La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

I

Kvankam al ĉiuj muchachos subite la gamboj fariĝis pezaj, kiam ili eksentis, ke nun venos tuj la vorto por la sturmo antaŭen,. tamen ĉiuj havis la saman opinion, ke neniu retroevito plu eblus. La pontoj post ili estis forrompitaj. La murdigo de la tri capataces lasis al neniu plu iun alian vojon malferman krom tiun,. kiun ili devis iri. Ĉu al la venko, ĉu al la pereo - tio ne plu estis la temo. Ili devis marŝi, egale kien ili iros, kaj egale kiel kaj kie finiĝos la sturmo.

Tial la strange kunprema kaj glutiga sento, kiun ili ĉiuj havis, kelkaj en la stomako,. kelkaj en la gorĝo, aliaj enkore, daŭris nur kelkajn sekundojn.

Kiam Celso laŭte vokis: „Adelante, rebeldes! Antaŭen, ribeloj! Tierra y libertad!“ ili ne plu iris, sed saltis antaŭen kiel grego de sovaĝaj ĉevaloj, sed ne kvazaŭ oni ĉasus ilin, sed multe pli kvazaŭ ili kurus kiel soifantoj al akvo, kiun la plej antaŭaj en la sama sekundo iel ekflaris.

Sen scii tion kaj sen intenci tion, ili gajnis per tiu atakema sturmado jam duonon de la batalo. Se ili estus alvenintaj lante, don Severo kaj don Feliks pensus, ke la muchachos venis al ili, ĉar okazis io eksterordinara, eble tertrarompiĝo kun la malapero de certa kvanto de viroj aŭ subgrundiĝo de rivereto, kiu estis grava por la forflosigado aŭ la neatendita derompigo kaj ekdrivo de alte tavoligita amaso da trunkoj, aŭ la apero de grupo de jaguaroj en unu el la kampadejoj. La Montellanoj tiukaze komencus paroli kaj demandi, kio okazis. La muchachos, kiuj ne kutimiĝis pri parolado, kaj eĉ malpli ekzerciĝis pri intertraktadoj aŭ eĉ interkonsiliĝoj kun la patronoj, ekkonfuziĝus kaj ne scius, kion diri, kion postuli kaj kiel postuli. Ĉu la fino estus alia, tio tamen pridubindus. Ili estis en situacio, en kiu nenio alia plu akcepteblis krom la libero.

Don Severo staris en la pordo, kun la dorso al la libera placo, kaj parolis en la administrejon. Kiam la muchachos vokante kaj kriante sturmis sur la placon, li turniĝis al ili, sed komprenis, ĉar ili parolis plej ofte indiĝene, nur kelkajn vortojn kaj frazojn.

„Por Dios, kio tio estas?“ Li vokis tion ne al la muchachos, sed al sia frato kaj al la capataces en la oficina, kiuj ĝuste celebris „sian lastan unktadon“ antaŭ la vespermanĝo kaj ankoraŭ tenis la glasojn enmane.

Don Feliks kaj ĉiuj capataces per unu salto rapidis en la portikon.

Don Severo paŝis ĝis proksime de la balustrado kaj vokis: „Kio do estas? Kial vi ĉiuj venas ĉi tien? Vi ankoraŭ devus labori dum horo. Ankoraŭ ne malhelas. “

Perro! Fi-hundo!“ vokis iu el la amaso.

Cabron! Putinido!“ kriis alia.

Que chinguen todos sus madres, cabrones!

Poste la kriado kaj vokado fariĝis ĝenerala, preskaŭ sen tio, ke certaj vortoj plu estis kompreneblaj. Sed tio, kio ankoraŭ orele kapteblis, estis ĉiam teruraj insultvortoj de la plej fia speco.

Don Severo turnis sin parte al la capataces kaj demandis:

„Hundofikulo! Porkofikulo! Azenfikulo!“ La vokoj kvazaŭ ekhajlis. La muchachos ne tre proksimiĝis al la ĉefkonstruaĵo, kie la viroj staris nun ĉiuj unu apud la alia ĉe la balustrado de la portiko.

„Ĉu vi denove faris ion nedecan?“ misfideme demandis nun don Severo sian fraton.

„Tute nenion. Kion mi estu farinta nedecan? En la lastaj tagoj ni pendumis neniun kaj neniun skurĝis. Ekde la entombigo de Cacho, kiam vi diris, ke ni traktu ilin iom pli indulge, ni fitraktis neniun plu. “

Pri tio diris El Faldon: „Con su permiso, Jefe, kio estas pri la chamulano kaj ties knabo, mi pensas, ke li nomiĝas Candido aŭ simile, ĉu?“

„Ĉu tiu? Li eskapis. Sed oni ne pendumis lin. Ankaŭ ne skurĝis lin. Cetere, li tute ne estas ĉi tie. Li estas en la campo nuevo. “

„Sed jen lia fratino“, diris El Faldon.

„Kial koncernu min lia kota kaj pedikohava fratino? Al tiu mi damaĝis neniel. Tiu hodaŭ matene forkuris. Bone. Sed kial tio koncernu min?“

„Tiukaze mi, ĉe ĉiuj sanktuloj, ne scias, kion ili ĉiuj celas ĉi tie. “ Don Severo staris dum certa tempo kaj ĉirkaŭrigardis. „Damne kaj fajfite je tio, ĉe la virkapra sako kaj ovoj, jen endorse ni havas ja pluan tian bandon!“

Li ekrigardis la virojn, kiuj venis de la deklivo kaj fermriglis la malantaŭan fuĝvojon.

„Mi pensas, Jefe“, diris El Chato, ke io ne estas en ordo. “

„Tenu fermita vian fi-buŝon, azeno kaj ŝtipkapulo, tion mi ja vidas mem, ke io ne estas en ordo. Se la fi-porkuloj nur ne tiom idiote kaj konfuze vokus kaj fine iu dirus ion, kion kristano povus kompreni. Mi aŭdas ĉiam nur cabrones kaj chingados. “

„Tio estas ĝuste la suspekta“, interrompis lin don Feliks. „Ili certe celas ĉi tie kelkajn capataces. Al ni la muchachos neniam parolus laŭ tiu maniero. He!“ Li turnis sin al la capataces: „Ekparolu! Kiu tiurilate faris sian propran kaĉon? Centmilfoje mi diris al vi, ke vi lasu ties inojn en paco, se ili havas inojn. “

El Faldon serĉadis inter la capataces. „Sed kie estas El Doblado? Tiun mi ne vidas. “

„Lasu lin en paco. Tiu certe estas survoje por veni ĉi tien“, respondis El Chato.

„Kial vi tiel suspekte demandas pri El Doblado?“ Don Severo turnis sin al El Faldon.

„Li havis certan intencon pri ino, kiun muchacho kunprenis ĉi tien. Li ĵetis ŝin sur la litorandon, perforte. “

„Tiukaze okazas tute ĝuste al la fiulo, se ili mallongigas lian amorilon. Li lasu la inojn en paco. Estas ja sufiĉe da putinoj ĉi tie ĉemane, tiel, ke ĉiu povas havi sian plezuron. “

II

Don Severo levis manon kaj atendis, ke la muchachos tuj eksilentos, ĉar li volas paroli.

Sed lia bela manleva gesto perdis sian magian efikon. La muchachos kriegis nur des pli laŭte.

„Hundido, putinfilo, porkofikulo, rajdisto de kojoto, mangolekulo. “ Don Severo eksentis kiel la propra gesto fariĝis ridinda. Ĝi ŝajnis al li subite infaneca kaj malserioza. Li apogis ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj ŝovis dum tio sian bruston antaŭen, kvazaŭ li volus komenci gigantan paroladon.

Ununura krio sonis kontraŭ li: „Abajo los cachupines! Al fierno los ladinos! La hispanojn for, la patrones foriĝu inferen!“

Don Severo perdis nun je la unua fojo la koloron en la vizaĝo. Li rigardis al sia frato, kiu lante retroevitis al vando de la domo. Li rigardis dekstren kaj li rigardis maldekstren kaj rimarkis, ke ĉiuj capataces turniĝadis kiel vermoj kaj provis atingi unu el ambaŭ malfermitaj pordoj, kiujn la domo havis ĉe tiu flanko.

Sed don Severo ne retroiris. Li restis staranta antaŭ la balustrado, kiu finiĝis en la alto de lia zono. Kelkajn fojojn li malfermis la buŝon kvazaŭ li volus ekparoli. Tiam li subite ne plu sciis, por kio li uzu siajn brakojn kaj manojn, ĉar li rapide movis ilin laŭ sia korpo sen scii, kie lasi ilin. Finfine li ŝovis ilin ambaŭ antaŭen, tiel metante unu manon sur la alian, en la mezon sub la ventro. Aspektis tiel, kvazaŭ iu Venuso volus gardi ion, kion la artisto ne povis fiksi sur ŝi, ĉar mankis al la artisto la kapablo fari ĝin kiel la naturo. Pro tiu pozo aspektis don Severo, ĉar li estis ja tuta viro, eksterordinare ridinda - kiel embarasita lernanto, kiu estis malkovrita je sola plezuro. Don Severo sentis pluan fojon, kiel senhelpa li aspektas kun tiu pozo, kiam unu el la viroj kriis: „Tenu lin firme, putinfilo, por ke ĝi ne forflugu de vi. “

Brua ridado de la muchachos sekvis; unu el ili superkriis ĝin per la rimarko: „Ĝi ne forflugos de vi, cachupin. Vi ne plu bezonos ĝin hodiaŭ nokte. “ Kaj alia tiel laŭte, kiel iel eblis, kriegis interen. „Vi ne plu bezonos ĝin, vi estos tiam mro frida. “

Lastfine don Severo sukcesis kapti momenton de aŭdateco. Li vokis: „Kion vi do celas, muchachos?“

„Ni iros hejmen! Ni ne plu laboros! Ni volas havi liberon! Ni liberigos ĉiujn peonojn en la bienoj kaj ĉiujn muchachos en ĉiuj monterioj! Tierra y Libertad!“ Ĉion tion ili vokis sovaĝe pelmele. Nur ĉe la lasta voko unuiĝis ĉiuj voĉoj.

Nun don Severo tute paliĝis. Li retroiris duonon de paŝo, turnis la kapon al sia frato kaj diris: „Nun mi scias, pri kio temas. Jen la krio, kiun havas la revoluciuloj. Tierra y Libertad! Legeblas tiel en la leteroj, kiujn ni ricevis. Ĉe la diablo, kiun ni do ricevis ĉi tie, kiu poste ĉion subfosis? Neniu el niaj muchachos aŭdis tion antaŭe. Ili ne ricevas leterojn kaj gazetojn. Devas esti iu, kiu scias legi. “

„Certe Andreo, unu el la boyeros“, diris ne tre laŭte El Chato.

„Tiu ne estas“, obĵetis El Faldon. „Li estas trankvila kaj forlaboras por sia patro la ŝuldojn. Mi pensas. ke li estas siu, kiu havas la inon el Chamula je sia flanko. Celso li nomiĝas. Li estas la plej impertinenta ĉi tie. Oni apenaŭ povus batadi lin. El Gusano diris al mi, ke li supozas, ke estas Celso, kiu nokte ĉiam kantas malantaŭ li kaj El Picaro. Cetere, kie estas El Gusano?“

Ĉiuj turniĝis malantaŭen, serĉante ĉiun alian.

Don Feliks malfermis la buŝon. Raŭke li diris: „Jen mankas ja du el la capataces. “

„Tri el ili“, plibonigis El Faldon.

Oiga, Muchachos!“ vokis nun don Severo, metante sian tutan spirforton en sian voĉon: „Aŭskultu, buboj, vi forflosigu ĉiujn trunkojn, kaj, kiam ili ĉiuj estos forflosigitaj, vi rajtos iri hejmen. Palabra de honor! Je mia honoro!“

„Ni fekas sur vian diodamnitan honorvorton. Ĝi sufokigu vin, hundido!“ kriis kiel la unua Celso, per sia fortika voĉo supersonante la tumulton. La voko sonis kiel trumpetblovo, kiu hastis balaante trans la placon. Kaj poste li profunde enspiris kaj hele eltrumpetis: „Fekon sur viajn diodamnitajn trunkojn! Per viaj malbenitaj trozas ni hejtos al vi la inferon, bestaĉo, fi-jaguaro. Kvar toneladojn, ĉu? Kvar toneladojn, ĉu? Elgratu ilin per viaj putinaj ungegoj, putinfikema cachupin kaj hundido de vila putino!“

Tio estis tro por don Severo. Se estus eble, li estus tuj diskrevinta, tiel kolerege ruĝa li fariĝis survizaĝe, kiam li kriis: „Laŭskovrita kota bastardo, nomata laŭsmanĝa chamulano, tion vi kuraĝas diri al patrono via? Ĵetigu vin sur viajn pusajn genuojn detruitajn de ostmoliĝo, hundido!“

Dum li ankoraŭ elkriante elsputis la lastan duonon de la frazo vorton post vorto, por doni al ĉiu sono kiel eble plej grandan efikon, li samtempe eltiris rapide la revolveron kaj pafis sur Celson. Celso kliniĝis kiel fortranĉite. Sed samtempe hajlis certe almenaŭ deko da ŝtonoj sur don Severon, ĵetitaj de la muchachos, kiuj, vidinte eki ties koleran vortkanonadon, tuj sciis, per kiu heroa gesto li finos sian sakran paroladon. Ĉar pluraj ŝtonoj trafis lin duonon de sekundo pli frue ol li povis ekmovi la ĉanon de sia „mitralo“, la pafo perdiĝis alte super la muchachos en na arbokronoj de la praarbaraj gigantoj, kiuj ĉirkaŭis la vastan placon.

Don Severo, renversita de la trafintaj ŝtonoj, kuŝis sur la planko de la portiko. Sed li ne estis obtuzigita. Des malpli li rezignis pri tio batali. Li tratiris denove la ĉanon kaj la pafo trairis la latojn de la balustrado.

Ĉu li trafis iun aŭ ĉu li trafis iun per la pluaj pafoj, kiujn li ekirigis, li ne sciis.

Dum la malmultaj sekundoj, kiuj sekvis post la unua pafo, ĉio okazis tiel rapidege, ke li sciis precize nur tion, ke li pafis sepfoje per sia Automatic. Kaj eĉ tion li sciis nur tial, ĉar li havis sep kartoĉojn en la magazeno kaj tiam subite la kartoĉujo falis malsupren.

Sed kiam tio okazis, la muchachos ankaŭ tuj poste estis en la oficina. Ili sturmis grupope enen, ekde la placo kaj ekde la deklivo. Neniu el ĉiuj tiuj, kiuj havis revolveron, pafis eĉ nur unu pafon. Per kugloj ili ne kapablis trankviligi sian eksciton. Ili batadis tiom longe sur la capataces per ŝtonoj kaj pugnoj, ĝis tiuj estis nur ununura bulo. Kaj tuj, se iu renversiĝis, ili saltis sur lin kaj tretadis perpiede sur iliajn vizaĝojn kaj la ripojn, tiom longe, ĝis la korpoj ne plu moviĝis.

Kiam la muchachos sturmis ĝis la oficina, la ununura, kiu eltiris revolveron, estis don Feliks.

La capataces sekvis fidele la malnovan saĝon: „Se li havas la potencon, li ŝprucigas batojn bestaĉe; sed se la vento turniĝas kaj la potenco transiris al la viktimo, li plenigas sian pantalonon fekkaĉe. “ Kiel ĉasataj ratoj ili kaŝiĝis en la oficina, trarompis la pordojn kaj provis, eĉ sen nur tuŝi siajn revolverojn, eskapi al la ĉevaloj. Ili provis tion. Sed neniu sukcesis. Eĉ ne unu el ili trovis iun muchacho, kiu helpus. Oni disstamfigis kaj distretadis ilin ĝis iliaj korpoj estis kvazaŭ kaĉo. Tion, kio postrestis, la muchachos tiris kaj trenis reen al la oficina.

Poste kelkaj muchachos vagadis kaj pelis hundojn kaj porkojn al la ofina, en kiu kuŝis la kaĉigitaj capataces. Kiam ili kunhavis sufiĉe da hundoj kaj porkoj en ĝi, ili riglis kaj fiksis la pordojn tiel, ke la bestoj ne povu fuĝi kaj kontentigi sian malsaton ekstere.

Don Feliks eltiris sian revolveron kaj li sukcesis pafi en gambon de muchacho. Sed en la sama momento la muchacho jam saltis al li, lin kroĉante ĉirkaŭbrake tiris teren. La dua pafo kaptiĝis supre en la plafono. Kaj tio estis la lasta pafo, ĉar tuj la muchacho post luktado forprenis la Automatic-on de li. La venkinto saltis supren, svingadis la pistolon super si en la aero kaj vokis: „Nun ankaŭ mi havas pistolon, kaj eĉ unu el plej belaj. “

Don Feliks malrapide provis surpiediĝi kaj rampis dum tio al la angulo formita el mallonga vando de la portiko kaj vando de la konstruaĵo.

Sed la muchacho, kiu forprenis la pistolon de li, saltis per unu fojo reen sur lin, tiel, ke don Feliks kvazaŭ ŝtopite estis premita en la angulon.

Per sia maldekstra mano la muchacho tenis la gorĝon de don Feliks kaj sian dekstran, kiu firmkroĉiĝis al la pistolo, li levis nun, por ke li povu bati per sia tuta forto sur la kranion de don Feliks.

La unua bato ne trafis bone, ĉar don Feliks kun la brako, kiun li povis liberigi, retenis la baton.

Sed kiam la muchacho nun duafoje levis manon, kriis iu malantaŭ li: Hermano mio, manito!Ho, frato, frato mia, ne mortbatu lin!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.