, kio okazis.

Ĉar la monterio La Armonia, unu el la plej grandaj de la ŝtato, troviĝis sur la ĉefvojo al la plej grava riverego, ne estis alia eblo por la salvajes ol sekvi la ekmarŝontajn muchachos migrantajn sur tiu vojo. Tiel ili atingis kompreneble la monterion La Armonia, kie, sen esti demanditaj kiuj ili estas kaj de kie ili venis, ili estis sonvenigataj kiel hermanos, kiel fratoj kaj tuj trovis akcepton kiel samranguloj. Ili renkontis tie ĉiam konatojn, iamajn kunlaboristojn de tiu monterio, el kiu ili fuĝis, kaj tiuj festis ilin kiel malnovajn ribelulojn; ĉar ili pruvis per sia fuĝo kaj sia sovaĝa vivo, ke ili ribelis eĉ pli frue ol ĉiuj aliaj.

Tri el tiuj sovaĝiĝintaj muchachos, Onofre, Nabor kaj Isaias, alvenis je la lasta posttagmezo antaŭ la ĝenerala ekmarŝo ekde la ĉefa kampadejo. Salutinte konatojn kaj samtribanojn, ili promenadis sur la placo de la ciudad, esperante trovi ankoraŭ pli da malnovaj amikoj.

Ĉe tiu promenado ili preteriris la kabanojn, kie la artesanos estis gardataj. Ili tie kaŭriĝis ĉe la deĵorantaj muchachos, kiuj donis cigarojn al ili.

„Kial vi gardas tiujn spionojn kaj denuncantojn?“ demandis Nabor.

„Por ke ili ne fuĝu kaj ne forŝteliĝu kaj ne eble alvenu en bieno kaj tie raportu, kio okazas. “

„Kiu ordonis tion?“ volis scii Onofre.

„El Profesor. "

„Vi estas veraj bovoj!“ respondis Nabor. „Se estus mi ĉi tie la gardanto, jen mi delonge ne plu gardus ilin, tion do sciu. Tiun specon vi gardas plej bone kaj plej sekure en tute alia maniero, do tiel, ke ili ne plu povos fari fiaĵon. “

Isaias ekstaris kaj iris pli proksime al la kabanoj. La pordoj de la kabanoj estis malfermitaj. Kelkaj el la metiistoj kaŭris ekstere inter la kabanoj sur la tero kaj ludis kartojn. Aliaj kuŝis longe etendite kaj ronkis. Aliaj havis sian kapon sur la sino de la edzinoj, kiuj rastis ilin pro pedikoj. Je diversaj bivakfajroj kuiris la inoj la manĝon por la vespero.

Dum Isaias rigardis trans la grupojn, li subite vokis: „Chicos, venu foje ĉi tien. Nu, imagu, kiu tie estas!“

Ambaŭ liaj kunuloj ekstaris kaj proksimiĝis al li.

„Ĉe la diablo“, Onofre diris surprizite, „jen ambaŭ niaj koketoj, El Poncho kaj La Ficha. “

„Jen ili, belaspekte kaj bone nutrite. Kiu pensus tion?“

La muchachos gardantaj tie, proksimiĝis scivole. „Ĉu vi konas ilin ambaŭ?!"

„Ĉu ni konas ilin, manitos, fratetoj miaj?“ Onofre ripetis tion moke.

„Kompreneble ni konas ilin. Ili estas la plej fiaj kaj plej malicaj kaj plej aĉaj torturistservistoj, kiuj kiam ajn ekzistis en la tuta kristanaro. Ili ambaŭ estas tiuj, kiuj faris el ni salvajes. Ili estas tiuj, kiuj forpelis nian triopon en la ĝangalon. Tiuj brutalaj bestaĉoj. Ili ne estas homoj, tion diras mi al vi, manitos. Ili estas eĉ ne jaguaroj. Jaguaroj havas pli da kompato kaj pli kunsuferas ol tiu duopo kune. “

Isaias vokis: „He, Poncho, kaj vi, Ficha, kiel plaĉas al vi ĉi tie?“

La alvokitaj viroj, kiu kaŭris surtere kaj ludis kun kelkaj aliaj kartojn, rigardis supren. Kiam ili rekonis la tri muchachos, ili paliĝis kaj lasis fali la kartojn, kiujn ili tenis permane.

„Vi fartas bone ĉie tie, ĉu?“ vokis Onofre. „Vi sidadas ĉi tie eun viaj inaĉoj kaj viaj bastardoj kaj havas grasigan vivon. “

„Ĝi ne estas tro grasa, muchachos“, respondis El Poncho kun pepanta voĉo dum li provis magran rideton.

„Mi supozis, ke vi estas delonge hejme ĉe via milpa kaj edzigitaj“, diris La Ficha. Ankaŭ li provis aperigi baraktantan rideton sur sia vizaĝo. Sed ĝi ne estis sufiĉe sana por refreŝigi la palon de lia vizaĝo.

La tri muchachos turniĝis kaj retiriĝis kun la gardantaj viroj en la direkto de la granda kampadejo, sed ne pli ol estis permesite al la gardantoj.

„De kiam la du capataces estas ĉi tie en La Armonia?“ demandis Isaias.

„Kiel mi sciu tion?“ respondis unu el la garduloj. „Mi ne estas de La Armonia, mi estas de El Palo Quemado. Ĉu ili estas capataces?“

„La plej brutalaj kaj plej malicaj sub la ĉielo de Dio. “

„Ni mortbatis ĉiujn capataces. Ankaŭ ĉi tie en La Armonia. Sed tiuj ĉi tie ne estis capataces. Ili estis ĉi tie arrieros. Alikaze ili ne estus kaptitoj. “ Tion diris alia.

„Tio estas ja malbenita ekonomio. “ Nabor komencis sakri. „Ja kiaj muchachos estas ĉi tie? Ili estas maljunulinoj kaj ne ribeluloj. Ha! Tiel ni ne tre avancos. Ni bezonas ribelulojn, neniujn oldajn ploraĉajn piĉulinojn. Grasigi torturistservistojn kaj eĉ gardi ilin, por ke jaguaroj ne fortrenu ilin! Nekredeble! Kia tragedio! Ĉe l’ diablo!“

Nabor turnis sin al la muchachos, kiuj tie estis. „Kiam vi havos vian cena, kiam vi vespermanĝos, camaradas?“

„Ĝustatempe estus nun. Malsataj ni estas jam sufiĉe. Sed ni atendas la novajn ontojn. “

„Aŭ la diablon“, ridante diris Isaias, „kiu, ĉe l’ infero, sciu, kiam la sekvaj uloj venos? Post kvar semajnoj. La novaj uloj estas ni, nia triopo. Ek do, foriĝu kaj plenŝutu vian vakan kartilagecan ventron, ĝis vi krevos. Vi sufiĉe longe malsatis. “

La gardantaj muchachos elkore akceptis la oferton kun nubilo. „Ni estas tute kurbiĝintaj kaj oblikvaj de la kaŭrado kaj stulta gapado pro tio, kion la spionoj faras, kaj kiel ili ebriigas sin kaj fikadas kun siaj grasaj inoj, kaj kartludas pri faboj kaj tabakfolioj. “

„Por kio cetere ili bezonas tabakon kaj kartojn kaj brandon?“ demandis Nabor. „Ĉu iu el la hundidoj iam ajn donis folion da tabako al ni aŭ eble al vi?“

„Al ni, ĉu? Eĉ ne unu el ili. Ili kriis al ni, se ili nur ekvidis nin kaj klaĉe denuncis nin, ĉiam se eblis kaj ili mensogis. Tion mi rajtas diri al vi, camaradas, se mi havus ĉi tie la komandon, mi denukigus ilin per unu fojo kun la tuta kanajlaro tiel, kiel okazis al la patronoj kaj la capataces. Sed ni ĉi tie ja ne komandas. Kaj se El Profesor kaj tiu Andreĉjo kaj Celso volas havi tion alie, bone, al ni estu egale. “

Poste diris Isaias: „Ekiru do, por ke ili ne ĉion forvoraĉos. Ili havas antilopon kaj du sovaĝajn porkidojn. Prenu al vi tempon antaŭ la reveno. Ni estas bonaj uloj. Tion vi rajtas rakonti tie en la kampadejo. Ni lasos tragliti neniun ĉi tie. Ne ni. Je la dudekdua oni alternigu nin, rakontu tion al la aeneralo. “

„Bueno, asi lo hago", diris unu el la forpaŝantaj muchachos. „Mi sciigos tion al la generalo, ke vi as ĉi tie. Estas ja cetere tute egale, kiu ĉi tie as. Kaj ankaŭ al la generalo estas egale. La alternulojn de vi mi mem elektos kaj sendos ilin al vi je la dudekdua. “

„Lasu viajn maĉetojn ĉi tie, camaradas. “

„Certe, prenu ilin. Ni havigos al ni novajn el la tienda. Ĉu vi nur hodiaŭ alvenis ĉi tie?“

„Jes, ni estis sovaĝuloj dum la lastaj ses monatoj. Ni kunprenis niajn maĉetojn, kiam ni fariĝis sovaĝuloj. Sed tio estis antaŭ longa tempo. Unu el la maĉetoj disrompiĝis, alia sinkis en la marĉon kaj ni ne povis eltiri ĝin, kaj trian ni devis postlasi tie, kiam iutage la capataces persekutis nin kun hundoj kaj ni ne havis tempon retroiri al nia bivakfajro kaj kunpreni la maĉeton. Ni povis ŝteli maĉetojn de la muchachos, se tiuj hakis arbojn; sed tiukaze la muchachos devis pagi por tio. Kaj antaŭ ol ni havis la eblon preni novan el bodega, la aonteriuloj estis jam marŝantaj ĉi tien. “

„Ĉi tie ĉe ni vi ricevos ĉion, kion vi bezonas, muchachos. Vi devas nur diri, kio mankas al vi. Jen prenu ankoraŭ nian tabakon, ni iros al la tienda. “

III

La alternuloj venis kiel promesite je la dudekdua. Ili trovis la virojn sidantajn ĉirkaŭ malgranda bivakfajro.

„Ili estas hodiaŭ strange kvietaj“, diris muchacho de la nova ontaro. „Alitempe, se ni alvenis, jen ili kriadis kaj kriaĉis, tiom ebriaj ili estis. Sciu, ili havas amason da boteloj kaj ili eĉ kaŝis kaj enfosis bareletojn kun aguardiente, kaj per tiu ili ebriigas sin. Ankaŭ la inoj kaj infanoj. El Profesor diris, ke ni trankvile lasu tiun kaŝitan aguardiente al ili, por ke ili povu drinki ĝis stultiĝo kaj idioteco. Kaj estas tiom domaĝe, li diris krome, ke ni ne povas doni al ili mariĥuanon al ilia tabako, por ke ili buĉu sin reciproke, se ili sufiĉe fumus de ĝi. “

„Ja ne afliktiĝu, camaradas“, respondis Isaias. „Tiuj jam trinkis hodiaŭ hektolitron da aguardiente. Ili estas ĉiuj tiom ebriaj, ke ili eĉ ne plu hurletas, tiom draste ili plenverŝiĝis. Vi havos facilan on. Vi povos dormi kiel pigraj dormilones, kiel longdormuloj, ili ne forkuros de vi. Buenas Noches, bonan nokton!“

Buenas Noches, Camaradas!

Antaŭ ol la mateno griziĝis, la antoj ankoraŭ trifoje en la nokto alternis. Estis ĉiam aliaj muchachos. Unu el la viroj kutime ekiris por serĉi novan antaron, sen longe okupiĝi pri tio, kiuj estos la novaj alternuloj. Tiom longe, kiom oni alternis kaj ŝanĝis la ulojn, ĉio estis en ordo. Ilia ununura devo estis ne lasi sen gardantoj la kabanojn de la kaptitaj artesanos. Por tio ili ne bezonis generalon kaj komandojn, por havi la ulojn tie, kie ili estu. Tion ili reguladis inter si mem. Kiu serĉis inter la antaj muchachos novajn ontojn, tiu trovis ilin ĉe la unua grupo de la dormantoj, al kiu tiu venis kaj diris tie, ke necesas nova alterno.

Kiam komencis nova tago, diris unu el la novaj alternaj muchachos: „Damne, tiuj ĉiuj certe estis vespere tre ebriaj. Neniu el ili eĉ nurmovetiĝas. “

Li iris preskaŭ ĝis la unua kabano kaj okulumis tra la latbarilo.

„He, muchachos, venu foje ĉi tien. Tio aspektas tie tre earma. La aguardiente, kiun ili hieraŭ drinkis, estis ruĝa kiel inko. “

„Eĉ ne unu el ili movas fingreton plu. Ankaŭ la idoj de la bastardoj ne pepas plu“, diris alia, kiu aldoniĝis.

„Ni foje rigardu la aliajn kabanojn. “

En la aliaj kabanoj la viroj same kuŝis en ruĝa inko aŭ en tomatosaŭco aŭ kio ajn ĝi eble estis.

Muchacho iris transen al la granda kampadejo, kie la muchachos jam ĉiuj vekiĝis kaj kuiris ĉe siaj bivakfajroj.

El General, El Profesor, El Coronel, Celso, Andreo, Matias, Fidel, Santiago, Cirilo, Pedro, Valentin, Sixto kaj kelkaj pluaj el la estraj muchachos sidis en grupo kaj faris sian lastan militkonsiliĝon antaŭ la ekmarŝo de la unua kompanio, kiu eku ĉirkaŭ la oka.

La muchacho raportis, kion li vidis en la kabanoj de la artesanos.

„Ĉu vi estas certa?“ demandis El Profesor.

„Tute certa. Neniu plu moviĝas, neniu tikas plu per brovo. “

„Gracias por Dios!” diris pri tio Celso, „ni danku al Dio en la ĉielo, ke tiu gaja pedikeca rampado fine foje trovis finon. “

„Eble ĝi ne estis necesa. “ Andreo montris embarasitan vizaĝon, kiam li diris tion. „Tiuj ne povus damaĝi al ni. Ili bone povus vivi. “

„Ne parolu tiel galimatie“, diris Matias. „For tion. Por kio la bando taŭgas? Ili estas chinches, cimoj. “

„Prave, manito“, interrompis lin Santiago. „Tiel ni ne plu devos gardi kaj nutri ilin. Al mi dum la tuta tempo estis malagrable surdorse, se mi nur pensis pri tio, ke ni postlasu ilin kiel gregon da spionoj. “

El Profesor levis manon kaj movis ĝin iom tra la aero. „Kial longe babiladi pri tio? Ili estas distretitaj kiel cimoj, kaj tiel, kiel ili meritis tion kun sia tuta fia idaro. “

Li turniĝis kaj diris al Fidel: „He, vi, prenu kelkajn muchachos kaj bruligu la kabanojn. Atentu, ke ĉio bone elbrulu, alikaze morgaŭ tagmeze ĝi stinkus kiel la pesto. Se ĉio estos terenbruligita, surŝutu teron. “


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.