La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
„Se ni ekmarŝos, eĉ ne unu viro manku al ni!“ diris Martin Trinidad je la sekva mateno, kiam la muchachos kunsidis por militkonsiliĝo. „Ni postlasos neniun en la monterioj, eĉ se ni devus elbatali ilin kun viktimoj. Neniu manku al ni, kaj neniun, kiu apartenas al ni, ni postlasu ĉi tie.
“Estas ankoraŭ frue matene. Suno jam leviĝis sed neniu radio videblis de ĝi. Je sunleviĝo denove forte pluvis. La tuta loko estis vualita en dikan nebulon kaj super la rivero la malsekaj nuboj estis tiel densaj, ke oni ne povis vidi la akvon ĉe la borda deklivo.
„Por diablo, jen ja estas ankaŭ miaj belaj porkoj“, vokis Candido, kiam li vidis kuradi porkojn sur la placo, tien kaj tien ĉasatajn de hundogregoj.
„Oiga, Candido!“ diris Celso, „prefere lasu la porkojn ĉi tie en paco kaj ne plu tuŝu ilin. “
„Lasu ilin foriri en paco kaj forgesu ilin. La artesanos buĉu kaj manĝaĉu ilin. Por ni ili ne plu estas. “
„Sed ili jam tiel bele grasigis sin“, diris Candido kun bedaŭro.
„Ĝuste tial lasu ilin foriri. Aŭ, jen mia propono, vendu ilin al la artesanos, ili ŝategas grasajn porkojn. “
„Tion mi faros. Estas certe multe da peno, dum la tuta tago retropeli ilin, kaj kiel ni igu ilin trans la ŝvelintajn riverojn, mi krome ankoraŭ ne scias. “
La porkoj kaj hundoj en la nokto elfosadis sin tra la moligita tero el la oficina, en kiu oni enfermis ilin.
Post la mallonga interrompo ili interkonsilis plu. Oni fine decidis, ke Juan Mendez kaj Lucio Ortiz kun dudek viroj, ĉiuj ekipitaj per ĉevaloj, vizitu ĉiujn monteriojn, kiuj troveblis en ĉirkaŭo de dudek kilometroj, ke tie la muchachos same kreu ordon, tiel, kiel tio okazis en la ĉefadministrejo, ke ili havigu al si armilojn kaj jrovizaĵojn kaj venu en la ĉefkomandejon por granda kunveno, por povi formi grandegan ribelotrupon kun tricent aŭ kvarcent viroj, ke poste tiu trupo ekmarŝu al Hucutsin, ke survoje al Hucutsin ili detruu ĉiujn bienojn kaj grandajn bienojn kaj mortbatu ĉiujn bienposedantojn kaj patrones kaj aristocratas kaj ĉiujn ladinos, ke ĉiuj muchachos kaj sklavigitaj kamparaj laboristoj aliĝu al la trupo, ke Hucutsin estu konkerita, poste ĉiuj vilaĝoj kaj urboj ĝis Balun Canan kaj Jovel por regi la carretera-n, la plej gravan kunligan straton ĝis la registara urbo kaj la fervojstacio.
Neniu pensis pri tio, kio okazu, se ĉio estos detruita. Eĉ Martin Trnidad havis nur tute nedifinitan ideon pri tio, kio tiam sekvu kaj kio sekvos. Li kaj la pli inteligentaj viroj kiel Andreo, Celso, Santiago, Fidel, Matias kaj ankoraŭ du aŭ tri pluaj, klarigis, ke la ribelo estu disvastigata tra la tuta lando, se ili volos havi poreterne teron kaj liberon. Ĉiam nur la duono de la viroj batalu, dum la dua duono reiru al siaj vilaĝoj kaj agroj por kultivi la teron. Se tio estos okazinta, tiu duono revenu kaj alternu la batalintojn, kiuj iris hejmen por kultivi siajn ngrojn. Rikoltu la inoj, la infanoj kaj la maljunaj patroj kaj patrinoj. Efektive oni tion tiel faris pli poste en la grandaj revoluciaj armeoj.
Kompreneble tio estis por la ribeluloj konsilo, kiu dum longa tempo tute ne uzeblis. Ili ne havis agrojn, kiujn ili povus kultivi. Ili unue devis forpreni tiujn agrojn de la bienuloj, ili devis mortbati la mastrojn kaj ties idaron, ili devis detrui ties grandajn bienojn kaj grandajn kortegojn, kiuj kvazaŭ estis burgoj, por ke la etkamparanoj efektive povu kultivi la konkeritajn agrojn kaj la patrones ne povu ree forpreni ilin de ili, tuj kiam la peonoj demetis la armilojn por fuĝi kaj rikolti. La bienoj, la grandaj bienoj, troviĝis longan distancon ekstere de la ĝangalo, proksime de la grandaj vilaĝoj kaj urboj, proksime de la militistejoj kaj garnizonoj, ili estis ĉiam protektataj de la speciale elektitaj korpogardoj de la diktatoroj, la tielnomataj rurales. Por ricevi la agrojn oni unue devis venki tiujn rurales kaj federales. Kaj ili venkeblis por longa daŭro nur tiukaze, se oni detruis ĉion, per kio la mastroj kaj korpogardoj nutris kaj satigis sin.
Ribelo por la muchachos signifis nenion krom detruo kaj jeniigo de ĉio, kion ili trovis kaj renkontis dum siaj marŝoj. Ĉiuj tiranoj, diktatoroj, patrones kaj aristocratas senkompate mortbatendis, kaj ĉiuj tiuj estis neniigendaj kaj murdendaj kun sia tuta idaro, kiuj iutage eble ree povus fariĝi malamikoj aŭ tiranoj.
Ne estis la kulpo de la ribeluloj, ke ili estis kolere detruemaj kaj murdemaj. Neniam ili povis interkonsiliĝi, neniam ili rajtis interkonsiliĝi, neniam venis al ili iu, kiu instruis ilin pri politikaj aŭ ekonomiaj aferoj. Neniu gazeto rajtis kritiki la politikon de la diktatoro. Ne estis libro, kiu instruis laboristojn, kiel ili plibonigu sian situacion sen murdo aŭ detruo.
Ĉiuj, kiuj ne apartenis al la grupo de la diktatoroj, devis obei. Laboristoj kaj kamparanoj kaj aliaj simplaj homoj havis nur unu devon, kaj tiu estis obei. Neniu havis rajton. Blinda obeemo tiom longe kaj tiom kruele estis skurĝita en ilin, ĝis ĝi fariĝis ilia ununura karaktera trajto. Ĉie, kie la malmultaj havas la rajtojn kaj la multaj aliaj nur devojn, kiuj eĉ ne plifaciliĝas per tio, ke la koncernatoj rajtas kritiki ilin, la fino ĉiam estas neevitebla kaoso.
Ne nur El Caudillo diktis diktatore, diktatore diktis ankaŭ la grandaj fabrikmastroj, la bankieroj, la feŭdaj mastroj kaj posedantoj de grandaj bienoj, dum ili havis neniun nlian devon krom lasi la diktatoron sur la trono sen ĝeni lin.
Ĉiam, kiam tiuj grandaj mastroj devis diktatore dikti ion, ili diktis ĝin ne mem, sed ili devigis El Caudillo-n, la diktatoron, diktatore dikti tion, kion ili celis. Je tiu maniero oni ŝutis sablon sur la okulojn de la popolo. Se la grandaj industrimastroj kaj financmoguloj mem estus diktatore diktintaj ion, la popolo ja povus ekhavi la opinion, ke la tuta diktado servas nur al la celo plenigi la poŝojn de la grandaj mastroj. Sed tial, ĉar la mastroj devigis la diktatoron dikti siajn decretos pro sia imposta forto, oni diris do, ke tiuj decretos estas necesaj por la bonfarto de la ŝtato kaj tiel oni endormigis la bonajn patriotojn. Kontraŭe al la bonfarto de la ŝtato oni tial facile pretervidis, ke tiuj novaj decretos servis al neniu alia celo krom la personaj interesoj de la grandaj mastroj.
Se la lando hazarde estus glitinta en militon, ĝi malaperus de landa mapo. Ĉar tiom malmulte, kiom la diktatoroj kaj magnatoj permesis, ke iu grumblu per vortoj je iliaj agoj, tiom malmulte, se ne eĉ pli malmulte eltenus la generaloj kritikon pri siaj planoj. Tiel, kiel ili pensis entrepreni iiliton, nur tiel estis ĝuste kaj tiu, kiu farus aliajn proponojn, estus ŝtatperfidulo.
Eĉ, se la muchachos provintus inviti la patrones, por ke ili pace kaj kiel samrajtigitoj interkonsiliĝu kun ili, la patronoj respondus nur per mitraloj. Estis ja jam krimo je la ŝtato eĉ nur fari proponon, laŭ kiu eble la laboristoj kaj mastroj interparolu pri ekzistantaj rilatoj, aŭ ke laboristoj eĉ havu la rajton, entute fari proponon. La laboristoj devis nur obei kaj streĉege labori. Ĉion alian sciis la diktatoro kaj ties kripokunuloj pli bone. Tial ili havis ja ankaŭ la rajton diktatore dikti kaj komandi.
Ne estis pro la sovaĝeco de la indiĝenaj laboristoj, ke ili detruis kaj murdis, kie ajn troviĝis okazo por forigi la ŝutaĵon, kiu baris ilian vojon.
Ili estis nur tial sovaĝuloj, ĉar ili havis kontraŭulojn kaj subigantojn, kiuj estis dekfoje pli sovaĝaj kaj centfoje pli kruelaj, se ili timis, ke iliaj ŝinkoj povus esti prironĝataj.
Du semajnojn post la komenco de la ribelo la trupo estis preta ekmarŝi. Du poŝtrajdistoj estis kaptitaj de la grupoj, kiuj alvokis aliajn monteriojn. El la gazetoj kaj leteroj, kiujn legis fervore tiuj viroj, kiuj kapablis legi, estis ellegebla, ke en la nordo de la respubliko kvar regimentoj malkaŝe ekribelis, sataj pri la diktaturo kaj des pli sataj pri la maljuna ridindulo, kiu tute kovrita per ordenoj kaj eterne fabulante pri siaj militaj agoj, fariĝis tiom cerbmalsana, ke li nomis sin kaj lasis nomi sin „Dio kaj savanto de la meksika popolo“. Kompreneble el la poŝto ankaŭ ellegeblis, ke la maljuna kaciko ne tiel rapide forlasus la tronon, kiel entuziasmaj revoluciuloj diskonigis tion. Centmiloj per siaj postenetoj kaj oficetoj estis ligitaj kun la diktaturo je vivo kaj morto. Tiuj patriotoj ne defendis la maljunan El Caudillo-n, ili defendis sian panon kaj siajn bifstekojn, kaj tiu defendo estis pli serioze traktenda ol tiu de diktatoro, kiu estas timata kaj eble adorata, sed de neniu ŝatata kiel amiko. Diktatoroj havas pli da piedlekantoj oli ili volas havi, sed ili havas neniam amikon.
Kiam ĉiuj poŝtaĵoj estis legitaj, diris Martin Trinidad:
„Ĉio ĉi ne afliktas min. Tie ekstere neniu scias ion pri ni. Ni atendas neniun. Se ni volas havi teron kaj liberon, ni devas perlabori ĝin al ni kaj batali pri ĝi. Eĉ se el ĉiuj postrestus nur unuopulo, sed li posedus sian agron en paco, kaj li ne havus tiranon super si, nia batalo ne estus vana. Ni vivas surtere ne por obei, por esti subuloj kaj eĉ turmentatoj pro tio. Ne, kamaradoj, ni vivas surtere por esti liberaj kiel personoj kaj kiel homoj. La vivo estas tro mallonga, ke ni forĵetu ĝin por ideoj de aliaj kaj por la tintilado kaj maskmontrado de tiuj, kiuj volas gvidi nin, por nin povi regi. Sed, se ni volas esti liberaj, muchachos, ni ĉiutage denove devos perlabori nian liberon. Tiu, kiu volas ripozi sur sia libero, havos ĝin eĉ ne dum semajno, ĝis ĝi estos forprenita de li. Kiam vi iam estos liberaj, kamaradoj, tion mi povas diri al vi, vi perdos la liberon je la sama tago, kiam vi festos kaj sunbanos en via libero. Ne pensu, ke vi havas la liberon, se vi supozas, ke ĝi estas certigita nun al vi per leĝo kaj konstitucio kaj mi ne scias per kio plu ankoraŭ, sigelita kaj stampita kvazaŭ por eterneco. Estas rajtigita ĉi tie surtere per letero aŭ sigelo nenio, kio ne estas ĉiutage denove skribita kaj denove sigelita. Neniam fidu al gvidanto, kiu ajn tiu eble estas, kio ajn li eble promesos al vi, de kie ajn li venas. Libera restos nur tiu el vi ĉiuj, kiu konfidas al si mem, tiu, kiu ĉiutage batalas mem por sia libero kaj donas ĝin al neniu por konservado. Vi ĉiuj estos liberaj, se vi volas esti liberaj, kaj vi ĉiuj estas servutuloj, se vi volas esti servutuloj kaj lasas komandi vin. Ne lasu komandi vin kaj obeu neniun. Ne afliktiĝu pri la libero de viaj najbaroj. Zorgu unue pri via libero propra. Kaj, se ĉiu el vi estos libera, ankaŭ ĉiuj aliaj estos liberaj, kaj neniu bienulo kaj neniupolitico kaj neniu cientifico povos sendi vin en la monteriojn. “
„Vi pravas, camarada!“ vokis Celso. „Ni marŝos, kaj neniu armeo el federales aŭ rurales detenos nin de tio. Postmorgaŭ ni ekmarŝos!“
„Postmorgaŭ ni ekmarŝos!“ vokis jubile centoj de muchachos, kiuj tie kolektiĝis.
Kaj tra la ĝangalo resonis unuvoĉa militkrio: „Tierra y Libertad!“ kiu konfirmis, ke ĉiuj muchachos esti laŭsence unuecaj.
„Ni havos ankoraŭ multe da laboro ĉi tie, antaŭ ol ni povos ekmarŝi“, diris Andreo, kiam la muchachos kune sidis ĉe la manĝo. „Tre grava afero estos farenda, mi diras, por ke vi eksciu tion. “
„Nu, kio tio do estas?“ demandis Celso. „Ni faros ĉion, kio estos necesa, eĉ se ni devus mortbati ĉi tie la tutan kanajlaron, la fian bandon, kiu restos en nia dorso kaj ĉiam kaj eterne perfidos nin. “
„Tiujn mi ne celis. “ Andreo rigardis transen al la ĉef- oficina. „Jen transe, tie estas tio, pri kio mi parolas. Ĉio, kio estas papero, estu bruligita kaj la cindro blovita en ĉiujn ventojn. “
„Dio damnu ĝin, Andreĉjo, vi pravas“, vokis Martin Trinidad. „Tion ni eble eĉ forgesus. Ĝuste, ĉiujn kalkuladajn ĵurnalojn ni forbruligu, ĉiujn kontraktojn, ĉiujn listojn kaj ŝuldoskribaĵojn. Kaj, kiam ni venos al la ailaĝoj en Hucutsin, ni terenbruligos la tutan cabildo-n, la tutan urbodomon. “
„Por kio?“ demandis Pedro, „tie en Hucutsin ni ne havas ŝuldojn. “
„Eble ne“, korektis lin Martin Trinidad. „Sed tie estas kopioj de ĉiuj dokumentoj kaj kontraktoj kaj obligacioj. Entute mi devas diri al vi, se vi volas venki kaj volos daŭre resti la venkintoj, vi devos forbruligi ĉiujn dokumentojn, kiujn vi ie vidos kaj ekrigardos. Ĉiuj revolucioj, kiujn subigitoj kaj tiranitoj iam entreprenis, fiaskis, ĉar oni ne forbruligis la dokumentojn. Vi povos mortbati ĉiujn bienulojn, se vi volas kaj, se vi kaptos ilin. Sed iutage venos iliaj filoj aŭ filinoj aŭ kuzoj aŭ onkloj kun dokumentoj kaj registroj kaj katastroj. Kaj se vi tiam en bela trankvilo kaj paco kultivos viajn milpas kaj ne plu pensos pri ribelo plu, tiam ili ĉiuj iom post iom rampos el siaj kavernoj kaj kaŝejoj kaj venos kun policanoj kaj federales kaj rurales, kun juĝistoj kaj kodoj por ataki vin per la montrado de dokumentoj. Kaj la dokumentoj pruvos, ke viaj milpas apartenas ne al vi, sed al don Aŭrelio aŭ don Cornelio aŭ dona Rosalia aŭ dona Regina, kaj mi ne scias, kun kiu ankoraŭ ili venos. Kaj tiam oni diros al vi: 'Muchachos, la revolucio delonge pasis kaj nun ni vivas ĉiuj ree en paco kaj ordo, laŭ deco kaj laŭ la moroj en civilizacio, kaj tial ĉiuj ĉi paperetoj kaj stampoj kaj subskriboj estas respektendaj, ĉar sen dokumentoj ne eblas civilizacio. “
„Ĉe la diablo, Martin, vi pravas“, vokis Matias, „tiukaze ni farus ĉion por nenio kaj devus komenci denove. “
„Bone, ke vi akceptas tion. Kaj tial mi diras al vi, ke ni ĉi tie nun kunkolektu ĉiujn paperojn kaj forbruligu ilin. Kaj kiam ni venos al la bienoj kaj en la vilaĝojn kaj al Hucutsin kaj Jovel kaj Balun-Canan kaj Oshchuc kaj Cahancu kaj Nihich kaj Achlumal, jen ĉiam kaj ĉiufoje ek al la cabildo por forbruligi la civilstatan registron kaj ĉiujn paperojn: geedziĝdokumentojn kaj registrojn pri mortintoj, naskiĝlibrojn, registrojn pri vendado, impostĵurnalojn, entute ĉio, kio estas papero kun stampo kaj subskribo. Se ĉio iam estos forbruligita, scios neniu plu, kiu tiu estas, kiel tiu nomiĝas, kiu estis ties patro kaj kio apartenis al ties patro. Tiam plu alkuros neniuj heredantoj, kiuj svingados paperon enaere. Tiam estos vi la solaj heredantoj, kaj tiam vi restos daŭre la solaj heredantoj, ĉar neniu plu povos pruvi ion. Ja por kio vi bezonas naskiĝregistrojn? Vi havas malsaton, kaj tio estas sufiĉe da pruvo, ke vi estis naskita kaj, ke vi vivas. Kaj por kio la mondo bezonas geedziĝregistrojn? Vi vivas kun la ino, kiu amas vin kaj produktas infanojn kun ŝi, kaj tial vi simple estas geedzoj. Por kio vi do bezonas ankoraŭ paperojn? Por ke vi sciu, la dokumentoj ekzistas nur tial, por ke oni ree povu forpreni de vi la teron, kiun vi kultivas. Kiu la teron kultivas, al tiu ĝi apartenu; kaj se vi kultivos la teron, tio estos la plej bona dokumento, kiun vi povus havi, kaj per kio vi povus pruvi, ke la tero apartenas al vi. “
Dekoj de viroj ekstaris, forgesis sian manĝon pro tio, kion Martin Trinidad klarigis kaj formis densan bulon ĉe la grupo, kie kaŭris Martin Trinidad, Celso, Andreo, Pedro kaj Matias. Eĉ vorton el tio, kion diris Martin Trinidad, ili ne volis lasi neaŭdita. Tio estis nova al ili, sed ili komprenis tuj, ĉar ĝi estis tiom simpla. Ili ĉiuj konis la regadon de dokumentoj kaj listoj kaj ŝuldolibroj. Ili ĉiuj sciis, ke tiuj paperoj estis kvazaŭ iliaj tiranoj plej grandaj.
Kiam ajn oni alvokis ilin, ĉu estis la bienisto aŭ la polico aŭ cura, oni ĉiam montris al ili fakturlibron aŭ punpagendaĵon aŭ baptateston, kaj ĉiam ili devis pagi, aŭ oni metis ilin en la calabozo-n aŭ vendis ilin en monterion aŭ ili ricevis novan mastron. Estis ĉiam iu papero, per kio oni pruvis al ili, ke ili rajtas diri nenion, sed nur obei.
„Ni estas tamen malbenitaj kaj pedikohavaj filoj de putinoj“, vokis Santiago. „Pri tio mi ne pensis. Sed vi ja pravas, Martin. Estas tiel, kiel vi diras. Ĉio, kio estas papero kaj stampita kaj priskribita, devos esti forbruligita. “
„Mi volus nur scii, de kie li havas ĉion tion, ĉu?“ demandis Gabino, unu el la hacheros „Vi scias ja pli ol nia cura, hombre, efektive, vi scias multe pli ol li. “
„Tion li ĉion legis en libroj. Tio estas ja ĝuste la afero, ke oni devas povi legi, se oni ne plu volas akcepti maljustaĵojn“, diris alia el la viroj.
„Kompreneble mi ĉion tion legis en libroj, ja kion vi imagas?!“ Martin verŝis kafon en sian pelvon. „De kie, ĉe la infero, vi do pensas, mi prenu tion? Mi legis amason da libroj, ja amasegon. Kaj ĉiuj pri revolucioj, insurekcioj kaj ribeloj. Kaj pri tio, kion faris la homoj en aliaj landoj, se ili ne povis pli longe elteni subigon kaj volis senigi sin de siaj skurĝistoj kaj tiranoj kaj bestaĉaj regentoj. Sed tio pri la paperoj kaj dokumentoj mi legis en neniu libro, tion mi elpensis mem. “
Hombre mia, tio estas ja la plej bona el ĉio ĉi“, kriis Pedro trans la tutan grupon. „Se vi tion mem elpensis, vi scias ja multe pli ol estis skribita en la libroj. “
„He, burro, maljuna azeno“, vokis Celso al li, „kompreneble li scias pli ol ĉiuj libroj, kiuj ekzistas. Kaj li povas elpensi ankoraŭ multe pli, se li volas, kaj eĉ tion, kion oni tute ne povus meti en librojn. Li estas ja profesoro, vera instruisto. Do, por ke vi fine ĉiuj sciu ankaŭ tion, bovoj. Neniu el vi en sia tuta vivo estos instruisto. Sed eble almenaŭ Andreo, kiu lernis iom, ĉar li havas prudenton. Ni estas multe tro stultaj. Profesoro li estas, tiu Martin Trinidad, vera instruisto, kiu instruis en grandaj lernejoj multajn infanojn. “
„Un profesor?“ demandis deko da viroj samtempe, kaj parte mirigite ili reciproke rigardis sin.
„Celso diris tion. Mi rakontis tion antaŭe al li. Estas ĝuste, mi estas instruisto. Sed ĝuste tial, ĉar mi estas honesta instruisto, tial mi ne estas piedlekanto kaj flatanto, kiu kapkliniĝante faras riverencojn. Mi ne lasas nebuligi mian cerbon de la politicos kaj cientificos kaj mi ne akceptas, ke la maljuna kaciko tie supre estas la savanto de la respubliko. Tial la bestaĉoj min ja trenis en la koncentrejon. Unue al El Valle de la Muerte en Verakruco. Pli poste en la stratkonstruan koncentrejon en Jukatano. Buboj, tion vi povas fidi, jen la vento blovis ankoraŭ multe pli draste ol ĉi tie en la monterio. Ĉi tie mortaĉas du aŭ tri da viroj ĉiusemajne, kelkfoĵe eĉ kvin. Sed tie tuj mortaĉis tridek homoj en ununura tago! Ĉi tie vi trenas trunkojn, tio estas sufiĉe streĉega, sed vi havas dudek parojn da bovoj kiel helpon. Sed en la koncentrejoj en Jukatano, tie, kien oni metas ĉiujn ĉi danĝerulojn, jen ni, la kaptitoj, tiras la pezajn ferajn stratcilindrojn, jen helpas neniuj enjungitaj bovoparoj al ni. Jen estas ni la bovoj kaj muloj. Kaj skurĝadoj okazas senkompate. Se vi falas, la cilindro ruliĝos trans vin kaj la aliaj diras: Por Dios, kiom bonŝanca li estas, ke li jam trapasis tion. Sed muchachos, pri tio fidu al mi, ĉe Dio, ĉiuj viroj, kiuj tie revenas el la koncentrejoj, estas ĝisdure kuiritaj, brogitaj, rostitaj kaj kradrostitaj. Tiuj timas nek diablojn nek sanktulojn plu, kaj des malpli kacikojn kaj gvidantojn kaj leaders. Ili metas siajn manojn en fajron kaj lasas stufi ilin en la kazernoj kaj en la gardoĉambroj de la rurales nur por montri, kiom durigitaj ili estas, kaj kion la registaro devos atendi de ili, se ili iam ekatakos. Tiuj disŝiras ĉiun policanon ankoraŭ vivantan en pecojn, alsaltas policanojn per nudaj manoj, faras sin nenion el sabroj, bastonoj kaj mitraloj. Oni bone edukis ilin en la koncentrejoj, kie oni esperis fari el ili adorantojn de la maljuna kaciko. Atentinda kvanto da ili jam ekagis kaj laboras sekrete. Pasas nun jam neniu tago plu, kiam matene ne almenaŭ dek dispecigitaj rurales, policanoj kaj uloj de la sekreta ŝtatpolico, estas trovataj oen anguloj kaj malplenaj ĉambroj, en fosaĵoj kaj sulkoj. La venĝo jam komenciĝis. Kaj nun estas vi en la vico, muchachos, por venĝi kaj repagi ĉiun baton, kiun vi ricevis. Kun terurigoj la kaciko havigis la potencon al si, kun terurigo li tenis sin en la potenco, sed kun milionope pli granda teruriĝo li estos ĉasata ĝis pereo, kaj ĉiuj liaj torturservistoj kaj skurĝistoj kaj kriuloj kaj mesogantoj kun li. Ja ne cedu nun, tiom longe, kiom ankoraŭ unu el tiuj bestaĉoj ankoraŭ estas vivanta. Se vi vere volas fari revolucion, tiukaze faru ĝin tute kaj ne haltu meze de la vojo. Ĉiun fripono, kiun vi lasos vivi, elkovos kaj produktos cent idojn, kiuj estos eĉ pli fiaj friponoj. Risku ĉion! Estas pli bone, se ni ĉiuj mortaĉos en tiu ribelo anstataŭ vivi kaj la ribelo malsukcesos. Tierra y Libertad, Muchachos! Salud! Viva la Revolucion Social!“
Kaj denove bruis la militkrio kiel ventego trans la vastan placon de la oficinas kaj eĥis de la vandoj de la densa ĝangalo: „Viva la Revolucion Social! Tierra y Libertad! Libertad para todos los Indios! Tierra para todos los campesinos! Abaja los Finqueros! Viva El Profesor! Arriba el profesor! Vivu la instruisto! Vamonos a la guerra civil! La Muerte al la dictadura! La diktaturo mortu! Viva el proletario indio!“
Dum ankoraŭ jubilis la pli granda kvanto de la muchachos kaj multaj saltis pro entuziasmo en la aeron, sin reciproke brakumis kaj dancadis kaj kelkaj grupoj kantis kaj aliaj iris de grupo al grupo por ankoraŭ pligrandigi la entuziasmon aŭ doni konsilojn, marŝis ĉirkaŭ dudek viroj al la ĉef-oficina kaj prenis ĉiujn paperojn, ĵurnalojn, listojn kaj notfoliojn de la tabloj, el kestoj, de fostoj ĉe la vandoj kaj de bretaroj, disŝiris ilin per siaj manoj kaj dentoj kaj portis ilin eksteren sur la placon.
Ekstere tuj ekflamis fajro kaj ĉio, kio estis papero, komencis flamiĝi. Eĉ ne ununura parte karbigita ŝiraĵo povis eskapi. Ĉiun folieton, kiu estis forbloviĝonta, ili persekutis, kaptis ĝin kaj portis al la fajro kaj atente distretis eĉ la nigran cindron.
„Ne forgesu tiujn artesanos, la metiistojn. Ankaŭ tie troviĝas ankoraŭ sufiĉe da notfolietoj kaj paperetoj. Ek, alportu ilin!“
La metiistoj ekŝvitis pro timo, kiam grupo rapidis al kelkaj kabanoj, en kiuj estis buligitaj la viroj kun siaj familioj, por ke ili ne elsendu mesaĝojn.
„Tenu fermitaj viajn didamnitajn grimacojn“, vokis Santiago, kiam li, sekvate de kelkaj paperserĉantoj, penetris en la unuan grandan kabanon. „Ni ne voros vin. Diru al via bastarda infera idaro, ke ili ne kriu ĉi tie. Ekde nun krios ni, ĉu komprenite?“
„Jes, certe, cierto, muchachito“, diris arriero, mulpelisto, „prenu ĉion, kion vi trovos. “
„Ni prenos ĝin ankaŭ sen via permeso“, vokis Jeronimo, kiu urĝis proksime apud Santiago en la kabanon.
„Por Jesu Cristo y la Virgencita“, lamentis kelkaj el la inoj, „ne faru malbonan al ni, ni ja ankaŭ volonte sternos nin kun vi, sed ne faru ion malbonan al ni, muchachos“
„Kun vi sterni sin, stinkantaj putinoj, ĉu? Tio certe plaĉus al vi. Ne, ne kun vi. Eĉ ne donacite. Kaj, se ni volus, ni farus tion sen demandi vin, ĉu komprenite, fiputinoj?“ Tion diris tria el la viroj, kiuj premegis sin en la kabanon.
Santiago ĉiujn pluajn ofertojn bruske interrompis: „Ek, donu ĉiujn paperojn, kiujn vi havas, pedikohavaj putinfiloj. “
„Estos pli bone, se vi forgesos eĉ ne ununuran leteron aŭ postaĵviŝilon, kiun vi ie proksime havas“, memorigis Jeronimo la timigitajn homojn, el kiuj ne nur ĉiuj infanoj, sed ankaŭ ĉiuj inoj kaj eĉ kelkaj viroj surgenuiĝis kaj alte kunpremite tenis siajn manojn, kvazaŭ ili alpreĝus la sanktulojn en preĝejo.
„Ni tratranĉos la gorĝon al ĉiu, kiu retenos eĉ nur etan peceton da papero. “
„Jen, jen!“ el ĉiuj flankoj eksonis respondoj. Oni transdonis leterojn kaj fotojn kaj preĝlibrojn kaj notlibretojn kaj sanktulbildetojn kaj traktaĵetojn kaj lernejlibrojn, cigaredafiŝojn kaj salajroslipojn.
La forĝisto hezitis transdoni siajn salajroslipojn.
Jeronimo tuj per larĝa pugno puŝis forte en lian gorĝon, tiel, ke la forĝisto retroŝanceliĝis kaj perdis la spiron. El la kabanangulo, kie li sinkis teren, li diris: „Perdoneme, muchacho, sed tio estas ja miaj salajroslipoj, se mi ne retenos ilin, oni ja ne pagos mian salajron. “
„Kial koncernu via merdosalajro min, putinfila porkoservisto“, kriis Santiago kolerigite. „La diablo pagu vian salajron. Tiu, kiu povis pagi ĝin al vi, delonge fulmtransiĝis inferen. Ek, donu la slipojn!“
Sin turnante al ĉiuj, li vokis: „Ankoraŭ unu plua vorto, kaj ni rapidigos la transdonojn per niaj maĉetoj! Ek, donu ĉiujn paperojn!“
Tri minutojn poste kriis iu: „Ĉu vi ĉiuj ĉion liveris?“
„Jes, muchachos“, vokis kelkaj metiistoj samtempe al li.
„Serĉu, muchachos!“ komandis unu el la amkompanantoj. „Serĉu, ankaŭ sub la pisoplenaj jupoj de la inoj. Ne forgesu eĉ unu lokon. Kaj al tiu, kiu kaŝis nur unu peceton da papero, kiu estas pli granda ol tiu ĉi ungo de fingro, ŝovu la maĉeton en sterkoventron. Diodamnita, hipokrita kaj rampanta denunca kanajlaro kaj klaĉbando! Se la vento turniĝos al ni, vi ĉiuj tuj ree ĉeestos. 'Aĥ, kara patronĉjo, oh, gracoplena kara mastro, ni estis ĉiam montraŭ tio, neniam ni partoprenis ĉe tio, ni estas por ordo, patronĉjo!“ Santiago kun rikana buŝo simigeste imitis, kiel li imagis parolonta tiujn metiistojn al patronoj, rurales, federales kaj policanoj, se la ribelo estus subigita. „Se oni decidus laŭ mi“, li kriis, subite koleriĝante kaj tretante la plej proksiman viron, taniston, en la ventron, „se oni decidus laŭ mi, diodamnitaj fetorantaj klaĉuloj, mi tratranĉus al ĉiu el vi, inklude de via bastarda idaro, la gorĝojn. Ĉar vi estas rampanta perfidema fibando. Merdo vi estas. “
Tiam turniĝante al siaj kunuloj, li diris: „Ĉu vi trovis ion? Ne? Jen ilia bonŝanco. Ek, al la aliaj kabanoj, kie la putinfiloj estas firmpinĉitaj. Kaj ne tro delikate traktu ilin. Andreo kaj Celso kaj El Profesor ne volas havi tion tiel. Domaĝe, mi lasus ĉi tie neniun vivanta. “
Du horojn post tio eĉ ne unu eta peceto da papero plu troveblis ie en la ciudad, ĉu presita, ĉu priskribita, ĉu malplena.
Vidante la nigran monton da cindro, diris El Profesor al Santiago: „Muy bien hecho, manito; tre bone farita, fratĉjo mia. Nun vi scias tion precize, tute same ni faros tion en Hucutsin kaj en ĉiuj bienoj kaj en ĉiuj oficejoj. Niaj kamaradoj en San Rafael, en la granda paperfabriko, scias produkti paperon. Ili faros por ni novan paperon, kiun ni tiam priskribos kaj surpresos, tiel kiel plaĉos al ni kaj kiel ĝi bonfartigos nin. “
Pli malfrue vespere Andreo kaj ankoraŭ du pluaj viroj rondiris al ĉiuj grupoj kaj demandis, kion ĉiu volas havi el la tienda, ke ĉiu pripensu tion, ĉar morgaŭ ĉio estos disdonata, kio estas en la tienda: vestoj, ĉemizoj, pantalonoj, koltukoj, matoj, kovriloj, maĉetoj, municio, kolĉenoj, orelringoj, fingroringoj, butonoj, kuntorditaj fadenoj, ŝtofoj, hararrubandoj, ĉapeloj, sandaloj, ledoj, rimenoj, ŝnuregoj, tabako, alumetoj, cigaredoj, lanternoj, kandeloj. Dirinte tion, li aldonis: „Sed neniu postulu plu ol li nepre bezonas. Kiam ĉiu havos tion, kion li vere bezonas, ni povos paroli pri la restaĵoj. Eble eĉ ne sufiĉos por ĉiuj, por doni al ĉiu tion, kion li bezonas. Kaj ĉiu pripensu ankaŭ tion, ke li devos porti surdorse certe konsiderindan parton de tio, kion li kunprenos, ĉar la ĉevaloj, azenoj kaj muloj devos porti sufiĉe da ŝarĝo por ĉiuj el ni, kiuj ne estas sufiĉe fortaj. Marŝos ankaŭ dekdu inoj kun ni kaj preskaŭ dudek infanoj. “
Martin Trinidad, El Profesor, aliĝis al la grupo. Li diris: „Pli malfrue ni havos militkonsiliĝon pri tio, kiel ni iranĝu la marŝon. Kaj, ĉar vi ĝuste nun parolas pri la tienda, sciu, ke la nutraĵoj ne estos disdonataj al ĉiu unuopulo, sed al la marŝtaĉmentoj, kiuj samtempe estos kuirgrupoj kaj provizgrupoj. La taĉmentojnojn ni kunmetos en kunvenoj, sed vi ĉiuj reciproke povos interŝanĝi ĉion laŭplaĉe. Kamarado kun kamarado. Kaj kompreneble ĉiu devos kunporti parton de siaj nutraĵoj en sia kuirgrupo. Tial ne kunportu tro da aĵoj: la marŝo al la unuaj vilaĝoj eble daŭros kvar aŭ eĉ kvin semajnojn. Ni renkontos la plej fortan pluvsezonon, kaj ni havos distancojn, dum kiuj ni ĝojos, se ni marŝos ĉiutage tri leŭgojn. “
Kiam sekvamatene la stoko de la tienda estis disdonita, montriĝis, ke nur tre malmulte estis postulita. Tio, kion ĉiu nepre bezonis, oni disdonis jam en la unuaj tagoj de la ribelo. Ĉu la kaŭzo, kial la muchachos ne postulis pli el la tienda, estis manko de havemo aŭ la penso pri la pli granda ŝarĝo, kiujn ili devus porti dum la komplika marŝo, tion Andreo, la administranto de la tienda, ne kapablis decidi. Li ankaŭ tute ne cerbumis pri tio. Moralajn konsiderojn, ke eble temas pri mallegala havaĵo,,avis neniu el la muchachos. Tio estas certa.
Sed certa afero estis rimarkinda. Tiel rimarkinda, ke ĝi frapis la atenton de Andreo. Estis tio, ke granda kvanto de la muchachos ne iris al la tienda kaj ne postulis ion, kvankam ili surhavis nur ĉifonojn, kaj tial eĉ la plej aĉa kaj plej malkara ĉemizo, kio estus trovebla en la tienda, estus granda valoro por ili. Andreo renkontis kelkajn el ili kaj demandis ilin, kial ili ne postulis almenaŭ laŭordan ĉemizon aŭ uzeblan lanpantolonon kaj novan ĉapelon. „Antaŭ ol ni estos el la ĝangalo ja tamen ĉiuj vestoj estos disŝiritaj“, diris unu el ili. Alia respondis: „Por kio la ĉemizo taŭgu, se mi tamen mortaĉos. Ja tion mi povas diri al vi, tuj kiam mi renkontos iujn rurales, mi ekatakos ilin kiel freneziĝinto. Aŭ mi postrestos kuŝanta en la koto, tiukaze estus en ordo tiel, tiukaze mi bezonus tute nenion plu. Aŭ ses el tiuj favaj hundoj postrestos kuŝantaj, kaj tiukaze mi tiam tute trankvile povos elserĉi al mi ĉion, kio plaĉas al mi. Ties ĉemizojn kaj pantalonojn kaj uniformjakojn kaj botojn. Antaŭ ĉio alia bonan karabenon kaj mil altkvalitajn kartoĉojn, eĉ se ili pezus kvindek kilogramojn, sed mi portus ilin. Do, kial mi tiukaze okupiĝu pri la fatraso en via tienda? Mi estas ja nun un rebelde kaj tial devas pensi pri aliaj aferoj ol pri la aĉa fatraso, kiun vi havas en la damnita tienda. Tiom longe, kiom miaj ĉifonoj kovros mian aspergilon kaj mian postaĵtruon, ili estos al mi sufiĉe bonaj dum la marŝo. Kaj se mi poste bezonus ion, tie estos ja la rurales kaj federales, kaj tiujn mi ja traktos laŭorde, Andreĉjo. “
Kiam Andreo ankoraŭ plu enketis kaj volis ekscii opiniojn, li lernis, ke la plimulto el muchachos, kiuj ne okupiĝis pri la tienda, havis saman aŭ similan respondon. Ili nur ne tiel bone povis esprimi tion per vortoj kiel la unua muchacho, boyero, kiun demandis Andreo.
Tri tagojn ĉiuj inoj de la artesanos devis baki kaj rosti totopostles por la forirontaj muchachos por krei grandajn provizojn. Ĉiu muchacho estu ricevonta mininume sontle da totopostles por la marŝo. Unu sontle estas kvarcent totopostles. Tio estis sufiĉe malmulte por tia longa marŝo; ĉar la totopostles estis sufiĉe maldikaj. Oni simple povus manĝi dudek da ili dum unu sido sen embarasigi la stomakon.
La inoj ja unue ne volis fari tion, por ke ili ne fariĝu servistinoj, kuiristinoj kaj bakistinoj por la muchachos. Ili sentis sin ofenditaj rilate al sia digno. Preterire Santiago hazarde aŭdis unu el la inoj. „Kial taŭgu ĝuste ni por tio baki totopostles por tiuj kotaj kaj pedikohavaj fichamulanoj. Estas hontego kaj humiligo por ino de ladino devi esti la criada por tia kota chamulano, kiu eĉ ne kapablas paroli kristanan lingvon. “
Santiago trankvile lasis elparoli ŝin. Sed nun li preteriris angulon de la kabano. „Nu, diodamnitaj stinkpiĉulinoj, por kio vi, cetere, entute taŭgus, kaj kial ni cetere lasu vivi iin kun via bastarda idaro?“ La inoj terure ektimis, kiam ili vidis stari Santiagon antaŭ si, ekkomprenantaj, ke li aŭdis ilian klaĉon.
„Dio damnu vin“, li kriegis plu al ili „ni faris ja por vi, fatrasuloj, mil da faenas, kromlaboron ĉiuvespere, post nia damnite streĉega ĉiutaga laboro. Kromlabore ni devis haki ŝtipojn por vi, ni devis ripari viajn tegmentojn, reordigi viajn latbarilojn, priŝmiri la vandojn per argilo, ni devis planti kaj fosadi la ĝardenojn por vi, ĉio por nenio, kaj ĉio krom kaj post nia dura laboro, kiam ni apenaŭ plu povis rampi. Kio okazis tiam? Jen vi, fetorantaj putinoj, ja ne malfermis la buŝaĉon, eĉ ne unufoje iu el vi plendis pro tio, ĉu? Sed diru nur, ke tamen jes, jen mi tuj larĝbatos viajn mensogemajn grimacojn tiom, ke ili krevos, putraĵo, nur tio vi estas. Ek, al la metates kaj knedu. Kaj mi mem elprovos ĉu la totopostles estos kneditaj bone. Kaj, se ili ne plaĉos al mi, ĉe la diablo, mi tretos kontraŭ viaj grasaj femuroj ĝis ili estos verdaj kaj bluaj. Ek, y un poco prontito, sed tre prontito. Kaj sekigu maizon, knedu, baku kaj poste rostu ĝin. Post tri horoj mi revenos, kaj, se ĉiu el vi ne estos siverinta dek sontles, mi kaptos kaj traktos vian pedikohavan hararon. Do, hopu kaj saltegu!“
„Sed, muchacho“, timide respondis iu el la inoj; „sed tion vi ja scias certe bone, ke la maizo bezonos dek kaj pli da horoj ĝis ĝi fariĝos mola, eĉ se ni enmetos grandan pecon da kalko. “
„Tenu fermita vian buŝaĉon! Se vi ne kapablas moligi la maizon sur fajro, jen sidigu vin per via postaĵo sur ĝin kaj elkovu ĝin ĝis moliĝo. Sed post kvar horoj mi volos vidi tiujn totopostles. Milfoje ni devis fari dum unu tago laborojn, kiujn homo ne kapablus fari dum tri tagoj; kaj, se la laboro ne estis preta, oni pendumis nin aŭ skurĝis nin tiel, ke la pecoj da karno disflugis kiel hajlo. Ĉu vi tiam iam malfermegis la buŝaĉon kaj diris al la sinjoro patrono, ke la kompatindaj muchachos tion ne povos fari ĝustatempe? Nenion aŭ nur merdon vi faris. Kaj vi eĉ ĝojis, se ili skurĝis nin kaj vi eble eĉ diris aldone al la capataces: 'Suke tradraŝu ilin, tiujn chamulanajn kanajlojn. “
„Tion mi diris neniam“, defendis sin la edzino de la jungilarfaristo.
„Eble ne vi, sed aliaj diris tion, kaj vi protestis eĉ ne per unu vorto. Do, ekhopu!“
La inoj ekkuris kiel obsedite kaj ĵetiĝis sur la maizon. Ili alvokis ĉiujn siajn infanojn, por ke tiuj helpu elpremi la maizgrejnojn al ili. Santiago kompreneble ne iris post kvar horoj al ili por kontroli, ĉu la totopostles estas jam pretaj. Li sciis, ke la komisio dum kvar horoj ne plenumeblas.
Rimarkoj
criada = ĉambristino, servistino.
metates = indiĝenaj frotmueliloj.
y un poco prontito = iom rapide.
La edzoj de la inoj, la artesanos,. ankoraŭ eĉ pli severe estis traktataj. Ili havis Matiason kaj Santiagon kvazaŭ sur la nuko, kaj ambaŭ eĉ multe pli draste ol Santiago al la inoj diris al ili, kion ili pensas pri ili.
La viroj riparis ĉiujn selojn, plenŝtopis la pakselojn, eltranĉis rimenojn kaj kuntordis ŝnurojn, ili kuracis ŝarĝbestojn, kiuj alvenis vunditaj de la paŝtejoj. Estis sufiĉe da laboro por fari marŝpreta la grandan trupon. Kaj la muchachos sciis bone, kiel eklaborigi la metiistojn. Ili devis uzi nur la samajn rimedojn, kiuj estis uzataj de la samaj metiistoj kontraŭ ili. Ĉe tio eksciis tiuj favoritos de la regintoj, tiuj flatuloj de la patronoj, eĉ se nur malfrue, sed fine foje je la propra korpo, kiel tio sentiĝas, se oni ne apartenas al al favoratoj kaj preferatoj, sed al la subigitoj, kiuj lernas neniun vorton krom la signifogravan: obei.
Tiu instruado tamen ankoraŭ okazis tute gracoplene. Oni ne skurĝis aŭ pendumis iun. Kaj nur ĉeokaze tro fervoraj muchachos alkroĉis kelkajn puŝojn dorsen kaj sur la ripojn de la viroj aŭ tretis perpiede iun por disdoni al la ardonoj pli grandan emfazon kaj pli rapidan plenumon.
Ĉe tio la muchachos eksciis ankoraŭ aldone, pri kio ili tute ne sciis ĝis tiam, ke ili kapablas tion. Ili lernis, ke ankaŭ ili kapablas ordoni, se tio devas esti. En sia tuta longa ĝistiama vivo ili ĉiam pensis, ke oni devas esti naskita kiel ladino aŭ kiel cachupin por scii, kiel oni ordonas. La ordonado estis tute ne tiom malfacila, kiom la muchachos antaŭe supozis. Kaj, ĉar tio ne estis komplika komandi ĉiujn ĉi favoritos de la regantoj, tial ankaŭ ne multe pli komplike povus esti entute regi, se estus necese. Komandado kompreneble estas multe pli facila ol regi. Tial ĉiuj diktatoroj estas tre malbonaj regantoj. Komandi iun povas ĉiu azeno, des pli indiĝenon, kiu povas nek legi nek skribi. Diktatori povas eĉ idioto.
Kaj ju pli iu estas idioto des pli facile kaj pli senzorge kaj pli impertinente iu diktatoras.
Ĝis tiu momento la muchachos ankoraŭ estis tre malproksimaj de tio provi, ĉu ili same tiel bone povus regi tiel, kiel tie komandi la postaĵlekantojn de la patronoj. Inter la monterioj kaj la regenteco de la indiĝenaj proletoj estis ne nur marŝo dum semajnoj tra la ĝangalo en la plej jrasta pluvperiodo, sed interis ankaŭ la kompanioj kaj batalionoj de la rurales kaj federales kun mitraloj kaj moveblaj kampaj kanonoj. Sed ankaŭ tio ankoraŭ estis futura muziko. Unue necesis komenci per la regado kaj organizado tie, kie la muchachos konatiĝis al la ekonomiaj rilatoj.
„Ekzercu vin ĉi tie, kie vi konas ĉiun vojon kaj ĉiun arbon!“ diris El Profesor je tiu vespero. „Se ni iam alvenos tie, kie ni ne plu scios, kie estas dekstre kaj kie maldekstre, kaj kie ni troviĝos sur malkaŝita kampo, la afero fariĝos pli komplika. Ĉi tie en la ĝangalo ni venkus armeon da registaraj soldatoj kaj kvar armeojn da rurales. Ĉi tie ni ĉie estus la venkintoj. Sed ĉi tien tiuj sklavoj ne venus. Ĉar ili tro fekus en siajn pantalonojn. Ili atendas ekstere antaŭ la ĝangalo, en la vilaĝoj kaj la bienoj. Kaj se ni volas venki, ni devos iri al la bienoj kaj vilaĝoj. Jen helpas nenio alia. La ribelo devas esti elbatalita, ĝi ne estas eldiskutebla. Revoluciojn ankoraŭ neniam venkis subigitoj per tio, ke ili bele sciis paroli pri tio aŭ pacience aŭskultis, kion diris ĉiuj aliaj. Revoluciojn la regatoj gajnas nur per furioza batalo. Neniu alia rimedo ekzistas. Tiu, kiu volas rakonti ion alian al vi, mensogas; ĉar li estas je la flanko de viaj malamikoj, de viaj tiranoj. Ne forgesu tion, muchachos! Ne hodiaŭ, ne morgaŭ, kaj ne post cent jaroj!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.