La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

I

Don Severo kaj don Feliks venis por entombigi sian fraton. Oni enterigis lin en la sama cemeterio, en kiu oni enterigis ankaŭ la muchachos, kiuj mortis en tiu kampadejo. La diferenco en tiu kazo estis nur tiu, ke la monteto ricevis pli grandan krucon ĉirkaŭatan per forta kaj hermetike fermita barilo, por ke la kadavron ne trafosu porkoj. Por ŝirmi lin eĉ pli, oni metis pezajn ŝtonojn sur la monteton kaj ĉirkaŭ la monteto.

Alveninte en la oficina, don Severo unue demandis: „Ĉu la muchachos vidis, kio suferigis don Acacion?“

„Ne“, respondis El Pechero, El Faldon kaj la ino, „kaj neniu el ni parolis al iu el la muchachos pri tio. “

Ke don Acacio mortis, eksciis la muchachos vespere en la kampadejo pere de la kuiristo kaj de ties edzino. Sed la kuiristo ne sciis ion pli detalan pri tio, kaj ankoraŭ en la sama nokto ekestis onidiro, ke don Acacio kaj lia mujer havis kverelon, ke ŝi kaptis revolveron, kiu tuj ekpafis kaj trafis don Acacion, kiam tiu provis forpreni la revolveron de ŝi.

Don Severo vespere venis al sia frato kaj al la ino kaj al ambaŭ capataces: „Tenu fermitaj viajn buŝojn pri tiu afero. Povas fariĝi por ni ĉiuj tre danĝere, se la muchachos ion ekscios pri tio. Tia afero infektigas. Kaj ne nur eblas, sed certe atendeblas, ke tiukaze, se la muchachos ekscios la veron, tiu aŭ tiu el ili kiel simio kopios tion. Mi ankaŭ povas diri al vi, ke mi ricevis leterojn, kiuj vere ne tre agrable legeblis de mi. La gazetojn, kiujn mi ricevis kun la lasta poŝto, malkaŝas nenion kaj estas tre memgardeme skribitaj. Ili povas diri ja nur tion, kion la olda kaciko sur la trono permesas presi al ili. Li komandas ja ne nur la tutan landon, sed des pli ĉiujn gazetojn kaj librojn. Sed la leteroj jam tre pensigas min. Kaj, kvankam ankaŭ la gazetoj parolas nur per aludaj vortoj pri tio, legeblas tamen sufiĉe inter la alineoj. Jen tri lernejestroj arestitaj kaj senditaj al la koncentrejo en Verakruco aŭ al Jukatano; jen du profesoroj kondukitaj en la kazernon de regimento, kaj poste oni neniam denove aŭdis ion pri ili. Kaj jen denove ĉiuj viroj kaptitaj en vilaĝeto en Morelos aŭ de la rurales, de la federacia polico, aŭ de la korpogvardio de l’ olda kaciko. Dudek kaptitoj el la prizonuloj laŭvice nombrite kaj je la foirplacaj arboj pendumitaj meze de la vilaĝo. Jen fervojtrajna elreliĝo, jen bombo eksplodis en la kaldrono de ŝipo, jen bombo eksplodis en la policejo en Puebla, en Monterrey malkovrita tuta ĉaro plena de flugfolioj, kiuj postulas renversi la diktaturon kaj revolucion, kaj la posedanton de la ĉaro, kiu eble tute senkulpis, oni tuj pafmortigis. Ĉio ĉi estas en la lasta poŝtaĵo. Kaj mi ne devas esti profeto por povi diri al vi, ke la fotelo de la oldulo ŝanceliĝas. Se ĝi renversiĝos, brulos la tuta respubliko. Kaj, ĉar en ĉiuj ĉi jaroj neniu lernis pensi memstare, ĉar tio estis malpermesita, la respubliko brulos nun tiom longe, ĝis ĉio estos terenbruligita kaj ni ĉiuj kun ĝi, ĉar neniu povis interparoli kun alia pri siaj pensoj, kaj se oni estas jam for de la buŝumo, ĉiu imagas, ke nur li posedas la ĝustajn ideojn, kaj ke ĉiuj ceteraj estas nur azenoj, kiujn li devos mortbati, por ke li restu prava. “

Don Feliks tusis kaj diris: „Bone kaj ĝuste, hermano, tio oio estas bela, kion vi diras al ni, sed la plej multan el tio ni ja jam eksciis, kiam ni estis la lastan fojon en Villahermosa kaj tie aĉetis la monteriojn. “

„Prave“, konfirmis don Severo. „Sed ĝi komencas fariĝi pli serioza, kaj mi havas la impreson, ke nun rapide okazos la granda tumulto. Tial mi volas al vi ĉiuj konsili, speciale al vi, Feliks, kaj al vi, Picaro, kaj al vi,Gusano kaj Pulpo, ke vi ĝuste nun iom delasu de tro da insisto. Ne tiel dure traktu la muchachos. Jen io enaeras, kio ne plaĉas al mi. Ke Pascasio atakis La Mecha-n kaj mortbatis lin, kaj ke Urbano eĉ senhonte krimis al don Acacio, tio estas damnite malica afero. Tion antaŭ duono de jaro neniu eĉ nur kuraĝis fari, eĉ fingron ili tiam ne levis. Kaj nun ili eĉ atakas kaj mortbatas vin. Tute honeste dirite, karaj, ni sidas sur barelo plena de dinamito. Unu fajrero eksplodigus nin ĉiujn ĉielen. Tiukaze restus de neniu el ni eĉ nur hareto. Tio devos eki nur en unu bieno, kaj sufiĉas, ke nur kelkaj viroj venos ĉi tien, kaj tiukaze ni ĉiuj povos ĝoji, se ni havos tempon, fari la saman, kion Cacho hieraŭ antaumontris al ni. “

„Bone, Jefe“, diris El Picaro, „sed kion ni do faru? Ĉu eble forkuri?“

„Kompreneble ne, azeno. Ĉu vi eble pensas, ke ni povus lasi ĉi tie nian monon kaj foriĝi? Ĉi tie kelkaj miloj da toneladoj pretas por forflosigado, kaj vi ja ne pensas eble, ke ni faris ĉion tion nur pro pura amo, por povi doni antaŭpagojn al pigraj indiĝenoj, ĉu?“

„Tiukaze do simple diru al ni, kion vi postulas de ni, don Severo“, diris El Faldon.

„Tion mi ja jam diris. Traktu ilin dum la sekvaj semajnoj iom pli memgardeme. Se iu ne povos atingi kvar toneladojn, tiukaze kontentiĝu pri tri aŭ du. Vi kriadu plu kun via tuta korpa forto, kiel kutime. Sed provizore neniun batu, neniun pendigu kaj neniun katenu per ŝnuroj kaj tiel plu. Ja revenos la tempo,kiam ni kroĉos kvar toneladojn al ili. Post la forflosigado. Intertempe repuriĝos la aero en la lando, kaj eble oni pafmortigos la nanon Madero. Li apenaŭ povas transrigardi kutiman tablon, tia liliputano li estas. Sed eble ĝuste tial, ĉar li estas tiel malgranda, li sukcesis meti al lia moŝto prezidanto tian varmegan fajron sub la fotelon, ke la olda bubo sur la trono saltadas kvazaŭ, kiel pikita de vespo en la postaĵon. “

„Kial li ne enprizonigas lin?“ demandis don Feliks.

„Kial? Kial? Li ja retenis lin jam dum ses monatoj en prizono. Ĉu helpis lin? La malgrandulo per tio gajnis la centoblon da amikoj, kaj estas homoj, kiuj nun adoras lin. La oldulo devis enliberigi Maderon. Alikaze liaj kunuloj minacis eksplodigi la fervojpontojn kaj verŝi sur tutajn stratojn petrolon por ekbruligi ĉion. Kion lia moŝto faru, se en ĉiu angulo iu kaŭras kun plena skatoleto da alumetoj aŭ dinamitbombo, por kiu la ministoj liveras la materialon? Mi ne scias kaj ne kuraĝas pensi, kio okazus al ni ĉi tie, se ni bezonus dinamiton por eksplodoj. “

„Ha!“, vokis El Chapapote, „vi estas ekscitita, don Severo, pro via frato, ke oni faris tion al li. Sed tiel rapide ni ne lasos timigi nin. “

„Tion por vi mem decidu laŭplaĉe, Chapapote. Vi havas nenion, kion vi povus perdi ĉi tie, krom via kotŝmirita kaj flikita pantalono. Sed estas alie pri ni, pri mi kaj mia frato. Ni riskas en la negoco ĉi tie nian tutan monon, ĉion, kion ni dum dek kvin jaroj da dura laboro perlaboris kun peno. Almenaŭ vi scias nun, kion mi celas. Dum la sekvaj semajnoj iomete liberigu la bridon. Kaj tiel do estu! Ĉu komprenite!?“

Don Feliks alportis du botelojn kaj enverŝis, por doni al la kunveno pli afablan fasadon.

II

Don Severo ekstaris kaj iris transen al la bangalo.

„Kion vi nun faros, Aŭrea?“ li demandis la vidvinon. „En tiu sezona tempo vi ne povas ekvojaĝi. Vi firmkroĉiĝus kun la bestoj en la ŝlimo. Neniu vestfadeno fariĝus seka je vi, nek je hela tago, nek nokte. Eĉ la riverojn vi ne povus travadi. Ili estas ĉiuj altnivelaj kaj forŝirus vin kiel pajlotigon. “

La ino kuŝis sur la lito. Ŝia vizaĝo jam ŝvelis de la plorado kaj la okuloj inflamiĝis.

Ŝi rektiĝis kaj sidiĝis sur la litorandon. „Mi ne scias kion fari. Al mi ĉio estas indiferenta, mi estas nur malgaja. “ Ŝi denove ĵetiĝis sur la liton kaj komencis ree larmi, premante la manojn sur la vizaĝon.

„Tiel multe spektakli vi vere ne devas“, konsolis ŝin don Severo siamaniere. „Vi ja ambaŭ ĉiutage dufoje aŭ trifoje reciproke batis vin kaj alkriis. Ĉu ne?“

„Jes, tio pravas“, diris Aŭrea plorsingulte kaj blove eurigis al si la nazon per naztuko. „Ni eterne interbatadis. Sed mi amis lin. Kaj ankaŭ li min amis. Mi scias tion. Li promesis al mi kunpreni min al Hispanio kaj tie edzinigi min, se iam li havos pli da mono ol reĝo sur trono. “

Don Severo altiris seĝon. „Ankaŭ tion vi ne scias tiel certe, ĉu li ne tamen elbalaus vin ankoraŭ je la unua tago, se li alvenus en Villahermosa. Sed estas nun sensence longe paroli pri tio, kion li farus kaj kion ne. Li estas en tombo kaj ni ne plu perdu tempon pri li. Mi diros al vi la sekvan. “

Li pli proksimiĝis al ŝi surseĝe kaj tiris ŝian kapon al sia brusto, mankaresante ŝian hararon.

La ino ĉesis plorsingulti. Bonfartigis ŝin senti iun, al kiu ŝi povas apogi sin.

„Mi diros al vi la sekvan, Aŭrea“, ripetis don Severo. „Sola vi ne povos resti ĉi tie. Vi falus nur en la manojn de iu el la capataces. Ili estas fiuloj. Aŭ, ĉu eble iu el ili plaĉas al vi?“

„Eĉ ne por kraĉi sur iun!“ „Tiukaze vi devos fari nenion alian krom iri kun mi. “

„Aŭrea forgesis sian malgajon dum kelkaj sekundoj. „Sed, don Severo, vi havas ja jam du mujeres ĉe vi. “

„Ĝuste. Sed tie, kie mi povas zorgi pri duopo, mi ankaŭ povas zorgi pri triopo. Aŭ ĉu eble ne?“

„Eble, don Severo. Sed la du aliaj muchachas, kiujn vi havas, elŝiros mian hararon. “ Ŝi blovis denove en sian naztukon.

„Tio dependas nur de vi, ĉu iu elŝiros vian hararon aŭ ne. Ĉu ne?“

„Certe, don Severo. Vi estas la mastro ĉi tie, kaj kion vi ordonas, tion oni faras. “

De tempo al tempo ŝi ankoraŭ plorsingultis, sed ŝi estis repaciĝonta kun sia sorto. Ja kiun sencon havus longe funebri? La vivo estas multe tro mallonga por funebri pri iu, kiu ne povas reveni. Mortu kaj ankoraŭ je la sama tago estu forgesita. La vivantoj ne povas zorgi pri vi, se vi forŝteliĝis por eldormi. Kaj kion vi perdas hodiaŭ, neniu morgaŭ povos redoni al vi; ĉar morgaŭ vi estos tagon pli aĝa. Ĝojojn oni devas ĝui, se ili ofertas sin al oni. Ili ne renkontas onin je dua fojo en la sama belo kaj freŝo. Kiel ino kun granda vivosperto Aŭrea sciis, ke inoj povas disipi malpli da tempo je forpasinta kaj je formortintoj ol viroj; ĉar la tempo de inaj ĝoĵoj kaj ĝuoj estas malpli longa, kvankam pli riĉa.

Tial diris Aŭrea per sorten submetita voĉo de obeema ino: „Se vi ordonas tion, tiukaze mi certe devos veni al vi kaj fari, kion vi deziras. “

„Mi ordonas nenion al vi, Aŭrea“, li diris post tio kun delikata aludo de patra protekto.

Ŝi jam forlasis lian bruston, sidiĝis ree tute sur sian liton kaj komencis ordigi sian hararon. Tiu farado donis al ŝi samtempe la okazon pripensi ĉion, sen veki en don Severo la impreson, ke ŝi rapide elkalkulas, kiujn avantaĝojn ŝi povus havi ĉe tiu komerco.

„Mi scias, ke vi ne ordonas tion al mi, don Severo. “ Ree ŝi plorsingultis. Ŝi ne povis permesi al si tro rapide kaj tro evidente forĵeti la vidvinan vualon por don Severo. Tio malpliigus ŝian prezon. Kaj pri sia prezo ŝi pensis ekde la sama momento, kiam don Severo venis por paroli kun ŝi. Ke la prezo ne esprimeblis en mono, ŝanĝis nenion pri la fakto, ke tamen estis prezo. Ino, kiu ne havas prezon kaj ne scias fiksi prezon por si, viro taksas ĉiam tro malkare.

„Kvankam vi ne ordonas tion al mi, don Severo, mi ja tamen ne havas alian elekton. Forvojaĝi mi ne povas, ĉar la marĉo min firmtenus. Sekve mi ja devas resti ĉi tie kaj uzi vian bonecon. Sed mi esperas, ke vi ne traktos min kiel servistinon, don Severo, ĉar via frato, kvankam ni ĉiutage kverelis, ĉiam traktis min kun deco kaj respekto. Mi estas el bona familio, mia patro estis fabrikisto kaj komercisto. “

„Vi scias tre bone, ke mi opiniis tion ne tiel. Vi havas pli bonan edukadon ol tiuj du, kiujn mi havas ĉe mi. Mi nur ne povas forsendi ilin momente, ĝuste pro la sama kaŭzo, ĉar la ĉevaloj ne sukcesus. Alikaze mi sendus ambaŭ ankoraŭ hodiaŭ al la diablo. Sed sciu, Aŭrea, ke vi plaĉis ĉiam al mi, ekde la unua tago, kiam mi vidis vin kun Cacho. Ĉiam vi plaĉis al mi, pli bone ol iu alia. Sed mi ne povis diri tion al vi, ĉar vi ja estis kun Cacho, kaj mi ne volis ĉi tie kverelon, kiu taŭgus por nenio bona. Do, nun vi scias tion, kaj vi venos nun kun mi en mian kampadejon. “

„Bone, don Severo, jen mi ja nun certe devos iri kun vi. “ Ŝiaj larmoj jam ne plu fluis. Ŝi tuŝetis sian vizaĝon per la malseka poŝtuketo, kiun ŝi trempis en akvon. Ŝi tre penis aspekti bone kaj freŝa, tiel, kiel decas al ino, kiu ĵus sciiĝis, ke ŝi gajnis la plaĉon de viro, kiu posedas ĉiujn kapablojn malhelpi, ke ŝi mortu pro malsato, nek en tiu nek en alia senco.

Don Severo malfermis la pordon kaj elvokis. „El Faldon, helpu al la señorita ĉe la pakado. Morgaŭ matene, muy tempranito, tre frue, ni ekrajdos. Vi zorgu pri la muloj kaj havigu servoknabon por akompano. “

El Faldon okulumis al la ceteraj capataces kun sufiĉe klara impertinenta gesto al la ĉambro, kie troviĝis Aŭrea kaj don Severo.

Estis domaĝe, ke don Feliks kunsidis ĉe la tablo. Alie la capataces svingoplene prezentus inter si festparolojn, kiuj gutus pro disŝprucita suko, tiel, kiel verŝita mielo sur prilekita mango.

Minuton poste don Severo envenis, ferminte la pordon de la dormĉambro post si.

„Ŝi ankaŭ kun mi povus iri“, diris don Felikso oŜi povus. Sed kun la megero, kiun vi havas ĉe vi, tio ne bone sukcesus kaj morgaŭ ni havus novan entombigon, pro unu el via triopo, eble eĉ pro du. Vi scias tion ja plej bone, hermanito. “ Don Feliks enverŝis la enhavon de glaso kaj remetis ĝin brue sur la tablon kaj diris: „Vi pravas, Severo. Estas pli bone tiel, kiel vi intencas tion. “

III

Ĉiuj capataces, aŭ almenaŭ la mayordomo, la estro de ĉiu distrikto, estis kunvokitaj al la kampadejo por ĉeesti ĉe la nova asignado de la distriktoj kaj labortaskoj, kiuj pro la eksiĝo de don Acacio fariĝis necesaj.

La regionon Nordo, kiun gvidis ĝis tiam don Severo, li kunigis nun kun la regiono Okcidento kaj ankaŭ kun granda parto de la regiono Sudo, por malŝarĝi don Felikson, kiu, tiel, kiel ĝis nun, ankaŭ plu respondecis pri la administrado. Tiuj regionoj, kiujn don Severo transprenis, estis apenaŭ esploritaj. Kaj ili postulis tial la tutan atenton kaj laboron de tre sperta viro.

En la administrejo nun multaj taskoj ne plu plenumendis, ĉar pro la pluvperiodo ne plu alvenis poŝto. Tial don Feliks povis transpreni tiujn distrikojn de la regiono Nordo, Oriento kaj Sudo, kiuj sufiĉe proksimis al la urbo, do, al la administrejo. Krome don Feliks transprenis ankaŭ tiujn novajn distriktojn, kiuj troviĝis sur la alia flanko de la riverego kaj en tiuj ĉi semajnoj estis esplorotaj.

Kompreneble don Feliks ne ĉiam povis esplore migradi en la regionoj, ĉar en la adminstrejo baldaŭ aldoniĝis novaj kaj gravaj taskoj, kiuj ne konfide transdoneblis al capataces, ĉar ili apartenis al la plej gravaj taskoj, kiuj plenumendas en monterio, se la kompanio ne volas trasuferi perdojn. La monteria urbo troviĝis ĉe la bordo de la ĉefa riverego. Ĉiuj trozas, kiuj apartenis al la kompanio, preterflosis ĉi tie kaj tie estis kontrolataj. Kaj kun la komenco de la pluvsezono, tie fariĝis vere vigle.

En la monteria urbo estis la la ĉefkvartalo de la flosistaj grupoj, kiuj devis reguligi la flosadon sur la rivero laŭflue kaj kontraŭflue. Estis ties tasko eviti ŝtopiĝojn de la suramasiĝantaj trunkoj, kaj se ili tamen okazis, fini ilin per disigo de la trunkoj.

Je multaj lokoj la trunkoj firmkroĉiĝis en arbustaĵoj aŭ en la rulŝtonoj de multnombraj akvofaloj, kiujn la rivero enhavis, kaj tiel baris la vojon al la postirantaj amasoj de drivantaj trozas.

La disŝovado kaj dispuŝado de la amasigite retenitaj trozas estis ĉiam danĝera laboro. Centfoje pli danĝere ol en riveroj de netropika speco. La viroj grimpadis inter la surtavoliĝintaj trunkoj, por trovi tiujn trozas, ofte estis nur unu el ili, kiuj kaŭzis ŝtopiĝon, por ree enfluigi la trunkojn. Dum la viroj ankoraŭ manipuladis per hokoj kaj skuado por deigi la trunkojn, ĵetiĝis al ili subite gigantaj akvaj amasoj kaŭzitaj de gravaj pluvelverŝiĝoj meze de la ĝangalo, kiuj katapultis tutajn montojn de senradikitaj nekontroleblaj arbogigantoj kun tondranta muĝado kaj kun la fortego de lavango kontraŭ la trunkamasiĝoj. La suramasigitaj trunkoj brue kunpuŝiĝis kaj kvazaŭ ŝutkovrigis la virojn, kiuj en tiu momento kiel formikoj penis kontraŭ granda lignostako deigi kaj suprentiri la trunkojn el la akvo. Se la viroj, kiuj vidis la alvenon de la granda akvofalo, ne estis sufiĉe lertaj, tiukaze ili estis puŝitaj kaj premitaj inter la falantajn kaj amasiĝantajn trunkojn, kaj antaŭ ol ili povis elturniĝi kaj elserpentumi, la kranio de ĉiu el ili estis jam frakasita, gamboj kaj brakoj rompitaj, aŭ ili estis frotitaj en kaĉon. Eĉ, se ili eskapis de la falantaj kaj kunamasiĝantaj trozas, okazis, ke ili tiel senelirvoje kaj kvazaŭ kirlite miksiĝis inter la fluantajn lignoamasojn, ke eĉ, se ili estis bonaj naĝantoj, la rivero kunŝiris kaj dronigis ilin, antaŭ ol ili trovis eĉ nur truon, tra kiu ili povus fuĝi. Ke el kvindek viroj, kiuj flosigis la trunkojn, dudek perdis sian vivon, okazis ne malofte. Ducent mejloj pli malproksime ĉe la riverego, kie estis vilaĝoj kaj urboj kaj kie motorboatoj uzeblis, estis dimanĉa plezuro flosigi trunkojn. Sed fari tiun belan kaj agrablan laboron, estis permesata al neniu laboranta viro de la monterio. Ili devis reiri en la profundojn de la ĝangalo, longtempe antaŭ ol la riverego atingis la unuan vilaĝon. Tie aliaj laboristoj, plej ofte regionaj loĝantoj, povraj indiĝenaj kamparanoj kaj memstaraj profesiaj kanuistoj, laborante tagsalajre aŭ pagate laŭkvante, transprenis la kaptadon de la trunkoj kaj la konstruadon de la flosoj. Ĉirkaŭ dek mejlojn malproksime laŭ la fluo sur ambaŭ bordoj troviĝis rajdantaj viroj kun fusiloj kaj revolveroj, kiuj gardis por malhelpi, ke eventuale muchachos de la monterioj uzas la trunkoflosigadon por atingi tiujn vilaĝojn kaj urbojn por eskapi. Nokte neniu povis fuĝi. Tion sciis la gardistoj. Tial ili nur dum heleco bone devis gardi en siaj postenoj. Nokte fuĝantoj ne povis naĝi inter la trunkoj aŭ kuri sur la trunkoj, kaj la bordoj, kiuj estis dense kovrataj per ĝangalo, kaŝis tro multajn danĝerojn por povi fuĝi sur ili.

Iuloke la fuĝantoj iam ree devis aperi sur la pado, kaj tuj, se ili nur proksimiĝis al vilaĝo, ili falis en la manojn de gardantoj.

Kiam don Severo tie alvenis en la ĉefkampadejo, mankis ankoraŭ proksimume kvar semajnoj ĝis la tago, kiun li kaj don Feliks fiksis kiel la unuan flosigan tagon. Kvankam nun apenaŭ pasis tago sen tio, ke falis pluraj fortaj pluvelverŝiĝoj, la pli malgrandaj riveroj, barrancas, esteros kaj arroyos, kiuj etendiĝis sur la vasta regiono de la monterio,kaj en kiuj la trozas staple amasigite kuŝis, tamen ankoraŭ ne havis sufiĉe da alta akvo, por povi ekflosigi la trunkojn ankaŭ el la plej malproksimaj loketoj kaj anguloj de la monterio. La tero de la sulkoj unue devis esti tiom saturita per akvo, ke la tero fariĝis argila kaj nepenetrebla antaŭ ol la akvo estis sufiĉe alta por povi flosigi la trunkojn.

Sed ju pli longe don Severo devis atendi kun la ekflosigado, des pli da toneladoj intertempe estis hakitaj. Kaj povi liveri kiom eble plej multe da toneladoj, estis la ununura zorgo, kiun li nun havis.

Pri la sama zorgis ankaŭ don Feliks.

La decido, estontece malpli draste trakti la muchachos, estis forgesita jam tri tagojn post la kunveno.

Ne nur ĉiuj capataces, el kiuj ja ĉiu ricevis kontante bonan komisian rekompencon por ĉiu tonelado liverita de la propra distrikto, sed ankaŭ don Feliks kaj don Severo lasis hajli siajn batojn sur hakistojn kaj bovistojn post kelkaj tagoj kun la sama freŝo kaj duro, kiel ili faris tion antaŭe. Don Acacio kaj lia sorto estis forgesitaj antaŭ ol la vermoj komencis delektiĝi je li. Kiu sciu, ĉu efektive tiel fie vundis lin muchacho? Eble don Acacio nur eraris. Verŝajne faris tion iu fripona capataz, kiu sentis sin tro forte tretita sur la piedfingrojn, aŭ de kiu li forprenis inon, kiam tiu ne povis esti en la oficina, sed devis esti ĉe la arboj. Don Acacio ofte entreprenis tiajn flankajn amaferojn. Tion sciis don Severo kaj don Feliks ĝisdetale.

Ek, laboregu do! Kvar toneladojn ĉiutage de ĉiu viro! Ili povos satdormi, se ili estos forlaborintaj sian kontrakton kaj poste en sia pedikohava vilaĝo kultivos maizon kaj bredos porkojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.