La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
RIBELO DE LA PENDUMITOJAŭtoro: Bruno Traven |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Proksime al la loko Chalchihuistan, en setlejo de malgrandaj, sendependaj kamparanoj, kiu havis la nomon Cuishin, vivis sur sia eta ranĉo la cocil-indiĝeno Candido Castro kun sia edzino Marcelina de las Casas kaj siaj du filoj Anĝelino kaj Pedrito. La malgranda korto, kiun mastrumis Candido, havis ĉirkaŭ du kaj duonon da hektaroj kiel terposedon, kiuj estis sekaj kaj ŝtonecaj kaj kultivendis kun multe da peno kaj diligento, por ke ili nutru la familion.
Grandaj kortoposedantoj, bienuloj de la distriktoj Jovel kaj Chiilum ofte per logaj ofertoj provis instigi Candidon setli kun la tuta familio sur unu el la bienoj kaj rezigni pri la magra kaj aĉigita ranchito, kiu laŭ ili estis senutila posedo.
La bienuloj, ĉiam serĉante novajn familiojn, kiuj estas malhaveblaj sur bienoj, ne estis ĉiam tre elektemaj pri la uzataj rimedoj por logi indiĝenajn familiojn el sendependaj vilaĝoj kaj setlejoj. Ne malofte okazis, ke kvereladis bienuloj pri la posedo de tiaj familioj, kvazaŭ ili estus brulmarkitaj bovidoj, pri kiuj ĉiu bienulo de la regiono supozis havi rajtigitan pretendon. Tiuj kvereladoj pri la posedo de la sendependaj indiĝenaj familioj kun multaj infanoj estis ofte la kaŭzo de longtempaj malamikecoj inter bienuloj, jen malamikecoj heredigitaj dum kelkaj generacioj de la patroj al la filoj, ili ekzistis plu eĉ tiukaze, se la indiĝenaj familioj en la longa intertempo jam elmortis sekve de kvereloj en la parencaro aŭ neniiĝis en la tribo aŭ formigris kaj neniu homo povis plu memori pri tio, kial la malnovaj familioj de najbaraj bienuloj vivis en mortiga reciproka malamikeco.
La Jefes Politicos, la politikaj ĉefoj kaj reprezentantoj de la diktatoro en la distriktoj, tiel, kiel ĉiuj aliaj instancoj estis ĉiam flanke de la potencaj kaj riĉaj bienuloj. Kompreneble. Se al la instancoj sukcesis senposedigi sendependan indiĝenan familion, ĉu per deklaro pri la senvalideco de ties posedorajtoj, ĉu per rimedo, kiu en ĉiu rilato estis la sama kiel krimo, oni transdonis la aenrajtigitan familion al la bienulo kiel posedon. La bienulo transprenis la ŝuldojn de tiu familio kaj pagis la altajn monpunojn, kiujn oni ŝarĝis al unu aŭ pluraj membroj de la familio por iuj krimoj, kiujn ili aŭ vere entreprenis aŭ por krimoj, pri kiuj oni kulpigis ilin senjuste. Monpunojn, kiujn oni ŝarĝis pro neniu alia celo krom enŝuldigi la familion tiom, ke bienulo, kiu deklaris sin preta transpreni la ŝuldojn, povis akiri la familion kiel servutulojn por sia bieno. Ju pli proksime bienulo estis en parenca rilato al Jefe Politico, ju pli bone li rilatis amikece kun li kaj ju pli bonvoleme li montriĝis kontribui al tio, ke la Jefe Politico aŭ alia subĉefo de la diktaturo povu vivi oportunan kaj bonfartan vivon, des malpli la bieno devis suferi pri la manko je indiĝenaj laboristaj familioj.
Per denaska kamparana prudenteco, per sobreco kaj per tio, ke li zorgis pri nenio alia krom pri sia laboro, li sukcesis pri sia agro kaj pri la bonfarto de sia familio. Tial Candido kapablis konservi sian sendependecon kiel libera campesino.
La indiĝena setlejo, rancheria, konsistis nur el kvin familioj, ĉiuj apartenantaj al la Cocil-nacio. Kvankam la aando de la ceteraj familioj estis eĉ ne je joto pli bona ol tiu de Candido Castro, kvankam ĉiuj vivis en tre mizeraj palmkabanoj nur ŝpareme priĵetitaj per argilo, kaj kvankam ili vivis tiel simple, praorigine kaj mizere kiel kapablas tion sur la kontinento Ameriko nur indiĝenaj etkamparanoj, ĝi ne nur ne sukcesis logi Candidon al bieno kiel peonon, sed ankaŭ neniun el la aliaj familioj. Sciis ĉiu viro de la setlejo, ke la vivo de la peonoj sur la bienoj en multaj rilatoj estas pli facila, pli sekura kaj pli fidinda ol tiu sur tiu magra, arda, seka, ŝtoneca tero. Kun bona rajto la setlejo nomiĝis Cuishin, Varmego. Sed ĉiuj ĉi familioj preferis vivi povre, eterne minacataj de perditaj rikoltoj ol meti sin sub regadon kaj komandon, eĉ se la komandopovo asignus al ili la ĝardenon de Edeno kiel anstataŭaĵon por la perdita sendependeco kaj la libero rajti paroli tion, kion ili volas. Ili prefere malsatadis en sendependenco kaj libero ol flate reagi je la komandoj de regento. Se oni demandus ilin, kial ili preferas tiun vivon al tiu de peono, ili eble donus saman aŭ similan respondon, kiel sciigis ĝin pramaljuna negrino en Luiziano. En sia juneco antaŭ la intercivitana milito ŝi estis ankoraŭ sklavino. Ĉiujn zorgojn pri ŝia bonfarto havis tiam ŝia mastro kaj majstro; ŝi laboris kiel servoknabino en la domo de siaj mastroj kaj rajtis manĝi de ĉio, kion ofertis la kuirejo. Poste ŝi vivis en kunrompiĝema kabano, lavis la tolaĵon por la najbaroj kaj sciis neniam, ĉu ŝi havos ion por manĝi je la sekva tago sen devi ŝteli kaj tial enprizoniĝi. Oni demandis ŝin iutage: „Aŭskultu, onklineto, ĉu vi multe pli bone fartis, kiam vi ankoraŭ estis sklavino?“
„Yassuh“, ŝi respondis, „tiam mi certe statis multe pli bone, sed nun mi estas multe pli feliĉa; sciu, Siro, estas la sento kaj ne la stomako, kiu feliĉigas homon. “
Kaj certe parolis ankaŭ ĉi tie en Cuishin en ĉiuj familoj pli la sento ol la stomako. Alie oni ne povus klarigi al si, kial la homoj eltenis vivi tiel povre kaj tiel pene, anstataŭ ŝarĝi ĉiujn zorgojn sur bienulon por la rekompenco fari tion, kio plaĉas komandi al la bienulo.
Rimarkoj
campesino = kamparano.
Jefe Politico = la politika ĉefo de distrikto.
ranchito = malgranda ranĉo, malgranda bieno.
Yassuh = Jes, Siro.
La indiĝeno, en la profundo de sia animo, kredas pli pri la potenco de la sorto ol pri la potenco de iu dio aŭ mastro. Sian destinon li ne povas eskapi, kion ajn li faras. Se li sentas proksimiĝi sian sorton, li batalas same kiel ĉiuj homaj estaĵoj pro biologia memkonservada instinkto kontraŭ la sorto kun ĉiuj armiloj kaj rimedoj, kiuj estas je dispono aŭ pri kiuj li pensas, ke ili povus esti avantaĝaj por li, ĉu tiel aŭ ĉu tiel, inklude la propetojn al sanktulo, kiu havas kun la kara Dio telefonan interrilaton.
Sed li sentas, ke li troviĝas jam sur perdita tereno, kaj ke li kontraŭas la sorton nur, por prokrasti ties efikon.
Kiam Marcelina, la edzino de Candido, neatendite tre malsaniĝis kaj neniu el la rimedoj, kiuj estis uzataj en la familioj, havigis al ŝi mildigon, sciis Candido pro instinkto, ke li atingis decidan turnopunkton en sia vivo.
Marcelina havis neelteneblajn dolorojn je la dekstra flanko de sia abdomeno. Ŝi asertis, ke ŝi povas povi senti, kiel ŝia korpo interne ŝvelas kaj, ke ĝi certe krevos. La aaljuna partera de la familioj, la akuŝistino, diris, ke la intestoj interplektiĝis kaj nodiĝis kaj ke necesas malnodi ilin. Ŝi subtenis la malnodadon per fortaj laksigiloj, kiuj taŭgus por elefantoj kun konstipo. Sed Marcelina ĝemis kaj ĝemegis nur des pli kaj asertis, ke la intestoj estas ŝirataj tien kaj tien kaj tuj disŝiriĝos. La partera diris al ŝi kaj al Candido, ke ŝi estas certa, ke tio estas la unuaj veigaj mortosignoj, kaj ke nun estas jam tempo sendi knabon al don Mateo kaj diri al li, ke li kunprenu certan caja, keston el Jovelto, por povi entombigi Marcelinan je pia kristana maniero.
Pri tiu decido Candido ne estis kontenta. Li amis sian edzinon kaj eĉ ne pensis pri tio tiel facile rezigni pri ŝi. Li decidis ŝarĝi Marcelinan sur mulon kaj transporti ŝin al Jovel al ĝusta doktoro, kiu lernis la fakon.
La tutan monon, kiun li havis en sia kabano, li kungratis, kaj kiam li nombris ĝin, li konstatis, ke estas entute dekok pesoj. Ke la kuracistoj same faras ion por nenio tiel, kiel la ekleziaj sinjoroj, tion li sciis; kaj ke tiu malsano estas de speco, kiu per la kutima peso ne kontentigus la kuraciston, tion li sciis aldone.
Ĉiu paŝo, kiun faris la mulo, kaŭzis tiom da penoj al la sinjorino kaj ekplorĝemetigis ŝin tiom, ke Candido, tuj kiam la vojo fariĝis aĉa kaj plena de malglataĵoj, prenis sian edzinon sur la dorson kaj kondukis la mulon per ŝnuro. Sed tio estis eĉ malpli bonfartiga por la edzino, ĉar nun premiĝis la doloranta abdomeno kun la tuta pezo de ŝia korpo kontraŭ la dorson de ŝia edzo. Per tio ŝiaj turmentoj grandiĝis tiel konsiderinde, ke ŝi petis sian edzon, ke li tamen residigu ŝin sur la mulon, kie ŝi sentis malpli da doloro. Sed lastfine la edzino nek plu kapablis sidi sur la mulo, nek entute moviĝi.
Ŝi tre petis sian edzon, ke li metu ŝin sur la vojrandon kaj lasu morti ŝin en paco; ke ŝi sentas, ke ŝi proksimiĝas sian morton kaj ne povas eskapi ĝin.
Kiam ambaŭ tie jam ripozis ĉirkaŭ duonon de horo, la edzino sterninta sin surtere kaj la edzo malespere kaŭranta kaj de tempo al tempo portanta akvon al ŝi de malklara varmete fluetanta rojo, kiun sorbis la vojo je la kontraŭa flanko, proksimiĝis grupo de indiĝenaj familioj, kiuj en Jovel vizitis la foirplacon kaj nun troviĝis sur la vojo reen en sian vilaĝon. Ili apartenis al la sama tribo kaj al la sama paroĥo, do al la preĝeja komunumo, al kiu oni aligis ankaŭ la setlejon.
Ĉiuj sidiĝis por ripozo apud la rojo por trinki tie.
„Kien vi iros, Candido?“ demandis iu el la viroj. La foiro jam delonge finiĝis. “
„Marcelina estas tiel malsana je la abdomeno, ke ŝi certe baldaŭ mortos. Mi volis transporti ŝin al kuracisto al Jovel, kiu eble kapablas malnodi ŝiajn intestojn, kiuj ĉiuj kunplektiĝis. Sed mi ne povas porti ŝin sur mia dorso, ĉar ŝi tiukaze krias, kaj sur la bestia ŝi same ne plu povas sidi, tiom da doloroj ŝi havas en la abdomeno. Ŝi estas jam preskaŭ morta kaj mi nun atendas ĉi tie, ĝis ŝi estos morta. Tiam mi ree povos meti ŝin sur la mulon kaj porti hejmen. Estas domaĝe. Ŝi estas tiom juna, tiel bonega, kaj tia fervora laboristino en la domo kaj sur la kampo, kaj la du infanoj ne plu havos patrinon. “
Jen iu respondis: „Vi ne tiel facile rezignu pri ŝi, Candido. Kompreneble, se Marcelina mortu, jen ŝi mortos. Sed eble ŝi ankoraŭ ne mortu kaj ni povos helpi al ŝi. Atendu uomete. “
Li vokis kelkajn virojn flanken kaj parolis kun ili. Poste li revenis. Al Candido li diris: „Ni portos vian edzinon Marcelina sur niaj ŝultroj al kuracisto en Jovel, ni iros tiel facilpaŝe kaj tiel softe, ke ŝi tute ne sentos, ke ŝi efektive estas portata. “
Candido kapjesis sen diri vorton.
La viroj premiĝis inter la arbojn kaj detranĉis trunkojn, per kies helpo ili faris simplan brankardon. Inter la trunkojn ili streĉis siajn malplenigitajn portoretojn, kaj sur tiun kuŝilon ili metis Marcelinan. Siajn aĉetitajn varojn ili disdividis inter la hejmenmigrantaj inoj kaj viroj.
Marcelina pro doloroj fariĝis senkonscia kaj ne rimarkis, kio okazis al ŝi.
Malfrue vespere ili alvenis en Jovel. Ili portis la malsanulinon al kuracisto. La kuracisto pripalpis la dolorantan lokon sur la abdomeno kaj tiam diris:
„Necesas operacii ŝin kaj tuj nun: Mi devos malfermtranĉi iian ventron kaj elpreni pecon de intesto, kiu pusas kaj post dekdu horoj kaŭzus ŝian morton, se mi ne eltranĉus ĝin. Kion vi do povos pagi, chamulano?“
„Dekok pesojn, Doctorcito, Patroncito, kuracistĉjo kaj patronĉjo mia. “
„He, kion vi vi pensas, kion tio kostas? Dekok pesojn kostas ja jam nur la vato al mi, la alkoholo kaj la jodoformgazo. Kion mi komencu per dekok pesoj? La kloroformo kostas al mi dek pesojn. “
„Pero, por el amor de Dios, sed, pro la amo de Dio, kuracistĉjo, ĉefĉjo, mi ja ne povas lasi morti mian edzinon kiel hundon, ĉu?“
„Mi rakontu la sekvan al vi. Sciu, se la amo de Dio pagus mian nepagitan luprezon, mian lumfakturon, miajn ŝuldojn al la butikistoj, al la bakisto, al la viandohakisto, al la tajloro, jen mi tute bone povus operacii vian edzinon, ankaŭ por la amo de Dio. Sed sciu, chamulano, mi fidas pli pri via mono kaj pri viaj bonaj garantiantoj, kiujn vi prezentas al mi, ol pri la amo de Dio. Dio zorgas pri pasereto, kiu falas de branĉo, sed ne al kuracisto, kiu kvazaŭ dronas en siaj ŝuldoj. Kaj ĉio ĉi estas ŝuldoj, kiuj devenas de mia studado kaj de fakturoj, kiujn mi ne povis pagi,ĉar ĉi tie estas tro da kuracistoj kaj tro malmulte da malsanuloj, kiuj havas monon. “
„Sed doctorcito, mia edzino mortos, se vi ne operacios ŝin. “
„Ankaŭ mi mortus pro malsato, sciu tion, se mi operacius por nenio. Bone, ĉio, kion mi povas diri al vi, estas, ke la operacio kostas tricent pesojn. Sed, por ke vi ekkomprenu, ke mi ne estas pagano kaj neniun lasas morti, eĉ ne la edzinon de malklera indiĝeno, se mi povas fari ion kontraŭ tio, mi faros la operacion por ducent pesoj. Estas hontego, kaj oni povus elpuŝi min humilige el la organizo de kuracistoj pro prezfuŝado. Do, ducent pesojn. Kaj vi donu al mi la ducent pesojn interne de malpli ol tri horoj aŭ la operacio ne plu havos sencon. Mi ne volas trompi vin per operacio, kiun mi farus nur pro ties beleco. Se mi akceptos vian monon, vi ricevos mian laboron por tio kaj la sanecon de via edzino, aŭ, se ŝi ne transvivos, vi devos pagi nenion al mi. Pli mi ne povos fari por vi, chamulano. Vi ne povas fordonaci vian maizon, vian lanon kaj viajn porkojn, tiel, kiel mi ne mian laboron kaj mian medicinon. “
Dum tiu interparolado kuŝis Marcelina sur petate, sur mato el palmfolioj, sur la brika planko en la portiko de la kuracista domo. La viroj, kiuj portis ŝin tien, kaŭris proksime, ne laŭte babilante kaj fumante cigarojn.
Ja kion alian ili faru? La tuta kunĵetita mono, kiun ili havis en siaj hejmoj, estis malpli ol ducent pesoj. Ili krome povus vendi siajn ŝafojn kaj verŝajne eĉ en tiu kazo la sumo ne atingus ducent pesojn.
Kiel kaj kie Candido pensis ricevi la ducent pesojn, li ne diris, ĉar li ne sciis tion. Kaj ke en tiu granda mizero, en kiu li troviĝis, povus pluvi ducent pesojn el la ĉielo, tion li ne konsideris. Tia miraklo eble okazas ĉeokaze al riĉa bienulo aŭ al generalo aŭ al la Jefe Politico, sed neniam al povra indiĝeno, kies tuta posedaĵo konsistas el peceto da ŝtoneca agro.
Rimarkoj
bestia = besto.
caja = kesto, ĉerko.
don = titolo por vira antaŭnomo.
konstipo = malfacilo feki.
partera = akuŝistino.
petate = specifa mato el palmfolioj.
Pero, por el amor de Dios = Sed, pro la amo de Dio.
La kuracisto, fiksinte la prezon kaj ne plu vidante klienton en sia konsultejo, surmetis malnovan ĉapelon kaj iris eksteren sur la straton. Li ree foje devis rigardi, ĉu la domoj ankoraŭ ĉiuj staras sur sia malnova loko aŭ ĉu io okazis dum la lastaj tri horoj en la urbo, kio indas pri tio babiladi en la kantino kaj por povi elgustumi ĝin denove kaj denove en la plej diversaj nuancoj. Eble dona Adelina lastfine eksciis, ke ŝia edzo don Pablo ĉiun duan vesperon dum horo aŭ dum horo kaj duono pasigis ĉe la apetita vidvino dona Pilar, kies edzo kuŝis ĝuste nur kvar monatojn entombe. Tio estis hontego. Sed ne, ĉar dona Pilar plezuriĝis kun don Pablo, sed ĉar ŝi ne montris tiom da kristana deco almenaŭ atendi dum tuta funebra jaro, antaŭ ol ŝi fordonos sin al tiaj kaj aliaj ĉimondaj plezuroj. La tuta urbo estis informita pri la vesperaj vizitoj, kun la escepto de dona Adelina. Kaj ĉar la urbo krome ne posedis ion je novaĵoj, ĉar stratakcidentoj okazis neniam kaj nur ĉeokaze kunrompiĝo de domo, la tuta urbo atendis la grandan okazaĵon, kiam dona Adelina ekscios, ke ŝi estas ne la ununura kaj la sole preferata, kiu havas la aajton kaj la plezuron trovi plifaciligon el diversaj kazoj de surteraj bezonoj. Kaj tute egale, ĉu trovis sin du viroj en kantino aŭ du inoj sur la foirpalco aŭ antaŭ la domo - tuj kiam oni menciis la veteron per kelkaj vortoj, leviĝis la demando: „Ĉu dona Adelina ankoraŭ nun ne scias pri tiu hontego?“ Neniu rigardis tion kiel hontegon, aŭ vidis ion nemoralan je tiuj vesperaj vizitoj. Ĉiu estis sufiĉe sanaj kaj normalaj por ekkompreni, ke dona Pilar, devis uzi siajn launaturajn rajtojn. Kaj ĉar neniu alia sufiĉe frutempe ekkompatis ŝin, fariĝis do don Pablo la savanto, kaj ĉiu alia edzino de la urbo ĝojis enkore, ke la posteno estis okupita kaj, ke ne estis la propra edzo, kiu efektivigis la okupon. La najbaroj ne deziris la malkovraĵon. Tio malmulte afliktis ilin. Neniu enviis al alia ĝojojn de tiu aŭ de simila maniero. Tion, kion la homoj deziris vere, estis, povi ĝui la skandalon, kiun dona Adelina pro memestimo devis riski. Estis nur unu zorgo en la urbo, tiu, ke dona Adelina eble jam sciis la aferon, sed intence ne faris skandalon el tio kaj tiel detruis ĉiun esperon pri sana drama komedio.
Antaŭ ol la kuracisto faris sian rondiron trans la placon nor poste iri en la kantinon kaj vidi, kiu tie estas kaj tiel havi kaŭzon trinki du komitekojn anstataŭ unu, li iris unue en la apotekon, al la botica por deziri al sia plej bona amiko kaj negocopartnero, al la apotekisto don Luis, „Buenas Noches“. Kie kuracisto kaj apotekisto estas bonaj amikoj, floras la negoco por ambaŭ; sed tie, kie ambaŭ vivas en la plej furioza malamikeco, malsanuloj fariĝas grasaj kaj maljunaj kaj la germanaj farmaciaj entreprenoj devas maldungi laboristojn.
Kiam la kuracisto forlasis la domon, Candido ne sciis, kion plu fari tie. Li decidis iri sur la straton kaj rigardi kien iros la kuracisto. Li ne konsideris viziti alian kuraciston, ĉar li sciis sufiĉe bone, ke ĉiuj kuracistoj estas samaj, se temas pri la prezo.
Al la kuracisto Pablo li iris, ĉar ĉiuj najbaroj en la setlejo kaj en la plej proksima vilaĝo iris al li, se ili bezonis kuraciston. Ili ŝanĝis la kuraciston nur tiukaze, se li mortkuracis iun el la parencaro. Jen ili elprovis alian, dum tiom da tempo, ĝis ankaŭ tiu estis kulpigata pri la morto de parenco. Post kelkaj monatoj kompreneble la vico de kuracistoj elĉerpiĝis kaj la tuta tribo iom post iom reiris al la unua, ĝis ties sorto pluan fojon plenumiĝis. La kuracistoj de la urbo vidis la indiĝenojn ne malvolonte kiel klientojn; ĉar ili estis tiuj klientoj, kiuj tuj pagis ĉiun kuracadon, kaj tial tuj pagis ĝin, ĉar oni ne pruntedonis monon al ili. Tuj, se indiĝeno paŝis en la konsultejon, kaj antaŭ ol la kuracisto demandis lin, kion li celas kaj je kio li malsaniĝis, li devis demeti sur la tablon peson, aŭ, kun rabato, duonon de peso, aŭ ses realojn, trikvaronon de peso. Kuracisto, kiu havas multajn indiĝenojn kiel klientojn, materiale rigardate, statis multe pli bone ol tiu, kiu akceptis nur ladinos, la meksikan loĝantaron. La ladinos pagis pli bone, sed ili pagis malofte antaŭ ol pasis tri tutaj jaroj, kaj tiam ili ankoraŭ grumblis, ke la kuracisto eterne molestis ilin per siaj fakturoj. La sekvan fojon, ili diris, ili prenos alian.
Rimarkoj
Buenas Noches = Bonan nokton!
don = titolo por vira antaŭnomo.
dona = titolo por, ina antaŭnomo.
ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzate specife por diferencigi ne-indiĝenojn kaj indiĝenojn, do blankulojn de indiĝenoj.
Candido postlasis sian edzinon en la prizorgado de siaj amikoj en la portiko de la kuracista domo.
Starante sur la strato, li ne sciis, kien turniĝi. Sed, ĉar li ne havis alian penson ol sian morte malsanan edzinon, li paŝis al la plej proksima botica kun la intenco demandi la apotekiston, kiun medicinon li povus rekomendi por la edzino. La necerta espero, ke eble ekzistas efika rimedo, kiun li povus pagi per siaj dekok pesoj, kondukis lin en la apotekon.
„Kion vi volas havi, chamulano?“ demandis lin don Luis. „Ĉu amoniakon, ĉu kamforon?“
„Tio ne multe helpus al mi“, respondis Candido, „mia edzino havas“, li montris la abdomenan lokon je si mem, „ĉi tie fortajn dolorojn. “ Li klarigis la malsanrakonton.
Kiam li finis la rakontadon, diris la boticario, ke li ne havas medicinon por tiu kazo. Li estis honesta viro. Kiam li aŭskultis ĉion, li sciis, kiun malsanon la edzino havas,,aj li diris malkaŝe, ke li ne havas medicinon por tio, kaj ke nur operacio povos helpi al ŝi.
„Parolu kun la kuracisto tie“, li konsilis al Candido, ĉar en tiu momento la kuracisto venis en la apotekon por aŭskulti de don Luis, kiuj novaĵoj okazis en la urbo, en la lastaj kvar horoj, dum kiuj ambaŭ ne vidis sin reciproke.
„Mi konas la chamulanon“, diris la kuracisto. „Lia edzino kuŝas ĉe mi en la portiko. Ŝi havas apendiciton. Mi surmetis iom da glacio al ŝi. Sed tio ne multe helpos. Se mi ne operacios ŝin, ŝi mortaĉos. Sed kiel mi operaciu lin, li havas ja nur dekok pesojn. “
„Por tio vi kompreneble ne povus fari ĝin“, ridante diris la apotekisto. „Nur por la vato, la gazo kaj kloroformo mi ja jam devas postuli de vi pli ol dekok pesojn. “
„Tion mi jam klarigis al la chamulano. “ Nun li turnis sin al Candido: „Ĉu vi konas neniun, kiu eventuale pruntedonos la ducent pesojn al vi; por ke vi povu savi vian edzinon?“
„Mi ne povas imagi, ke iu pruntedonos ilin al mi. “
Candido diris tion nek malesperega nek malespera, sed tiel simple, kvazaŭ li dirus: 'Tiel estas, kaj tion mi ne povas sanĝi.
„Eble vi povus akcepti kontrakton kiel kafoplukisto en Soconusco. La enganchador certe donus ducent pesojn al vi, kiel antaŭpagon“, proponis la boticario.
Candido kapneis. „Al Soconusco mi ne iros. Jen la alemanes, la germanoj. Tiuj ĉiuj havas cafetales, kafoplantejojn. Kaj ili estas pli kruelaj ol la bestoj de la ĝangalo, ili traktas indiĝenon kvazaŭ li estus malpli ol hundo. Tien mi ne povus iri, ĉar tiukaze, se mi irus al Soconusco, por labori tie en la cafetales, mi tute certe dishakus iun aleman, se li kontentigus sian kruelan volupton je sendefenda indiĝeno. “
„Tiukaze apenaŭ iu povos helpi al vi, chamulano“, respondis pro tio la boticario. „Kaj via edzino certe mortos. “
„Tio certe okazos, Patroncito“, opiniis Candido kun paroltono, kvazaŭ oni parolus pri ino, kiun li ne konas. Li gratis sian dorson helpe de pordofosto, perfingre fosadis sian hararon kaj kraĉis sur la straton, kiu estis mizere iluminata de kelkaj malĝoje ardetantaj inkandeskaj lampoj.
Rimarkoj
aleman = germano.
botica = apoteko.
boticario = apotekisto.
cafetales = kafeplantejoj.
enganchador = varbisto por la laborkontraktoj.
patroncito = patronĉjo.
Ambaŭ brakojn metinte pigre sur la vendotablon kaj kirle moviĝante cigaredon en la buŝo, la boticario rigardis samtempe sur la straton, kiu tie aliĝis en la nordorienta angulo al la placo. La apoteko troviĝis en la anguldomo.
La placo, nomata ankaŭ zocalo, estis prikreskata de altaj maljunaj kaj ombraj arboj. Je la orienta flanko leviĝis la konstruaĵo de la Municipalidad, de la municipo, je la norda flanko la katedralo kaj je ambaŭ aliaj flankoj brilis la magazenoj de la elstaraj butikistoj el la urbo.
La kuracisto apogis sin per sia dorso je la vendotablo. Por ripozi post la streĉoj de tute senlabora tago tiel pigre kaj oportune kiel eblas, li malantaŭ si metis bubaĉe ambaŭ kubutojn sur la vendotablon kaj la dekstran piedon sur keston, kiu jam de matene neelpakite staris en la apoteko.
„Kiam la pramaljuna senklapulino, dona Amalia, finfine transmondiĝos?“ demandis enuante la boticario. Envere li ne havis intereson pri la bonfarto de dona Amalia, ĉar ŝi neniam preparigis recepton en ties botica. Li demandis nur por paroli. La plimulto de la viroj, speciale, se ili ionas sin reciproke, sentas sin maloportunaj, tuj, se ili havas nenion por interparolo. Tial la duono de ĉio tio, kion viroj parolas kune, estas sensencaĵo, kaj ĝi estas esence pli malutila ol la klaĉado de oldulinoj antaŭ la lavkuvo.
„Dona Amalia? Kiun vi celas?“ demandis la kuracisto.
„Tiun kun la utera kancero. “
„Laŭ ĉiuj medicinaj aŭguraĵoj kaj laŭ la plej bonaj profetaĵoj de Eskulapo dona Amalia estus jam pli ol dek jarojn morta kaj entombigita. Sed ĉar ŝi ankoraŭ nun ĉirkaŭsaltadas kaj pasigas siajn tagojn per tio lamenti pri siaj suferoj kaj insulti la senutilan drinkulon, kiun ŝia filino edzigis, tio ŝajne estas nova ekzemplo por la laika aserto, ke la medicina scienco troviĝas sur la sama ŝtupo, sur kiu ĝi troviĝis jam antaŭ trimil jaroj, kaj tio estas ankaŭ mia honesta opinio. “ La kuracisto ankoraŭ volis aldoni ion. Sed interrompis lin ĉe lia filozofia traktado viro, kiu subite aperis en la lumo de la bone iluminata botica.
„He, don Gabriel“, vokis la kuracisto, „de kie venis vi? Ĉu vi estas pro plezurekskurso ĉi tie?“
Don Gabriel haltis, kvazaŭ li pripensus, ĉu li enpaŝu ĉu ne. Li decidis fine paŝi en la apotekon kaj eĉ pli stultigi la malutilan babilaĉon, kiu tie okazis. Li stumble grimpis sur la tri ŝtonŝtupoj supren, paŝis trans la sojlon kaj diris: „Buenas Noches, caballeros!“ Ĉe tio li ŝovis per longe etendita montofingro sian bastĉapelon nuken kaj ĝemis:
„Damnita aferaĉo. “ Jen mi por monerigi la ĉekojn de la monterio. Sed nun don Manuel ne havas sufiĉe da kontanta mono je dispono. “
„Li ja povus skribi al vi ĉekon por sia banko“, diris la boticario.
„Kompreneble li povas tion kaj tion ankaŭ volas fari. Sed tion, kion bezonas mi, estas dinero en effectivo, kontanta mono. Post ses tagoj li havos ĝin ĉi tie. Tiom longtempe mi nun ĉi tie devos atendi. Kaj mil diabloj, tio ĉio estas perdita tempo. “
„Por plibonigi al ni ĉiuj la humuron, mi nun unue skue eiksos nefalsitan apotekistokoktelon, por ke ni sentu ree pli sanaj“, diris don Luis, la boticario kaj iris al la receptejo, al la Sanctum, kiel li nomis ĝin, kie li faris siajn venenpilolojn kaj miksis la preskribitajn sorĉistotrinkaĵojn.
„Kial atendas ĉi tie la chamulano?“ demandis don Gabriel, akceptante cigaredon, kiun la kuracisto etendis al li.
„Lia edzino havas akutan apendiciton kaj necesas operacii ŝin. Mi ofertis al li liberigi ŝin de la intesta peco por ridindaj kvardek duros. Ŝi estas finita, se mi ne operacios ŝin. Sed kie, ĉe ĉiuj inferaj diabloj, tiu muchacho povus ricevi ducent pesojn?“
La intereso de don Gabriel je tiu ĉi kazo estis kortuŝa. Li estis bona kristano kaj eĉ pli bona katoliko kaj sentis la biblian devigon helpi al suferanta najbaro, ĉiukaze, se ofertiĝas okazo. Oni ne devas loĝi en Samario por esti bona Samariano.
„Ĉu vi ĉi tie en la ciudad havas neniun, kiu pruntedonos al vi la ducent pesojn?“ demandis don Gabriel Candidon.
„No, Jefecito, nadie“, respondis Candido kaj kraĉis vaste arke sur la straton. Poste li profunde suĉis je la kruda cigaro kaj rigardis la okazaĵon kiel finitan.
„Mi volonte pruntedonus al vi la ducent pesojn, chamulano, eĉ kvindek pesojn aldone; kaj kiel kromaĵon vi ricevus ankoraŭ eĉ du botelojn da aguardiente por viaj amikoj, kiuj tiom penis porti vian kompatindan malsanan edzinon ĝis ĉi tie. Tiujn vi ja ne povos lasi simple foriri sen montri vian dankemon. “ Don Gabriel diris ĉion tion kun paroltono, kvazaŭ li povus fordonaci tutan kontinenton, kiun neniu volas havi, kaj li nun tre feliĉas renkonti povran indiĝenon, kiu akceptas almenaŭ peceton de la kontinento.
Rimarkoj
aguardiente = brando.
caballeros = sinjoroj, ĝentlemanoj, kavaliroj.
ciudad = urbo.
dinero en effectivo = kontanta mono.
duro = kvinpesa monero.
muchachos = knaboj, junuloj.
Municipalidad = municipo aŭ municipio = urbodomo, komunuma administrejo (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron).
No, Jefecito, nadie = Ne ĉefĉjo, bedaŭrinde.
Sanctum (latina) = sanktejo, templo.
zocalo (Meksiko) = la ĉefplaco.
Candido nek kapablis legi nek skribi. Ankaŭ krom tio li ne faris la impreson, kvazaŭ li posedus eksterordinaran inteligentecon, kiu elstarigus lin inter liaj tribanoj. Sed li posedis talenton, kiu por kutima vivo pli gravas ol ĉiuj lernitaj sciencoj: la naturan doton bone kompreni, kio estas kaŝita post la vortoj de parolanto. Aldoniĝis spertoj kolektitaj en la rilato kun aliaj homoj, speciale kun ladinos. Se ladino ofertis peson al li, li certis, ke la peso rapide povus kosti dek pesojn, se li akceptus ĝin.
Li ne longtempe provadis fari nur aludojn pri la afero, sed rekte celis la decidan punkton: „Al Soconusco, al la alemanes, mi ne iros, Patroncito, ankaŭ ne por kvincent duros. “
En tiu momento la boticario elpremiĝis de sia plejsanktejo, skuante kaj svingante la misterian mikstrinkaĵon en granda glaso. Li palpebrumis kiel enamiĝinta korniko kaj diris: „Caballeros, tio estas kokteleto, kiun vi ĉiuj ne forgesos dum tuta semajno. Tion mi garantias. Kaj eĉ ne por dudek kvin pesoj mi vendos la aecepton al vi. Enestas eĉ rozakvo kaj eta guteto da benzoo - nur por ke vi sciu, kiel komplika estas la konsisto de tiu bebida. “
Don Gabriel estis nun okupita pri negoco, kaj ankaŭ la plej sekretoplena koktelo ne povus logi lin malestimi tian grasan profiton, kiu tiel gaje iris renkonte al li. Sekretoplenaj trinkaĵoj estas plezuro de la stomako, sed grasa profito estas ĝuo de la animo. Ĉar kiel profitus homo, kiu devas zorgi pri siaj negocoj, se li eĉ rajtus gustumi ĉiujn koktelojn de la mondo, kaj perdus dum tio sian gajnon?
„Al la alemanes, al Soconusco, por pluki kafon, ĉu?“ Don Gabriel montris mirigitan vizaĝon. „Sed, muchacho, manito mio, frateto mia, mi tute ne parolis pri cafetales. Tie oni enspezas ja neniom, muchacho, kaj la alemanes estas kruelaj homoj, kiuj ĉiam persekutas kun la vipo la povrajn muchachos, kiuj devas laboraĉi ĝis la animo fuĝos el la intestoj por enspezi kelkajn mizerajn pesojn. “
„Vi pravas, patronĉjo“, diris Candido. „Sed kiel mi perlaboru ducent kvindek pesojn, se ne en la ŝafoplantejoj?“
„Mi donos al vi kontrakton por monteria, muchacho. “ Don Gabriel rulumis lante cigaredon. „Vi konduku confiador, garantiulon al mi. Unu el viaj amikoj, kiuj portis vian edzinon ĉi tien, certe estos bona al vi kaj estos via garantianto. Vi diros al mi vian nomon kaj la lokon, en kiu vi loĝas, mi skribos por vi kontrakton kaj poste mi donos al vi tuj la ducent kvindek pesojn, jen ĉi tie kontante manen. “
„Estas pli bone, se vi rapidos“, interrompis lin tiumomente la boticario. „La doctorcito diris ja jam al vi, se oni ne eltranĉos la malican inteston interne de du horoj de via ezino, tiukaze vi povos enterigi ŝin je la komenco de la matena krepusko, kaj vi estos sen edzino. “
„Kaj viaj infanoj ne plu havos patrinon“, aldonis la kuracisto. Kial li ne same atentu pri sia negoco kaj helpu per vortoj sorĉi materiajn valorojn en sian monsaketon?
Kvankam Candido devis sufiĉe streĉe labori per sia kapo por pesi la „por“ kaj la „kontraŭ“ de la propono, li ja tamen ne forgesis, ke li ne estis la ununura persono, kiun li devis konsideri. La rimarko de la kuracisto turnis liajn lante moviĝantajn pensojn al la infanoj kaj al lia terposedaĵo. Por sia peceto da agro li sentis sin same tiel respondeca kiel por siaj infanoj.
„Kion faru mia edzino kaj kion faru miaj infanoj, se mi iros en la monterion kaj devos lasi ilin solaj?“ li demandis. Li sentis sin kaptita en la propono. Ofertiĝis rimedo savi sian edzinon; kaj rifuzi tiun rimedon, kiu eble estis sendita de la sanktuloj, por eviti suferojn kaj penojn, estus la sama kiel grava peko. Se li rifuzus la kontrakton kaj per tio la helpon, li verdiktus la mortkondamnon kontraŭ la patrinon de siaj infanoj kaj li facile povus konsideri sin kiel ŝian murdiston. Li turniĝadis kiel haringo por fuĝi el tiu reto. Se li akceptus la kontrakton, tiukaze tio signifus, ke li devus labori dum kelkaj jaroj en monterio, kaj per tio li estus disigita de sia edzino, de siaj infanoj kaj de sia terpeco. Se li ne akceptus la kontrakton, kaj lia edzino mortus, kvankam oni povus helpi al ŝi, tiukaze plagus lin dum la resto de lia vivo konscienriproĉoj. Tage kaj nokte eble ĉirkaŭus lin la apirito de lia edzino, ĝi molestus kaj akuzus lin. Tial li serĉis truon en la reto, tra kiu li povus gliti sen ŝarĝi sian konsciencon. Li pensis: 'Kion faru miaj edzino kaj infanoj, se mi lasos ilin solaj?’ Ne lasi siajn infanojn solaj, tio povus esti pravigo rifuzi la kontrakton kaj li povus atribui la morton de sia edzino al la destino de Dio kaj al la sanktuloj kaj li liberigus sin per tio de ĉiu respondeco pri la morto de sia edzino.
Sed Candido ne konsideris la negocan lerton de don Gabriel. Don Gabriel, tiel kiel Candido, vidis la truon en la reto, tra kiu Candido provas fuĝi. Sed don Gabriel tenis la reton kaj tiris laŭ sia plaĉo.
„Ja kiu diris ion pri tio, ke vi lasu vian edzinon kaj viajn infanojn solaj, chamulano?“ Don Gabriel levis mirigite siajn brovojn. „Mi certe diris nenion pri tio. “
Candido malfermis la buŝon kaj demandeme rigardis don Gabrielon. Kvankam li ne kredis pri mirakloj de tia speco, ja tamen eblis, ke tie, en la rilato al lia minaca situacio, troviĝas elirvojo, kiu permesas al li ricevi la monon por la operacio kaj tamen plu restadi sur sia terpeco kaj havi plu uian familion ĉirkaŭ si. Kiel tio eblas, tion elpensi dum malmultaj sekundoj, kompreneble estis tro komplike por Candido. Kaj antaŭ ol li havis tempon por demandi, Gabriel jam elpafis la respondon: „Tio estas tre simpla, chamulito. Vi prenos vian edzinon kaj viajn infanojn kun vi en la monterion. “
Rimarkoj
aleman = germano.
alemanes = germanoj.
benzoo = aroma rezino.
bebida = trinkaĵo.
caballeros = sinjoroj, ĝentlemanoj, kavaliroj.
chamulito = chamulano.
confiador = garantiulo.
manito mio = frateto mia.
monteria = monterio: laborkoncentrejoj en la ĝangalo, kie oni dehakas kaj prilaboras permane la mahagonarbojn, por povi fortransporti ilin de tie. Tiu laboro per maŝinoj pro la altaj kostoj ne fareblas.
Pri tia solvo Candido neniam pensis. Ĝi estis surpriza por li. Li vidis tuj, ke li ne povos rifuzi ĝin. Ĝi superfortis per unu bato ĉiujn liajn kontraŭajn dirojn, kiujn li eble ankoraŭ povus kontraŭmeti. La lasta truo en la reto estis fermtirita. Dum sekundo li pensis diri, ke li ne volas rezigni pri sia terposedaĵo, ĉar li povus perdi ĝin. Sed li sentis samtempe, ke tio ne estus bona kaŭzo; ĉar la terpeco estis tro magra por fari multe da bruo pri ĝi. Neniu donus eĉ nur kvindek pesojn por la ŝtonriĉa kampo, kiun li nomis sia tero.
Terpecon kiel tiun, kiel don Gabriel dirus al li, li povus havi ĉiutage por kvindek centavoj da skriba kotizo, kiun li pagus ĉe la plej sekva urbestrejo, se li tie lasus skribi al si posedan dokumenton.
Don Gabriel nun ne lasis eĉ sekundon da tempo al li hezitigi la negocon. Li demandis lin pri liaj nomo kaj loĝloko, demandis lin pri la nomo kaj loĝloko de samtribano, kiun li nomis kiel garantianton. Don Gabriel skribis la nomon en sian notlibreton. Post kiam li faris sion, li disbukis ledorimenan zonon sub sia ĉemizo kaj eltiris ĝin. Tiu zono estis leda tubo, en kiu don Gabriel konservis sian monon tiel, kiel ĉiuj komercistoj, brutaĉetistoj kaj bienuloj, kiuj devis longtempe vojaĝi sur ĉevaloj. Ili portis tiun zonon sur la nuda korpo, ili ne demetis la zonon eĉ dum la nokto, sed turnadis ĝin tiel, ke ili povis dormi sur la buko.
Don Gabriel skuis kvindek arĝentajn pesojn el la zono, nombrante metis ilin kiel montetojn sur la tabloplaton kaj diris: „Jen la kvindek pesoj kiel antaŭpagon. Por la ducent pesoj, kiuj ankoraŭ mankas, respondecas mi al la kuracisto, mi pagos al li la ducent pesojn morgaŭ. Ĉu akceptite, kuracisto?«
„Aceptado“, respondis la kuracisto, kiu turnis sin nun al la apotekisto. „Pretigu por mi la recepton kaj tuj, don Luis. “ Antaŭe li jam skribis rapide kelkajn hieroglifojn sur peceton da papero kaj donis ĝin al la apotekisto.
„Post dek minutoj mi sendos ĉion ĉi transen al vi. Sed nun ni finfine ankoraŭ unue sorbu la koktelon, kiu postulis de mi tiom da peno kaj talento, caballeros. “
„Ne malbone“, diris ŝmacante don Gabriel, post kiam li malplenigis la glason per unu movo.
„Honoron al tiu, kiu meritas honoron“, diris ridante la kuracisto, kiu elŝovis sian langon kaj lekadis en la malplena glaso.
„Unu plua glaso por ĉiu ankoraŭ estas je dispono“, diris la boticario kaj tiris la malplenajn glasojn al si por plenigi ilin denove.
„Dum la caballeros kantis laŭdokantojn pri la famo de l’ koktelo kaj gloris la talentojn de tiu, kiu tiel grandanime miksis kaj donacis ĝin por ili, Candido fervore turnis la monon en sian ruĝan lanan surkorpan zonon. Enmetinte ĝin, li saltis el la pordo sen adiaŭi sin kaj foriĝis en la malhelo.
Rimarkoj
aceptado = akceptite.
centavo = nikela monero.
En la domo de la kuracisto Candido trovis siajn amikojn, kiuj kaŭris en la portiko de la interna korto kaj gardis lian edzinon tiel silenteme, ke li supozis ilin dormantaj. Ja ne estis la kutimo de liaj amikoj, tiel, kiel ne estis la kutimo de la viroj de lia popolo, kunkaŭri en grupo kaj stulte gapadi sin reciproke. Kie ajn sudaj indiĝenoj en grupo kunestas, ili babiladas seninterrompe. Ili babiladas ĝis malfrua nokto, kaj se ili fine dormas, ili vekiĝas en ĉiu duono de horo kaj paroladas al siaj najbaroj, kiuj ripozas je ilia flanko. Kaj matene, tuj, kiam ili malfermas la okulojn, rekomenciĝas denove la kvazaŭa gakado. Nur survoje, ĉe la laboro surkampe kaj en ĉeesto de homoj, kiujn ili ne konas, ili montras obstinan, neskueblan silentadon, kiu vekas la impreson, kvazaŭ ili tute ne kapablus paroli kaj estus proksimaj al tuta stultiĝo.
Candido proksimiĝis al la grupo. Li ekkonis ilin nur neprecize, ĉar la interna korto estis iluminata nur de malgranda kerosenlampo, kiu videblis post fenestro en ĉambro sur la transa flanko de la interna korto.
Li tute proksimiĝis al la kaŭrantaj viroj kaj trovis, ke ili ĉiuj kaŭris en cirklo ĉirkaŭ ties edzino. Tuj li konsciiĝis pri tio, kio okazis.
Li kaŭriĝis apud la plej proksima viro, kiu staris tie kaj tuŝis lin softe sur ŝultro kaj diris lace: „Kiam ŝi forlasis min?“
Antaŭ duono de horo aŭ ĉirkaŭ tiu tempo. Ŝi vekiĝis kaj tre ĝemis. Poste ŝi diris: „Ve, Candido, edzo mia, kie vi estas?“ Tiam ŝi etendiĝis kaj estis morta.
Tiumomente paŝis la kuracisto tra la peza lignopordo en la domirejon. Li fajfis melodion por si kaj vokis al la angulo de la portiko, kie laŭ lia scio troviĝas la indiĝenoj: „Portu ŝin en mian konsultejon. Mi ŝin nun operacios. “
Sen halti survoje li iris kun longaj paŝoj al la pordo de sia kuracista ĉambro. Li malfermis la pordon kaj vokis poste trans la internan korton: „Oye, Rodolfa, damnita bufino, dormema knabino, portu al mi ses kandelojn sur malplenaj boteloj kaj starigu ilin. Mi havas operacion. Kaj varmegan akvon, plenan sitelon. Y algo prontito, kaj rapidu. “
„Vuelo, Doctorcito, mi flugas“, vokis la knabino el angulo.
La kuracisto lasis vaste malfermita la pordon de sia konsultejo. Li ekbruligis kandelon, kiu tie staris sur malbela rustmanĝata emajla kandelingo sur la tablo. En malgranda murŝranketo kun etaj vitrotabuloj li havis kelkajn brunajn flakonojn kun etikedoj, kiuj montris kranion de mortulo. Tiuj boteletoj faris profundan nmpreson al lia klientaro, tial li prezentis ilin en la ŝranketo ĉiam antaŭe. En la malsupra fako de la ŝranketo, same videbla por la vizitantoj, li havis siajn instrumentojn. Ili pli similis al la tenajloj, kunteniloj kaj pinĉiloj de simpla dentkuracisto ol al tiu de kirurgo. Se oni rigardis la ilojn pli detale, montriĝis, ke je ĉiuj deŝeliĝis la nikela eksteraĵo, kaj kelkaj el la instrumentoj estis abunde rustkovritaj. Sur malgranda blanke farbita tablo, sur kiu estis metita polvkovrita kaj makulita blanka vindotuko kvazaŭ kiel tuko de tablo, kuŝis ankoraŭ pluaj instrumentoj, kiuj aspektis pli fortikaj kaj tute bone povus esti rigardataj kiel iloj, kiujn uzas kutime hufferisto. Ke ili estis la iloj de kuracisto, oni ekkonis nur je tio, ke ili certe iam havis belan nikelan kovraĵon. Sed nun kompreneble de la nikelo apenaŭ io plu videblis. Ĉar ili estis pli elmetitaj al la klimataj influoj de la pluvsezono ol la pli malgrandaj iloj, kiuj estis konservataj en la ŝranketo, la rusto sur la iloj estis tiom dika, se oni foje ne konsideras la ceteran polvon, la muŝokoton kaj la ŝprucaĵojn de la viŝĉifonoj, ke necesus kruda sablopapero por smirgi la rustaĵon.
Rimarkoj
Oye = Ho ve.
vuelo, doctorcito = Mi flugas, kuracistĉjo.
y algo prontito = Kaj rapidu iom.
La kuracisto ekbruligis cigaredon. Poste li iris al la ŝranketo, elprenis gigantan medicinbotelon, sur kies etikedo legeblis grandlitere „Hennessy“. Li tenis ĝin antaŭ la lumo de la kandelo, por kontroli la kvanton de la enhavo, poste li prenis akvoglason kaj plenigis ĝin je duono. Per du abundaj glutoj li verŝis la medicinon trans la langon. Li ŝmacis, gorĝe grakis kelkajn fojojn kaj diris ne laŭte: „Damne, mi ja morĝaŭ devos aĉeti novan botelon. La likvaĵaĉo forfluas kiel varma olivoleo. Aŭ la bufino, la muchacha, trinketas de tempo al tempo je la botelo, se ŝi balaas tiun ĉi ĉambron. Mi surgluos venenetikedon. Estas pli sekure. “ Li kraĉotusis nun forte kaj iris al la tablo, sur kiu kuŝis la tenajloj, marteloj, boriloj, tranĉiloj kaj fajliloj de la hufferisto. Li levis kelkajn kaj komencis purigi ilin per kota tuko.
Li ankoraŭ ne finis tion, kiam li subite ekpensis pri sia klientino kaj turniĝis subite. Li iris al la pordo kaj vokis: „Ho, ĉe l’ infero! Ĉu vi nun alportos ŝin aŭ ĉu vi ne alportos ŝin? Kio estas tie?“
Neniu respondis. Li prenis la kandelon, ĉirkaŭiris la portikon, ĝis li venis al la loko, kie la indiĝenoj silente kaŭris ĉirkaŭ la ino.
La viroj rigardis lin sen diri ion. Li kliniĝis, prilumis la vizaĝon de la ino, pripalpis ŝiajn vangojn, levis palpebron de ŝi kaj diris: „He, he! Kio tio estus?“
Lia vizaĝo montris seniluziiĝon. Li sentis sin trompita de la ino. Esperante, ke li eble tamen ankoraŭ povos labori je ŝi, li ŝovis manon sub la antaŭparton de ŝia ponĉo kaj palpis ŝian mamon. Sed li retiris la manon rapide. Li ŝovis la kandelon pli proksimen kaj pinĉis forte vangon de ŝi. Montriĝis eĉ ne iomete da transkoloriĝo.
„Kial vi ne venis pli frue?“ li demandis krude Candidon, dum li rektiĝis kaj levis la kandelingon.
„Mi estis sufiĉe frutempe ĉi tie, doctorcito“, defendis sin Candido per mallaŭta voĉo.
„Mil diabloj, fermtenu la buŝaĉon! Elportu ŝin el la domo. “
„Con su permiso, Doctorcito! Kun via bonkora permeso ni portos ŝin hejmen. “ Candido karesis la vizaĝon de sia edzino kaj kovris ĝin per la antaŭparto de ŝia ponĉo tiel, ke la nudaj mamoj ekvideblis.
Liaj amikoj eltiris unu el la du bastmatoj, sur kiuj la edzino kuŝis; kovris tiun maton sur ŝian korpon; kaj kun la alia bastmato ili enfaldis la mortan korpon, kvazaŭ ĝi estus trunko. Poste ili rulis la supran maton same ĉirkaŭ la korpon kaj kunŝnuris la tuton kiel faskan pakon. Poste ili levis la inon kaj metis ŝin sur la simplan brankardon, sur kiu ili alportis la inon.
Candido iris antaŭe kaj malfermis la dompordon.
Rimarkoj
Con supermiso, Doctorcito! = Kun via permeso, kuracistĉjo!
Hennessy = viskiomarko.
jorongo = ponĉo.
muchacha = ino.
Kiam la viroj estis jam survoje, vokis la kuracisto: „Oye, muchacho, vi ja ne eble volas eĉ foriri sen pagi viajn ŝuldojn?“
Candido revenis. „Mi forgesis tion, doctorcito. Pardonu al mi. Cuanto debo? Kiom mi ŝuldas al vi?“
„Kvin pesoj por la antaŭekzamenado, kaj kvin pesojn por la ekzamenado post mortem, mi celas diri, por la ekzamenado, ĉu ŝi estas morta. “
„Pardonu al mi, kuracistĉjo, sed vi ja ne sanigis ŝin, ĉu ne? Vi faris ja nenion por helpi al ŝi. “
„Ĉu mi do ne bone ekzamenadis ŝin kaj diris al vi, ke necesas operacii ŝin?“
„Si, Jefecito, tion vi certe faris. “
„Ĉu tio estas laboro, ĉu ne?“
„Kompreneble tio estas laboro, kuracistĉjo. Sed la laboro oa ne havis valoron. Mia edzino estas morta. Tion vi ja povas vidi. Tion ja ĉiu povas vidi. “
„Mi ne havas tempon marĉandi kun vi. Mi devas fari alian. Aŭ vi pagos la dek pesojn, kiujn vi ŝuldas al mi, aŭ mi enkarcerigos vin. Tion vi nun scias. Kaj la kadavron vi ricevos nur tiam, kiam vi estos paginta viajn ŝuldojn. Mi estas honesta homo kaj havas kompaton por povra indiĝeno kaj eĉ pli, se pri vi temas. Alia kuracisto postulus ankoraŭ dek pesojn krome de vi, por la kampadejo ĉi tie. Mi devas purigi la lokon, kie via edzino mortis, per creolina. Tion postulas la sanitara oficejo, kies ĉefo mi estas. Kaj tiun creolina oni ne donacas al mi. “
La kuracisto etendis malferman manon al Candido, por aludi tiel, ke la lastaj vortoj en tiu afero estas parolitaj kaj, ke la mano nun estu plenigenda.
Candido jam komencis malvolvi la lanan surkorpan zonon. Li eligis la dek pesojn kaj nombris ilin sur la manon de la kuracisto.
Dum li pagis peson post peso, ĉiun peson unuope pesis surmane kaj memoris, kiom da dura laboro kostis al li ricevi kontantan peson sur la foirplaco, kie li vendis la produktojn de sia mizera agro, liaj amikoj elportis la faskan pakaĵeton el la domo.
Sur la strato ili atendis Candidon.
Rimarkoj
creolina = kontraŭinsekta likvaĵo, ankaŭ uzata por mortigi pulojn je hundoj.
post mortem = post la morto.
„Si, Jefecito” = Jes, ĉefĉo.
La sepultentreprenejoj malfermas tage kaj nokte sen interrompo, ĉar pro la klimato la enterigoj okazas maksimume dek du horojn post la morto, ofte eĉ pli rapide. Tial ĝi estis normala, ke Candido trovis malfermitan vendejon, kie li povis aĉeti ĉerkon. La plej malkara ĉerko estis kvarangula nerabotita kesto. Tiu kesto estis nigre farbita. Sed, ĉar la entombiga entrepreno tiom malmulte pagis al la ĉerkfaristo, kiu estis sendependa metiisto, tiel, ke postrestis por la metiisto apenaŭ sesdek centavoj por lia laboro je ĉiu kesto, li devis ŝpari farbon, kaj la kestofarbo estis tiom maldika, ke ĉie la nuda ligno videblis sub la farbo. La fundo de la kesto tute ne surhavis farbon.
„Tiu ĉerko kostas kvar pesojn“, diris la komercisto al Candido.
„En ordo, tiun mi prenos. “
„Sed mi supozas, ke ĝi estos tro mallonga por via edzino“, opiniis pri tio la komercisto, kiam li rimarkis, ke Candido oavas monon, intencis vendi al li pli multekostan ĉerkon.
Unu el la amikoj de Candido mezuris perbrake la longon de la envolvita kadavro ka poste la longon de la ĉerko. „La ĉerko estas sufiĉe longa“, li diris al Candido.
Kiam la komercisto rimarkis, ke li povus perdi pli bonan enspezon, li frapis al Candido afable sur ŝultron kaj diris per malĝoja voĉo: „Nun aŭskultu foje, chamulano, ĉu vi volas entombigi vian edzinon, kiu donacis la infanojn al vi, en tia mizera kesto? Kion pensu Sankta Virgulino pri vi, se ŝi trovos vian edzinon en tia aĉa kesto? Eble ŝi eĉ preteriros vian edzinon kaj ne kunprenos ŝin en la ĉielon. Vi tute certe ne volas, ke via bona edzino devu restadi ekstere antaŭ la pordo de la ĉielo tiel, kiel la malicaj pekintoj, friponoj kaj murdistoj. Tiu ĉi kesto, kiun vi volas aĉeti, estas nur kesto por la perditoj, kiuj morte estas kolektitaj de sur la stratoj aŭ vojoj, kaj kiujn konas neniu, kaj kiuj ne havas parencojn. Rigardu foje tiun ĉi belan ĉerkon ĉi tie. Vi ne devas aĉeti ĝin. Nur rigardu ĝin. Kiel bele kaj delikate via bona edzino kuŝus en tiu splenda ĉerko! Se tiun ĉerkon vidos Sankta Virgulino, ŝi tuj kun kantado kaj sonorilado iros al ĝi, etendos al via edzino oanon kaj prenos ŝin kun si supren en la ĉielon; ĉar ŝi vidos, ke via edzino ne estas perdita pekulino, sed benata, kiu estas baptita. Via edzino estas ja baptita, ĉu?“
„Si, Patroncito. Ŝi estis baptita, kiam ŝi ankoraŭ estis malgranda. “
„Tiukaze vi ne povos entombigi ŝin en tia malkara kesto. Tiu ĉi ĉerko estas glate rabotita kaj bone farbita, ekstere nigra kaj interne blanka kaj kun ora strio, kiel vi povas vidi. Interne ĝi estas elmetita per aŭtentika ĉina papero, kun punteca papero. “
„Kiom kostas tiu ĉerko?“ demandis Candido.
„Dudek pesojn, chamulano. “
La komercisto vidis la timigitan vizaĝon de Candido, li tuj ŝanĝis la negocan tonon de la parolo kaj diris nun kun kunsento: „Estas terure perdi la edzinon, frato mia, mi scias tion; mi perdis jam du edzinojn. Ĝi estas la lasta, kion vi povos fari por via bona edzino. Kaj vidalvide kun la la funebra situacio kaj la doloro, en kiu vi nun estas, mi translasos la ĉerkon por dek sep pesoj al vi. Tiel mi gajnos seniom; mi ĵuras al vi ĉe Sankta Virgulino, ke la ĉerko al mi mem kostis dek ses pesojn kaj kvindek centavojn. “
Nun komenciĝis la efektiva marĉandado.
Kiam Candido fine povis meti sian edzinon en la ĉerkon, li pagis dek tri pesojn.
Li aĉetis unktitajn kandelojn; poste aguardiente, por ne lasi foriri la funebrantojn kun seka gorĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.