La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
„Ne nur eskapi vi volis, chamulano, vi volis eĉ ŝteli la kanuon“, ŝrike kriis don Feliks al Candido, kiam oni kondukis lin al li por la verdikto. Don Feliks ordonis, ke Candido, lia knabo kaj la fratino, kaj ĉio, kion li havas, estu kondukata al li, por ke li foje povu montri mem je ekzemplo, kiel oni traktu kontraktrompintojn.
„Tio fariĝas ja nun ĉi tie jam daŭra kutimo, la fuĝado kaj la posta rezistemo“, li kriis kolerigite al Candido, kiu humile staris antaŭ li. „Ribelemo kaj ribelo ĉi tie en la monterio, ĉu? Ĉu estas tiel?“ li kriis.
Proksime de li staris kvar capataces. El la kabanoj venis la metiistoj kaj en la pordoj de la brandotavernoj staris viroj kaj inoj. Sed neniu kuraĝis proksimiĝi.
„Kaj vi, eta putino, ankaŭ vi volis fuĝi, ĉu?“ diris don Feliks kaj pli proksimiĝis al Modesta, suprenpuŝante ŝian mentonon. „Sed nun vi ne plu eskapos de mi. Mi bezonas,Perdonenos, Patroncito, por Dios Santo!“ petegis Candido: „Pardonu al ni ĉifoje, patronĉĵo mia, pro Sankta Dio. Ni certe denove ne faros tion. Mi havis tiom da hejmsopiro, pro mia kara filo, kiu estas morta en la rivero. Kaj mi esperis trovi lin ie tie en la rivero, kie li eble savis sin. Sed mi lin ne trovis. Pardonu al mi, patronĉĵo!“
Pedrito, la knabo, bandaĝita per ĉemizoĉifono, kiun Modesta deŝiris, komenciis plori, kiam li aŭdis petegi sian patron al la mastro. Li surgenuiĝis kaj levis siajn manojn, premante ilin plate reciproke unu al la alia, tiel, kiel li lernis tion de sia patrino, se oni preĝas en preĝejo antaŭ la bildo de Dipatrino. „Pardonu al ni, kara dolĉa ĉefĉĵo, ni certe kaj ververe neniam denove faros tion. Ni estis nur tiom malĝojaj, pro mia kompatinda frateto. “ Li konfuzis la vortojn kaj parolis parte en la cocila kaj parte en mallerta hispana.
„Tenu fermita vian grimacotruon, Chamaco!“ diris don Feliks kaj forte batis lin per la vipo, kiun li antaŭe apogis dekstramane al la kokso, transverse de la vizaĝo tiel, ke eur ĝi ekmontriĝis larĝa sangostrio.
Candido, skuante sian kapon, kvazaŭ li ne povus kapti certan hororon rapide proksimiĝantan, surgenuiĝis kaj levis preĝante siajn manojn tiel, kiel Pedrito faris tion. Li ne plu pensis pri si. Li pensis nur pri tio, kiel helpi al la knabo.
Nun ankaŭ Modesta surgenuiĝis. Ŝi klinis profunde la kapon kaj movadis la longe kaj plate kunpremitajn manojn en la alto de sia frunto supren-malsupren, kvazaŭ ŝi preĝus kun ardo sen laŭta parolo antaŭ figuro de sanktulo. Fine ŝi ŝajne trovis la vortojn, ĉar ŝi komencis murmuri: Misericordia, PatroncitoT Sed ŝi parolis tiom mallaŭte, ke certe nur Candido komprenis ŝin.
Ŝi estis nudapieda kaj havis nenion sur sia korpo krom hejmteksita jupo el nigra kruda lano. Ŝiaj gamboj estis nudaj ĝis la genuoj, kaj ŝiaj brakoj ĝis la kubutoj. Sed ŝi kunkaŭris nun tiel, pro sia humilo kaj sia petegado pri kompato, ke nur ŝia kapo kun la longa kaj taŭzita nigra hararo elstaris de la truita lanbulo.
„Eĉ pardonon vi celas, pedikohavaj fiaj kotuloj?“ vokis don Feliks kaj kroĉis fortan baton al Candido, kiu trafis lin nur sur la profunde klinitan dorson. Candido akceptis la baton sen movo. Li atendis pluajn batojn.
„Ĉiutage ĉi tie estas ribelemo kaj ribelo!“ kriegis Don Feliks kaj koleriĝis ĝis ruĝiĝo. Li batis Candidon je dua fojo: „Vi ĉiuj pli impertinentiĝas ĉiutage, vi kantas eĉ ribelajn kantojn malantaŭ mi en la nokto. Tio ankoraŭ mankis ĝis nun. Sed ankoraŭ la mastro estas mi ĉi tie. Kaj mi estos plu la mastro. Kaj eĉ, se mi pro tio devus mortaĉi kaj vori mian propran merdon. Mi estas la mastro. Kaj vin, pedikohavaj bastardoj, mi instruos, ke vi ne forkuru, kiam plaĉas al vi. De mi neniu forkuros plu, tion mi ĵuras al vi ĉe ĉiuj sanktuloj. “
Li ĉirkaŭrigardis kaj serĉis iun el la capataces: „He, Gusano!“
„A sus ordenes, Jefe!“ El Gusano alsaltis kun longaj paŝoj. „Eltiru vian tranĉilon!“
El Gusano portis en kruda leda ingo fortan ĉastranĉilon je sia zono.
„Fortranĉu de tiu hundeca chamulano la orelojn!“ li komandis.
Esploreme kaj hezitante El Gusano rigardis vizaĝen al don Feliks.
„Ĉu vi ne obeas, se mi komandas ion al vi, kojoto, aŭ ĉu mi ankaŭ vin ektraktu?“ Don Feliks ĵetis sian manon kun la vipo alte enaeren.
El Gusano saltis al Candido kaj tuj poste ĵetis ties orelojn kun gesto de naŭzo vaste for de si.
Candido, ankoraŭ nun surgenue kaj profunde kliniĝinte, ne defendiĝis. Kiam la malhela abunda sango sur la kolo fluis malsupren, li movis nur la kapon por malhelpi la glutadon de ĝi.
„Kial vi ne manĝaĉas vian propran sterkosukon?“ vokis don Feliks. „Vi manĝas ja ankaŭ viajn proprajn laŭsojn kaj grasigas vin per ili. Jen vi povas manĝaĉi ja ankaŭ vian propran pusan sterkosukon, kanajla chamulano. “
Li forte tretis Candidon per piedo tiel, ke li renversiĝis sur siaj genuoj. Lante li rektiĝis denove kaj provis rampi iom malantaŭen.
„Gusano!“ vokis don Feliks denove. „Kie vi estas, he?“
„Aqui, Jefe, a sus ordenes. “ El Gusano proksimiĝis kaj paŝis flanken de sia mastro.
„Ĉu vi ne sufiĉe rapide povis denove eningigi vian tranĉilon?“ kvazaŭ bojis don Feliks al li.
„Ankaŭ de la knabo la orelojn for!“ li komandis koncize. „Mi volas vidi, ĉu mi povos reordigi kaj retrankviligi la kampadejon. Ek, antaŭen, fortranĉu la longajn orelojn de la bastardo, kiel suveniron. “
Kiel jaguaro saltis tiumomente Candido supren kaj ĉirkaŭbrakis sian knabon. „Kanajlo, ree surgenuen!“ ekhurlis don Feliks, „aŭ ĉu mi fortranĉigu ankoraŭ la nazon de la knabo kaj dehakigu liajn fingrojn? Tio fine foje helpus. “
Candido ankoraŭ nun ĉirkaŭbrakis sian filon:“
Patroncito, Jefecito, por la Santisima, ne mian knabon, fortranĉu miajn nazon kaj manojn, sed ne al mia knabeto. “
„Viajn manojn, ĉu? Tio plaĉus al vi. Sidiĝi kaj laborigi aliajn por si, ĉu? Viajn ungojn mi bezonas, sed ne la orelojn de via putina filo. Ek, Gusano, aŭ ĉe Dio en la ĉielo, mi deŝirigos ankaŭ viajn viŝĉifonajn orelojn!“
El Gusano tretis per siaj botoj Candidon kun ĉiuj siaj fortoj en la stomakon, tiel, ke la indiĝeno renversiĝis kaj disiĝis de sia filo dum sekundo. El Gusano kaptis lin per longe etendita mano kaj kaptis brakon de la knabo.
Sed nun Modesta ekhelpis al li. Per unu salto ŝi ekstaris, kaptis la knabon, kaj forkurante trenis lin kun si.
Sed El Pulpo, unu el la plej brutalaj inter la capataces, staris malantaŭ ŝia dorso. Li krude tiris la knabon el ŝiaj manoj kaj puŝis lin al El Gusano tiel, ke li longe etendite stumblis kaj falis antaŭ ties piedojn.
Tuj Modesta ĵetiĝis sur la knabon kaj kovris lin laŭ ties tuta longo.
Don Feliks kliniĝis, kaptis ŝian nukon per forta mano kaj rapide tiris ŝin supren al si.
„Nur ne timu, sovaĝa putineto mia, viajn orelojn kaj nazon mi ne detranĉos. Tiuj al mi tro bone plaĉas. Vi venos al mi, putineto mia, kaj malfermos por mi viajn stilzojn. “
„Ĉion laŭplaĉe, Patroncito, ĉion, kion vi volas. Tute je via servo, Patroncito. Sed ne la kompatindan knabon, ne la kompatindan etan knabon. “ Ŝi surgenuis kaj kroĉiĝis al don Feliks.
„Tion vi esus devinta diri pli frue, putineto. Nun estas jam tro malfrue. Kaj kion mi volas havi de vi, tion mi prenos de vi ankaŭ sen via oferto. “
Modesta, ankoraŭ surgenue, turnis sian rigardon, kiam ŝi aŭdis diri don Felikson, ke estas jam tro malfrue.
Surgenue ŝi rampis al la knabo, levis sian lanveston tiel, ke ŝia korpo nudiĝis ĝis la koksoj kaj kvietigis la sangon, kiu jam fluis sur la vangoj de Pedrito.
„Kaj tiel“, kriis don Feliks nun tiom laŭte, ke ĝi aŭdeblis sur la tuta vasta kampo de la oficinas, „kaj tiel okazos estontece al ĉiu ĉi tie, kiu provos fuĝi de ĉi tie aŭ ribeli, aŭ nokte kanti impertinentajn ribelajn kantojn kaj kraĉos impertinentajn parolojn. Mi estas la mastro ĉi tie kaj mi estos plu la mastro, kaj ĉi tie oni laboru, nenion krom laboru. Por tio vi ĉeestas. Por labori kaj por nenio alia. Diboĉi kun putinoj, drinki kaj komandi mi povas mem. Por tio mi ne bezonas helpon de iu ajn. Ne forgesu tion!“
Li tiris sian kartoĉzonon je truo pli firme al la ventro, ŝovis la ingon de sia pistolo iom pli proksime al sia dekstra mano kaj poste iris kun lantaj kaj memcertaj paŝoj al la bangalo, survoje ekbruligante cigaredon al si, dum li kontente kantis ion al si mem.
Je la vespero li vokis la kuiriston al si kaj diris: „Vi ja konas la chamulanon, tiun kun la fortranĉitaj oreloj, kiu volis fuĝi kaj ŝtelis kanuon. Diru al li, ke li ne plu havas rajton je siaj porkoj. La porkojn oni buĉos en la sekva semajno, por ke estu pagataj la kostoj, kiujn kaŭzis lia kaptado al mi. Por kio li bezonas porkojn? Li estas mem sufiĉe da porko. “
„Tiukaze mi fine povos foje antaŭmeti al vi bonaĵon, patrono“, respondis la kuiristo ridante.
„Venu al mi, jen, prenu bone surmetitan gluton. “ Don Feliks ŝovis la botelon al li.
Mil gracias, Patron. Vi estas tre bonkora, tre bonkora. Milfojan dankon!“
Okazis je la sekva tago - ankoraŭ dum la antaŭtagmezo.
Candidon oni jam resendis al la nova kampadejo. Sed Modesta kaj la knabo pro la ordono de don Feliks devis postresti en la centra kampadejo. Don Feliks klarigis tion per tio, ke li diris, ke la fratino tentos fuĝi Candidon. Se ŝi ne estas ĉe li, li ne forkuros, sed unue venos al la centra kampadejo por kunpreni ŝin. Aldone li ordonis, ke Modesta helpu al la kuiristo. Krome ŝi ricevis la komision ĉiutage purigi la bangalon, en kiu loĝis don Feliks. Por ĉiuj ĉi laboroj Modesta ricevu du realojn ĉiutage kaj la manĝon, ĉar laŭ li tie neniu rajtas manĝi kaj vivi, kiu ne laboras. Ankaŭ la knabo laŭ li ja estis jam sufiĉe granda por perlabori sian manĝaĉon. „Li nun ja pli rapide lernos“, aldonis Feliks, „kaj pli bone lernos, ĉar li nun pli bone povas aŭdi, de kiam liaj oreloj estas metitaj flanken. Li entute ĝoju, ke neniu plu povos tiri ilin. “
Celso laboris ĉe la arboj. La regiono, en kiu li laboris kun ok pluaj hakistoj, malproksimis ĉirkaŭ unu kaj duonon da horoj piede de la oficinas. La vojdistanco forprenis tro multe da tempo de ili. Tial la viroj provizore starigis etajn kabanetojn, kie ili dormis, kaj de kie ili nur dufoje ĉiusemajne iris al la ĉefkampadejo por akcepti novan manĝon, interŝanĝi hakilojn aŭ por denove ŝlifi ilin.
La gravaj septembraj pluvoj estis komencontaj kaj post malpli ol tri semajnoj komencu la flosigado. Ili komenciĝos unue en tiuj regionoj, kiuj estas pli malproksimaj de la ĉefaj riveroj kaj kie la altaj akvoj pli rapide malaperas teren, kaj kie tial la akvo ĝuste nur tri aŭ kvar tagojn ŝvelas kaj sufiĉe fortas por povi flosigi trunkojn. La regionoj, kiuj estis pli proksimaj al la malgrandaj kaj grandaj riveroj, ankoraŭ havis tempan provizon, ĉar tie la akvo dum dek, ja dekdu da semajnoj estis sufiĉe alta por flosigi trunkojn.
Fariĝis ekstreme varmege kaj preme. En la densa ĝangalo, kie Celso kaj ties kunuloj nun laboris, la aero ostis malseka, peza kaj sufokiga. Ju pli proksimiĝis tagmezo, des pli malfacila estis por la viroj teni sin rektaj kaj ĉe tio eĉ dure labori. En la malfermaj prerioj la pluvotempo estas la plej bela kaj plej freŝa jarsezono. Sed ju pli longe daŭras la pluvotempo en la ĝangalo, des pli proksimiĝas la mallonga periodo dum tri aŭ kvar semajnoj, en kiu dum dudek kvar horoj sesfoje ĵetiĝas akvotorento teren, kiu plenigas la teron per du aŭ tri futoj da akvo, la estado de la homoj kaj bestoj, kiuj kutimiĝis al la kunvivo kun homoj, fariĝas infera turmento. La turmento por homo estas jam sufiĉe granda, se tiu troviĝas sub tegmento kun malfermitaj pordoj en ĉiuj kvar vandoj, balanciĝanta sur hamako, fumanta, kaj povas dormemi. Sed se la homo, eĉ se li estas indiĝeno kaj kiel indiĝeno kutimiĝis al la ĝangalo, dum tiuj semajnoj devas streĉe labori, tiukaze la turmento dum lia ĉeesto estas obligita dekfoje.
La grundo, dense kovrata per la softaj tavoloj de putriĝantaj plantoj kaj folioj, ne plu kapablas sorbi akvon kaj tralasi ĝin. La akvo ne plu moviĝas kaj nur per vaporigo estas eltirebela. Sed la ardantaj sunbriloj, kiuj, tuj, kiam pluvelverŝiĝo estas finita, denove urĝe penetras tra la nuboj kaj dum surprize mallonga tempo solvas ilin, ne atingas la tersurfacon, kie staras la vastaj flakoj de alta akvo. La ĝangalo estas supre en la pintoj de la praarboj tiel dense kunkreskata kaj kunteksata, ke nur hazarde, se brizo trairas sur ĝi, trabaraktiĝas kelkaj perditaj sunbriloj. La pluvo de la pasinta semajno donis al la ĝangalo tiom da kreskoforto kaj bonstateco, ke ĉirkaŭe troviĝas densa teksaĵo de verdaj plantoj kaj folioj. La tero post kelkaj tagoj kovriĝas per dika arbustaĵo, sub kiu malaperas ĉiuj padoj. Neniu venteto penetras en la densejon.
Tiel regas sub la kunkreskiĝinta tegmento malseka, sufokiga varmego. La ŝvito torentas de la homaj korpoj. La aero estas tiel malseka, ke ĝi povas sorbi eĉ ne guteton de la ŝvito, kiel ĝi faras tion tiel bonfartige kaj tiel voleme en malferma tereno, kie blovas en la ombro de ĉiu arbo agrabla brizo, estigita per la eterna interŝanĝo de la varmega aero kun tiu, kiu ne estas trafata de la sunbriloj. En la ĝangalo fluas la ŝvito seninterrompe en la okulojn kaj trans la vizaĝon, kaj ĉiu dua mankapto servas al la forviŝado de ŝvito, ĉar ĝi kaŭzas bruladon de la okuloj kaj pli malbonigas la vidadon.
Tiu bolanta malsekeco sub la densa foliara tegmento, dum oni staras ĝis la koksoj en la malseka verdo, kaŭzas, ke homo fariĝas tute obtuza kaj peza. Estas kvazaŭ oni havas pezan ŝtonon sur la nuko, ŝtonon, en kies interno kirliĝas gasoj, kiuj intencas trarompi la eksteraĵon. Oni volus forkuri. Sed kien ajn oni turniĝas, ĉie estas la sama densa foliara tegmento, la sama sufokiga, premega kaj varmega malsekeco, la sama kunpremiteco de la spiro.
Ĉi ĉio kapablas senfortigi homon, obtuzigi liajn sensojn kaj prirabi tiun de ties juĝkapablo. Ĉiun baton, kiun faras la caoba-viro per sia peza hakilo kontraŭ la dure fera ligno de la faligenda arbo, ŝajnas al li esti la lasta, kiun li ĝuste ankoraŭ kapablas plenumi, kaj tia estas lia perceptado: antaŭ ol li svingigos la hakilon por la sekva bato, li renversiĝos, senzorgeme pri tio, kio povus okazi al li. Sed per tio la turmentoj de la homo ankoraŭ ne estas elĉerpitaj. Ju pli profunde la naturo troviĝas en la pluvsezono, des pli naskkapablaj fariĝas ĉiuj ĉi bestoj, reptilioj kaj insektoj, por kiuj la pluvsezono estas la aeleviĝa festo. Moskitoj svarmas kaj pikas la tutan jaron en la ĝangalo. Ili ŝajne neniam mortas aŭ pasas. Se iuj el ili finas sian vivokuron, la novaj estas jam naskitaj. Sed nun, en la pluvsezono ili venas ne kiel svarmoj sed kiel armeoj. Sango estas rara, sed la plej ŝatata frandaĵo por tiuj eterne malsataj armeoj. Kaj ili venas en la formo de ĉiuj specoj, kiujn bestaĉa infero iel povis eltrovi, por ŝarĝi per tiu aĉa plago la vivon de la homoj surtere tiel, ke la paradizo fariĝas strebinda al ili. Kaj venas la etaj nigraj muŝoj, kiuj je ĉiu mordovundo postlasas sangovezikon, kiu kaŭzas neelteneblajn dolorojn; kaj ili venas en tiaj grandaj svarmoj, ke oni havas post horo kvincent tiajn sangovezikojn tie, kie la haŭto estis nuda, aŭ kie ĝi estis kovrita per maldika ŝtofo. Kiel densaj buloj venas krome la grandaj mordomuŝoj, grandaj kiel krabroj, sed voremaj kiel junaj ratoj. Ju pli da moskitoj kaj muŝoj svarmadas, des pli multiĝis grandaj kaj malgrandaj araneoj, skorpioj kaj miriapodoj, kiuj estigas abscesajn vundojn sur la haŭto. Serpentoj, kiuj ŝajne nur atendas, ke la nuda piedo de indiĝeno tre proksimiĝu tien, kie ili kaŝiĝas embuske en la profunda verdo sur la tero. Kaj firmkroĉiĝinte sur fortaj branĉoj, ripozas jaguaroj kaj pumoj, kiuj fortiĝis kaj jetoliĝis pro la bona kaj abunda nutrado, ili embuskas, ke sub la branĉo aperu knabo, kiu devas atenti sian laboron, kaj tial ne havas la tempon rigardi supren. Salti sur knaban nukon la jaguaro ŝajne rigardas kiel bonvenan sporton, kiu promesas al li bonan kaj ne ĉiutagan manĝon, sed al la knabo signifas tio eble heroan, eble hororigitan adiaŭon de Tero.
Dum la pluvsezono por la muchachos apenaŭ eblis labori ĉirkaŭ tagmezo. Ili tiukaze disipis tro da forto, duoble tiom da forto, kiom kostis en la matenaj horoj aŭ posttagmeze, por plenumi tiun laboron.
Tial ili faris kutimon el tio, antaŭ la matena krepusko, kiam ili iris al siaj laborlokoj, trinki nur kafon kaj manĝi kelkajn tortiljojn, dum ili manĝis pli longe nur tagmeze. Tiel ili povis eviti sian duran laboron en la plej neelteneblaj horoj de la tago.
Tie en la campecito, kiun la muchachos nomis El Palo Caido, ĉar tie fulmo faligis praarbaran arbogiganton, kaŭris sur seka loko antaŭ fajreto Celso, Martin Trinidad, Juan Mendez, Lucio Ortiz, Casimiro, Paciano,
Encarnacion, Roman. Ĉiuj ĉi viroj estis hacheros, hakistoj. Du el ili sidis apud la fajro kaj manipuladis la kafokruĉojn kaj pelvojn, en kiuj ili varmigis rizon kaj fabojn. La ceteraj kaŭris proksime, kelkaj fumante kaj aliaj longe etendiĝinte dormetante, ĉiuj atendante la manĝon. Pro strangaj kaŭzoj troviĝis en ĉiu grupo unu aŭ du muchachos, kiuj preferis kuiri por la aliaj. Kaj tion ili rigardis kiel same tiel bonan ripozon kiel dormadon.
Matene Celso sukcesis per ŝtono ĉasi konsiderinde bone elkreskintan arbolacerton. Lucio senhaŭtigis ĝin, kaj oni kuiris ĝin nun sur la fajro por plibeligi kaj plinutrigi la magran manĝon.
Rimarko
campecito = (kuntekste: senarbejo).
Celso fumis dum certa tempo, malpli pro emo ol pro tio haladzigi la aeron por moskitoj. Nun li kuŝis kun longe etenditaj membroj, ripozante kun la kapo sur dika, freŝe hakita trunko, kelkajn paŝojn for de la fajro, kaj ronkante kun profunda bonfarto.
Sed per subita movo li levis sian supran korpoparton, rektiĝis duone, ĉirkaŭrigardis kaj vokis al la muchachos: „Jen iu vokas min. Sed kiu do estas?“
Paciano, kiu fumis, rigardis al li, ĉirkaŭrigardis kaj diris: „Neniu vokis vin. Mi aŭdis nenion. Vi sonĝas, knabo. Kiu voku vin ĉi tie? El Pasta, la pastvizaĝulo, estis jam antaŭ horo ĉi tie, por signi arbojn. Tiu ne revenos antaŭ vespero. Se li efektive venos. Vi sonĝis. “
„Ronku ankoraŭ duonon de horo plu“, diris Lucio ridante, dum li turnis la nudan lacerton je bastono. „La iguana jam bonodoras, sed ĝi estas ankoraŭ tro ledeca, pensas mi. Mi vokos vin, kiam ĝi estos preta. “
Celso ŝajne ne ekkontentis. Misfideme rigardante al ĉiuj flankoj en la profunde sukan verdon de la ĝangalo, li plurfoje rigardis ĉien. „Mi vetas, ke mi aŭdis voki iun mian nomon. Damne, mi aŭdis tion tute klare, kvazaŭ tio estus ĉi tie apud mia orelo. “
Li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis, ŝovis la trunkon pli oportuna al si, sternis sin denove kaj provis ree ekdormi.
Apenaŭ li fermis la okulojn, li ankoraŭfoje leviĝis kaj saltis supren: „Diru, kion vi volas, sed min ree iu vokis. 'Celso! Celso! Celso, kie vi estas?’ Ja ne mankas klapo en mia kapo. Kaj mi supozas, ke estis mujer, iu ino, kiu vokis min. “
Lucio kaj Paciano ridis nun laŭte. Mujer do, ja rimarku. Li aŭdas voki iun mujer lian nomon. Certe vi bezonas iun. Tial vi nun jam aŭdas voki la inojn endorme. Kial vi ne iras al la onklino, por ŝprucigi vian sukon? Poste vi ree povos dormi kaj ne plu aŭdos inajn vokojn, kiam vi dormas. “
Celso haltis. Neniu povi konvinki lin, ke li ne aŭdis sian nomon. Li levis sian cigaron, kiun li metis apud la trunkon, iris al la fajro kaj ekbruligis ĝin, li enspiris kelkfoje la fumon, paŝis tiam al la fajro kaj iris iom en la verdaĵon.
Subite li prenis sian cigaron el la buŝo kaj reaŭskultis. „Sed, muchachos, jen mi aŭdis ĝin nun tute precize. Estas ino, kiu vokas mian nomon. “
Paciano rektiĝis el sia kaŭranta situo kaj diris: „He, Celso, mi supozas, ke ankaŭ mi nun aŭdis ĝin. Jen iu vokas. Kaj mi pensas efektive, ke estas muchacha. Jen! Jen ĝi ree aŭdeblas. “
Ankaŭ Paciano saltis nun sur siajn piedojn.
„Ĝi certe aŭdeblas el tie, el trans la densejo“, diris Celso, ree streĉe aŭskultante. „Kunvenu, ni foje rigardu iom pli proksime tie. “
Ambaŭ, Celso kaj Paciano, kuris kun rapidaj paŝoj laŭ la direkto, el kiu, kiel ili supozis, aŭdeblis la vokoj. Per fortaj vaste svingiĝantaj brakoj ili baraktiĝis tra la densa arbustaĵo.
Ili faris ne pli ol cent paŝojn, kiam ili ambaŭ haltis tute subite. Bone aŭdeble kaj nun tute proksime ili aŭdis la voĉon de la knabino. „Celso, kie vi estas? Donde estas? Celso! Celso!“
„Aqui, estoy aqui!“ vokis Celso kun potenca voĉo, tenante siajn manojn kiel paroltubon, vokante laŭ tiu direkto, el kiu venis la vokoj.
Tiam kuris ambaŭ, tiel rapide, kiel la densejo ĝin ankoraŭ permesis, al la voĉo.
Ili ne kuris longe, kiam la verdaĵo antaŭ ili malfermiĝis kaj Modesta staris antaŭ ili, per ambaŭ brakoj liberigante al si vojon tra la arbustaĵo.
„Modesta!“ vokis Celso mirigite. „Ja kio, kio okazis al vi?“
Modesta malaperis tuj ĝis la kolo en la verdaĵo, kiam ŝi vidis Celson kaj Pacianon proksime antaŭ si.
„No tengo vestido“, ŝi vokis timeme. „Mi estas senvesta. Mi kovris min nur per verdaj branĉoj kaj lianoj. “
Celso tiris de si la ĉifonitan ĉemizon, kiun li havis surkorpe, kaj kiun li uzis nur, kiam li ripozis, ĉar la ĉifono protektis lin kontraŭ moskitopikoj. Li ĵetis la ĉifonaĵon al Modesta. Ne estis multe da ĉemizo, sed ĝi sufiĉis por kovri ŝin tiom, ke ŝi ekkuraĝis elveni.
„Donu ankaŭ vian ĉemizaĉon, Pacĉjo“ diris Celso al sia kunulo, kaj sen longe atendi, li jam tiris ĝin malantaŭen trans ties nukon. Tion, kion Paciano nomis ĉemizo mia, estis nur la duono de tiu, kiun Celso surhavis.
Celso kondukis Modestan al tiu loko, kie la muchachos restadis kaj atendis la manĝon.
„De kiam vi vagadas ĉi tie en la selva, Modesta?“ demandis Celso, kiam la knabino kaŭriĝis.
„Dum longa tempo, mucho tiempo. Mi ne sciis, kie mi trovu vin, Celso. Mi vidis iun muchacho proksime de la konstruita strateto por la trunkoj, kaj tiu diris al mi, ke li pensas, ke vi laboras sur la Palo Caido. Sed li ne sciis, kie estas tiu campecito. Li montris al mi nur proksimume laŭdirekte. Sed mi trovis neniun. Kaj tiam mi alvenis ĉe nove hakitaj trunkoj. Jen mi pensis, ke vi eble estas proksime, kaj tial mi vagadis ĉirkaŭe, jen en tiu direkto, jen en tiu, ĉiam vokante vian nomon. Mi estas nun jam preskaŭ sen voĉo. Kion mi nun faru, Celso?“
„Diru do fine, kio okazis al vi. Ĉu Candido denove fuĝis? Aŭ kio alia okazis?“ Celso urĝis ŝin por ekscii, kial ŝi sola kuris en la ĝangalon, nur provizore vestata per verdaj folioj. Delikata aludo de tio, kio eble okazis aŭ kio minacis sin, ekformiĝis en li. Sed li deziris aŭskulti la tutan veron, ne pro scivolo, sed por ekscii, kiel li povos protekti ŝin kaj kontraŭ kiu.
„Hodiaŭ matene, estis ankoraŭ tre frue, vokis min don Feliks el la kuirejo, kie mi dormis, kaj kie mi nun helpu al la kuiristo kaj al lia edzino ĉe la laboro. “
Modesta ne sciis, kiel kaj kie komenci la historion.
„Sekve la kuiristo forpelis vin, ĉu?“ demandis Celso.
„Ne, ne la kuiristo. Tiu estis bona al mi kaj donis al mi eĉ du belajn petatojn, sur kiuj mi povis dormi, ĉar mi ne havis petaton, niaj ja ĉiuj falis en la akvon. “
„Estis do la edzino de la kuiristo, ĉu?“
„Ne, ankaŭ ŝi ne. Mi devas iom pripensi kiel estis. La patroncito vokis min, ke mi venu al li kaj ordigu lian liton. Kaj kiam mi alvenis ĉe li, li kaptis min kaj ĵetis min sur la liton. Mi defendis min kaj disgratis lian vizaĝon. Sed jen mi ekvidis botelon sur la tero. Per mia dekstra mano, kiun li ne povis firmteni, ĉar li havis manon je mia aolo kaj la alian sur miaj gamboj, mi povis kapti la botelon, kaj kiam li subite per rapida movo volis ŝoviĝi sur miajn gambojn, mi levis la botelon kaj batis ĝin sur lian kapon. Jen li lasis min, mi forglitis de sub li kaj tuj fuĝis tra la pordo. Sed mian jupon mi ne povis kunpreni, ĉar ĝi estis tiel malnova, ke ĝi disŝiriĝis en la mezo kaj la patroncito sidis kun genuo sur ĝi. Mi surhavis plu nur ĉemizon, ankaŭ tute disŝiritan kaj tre mallongan. Sed mi forkuris tamen. “
„Sed li havas ja du muchachas, lapatroncito“, diris Roman.
„Ili ne ĉeestis. Kaj kiam mi forkuris, la patroncito persekutis min kaj staris sub la tegmento kaj kriis: 'Haltu, aŭ mi pafos!’ Sed mi ne haltis; tial li pafis dufoje aŭ trifoje. Mi ĵetiĝis teren. Li ne trafis min. Tiam mi aŭdis lin proksimiĝi kaj saltis surpieden. Kaj tiam li kriis: 'Mi kaptos vin, putino. Kaj poste mi firmligos vin sur la liton. Vi ne plu gratos min. Kaj se mi estos preta kun vi, mi detranĉos de vi ne la orelojn, sed la nazon. Por Madre Santisima. “
„Tion li farus“, diris Juan Mendez.
„Mi ekstaris kaj ektimis. Mi volis reiri al li, por ke li ne detranĉu mian nazon, sed li iris al la choza, kie loĝas la capataces, kaj vokis El Gusanon, ke li kaptu min. Sed El Gusano estis ĉe la ĉevaloj. Kaj tiam la patroncito vokis malantaŭ mi: „Ne nur vian nazon mi detranĉos, bruja, sed mi ankaŭ ordonos, ke oni firmligu vin nuda al arbo, dum tri tagoj kaj tri noktoj, ĉi tie meze de la placo. Vi neniam denove kuraĝos bati min per botelo. Tiumomente la kuiristo paŝis el sia jacalito; li diris al mi: 'Muchacha, corre, kuregu kiel fulmo, sed ja ne lasu kapti vin’. Mi demandis lin rapide, kien mi kuru. Li respondis, ke estas tute egale, ke estos por mi pli bone, ke la jaguaroj voros min ol Feliksĉjo. Kaj tial mi do kuris ĉi tien. “
Rimarkoj
bruja = sorĉistino.
corre = kuregu!
choza = kabano.
selva = praarbaro, sovaĝejo, ĝangalo.
La muchachos diris nenion poste.
„Celso, vi ja helpos al mi, ĉu ne?“ demandis Modesta, rimarkante, ke neniu el la viroj sciis, kion fari tiukaze.
„Ni povus kaŝi ŝin“, konsilis Encarnacion.
„Vi estas stulta. Kie ni kaŝu ŝin?“ respondis Lucio.
„He, Celso“, diris subite Roman kun mallaŭta voĉo „jen ja alrajdas El Gusano el la densejo. Mi pensas, ke li jam vidis nin. “
„Celso!“ tiumomente vokis tre timigite Modesta, kiu aŭdis, kion Roman diris. „Celso, protektu min. Helpu al mi!“
La ino ne atendis ĝis ricevo de la la petata helpo. Per salto ŝi surpiediĝis kaj forkuris plena de timo al la alia flanko de la densa arbustaĵo.
El Gusano nun estis proksima kaj ĝuste ankoraŭ vidis sskapi la inon, kiun rekonduki li estis elsendita de don Feliks.
Pro la densa, kunkreskinta arbustaĵo ne sukcesis al li, rapide postrajdi ŝin. Sed li sekvis ŝin tamen.
La muchachos saltis surpieden por vidi, ĉu li kaptos ŝin. Modesta pro sia timo forkuris tiel haste, ke ŝi stumblis kaj kaptiĝis en la arbustaĵo. Tuj El Gusano sur la ĉevalo estis apud ŝi kaj kaptis ŝiajn hararojn.
„Ekstaru! Mi nur deprenos la lazon por firmligi vin, por ke vi ne ankoraŭfoje forkuru de ni. “ Li deruligis la lazon kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la korpon de la ino.
La ino estis tute elĉerpita, kaj rezignis pri ĉia rezisto. Estis ŝia sorto, ke don Feliks rajtas trakti ŝin laŭplaĉe. Tiun sorton ŝi ne povis eviti.
El Gusano trenis ŝin malantaŭ si kaj revenis al la viroj.
Tie li haltigis sian ĉevalon por certa tempo, li eltiris tabakon, rulumis cigaredon kaj diris al Celso, kiu plej proksimis al lia ĉevalo: „Donu al mi fajron!“
Celso transdonis ardetantan branĉeton al li.
El Gusano bonfarte elblovetis kelkajn nubetojn da fumo. „Kion vi tie rostas sur la bastono?“ li demandis.
„Arbolacerton, Jefe“, respondis Lucio.
„Bastardoj! Kiel kristano povas manĝaĉi tian iguana sen vomi pro naŭzo. Porkuloj vi estas. “ Li elblovis denove kelkajn nubetojn, tordis la buŝon al larĝa rikano, gestis perkape malantaŭen, kie li tenis Modestan per la lazo, kaj diris, vaste ataŭenŝovante la dentojn: „Jen frandaĵo por Feliksĉjo hodiaŭ vespere. Pli bonas ol iguana. Kaj se li estos fikinta ŝin kaj ŝin elbalaos, transprenos ŝin mi. Li jam promesis ŝin al mi - tion, kion li postlasos. Nu, ankoraŭ sufiĉe da karno estos je ŝi. Mi prenos ŝin ankaŭ sen nazo. “
Li ridis tondrante. Poste li tiklis la flankojn de la ĉevalo kaj la ĉevalo komencis formarŝi. El Gusano tiris forte la lazon por vigligi la inon. Li faris tion intence tiel, kvazaŭ li trenus bovidon post si.
Modesta, ne atendinte la subitan movon de la lazo,,enversiĝis laŭlonge. El Gusano tiris pluan fojon kaj eĉ pli forte ol antaŭe.
La ino provis leviĝi. Kiam Modesta surgenuiĝis, ŝi rigardis al Celso. Ŝiaj okuloj ne akuzis lin. Ŝi sciis bone, ke Celso, tiel, kiel ŝia frato, kaj kiel ĉiuj homoj, estas tiel senhelpa kiel ŝi.
Sed Celso vidis en ŝiaj okuloj obtuzan malĝojon, kiu ekscitis lin pli ol akuzo aŭ malestimo povus fari.
Konfuzite li turnis sian rigardon de ŝi. Sed jen trafis lin la okuloj de siaj kunuloj, kiuj ĉiuj tie staris kaj rigide gapis al li.
Martin Trinidad kunpinĉis la okulojn kaj samtempe la lipojn, dum li faris bruan spirtiron tra la nazo, kiu ŝajne kunpremiĝis.
Ĉio ĉi daŭris nur du aŭ tri sekundojn.
Celso glutis aŭdeble. Tiam li kliniĝis kvazaŭ li volus fari panteran salton, kaj dum li rektiĝis, li elpuŝis tian ŝrike akran krion, ke la ĉevalo de El Gusano suprensaltis kaj jksagis kvazaŭ jaguaro persekutus ĝin. Sed la ĉevalo metis siajn antaŭpiedojn sur marĉan lokon. Ankoraŭ nun en paniko ĝi provis elŝiriĝi, sed malhelpis ĝin la lazo, al kiu Modesta estis ligita, kaj kiu, kiam Modesta renversiĝis, glitis sub tiun trunkon, sur kiun Celso metis sian kapon, kiam li ronkis.
El Gusano tuj denove havis la ĉevalon sub sia komando. Li tiris ĝin forte kaj rapide per la bridiloj supren. La ĉevalo baŭmis kaj turniĝis por liberigi sin el la marĉa truo, pro kiu ĝi stumblis, kaj por preni alian vojon.
Kiam ĝi turniĝis kaj El Gusano ĉiujn siajn pensojn koncentris al la besto, Celso ĉe lia flanko saltis supren kaj ĉirkaŭbrakis kun ambaŭ brakoj la korpon de la rajdisto, kiu, tirita malsupren de la ŝarĝo de Celso, glitis el la selo.
Li apenaŭ tuŝis la grundon, kiam Celso jam troviĝis sur li kaj batis per siaj pugnoj ties vizaĝon. El Gusano skuis sin kaj provis levi sin kun siaj botoj por puŝi ilin en la stomakon de Celso.
Sed antaŭ ol El Gusano surpiediĝis, Celso falis flanken nen liberigi sian viktimon, kiun li nun tenis ĉe la gorĝo. Ambaŭ batalis sur la tero kaj rulis jen sur ĉi tiun flankon jen sur la alian.
El Gusano bluiĝis survizaĝe. „Delasu, fripono!“ li ĝemis, la vortojn pli glutante ol elpuŝante.
Celso serĉante palpadis la teron por trovi ion, kion li povus uzi kiel armilon.
Juan komprenis, kion celis Celso. Li levis dikan branĉon kaj forte batis El Gusanon sur la kapon. La manoj de la capataz fariĝis necertaj kaj komencis zigzagadi en la aero por trovi iun tenilon. Sed Juan ne perdis tempon. Li denove levis la branĉon kaj draŝis ĝin pluan fojon sur la kapon de El Gusano. Kaj poste la batoj sekvis tiel rapide kaj tiel suke, ke Celso fine delasis sian viktimon kaj flankensaltis, ĉar la kranio de El Gusano estis jam frakasita.
„Mi kantis ĝin ja jam sufiĉe longe al vi, Gusano“, diris Celso, nun tute rektiĝante kaj etendiĝante. „Centfoje mi kantis tion al vi. Kaj mi plenumas tion, kion mi promesis.
Kaj mi faras tion, kion mi kantis. “
Per larĝa mano li viŝis sian vizaĝon, forviŝante ŝviton kaj sangon.
Poste li turnis sin, iris al Modesta, malligis ŝin kaj demandis ŝin softe kaj mallaŭte: „Ĉu vi estas vundita?“
„Ne“, ŝi diris tute proksime de li, „mi ne havas vundon. Sangas nur miaj gamboj kaj piedoj de la arbustaĵo. Sed mi treege timas, Celso. “
„Ne timu plu, Modesta. Nun ni ne povos retropaŝi. Ekde nun ni ĉiam devos paŝi antaŭen. Nun ni kreos novan ordon, ĉi tie kaj ĉie. He, muchachos, kion vi diras?“ li demandis laŭte la virojn.
„Ĉie!“ vokis Roman.
„Ĉu ankaŭ en la bienoj? Ĉu ankaŭ la peonoj?“ demandis Paciano, kiun oni vendis de bieno al la monterio.
„Ankaŭ la peonoj ordigu ĉion“, konfirme diris Martin Trinidad. Poste li laŭte vokis: „Tierra y Libertad!“
Kaj ĉiuj muchachos respondis per ununura krio: „Tierra y Libertad!“
Celso turnis la korpon de El Gusano per piedo tiel, ke li kuŝis sur la vizaĝo.
Li kliniĝis kaj disbukis lian zonon kun la kartoĉoj, je kiu pendis la revolvero. „Martin“, li vokis, „vi ja havas revolveron kaj kartoĉojn. Nu ankaŭ mi havas revolveron, venu al mi kaj montru kiel ĝi pafigeblas kaj kiel oni ŝarĝas ĝin. “
„Tion mi instruos al vi dum kvin minutoj“, respondis Martin.
Roman diris: „Ni nun certe devos enfosi la kanajlon, antaŭ ol ni iros al la kampadejo. “
„Nenion ni enfosu ĉi tie!“ vokis Juan Mendez. „La sovaĝaj porkoj voru la kadavron. “ Poste li turnis sin al Martin: „He, ĉu vi rajdos sur la ĉevalo aŭ ĉu mi?“
„Vi estas serĝento, tial vi rajdu sur ĝi. Se ni havos ankaŭ la aliajn ĉevalojn kaj mulojn, ni ĉiuj povos rajdi“, respondis Martin Trinidad.
„He, venu al mi ĉiuj ĉi tien!“ vokis nun Celso. „Ni nun foje pripensu kaj priparolu tion, kion ni faros ekde nun. “
„Ĝuste, ni faru tion“, oni respondis al li.
„Ne ĉi tie“, diris Celso, „ne ĉi tie, kie la kadavro baldaŭ komencos fetori. Tien, pli transen, ni iru. Ankaŭ vi, Modesta. Ankaŭ ino devos ĉeesti. “
Modesta nur kapjesis, ŝi tiris la ĉemizoŝiraĵojn ankoraŭ pli malvaste al si kaj sekvis kun la aliaj al tiu loko, kiun Celso asignis per gesto.
La muchachos ĉiuj kune kaŭriĝis en cirklo, kiel ili kutime faris, kiam ili hejme kunvenis en siaj vilaĝoj aŭ en bieno aŭ sur korto de kabano de amika viro por paroli pri siaj aferoj.
Celso tuj ekparolis: „Tio nun komenciĝis. Nun ni ne plu povos retiriĝi. Por tio, ke ni tanis la felon de tiu bestaĉo, kaj tiel, kiel li jam delonge meritis tion, nin ĉiujn atendus tristaj tagoj, se ni nun cedos. Li pendumigus ĉiun el ni kaj de ĉiu detranĉus la orelojn, pro ribelado. De kiam Urbano tiel bele senlumigis la okulojn de Cacho, ili ĉiuj fariĝis loco, ĉiuj frenezaj. La vero estas, muchachos, ke ili havas jam tute plenigitajn pantalonojn, pro la malbenita timo. Kaj, ĉar ili tiom timas, ili hufobatas nun dekstren kaj maldekstren kaj fariĝas tiel brutalaj, ke ili ne plu scias, kion fari. Ĉu vi volas, ke ili fortranĉu ĉiujn viajn orelojn? Kaj eble eĉ viajn nazojn, ĉu? Kaj eĉ la fingrojn? Kaj poste ankoraŭ pendi?“
„Tion vi, azeno, ja ne devis demandi nin“, ridante vokis Lucio.
Kaj ĉiuj muchachos komencis kunridi.
Ankaŭ Celso ridis, kiam li komencis paroli plu. „Tion mi scias. Sed ĉu vi ĉiuj volas iri hejmen? Al viaj edzinoj, al viaj patroj, al viaj kampoj?“
„Jes, tion ni volas!“ vokis la plej multaj viroj.
Tiumomente ekkriis Martin Trindad, saltante surpieden kaj pikante la brakojn aeren: „Ne, burros kaj bovoj, tion vi ne vere celas kaj tion vi ne celu. Prefere mi pafos ĉiun el vi teren. Kaj ankaŭ vin fine, Celso, ne gapu min tiel rigide, ĉar mi diras tion al vi. Diboĉi kun putinoj vi povos pli malfrue. Kaj ankaŭ viaj kampoj ne perdiĝos. Neniu el ni iros hejmen. Neniu el vi, kaj neniu el tiuj muchachos, kiuj ploraĉas kaj veplendas ĉi tie en la monterioj. Neniu iros hejmen, tiom longe, kiom mi staros sur miaj piedoj. Ni atakos nun la bienojn kaj mortbatos la bienulojn kaj la mayordomos. Kaj ni mortbatos ĉiujn rurales kaj la policanojn kaj la federales, kiuj krucos nian vojon. Ni nun enordigos ĉion. Ĉiuj peonoj devos esti liberaj. Ĉiu kaj ĉiuj. Kaj ĉiu havu sian pecon da tero, kiun li povos kultivi por si mem kaj en paco. Tierra y libertad! Teron kaj liberon!
Tero, kiu apartenas al vi, al ĉiu peco da tero, ĉar sen tero ne estos libero por vi, sen tero ne estos libero por iu ajn homo. Kaj, se ni ne mortbatos la bienulojn kaj la mayordomos kaj la federales kaj la rurales kaj la korpogardistojn kaj ĝendarmojn kaj urbestrojn kaj Jefes Politicos kaj policanojn, ni neniam havos liberon. Se ili vidos alveni nin, ili rampos surgenue antaŭ vi kaj petegos pri sia vivo. Sed ne havu kompaton al ili. Se vi trankvile okupiĝos pri via laboro, ili revenos, tiam ili rekolektos fortojn, kaj tiam ili forĝos vin al ĉenoj pli duraj ol kiam ajn antaŭe. Mortbatu viajn malamikojn! Kaj mortbatu ĉiujn, kiuj povus fariĝi viaj malamikoj! Kompato al ili estus perfido al vi ĉiuj, al ĉiu el vi, al ĉiu, al ĉiuj, al viaj maljunaj patroj, al viaj patrinoj, al viaj edzinoj kaj fratinoj, al viaj infanoj kaj al ĉiuj viaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne estas naskitaj. “
„Bravo, camarada!“ kriis Celso kaj Paciano samtempe. „Bravo, Martin, vi diras tion, kion ni pensas!“ kriis entuziasme la ceteraj viroj kaj saltis supren.
„Tuj ek do, muchachos!“ kriis Martin Trinidad. „Ne lasu estingiĝi la fajron. Viva la Rebelion! Viven los Rebeldes!“
„Viva la Rebelion!“ kaj „Que viven todos los rebeldes!“ vokis la muchachos.
Ili prenis la hakilojn kaj maĉetojn kaj intencis tuj ekmarŝi al la administracion, por balai la stalon.
„Haltu, haltu, muchachos!“ diris Celso per laŭta voĉo. „Unue ni interparolu ĉi tie kelkajn minutojn pri tio, kion ni faru kaj kiel ni faru. Se ni nun ĉiuj kvazaŭ freneziĝinte sturmus la oficinas, ni farus rapidan finon al tiuj, kiuj nun tie estas. Sed en ĉiuj anguloj de la selva estas capataces ĉe la muchachos, kiuj scias nenion pri ni. La capataces povos kolektiĝi kaj ataki nin de malantaŭe. Ili ĉiuj havas pistolojn kaj ĉevalojn kaj rajdos al la aliaj monterioj kaj alvokos helpantojn. Tiel tio ne irus. Tiukaze ni ne povus gajni, sed oni mortbatus ĉiun el ni. Tio ne utilus. Se ni volas havi teron kaj liberon, ni devos vivi kaj la aliajn mortbati. “
Martin Trinidad vokis: „Oiga, muchachos, aŭskultu,
Celso pravas. Ni sidiĝu denove kaj interkonsiliĝu. Tion, kion ni nun ĉi tie bone interkonsilos, pri tio ni pli poste ne devos pente lamenti. Diru, Celso, kiel vi pensas pri la afero. “
Celso proponis, ke ĉiuj viroj tuj iru al la boyeros, kiuj trenadis trunkojn proksime de la sulko Mono. „Tie estas niaj plej bonaj kamaradoj kun la plej bonaj koroj kaj animoj, tie estas Andreo, tie estas Fidel, kiu iam batis al tiu ĉi kadavrulo sur la buŝaĉon, tie estas Santiago, kiu timas nek la diablon nek Felikson, tie estas Matiaso, kiu nur atendas la okazon povi tratranĉi la ĝorĝon de El Doblado, ĉar tiu tiel fie logis lian amikinon al seksumado, kaj tie estas Cirilo, Pedro, Sixto, Procoro. Kune kun tiuj boyeros ni devos timi neniun. Kun tiuj ni povos konkeri la tutan ĝangalon kaj ĉiujn bienojn. Se ĉiuj hacheros, kiujn ni havas ĉi tie en la monterioj estus tiaj, kiaj la boyeros, amikoj amikoj, ni povus konkeri la tutan landon por ni, kaj neniu tirano povus malhelpi tion. “
„Nu, ek do al la boyeros!“ komandis Martin Trinidad. „Vi, Juan, grimpas sur la ĉevalon, kaj kiam vi renkontos iun, iliestas ja ĉiuj disaj, jen sendu ilin al la trunkejo de la sulko Mono. “
„Kaj, se mi renkontos iun capataz sur la vojo, kaj, se li iidos min sur la ĉevalo, kion mi diros tiukaze?“ demandis Juan.
„Jen diru, ke la patrono sendis vin kaj ke vi serĉu Andreon kaj Santiagon; ili iru al la administrejo. “
„Kion ankoraŭ?“ demandis Celso. „Ankoraŭ senkulpigi sin, ĉu? Jen, prenu la revolveron. Tenu ĝin antaŭ vi je la selo, kaj se iu capataz renkontos kaj haltigos vin, jen simple klaku la revolveron. Vi ja scias kiel pafi. Kaj, se li ne estos sata jam je la unua klako, tiukaze klaku duan fojon - kaj ĉifoje pli bone. Jen, prenu ankaŭ la kartoĉzonon. Nur ne hezitemu nun. Aŭ ni balau tute kaj ĝispure aŭ tute ne. Mil damnojn! La ludado havas nun finon. Aŭ ili aŭ ni. Kaj, ĉar ni jam komencis, ili unue devos transmondiĝi. Se ni volas vivi, jen ili unue devos mortaĉi. Ek, antaŭen, Juan! Post duono de horo ni estos transe ĉe la sulko. “
Rimarkoj
federales = federaciaj trupoj.
mayordomos = administrantoj.
rurales = Guardia Rural, sub diktatoro Porfirio Diaz federacia rura kavaleria kaj ĝendarma polico, neregularaj helptrupoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.