La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

„Tio estas ja pompa arbo, kiun vi ĝuste hakas“, diris Celso al Candido. „Ĉu don Cacho tiun arbon kretosignis por vi?“

„Jes, la arbo havas mian numeron. “

„Tion mi supozis. El tiu arbo, estas ĝuo rigardi ĝin, vi facile elskrapos tri toneladojn. “

Candido metis la hakilon apud si sur la teron kaj kraĉis nun forte sur la manojn. Sed antaŭ ol li ree levis la hakilon, por plu prihaki ĝin, li diris: „Multon mi ne scias pri toneladoj kaj trunkoj. Tio estas la dua arbo, kiun mi hakas. El Faldon diris al mi, ke la unuaj du semajnoj estas nur por ekzercado kaj, ke oni ne pendigos min, se mi atingos malpli ol kvar toneladojn dum tago; li diris, ke li estos kontenta dum tiuj du semajnoj pri tri toneladoj dum tago. Sed mi nun jam hakas du horojn kaj mi apenaŭ atingis la trunkon. “

Celso ridis: „Kompreneble, se vi plu gratos la arbon tiel,,iel ekde matene, mi povas diri al vi, ke vi eĉ post kvar tagoj ne faligos laŭlonge la arbon. “

„Tion ankaŭ mi pensas, frato mia, se mi rigardas la rezulton de laboro. Mi prefere rigardu plu en la ĝangalo por trovi mian numeron je alia arbo, kiu eble faligeblos pli facile. “

„Tio ne multe helpos al vi,hermanito. Ĝi estas signita por vi, kaj vi devos haki lin, se ne hodiaŭ, tiukaze do morgaŭ. “

Candido rigardis Celson malesperigite. „Kion do fari? Mia hakilo estas bona kaj akra. Sed ĝi ne enmordiĝas. Estas tiel, kvazaŭ mi hakus feron. Ĝi resaltas post ĉiu bato kaj postlasas nur etan noĉon je la arbo. Jam dufoje ĝi retrofulmis gamben. Rigardu, tie, frato, kie la karno krevis. Tie la hakilo entranĉis sin. “

„Vi faras tion malĝuste, koramiko mia. Tiun specon de arboj, kiel tiun, oni devas haki alie. “

Celso klarigis al Candido, ke la arbo apartenas al la malicaj esceptoj. Kompreneble tiuj esceptoj, kiel li diris, estas tiom oftaj, ke don Acacio aŭ la capataces, kiuj signis per kreto la hakendajn arbojn, kapablas inferigi per galo la vivon de hakisto, per tio, ke ili asignas nur tiujn esceptojn al li. „Pri tio“, diris Celso, „mi havas specialan bonŝancon. “

Multaj arboj en la tropikaj arbaroj dum la kreskado kvazaŭ kunprenas supren la ĉefajn radikojn. Tiuj radikoj formas fortikajn ripojn, kiuj havas je sia ekstera finaĵo proksimume la dikon de colo; kaj ju pli ili proksimiĝas al la trunko, des pli dikaj kaj altaj ili fariĝas, ĝis ili transiras krute kaj oblikve en la malsupran trunkoparton mem. Kelkaj arboj havas sep aŭ eĉ naŭ tiajn ripojn radie elirantajn de la trunko. Tiuj ripoj, kiuj estas ja radikoj, konsistas el dura ligno, kiu estas multe pli dura ol tiu de la trunko. Se oni volas faligi la arbon per hakado, unue necesas trahaki ĉiujn ripojn antaŭ ol la hakilo povos atingi la trunkon mem. La ripoj estas ne nur eksterordinare duraj, sed ankaŭ ofte tri aŭ kvar futojn larĝaj, sendepende de la dikeco.

Candido staris embarasite antaŭ tia praarbo de la ĝangalo. Li povis antaŭvidi, ke kostos al li eble du tagojn ĝis li estos hakinta la arbon.

Celso kompreneble, unu el la plej spertaj kaj plej fortikaj hakistoj de la kampadejo, ridis pri la malespera situacio de Candido. Li vidis nur la tri toneladojn, kiujn la arbo ebligis. Por li signifis tiuj ripoj nur malgrandan malhelpon, kiun li volonte kunakceptis rilate al tio, ke la arbo mem liveros tri toneladojn.

„Tiel, kiel vi imagas tion, vi ne povas subigi la arbon“, li diris pluan fojon.

„Tion ni faros alie. Ĉe tiu arbo vi devos konstrui ĉarpentan plataĵon. Sufiĉe altan, por ke vi tuj atingu la trunkon. Ĝi devas esti tiom alta, ke vi staras super la radikoj, tiel ke vi ne devas trahaki la ripojn, sed nur la trunkon. “

„Nur por tio mi ja bezonos duonon de tago“, rediris Candido.

„Eble, je la unua fojo. Sed, se vi foje estos lerninta la trukon, estos simple. Haku al vi malgrandajn trunkojn kaj detranĉu lianojn por kunligi la trunkojn. Kompreneble ne konstruu la plataĵon tiel, kvazaŭ ĝi sufiĉu por la eterneco. Se ĝi disprompiĝos sub vi en la sama minuto, kiam la trunko komencas fali, la konstruaĵo plenumis sian taskon. Kompreneble, ĝis tiu momento ĝi devas elteni. Cetere, atendu iom, mi helpos al vi. Por ke vi vidu, kiel oni devas fari tion. “

Candido hakis la trunketojn, dum Celso kunplektis la trunketojn kaj branĉojn. Daŭris efektive apenaŭ horon, kaj jam la plataĵo ĉirkaŭ la arbo estis starigita.

„Vi vidas ĉi tie, hermanito“, diris Celso, kun bonfarta sento rigardante la belan laboron, „ke vi ne havas tabulojn, sur kiujn vi povus stari oportune. Vi staras ĝuste nur sur la transversaj branĉoj, sur kiujn vi devos firmkroĉiĝi per viaj nudaj piedoj kiel simio. Se vi ne atentos, vi trarompiĝos kaj devos denove grimpi supren. Nu, provu do foje haki!“

Candido grimpis supren kaj komencis haki. Li ĵus faris tri batojn kaj svingoplene volis fari la kvaran, sed jen li subite falis laŭlonge de la plataĵo.

„En ordo, ke vi nun vidis, kio povas okazi al vi. “ Celso ridis. „Jen alia utila truko, kiun mi montros al vi. Kie vi havas vian lazon, kiun oni donis al vi kun la ilaro? Bone, tiun lazon ĵetu supren kaj per maŝo ligu ĝin alte super vi ĉirkaŭ la trunkon. La malsupran finaĵon ligu ĉirkaŭ vian korpon. Ĝuste, iel tiel. Kaj nun nodu tiel, ke la lazo ne estu tro malstreĉita kaj ne tro streĉita. Se vi tiam per la piedoj deglitos de trunketo, vi ne falos malsupren, sed dancos ĉirkaŭ la arbo. Se via lazo havos la ĝustan longon, vi ne pendigos vin, sed nur iom ŝanceliĝos al la flankoj, sed vi tuj ree estos je la ĝusta loko. Nodite laŭ certa longo, la lazo krome certagrade helpos al vi haki rapide kaj tute forte. “

Candido kraĉis sur la manojn kaj hakis kun bona sukceso. La hakilo tranĉis rapide en la trunkon.

„Jen vi vidas, bubo, kiel facile tio progresas, se oni scias kiel fari. “ Celso volis iri al sia laboro.

Candido haltis kaj diris: „Com. panero, kial vi helpas al mi? Mi ja eĉ ne konas vin. Kaj eble oni pendigos vin, ĉar vi disipis vian tempon pro mi. “ „Eble“, respondis Celso. „Mi havas jam kelkajn plusajn toneladojn, mi jam plenumis mian semajnan kvoton. Mi kompatas vin, frato. Vi ankoraŭ ne kutimiĝis pri tio. Krome eble ne damaĝos al mi, se ili ankoraŭ kelkfoje pendigos min. Sciu, mi bezonas koleron. Mucho coraje, ege multe da kolero. Kaj pri tio helpos al mi, se mi ankoraŭ kelkfoje estos pendumita. “

„Por kio vi bezonas tiom da kolero, companero?“

„Por. . . por kapti junan sovaĝan porkon. Mi volus manĝi freŝan kaj delikatan sovaĝan porkviandon. Kaj mi nun ree antaŭ ĉio ĉasos. “

Celso levis sian hakilon, metis sian maĉeton post la lazon, kiun li antaŭe volvis ĉirkaŭ sian korpon, kaj el sub la ĉemizo li tiris saketon. Li malfermis la saketon kaj montris ĝin al Candido. „Ĉu vi scias, kio estas tio?“

Sen grimpi malsupren de sia plataĵo, diris Candido: „Jes ja, tion mi scias. Ili estas sagopintoj el fajroŝtono. “

„Vi pravas, vi vidis tion ĝuste. Mi faris du splendajn arkojn. Per tiuj fajroŝtonoj mi faros nun ankoraŭ sagojn nl mi. Kaj, se mi havos ilin, mi havos du horojn poste ankaŭ porkon aŭ almenaŭ sovaĝan meleagron. Ankaŭ meleagro tute bone gustas. Kaj se mi havos ion bonan, mi invitos vin hodiaŭ vespere manĝi kun mi, kun viaj knaboj kaj via fratino. Kiel ŝi nomiĝas, via fratino?“

„Modesta. “

„Bela nomo. La modesta. Tio plaĉas al mi. Ankaŭ mi amis inon. Sed tiu nun certe estas edzinigita, ĉar mi ne revenis. Mi prefere ne pensu pri tio, kaj ĉasos ion. “

„Ĉu vi laboras hodiaŭ?“

„Kompreneble. Tion, kion mi devas fari, mi faras, eĉ sen profunde enspiri pro tio. Ĉu vi vidas miajn manojn?“

Li etendis siajn manojn supren al Candido.

Candido rigardis la manojn kaj poste palpis ilin. Hombre, tio ja ne estas karno, estas osto aŭ fero. “

„Certe“, diris Celso ridante. „Ili centfoje senŝeliĝis. Nun ne plu kreskas karno sur ili. Tio ĉio estas kartilago. Jen unu el la kaŭzoj, ke mi, se mi volus, faligus ses toneladojn dum duono de tago. Sed mi ne faras tion. Mi ĉiam haltas je kvar aŭ eĉ nur je tri, se mi estas kolera. Sed fidu al mi, kamarado, se mi tuŝe karesus permane la kranion de  capataz, jen la tuta kranio disrompiĝus kiel malnova poto. “

„Miaj manoj aspektas alie“, diris Candido. Li montris siajn malfermitajn manplatojn. La karno jam deŝeliĝis kaj la ŝiraĵoj de krevitaj sangovezikoj pendis laŭ la flankoj kiel franĝoj.

Celso rigardis ilin kun respekto. „Ĉi tie vi nun komencas ekkompreni ion gravan. Estas la aspekto de la manoj, kial oni ne postulas de vi kvar toneladojn dum la du unuaj semajnoj, kaj kial oni nek skurĝos nek pendigos vin, eĉ se vi ne atingus du toneladojn. Sed, se la manoj ree estos sekaj, la bestaĉoj trovos aliajn lokojn je vi por senŝeligi ilin. “

Celso foriris. Sed apenaŭ li forestis, li jam revenis post kelkaj minutoj. „Companero mia, ĉu tio tie transe estas la arbo, kiun vi hakis?“ „Jes ja, ĝi estas. La unua, kiun mi faligis. “

„Tiun ili ne akceptos de vi, koramiko. “

„Sed mi ja senbranĉigis la arbon. “

„Oni akceptas de vi nur la pretan trunkon kaj pagos ĝin, ne la arbon. Reiru do tien kaj prihaku la trunkon ĝis la ĝusta longo de tonelado. Kaj se vi estos farinta tion, prihaku ĝin al kvarangula trabo kaj enbatu vian markon. “

„Ĉe ĉiuj diabloj!“ sakris Candido. „Tio kostos min eĉ du horojn da laboro aldone. “

„Pro via nesperto certe du horojn. Sed helpos al vi nenio. Vi devos liveri trunkojn, trozas. Arboj staras sufiĉe en la ĝangalo. Tion, kion la Montellanoj volas havi de vi, estas trozas, kaj ne arboj. Do denove okupiĝu pri la arbo. Post duono de horo certe El Faldon alvenos sur ĉevalo, kaj se li vidos la arbon tia, kia ĝi estas nun, tuj hajlos kelkaj batoj sur vin. Ke vi ne sciis tion pli bone, ne estas senkulpigo por li. Same tiel, kiel tio ne estas senkulpigo ĉi tie, ke vi ne havas sufiĉe da fortoj por la hakado. Aŭ kvar toneladojn ĉiutage aŭ pendumadon, fia porko, nomata pedikohava indiĝeno. Kiel vi havigos la kvar toneladojn, tio estas afero via, ne la afero de tiuj, kiuj donas al vi la hundan manĝaĉon kaj de tempo al tempo kelkajn kapsulojn da kinino, ne por ĝojigi vin, sed tial, por ke vi ne tro rapide mortaĉu je malario kaj unue forlaboru vian ŝuldokonton, antaŭ ol vi estos enfosita kaj tiam povos satdormi. “

II

Estis fine de aŭgusto kaj don Severo ordonis, ke en la sekva semajno, se la pluvelverŝiĝoj daŭros, oni komencu la transportojn per flosado. Don Acacio kun kvar capataces survojiĝis por inspekti ĉiujn kampadejojn kaj por rigardi, ĉu ĉiuj pretaj trozas je la tumboj estas surtavoligitaj. Je lia ĉagreno li trovis, ke en la camp Oeste pli ol ducent trunkoj kuŝis distrite je tiuj lokoj, kie oni faligis ilin. La boyeros klarigis, ke ne eblis treni ĉiujn trozas al la tumboj, kvankam ili laboraĉis tage kaj nokte. La trozas enfosiĝis tiom profunde en la marĉa tereno, ke oni plenumis jam duran taglaboron, se kvar trozas estis trenitaj al la sulko. La viroj eĉ sin mem jungis antaŭ la trunkojn kaj tiel provis treni la trunkojn, se la bovoj pro trolaciĝo rifuzis pluan laboron.

Don Acacio kunvokis la capataces de la kampadejo kaj demandis ilin, kion ili fakte faris tie dum la tuta tempo. Ili senkulpigis sin per tio, ke ili unuavice devis sekvadi la hakistojn, por ke ili atingu kiel eble plej altan toneladokvanton. Sed, ke, se ili ĉiam estu post la hakistoj,,li ne povas vadi post ĉiu jungita bovoparo, por ke ĉiuj trozas estu fortrenitaj. Ili diris, ke ili estas nur du viroj kaj tial ne kapablaj esti ĉie samtempe. Ili postulis de don Acacio foje rigardi la konstruitajn stratetojn, kie oni trenas la trozas, kiel marĉigitaj ili estas kaj kiel komplike estas fortreni eĉ nur unu trunkon; ĉar ĉiutage la stratetoj sinkas pli kaj pli multe, pri kio oni ne miru, ĉar oni troviĝas ja meze de la pluvsezono.

„Kompreneble, aĉa bando de pigruloj, fikemuloj kaj eternaj ebriuloj, se vi drinkas kaj dormas en la pluvosezono, tiukaze nun estas ja tro malfrue, kiam la pluvo jam ĉeestas. Kion vi do faris dum la seka sezono?“

„Estis jam dum monatoj ne multe da sekeco en nia regiono, patrono“, defendis sin El Doblado. „Ni nek drinkis nek diboĉis kun putinoj, ĉar ĉi tie estis nek aguardiente nek publikulinoj. “

„Tenu fermita vian kotan grimacilon aŭ mi skurĝos vin, eĉ se vi estus kiel ajn impertinenta. Mi minusos al vi ambaŭ tri monatojn, ĉu vi eble eĉ supozas, ke mi pagos salajron al vi, se vi ne laboras?“

„Tute laŭ via plaĉo, patrono“, respondis El Doblado. „Sed, se vi volas minusi ion de ni, eĉ se ni ne havas la plej etan kulpon, tiukaze mi kaj ankaŭ la alia, mia kunulo El Chapapote, iros hejmen, tien, de kie ni venis, tion mi povas diri al vi nun ankoraŭ aldone, patrono. “

„Tio ne okazos. Ja kion vi pensas?“ kriegis nun don Acacio. „Vi ankoraŭ devos forlabori ŝuldokonton ĉi tie. “

„Vi pravas, patrono“, diris nun El Chapapote. „Ni havas ankoraŭ konsiderindajn ŝuldojn. Sed mi ne lasas minusi ion. Eĉ ne tagon. “

„Tiukaze la diablo vin prenu, friponoj! Kaj en Hucutsin rakontu, ke mi elĵetis vin kun hurao - pro pigrumado kaj drinkado. Sed la ĉevalojn vi ne kunprenos. Rampu sur viaj brakoj kaj piedoj tra la ĝangalo, se vi nepre volas foriri, kaj iutage mi ja ie trovos viajn ostojn priironĝitajn de vulturoj. Ek, al la laboro! Kaj kunvoku kelkajn boyeros ĉi tien. “

Post tridek minutoj venis du boyeros al la oficina.

A sus ordenes, Patroncito“, diris la viroj, kiam ili enpaŝis tra la pordo.

„Notu bone enkape, kion mi diras al vi. “ Don Acacio venis al la pordo, kaptis ambaŭ virojn je la oreloj kaj tiris ilin proksimen al si. Poste li skuis ilin, kvazaŭ li volus elŝiri ties orelojn.

La viroj baraktis, kurbiĝis, kaptis per siaj manoj supren kaj firmkroĉigis je la brakoj de sia turmentanto. Don Acacio lastfine prenis la fingrojn de la oreloj. „Morgaŭ vespere ĉiuj ĝis nun ne fortrenitaj trozas devos esti je ilia tumbo. Se ne, jen morgaŭ estos por vi ĉiuj fiesta tia, kia vi ankoraŭ ne travivis ĝin. Ek, kaj diru tion al la aliaj!“

Ambaŭ viroj, sciante, ke ili rajtis nek kontraŭdiri ion nek senkulpigi sin, krucis siajn brakojn kaj kliniĝis. Kaj ambaŭ respondis samtempe: „Si, Patroncito, jes ja, ni faros.“

„Estas nenio alia krom pigreco, kaj vian pigrecon mi nun foje finos. “ Don Acacio ree iris en la kabanon, kiu estis tie la oficina, kaj sidiĝis al la tablo.

Ekstere komencis forte pluvi. Kiel torento la akvo rapide ealis teren; la loko, kie staris la oficina kaj la dormkabanoj, ŝanĝiĝis dum tridek minutoj al lago.

Don Acacio sendis knabon alporti botelon da komiteko el la vojaĝpako, kaj dum li varmigis sin interne, li trarigardis la laborlistojn. Ĉeokaze li ekstaris, iris al la pordo kaj rigardis, kiel la lago pli kaj pli ampleksiĝis, kaj kiam la akvo torentis eĉ en la oficina-n, li diris: „Diodamnita vetero!“ Poste li suĉis glutegon el la botelo, skuiĝis kaj fine vokis al la kuireja kabano de la kampadejo: „He, Pedro, kiam mi fine ricevos manĝaĉon? Kia mastrumado tio estas?“

„Tuj, Jefe“, vokis Pedro. „Tuj la manĝo estos preta. Nur la fajro estingiĝis dum momento kaj la kafokruĉo renversiĝis. “

„Rapidu do, mi tuj mortos pro malsato. “


Rimarko

A sus ordenes, Patroncito = Laŭ via ordono, patronĉjo.

III

Horon poste la pluvo maldensiĝis. Sed la akvo de la lago ankoraŭ ne sinkis tute teren, kiam jam denove sekvis furioza pluvelverŝiĝo.

Kiam malheliĝis, venis la hakistoj kaj boyeros en la kampadejon por manĝi. La pluvo ankoraŭfoje ĉesis.

La tero en la dormkabanoj estis marĉa. Kelkaj el la hakistoj posedis hamakojn. Sed la plimulto el la viroj posedis nenion krom du bastmatoj, sur kiuj ili dormis. Ili estis tiel lacigitaj, ke post sterniĝo ili eĉ ne ekstaris tiam, kiam la kamapadejo reŝanĝiĝis en lagon kaj ili kuŝis en la akvo. La malnovaj muchachos kun pli da sperto, kiuj ne havis hamakon, kompreneble starigis sian dormejon sur litĉarpentaĵo kaj ili kuŝis seke, se la pluvo ne gutis tra la palmtegmento. Al ĉiuj aliaj, kiuj malpli spertis pri pluvelverŝiĝoj en la ĝangalo, restis nenio alia krom dormi en la akvo aŭ leviĝi ankoraŭ en la nokto kaj konstrui litĉarpentaĵojn.

Nur la hakistoj rajtis sterni sin por dormi, la bovservistoj,,vertitaj de la kolosa tasko, kiun ili havos dum la sekvaj dudek kvar horoj, voris nur sian manĝon kaj tuj denove ekstaris. Ili ekbruligis siajn lanternojn kaj ekmarŝis en la ĝangalon por treni trunkojn. La bovojn, post kiam ili manĝis, oni alkondukis. La viroj nur frue matene revenis por manĝi siajn fabojn kaj sian rizon. Poste ili tuj devis remarŝi al la laboro.

Posttagmeze don Acacio rondrajdis en la regiono. Li inspektis la stratetojn. Dekoj de la trunkoj sinkis profunde ĝis metro en la marĉon. La boyeros, starante ĝis la brusto en la ŝlimo, ĉiam en la danĝero esti entombigitaj sub la bovoj, laboregis kiel freneziĝinte por tiri la trunkojn al la tumboj. Ĝustatempe ĉiun duan horon dum dudek minutoj ĵetiĝis brakodikaj strioj de la pluvo teren, pli kaj pli profunde moligante la teron kaj kvazaŭ per vipobatoj ŝanĝante ĝin en tenacan ŝlimon.

„Eĉ ne duono de la trozas estas fortrenitaj“, kolerigite kriis don Acacio al la viroj, kiuj vipadis la bovojn kaj tiradis kaj skuadis kun ĉiuj siaj fortoj je la trunkoj por pene eltiri ilin el la ŝlimo kaj treni ilin pluan metron. „Eĉ ne duono el ili, kaj mi ja komandis al vi, ke ĉiuj trozas sstu ĉe la tumbo. Kion mi promesis al vi, kanajloj? Gajigan fiesta mi promesis al vi. Vi ja havu ĝin, kun muziko kaj danco. “

Kiel respondo aŭdeblis nur la grincado, ŝirado kaj krakado de la jugoj kaj jungilaroj de la tirantaj bovoj, la vokado de la knaboj paŝantaj apud la bovoj kaj pelantaj ilin, la ĝemado de la boyeros, kiuj levis kun gigantaj streĉoj la trunkojn trans ŝtonojn kaj radikojn kaj elŝiris ilin el la marĉa tero,en kiun la trunkoj puŝiĝis; respondis la argileca gluglado de la moligita pasteca tero, el kiu la viroj kaj la bovoj tiris siajn gambojn aŭ krurojn, nur por futon poste ree sinki same tiom aŭ eĉ pli profunde.

Kiam la nokto komenciĝis, venis la boyeros kaj ties knaboj al la kampadejo por manĝi. Ili estis tiom lacigitaj, ke ili eĉ ne povis kaŭri tere. Ili renversiĝis kaj ekdormis. Sed ĉe kelkaj la malsato estis pli forta ol la laco. Ili iris kun siaj kruĉetoj kaj potetoj al la kuirejo, por akcepti sian manĝon.


Rimarko

fiesta = en la libro eŭfemismo por pendumado.

IV

Jen alvenis de la oficina don Acacio akompanata de la kvin capataces, kiujn li kunprenis el siaj monterioj kun si.

Li iris renkonte al la aro de viroj kaj vokis: „Ek, al la fiesta! Mi ja foje observos, ĉu mi povos eduki vin, pedikohavaj cabrones, al laŭorda laboro. Ek!“

La viroj, kutimigitaj pri ordonoj de la ladinoj tiom, ke ili pensis eĉ ne per unu cerboĉelo ne obei, ekstaris kiel sur kartonon gluitaj pentritaj soldatoj, ĉiuj tiritaj je la sama fadeno.

„Ekmarŝu, tien transen al tiuj arboj!“ komandis don Acacio.

Kiel startpretaj ladoludiloj marŝis la boyeros al la mangestita loko.

„Pendigu ĉiujn je la gamboj kaj salu la felon de tiuj pigraj friponoj“, vokis don Acacio al la capataces. „Ne estu tro hezitema, Guaopo“, don Acacio diris aŭtoritate al unu el la capataces. „Eĉ, se kelkaj ŝiraĵoj de la fetorantaj kadavroj deŝeliĝos kaj flirtos enaere, ĝi ja postkreskos. Trankvile lasu pendi ĉiun dum horo, post kiam li ricevis sian salon, tiel, ke la haŭto suĉu ĝin kaj la salita ŝvito gutu malsupren kaj la pendigito glutu la sukon, por ke li ne forgesu, kio estas fiesta. Eble li tiukaze lernos pli bone, ke trozas ne restu kuŝantaj transnokte. “

Pasis pli ol du horoj antaŭ ol la capataces pli-malpli plezuriĝis je sia vespermanĝo kaj poste fine pensis pri tio dependigi la virojn.

La viroj restis kuŝantaj sub la arboj, kie oni torturis ilin, kaj tie ili endormiĝis, eĉ sen fari provon rampi al sia dormkabano. Nek la pluvo nek la frido de la nokto ĝenis ilin.

Du el ili ne ekstaris. Ili dormadis, komencis fetori kvar horojn poste kaj oni enfosis ilin.


Rimarko

cabrones = virkaproj, fikemuloj (kiel insultvorto).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.