La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La primera compania, la primara kompanio, je la oka matene ne estis preta por la ekmarŝo. Kompreneble ne. En tiuj foraj regionoj karavano neniam estas marŝpreta je tiu horo, kiu tagon antaŭe estis fiksita. Tio ne estis la kulpo de tiuj, kiuj respondecas pri tio, sed estas ĉirkaŭ cent cirkonstancoj kaj kondiĉoj kaj okazaĵoj, kiuj influas ĉiujn kaj ĉiajn planojn. Fervojtrajno aŭ buso aŭ eĉ pasaĝeraviadilo laŭminute povas ekveturi aŭ ekflugi precize en tiu sekundo, kiu estis fiksita jam antaŭ semajnoj. Ĉar temas ĉiam pri la sama mekanika disvolviĝo de la samaj mekanikaj aferoj kun la ĉiam samaj mekanikaj iloj. Sed sufiĉas nur, ke ie pontopilono disrompiĝas, ke rivereto kunportas tiom altan akvon, ke ĝi inundas parton de la strato tute, aŭ ke flugpreta piloto subite ekhavas akutan apendiciton, kaj tuj la plej bela veturplano konfuziĝas, kaj sur ĉiuj stacioj oni manipuladas per kreto kaj la vorto malfruo aperas sur nigraj tabuloj.
En la ĝangaloj kaj en la foraj necivilizitaj regionoj eĉ la plej bona kaj plej inteligenta organizado preskaŭ tute ne helpas. Oni planis, ke la karavano bezonas dek mulojn. La dek muloj vespere antaŭ la ekmarŝo ĉiuj ĉeestas. Sed matene mankas tri muloj, kiuj eskapis, ĉar tie ne ekzistas latbariloj kaj muroj. Kaj se oni firmligus la bestojn, ili ne povus serĉi sian manĝon kaj ne povus defendi sin, se jaguaroj aŭ pumoj tro proksimiĝus. Ĉiuj pakseloj vespere estas marŝpretaj. Sed nokte ratoj tramurdis kelkajn riimenojn aŭ ĉirkaŭvagantaj malsataj azenoj eltiris la remburaĵojn de la seloj kaj manĝis la enŝtopitajn magrajn herbojn. La arrieros kaj mulpelistoj vespere antaŭe ĉiuj estis sanaj kaj fortikaj. Sed en la nokto unu el ili estis pikita de skorpio en piedon aŭ mordita de serpento aŭ atakita de febro. Vesperon antaŭe la kampadejo estis seka kaj la ĉielo steloklara. Sed en la nokto okazis tropika pluvelverŝiĝo. Ĉio estas inundita, vojaĝpakoj kaj kestoj kaj seloj estis fordrivigitaj, la padoj proksime neprijuĝeblaj dum almenaŭ duono de tago, sub la kondiĉo, ke ne okazos du aŭ tri novaj kaj eĉ pli drastaj chubascos, nubelverŝiĝoj, akompanataj de hurikanoj, kiuj disrompos arbojn kvazaŭ ili estus dentpurigiloj. Se oni iiam matene pakas, montriĝas, ke necesas reordigi la pakojn, ĉar oni devas surŝarĝi certan beston per malpli peza pako ol origine planita kaj, ĉar alia besto insistas pri tio esti ŝarĝita kiel lasta kaj ne unue, kiel decidis tion la arrieros vespere antaŭe.
Tiel estas cent ĝis mil aferoj kaj aĵoj, kiuj influas planitajn marŝojn. Ĉiu klaŭno povas ekmarŝigi centmil faŝistojn sur placo je certa kvarono de horo; ĉar ekde kvincent jaroj antaŭ la prezento de lia cirko estis konstruataj de demokratoj altkvalitaj stratoj kaj telegrafoj kaj fervojoj, kiujn li povas uzi. La sama klaŭno en tiu regiono eĉ ne povus konduki ducent bone dresitajn virojn de kampadejo al kampadejo kun la metita tasko aperi inter la sesa frue kaj la sesa vespere je certa loko. En la plej multaj kazoj li havus sufiĉe da malfacilaĵoj, se estus donite al li tri tagoj por ankoraŭ alveni ĝustatempe.
Je la vespero en la militkonsiliĝo ili decidis, ke ĉiu taĉmento, krom la primara kompanio, ekmarŝu tagon pli poste ol la antaŭa. Konduki la tutan amason per unu fojo kaj je la sama tempo tra la ĝangalo, estis nefarebla eĉ en la seka sezono. Sed tiutempe, meze de la pluvsezono estus pereige entrepreni marŝon en kunpremita sinsekva amaso.
Kunvenis intertempe jam pli ol kvincent viroj, kiuj formis la tutan trupon. Aldoniĝis ankoraŭ cent muloj, ĉevaloj kaj azenoj. Krom la bestoj, kiuj apartenis al La Armonia, ankoraŭ aldoniĝis ĉiuj tiuj, kiujn don Acacio kunprenis el siaj du monterioj. Ankaŭ la muchachos el la multaj aliaj monterioj kunhavis plej ofte ŝarĝbestojn ĉe si.
La bovojn oni postlasis. Ili trovis tie sufiĉe da paŝtejoj, kaj se ili iutage decidus reiri al siaj hejmaj bienoj, de kiuj oni kunaĉetis ilin, ili trovus la vojon sole; ĉar oni pelis ilin ja sur la sama vojo en la monterion.
Kompreneble ilia kvanto antaŭ la ekmarŝo ĉiutage fariĝis sli malgranda, ĉar ĉiutage oni buĉis du aŭ tri bovojn.
La muchachos bezonis ties viandon kaj oni ankaŭ kunprenis grandajn viandoproviantojn survoje. Andreo ordonis tion. La viandon oni striigis per tranĉiloj, salis kaj sekigis ĝin, tiel ke ĝi longe konserviĝu dum la marŝo.
La disigita amaso devis marŝi en malgrandaj taĉmentoj konsistantaj el kvindek aŭ sesdek viroj kaj el maksimume dekkvin ŝarĝbestoj, se eblis, eĉ el malpli da bestoj. Nur la primara kompanio havis okdek virojn kaj dudek bestojn. La primara kompanio transprenis la taskon disvastigi ĉiun paraje, ĉiun ripozejon, kaj konstrui chocitas, kabanetojn. La parajes estis plej ofte nur loketoj kunpinĉitaj de densa ĝangalo aŭ inter rivero kaj kruta monto, aŭ strateto, kiu similis al ravino en densa vepro. Por la karavanoj de la komercistoj sufiĉis la loketoj, sed ne por la transportoj de pli grandaj best- kaj homamasoj. Kompreneble la parajes estis sendensejigitaj, se la laboristaj agentoj kondukis cent aŭ centkvindek varbitajn virojn en unu trupo al la monterioj. Sed tiuj parajes estis ses semajnojn poste denove tute dense prikreskitaj kaj plenaj de densaj kaj pikemaj kreskaĵoj.
Krome la bestoj bezonis nutraĵojn. Kaj konduki cent aŭ cent dudek malsatajn ŝarĝbestojn per unu fojo al paraje estis malfacila. Sed en la pluvsezono postkreskis la verdaĵoj neimageble rapide, kaj dum dudekkvar horoj, ĝis la sekva kompanio avancus ĝis la ripozejo, granda parto de la verdaĵoj jam postkreskis. Oni devis trahaki sin nur iom pli profunden en la ĝangalon por povi havigi novan foliaron aŭ haki manĝoriĉajn arbustojn.
Ĉio ĉi do estis nur malgravaj malfacilaĵoj. Sed tio, kio neprigis la partigon de la tuta amaso en multnombrajn marŝtagojn, estis la moligita kaj marĉigita tero. La unua centopo de la tuta trupo ankoraŭ sufiĉe glate trairus. Sed la dua centopo sinkus jam minace profunde en la ŝlimon, kiun estus kaŭzintaj la antaŭmarŝintaj homoj kaj bestoj per siaj piedpoj kaj hufoj. La tria centopo restus poste tute en la marĉo. Sed, se oni limigas la trupkvantojn al taĉmentoj, la tero dum dudek kvar tagoj kunsinkas kaj firmiĝas je konsiderinda parto. En la pluvsezono pluvus ja tamen seninterrompe plu, sed je centoj de la vojdistancoj, kiuj ne estas ebenaj, la akvo povas flui flanken, kio ne okazas, se seninterrompe grandaj amasoj je homoj kaj bestoj denove kaj denove moligas la teron.
La primara kompanio laŭ tiu plano estus jam dek tagojn antaŭe, se la lasta taĉmento ankoraŭ restadus en la monterio.
Je la unua setlejo elireje de la granda ĝangalo laŭplane ĉiu atendu, ĝis ĉiuj tie alvenos, por tie ree kolektiĝi en grandan aron. Kompreneble necesis malhelpi, ke iu el tiu setlejo transigus raporton al la grandaj bienoj survoje al Hucutsin aŭ Aĥlumal kaj per tio informus la federaciajn trupojn kaj rurales pri la almarŝo de la ribeluloj. Pli frue aŭ pli malfrue tio estus ja neevitebla. Sed en siaj planoj la ribeluloj deziris, ke ili atingu almenaŭ Hucutsin aŭ Aĥlumal, antaŭ ol la unua renkontiĝo kun la policaj trupoj aŭ la federaciaj soldatoj okazos.
Mulokaravanoj marŝas kutime, laŭ la jarsezono kaj laŭ la tereno dum jornada, dum tagvojaĝo, kvar ĝis naŭ leŭgojn, tio estas dekses ĝis tridek ses kilometroj. Naŭ leŭgoj estas rigardataj kiel giganta jornada. Ĝi eblis nur en la seka sezono, kaj nur kun karavanoj, kiuj iris sur la retromarŝo sen ŝan ŝarĝoj. La kutima jornada averaĝe havis sep leŭgojn aŭ dudek ok kilometrojn, kaj tio estis bonega rezulto.
La antaŭe iranta kompanio je la unua tago iris nur tri leŭgojn. Kaj atinginte la unuan paraje, ili sciis, kion ili faris, tiom lacaj kaj elĉerpitaj ili estis. Ili iris eĉ ne unu paŝon, dum kiu ili ne vadis ĝis la genuoj en marĉo.
La sekvaj taĉmentoj, trovinte vojon, kiu estis moligita de la antaŭmarŝantaj kompanio kaj taĉmentoj, ne kapablis atingi la saman ripozejon dum tagvojaĝo.
El General ordonis, ke ĉiu taĉmento, kiel ajn, devas atingi dum jornada la marŝstacion, kiun konstruis la unua kompanio.
Sed kiam la muchachos rimarkis, ke la sekvaj taĉmentoj neniel povos atingi tion, kion la primara kompanio pli facile atingis sur la ankoraŭ freŝa vojo, ordonis El General por la antaŭiranta kompanio, ke ĝi ĉiam tagvojaĝu nur tri horojn, egale kiom da distanco pli-malpli ĝi marŝus dum la tri horoj. Kompreneble tiuj tri horoj ne precize fikseblis ĝis la minuto, ĉar paraje ĉiam dependas de tio, ĉu trinkakvo estas proksime aŭ ne, krome arboj, kiuj portas manĝfoliaron por la bestoj kaj fine ankaŭ sufiĉe da loko por la kampado de taĉmento. Se oni atingis post tri horoj lokon, kie dekstre estis rivero kaj maldekstre rokovando kaj la pado estis ĝuste tiom larĝa, ke sur ĝi povas iri nur viro post viro kaj mulo post mulo laŭ indiĝena irmaniero, la loko ja ne taŭgis por la konstruado de paraje; oni devis aŭ marŝi duonon de horo aŭ eĉ tutan horon pli longe aŭ la taĉmento retroiris al la loko, kiun ĝi jam pretermarŝis, kiu laste tamen pli taŭgis, por ke la jornada ne tro longiĝu.
Montriĝis pli poste, ke la dispartigo de la marŝstacioj ne laŭ la vojlongo, sed laŭ la tempo, estis tre bona ideo. Tiel la antaŭa kompanio gajnis multe da tempo por konstrui bonkvalitajn chozas, kabanojn, por la tranoktado kaj jrome la homoj kaj bestoj neniam tro laciĝis. Tiujn avantaĝojn kompreneble nur ĝuis la antaŭiranta kompanio. Sed la sukceso de tiu entrepreno ĝuste per tiu komando estis garantiita, eble eĉ entute ebligita. Por la primara kompanio tri horoj da marŝtempo sen konsidero de la atingita vojlongo estis malmulte. Sed por ĉiu sekvanta taĉmento la tri horoj da marŝtempo de la gvidanta kompanio ŝanĝiĝis en vojlongon, ĉar ĉiu sekvanta taĉmento devis atingi la konstruitan paraje. Tri horoj estis tiom mallonga tempo, ke, kiom ajn komplika kaj marĉa la vojo eble estis, la konstruita paraje ĉiam dum jornada atingeblis. Kompreneble la tri horoj da vojtempo de la antaŭiranta kompanio fariĝis jam kvar por la dua taĉmento, por marŝi la saman distancon. El General atentis pri tio, ke tiuj tri horoj estis prefere pli mallongigitaj ol longigitaj. La lasta taĉmento bezonis eĉ ok ĝis naŭ horojn, por iri dum jornada ĝis la sekva paraje. Sed ankaŭ la jornadas de la kutimaj komercistokaravanoj daŭris ok ĝis dek horoj, tempo en kiu ili kompreneble povis vojaĝi kutime pli longajn vojdistancojn ol la marŝantaj muchachos.
Ĉiu kvina tago estis ripoztago. Tion oni decidis antaŭ la ekmarŝo. Je ĉiu kvina tago taĉmento kampadis tutan tagon en tiu paraje, en kiu alvenis en la vespero antaŭe la antaŭiranta kompanio aŭ antaŭiranta taĉmento. Tio ebligis al la homoj kaj bestoj kolekti fortojn, kaj ĝi donis tempon al la vojo, por ke ĝi iom kunsinku kaj tiel pli firmiĝu.
Tiu ĉi ripoztago estis uzata en alia, tre avantaĝa maniero. Ĉiu taĉmento sendis du muchachos al la antaŭiranta taĉmento kaj al la postiranta por ricevi sciigojn kaj sendi ilin. Tielmaniere la taĉmentoj kaj la kompanio restis en ĉiama konekto, krome ĉiuj taĉmentoj inter si de la unua ĝis la lasta.
La plej granda militestro ne povis fari tion pli bone ol tiu neinstruita ĉefa stabo, je kies pinto estis serĝento, kiu apenaŭ kapablis skribi raporton, ĉar li estis malmulte lerta pri skribado. Sed kiel oficirojn li havis virojn kiel El Profesor, kaj li havis virojn kiel Celso, Andreo, Santiago kaj Matias, indiĝenaj viroj, kiuj ja ne estis edukitaj sed enkore kaj anime ribeluloj de tia speco, kia ne havas ambicion por la propra persono, sed nur ĉiam kreskantan ambicion por ideo, kiun ili ekkonis ĝusta kaj entreprenebla. Ili sciis precize, kien ili volis stiri, kaj ili stiris tien, sen agi aŭ traktadi kun iu, kiu krucis aŭ baris ilian vojon. „Ni volas teron kaj liberon!“ Tio estis ilia tuta programo. Neniun alian ili havis. Ili eĉ ne estus akceptintaj, ke ankoraŭ povus ekzisti alia programo. „Ni volas teron kaj liberon, tierra y libertad; kaj, se ni volas havi teron kaj liberon, ni devas preni ĝin tie, kie ĝi troveblas; kaj ni devas batali pri ĝi, se ni volas havi ĝin ĉiam. Neniu alia programo necesas. Se ni havas teron kaj liberon, ni havas ja ĉion, kion la homo bezonas surtere; eĉ la amo estas inkludita en tion. “ Tiu programo estis tiel simpla, tiel ĝusta kaj tiel nefalsita, ke El Profesor ne devis paroli dum horoj por konvinki la muchachos pri la saĝo de tiu postulo; li ne bezonis ellabori statutojn kaj interkonsiliĝi pri ili, li ne devis rekomendi al la muchachos dikajn libregojn pri ŝtata ekonomio, por ke ili legu ilin kaj por peri al ili la veron, ke, ju pli stulta iu estas, ju pli limigita kaj ju pli idiota, des pli bone tiu taŭgas regi popolon - sub la antaŭkondiĉo, ke oni donas al tiu la mitralojn kaj forprenas ilin de ĉiuj aliaj.
La vojo, kiun la granda aro iris, krucis ne nur multnombrajn riverojn, kiuj tiam en la pluvsezono estis fordrivigaj kaj kiuj inundis siajn bordojn je larĝo de kilometroj kaj krome eĉ etendiĝis laŭborde de multaj lagoj estantaj tiom oftaj en tiuj ĝangalaj regionoj.
Kelkaj el tiuj grandaj lagoj havas altajn montecajn bordojn kaj la pado kondukas trans tiujn altajn relative sekajn bordojn, ĉar la akvo de la nubelverŝiĝoj rapide forfluas de tiuj rokaj altoj, kaj tuj, se la eterna suno ekbrilas, sekigas tian vojon dum horo.
Multajn el tiuj lagoj oni povis ekkoni de la vojo nur inter la trunkoj de la arboj, tiom profundan nivelon ili havis.
Sed preter kelkaj lagoj la pado etendiĝis proksime de la bordo, la lago estis vasta kaj neprofunda kaj la vojo dum la seka tempo troviĝis nur kvaronmetron super la bordo. La bordoj de tiuj lagoj estis plej ofte tre dense prikreskataj de fragmito kaj tial ofte estas malfacile ricevi bonkvalitan akvon por kuirado kaj trinkado el la lago, ĉar rni devas profunde vadi en la fragmitoplena ŝlimo antaŭ ol oni atingas la akvon mem.
Tiaj lagoj ĉe la marŝvojo estas tiaj, ke ili povas malsukcesigi ĉiun prudentan planadon de la ĉefa ŝtabo.
Je la sesa tago atingis la antaŭiranta kompanio la unuan el tiuj lagoj. Estis la lago Santa Lucina.
El General iris renkonte al la viroj, kiuj marŝis longan distancon antaŭe kaj validis kiel antaŭtrupo. Celso kaj Santiago troviĝis inter ili.
„Tio aspektas damnite aĉe ĉi tie“, diris El General.
„Kial vi diras tion ĝuste al mi, generalo?“ ridante respondis Celso, kiu staris ĝis la koksoj en la marĉo.
„Ĉi tie nia revolucia marŝo je la unua fojo devos ekstari. . . “
„. . . kaj entrepreni sian unuan batalon“, aldonis Santiago, kiu kelkajn paŝojn malantaŭ Celso estis retenita de la ŝlimo kaj pene streĉis iel je nova maniero tiri sin per propra hartufo el la ŝlimo.
„Verŝajne ni ĉiuj firmgluiĝos ĉi tie dum tuta semajno", diris El General, rigardante la inunditan bordon. Li ne proksimiĝis tiom, ke li same eksinkus. Kiam la unua mulo alvenis, li grimpis sur ties dorson por ricevi pli bonan kaj pli vastan superrigardon. Kion li vidis, tio logis el li novan frazon: „Povas ankaŭ esti, ke ni restados ĉi tie tri monatojn ĝis la akvo foriĝos ĝis la lasta guto. "
Celso vadis kun peno en tiu direkto, el kiu li venis por atingi pli firman teron. Tio sukcesis al li kaj al la ceteraj viroj de la antaŭtrupo.
El General sendis tuj sciigon, ke la tuta trupo haltu dum certa tempo tie, kie ĉiu staras. De la unua viro el taĉmento ĝis la lasta estis ofte unu kaj duono de kilometroj da distanco.
La muchachos komencis ekzameni kaj esplori la terenojn, kiuj troviĝis pli malproksime de la bordo, por eltrovi, ĉu nova vojo, vaste preteriranta la lagon, kreeblas. La unua raporto, kiu alvenis post du horoj, sciigis, ke flanken laŭlarĝe almenaŭ kvin kilometroj da tereno estas tute marĉaj kaj ŝlimaj.
„Tio estis antaŭvidebla“, diris Celso al la generalo, „ĉar tiukaze, se ne estus tiel, la centoj de pataches kaj karavanoj, kiuj preteriris ĉi tie en la lastaj jaroj, delonge estus serĉintaj novan vojon. “
„Certe tio pravas“, opiniis El General. „Sed ie devas esti trovebla nova vojo. Malproksime malantaŭ la ĉeno de montoj. Tia vojo certe signifas ĉirkaŭvojon du - aŭ tritagan, tial iu arriero certe neniam serĉis ĝin. Kiu volus perdi tri tagojn dum tia marŝo? Por ni tio estas alia afero. Ni povos iri ĉirkaŭvojon. Ni ja ankoraŭ alvenos ĝustatempe. La bienoj kaj la vilaĝoj kaj la tero, kiujn ni volas havi kaj la libero pri kiu ni batalas, ne forkuras de ni. “
El Profesor nun tute alproksimiĝis. „Ĉu la tero forkuras, eble ne estas la demando. Sed la libero povas forkuri de vi ĉiuj, se vi ne estos je dispono. Ni, la viroj, kiuj volas havi teron kaj liberon, ne nur ĉiuj devos alveni ĝustatempe, sed ankaŭ je la sama tempo. En grandaj aroj ni devos alveni. Alikaze ni malvenkos. Ni povos nur kiel granda aro kaj en amaso kaj kun amaso venki, ĉar ni nur kiel amaso havas valoron. Forprenu de ĉi tie iun viron, ekzemple vin, Celso, aŭ vin, Santiago: mankas al vi la edukita kapo, la prudenta cerbo por gajni ion sola por vi mem. Ĉiu kutima skribisto en iu cabildo aŭ en iu tienda estas supera al vi, li prenus de vi la lastan centavon el la poŝo kaj la lastan terpeceton, ĉar li estas pli edukita ol vi. Unu el tiuj, kiuj havas prudentan kapon, valoras pli ol cent stultuloj el vi, kiuj scias kaj lernis nenion, kiuj ne povas skribi kaj kalkuli ion, al kiuj tial oni ĉiam mensogas, kaj kiujn oni trompas, ĉar vi fidas ĉiun laŭvorte, kion iu parolas al vi. Sed kiel amaso vi havas valoron. En granda aro vi havas mil kapojn kaj dumil brakojn, kaj en granda aro vi estas superaj al ĉiuj. Kaj tial mi diras al vi, ke la libero povus ankaŭ forkuri, se ni ne alvenos ĉiuj kune en granda aro kaj samtempe. Kontraŭ dek milionoj da formikoj ankaŭ la plej forta leono estas senpotenca, en tiu kazo li redonus la junan bovon, kiun ĝi ĵus kaptis al si. Vi estas la formikoj kaj la patrones estas la leonoj. “
„Vi ĉion tion bone parolis, El Profesor“, diris El General. „Sed tio, kio ĝuste nun estas pli grava, estas serĉi novan vojon. Reiri al la monterio kaj atendi tie du aŭ tri ionatojn ĝis ĉi tie la vojo elsekiĝos, ne havas valoron. “
„Prave, tio ne havas valoron. Ni marŝu plu. Tiukaze ni ne rustos. Kaj kiu sciu, kio ĝuste nun en la lando okazas?
Eble ni alvenos ja ĝustatempe por skue veki ĉiujn ankoraŭ neglektemajn kaj pigrajn peonojn. Se ili vidos nian trupon kaj nian armilojn, ili ekkuraĝos. Do, ek do, marŝu plu!“
Rimarkoj
cabildo = urbodomo, municipa sidejo aŭ municipa organizaĵo, ankaŭ = carcero.
pataches = (hisp. )= kuntekste: mulokaravanoj.
Estis efektive dura laboro trabati novan vojon en la marĉan ĝangalon. La nova vojo deflankiĝis pli ol ses kilometrojn de la lago Santa Lucina,profunden en la netuŝitan ĝangalon. Poste ĝi etendiĝis penige trans trarompitan, rokecan terenon, krutan tricent metrojn supren kaj poste malsupren. Post tio ili serĉis nordokcidente denove la ĉefvojon, kiun la trupo post neimageblaj streĉoj atingis malfrue vespere.
Tiu vojo ĉirkaŭ la marĉan terenon de la inundita granda lago bezonis tiom da tempo, ke la dua taĉmento atingis la primaran kompanion kaj kampadis je tiu vespero kun ĝi komune.
Por ke la trupo kaj la primara kompanio ree disiĝu, por daŭrigi la deciditan marŝordon, la kompanio anstataŭ tri horoj devis iri ses. La unuajn tri horojn ambaŭ formacioj marŝis kune. Kiam troviĝis poste taŭga ripozejo, la taĉmento haltis tie, dum la primara kompanio ankoraŭ tri horojn marŝis plu.
La kompanio havis la komplikan taskon sendensigi la vojon kaj post alveno je la marŝstacio vastigi la lokon kaj konstrui kabanojn por la tranoktado. Sed la sekvantaj taĉmentoj havis neniel pli facilajn taskojn, kvankam tiujn laborojn faris aliaj. Ili devis vadi en la ŝlimo, kiun kaŭzis la centoj de antaŭmarŝantaj piedoj de la muchachos kaj ŝarĝbestoj, krome ofte la vojo fariĝis tiom ŝlima, ke ankaŭ la sekvaj taĉmentoj devis sendensigi novajn flankvojojn por povi ĉirkaŭiri tiajn lokojn, kiuj estis tro ŝlimaj kaj tro marĉaj kaj por ke ili ne sinku ĝis la kolo en ilin.
La vojo ĉirkaŭ la lago Santa Lucina ne estis la ununura ĉirkaŭvojo, kiu estis nove kreenda. Ĉe tri riveroj la transiro sur la kutima karavanvojo ne fareblis. Oni devis serĉi novajn travadejojn. Kaj ili renkontis lageton, kiu kaŭzis eĉ pli da peno ol la grandaj. Estis La Lagunita. Tie, pro la rokecaj montoj, pro kelkaj riverfluojoj kaj pro du aliaj lagoj ne eblis serĉi ĉirkaŭvojon, kiu ne postulus pli ol tridek kilometrojn. Ne restis io alia krom rekte preteriri La Lagunita-n kaj kvazaŭ pavumi la vojon per trunkoj, tiel, kiel oni konstruis la stratetojn en la ĝangalo por treni trans ilin la trozas. Sed la marĉo glutis la kunligitajn nrunkojn tiel rapide, ke ĉiu sekvanta taĉmento denove devis konstrui la ponton.
La marŝo ĝis la unua setlejo je la plej ekstera limo de la ĝangalo kostis la vivon al dudek ok muchachos, al kvar inoj kaj tri infanoj. Kelkaj sinkis en la ŝlimon kaj sufokiĝis, aliaj dronis ĉe la multnombraj riveraj transiroj, aliaj estis fortiritaj de forŝirantaj fluegoj kaj frakasitaj per ĵetiĝo al ŝtonoj aŭ trunkoj, pluaj sur forrompiĝantaj padoj falis en ravinojn aŭ frakasis ilin solviĝintaj rokopecoj falintaj sur la marŝformaciojn. Dekdu gamboj kaj brakoj estis rompitaj. Kvindek kranioj estis malfermbatitaj, kaj plua kvindeko da viroj kvazaŭ nur treniĝis antaŭen, vipate de la febro, kun ŝrumpigitaj obtuzaj okuloj, verdete flavaj vizaĝoj kaj pugnograndaj grizaj kavetaĵoj sur la vangoj. Ses el la perditoj certe unu post la alia en la diversaj noktoj estis kaptitaj de jaguaroj aŭ pumoj. Ĉiam nokte, se sekve de la pluvo la bivakfajroj estingiĝis aŭ la viroj en la tenebro tro malproksimiĝis de la kerno de la kampadejo. Estis kompreneble ne certe, ĉu jaguaroj kaptis ilin. Neniu vidis tion. Sed la viroj matene mankis kaj oni malkovris plurfoje la fortajn piedegajn spurojn de reala jaguaro parte jam forviŝitajn, ne tre malproksime de la kampadejo.
Triono de la ŝarĝbestoj estis perdita. La kaŭzoj estis la samaj kiel ĉe la muchachos kaj preskaŭ en la samaj rilatoj koncerne la diversajn specojn de kaŭzoj. Sed la bestoj malsaniĝis ne je febro, sed je koliko. Tio estis la ununura diferenco. Kaj duono el ili, spite al ĉiu memgardemo, havis vundojn sur la dorso, en kiu turniĝadis fingrolongaj vermoj. Kaj aliaj havis aĉajn vundojn je la gamboj, kaŭzitaj de vitre akraj rokaj eĝoj aŭ de mordoj de la serpentoj aŭ de jaguaroj.
Spite al tiuj perdoj, spite al malsanoj, spite al la laceco kaj laciĝo de ĉiuj, la trupo gaje humuris. Regis granda ĝenerala ĝojo, ne nur en unuopaj marŝtaĉmento kaj kuirkomunumo, sed en ĉiuj taĉmentoj kaj en la primara kompanio. Tute egale, kiom streĉa la vojo estis dum ĉiu tago, tute egale, kiom malgajiga la kamarada perdo sentiĝis de tiu aŭ de tiu ĉi, vespere en la kampadejo ŝajne ĉio estis forgesita. La mortuloj estis entombigitaj kaj oni lasis ilin tie. Gajeco regis en ĉiu ripozejo de kiu ajn marŝformacio. Gaje kompreneble tiel, kiel la serioza aaraktero de la indiĝenoj permesas tion.
Sed ili estis ĉiuj tiom esperplenaj, tiom optimismaj, tiom ĝojaj, tiom konfidaj, ke ili troviĝas dum la marŝo al sia promesita lando de libero kaj tero, ke eĉ ne unu el ili povis memori, ke tiu estis iam ajn tiom ĝoja kaj tiom plena de espero kiel dum la marŝo.
Ĉiuj dum la lastaj monatoj kaj jaroj vivis tute sen espero eĉ je nura ŝanĝeto de sia situacio. Ili estis, spite al ĉiuj kontraktoj, spite al ĉiuj promesoj, spite al la plej perfektaj konstituciaj leĝoj kaj paragrafoj kontraŭ ŝuldaresto, kontraŭ peonismo, kontraŭ servuteco kaj korpopunoj nur certaj pri unu fakto: se oni foje iam estas en monterio kun kontrakto, oni revidos nek la hejmlandon nek la familion. Tiel ili vivetis en la monterio kvazaŭ kiel en duondormo, obtuzigitaj kontraŭ ĉio, kio diferencigas homon de besto, kaj nur en tiu kazo ili iom ĝojis, se oni vespere ne skurĝis aŭ pendumis ilin kaj lasis ilin en paco. Dankemaj ili estis ĝis la servila subuleco de tute malkuraĝa hundo, se la patrono aŭ la capataz kun larĝigita buŝo diris: „Nu, en ordo, muchacho, ĉifoje mi ne traktos vin per batoj, venu al mi, surgenuiĝu kaj kisu tiun manon!“ -
Kaj nun ili venis, taĉmenton post taĉmento, al la unua setlejo. Ili havis post si la ĝangalon kaj la hororojn de monterio. Antaŭ ili estis iliaj vilaĝoj, patroj kaj patrinoj. Antaŭ ili estis libero kaj tero. Antaŭ ili estis: „Tierra libres para todos, tierra sin capataces y sin amos! Libera tero por ĉiuj, tero sen skurĝistoj kaj sen mastroj. "
Enanime fariĝis tiel agrable al ili, ke ili plej prefere ekplorus, kiam El Profesor kolektigis la tutan trupon ĉirkaŭ si kaj diris: „Oiga, muchachos, eĉ, se ni malvenkus, muchachos, eĉ se la federales kaj rurales mortpafus nin per mitrajlaj kugloj, eĉ, se neniu el ni iam gajnus liberon kaj teron: ke ni venkis la monteriojn, ke ni faris la marŝon por ni, ke ni hodiaŭ libervole estas ĉi tie kaj kiel liberaj viroj, sen kia ajn speco de servuteco, sole tio jam valoras nian vivon kaj tiun de ĉiu unuopulo el ni. Unufoje esti libera, kaj se estus eĉ nur dum tri monatoj, valoras pli ol cent jaroj da vivo kiel obeema servutulo. Se ni nun en la batalo mortus, ni ne plu mortos kiel peonoj kaj kiel pendumitoj aŭ skurĝitoj, se ni nun batale mortus, tiukaze ni mortos kiel liberaj civitanoj de l’ Tero, kiel liberaj ribeluloj, kiel veraj soldatoj de la revolucio. “ „Si, si, profesor. Es la verdad!" kriis ĉiu el la centoj de la kolektiĝintaj muchachos. „Somos libres y somos los luchadores para la libertad para todos, para campesinos y para obreros, todos unidos!"
„Prave, muchachos! Ĝuste dirite!“ vokis El Profesor malsupren de branĉego de la arbo, sur kiu li sidis, por havi vastan superrigardon de la tuta kampo de l’ kolektiĝintaj muchachos. „Ni estas liberaj. Sed ni estas liberaj ne nur por ni mem. Kiel liberuloj ni ankaŭ devas plenumi taskon. Kiel liberuloj ni estas batalantoj por la libero de ĉiuj, kiuj nun ankoraŭ estas malliberaj, por ĉiuj kamparanoj kaj laboristoj, kaj ĉiuj unuigitoj por la sama liberbatalo. “
„Viva la libertad! Viva El Profesor! Arriba la luchapara Tierra y Libertad!" La muchachos kriis tion plena de entuziasmo.
Je tiu tago la lasta taĉmento alvenis kaj la trupo estis do kompleta.
Konatoj kaj amikoj kaj laborkamaradoj, kiuj marŝis en diversaj taĉmentoj, retroviĝis, kaŭris je la sama bivakfajro kaj interrakontis la travivaĵojn de la marŝo.
Regis gajeco. Multaj muzikis sur buŝharmonikoj, aliaj sur simplaj violonoj kaj gitaroj. Ili kantis. Sufiĉe priplorinda estis la kantado. Sed estis ilia kantado propra, kaj tial plaĉis al ili. Ili dancis, ridis, bruis. La sento, ke ili havas malantaŭ si la ĝangalon kun ties hororoj, streĉoj, marĉoj, marĉa ŝlimo kaj teruraj noktoj, en ĉiuj estigis ŝanceliĝon de ĝojo. Estis la ripozo post la duraj marŝoj kaj la malsekaj noktoj.
La ĝangalo kiel tuto tie en la setlejo finiĝis. Ties finaĵoj kompreneble ankoraŭ tagvojaĝojn profunde etendiĝis en la eksterajn terenojn. La vojoj fariĝis nun pli bonaj, sed je multaj lokoj ili estis simile aĉaj kiel tiuj de la ĝangalo. La pluvo ankoraŭ longe daŭris, eble eĉ semajnojn; sed ĝi iariĝis de tiam pli kaj pli maldensa. Jam en la lastaj tagoj dum la marŝo la pluvo estis malpli ofta. Estis eĉ tri tagoj sen pluvo. Sed anstataŭ tio povis komenciĝi grava nubelverŝiĝo je la sekva tago aŭ jam en la nokto kaj sekvi du-aŭ trisemajna pluvperiodo.
Sed la ĝangalo estis forlasita. Dum marŝo de dekkvin kilometroj oni nun jam povis renkonti du aŭ tri kabanojn, setlejon aŭ ranĉon. Post pluaj dekkvin kilometroj oni renkontos la unuajn pli grandajn bienojn. Kaj tiam, post pliaj kvindek aŭ sesdek kilometroj oni atingos la unuajn antaŭŝovitajn urbetojn, ekzemple Hucutsin-on aŭ Achlumal-on.
Ekde tie oni renkontos malgrandajn pataches, mulkaravanojn sur la vojoj, ankaŭ grupojn de indiĝenaj kamparanoj, kiuj portas siajn varojn al la foirplaco. Ĝis tiuj urbetoj, kaj eĉ ankoraŭ malantaŭ ili, ankoraŭ troviĝas tie kaj tie ĉi ĝangalaj areoj, vastaj terenoj kun vepro kaj grandaj arbaroj, tra kiuj oni marŝas dum duonoj de tagvojaĝoj. Sed la ĝangalo simila al tage kaj nokte minacanta monstro estis jam finita.
Ekmontriĝas la kampoj kun maizo kaj faboj, tie kaj tie ĉi ŝtelaranĝataj kaj ĉirkaŭataj de praarbaro kaj vepro. Kaj ju pli longdistancaj estis la vojoj des pli oftaj ili estis, ĝis ili disvastiĝis en la bienoj tiom, kiom oni ankoraŭ povas rigardi ilin per siaj okuloj.
Kaj ĉar estas tie maizo kaj faboj, ekde tiam estis ankaŭ pli granda sekureco, ke la muchachos ne plu povis morti pro malsato. Ĝis tiu setlejo la monterioj pagis la marŝon.
Tion, kion la muchachos kunportis de la monterio, eble ankoraŭ sufiĉis por du aŭ tri marŝtagoj. Sed tiam ja la bienoj kun siaj abundaj provizoj da maizo, faboj, porkoj, bovidoj, salo, sukero kaj ankoraŭ multaj pluaj bonaĵoj estis mankapteblaj, jam elkore sopirataj de granda trupo de sanaj junaj viroj, kiuj dum monataj kaj kelkaj el ili eĉ dum jaroj malhavis tion, kion homoj bezonas por trovi la vivon eltenebla. Ĉar maizo sola ne sufiĉas, ankaŭ ne faboj kun akra kapsiko, kaj ankaŭ ne porkoviando, eĉ se estus kiom ajn freŝa kaj aldone kiom ajn bongusta, ĉar rostita kaj kuirita laŭ indiĝena maniero.
Sur la bienoj en la kabanoj de la peonoj atendis ne nur tortiljoj kaj frijoles, faboj, estis ankaŭ aliaj aĵoj kaj aferoj sufiĉe valoraj por ne lasi kuŝi ilin senatente ĉevoje. Kaj eĉ, se neniu muchacho estus bandito aŭ rabisto aŭ seksperfortulo, ribelo ne povas vivi sen ribeluloj. Kaj ribeluloj devas vivi, se ili volas fari ribelon. Ne la ribeluloj kulpas la ribelon kaj ĝiajn sekvojn, kiuj estas embarasigaj kaj maloportunaj al la satuloj. Sed ribelojn kaj ĉion, kion ribeluloj faras kaj delikte faras, kulpas antaŭ ĉio tiuj, kiuj supozas, ke oni senpune povas bati homojn dum longa tempo sur la buŝon, sen tio, ke ili iam fariĝos malobeemaj. Ili ne malobeas hodiaŭ, eble ne. Sed morgaŭ ili leviĝos kaj ribelos, ĉar morgaŭ estos pli dolĉa ribeli ol obei kaj teni fermita la buŝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.