La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9 

I

Dum plena semajno Celso ĉiutage oferis horon aŭ du horojn por helpi al Candido, ke li atingu kvar toneladojn.

„Vi ne devas fari tiom multe por mi, companero“, diris Candido ofte. „Vi perdos vian tempon kaj ili skurĝos vin, kaj ĉio nur pro mi. “

„Ne afliktiĝu pri tio, frato. Ni estas ja el la sama tribo. Ĉu ne?“

„Certe. Ni estas najbaroj kaj ambaŭ chamulanoj. “

„Nu, komprenu, jen kaŭzo, kial ni estas kamaradoj. Sed eble mi havas ja ankoraŭ alian. “

Candido ridis kaj demetis sian hakilon. Li ekbruligis cigaredon. Tiam li ree ridis. „Vi ne devas demandi, fraĉjo, hermanito. Mi povas diri al vi, ke ŝi ne havas alian viron. En la lasta nokto ni parolis pri tio. Ŝi diris al mi, ke ŝi tre ŝatas vin. Kion vi do volas ekscii ankoraŭ? Vi scias ja tre bone, ke io tia inter tiaj kiaj ni ne okazas dum unu tago. Sed ŝi, Modesta, tre ŝatas vin. “

„La nomo tre bone plaĉas al mi. “ Celso embarasite rigardis teren. „Mi ne povas pensi pli belan al mi. “

„Tion vi nun jam diris plurfoje al mi. Kaj antaŭ ol vi diris tion la unuan fojon, mi ja jam sciis, kion vi celas. Vi estas bonvena al mi, kaj mi estas certa, ke vi estas eĉ pli ol nur bonvena al Modesta. “

Candido levis sian hakilon kaj rekomencis labori.

II

Vespere, post la manĝo, Celso rulumis kelkajn cigaredojn por si, ŝovis ilin en la ĉemizan poŝon kaj grimpis malsupren al la rivero. Li sidiĝis en la akvon kaj montris nur la kapon plu por povi fumi. En la akvo li sidis, por ke la iksodoj, kiuj boriĝis en lian haŭton kaj kiuj estis tro etaj por elpiki ilin unuope, mortu. La akvo samtempe fridetigis la ardantajn moskitajn pikvundojn kaj la mordaĵojn de la ĉevalomuŝoj, kiujn lia korpo kaptis pro la laboro de la tago. La insektoj en la pluva sezono precipe emis vori, kaj kio estis eĉ pli terura, ili tiam ĉeestis en miloble pli granda kvanto ol en aliaj tempoj. La fumado de la cigaredo, dum li troviĝis en la akvo, gardis lin kontraŭ la moskitoj, kiuj tie ĉe la rivera bordo zumis en densaj svarmoj, kaj kiuj ŝatis la vesperojn same tiel, kiel la homoj, kiujn ili atakis.

Celso ne estis la ununura muchacho, kiu sidis en la rivero por ripozi. Je ambaŭ flankoj de li kaŭris viroj, solaj aŭ en grupoj.

Li apenaŭ kvin minutojn tie pasigis, kiam Martin Trinidad sidiĝis apud li en la akvon.

„He, Celso“, li diris, „donu al mi vian cigaredon por ekbruligado. “

„Kial vi ne ekbruligis ĝin antaŭe, antaŭ ol vi iris en la akvon?“

„Ĝi estingiĝis. “

„Cetere, de kie vi venis, companero?“

„Vi estas ĉi tie la ununura, Celso, al kiu mi diras tion. Mi venas de Pachuca. Tie, kie estas la multaj arĝentaj minejoj. Mi estis tie lerneja instruisto. “

„Lerneja instruisto, ĉu? Kaj nun ĉi tie en la monterio, ĉu?“

„Mi tro malfermis mian buŝon. Aŭ pli ĝuste dirate, mi disvastigis la veron tie inter la ministoj, plej ofte la patroj de la knaboj, kiujn mi havis en la lernejo. “

„Kian veron?“ demandis Celso suspekteme.

„La veron pri la diktatoro kaj pri popolaj rajtoj, kaj ke eeniu homo, kiel ajn prudenta li eble estas kaj kiom ajn li imagas esti la stiristo kaj gvidanto de popolo, havas la rajton subigi la opinion, la pensojn, la parolon, la volon de la homoj. Ĉar ĉiu homo havas la rajton diri, kion li pensas; kaj ĉiu homo havas la devon instrui ĉiujn aliajn pri tio, ke ili estas regataj malbone kaj je sia propra malavantaĝo, se li scias, kie la malbono serĉendas kaj kiel ĝi ŝanĝeblas. Ankaŭ, se la homo eraras aŭ malpravas, tamen restu la rajto al li diri tion, kion li pensas, kaj kiel laŭ li io fareblus pli bone. “

„Tion vi tie en Pachuca diris al la ministoj, ĉu?“ Celso rigardis lin de la flanko. Sed estis tro malhele por precize ekkoni la vizaĝtrajtojn de la parolanto.

„Mi diris al ili eĉ pluan. Mi diris al ili, ke ili ne iru en la minojn kaj ne laboru, por ke la minposedantoj nenion enspezu. Mi diris, ke ili postulu pli da salajro, kaj ke estu permesate al ili fondi sindikatojn, por elbatali siajn postulojn kiel grupoj, ĉar unu sola ne povas atingi ion. Unu viron oni pafmortigas aŭ metas lin en prizonon aŭ skurĝas lin ĝismorte. Sed, se ili ĉiuj postulas la samon kaj solidaras pri siaj postuloj, tiukaze oni ne povos pafmortigi ilin, ĉar ja neniu postrestus por labori kaj eligi la arĝenton el la tero. Kaj, se la minposedantoj volas havi arĝenton, tiukaze ili do devas doni al la mineros tion, kion la mineros postulas - aŭ ili ne laboru. “

Kaj kion la mineros diris, kiam vi klarigis tion al ili?“

„Ili ne iris al la laboro. Tiam venis soldatoj kaj dekopon el ili pafmortigis. Kaj poste la mineros ree laboris, ĉar ili ne havis sindikatojn, kiuj povus kunigi ĉiujn mineros. “

„Sed vin ili ne pafmortigis, ĉu? Tio estas stranga, ĉu ne ankaŭ por vi?“ Celso fariĝis denove misfidema.

„Ne, min ili ne pafmortigis. Ili trenis min en la kazernon, ĉar oni skurĝis minlaboriston tiom longe, ĝis kiam li diris, kiu flustris al ili tiajn pensojn en la kapon. Jen ili trenis min en la kazernon kaj diris, ke mi havu ĝin ne tiel bone esti pafmortigita kiel la dek mineros, kiuj ne sciis tion pli bone, ĉar mi ja tentis ilin. Dum tri tagoj ili turmentis kaj skurĝis kaj torturis min. Se unu el la serĝentoj estis laca, venis alia kaj atakis min kiel rabobeston. Morgaŭ, se estos hele, mi montros al vi la centojn de cikatroj, kiujn mi havas sur mia tuta korpo. Ili ĉiam postulis, ke mi kriu: 'Vivu don Porfirio!', sed tion mi ne faris, ĉar mi hatas la kacikon kaj deziras lian morton. 'Abaja, Porfirio!', mi kriis, se mi povis nur malfermi la buŝon, kaj: 'Que muere el Tirano! Abajo los Aristocratas!' kaj 'Viva la Revolucion de los Proletarios!' mi kriis. Ĉiam, kiam mi kriis tiel, ili kraĉis en mian buŝon aŭ draŝis min per siaj skurĝoj. “

Celso demandis: „Kaj poste vi skuis la polvon de viaj piedoj, ĉu?“

„Ne, eskapi mi ne povis, kiel fuĝi kun miaj disbatitaj membroj? Ili ŝtopis min kun eble cent aliaj viroj, instruistoj, studentoj, fabriklaboristoj kaj kamparanoj en fervojvagonon. Poste ni retroviĝis sur ŝanceliĝema ŝipo, kie ni estis pakitaj en nian propran merdon, sen lumo kaj sen aero. Tra luko ili ĵetis ŝimantajn tortiljojn al ni, pro kiuj ni pugnobatalis, ĉar la tortiljoj estis vere tro malmultaj kaj ni malsategis. Ankaŭ kuiritajn fabojn el kaldrono oni verŝis sur nin, kiujn ni devis kapti perbuŝe, sed kiuj firmgluiĝis sur niaj kapoj kaj sur niaj ĉifonvestoj, kiuj falis parte planken inter niajn gambojn. Per niaj ungoj ni gratis ĉiun fabon el la koto kaj manĝis ilin de la pedikohavaj kaj nelavitaj kapoj de niaj najbaroj, ĉar ni malsatis. Ni ne ricevis akvon, sed ili verŝis siajn pisositelojn sur nin. Poste ni alvenis en la koncentrejon en Jukatano, kie ni laboris sur la sisal-agavokampoj kaj devis konstrui stratojn. Kvardek viroj jungitaj antaŭ pezaj rulumaj stratcilindroj, kiujn apenaŭ dudek ĉevaloj trenus tra la ŝlimo, kaj jen oni eĉ skurĝis nin sub ardanta suno, kiu estis dekfoje pli varmega ol ĉi tie sub la verdaĵo de la ĝangalo. Ĉiutage dek el ni mortis, ili mortis pli rapide ol muŝoj. Ankaŭ inoj estis inter ni, oni skurĝis kaj turmentis ankaŭ ilin, enjungis ilin antaŭ la stratrulumoj kiel la virojn. Inoj de la tekstilaj fabrikoj de Orizaba. Tie el ĉiuj, kiuj rifuzis labori ĝis ricevo de pli alta salajro, ĉiu deka viro estis elektita en la vico kaj poste pafmortigita, ĝis ĉiuj remarŝis en la fabrikon kaj kiel puno ricevis malpli da salajro. “

„Kaj kiel vi do fuĝis el la koncentrejo de Jukatano?“ demandis Celso.

„Iutage ni mortbatis kvar policanojn, ili ĉiuj estis nur flavbekaj buboj kaj timmerduloj. Kiam ni jam mortbatis ilin kiel mordemajn hundojn, ni forkuris kiel simioj. Tridek el ni. La aliaj muchachos tro timis kaj ne forkuris kun ni. El la tridek granda kvanto estis rekaptita, kelkajn el ili mortpafis la postrajdantaj rurales, kiuj persekutis nin. Aliaj dronis, kiam ni transnaĝis riveron. Sed ni, la triopo Juan Mendez, Lucio Ortiz kaj mi, ni estis sufiĉe prudentaj forlasi la ĉefan straton kaj iri sur propraj vojoj. Ni alvenis en Campeche, kaj tiam fine proksimiĝis al tiu regiono, el kiu vi devenas. Tie ni renkontis don Gabrielon, la enganchador-on, kiu aperis al ni kiel protektanĝelo kaj, kiu kunprenis nin en la monterion. Ĉi tie serĉas nin neniu. “

Celso subridis. „Tio estas bona ŝerco de vi, companero.

'Ĉi tie serĉas vin neniu’. Certe ne! Ĉar, kiel vi intertempe ja certe jam rimarkis, vi ne eskapis. Vi revenis en la saman prizonon, ĝi nur ne nomiĝas koncentrejo de Jukatano, aŭ la mortovalo de Verakruco, sed monterio La Armonia. Aŭ ĉu vi ekkonis diferencon?“

„Jes“, diris Martin Trinidad, „mi ekkonis diferencon.

Estas ĉi tie pli aĉe ol en Jukatano. Tie ni laboris bone kaj malbone. Ĝuste tiel, kiel ni povis, je la pezaj cilindraj julumoj kaj ĉe la surŝutado de la vojoj. Dura laboro, multe da batoj kaj aĉa manĝo. Sed ĉi tie ĉiu devas atingi siajn kvar toneladojn por si mem. Kaj la pendumadon ili ankoraŭ ne eltrovis en Jukatano. Krome oni zorgis ĉiam pri du aŭ tri dekoj el ni precipe bone, por prezenti ilin, kiam alvenas usonaj ĵurnalistoj, kiuj aŭdis antaŭe sovaĝajn onidirojn pri kruelecoj. “

„Kiu estas ĉiu el la du kunuloj, kiuj fuĝis kun vi?“ demandis Celso.

„Juan Mendez estis serĝento ĉe la infanterio en Merida. Nun li estas dizertulo. “

„Kial dizertulo?“

„Iu kapitano estis ebria kaj nokte revenis en la kazernon. Juan havis pli junan fraton en la sama kompanio, li servis dum la unua jaro. Li gardis en la stalo ĉe la muloj de la mitrala sekcio. La kapitano tute ne apartenis al la stalo. Sed tamen li envenis, ŝanceliĝadis kaj insultis. Jen li deglitis sur la malsekaj mulomerdaj buloj kaj falis sur ilin. Li alvokis la gardiston, la fraton de Juan, vangofrapis lin kaj tiris lin al plenigita akvositelo. Tie li trempis la knabon tiom longe en la akvon, ĝis kiam la povra knabo estis morta. La kapitano estis vokita antaŭ milittribunalon. Ĉio, kio okazis al li, estis, ke li perdis monatsalajron kiel punon. Kiam li iris du tagojn poste preter stalpordo, saltis Juan Mendez al li kaj kriis: 'Vi murdis mian plej ŝatatan fraton. ' Ĉar la tribunalo ne punis vin, punos vin mi, por ke ree estu justeco surtere. ' Kaj antaŭ ol la kapitano povis defendi sin, Juan Mendez jam tratranĉis lian gorĝon. Lucio estis kaporalo, suboficiro, en la sama bataliono, kaj intima amiko de Juan Mendez. Ĉar ambaŭ kiel libervoluloj fariĝis membroj de la regimento kaj ambaŭ trairis ĉiam kune bonan kaj malbonan, Lucio ne lasis lin en la kaĉo, kiam Juan devis skui la polvon de la piedoj. Li diris, ke li tute same estus transmondiginta la kapitanon, se li estus havinta la okazon por tio, ke li tial fakte tiom kulpas kiom li, kaj, ke li iros kun li. Tial ili kune dizertis, tiel, kiel ili aliĝis kune la regimenton. Nedisigeble kiel Kristo y la Cruz. Ni renkontiĝis en Tabasko, kaj kiam ni trovis, ke ni havas la samajn ideojn, ni decidis, ke ni kune vojaĝu kaj atendu, kio okazos al ni. “

Tiumomente diris Celso: „Kial vi rakontas tion ĉion al mi? Kial tio koncernu min?“

„Tute simple. Ĝi koncernas vin tiel, kiel nin. Jen, kial mi rakontas ĉi tion al vi. Mi scias, ke vi havas la samajn pensojn kiel ni. Kaj mi pensas, ke ni jam ne tiom malproksimas de tio. “

„De kio malproksimas?“

„De la tago, kiam ni reordigos ĉion. Kiam ni foje komencos per tio, ke ni pendigos kaj ĉesos esti pendigitaj. Ne supozu, ke mi estis sola en Pachuca. Kaj tion, kio mankis al mi je konoj, tion mi lernis en Jukatano. Eĉ, kvankam oni neniam sciis, ĉu la najbaro metita dekstren aŭ maldekstren sur petaton apud vin estis sendita por orelumi vin kaj poste flustri la aŭditan al la rurales. Tie, kie oni metis tiom da miloj de homoj en koncentrejojn, en mortovalojn, en prizonojn, kaj ĉiujn pro la sama ideo, la lando jam flamiĝemas. Mi scias ankaŭ tute bone, kvankam ĉiuj gazetoj kontestas tion, ke en la nordo la lando jam ekflamiĝis kaj brulas kaj ke, la Caŭdillo, la olda kaciko, kiu nomas sin savanto kaj protektanto de la nacio,,lenigis jam siajn pantalonojn pro timo ĝis la rando. Li eĉ ne plu kuraĝas iri sur strateton sen tio, ke kvindek specialaj korpogardistoj ĉirkaŭas lin. Kiu sciu? Eble jam nun, kiam ni parolas pri tio, la neanstaŭebla,kiel li nomiĝas, estas eksigita kaj rampis sub la liton. Ju pli kruela estas tirano, des pli li estas fi-mizera timleporulo, se li foje ricevis puŝon sur la nukon. Mi legis librojn, grandan amason da libroj, Celso. Fidu al mi. Kaj mi legis multe pri revolucioj kaj ribelo. Estas ĉiam la sama afero. Tiraneco daŭras dum certa tempo, ĉiam nur limigitan tempon, kaj se ĝi plej brutale kondutas, ĝi estas plej proksima al sia renversiĝo. “

„Domaĝe, Martin, ke mi ne povas legi“, diris Celso. „Mi povas ĝuste nur skribi mian nomon, kaj eĉ tiun sufiĉe malbone. “

„Eble mi povas helpi al vi, kaj al kelkaj aliaj muchachos, lerni legi kaj skribi. “

„Certe vi povus tion, kaj kiel volonte mi farus tion, tion mi ne povas diri al vi. Oni sentas sin tiel stulta en la mondo, se oni ne povas legi kaj skribi. Se ni havus nur tempon, nur iomete da tempo, tiukaze ni povus fari multon kaj multon lerni, kio estas utila al ni kaj ĝojigus nin. Andreo, mia kamarado, boyero, bone povas legi kaj skribi, kaj li ofte diris al mi, ke en libroj estas troveblaj tiel mirinde belaj historioj, kiujn neniu povus rakonti. Sed nur por tiu, kiu povas legi, vekiĝas la libroj kaj ekvivas; kaj por tiu, kiu ne povas legi, libroj estas nur kungluitaj paperfolioj. Andreo estas la muchacho, kiu instruis min, kiel skribi mian nomon. Sed Andreo plej ofte dormas en alia kampadejo por esti proksima al la bovoj. Kiam li revenas en ĉi tiun kampadejon, tiam estas malfrue kaj ni estas lacaj. Tempo estas tio, kio mankas al ni. Nur iom da tempo kaj malpli da dura streĉiga laboro. Por ke ni povu pensi foje ankaŭ pri ni mem kaj ne nur gapi al la tero antaŭ ni aŭ alikoken kiel bovoj, kiuj maĉas kaj maĉas kaj gapas kaj gapas kaj tiras kaj tiras, kvazaŭ ili ne scius, kion fari aldone, krom forpeli per la vosto la muŝojn de si. De tempo al tempo mi pensas, ke ni vivas pli aĉe ol bovoj. La bovoj eble ne scias tion pli bone, sed ni scias, ke ĉio povus esti pli bona, ĉar ni vidis vilaĝojn kaj urbojn kaj aliajn homojn, kiuj ne vivas tiel aĉe kaj ne estas tiel needukitaj kiel ni. “

„Mi volas diri al vi aferon ankoraŭ tute novan, Celso, aferon, kiun scias nur mi kaj neniu alia. “

Celso ree provis esplori la vizaĝtraĵojn de sia najbaro sidanta apud li en la rivero. Sed estis tro malhele. Li suĉis forte je sia cigaredo, kiu eklumis kaj prilumis mallonge la vizaĝon de Martin. Martin ĉirkaŭrigardis, ĉu eble iu alia viro esats tro proksime kaj eble eĉ povus aŭdi, kion li intencis diri.

Li ŝovis sin pli proksime al Celso: „Kion ili diris tie supre en la oficina pri la malbonŝanca akcidento de don Acacio, estas mensogita. “

„Kion vi volas diri per tio, ke ĝi estas mensogita?“

„La afero okazis alie. Ili nur ne volas, ke ni sciu la veron. Ili terure timas, ke ni povus imiti tion. “

„Kion imiti? Ekparolu do. Neniu aŭdas nin, kaj se jes, mi batas lin tiom sur la fi-buŝon, ke li dum tuta semajno ne plu povos malfermi ĝin. “

„Pascasio kaj Urbano fuĝis, tion vi scias. Sed kion vi ne scias, tio estas, ke Pascasio, kiam li estis kaptota, La Mecha-n mortbatis per ŝtono, kaj ke El Faldon poste pafmortigis lin, ĉar Pacasio kun revolvero atakis lin. Urbano rakontis tion ĉion al la edzino de la kuiristo, kiam li sidis tie kaj devis atendi, por ke don Acacio povu skurĝi lin. Kaj kion tiam Urbano faris, kiam don Acacio malsupreniris, tion vidis mi kaj neniu krome. Kiam don Acacio ne memgardis, Urbano saltis al li, fermŝnuris lin al la arbo tie transe kaj elpikis liajn okulojn, per dorno. “

„Ĉu vere? Ĉu tio estas certa?“

„Mi vidis tion de ĉi tie supre, kiam mi alvenis por ŝanĝi mian hakilon en la bodega. Kaj post kiam tio okazis, ligis Urbano grandan ŝtonon al sia pantalono kaj iris en la riveron, kie li tuj dronis. Tion ili supre ne scias. Ili pensas, ke li fuĝis denove. Kaj duopo persekutas lin. Don Acacio kvazaŭ freneziĝis, ĉar li ne plu havis okulojn, kaj tial poste sin mem pafmortigis. “

„Ĉu vi vidis tion?“

„Ne, sed Epifanio, la knabo, kiu servas en la oficina kaj en na bangaloj. Li vidis tion, tra fendo, ne kiel don Acacio pafmortigis sin, sed tuj, kiam li aŭdis la pafon, li kuris tien, al la fendo kaj vidis, kiel don Acacio kaŭris antaŭ la lito kun la revolvero en mano. Poste ili malfermrompis la pordon, ĉar li riglis la pordon per trabo. “

Celso fajfis kelkajn fojojn. Poste li diris: „Ha, Martin Trinidad, tio estas gajiga, tio plaĉas mi. “

„Tio ankoraŭ ne estas ĉio, kion mi scias. “ Martin ŝoviĝis ankoraŭ pli proksime al li kaj parolis nun tute mallaŭte plu. „Tiuj tie supre pensas, ke Urbano forprenis la revolveron kaj la zonon kun la kartoĉoj de don Acacio, kaj ke li fuĝis. Tiel tio ne estas. Urbano ja certe eltiris la revolveron kaj ĵetis ĝin flanken. Sed li lasis kuŝi la revolveron, ĉar li ŝajne ne sciis, kiel uzi ĝin. Li estis tro stulta. Kiam Urbano jam iris en la riveron, mi kuris fulmrapide malsupren, levis la revolveron kaj dekroĉis la kartoĉozonon de don Acacio, kiu ja ne plu povis vidi.

„Vi havas la revolveron kaj la kartoĉojn, ĉu?“ Celso demandis mallaŭte, sed ekscitite kaj raŭke.

„Jes, mi havas la revolveron kaj la kartoĉojn. Mi ĉion enfosis en la sablon. Imagu, Celso, per tiu ĉi revolvero povos ni, vi, mi, Juan Mendez kaj Lucio Ortiz, fari multon. “

„Ĉu ili ambaŭ scias, ke vi havas la revolveron?“

„Neniun vorton. Vi estas la ununura al kiu mi diris tion. Ni povus nun tute bone eskapi. “

„Tion ni povus tute bone. Sed mi pensis centfoje pri tio. Helpus al mi nenion, se mi forkurus. Ĝi ankaŭ al vi ne helpus. Ni ĉiuj devos forkuri, ĉiuj je la sama tago, kaj ĉiuj ni devos ĵuri, ke ni neniam permesos repeli nin kaj prefere mortos ol denove veni ĉi tien. Plej bone estus, ĉiujn ĉi tie, kiuj ne estas muchachos, mortbati. Se ni lasos vivi ilin, ŝanĝiĝos nenio. Jen ĉio restos tiel, kiel antaŭe, kaj iutage ili nin ĉiujn havos ree en la kaptilo. Nur unu kaj ĝusta afero helpas. Unuopulo povas ŝanĝi nenion kaj fari nenion. Ni ĉiuj devas fari tion, kaj samtempe, aŭ tute ne. Mi centfoje povis forkuri, sola, aŭ kun Andreo aŭ Santiago kaj Fidel kaj Matiaso, kun ĉiuj ĉi ĝustaj muchachos. Sed ni ĉiam denove kaj denove diris al ni, ke ni devos neniigi ĉiujn monteriojn, ĉion detrui, ĉion ĝistere bruligi, mortbati ĉiujn patrones kaj capataces, alikaze tio ne havos sencon. Se ni solaj irus, tiukaze ni estus poste nur malĝojaj, ke ni ĉiujn tiujn muchachos, la malfortajn kaj la malgrandajn kaj la stultajn, ĉi tie postlasis en ilia mizero. Ni estas la fortaj, vi kaj mi kaj Andreo kaj via Juan kaj via Lucio. Ni devas helpi al la aliaj, kiuj ne estas tiom fortaj. Kun la helpo de la malfortaj kaj timemaj kaj pro timo dentklakantaj kaj obeemaj la patronoj povus restariĝi, kaj se ili estos restariĝintaj, ili tiam ankaŭ denove povos regi nin, kaj pli terure ol antaŭe. Nin, kiuj ni supozis nin tiom fortaj. “

„Vi estas multe pli saĝa ol mi supozis antaŭe, Celso. “

„Ne pensu, ke mi elpensis ĉion ĉi sole. Mi estas forta, sed la elpensado por mi estas peno. Tion ni ĉiuj kune elpensis, Andreo, Pedro, Santiago kaj ĉiuj, kiuj vidis pli de la mondo ol nur sian vilaĝon kaj nur la bienon, kie ili naskiĝis. Kaj nun ankoraŭ vi aldoniĝas, lerneja instruisto kaj du soldatoj, kiuj same tiel pensas kiel ni. Vi al ni vere mankis. Vi devas nun pensi pri tio, kiel ni komencu tion kaj kiam. Domaĝe, ke Urbano sin dronigis. Damnite, tiu estis vera ribelulo, tia, kia ni bezonas ilin. Tio ĝis nun neniu kuraĝis, ŝtelire proksimiĝi al patrono kaj elpiki ties okulojn. Mi ne scias, ĉu mi ekkuraĝus tion. Sed eble tamen. Dependas de tio, ĉu vi precize atingis la punkton, kiam vi diras al vi, tio estis ĉio, kion mi ankoraŭ iel povis elteni ĝis nun, sed nun fariĝis jam unu bato tro, kaj tial mi nun ekatakos, tute indiferente, kiom kostos al mi, nur por fine fari finon al tio. “

III

Martin Trinidad maĉadis la restaĵeton de sia cigaredo, elkraĉis ĝin kaj leviĝis ĝemante el la akvo.

Celso trempis sian kapon profunde en la akvon, gargaris brue, sputadis ĉiudirekte, viŝis la gutantan akvon el la longa hararo kaj el la vizaĝo, li ekstaris, rektiĝis, etendis la brakojn longe antaŭen, refaligis ilin, dum certa tempo ankoraŭ tretadis kaj baraktiĝis en la akvo. Poste li iris renkonte al la sabla bordo. „Mi sentas min kvazaŭ spongo de la longa sidado en la akvo. Sed mi certas, ke eĉ ne unu iksodo plu vivas, ĉiuj pikvundoj de moskitoj fridetiĝis, kaj tio, kio ankoraŭ postrestis de la lasta pendumado en formo de ŝvelintaj strioj, ree kunkreskis. “

Kiam ambaŭ surgrimpis la bordan deklivon, diris Martin Trinidad mallaŭte: „Vi kompreneble diru nenion pri tio, kion mi rakontis al vi, Celso, eĉ ne al Andreo. Al Juan kaj Lucio mi ne parolis pri tio. Nur vi scias tion. Ĉiuj muchachos ĉirkaŭ ni supozu, ke ni estas stratvagabondoj aŭ punkaptitoj, aŭ kion ajn ili eble krome pensas pri ni. Mi volis nur atingi, ke vi sciu, pri kio temas en nia kazo,,aj, ke ni pensas kaj celas tute la saman, kion vi pensas kaj celas. Iru vi plu vian vojon kaj ni nian, kaj publike ni ne konas nin. Kaj se la danco ekos, vi scias, ke mi protektos vian dorsan flankon, se vi staros en la fronto, kaj ke mi prenos la fronton, se vi protektos la dorsoflankon. Kaj, se nia triopo, Juan, Lucio kaj mi kondutos tiel, kvazaŭ ni starus flanke de la patrones, jen sciu, ke mi protektas la dorsflankon kaj starigos la kaptilon. Eble tio daŭros du monatojn, eble eĉ ses da ili. Sed mi scias, ke tio ne daŭros tutan jaron. Ekstere en la lando ardetas, kaj en ĉiuj anguloj lekas jam la unuaj flamoj alten. Tio estis la plej grava, kion mi volis diri al vi. La militkrio nomiĝas: „Tierra y Libertad!“ Teron kaj liberon! Kaj krome: „Abajo la dictadura! For la diktaturon!“

„Ne tiel laŭte, frateto“, diris Celso mallaŭte. „Ne tiel laŭte jam nun. Ankoraŭ ne. Sed, se ni iam krios el plena brusto 'Libertad', tiam manku eĉ ne unu viro al ni!“

Kaj same tiel, rapide respondis Martin Trinidad: „Ni bezonas nek flagojn nek standardojn. Kion ni bezonas, estas nur medolo en la ostoj. „Tierra y Libertad!

Tierra y Libertad!“ respondis Celso kiel Bonan-nokton-saluton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.