La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RIBELO DE LA PENDUMITOJ

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

I

Estis profunda nokto, kiam la nova trupo alvenis en Camp Sur. La homoj, tute lacigitaj de la tro longa kaj tro streĉa marŝo tra la ĝangalo kaj de la vadado en la dika kaj tenaca ŝlimo, lasis fali ne nur siajn pakojn, sed ankaŭ siajn proprajn korpojn, por resti kuŝantaj tie, kie ili troviĝis. Nur duonon de horo poste ili komencis serĉi manĝon. La kuiristo diris, ke li havas nenion por ili, kaj ke tiukaze, se ili ne kunprenis ion, ili devos atendi ĝis morgaŭ, ĝis ili povos ricevi manĝon; krome li diris, ke li estas mem laca kaj, ke li nun ne havas emon labori eĉ pli, kaj li demandis, kie estas kuiristino, kiun oni promesis al li. La capataz, La Tumba, kiu gvidis la trupon tien, diris, ke la kuiristino morgaŭ aperos ĉe la kuiristo, ke nun ŝi estas ĉe sia frato.

La alvenintoj nun ekbruligis propran bivakfajron kaj varmigis la malmultajn fabojn, kiuj ili ankoraŭ retenis de la marŝo.

Alvenis kelkaj viroj, kiuj jam dum kelkaj monatoj laboris en la kampadejo kaj staradis ĉe la kuirejo por rigardi la novulojn, ĉar eble estas konatoj inter ili. Ili kunsidiĝis al la fajro, ekbruligis siajn cigarojn kaj observis, kiel la novuloj pretigas sian magran manĝon.

„Pro tiu manĝo vi certe ne grasiĝos“ diris muchacho al la grupo, al kiu li sidiĝis.

„Ni ne havas manĝon aldonan, kaj oni povas manĝi nur tion, kion oni havas“, oni respondis.

„Ĉu don Feliks venis kun vi?“ demandis li.

„Ne, li restis en la ĉefa kamapadejo, li devas okupiĝi pri la jungilaroj kaj prikalkuli la novajn provizojn, kiujn oni atendas ĉi-semajne aŭ en la sekva semajno. “

„Ĉu iu el vi jam estis en monterio?“ demandis nun alia.

„Mi ne“, iu lace respondis, „kaj mi ankaŭ ne pensas, ke iu alia el nia kolono jam konatiĝis al ĝi. “

Santiago, unu el la boyeros, el la bovservistoj, laŭte ekridis. „Konatiĝis al ĝi. Damne, tio estas bone dirita. Konatiĝis al ĝi. Dio mia, dio mia, ĉi tie vi konatiĝos kun ĉiuj inferoj kaj kun ĉiuj diabloj. “

Post tio dum certa tempo estis silento inter la homoj. La malnovuloj fumis kaj la novuloj atendis, ke la faboj kaj la kafo fariĝu varmegaj. La freŝa fajro kraketis kaj ŝprucis fajrerojn, poste ĝi brulis pli trankvila, sed kun pli da forto.

II

La novuloj, kiuj ĉirkaŭsidis, subite rigardis supren, kvazaŭ ili aŭdus en la ĝangalo la kraĉospiron de tigro.

„Kio estas tio, jen pli profunde en la vepro, tie transe?“ demandis Antonio, indiĝeno de Sactan, atente aŭskultante per la oreloj kiel gardema hundo.

„Ĉu vi eble celas la plorĝemetadon, la hurletadon kaj lamentadon kaj gargaron, kiu penetras el tiu arbustaĵo ĉe la rivero?“ Santiago, kiu tie sidis, levis la brovojn supren kaj rikanis, kiam li parolis.

„Jes tio estas, kion mi opinias. Ĝi aŭdeblas kvazaŭ oni turmentus bestojn, al kiuj oni fermligis la buŝojn. “

„Viro surtere!“ mokis Santiago, „kiajn delikatajn orelojn vi havas! Mi certas, ke vi povus aŭdi pulon, se ĝi dancus la zapateado-n sur trivita silka ŝiraĵo. El vi povas fariĝi elstarulo kun tiaj fajnsentaj oreloj. Vi aŭdis ĝuste, muchacho. “

„Tre ĝuste vi aŭdis“, enmiksiĝis Matiaso, „efektive, tie oni iurmentas bestojn, kaj oni fermligis iliajn buŝojn, por ke oni ne aŭdu iliajn kriojn. Ĉar ilia kriado povus tre ĉagreni don Acacion, kiu ĝuste nun premas sin inter la grasajn gambojn de sia oblikve naza Cristina. Dio en la ĉielo! Kiom grasa la inaĉo estas! Sed certe ŝi havas molan postaĵon. Kaj li ja certe scias, kial li ĉiam prenas ŝin kun si kaj aĉetas kestope parfumitan sapon por ŝi, kiam la turko ĉeestas. “

„Kaj kial oni turmentas la kompatindajn bestojn tiom?“ demandis Antonio.

La malnovaj boyeros tiel laŭte elridis, ke ĝi sonis kiel obtuza tusado.

„La kompatindaj bestoj!“ diris Santiago. „Jes ja, la kompatindajn bestojn oni turmentas kruele, jen la kaŭzo, kial ili tiel lamentas kaj hurletas kun fermitaj buŝoj. “ Li denove ridis.

„Ne estu blankaj ŝafidoj“, klarigis poste Pedro al la novuloj. „Bestoj, kompatindaj bestoj! Ne estas bestoj, kiuj estas turmentataj tie kaj kiuj hurletas, azenoj. Estas dudek hakistoj, hacheros, kiuj tie hurletas. Oni pendigis ilin je tri aŭ kvar horoj, ĉar ili hodiaŭ kaj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ ne atingis kvar toneladojn. Kion signifas kvar toneladoj, vi, senkulpuloj kaj sensciuloj, lernos jam post tri tagoj. Du toneladoj ĉiutage estas la kutima atingo de forta kaj lerta hakisto, kiu estas forta kiel bovo. Kaj nun postulas la stinkanta hundo, nomata don Acacio, kvar toneladojn, kaj tiun, kiu ne atingas ilin, pendas dum duono de nokto, kunnodite ne je kvar membroj, sed je ĉiuj kvin, por ke estu forgesita nenio, kaj eĉ kun la kapo intere. Kaj aldone la moskitoj ĉirkaŭe, ĝuste tie, ĉe la marĉa koto, kaj ruĝaj formikoj, tutaj formikaj popoloj. Pri tio mi ja certe ne plu devos rakonti ion al vi. Post malpli ol semajno vi scios pli pri tio - pro propra sperto. Tiam vi estos iniciitaj en la sekretojn de monterio apartenanta al la fratoj Montellano, kaj vi estos soldatoj de la regimento de l’ colgados, de la pendumitoj. “

Mi supozis, ke ĉi tie oni nur skurĝas homojn, tiel, kiel en la bienoj, aŭ kiel en la koncentrejoj, kien oni sendas la ribelulojn, por ke ili tie mortaĉu, ĉar ili malfermis la buŝon kontraŭ la Jefe Politico aŭ tial, ĉar oni erare metis ilin en prizonon aŭ volis plendi pro monpunoj aŭ devigita laboro. “ Martin Trinidad ŝajne spertis pri tio. Li estis unu el la triopo de la ĉifonuloj, kiuj aliĝis al la kolono survoje kaj restis spite al nestampita kontrakto. Sur la tuta marŝo tra la ĝangalo, kiu daŭris tri semajnojn, tiuj tri vagabondoj apenaŭ parolis kun la kunuloj. La triopo ĉiam estis kune kaj parolis nur inter si, ŝajne sen atenti iun el la vojkunuloj. Tiumomente, je la unua fojo, dum kiu ili apartenis al la kolono, unu el ili, Martin, turniĝinte al la aliaj, parolis al ili.

Santiago rigardis lin, kun kunpinĉitaj okuloj kaj iom malfideme, kvazaŭ li rigardus ilin kun la atentemo de honesta proleto kontraŭ policaj spionoj.

„Cetere, de kie vi estas, hombre?“ li demandis lin.

„Yucataneco. “

„Malbenite, tio estas tre granda distanco ĝis ĉi tie. Pro kio vi venis en tiun ĉi regionon? Ĉufugitivo, fuĝinto? Ĉu vi eskapis?“

„Mi fuĝis, frato, por foje diri tiel. “

„En ordo, ni foje diru tiel. Kaj se vi trifoje estos pendumita, mi akceptos ĉion, kion vi rakontos al mi. Komprenu, frateto, tiu, kiun ili ĉi tie ne pendumas kaj skurĝas, ĉe tio io ne estas en ordo. Skurĝite, damnite, vi povos hipokriti ion al ni. Sed, se vi estos pendumita, bone kaj laŭregulare pendumita, tiel kiel faras El Rasgon, La Mecha kaj El Faldon, ĉesas la hipokritado, tion akceptas neniu, kiu ne estas tute puranime. Mi pensas, ke vi scias, pri kio temas, kion mi celas kaj kiel mi celas tion. Celso kaj Andreo ja ankoraŭ okupiĝos pri vi kaj pri viaj du koramikoj, per pridemandado, por ke ni ĉiuj eksciu, al kiu vi apartenas. Timon konas neniu ĉi tie, kaj en bela varmega somera nokto ni tratranĉos al vi la ĝorĝon tiel bele kaj kareseme, nur dudek paŝojn for de la dormokabano, ke vi tute ne sentos, kiel la stinkanta animo de denunciante fulmrapide malaperos inferen. Komprenu, tio ne damaĝos al ni. Ili ne pafmortigos nin, ĉar tion povas permesi al si neniu, kiu volas havi de ni kvar toneladojn ĉiutage. Pafmortigito ne plu povas haki arbojn. Oni povas nur pendigi nin. Kaj pri tio ni jam tiom kutimiĝis, ke tio ne plu helpas ilin. Estis tempo, kiam oni vipis nin, kruele skurĝis nin, se ni ne havis pli ol du toneladojn. Ankaŭ pri tio ni kutimiĝis. Tio ne plu helpis ilin, male. Tio efikis malpli kaj pli malpli ĉiun tagon. Jen la Montellanoj prezentis sian novan eltrovaĵon, la pendumadon. Tio estas kruela, terure kruela nur tiom longe, kiom oni pendas. Sekvatage oni ree povas labori kaj atingas kvar toneladojn. Oni elrampas de sia kabano tri horojn antaŭ sunleviĝo kaj laca kiel ŝtono rerampas en ĝin kvar horojn post sunsubiĝo. La pendumado tiom bonfartigas la pendigiton, ke la memoro pri ĝi, la nura memoro pri tio ankoraŭfoje devi pendi, al oni ebligos atingi kvar toneladojn, tie, kie unu tonelado jam ŝelas la felon de la manoj, kvazaŭ ĝi estus surgluita nur per gluaĵo. Sed ni estas jam proksime de la momento, kiam ankaŭ la pendumado ne plu alportos fruktojn. Celson ili jam ne plu povas kaputigi per la pendumado. Se li jam pendis kvar horojn kaj El Guapo venas por malpendigi lin, Celso kvazaŭ blekas al li: 'He, vi, fetoranta putinbubo, mi ĝuste komencas komforte bonfarti kaj estis tiel bele ekdormanta, kaj jen alrampas vi, mizera mefito, kaj ĝenas min dum mia dolĉa endormiĝo. ’ Celso estis la unua, kiu ne plu lasis ŝoki sin de la pendumado. Sed nun ni estas jam ses. La truko estas la sekva: Homoj povas iĝi tiaj, kiaj bovoj kaj azenoj, kiuj ne plu moviĝas, kiom ajn longe oni vipas kaj pikas ilin, se ili nur jam evoluis en si la veran ribelospitemon. “

Martin Trinidad diris nenion. Li derompis pecon de la dura tortiljo kaj elkuleris per tio la fabojn el argila peco, en kiu li varmigis ilin. Liaj du kunuloj, Juan Mendez kaj Lucio Ortiz, prironĝis tenacan sekan viandostrion kaj trinkis krome maldensan kafon.

III

La viroj de la nova kolono, kiuj origine sidadis en vastaj grupoj, dum ili manĝis fabojn el argilaj potetoj kaj trinkis kafon el ladaj kruĉetoj, ŝoviĝis pli kaj pli proksime al la malnovaj boyeros, al Matiaso, Pedro, Santiago, Cirilo kaj Fidel, kiuj sidiĝis al la unua grupo.

Andreo, la plej inteligenta viro inter la boyeros, ne estis inter ili. Li estis sendita kun kelkaj knaboj al la plej granda paŝtejo, por kunpeli freŝajn bovojn kaj konduki lacigitajn kaj malbone nutratajn bovojn al tiu paŝtejo, por ke ili tie ripozu en la ferioj. La paŝtejo troviĝis ses leŭgojn malproksime je lago, kaj ĉar la plej granda parto de la vojo estis kvazaŭ marĉo, povus daŭri tri tagojn antaŭ ol li denove revenus.

„Ĉu oni pendumas la hakistojn ĉiuvespere?“ demandis Antonio.

„Kompreneble ne“, diris Matiaso. „Tiukaze ili tro rapide kaptus malarion, komprenu do, kaj tiel ili rapide eskapus transmonden. Sed ja jam nun sufiĉe da ili rapide eskapas siel, estas apenaŭ semajno, en kiu oni ne enskrapas du aŭ tri el ili. “

„Sed vi scias ja nenion!“ interrompis lin Pedro. Li, kiel malnovulo, havis kiel la ceteraj malnovuloj viglan plezuron pri tio paroli pri siaj spertoj kaj scioj, kiam li rimarkis, kiajn atentemajn aŭskultantojn Santiago trovis. Estis por la malnovuloj kvazaŭ festo povi paroli kun homoj, al kiuj ĉio ĉi, kion ili aŭdis tie, sonis kiel romano.

„Vi scias ja nenion!“ ripetis Pedro. „Kompreneble oni ne pendumas la hakistojn ĉiuvespere. Tiel, kiel oni ankaŭ nin, la boyeros, aŭ la bovoservistojn, por ke vi komprenu tion pli bone, ne ĉiuvespere pendumas. Tial ni ja sidas ĉi tie kaj povas fumi niajn cigarojn kaj rakonti al tiaj senkulpaj buboj, kiaj estas vi, trankvile fabelojn por infanoj kaj purlavi viajn fermgluitajn gapilojn. “

„La afero estas tia“, diris Cirilo, „kaj la rezulto jena - kaj tiel ni fine, tra longaj ĉirkaŭvojoj, venas al la vera ekkono de tio, kio okazas ĉi tie. “

„Ne aŭskultu, kion diras la vikario“, diris Santiago kun nruntanta ridado. „Hodiaŭ falis jugotrabo sur lian cerbon, kaj li ankoraŭ ne povis rekolekti ĉiujn fortojn. Tial li parolas nun sen sciii pri kio. Kaj morgaŭ li estos eĉ pli stulta. Kion mi volas rakonti ĉi tie, estas tio kaj nur tio. Antaŭ kvin aŭ ses tagoj alvenis ĉi tie la plej juna el la tri Montellanoj. En lia monterio dronis la tereno, ĝi resekiĝos verŝajne nur en januaro aŭ pli poste. Tial tiu monterio mankas al la fratoj por ties liveroj. Kaj tion, kio mankas al ili, ili devas nun ĉi tie triope elvringi el ni. Don Acacio estas la plej malica el la triopo. Printempe li marŝis en sian monterion kun okdek viroj, ĉiuj estis sanaj kaj fortikaj indiĝenoj de la bienoj, inter ili ĉirkaŭ dek inoj kaj dudek infanoj. Ĉu vi scias, kiom da viroj postrestis el la okdek, kiam li devis formarŝi de sia monterio? Tion vi ne scias. Nur dudektri el ili. Ĉiuj aliaj estas mortaj. La plej multaj mortskurĝitaj, aŭ pendigitaj ĝismorte, aliaj kaptitaj de la marĉofebro; dek glutitaj de la marĉo. Kvar eskapis kaj mortis en la ĝangalo, kelkajn mortigis serpentoj; kaj kvaropon el ili kaptis jaguaroj kaj pumoj. Duopon el ili voris jaguaroj, dum ili pendis. Kion fari kontraŭ jaguaro, se oni estas pendumita kaj ne povas movi eĉ fingron? Al triopo el la dekdu inoj mankas jam klapo en la kapo. Unu inon el ili, junan grasulinon, tiu, kies viron li pafmortigis, li alpropriigis por persona uzado, ŝi estas nun lia litkunulino. Du el la inoj fuĝis kun siaj edzoj kaj pereis kiel iliaj edzoj. Unu inon el ili li skurĝis ĝis ŝi renversiĝis, ĉar laŭ li ŝi fiagitis la edzon, ke ili kune fuĝu. Li lasis kuŝi ŝin, kaj ĉar neniu estis proksime por levi ŝin, ŝin forportis sovaĝaj porkoj kaj manĝis ŝin pecon post peco. De la dudek infanoj ankoraŭ vivas du, kaj tiuj malsaniĝis je febro. “

„Evidente sukcesa ladino“, diris Fidel.

„Parolu nur, se vi estas demandita, hijito, filo mia. “ Santiago rigardis Fidelon, kvazaŭ li krimus ion. Kaj por ke vi ne plu ĝene enmiksiĝu, prenu tiun bele rulumitan cigaron. “ Sed ne estis cigaro de Santiago. Santiago lerte tiris la cigaron el la ĉemizopoŝo de Fidel kaj transdonis ĝin al li kun gesto tia, kvazaŭ li farus donacon al li.

Fidel rigardis la cigaron, turnis kaj turnis ĝin kaj poste diris, tenante ĝin proksime al la bivakfajro: „Nu, oni rigardu foje ĉi tien, jen la viro rulumas la cigaron laŭ mia modelo. Sekve mi tamen faras ion pli bone ol vi, Santo,,likaze vi ne tiel bele kopius miajn cigarojn. “

Serĉante li palpadis sian ĉemizan poŝon, por tie eltiri la cigaron kaj kompari ĝin kun tiu, kiu donis Santiago al li. Sed kiam li ne trovis la cigaron, li diris: „Tion mi ja devus scii antaŭe, ke vi ne fordonacas cigarojn. Estas facile fordonaci cigaron, se vi ĝin antaŭe ŝtelis el mia poŝo. Nu, ne damaĝas min. Mi ĝojas, ke neniu, eĉ ne vi, povas imiti mian specon de elegante rulumitaj cigaroj. Neniu ĉi tie, tion kredu al mi, neniu, kiu sidas ĉi tie, povas imiti miajn cigarojn. “

„Kaj se vi ne tuj eksilentos“, diris nun Santiago al li, „jen mi batos sur vian ŝindotegmenton, kaj vi iros hejmen en vian kabanon. Kiel mi rakontu ĉi tie ion al la honestaj kaj mense viglaj homoj, se vi ĉiam interrompas min pro viaj cigaroj. Vi scias tute bone, ke mi ne povas flari la specon, kiun vi rulumas. Sed por nun ree surseliĝi la sveltan ĉevalon, pri kiu ni parolis kaj kiu lasis fali nin en tiun merdan kaĉon, do, post kiam don Acacio bonŝance skrapentombigis ĉiujn homojn, aŭ pli precize dirate, la plej multajn, kaj aldone ankoraŭ sinkis lia monterio en la marĉon, li kuris rapide kiel simio ĉi tien, kun la aalmultaj viroj, kiuj postrestis de li. Survoje ĉi tien, ankoraŭ fuĝis kvin el ili, kaj nun ambaŭ capataces persekutas ilin por rekapti ilin. Ili ankaŭ kaptos ilin, kompatindaj uloj. Eĉ, se ili kurus kiel ajn rapide, kontraŭ ĉevaloj ili ne povus vetkonkuri. Eble ili sin pendigos aŭ tratranĉos sian gorĝon, kiam ili vidos, ke oni kaptos ilin, kaj ke ili ne plu kapablos forkuri. Ne restus eĉ nur strio sana je iliaj korpoj, se oni rekondukus ilin. Kaj ĝuste tiam alvenis Acacio tie antaŭ ses tagoj aŭ iam tiam. La unua, kion li faris, estis, ke li elŝvitis bonan ideon. Li devis reakiradi tion, kion li perdis en la monterio, kiun li mastrumis en tiu jaro. Li ordonis, ke ĉiu hakisto liveru kvar toneladojn ĉiutage, kaj ke tiu, kiu liveros malpli ol kvar toneladojn ne ricevu pagon por tiu tago kaj krome oni lernigu al li, kiel oni atingas kvar toneladojn dum tago, se oni nur volas. Skurĝado ne estis utila al li, kaj li sciis, ke en tiu kazo des pli ne utilus. Tial li provis la amaspendumadon; kaj vi venas tute ĝustatempe por ĝui la muzikon de la unua amaspendumado. Ni, la boyeros, ankaŭ jam ricevis la novan instrukcion. Hodiaŭ matene. Li rajdas nun ĉiutage laŭ la kampoj, kie oni hakas mahagonon, kaj li ordonas, kiom da trunkoj ĉiu boyero ĉiutage devas fortreni kaj surtavoligi ĉe la tumbo, se oni pagu la tagon al li. Kaj tiel, dum ni hodiaŭ vespere ankoraŭ ĉiuj ĉi tie pace kaj oportune sidas ĉirkaŭ la bivakfajro kaj rakontas al ni reciproke rakontetojn, vi verŝajne morgaŭ vespere proksimume ĉe la sama tempo povos aŭdi plorĝemeti nin en la densejo ĉe la marĉo, kaj tiam sidos la hakistoj ĉi tie kaj aŭdos nin. “

„Sed kion oni do faru kontraŭ tio?“ tremante demandis unu el la novuloj. Li devenis el sendependa vilaĝo kaj vendis sin en la monterion por perlabori monon por sia nupto.

„Jes ja, kion vi do pensas, kion oni povos fari kontraŭ tio?“ ripetis Fidel la demandon. Poste li rigardis laŭvice la virojn, kiuj sidis plej proksime al li. Li pintigis la lipojn kaj respondis mem la demandon laŭ sia maniero: „Kion oni povos fari kontraŭ tio? Tio ĉiam dependas de tio, kia speco de uloj ni estas. “

„Kion vi volis diri per tio?“ demandis alia de la novuloj. „Li opinias nenion per tio“, diris Santiago. „Sed mi aŭdis santi iun muchacho antaŭ kelkaj noktoj. Li kantis firme en la plorĝemetadon kaj ĝemadon de la pendumitoj, kaj ŝajne ĝi trankviligis ilin. “

„Vi ja memoros, kiel la kantado estis, ĉu?“ Cirilo konis la kantadon. Sed li volis, ke Santiago kantu la kantadon en tiu momento en la ĉeesto de la novuloj.

„Kompreneble mi memoras. Tiajn kantojn oni devas aŭdi nur unufoje, kaj oni ne forgesos ilin dum sia tuta plua vivo. Tio sonis tiel: „Nia vivo fariĝis tiel malkara, ke ne kostas ion al ni murdi niajn ekzekutistojn; se ni ne plu kondutos kiel homoj, tiuj, kiuj pendumas nin, plendu pri tio. “

„Mi komprenas eĉ ne vorton - el la kanto“, diris Antonio.

Matiaso ekridis, kurte kaj dure. Preskaŭ sen malfermi la buŝon: „Ekzistas kantoj, kiujn oni ne devas kompreni kaj, kies melodio fariĝas klara, se oni faras tion, kio estas kantata en la kanto. “

Alia el la novuloj demandis: „Ĉu ili ne defendas sin, se oni kunnodas kaj pendumas ilin?“ „Ankaŭ porko defendas sin, se oni volas buĉi ĝin“, diris Procoro. „Aŭ ĉu eble ne? Kaj ĉu oni ne havas tri horojn post tio bonan pecon da viando en la poto? Komprenu, ĉi tie estas ĝuste tiel. Kion fari, se tri aŭ kvar torturservistoj ĵetiĝas sur onin? Kompreneble oni defendas sin. Tial ili suke batas onin per klabo dufoje sur la kranion, kaj se oni rekonsciiĝas, oni pendas gaje je branĉo kaj la ruĝaj formikoj rampas en la naztruojn kaj en la orelojn de la pendumito, kien tiuj torturservistoj ŝmiris grason, por ke la formikoj venu tuj armeope. Je la sekva tago oni havas tian dikan kapon kaj tian basan zumadon en ĝi, ke oni je la sekva fojo movas neniun fingron plu, se ili ree volas pendumi onin. Oni tiam ĝojas, ke ili ne ŝmiras grason en la postaĵon aŭ antaŭen, kio same tre agrablas. La moskitojn oni ricevas por nenio, sen graso. Kiel specialan delektindan frandaĵon la hunduloj verŝas al oni kruĉon da varmega kafo en la faukon por ke oni ŝvitu ĝis oni pensas, ke oni tuj eksplodos, kaj tiam oni foje observu, kiom da moskitosvarmoj alflugas. “

„La Mecha, tiu bestaĉo kun la oblikvaj okuloj, malkovris novan trukon, tiun eĉ vi ne konas. “ Santiago turnis sin al la malnovuloj. „Demandu ĉi tie Procoron. Foje montru, Procoro!“

Procoro ne havis ĉemizon sur la korpo, li turnis sian nudan dorson al la lumo de la bivakfajro.

Santiago montrofingris supren-malsupren laŭ fajnaj linioj, kiuj troviĝis sur la dorso de Procoro. „Tie la fetoranta kojoto La Mecha, pendiginte Procoron, tranĉis per dorno fendojn en la haŭton, por ke moskitoj, formikoj,vermetoj, kaj la diablo scias, kion ajn insektaĉoj plu, havu ĝin pli oportune. Kion vi fakte pensas, kie vi estas ĉi tie, flavbekuloj?! Ĉu en bieno? Ĉu en viaj vilaĝoj, kie manĝas vin nur puloj kaj laŭsoj? Vi ne estas en la antaŭhalo de la infero, ĉi tie vi estas jam je la alia fino de la infero. “

„Tion vi diris tre bone, Santo“, opiniis Fidel, „je la alia fino de la infero. Jes ja, ĉe la alia fino de la infero. Prave, ĉar ĉi tie eĉ la plej furioza el la diabloj ne plu pretus partopreni kaj prefere sidiĝus sur molan seĝon, prenus botelon da komiteko kaj poste hontegus ploreme. “

IV

Candido kaj ties fratino Modesta sidis kun grupo de samtribaj viroj je bivakfajreto, tridek paŝojn malproksime de la granda grupo, kiu estis tre vigla. La du malgrandaj knaboj dormis. Pro tro granda distanco la homoj tie aŭdis nenion de la detalaj klarigoj, kiuj haltigis la sangon en la vejnoj de la novuloj. Apud tiu fajreto oni parolis malmulte. La viroj troviĝis en aflikitita stato. Parte ili estis tro lacigitaj de la streĉa marŝo, kaj parte la timo pri la nekonataj teruraĵoj, kiuj ankoraŭ antaŭis ilin, ŝarĝis iliajn animojn; hororo estis ĉie tie, egale, kien ajn ili rigardis. Estis profunda nokto, sed la hororo proksimiĝis rampante al ili. Ĝi venis de la herbokovrata tero, sur kiu ili sidis; ĝi alrampis el la densejo, kiu ĉirkauis la vastan placon; leviĝante ĝi gargare proksimiĝis de la rivero. De tempo al tempo ili aŭdis simile al la granda grupo pli proksime kampadanta al la rivero, la plorĝemetadon kaj hurletadon el la ĝangalo. Se la plorĝemetado, de la vento portata al ili, fariĝis pli klare aŭdebla, ili rigardis sin reciproke per timigitaj okuloj. En siaj animoj ili sentis, ja sciis, ke ĝi estas la plorĝemetado de turmentataj homoj,,e la estontaj suferkunuloj, ke ĉiuj, kiuj tie ŝajne tiom pace kunsidis ĉe la bivakfajro, verŝajne jam postmorgaŭ vespere simile plorĝemetos, kaj ke tiam certe aliaj el la kamaradoj tie sidos kaj aŭdos, tiel, kiel ili mem aŭdas ĝin momente sen povi helpi al siaj suferfratoj.

Ili sciis, ke en la granda grupo oni klarigas kaj priparolas la plorĝemetadon en la ĝangalo, ĉar de tempo al tempo flirtis laŭte parolitaj frazoj tute aŭ parte al ili. Sed neniu el ili ekstaris por demandi la malnovulojn, kion signifas tiu mizera hurletado kaj kompaton peteganta ĝemado en la densejo. Ili ne volis esti trompitaj pri sia lasta malforta espero per ekscio de la vero. Ili persvadis sin en sia pensado, ke tio ne estas turmentataj kunuloj, kiuj plorĝemetas, sed la hurletado de la vepro aŭ de miriadoj de insektoj de iu ajn speco, kiuj estigis tiujn kvazaŭ gorĝe sufokitajn ve-lamentojn.

Des pli neniu el ili iris en la densejon por mem eltrovi, kio tie okazas. Ja ankaŭ neniu el la granda grupo iris en la densejon. Nek tie nek en la bienoj nek en mornaj anguloj de kazernoj nek en policaj karceroj kaj policejoj nek en la grandaj koncentrejoj en Verakruco, Jukatano, Morelos,

Tabasko, Yalisco aŭ Michoacan estis iam konsilinda, ke laboristo scivolu kaj esploru la kaŭzon de la plorĝemetado, de la hurletado kaj ve-lamentado en veproj, en putoj, en kavernoj, en profundaj tertruoj, en volbaĵoj de disfalintaj konventoj. Pro sperto sciis laboristoj kaj peonoj, ke la scivolulo en la sekva kvarono de horo tre certe eĉ pli plorĝemetos ol tiuj, kies hurletado allogis lin, pro la deziro helpi al fratoj en bezono.

Eble estis vere nur iluzio, kion ili aŭdis. En la ĝangalo, tage kaj nokte, estis miloj de iluziaj specoj de la aŭd- rigard- kaj flarad-perceptoj, eĉ de la gusto sur la lango kaj des pli de la menso. Kaj estis en ĉiu rilato pli prudente ne paroli pri tio, ja eĉ ne mencii tion. Tiel oni povis facile imagi, ke ĉio tio okazas en fora lando, tre fore kaj eĉ multe pli malproksime de tie.

V

De la oficinas ridis kaj kriaĉis la capataces. De tempo al tempo kantis du aŭ tri el ili per rustaj kaj grakantaj voĉoj. De tempo al tempo eksonis la ŝrika kvikado de ebria ino. Estis nur du inoj, je kiuj kvin capataces devis kontentiĝi, ili kvazaŭ kuntrenis ilin de la marĉigita distrikto de don Acacio tien.

Ambaŭ muchachas estis maljunaj kaj ŝvelintaj kiel spongoj. Ili posedis nenion, ja tute nenion, kio povus eksciti iun viron ie surtere. La inoj sciis tion. Kaj ili sciis ankaŭ, ke ili alvenis en la plej lasta stacio, kie ili ankoraŭ iel povas vivteni sin. Kvankam mankis al ili eĉ ne unu malsano, kiun ili povis akiri iom post iom en sia streĉa vivo, ili tie ankoraŭ estis bonvenigataj. Neniu devigis ilin iri tien kun la capataces. Ili tre sopiris, ke oni perforte kunprenu ilin tien, por almenaŭ povi protesti kaj tial havi je dek centavoj pli altan prezon. Sed kiam neniu montris inklinon, eĉ ne la kotaj capataces, perforti kaj klarigi ilin kiel personan posedaĵon, ili ĝojis, ke don Acacio permesis al ili, kuniri kaj eĉ disponigis rajdoĉevalojn. Sen bestoj ili istus marŝintaj ankaŭ perpiede. Se oni estus postlasinta ilin en la marĉa kampadejo, ne restus io alia krom petegi la lastan capataz-on, ke tiu pro Sankta Virgulino pro kompato pafu ilin en la kapon. Tial ili estis tre kontentaj, ke estis kelkaj viroj ĉirkaŭ ili, kiuj ankoraŭ povis uzi ilin por io, kio ajn estus, kaj kiuj tial pro tio disdividis al ili fabojn, tortiljojn kaj kafon. Ĉeokaze, tion ili sciis sufiĉe bone, tiu aŭ tiu el la viroj estos preta aĉeti por ili iun novan vestaĉon, se la turko alvenos en la kampadejo. Bonfartigis ilin de tempo al tempo aŭdi de la capataces: „Dank' al Dio ni havas ĉirkaŭ ni almenaŭ vin, kiujn ni povas uzi kvazaŭ kiel inojn, eĉ se estas ĝuste nur manpleno, kio de vi ankoraŭ pli-malpli bone uzeblas. “

Ne tro malofte ili havis eĉ la kontentiĝon, ke eĉ don Acacio troviĝis en okazo de bezono voki iun el ili, kaj plurfoje eĉ ambaŭ je la sama horo al la oficina.

Sed neniu el la capataces kaj neniu krome, kiu eble ĉeokaze faris uzon de ili, insistis pri iu rajto je privata posedo pri ili. Pri tio ĉiu hontus, kvankam ili nur malmulte hontemis. Neniam okazis inter la capataces pugnobatalo pri la inoj, ĉar neniu postulis privilegiojn pri ili. Oni povas diri, ke ĉiu el ili rigardus tian privilegion kiel ofendon.

La inoj nun komencis kanti kun grakantaj voĉoj, kaj du el la capataces ekpartoprenis en la terure sonanta kantado.

El Guapo paŝis tra la malfermita pordo. Li ŝanceliĝis kelkajn fojojn tien kaj tien. Poste li vokis en la domon: „He, Faldon kaj Mecha, kaj vi, fetorantaj bufoj, venu. “

Fetorantajn bufojn li nomis la du malgrandajn indiĝenajn knabojn, kiuj priservis en la oficina.

„La lanternojn!“ li vokis al la knaboj.

La knaboj prenis du lanternojn kaj ebruligis ilin per triste fulganta kandelo, kiu staris sur la kruda tablo.

„Ni dependigu la kanajlojn. Ili pendas nun jam sufiĉe longe, alikaze ili estus morgaŭ tro kurbigitaj kaj ne povus haki“, diris El Guapo, necerte baraktante per ambaŭ brakoj.

„Ĉu ni rajtas kunveni kaj rigardi, kiel vi pendigas kaj jalpendigas la virojn?“ Unu el la inoj proksimiĝis al la pordo.

„Ankaŭ mi volonte rigardus tion“, diris la alia, suprentirante la ĉemizon, kiu estis malferma ĝis la umbiliko.

El Guapo puŝis la platan manon tiel forte sur la vizaĝon de la pli proksima ino, ke ŝi retroŝanceliĝis ĝis la transflanka vando.

„Pedikohavaj fikemaj porkinoj, vi restas ĉi tie. Kaj se mi iam ajn trovos iun el vi, putinoj, proksime de tie, kie pendas la muchachos, mi martelos vian kranion per miaj pugnoj, ĝis ĝi estos kaĉo. Damne, ĉe la diablo! Porkinoj, kiuj vi estas! Ĉu vi ne povas sufiĉe plenigi viajn skatoletojn, ke vi volas havi aldone eĉ teatroprezenton? Ja ne vidigu vin proksime, se vi volas vivi plu. “

Li iris al la angulo, kie nun staris la knabino, kiu volis kuniri, verŝajne por speciale delektiĝi. La ino sciis, kio okazos. Ŝi tenis ambaŭ manojn antaŭ la vizaĝo. Sed per forta brutala movo de sia maldekstra mano li ŝiris ambaŭ ŭanojn de ŝi malsupren kaj klake batadis la inon sesfoje tiel senkompate transverse survizaĝen, ke ŝia nazo krevis kaj la vizaĝo kovriĝis de ŝprucanta fontanta sango.

„Ek!“ li vokis al la capataces. „Dependigu ilin. Ili jam sufiĉe longe balancis kiel pendumitoj. “

VI

La tri capataces trairis inter la grupoj, kiuj kampadis sur la placo, sen pli interesiĝi pri ili ol se ili estus nur ĝuste herboj, kiujn ili devas preteriri.

„Kien ili volas iri?“ demandis Antonio mallaŭte Fidelon, kiu sidis apud li.

„Ili foriras por dependigi la castigados, la punitojn. “

„Ni ekiru kaj observu tion“, konsilis unu el la novuloj kaj suprensaltis.

Matiaso retiris lin teren. „Lasu tion, se via felo estas kara al vi. Vi devas nur proksimiĝi, kiam la capataces pendigas aŭ malpendigas iujn, kaj tuj vi estos en la vico. Kie oni disdonas batojn, tie ĉiam estas pli bone iri ĉirkaŭvoje, alikaze kelkaj trafos vin. “

„Atendu nur“, nelaŭte diris post tio Santiago. „Ankoraŭ iam venos la tago, kiam pendigos kaj malpendigos ilin ni. Kaj kiam ni ĝuste iros tien, kie hajlas batoj, sed tiukaze ne por ricevi kelkajn, sed por disdoni ilin. La hundidoj ĉiam morgesas, ke oni povas skurĝi viron ne eterne. Iutage li eklernos kiel skurĝi kaj kiun skurĝi, por rehavi trankvilan animon. “

Kiam li finis la frazon, li rigardis al Martin Trinidad, unu el la tri vagabondoj. Dum kelkaj sekundoj li rigardis lin, kvazaŭ li volus esplori ties pensojn. Poste li diris: „Kial vi rigardas min tiel? Se vi estas orelumanto, jen diru do.

Post kelkaj tagoj ni scios tion. Kaj tagon poste vi ne plu orelumos. “

Martin Trinidad rikanis: „Se vi ne volas, ke mi orelumu, tiukaze ne parolu, se mi sidas ĉi tie. Mi ne invitis vin. Venis vi ĉi tien al ni, kaj ne ni al vi. “

Santiago kapjesis kaj rikane larĝigis la buŝon. Lia cigaro ne plu brulis. Li ekbruligis ĝin denove per ardetanta branĉeto, kiun li tiris el la fajro.

„Morgaŭ Celso rigardos vin, la triopon, de supre ĝis malsupre“, li diris fine. „Celso havas bonajn okulojn. “

„Ni havas ses bonajn okulojn“ respondis Martin Trinidad. Liaj du amikoj ridis, kaj Juan Mendez diris: „Jes ja, ni havas ses tre bonajn okulojn, alikaze ni eble ne estus ĉi tie. Kion diras vi, frateto?“ Li turnis sin al Lucio Ortiz. Lucio respondis: „Nia triopo vidas kiel sesopo. “

Li ŝajne supozis tion brila ŝerco, ĉar li laŭte ekridis.

„Jen ili revenas, ebriaj kiel ledorimenoj. “ Santiago kapgestis al la tri capataces, kiuj elvenis de la densejo, renkonte irante al la oficina.

VII

„Nun ni povas iri al la muchachos. “ Fidel ekstaris.

Dek aliaj viroj leviĝis.

Fidel kaj du aliaj iris al la granda dormokabano kaj alportis lanternojn, kiujn ili bruligis ĉe la bivakfajro.

Poste la grupo iris al la densejo.

Surtere kuŝis ok homaj buloj. Ili estis tute kunpremegitaj en sin mem, kvazaŭ oni estus konservintaj ilin dum monatoj en malvastaj rondaj bareloj. Ĉiu surhavis ne pli ol pecon da ĉifonita lana pantalono. Ili ĝemis kaj lamentis kiel homoj, kiujn oni ŝiris el profunda dormo, kaj kiuj ankoraŭ tro lacas por tute vekiĝi. Ili ruliĝadis sur la tero kaj komencis etendi membron post membro, por ke ili ree fariĝu elastaj; ĉar la brakoj kaj gamboj spasme kuntiriĝis kaj endormiĝis.

La lazojn, je kiuj pendis la homaj buloj, la capataces malnodis kaj simple senzorge lasis fali la korpojn teren. La capataces sciis, ke la ceteraj muchachos helpos al siaj jamaradoj. Ne estis la tasko de la capataces zorgi pri la bonfarto de la pendumitoj. Ĉu ili mortaĉas dum la pendado, kiel tio okazis ĉeokaze, aŭ ĉu ili ne mortaĉas, interesis la Montellanojn kaj ties capataces nur tiurilate, ke ili perdis labormanojn. Se la manoj estis tro pigraj kaj ne kapablaj havigi tri aŭ kvar toneladojn, ne estis perdo, se la viro kun la pigraj manoj mortaĉis. Aŭ li atingis kvar toneladojn aŭ oni enfosis lin teren, ĉar li eĉ ne meritis la manĝaĉon. Estas la devo de la proleto labori, kaj se li estas tro pigra por labori, li ne havas rajton vivi. For la fi- bubon. Estas nur superflua manĝulo malpli sur la bela tero de Dio.

La okuloj de la ekspendigitoj estis sangaj kaj ŝvelintaj. La korpo je cent lokoj inflamis de tuberoj kaŭzataj de la pikoj de moskitoj kaj de la mordoj de ruĝaj formikoj. Dekoj de ĉerizograndaj iksodoj kaj centoj el tre malgrandaj iksodoj tiel forte mordiĝis en la haŭton, ke ties kapoj tute enfosiĝis. Kostis penon kaj paciencon eltiri ĉiujn iksodojn tiel, ke la kapoj ne restu plu en la karno, ĉar tiukaze ekestus malicaj, malbone kuraceblaj vundoj. Kie ajn iksodo enmordiĝis, eĉ se oni eltiris ĝin poste, restis pikvundoj, kiuj jukis dum semajno tiel terure, ke la vundito ĉiam devis grati la haŭton por trovi pacon. Ĉiu korpo estis kovrita de svarmado de formikoj, de enmurdiĝintaj kaj de tiaj, kiaj forkuris kun guteto da sango aŭ kun peceto da homa karno. En la piedfingroj kaj inter la piedfingroj troviĝis sablopuloj, kiuj metis siajn ovojn profunde en la karnon. Malgrandaj araneoj rampis en la hararon kaj pli grandaj araneoj komencis plekti retojn sur lokojn de la korpo por kapti la etajn muŝojn allogitajn de la ŝvito kaj sango de la pendumitoj. Limakoj postlasis siajn scintilantajn mukovojojn sur la nudaj femuroj, kaj la grandaj muŝoj metis siajn ovojn en malfermajn nebandaĝitajn vundojn kaŭzitajn de la laboro.

La malnovuloj trenis siajn kamaradojn, kiuj ankoraŭ estis kvazaŭ kiel en sonĝo kaj portis ilin preskaŭ ĝis la rivera bordo. Tie ili prenis ĉiun korpon sur la brakojn kaj trempis ĝin en la fluantan akvon por fridetigi la ardantajn moskitajn pikvundojn kaj por forlavi formikojn kaj araneojn. Post la korpolavado ili tiris ĉiun al la bordo kaj komencis etendi kaj masaĝi la membrojn.

„Ne estas tiom fia, se oni pendigas nin ĉi tie proksime ĉe la kabanoj“, diris Santiago al Antonio, kiu helpis al li rekonsciigi Lorenzon, viron el la pendigitaj hakistoj. „Pli malice estas, se iu tute sola, pro speciale severa puno, estas pendigita tre malproksime de la kampadejo, kie ekvoras lin sovaĝaj porkoj aŭ ĝangalaj hundoj, dum li ne povas defendi sin. “

„Alia refreŝigo, kiel diras kutime don Feliks, estas simile bela. Don Feliks eltrovis ĝin. “ Diris tion Matias, kiu kuracis alian korpon apud Santiago. „Je la dekunua matene oni prenas iun muchacho. Sur vasta placo, kie nek estas arbo nek tegmento, oni firme kunŝnuras lian nudan korpon kaj poste enfosas lin en la ardantan sablon, tiel, ke ankaŭ la buŝo foriĝas, tiel, ke nur la nazo, la okuloj kaj la kapsupro restas liberaj, ĉio kompreneble sub ardeganta suno. Mi povas diri al ĉiu el vi, novaj nespertaj ŝafidoj, nur tion: se vi iam tiel estos enfositaj, vi tremos kiel kapra barbeto, se don Feliks diros al vi: Vi liveros hodiaŭ kvar toneladojn, aŭ ni enfosos vin morgaŭ je tri horoj. Via tuta vivo ŝajne estos tiom longa, kiom tiuj tri horoj. “

La terure kruela puno de la pendumado estis ĝuste tial tiom sukcesa, ĉar ĝi kostis tial tiom malofte vivon, ĉar la indiĝenaj viroj estis eksterordinare fortikaj kaj sanaj, kaj post la tago de la torturado plej ofte jam povis labori, kvazaŭ apenaŭ io estus okazinta al ili. La Montellanoj lernis el siaj longjaraj spertoj en la monterioj, ke la pendumado de la „pigraj uloj“, estis multe pli efika ol la skurĝado. De la pendigado kaj enfosado ne restis vundaj dorsoj, kiuj malhelpis labori. Kio postrestis kaj tiom efikis, estis la timo ankoraufoje devi trasuferi tiujn horojn de teruraj turmentoj. Horoj, kiuj fariĝis eternecoj plenigitaj de ĉiama hororo, ĉar en la tenebro de la nokto la pendigitoj ne povis vidi, kio proksimiĝas al ili. Kaj se proksimiĝis io minaca, ili ne povis defendi sin.

Neniu scias pli bone ol indiĝeno el la regionoj proksime de la ĝangalo, kiujn hororojn la ĝangalo kaŝas en si. Sed tio, kio faras la pendigitecon kaj sendefendecon de pendigito en la nokto,en la profundoj de la ĝangalo por la indiĝeno tiel nedirebla kaj neklarigeble kruela, estas lia nesubigebla timo pro spiritoj kaj fantomoj, lia superstiĉo pri la reveno de la mortintoj, kiujn li supozas vidi sola en la nokto ĉie. Blankulo, transnokte enfermita en la ĉambro de teruroj de vaksfigura kabineto aŭ en tomba kelo de maŭzoleo, ne povas tiom suferi kiel primitiva indiĝeno, pendigita kaj sendefenda en la nokto en la ĝangalo kaj sen bivakfajro proksime. La Montellanoj estis sufiĉe prudentaj kaj spertaj, por ne pendumi la virojn, ekskludite de certaj duraj esceptoj, tro malproksime de la kampadejo. Se ili pendigus la virojn profunde en la ĝangalo malproksime de la kampadejo, matene neniu plu vivus. Spiritoj kaj fantomoj premsufokigus ilin. Ĉe kelkaj oni vidus eĉ la signojn de la strangolado je la gorĝo, kaŭzitaj kompreneble ne de spiritoj, sed de la eksterordinare fortaj imagoj de tiuj naturaj kaj tute needukitaj homoj.

Post kiam ĉiuj pendigitoj fine estis refreŝigitaj de siaj kamaradoj kaj oni enfluiigis varmegan kafon al ili kaj nutris ilin per varmigitaj faboj, ili leviĝis de la fajro kaj ŝanceliĝis kiel ebriuloj al la dormokabanoj por sterni sin. Tiel fariĝis nun la dekunua nokte.

VIII

Matene je la kvara venis La Mecha en la dormkabanojn kaj tretis la virojn per siaj botoj emfaze en la ventron, kiel matenan saluton. Tio per unu fojo surpiedigis ilin.

De la doloroj kaj horoj de la pendado je la pasinta vespero, ili estis ankoraŭ tiel duonsvenaj, ke ili konfuze kaj haste kaptis per nelevitaj manoj la fabojn apenaŭ varmigitajn el la poto kaj ŝovis la kaĉon en la buŝon - tiel rapide, ke ili preskaŭ sufokiĝis je la firmaj buloj. Per la alia mano ili kaptis la ladokruĉeton kun la akveca varmeta kafo kaj gargaris malsupren la fabopaston, kiu firmgluiĝis en la ezofago. Poste, ankoraŭ kun la plenŝtopita buŝo de la fabopasto, kiun ili postŝovis, ili ĵetis sian hakilon surŝultren kaj kuris, kvazaŭ kiel persekutatoj, en la ĝangalon, por atingi je la sama tago kvar toneladojn kun certeco.

Nur unu penson ili havis dum tiu tago kaj dum la sekvaj tri semajnoj: 'Por todos los Santos, je ĉiuj sanktuloj, Dio, lasu min atingi kvar toneladojn hodiaŭ, por ke mi ne estu pendigita!'

Sed Dio estis antaŭ dumil jaroj sur la tero kaj savis ĉiujn homojn. Li forgesis la indiĝenojn.

Kompreneble ties lando ne estis konata. Kaj kiam ĝi fine estis trovita, estis la unua, kion la malkovrintoj faris, ke ili starigis krucon sur la marbordo kaj celebris sanktan meson. Je tiu okazaĵo suferas la indiĝenoj ankoraŭ nun.

„Kaj certe“, diris kelkajn tagojn poste iuvespere tute neatendite Martin Trinidad: „Dio estis surtere kaj savis la homojn antaŭ dumil jaroj. La sekvan fojon estos ni je la vico. “

„Eble“, opiniis dormeme Pedro, unu el la bovoservistoj, kiu sciis tion kaj tion pri eklezio kaj curas. „Eble. Sed eble ni atendos ankoraŭfoje dum dumil jaroj por fine esti je la vico. “

Pri tio lakone diris Celso sen multe brui pri tio: „Kial atendi la Savonton? Savu vin mem, frato mia, tiukaze venos ankaŭ via Savonto. “


Rimarko

cura = pastro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.