La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

I

En ok taĉmentojn, kiel Juan Mendez ilin nomis, la granda aro estis dividita. Juan Mendez estis la generalo de la trupo. Ĉar li estis serĝento ĉe la federales, li havis komprenon pri militecaj aferoj. Dekfoje li gvidis partojn de kompanioj al militecaj ekzercoj, se la oficiroj estis tro pigraj aŭ tro ebriaj kaj ne kapablaj matene ellitiĝi. La ekzercoj por la soldataj taĉmentoj estis ordonitaj kaj tial farendaj. Kaj tial, ĉar krome neniu alia kapteblis, aŭ eble nur kapitano aŭ leŭtenanto por la tuta kompanio, la serĝentoj devis ŝtopi la breĉon kaj dresi kaj kurigi kompanianojn tien kaj tien.

Juan Mendez transprenis la unuan kompanion, lia bataliona kamarado, la kaporalo Lucio Ortez, la lastan compania, la endorsan protekton. El Profesor estis nomumita El Comisario, do, li fariĝis generalestro de la tuta armeo.

Andreo transprenis la organizadon de la provizoj kaj jeponejoj. Matiason, Fidelon kaj Cirilon oni respondecigis pri la transporto kaj ĉiuj ŝarĝmuloj kaj rajdobestoj.

Juan Mendez nomumis Celson kiel sian stabestron aŭ kiel li nomis lin: Jefe del Estado Mayor. Celso kompreneble tuj diris: „La titolo interesas min kiel hundokoto. Mi estas ja nur tial via adjudanto, por ke mi tuj povu esti la unua, kiu ekatakos, se mi nur vidos la unuan uniformon antaŭ miaj okuloj. Mi havas ja sufiĉe belan revolveron, ĉe l’ diablo; sed mi pensas, ke mi preferos mian bonan intiman maĉeton. “

„Tute laŭ via plaĉo, camarada“, respondis Juan Mendez, El General, „pri tio ni parolos, se ni havos la unuan renkontiĝon post ni kaj tiam ankoraŭ vivos. “

„Eble mi tiam ne plu vivos, generalo mia. Sed ĉu mi mortaĉus ĉe tio ĉu ne, en tiu kazo, se mi mortaĉus, vi tamen postkrie nomu min skabian kaj pusoplenan hundon, se mi ne forsabris de minimuma kvinopo el la uniformuloj la kapon. Se tio ne sukcesus al mi, mi ne havus trankvilon en mia tombo kaj vi povus elfosi min,,iam vi vidos, ke mi ankoraŭ vivos, ĉar mi ne povus mortaĉi antaŭ ol mi plenumis mian normkvanton. “

Nur tre malmultaj muchachos havis revolverojn, kaj eĉ malpli el ili posedis ĉasfusilojn. La plimulto de la pafiloj estis malnovaj hispanaj, kiujn oni buŝe ŝarĝas. Ili estis nur ses, oni forprenis ilin de la artesanos, el kiuj, kiel montriĝis, neniu havis revolveron. La brandovendistoj kompreneble havis revolverojn. Ankaŭ la du arrieros posedis revolverojn, kiujn ili devis transdoni. Tiuj revolveroj kompreneble valoris preskaŭ nenion. Ili servis al la arrieros dum la transportoj kiel timigiloj kaj ne pafis, se oni liberigis la ellasilon.

Male al tio ĉiuj maĉetoj estis bone ŝlifitaj, ankaŭ la hakiloj, kiujn kelkaj el la viroj kunprenis. Sed entute prijuĝate kaj speciale en rilato al la granda amaso da marŝantaj muchachos, oni povis paroli en la plej bona maniero nur pri tre mizera armiteco.

Se oni plu konsideras, ke ĉiu unuopulo de la rurales, de la ŝtatpolico, jen la precipa persona ilo de la diktatoro, havis karabenon kun po kvin kartoĉoj en magazenoj, krome ĉiu viro 45-an revolveron kun po ses kartoĉoj pendantaj je la koksoj, tiukaze ne estus troigite paroli pri memmurdo de la ribelantaj muchachos, se tiuj provus ataki eĉ nur malgrandan taĉmenton de rurales, kiuj ĉiuj estis ekzercitaj soldatoj. La registaraj soldatoj havis nur fusilojn kaj karabenojn ĉe si, sed se ili alvenis en taĉmentoj kun ĉirkau kvindek viroj, ili kunportis unu aŭ eĉ du mitralojn kun si. Kaj ili sciis lerte uzi tiujn mitralojn de la plej bona usona konstrumaniero, kaj tre sukcese, kiel ili centfoje pruvis en multnombraj strikoj de laboristoj kaj en ribeloj de kamparanoj kaj peonoj. Se kvindek rurales atakis kvincent ribelemajn peonojn, tiukaze fine de la batalo la rurales havis eble tri mortintojn kaj kvin vunditojn, dum la ribeluloj postlasis sur la batalkampo kvarcent sesdek mortintojn kaj neniun vunditon. La kvardek ribeluoj, kiuj mankis en la tuta kvanto, bonŝancis eskapi en la vepron aŭ en la montojn.

La ununuraj viroj en tiu trupo de la mahagonoviroj, kiuj sciis ĉion tion tute precize, kio okazus en tia malsama batalo, estis El Profesor, El General kaj El Coronel. Lucio Ortiz estis nomumita kolonelo de la generalo.

Kaj tiuj tri viroj, kiuj sciis pro sperto, kiel malbone estis la bonŝancoj de la monteriaj ribeluloj pri venko, se ili rekontus trupon de la ruralesfederales, tute ne prisilentis sian scion. En la lastaj tagoj antaŭ la ekmarŝo ili diris multajn fojojn ĉe la bivakfaroj al ĉiuj muchachos, kio atendeblus ilin, se okazus batalo aŭ eĉ nur bataleto.

Sed ĉiuj avertoj kaj konsiloj de ili trafis kvazaŭ surdajn orelojn. Al la muchachos fariĝis ĉio tute indiferenta. Ili devis tiom trasuferi kaj elteni, ili kolektis tiom da kolero kaj malamo en si, ke ĉiu batalo kun ties malamikoj, egale kiel ajn estus la fino, pli estus liberigo el animaj turmentoj ol vera malvenko. Ili ne subigeblis. Ili ne venkeblis, almenaŭ ne konscie. Ili povis nur morti aŭ venki. Ion alian neniu el ili celis kaj neniu el ili esperis.

Pri iu alia fino eĉ ne iu pensis. Ilia vivo fariĝis tiom senvalora kaj senenhava, ke fali kun la konscio, ke oni ribelis, estis milfoje pli valora kaj pli dum eterneco ol gardi sian haŭton, eviti batalon kaj forŝteliĝi sur apudvojoj el la ĝangalo por eviti, ke oni renkontu malamikojn.

Celso ne parolis por si mem. Tiel, kiel li, pensis ĉiu en la arupo. Por ĉiu malfermiĝis jam la paradizo de la indiĝenoj, se sukcesus al li buĉi kvin ruralesfederales antaŭ ol li mem pereos.

Tia malamo kontraŭ la diktatoro kaj ties helpantoj kaj servistoj estis trovebla ne nur inter la plej sklavigitaj de la respubliko, simila sovaĝa malamo disvastiĝis en tri trionoj de la tuta popolo. Tiu malamo estis la kaŭzo, ke tiam, kiam la revolucio fine trabalais la tutan landon, oni faris je neniu flanko prizonulon, sur neniu flanko oni donis kompaton nek postulis ĝin. Kiel hontegon oni rigardis tion, se la kaptito lasis amnesti sin. Tiun, kiu ne gajnis kunpuŝiĝon aŭ batalon kaj ne povis fuĝi, oni murdis. Neniu vundito postrestis sur la batalkampoj. La inoj de la revoluciuloj, kiuj sekvis siajn edzojn, kuregis kiel obseditoj sur la batalkampo tien kaj tien kaj mortpikis per kuirejaj tranĉiloj ĉiun trovitan vunditan malamikon, kiu kuŝis sur la kampo. Nenio interne de la sama popolo povas estigi tian nepacigeblan diablan malamon kiel diktaturo. Ĉar ĉiu diktaturo, kiom ajn entuziasme kaj jesige ĝi estas komencita de centmiloj da homoj, ĉiam degeneras en malamon, kiu estis naskita kaj bredita per netoleremo kontraŭ alia parto de la popolo, kaj kiu kondukas al nepacigeblo, ĉar ĝi iom post iom ekskludigas ĉian reciprokan komprenon. Ĉar diktaturo povas daŭri nur tiukaze, se ĝi permesas neniun kritikon, neniun reciprokan elparoladon de pensoj.

Kiom senŝanca estis ĉiu konsilo de Juan Mendez, ke oni ekzercu la plej grandan atentemon, ĉar tiu sciis plej bone, kiel la rurales kaj soldatoj avancas kaj kiom multe ili avantaĝas kompare al senarmitaj kaj sendresitaj ribeluloj, tiu mem komprenis el la respondo, kiun li ricevis, kiam li iam diris: „Se ni renkontos kun nia unua compania trupon el ducent federales, restos neniu el ni vivanta. Vi havos eĉ ne tempon levi nur la revolveron per kiu vi ja tamen ne povus pafi, kaj jam vi estus mortpafitaj. Nu, kion vi faros tiukaze?“

„Kion ni faros?“ respondis Matiaso kun sakro. „Tion mi diros al vi, Juanĉjo, kion ni faros. Se ducent el ili proksimiĝos al ni, jen ni havos ducent, kiujn ni povus buĉi. Kaj estus plorinde malĝoje, se nur dudek alvenus kaj ne tricent. Ju pli da ili ni havos antaŭ ni, des pli ni povos mortbati. Kaj, se tio ne plaĉas al vi, jen vi ja povos suĝi antaŭ ol la afero fariĝos danĝera. Ni ne fuĝos kaj ekatakos. “

„Mi ne fuĝos“, diris Juan Mendez. „Mi avancos kiel la unua antaŭ vi ĉiuj. Mi volas ja nur diri al vi, kiel tio deruliĝos, mi faris tion, sed ne vi. “

„Konsentite“, diris pri tio Fidel, „kiam vi faris tion, vi estis soldato. Sed ni estas mahagonlaboristoj. Tie kiel ankaŭ vi nun. Tio estas tute alia afero ol esti soldato. Soldato povas esti ĉiu olda lama azeno. Sed revoluciuloj povas esti nur la plej bonaj, kiuj iam ajn estis naskitaj. Estas nur la plej bonaj patrinoj, kiuj naskas ribelulojn. Kaj pri mia patrino, jen neniu alia estas en eterneco, kiu estis pli da ribelulino ol mia. Tiu elgratis per siaj ungoj de la frato de nia bienulo la ĝorĝon el la kolo, kiam li volis ĵetiĝi sur ŝin. La bienulo poste pafmortigis ŝin kiel malsanan hundon. Jen mia patrino. Kaj, se vi havas pli bonan, jen do parolu pri ŝi. Al mi mia patrino, kiu naskis min, estas pli valora ol dekmil Dipatrinoj starigitaj antaŭ mi, kiuj ĉiam nur volas esti admirataj. Sed se vi iam volas havi ion de ili, aŭ ili iom subtenu vin nur en unu diabla situacio, jen prefere midzu vin mem. Jen ili lasos sidi vin en la kaĉo. Ĉu vi tial lstos pendumita tiel, ke kunnodiĝos ĉiuj viaj ostoj, aŭ ĉu oni skurĝos vin, ke restos neniu karno plu sur via kadavro - ŝi tamen faros nenion por vi. Kaj krome, tute libere dirite, Santiago pravas, ni devus buĉi ĉiujn artesanos kaj sendi ili inferen. Ja kion valoras tiu fibando? Eĉ ne pantalonfekon. “

II

Generalo lerninta la metion fariĝus senkonsila rilate al tiu marŝo, senespera kaj despera. Li ekvidus tiom da malfacilaĵoj, ke li dirus: „Ho, kara Cezaro, per tiuj rimedoj mi movus tiun armeon eĉ ne trans distanco de dek kilometroj aŭ mi perdus duonon. “ Ĉiuj liaj parkere lernitaj reguloj kaj instrukcioj, liaj komandoj, liaj belaj grupflankeniĝoj kaj rektgenuigaj gamboĵetiĝoj eĉ nur pligrandigus lian senhelpecon. Li devus kunvoki ĉiujn stabestrajn oficirojn; poste dum kelkaj tagoj devus interkonsiliĝi kaj ellabori marŝplanojn, el kiuj ĉiu plano uzata, kiam la armeo fine vere estus sur la marŝvojo, kaŭzus, ke la tuta armeo en la marĉo estus retenita.

Sed Juan Mendez estis generalo de la revolucio. Li ne konis instrukcilibrojn, kaj li eĉ ne sciis, ke tiaj libroj ekzistas. Li diris: „Marcha adelante al frente!“ Kaj jen marŝis la armeo kaj marŝis ĝuste, ĉar ĝi marŝis laŭhome kaj nature.

En la seka sezono marŝo kun tia amaso da homoj kaj ŝarĝbestoj estis jam rimarkinda entrepreno, kiun neniu uaboristo-agento aŭ komercisto komencus. Nun, meze de la pluvsezono, neniu prudenta homo eĉ pensus pri tio, provi tian marŝon. Certe ne kun tia amaso da homoj kaj bestoj. Kompreneble, se la muchachos estus prudentaj homoj, ili ja ne havus la kuraĝon por ribelo. Ribeloj, popolleviĝoj kaj revolucioj ĉiam estas malprudentaj, ĉar ili ĝenas la agrable dormeman staton, kiun oni nomas trankvilo kaj ordo.

La muchachos tiel pruvis krome, ke ili estis veraj ribeluloj kaj ne nur strikantoj. La vera revolucio ne konas malhelpaĵojn. La ribelulo, kiu en sia koro kaj en sia animo estas ribelulo, marŝas. Ĉiam tiu, kiu marŝas, jam gajnis je tri kvaronoj. Se iu dirus al la muchachos, ke ili dum sia marŝo tra la ĝangalo devus iri semajnon tra la infero, ili certe respondus: „Ĝuste tio estas bonvena al ni. Ankaŭ el la infero ni fine eliros. Kaj kiam ni eksteros, ni estos pli bonaj ribeluloj ol ni estis, antaŭ ol ni enmarŝis en la inferon. “

La infero efektive troviĝis sur ilia vojo. Ne nur dum semajno, sed dum tri semajnoj.

Eĉ tiuj distancoj, kiuj kutime estis sekaj, estis nun aŭ marĉaj aŭ en vastaj akvoflakoj, kiuj estis tiom grandaj, kiom lagoj. Pluvis ĉiun trian aŭ kvaran horon. Kaj tio estis aguaceros. Ne pluvis, sed riveroj fluis el la nuboj malsupren, ne riveretoj, ili surbatiĝis tiel forte teren, ke tie, kie ne staris arboj, la tero de tempo al tempo estis malfermŝirita kvindek centimetrojn profunde. Dikaj branĉoj estis batitaj de la arboj, tiel, kiel en gravegaj ŝtormoj. Padoj diseriĝis, glitis en ravinojn kaj kie ili ne derompiĝis, ili formis larĝajn sulkojn kun furioze moviĝantaj fluoj. Rokoblokoj desolviĝis kaj tondre ĵetiĝis en krutajn deklivojn, disrompante sur siaj vojoj praajn arbarogigantojn, elradikante kaj kunŝirante ilin, kvazaŭ ili estus nur putriĝintaj branĉoj. Se la torento el la ĉielo dum certa tempo haltis, jen kuris la akvo en sulketoj kaj riveretoj malsupren el la branĉaro de la densfoliaraj arboj, por ke la tersurfaco ne perdu eĉ guteton. La ĉielo klariĝis. Suno en kvazaŭ pafanta ardo malsupreniĝis kaj ŝanĝis la ĝangalon en vaporbanejon tian, ke ĝi forprenis la spiron de la marŝantaj homoj. Kaj apenaŭ la kronoj de la plej altaj arboj komencis iom sekiĝi de la ardo, jam foriĝis Suno kiel forpafita el la ĉiela volbaĵo kaj komencis guteti. Gutetis kaj fluetis kaj estis chipichipi, pluveto, dum dek minutoj. Malgranda averto. Kaj tiam pafiĝis plu torento teren, plej ofte akompanata de fulmotondro, tiel, ke oni estis certa, ke la fino de la universo proksimas.

La peza, valorega tero de la ĝangalo, sata de la akvo, vekis la impreson, ke ĝi ĝemis kaj ĝemegis sub la ĉiamaj ŝarĝoj. Ĝi eĉ ne guton plu kapablis gluti. Ĝi firme kuntiriĝis, fariĝis tenaca, gluiga kaj rezistis laŭ la rezisto de ĉiuj aĵoj kaj estaĵoj de la kosmo, kiuj volas vivi kaj por povi vivi senkompate devas batali kontraŭ siaj detruantoj. Kaj ĉar la tero estis tiom sata kaj troplena, ne plu akceptis akvon kaj neniun plu tralasis, la pluvo haltis sur la tero, fariĝis marĉo, lago, riverbrako, ŝlimo kaj milfoje pli da ŝlimo. Kien ajn la homo paŝis, la tero sinkis profunde sub ties piedoj. Sed poste ĝi firmtenis la homon kaj ne plu volis redoni la korpon, ĝi firmkroĉiĝis je tiu per cent brakoj kaj implikis la homon en maŝoj. Ĉiu paŝo estis kvazaŭ ĝi sinkus en kaptilon. Ĉiun forton, kiun la homo posedis, estis uzata por eltiri la piedojn. Sed la plua paŝo finiĝis denove en la tenaca ŝlimo kaj ree kostis similan penon fari la sekvan paŝon.

Por viroj, kiuj ne konas tiajn marŝojn en la pluvsezono tra la ĝangalo, la plano entrepreni tiun marŝon estus kuraĝa aventuro. Por la mahagonviroj, kiuj tute precize sciis, kion signifas la marŝo en tiu jarsezono, la fakto, ke ili planis la marŝon kaj entreprenis ĝin, estis certe la plej bona pruvo, kiom da streĉegoj ili pretas ŝarĝi sur sin por senkompate entrepreni la jam komenciĝintan ribelon.

„Ni ankaŭ tute bone povus atendi ĝis la pluvtempo estos finita“, diris iu el ili, kiam ili interkonsiliĝis pri la marŝo.

„Kompreneble ni povus atendi“, respondis El Profesor. „Sed, tiuj, kiuj ne povas atendi, estas la peonoj en la bienoj, kiuj volas esti liberaj tiel, kiel ni estas jam nun, kiuj volas marŝi kun ni kaj batali kun ni por liberigi ĉiujn peonojn. “

Estis jam delonge ne nur plu la sopiro iri al la hejmlando. Sopiron pri sia hejmlando ili havis ĉiam. Sed nun ekis la ribelo kaj ĉiuj muchachos, kiuj laboris en la ĝangalo aliĝis al ili. Ĉiutage alvenis novaj grupoj kaj unuiĝis kun ili. Kaj ili ĉiuj pensis ne plu pri tio iri do hejmen, sed pri tio ribeli kontraŭ la mastroj por liberigi sin de ĉiu subigo. El tiuj kaŭzoj malproksimiĝis ĉiuj interkonsiliĝoj, debatoj kaj interparoloj pli kaj pli de nur personaj interesoj kaj deziroj. Per tiuj interparoladoj kaj interkonsiliĝoj ili pli kaj pli konvinkiĝis, ke ribelo, se ĝi ne etendiĝus al ĉiuj de ilia speco, ankaŭ al ili mem ne povus porti liberon, sed nur mallongan spirtiron de la libero. Sekve de tiu ekkono la iam tiom grave ŝajnantaj deziroj pri rapida hejmiro al iliaj vilaĝoj pli kaj pli ŝoviĝis fonen. Parte la prudentaj paroloj de El Profesor kulpis tiun ŝanĝon de iliaj individuaj deziroj. El Profesor diris centfoje: „Muchachos, se vi nur sole ribelas kaj sole hejmiros por kultivi en paco viajn milpas kaj por naski infanojn, jen vi rikoltos en la plej bona kazo nur unu rikolton. Antaŭ ol vi nur turniĝos, rurales kaj federales estos sur vi kaj oni rekondukos vin ĉi tien, pli sklavigitaj ol antaŭe, kaj tiukaze dumeterne. Ni devos fari tiom longe bonan, sanan kaj fortan ribelon ĝis eĉ ne unu rural plu estos vivanta, kaj ĉiuj federales aŭ libervole transflankiĝos al ni aŭ estos neniigitaj. Ne faru ion nur parte, muchachos, kaj fidu al neniu promeso! Tuj en la unuaj bienoj kaj vilaĝoj oni promesos al vi mil bonajn aĵojn kaj aferojn. Oni ofertos al vi parcelojn kaj monon, kaj ĉion tion, kion vi deziros. Sed ne lasu tenti iin. Ĉio ĉi estas nur timpromesoj kaj timdonacoj, kiuj ĉiuj estos senvaloraj, se vi ne gajnos la tutan revolucion kaj ne finfaros la puran kaj tute decidan aferon. “

Bravo, Profesor! Viva, Profesor! Arriba, camarada!“ kriis la muchachos. „Tiel estas. Vi pravas. Kaj tiel ni faros tion!“

Tiel ŝanĝiĝis entute kaj profunde kaj tute ne nerimarkite de la muchachos la senco kaj la celo de ilia ribelo en la lastaj semajnoj. La penso iri hejmen, estis tute forgesita, la batalo pri la tuto pli kaj fariĝis la centra temo.

Eĉ Andreo kaj Celso, kiuj je la unua tago de la ribelo apenaŭ pensis pri io alia ol nur revidi siajn fianĉinojn kaj saluti siajn gepatrojn, pensis nur ĉeokaze plu pri tio.

„Ĉio ĉi povos atendi, Celso, ĉu ne ankaŭ vi havas la saman opinion?“

„Certe Adreĉjo. Hejme ja neniu atendis, ke mi revenos dum kvar jaroj. Ili do simple plu atendu. Pli bone estas, ke ili ekde nun ankoraŭ atendos dum jaro ol ke ĉio ĉi ree estos fuŝita. Tiukaze oni havos almenaŭ la certon, ke oni povos esti ĉiam hejme kaj ne dumeterne devos vivi en la timo, ke oni devos remarŝi en monterion iutage. “

„Ĝuste, Celso. Kaj tiel ni faros tion. Tierra y libertad o la muerte. “


Rimarkoj

aguaceros = pluvelverŝiĝoj.
chipichipi
= pluveto.

III

Tio kio estis komence nur tute regiona insurekcio de turmentitaj kaj mizere trolacigitaj, povraj, sensciaj indiĝenaj viroj, kaj kio post la murdado de iliaj ekzekutistoj ŝanĝiĝis en ribelon, kiu unuigis ĉiujn subigitajn kaj turmentitajn laboristojn en la regno de l’ mahagono, eĉ tiujn, kiuj delonge perdis ĉiun esperon pri saviĝo, tio evoluis kvazaŭ per si mem en faktan revolucion. Fariĝis revolucio, kiu iom post iom disvastiĝis en la tuta federacia ŝtato, kaj kiu ekflamigis kaj vivigis ĉiujn, eĉ la plej pigrajn, plej inertajn kaj plej timemajn revoluciulojn kaj ribelemajn grupojn de la lando kaj disvastiĝis tra la la tuta vasta respubliko. Kiel tie en la limigitaj limoj de la ĝangalo, tiel estis en la respubliko en ĉiuj anguloj kaj ĉiuj lokoj. Ke tiuj sensciaj indiĝenaj viroj en la monterioj iam povus pensi pri ribelo, ja eĉ nur fari insurekcion, ja eĉ malpli nur konduti provoke kaj kritike paroli, por ĉiu homo en la respubliko estus estinta neimagebla kaj neverŝajna. La konstruaĵo de la diktaturo estis ŝajne tiom firme farita, tiel detale organizita, tiom bone provizita ĝis ĉiu unuopa viro de la polico kaj de la ailitfortoj, tiel nekaptebla kaj neskuebla, ke revolucio, ja eĉ nur strikoj perdiĝis el la uzataj vorttrezoroj de la regantaj partioj, klikoj kaj kluboj.

Sed en la tuta respubliko ĝi ardetis kaj subbrulis. Neniu kuraĝis kritiki ion, ĉar la najbaro, ja eĉ la plej bona amiko povus esti polica spiono. Sed necesis nur unu eta fajrero, kaj jam la tuta respubliko troviĝis en flamoj.

Tiel neimageble kiel ribelo en la monterioj eble estis, ĝi povis okazi nur, ĉar la revolucio kvazaŭ estis jam en la aero. La diktaturo estis tiom plena kaj trosatigita, ke ĝi devis krevi dum la unua puŝo en la stomakon. Dum tie en la profundo de la ĝangalo, sen iu konekto kun aliaj proletaj grupoj, okazis insurekcio, eksplodis en mil aliaj lokoj,bienoj, suker-kaj kafoplantaĵoj, insurekcioj kaj ribeloj. Neniu ribelanta grupo sciis pri la ribeloj aŭ insurekcioj de alia grupo.

La rurales estis senditaj tien por dronigi strikojn per mitraloj en sango. Kaj antaŭ ol ili nur atingis la fabrikon kun striko aŭ la ribeleman regionon, je dekoj de aliaj lokoj komenciĝis en la sama regiono insurekcioj. La diktaturo estis ne nur ĝiskreve grasa, sed ĝi estis ankaŭ jam tro matura. Tiu, kiun la diktaturo ne povis pridonaci per ofica posteno, ĉar ne estis sufiĉe da oficoj, estis nun ĝia plej granda ĝismorta malamiko. Kaj la plej plej granda malamiko fariĝis tiu, kiu ankoraŭ hieraŭ havis oficon, sed devis rezigni pri ĝi por nova jesulo, por kunjesulo aŭ kunkraĉulo.

La diktaturo ne volis morti. Ĝi ŝanceliĝis kaj batalis kaj kriis kaj mensogis kiel neniam antaŭe. Sed la popolo estis tiom plenŝtopita per mensogoj kaj alteflugaj paroloj, kiuj milcentfoje estis ripetitaj sen fariĝi per tio pli aŭ malpli veraj, ke tiam, kiam la diktaturo batalis sian transvivbatalon, neniu plu fidis eĉ tion, kio estis sanga vero, kaj kio, se oni estus akceptinta ĝin, povus savi la popolon kiel ekonomian unuecon. La diktatoro, kiu ankoraŭ hieraŭ estis la savanto de la popolo, estis tagon poste la perfidulo de la sama popolo, kiu vendis la popolon, kiu kulpis pri la sanga kaj senkompata fratobatalo, kiu tiam ekis. Ĝis certa tago li estis la caŭdillo festata per viva- vokoj de la popolo, poste li estis la fripono, la murdisto de la popolo, kiu devis kaŝi sin kiel persekutita krimulo de la kolera popolo. Ĝis certa tago la pretermarŝantaj trupoj klinis antaŭ li la landoflagojn, tagon poste la generaloj transiris kun siaj tutaj trupoj al la ribelanta popolo.

Kion tie en la regno de l’ mahagono faris la muchachos, estis en la detalo la sama, kio en la sekvantaj monatoj okazis en la tuta respubliko. La aero portis la ideojn de la ribelo de urbo al urbo, de vilaĝo al vilaĝo, de feŭdisma reganto ĝis la kortego, ĝis bieno kaj haciendo, de plantejoj al plantejoj, de familia klano al familio, de familio al etna grupo. La diktaturo, kiu ankoraŭ en certa antaŭmonato proklamis al la mondo, ke ĝi fariĝis eterna institucio por la popolo plena de dankemo kaj la ununura regosistemo, sub kiu la popolo povas kreski kaj prosperi, estis monaton poste klakanta fantomo, kiu ne plu timigis eĉ tiujn, kiuj kiel kaptitaj ribeluloj estis starigitaj al vando kaj impertinente kraĉis sur la vizaĝojn de la pafantaj rurales kaj federales. Kaj dum oni antaŭlegis al ili la verdikton de la milittribunalo, dum ili sen fuĝeblo estis ĉirkaŭtaj de la solduloj de la diktatoro, ili kriis:,,Abajo El Caudillo! Muerte al la dictadura! Viva la Revolucion social!“

Kvazaŭ falĉitaj teren de la kugloj, ili mortis kun la glorplena kaj jubilanta konscio, ke ili venkis. La diktaturo ekkrakis en ĉiu federacia ŝtato, kaj sude kaj norde, en Verakruco kaj en Jalisco.

La muchachos batalis pri sia propra afero, sen scii, ke ili samtempe batalis por la afero de la tuta popolo.

Ju pli malproksime estis ŝtatoj kaj lokoj de la centroj de la revolucio, des pli brutale montris sin la guberniestroj de la diktatoro. Ili dorlotis la esperon, ke ili eble ankoraŭ povos savi la diktaturon, se ili sufokas en la malproksimaj ŝtatoj kiel eble plej brutale ĉiun ĝermon, ĉiun fajreton de ardetanta ribelo. Ili volis vivteni aŭ rekrei la diktaturon denove de la plej foraj anguloj de la lando.

Tiom malmulte, kiom la muchachos sciis pri tio, kio okazis en la lando ekstere de la ĝangaloj, ili sciis, ke ili renkontos sur la batalkampo la plej brutalajn kaj plej desperajn trupojn de la renversata diktaturo kiel kontraŭulojn. Estis trupoj, kiuj pli kaj pli perdis ĉiun ligon kun la generalkomandejoj kaj iom post iom forgesis, ke ili batalis por politika sistemo aŭ registaro, kiuj baldaŭ komencis batali nur plu por propraj interesoj kaj esperis por si mem kaj speciale por siaj gvidoficiroj krei malgrandajn privatdiktaturojn, por ke tiuj oficiroj regu tiujn privatdiktaturojn kvazaŭ estus pirataj insuloj. Ĉiu, kiu kontraŭstaris ilin, estis ne nur ribelulo kontraŭ la registaro, sed li samtempe fariĝis malhelpanto por tiuj malgrandaj imitantoj de la falanta diktatoro. La finrezulto estis efektive tia, ke dudek jarojn post la eksplodo de la revolucio en la malproksimaj ŝtatoj, kiuj nur malfacile povis daŭrigi konekton al la centroj de la lando, ekzistis dekoj de tiuj privataj diktatoroj.

La muchachos de la monterioj tute pravis paroli pri tio, ke ilia ribelo ne fariĝos promeno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.