La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

PIEDNOTOJ

[1] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: La leganton do koncernas, dum la legado de ĉi tiu verko, distingi la parton prezentitan kiel komplementan al la Doktrino disde tiu, kiun la Aŭtoro mem rigardas kiel hipotezan kaj sian propran.

Noto de la Union Spirite (Belgio) al sia franclingva eldono: La sciencaj donitaĵoj en ĉi tiu verko datiĝas de 1867. La leganto eventuale devos konsideri la lastajn progresojn de la scienco.

[2] La vorto elemento estas ĉi tie uzata ne laŭ la senco de korpo simpla, elementa, el primitivaj molekuloj, sed laŭ la senco de konsista parto de tutaĵo. Ĉi-sence, oni povas diri, ke la spirita elemento aktive partoprenas en la ekonomio de la Universo, same kiel oni diras, ke la civila elemento kaj la militista elemento estas kalkulataj en la nombro de loĝantaro; ke la religia elemento estas entenata en la edukado; ke en Alĝerio ekzistas la araba elemento kaj la eŭropa elemento.

[3] Multaj gepatroj priploras la tro fruan morton de siaj infanoj, por kies edukado ili faris grandajn oferojn, kaj ili diras al si mem, ke ĉio estis pura perdo. Sed ĉe la lumo de Spiritismo ili ne bedaŭras tiujn oferojn kaj ja pretus ilin fari, eĉ havante la certecon, ke la infanojn ili vidus morti, ĉar ili scias, ke, se ĉi tiuj ne profitis tiun edukadon en la nuna vivo, ĝi antaŭ ĉio utilos al ilia progreso kiel Spiritoj; kaj plie, ke ĝi reprezentos novan akiron por nova ekzistado kaj ke, kiam ili revenos al ĉi tiu mondo, ili disponos intelektan havaĵon, kiu faros ilin pli kapablaj por la akiro de novaj scioj. Tiaj estas tiuj infanoj, kiuj, ĉe la naskiĝo, kunportas denaskajn ideojn kaj kiuj, por tiel diri, scias sen la bezono lerni.

Se eĉ la gepatroj ne tuj havas la feliĉon vidi siajn filojn profiti tiun edukadon, ili certe ĝuos ĝin, ĉu kiel Spiritoj, ĉu kiel homoj. Eble ili denove estos gepatroj al tiuj samaj filoj, kiujn oni rigardos favore dotitaj de la Naturo sed kiuj ja ŝuldas siajn kapablojn al antaŭa edukado; tiel same, se la filoj devojiĝas al malbono pro neglektado de la gepatroj, ĉi tiuj povos poste suferi malĝojojn kaj ĉagrenojn, kiujn la filoj estigos en nova ekzistado. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, n-ro 21; “Antaŭnaskiĝaj mortoj”.)

[4] Nia persona rolo en la granda movado de ideoj, naskota de Spiritismo kaj kiu komencas ekesti, estas tiu de atenta observanto, kiu studas la faktojn por malkovri ilian kaŭzon kaj el ili tiri la sekvojn. Ni kontrolis ĉiujn, kiujn al ni eblis kolekti; ni komparis kaj komentis la instruojn donitajn de la Spiritoj en ĉiuj partoj de la mondo; ni poste metode kunordigis la tuton;unuvorte, ni studis kaj donis al la publiko la frukton de niaj esploroj, atribuante al nia laboro ne alian valoron ol tiun de ia filozofia verko, naskita de observado kaj eksperimentado, neniam nin poze rigardante kiel ĉefon de doktrino, nek volante trudi niajn ideojn al iu ajn persono. Ni ilin publikigis, uzante komunan rajton, kaj kiuj ilin akceptis, tiuj ĝin faris libervole. Se tiuj ideoj renkontis multenombrajn simpatiantojn, tio estas tial, ke ili havis la avantaĝon respondi al la aspiroj de multego da personoj, sed tio nin tute ne vantigas, ĉar ilia origino ne sidas en ni. Nia tuta merito kuŝas en la persisto kaj en la fordoniĝo al la afero, kiun ni alprenis. En ĉio ĉi ni faris, kion povus fari iu ajn alia anstataŭ ni, kaj pro tio ni neniam pretendis nin rigardi profeto aŭ mesio, des malpli nin prezenti kiel tian.

[5] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: Tiel komprenante, la Brazila Spiritisma Federacio iniciatis la eldonadon de spiritismaj verkoj en la internacia lingvo – Esperanto.

[6] La Libro de la Spiritoj, la verko, kiu unua igis Spiritismon eniri la filozofian vojon, induktante el la faktoj ties moralajn sekvojn; kiu pritraktis ĉiujn partojn de la doktrino, tuŝante la plej gravajn demandojn de ĝi proponatajn, estis, ekde sia apero, la punkto, al kiu spontanee konverĝis la individuaj laboroj. Estas al ĉiuj konate, ke de la publikigo de tiu libro datiĝas la erao de la filozofia Spiritismo, kiu ĝis nun restis en la limoj de la kuriozaj eksperimentoj. Tiu libro konkeris la simpation de la plejmulto ja tial, ke ĝi esprimis la sentojn de tiu plejmulto, respondis al ties aspiroj, krom ankaŭ tial, ke ĉiu en ĝi trovis la konfirmon kaj la racian klarigon pri tio, kion ĉiu private ricevis. Se ĝi malakordus kun la ĝenerala instruado de la Spiritoj, ĝi falintus en nefidindecon kaj en forgeson. Nu, kio estis tiu punkto de konverĝo? certe ne la homo, kiu per si mem neniom valoras, kiu mortas kaj malaperas; sed ja la ideo, kiu ne pereas se ĝi emanas el fonto supera al la homo.

Tiu spontanea koncentriĝo de disigitaj fortoj estigis vastegan korespondadon, unikan monumenton en la mondo, vivantan bildon de la vera historio de la moderna Spiritismo, kie samtempe reflektiĝas la partaj laboroj, la multoblaj sentoj naskitaj de la doktrino, la moralaj rezultatoj, la sindediĉoj, la senfortiĝoj; altvaloraj arkivoj por la posteularo, kiu povos juĝi homojn kaj aferojn surbaze de aŭtentikaj dokumentoj. Ĉe tiaj nekontesteblaj atestoj, kio fariĝos, kun la tempo, el ĉiuj falsaj asertoj, el ĉiuj misfamoj de la envio kaj de la ĵaluzo?...

[7] Signifoplena atesto, tiel rimarkinda kiel kortuŝa, pri la komuneco de ideoj, kiu ekestis ĉe la spiritistoj pro la akordo inter iliaj kredoj, estas la petoj pri preĝoj, venantaj al ni de la plej foraj landoj, de Peruo ĝis la ekstremoj de Azio, kiujn adresas personoj de diversaj naciecoj kaj religioj kaj kiuj al ni estas tute nekonataj. Ĉu tio ne estas ia preludo al la prepariĝanta granda unuiĝo? La pruvo, ke Spiritismo ĉie etendas fortajn radikojn?

Ankaŭ notindas, ke el ĉiuj grupoj, kiuj estis fonditaj kun la antaŭe preta decido krei skismojn, proklamante malkonsentajn principojn, aŭ kiuj, pro memamaj aŭ alispecaj motivoj kaj por ne ŝajni, ke ili sin submetas al la komuna leĝo, rigardis sin sufiĉe fortaj por iri unuope, sufiĉe sciaj por malbezoni konsilojn, – neniu sukcesis estigi ideon, kiu estus influa kaj efektivigebla; ĉiuj estingiĝis aŭ vegetis en ombro. Kiel povus okazi alie, se, anstataŭ klopodi por havigi pli grandan kvanton da bonoj, ili, por sin mem altigi, forpuŝadis principojn de la doktrino, ĝuste tion, kio en ĝi estas pli forte alloga, pli konsola, pli kuraĝiga kaj pli racia. Se ili estus komprenintaj la potencon de la moralaj elementoj, kiuj formis ĝian unuecon, ili ne lasus sin luli de ia kimera iluzio. Sed, prenante por la Universo sian malvastan rondon, ili vidis en laadeptaro nenion alian ol ian koterion facile renverseblan por alia koterio. Tio estis kurioza trompiĝo pri la esencaj karakteroj de la doktrino, kaj tia eraro ne povis ne kuntreni elreviĝojn; anstataŭ la unuecon, ili ja rompis la solan ligilon, kiu povus al ili certigi forton kaj vivon. (Vidu Revue Spirite, aprilo, 1866, paĝoj 106 kaj 111: “Spiritismo sen Spiritoj; sendependa Spiritismo”.)

[8] Ĝuste tion celas niaj publikigaĵoj, kiuj povas esti rigardataj kiel la rezultato de tiu kontrolo. En ili ĉiuj opinioj estas pridiskutataj, sed la demandoj estas prezentataj kiel principoj nur post kiam ili ricevis la aprobon de ĉiuj kontroloj, kiuj solaj povas doni al ili leĝoforton kaj permesi asertojn. Jen kial ni ne senpripense diskonigas iun teorion, kaj ĝuste en tio kuŝas la fakto, ke nia doktrino, rezultanta el la ĝenerala instruado, ne estas la produkto de antaŭe preta sistemo; tio ankaŭ havigas al ĝi forton kaj garantias ĝian estontecon.

[9] Latinaĵo: Funde konante la demandon.

[10] Vidu en La Evangelio laŭ Spiritismo, “Enkonduko”, n-ro II, kaj Revue Spirite, aprilo, 1864, p. 99: “Aŭtoritateco de la spiritisma doktrino; universala kontrolo de la instruado de la Spiritoj”.

[11] Ĉe tiel klaraj kaj tiel kategoriaj asertoj, kiaj tiuj entenataj en ĉi tiu ĉapitro, terenfalas ĉiuj akuzoj pri tendencoj al absolutismo kaj al aŭtokrateco de principoj, aŭ pri asimiloj, kiujn antaŭjuĝaj aŭ misinformitaj personoj atribuas al la doktrino. Cetere, tiuj asertoj ne estas novaj; ni ilin tre ofte ripetis en niaj skriboj, por lasi pri tio nenian dubon. Krome, ili atentigas pri la vera rolo, kiu nin koncernas, la sola, kiun ni aspiras, nome tiu de nura laboristo.

[12] La antaŭmeto de la artikolo al la vorto Kristo (el la greka Christos, sanktoleito), uzata laŭ absoluta senco, estas pli ĝusta, se ni konsideras, ke tiu vorto ne estas la nomo de la Mesio el Nazareto sed ja substantivigita kvalito. Oni do diru: Jesuo estis Kristo; li estis la anoncita Kristo; la morto de la Kristo sed ne de Kristo, dum oni diras: la morto de Jesuo sed ne de la Jesuo. En Jesuo-Kristo, ambaŭ vortoj, kunigitaj, formas unu solan propran nomon. Samkiale oni diras: la Budho; Gotama akiris la Budhecon per siaj virtoj kaj aŭsteraj moroj; la vivo de la Budho, samkiel oni diras: la armeo de la Faraono sed ne de Faraono; Henriko IV estis reĝo; la titolo de reĝo; la morto de la reĝo sed ne de reĝo.

[13] Jam esperantigita kaj eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio. – Noto de la Trad.

[14] La eraro kuŝas en la kredo, ke la animo eliris perfekta el la manoj de la Kreinto, dum, kontraŭe, li volis, ke la perfekteco rezultu el la laŭgrada puriĝado de la Spirito kaj ja estu ties verko mem. Dio volis, ke la animo, laŭ sia libera volo, povu elekti inter bono kaj malbono, kaj ke ĝi atingu siajn lastajn celojn proprapene kaj kontraŭstarante malbonon. Se li estus kreinta la animon tiel perfekta kia li mem kaj, post ĝia eliro el liaj manoj, igus ĝin partopreni en lia eterna beateco, li ja farus ĝin ne laŭ sia bildo, sed simila al li. (Bonnamy: La Praveco de Spiritismo, ĉap. VI.)

[15] Ne antaŭjuĝante la sekvojn, kiujn oni povus tiri el tiu principo, ni nur volis elmontri, per ĉi tiu klarigo, ke la reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj neniel malkonfirmas la dian saĝecon kaj ke ĉio enĉeniĝas en la leĝoj de la Naturo. Tiu enĉeniĝo nepre rompiĝas se oni flanken metas la spiritan principon. Multaj demandoj restas nesolveblaj, se oni prenas en kalkulon nur la materion. La materialismaj doktrinoj portas en si memdetruan principon. Kontraŭ si ili havas ne nur la antagonismon al la universalismaj aspiroj de l’ homoj kaj ties moralaj sekvoj, kiuj igos ilin esti repuŝataj kiel socikoruptantaj, sed ankaŭ la bezonon, kiun la homo spertas, ekscii ĉion rezultantan el la progreso. La intelekta disvolviĝo kondukas la homon al la esplorado pri la kaŭzoj. Nu, kiel ajn malmulte li pripensus, li ne malfrue rekonos kiel senpova estas materialismo por ĉion klarigi. Kiel eblus, ke venkus tiaj doktrinoj, kiuj kontentigas nek la koron, nek la racion, nek la intelekton; kiuj restigas problemaj la plej esencajn demandojn? La progreso de la ideoj mortigos materialismon, samkiel ĝi mortigis la fanatikecon.

[16] “La hinda mitologio instruis, ke ĉe vesperiĝo la astro de la tago seniĝas je sia lumo kaj kun malluma vizaĝo dumnokte trairas la ĉielon. La greka mitologio prezentis la ĉaron de Apolono tirata de kvar ĉevaloj. Laŭ Plutarko, Anaksimandro el Mileto asertadis, ke la Suno estas ia ĉaro plena de tre viva fajro, kiu elŝprucas tra ronda aperturo. Laŭ unuj, Epikuro eldiris la opinion, ke la Suno eklumas matene kaj mallumiĝas dum la nokto en la akvoj de la oceano; laŭ aliaj, li rigardis tiun astron ia pumiko varmigita ĝis la inkandesko. Anaksagoro ĝin prenis por ardeganta feraĵo granda kiel la Peloponezo. Kurioza rimarkindaĵo! la antikvuloj estis tiel nerezisteble instigataj kredi reala la ŝajnan grandecon de tiu astro, ke ili persekutis tiun temeraran filozofon, kiu atribuis tielan volumon al la torĉo de la tago, pro kio necesis la tuta aŭtoritato de Periklo por lin savi de mortkondamno kaj indulge ŝanĝi tiun punon en ekzilon.” (Flammarion, Studoj kaj legaĵoj pri Astronomio, p. 6.)

Ĉe tiaj ideoj, eldiritaj en la kvina jarcento antaŭ la Kristo, en la tempo kiam Grekujo plene floradis, oni ne povas miri pro tiuj, kiujn la homoj de la unuaj epokoj faris pri la sistemo de la mondo.

[17] Ĝis nun estas jam malkovritaj 16 Jupiteraj satelitoj. – Noto de la  Trad.

[18] Ĉi tiu ĉapitro estas laŭteksta reprodukto de serio da komunikaĵoj diktitaj al la Spiritisma Societo el Parizo, en 1862 kaj 1863, sub la titolo Uranografiaj Studoj kaj subskribitaj de Galileo; mediumo C.F. – Noto de la tradukinto en la portugallingva eldono de Brazila Spiritisma Federacio: ĉi tiuj estas la komencliteroj de la nomo Camille Flammarion. – Noto de la eldonistoj en la franclingva eldono de Éditions de L’ Union Spirite (Belgio) – 1952: Vidu: Enkondukon, paragrafojn 7ª-n kaj sekvantajn, krom ankaŭ la tuta kolekto de la fundamentaj spiritismaj verkoj, de Allan Kardec.

[19] La ĉefaj simplaj korpoj estas: inter la metaloidoj, oksigeno, hidrogeno, azoto, kloro, karbono, fosforo, sulfuro, jodo; inter la metaloj, oro, arĝento, plateno, hidrargo, plumbo, stano, zinko, fero, kupro, arseno, natrio, kalio, kalcio, aluminio, ktp. – Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono, 1973: Koncerne la simplajn korpojn, aluditajn de Allan Kardec, konvenas, por pli detalaj informoj, konsulti la “naturan periodan klasigon de la elementoj”, de Mendelejev (Grande Enciclopédia Delta Larousse, p. 2.361, Rio, 1971). Kaj por interesaj kompletigaj konkludoj tre utilos legi la ĉapitrojn XV (La evoluo de la materio per kemiaj individuiĝoj – La hidrogeno kaj la nebulozoj), XVI (La serio de la kemiaj individuiĝoj, de H ĝis U, laŭ atoma pezo kaj periodaj izovalentoj) kaj XVII (La stekiogenezo kaj la nekonataj kemiaj specioj) de La Granda Sintezo, mediuma verko de Pietro Ubaldi, tradukita de Guillon Ribeiro, eldonita de BSF en 1939.

[20] Tia ankaŭ estas la situacio de tiuj neadantaj la mondon de la Spiritoj, kiam, seniĝinte je sia karna envolvaĵo, ili vidas la horizontojn de tiu mondo sterniĝi antaŭ iliaj okuloj. Tiam ili komprenas la malplenon de la teorioj, per kiuj ili pretendis ĉion ekspliki nur surbaze de la materio. Tamen tiuj horizontoj ankoraŭ kaŝas al ili misterojn, kiuj nur iom post iom senvualiĝas, laŭmezure kiel, elpuriĝante, ili spirite altiĝas. Sed ekde iliaj unuaj paŝoj en tiu nova mondo, ili estas devigataj rekoni sian blindecon kaj kiel malproksimaj de la vero ili estis.

[21] Ĉion ni rilatigas al tio, kion ni konas, kaj kio nealireblas por niaj sensoj, tion ni ne komprenas tiel same, kiel denaska blindulo ne komprenas la efikojn de la lumo nek la utilecon de la okuloj. Estas do eble, ke en aliaj medioj la kosma fluido havas aliajn proprecojn, povas sperti kombinojn, pri kiuj ni faras al ni nenian ideon, estigi efikojn alkonformajn al necesoj, kiujn ni ne konas, tiel kaŭzante novajn perceptojn aŭ aliajn perceptmanierojn. Ni ekzemple ne komprenas, ke oni povus vidi sen la korpaj okuloj kaj sen la lumo. Sed kiu povas aserti, ke, krom la lumo, ne ekzistas aliaj agantoj, al kiuj estas konformaj specialaj organismoj ? La somnambula vidado, kiun baras nek la distanco, nek materiaj obstakloj, nek la obskuro, pri tio estas al ni ekzemplo. Ni supozu, ke, en iu ajn mondo, la estuloj normale estas tiaj, kiaj nur escepte estas niaj somnambuloj; bezonante nek nian lumon, nek niajn okulojn, ili vidos, kion ni ne povos vidi. La samo okazas ĉe ĉiuj ceteraj sensacoj. La kondiĉoj de vivipoveco kaj perceptiveco, la sensacoj kaj la bezonoj varias laŭ la medioj.

[22] Se oni demandus, kiu estas la principo de tiuj fortoj kaj kiel ĝi povas troviĝi en la substanco mem, kiu ĝin produktas, ni respondus, ke pri tio la mekaniko liveras al ni multe da ekzemploj. Ĉu la elasteco, kiu igas risorton streĉiĝi, ne troviĝas en la risorto mem, kaj ĉu ĝi ne dependas de la maniero kiel agregiĝas la molekuloj? La korpo, obeanta la centrifugan forton, ricevas sian impulson de la primitiva movo al ĝi komunikita.

[23] Tiu tute nova teorio pri la Luno eksplikas, per la leĝo de gravito, la kaŭzon, kial tiu astro ĉiam montras la saman surfacon al la Tero. Ĝia pezocentro, anstataŭ esti en la centro de la sfero, troviĝas en unu el la punktoj de ĝia surfaco kaj sekve estas altirata al la Tero de unu forto pli granda ol tiu altiranta la malpli pezajn partojn. Rezulte de tio, la Luno estigus la saman efikon kiel tiuj nefaligeblaj pupoj, kiuj ĉiam restariĝas sur sia bazo, dum la planedoj, kies pezocentro troviĝas je egalaj distancoj de la surfaco, regule giras ĉirkaŭ sia propra akso. La vivigaj fluidoj, gasaj aŭ likvaj, troviĝus, pro sia specifa malpezeco, akumulitaj en la supra hemisfero, konstante inversflanka rilate al la Tero. La malsupra hemisfero, la sola, kiun ni vidas, malhavus tiujnfluidojn kaj do estus netaŭga por la vivo, kiu tamen regus sur la alia. Se do ĝia supra hemisfero estas loĝata, ĝiaj loĝantoj neniam vidis la Teron, krom se ili ekskursus en la alian hemisferon, kio al ili estus neebla se ĝi ne prezentas la necesajn kondiĉojn por vivipoveco.

Ĉar ĉi tiun teorion, kiel ajn racia kaj scienca ĝi estas, ankoraŭ konfirmis neniu rekta observo, tial nur hipoteze ĝi povas esti akceptata kiel ideo markŝtona por la Scienco. Sed oni ne povas ne konsenti, ke ĝi estas ĝis nun la sola, kiu liveras kontentigan klarigon pri la apartaĵoj de la lunglobo. – Noto de la Brazila Spiritisma Federacio en la 16ª eldono portugallingva de 1973: Teorio pri la Luno – ĉe tiu teorio pri la Luno, prezentita en la Ĉapitro VI, n-roj 24 kaj 25, kaj la koncerna komentario de Allan Kardec en la respektiva piednoto, ke tiun teorion oni povas akcepti nur kiel hipotezon, malgraŭ ke ĝis tiam ĝi estis la sola, liveranta kontentigan klarigon pri la lunsfero – al la leganto ni prezentas la konkludojn de nuntempaj scienculoj, en la sekvantaj verkoj, celante faciligi al ili rapidan, sintezan komprenon pri la afero:

a) – A TERRA, OS PLANETAS E AS ESTRELAS (La Tero, la planedoj kaj la steloj), de K. E. Edgeworth, Editorial Verbo, Lisbono, 1964, p. 37/38 kaj 40: “Interesa apartaĵo de la Luno, de ĉiuj tre konata, estas tio, ke ĝi senŝanĝemontras la saman surfacon al la Tero. Alia fakto, malpli konata sed ankaŭ tre interesa kaj ne malpli grava, estas la formo de la luna ekvatoro: anstataŭ cirkla, kiel tiu de la Tero, la luna ekvatoro estas elipsa kaj montras al ni sian pli grandan akson. La ĝenerale akceptita klarigo pri tiu fakto estas, ke en sia origino la korpo de la Luno estis sufiĉe plasteca por akcepti tiun apartan modladon de sia formo, kaj ke tia modlado okazis, kiam la satelito troviĝis multe pli proksima al la Tero ol en la hodiaŭaj tagoj. La nuntempa formo respondus al unu multe malpli longa luntago, ekvivalenta al 3½ surteraj tagoj, kaj oni supozas, ke la tajda ondo, preskaŭ subite ĉesinta, por ĉiam donis al la Luno ĝian apartan formon.” “... la rotacia movo de la Luno malfruiĝadis en tia maniero, ke la luntago koincidis kun la lunmonato; ja pro ĉi tio la Luno ĉiam tenas la saman surfacon turnita al la Tero”.

b) – Astronomie, les astres, l’ univers (Astronomio, la Astroj, la Universo), de L. Rudaux kaj G. de Vaucouleurs, Librairie Larousse, Parizo, 1948, p. 118/120: La aŭtoroj ekzamenas multe da detaloj, prezentas ilustraĵojn kaj egale konkludas kiel ĉi-supre.

c) – Astronomia e Astronáutica – Dicionário Brasileiro (Astromio kaj Astronaŭtiko – Brazila Vortaro) de Pastro Jorge O’Grady de Paiva, Rio, 1969, p. 145, eldono de la aŭtoro: “... Movoj – 2 ĉefaj: rotacio kaj rivoluo, la unua ĉirkaŭ la akso, la dua ĉirkaŭ la Tero. Karakterizaĵo de tiu duobla movo estas, ke ili plenumiĝas en unu sama periodo de 1 monato, pro kio la lunaj tago kaj nokto preskaŭ daŭras po 1 duonmonato; tio ankaŭ estas la kaŭzo, ke ĝi ĉiam montras al ni la saman surfacon”.

d) – Grande Enciclopédia Delta Larousse (Granda Enciklopedio Delta Larousse), vol. 9, p. 4106, Rio, 1971: “La Luno havas rotacian movon ĉirkaŭ si mem, sur akso klinita je 83º30' super la orbita ebeno. La daŭro de la rotacio ekzakte egalas la daŭron de ĝia rivoluo ĉirkaŭ la Tero. Tial la Luno ĉiam prezentas la saman surfacon al la Tero.”

Ĉe tio supre elvolvita, ni atendu estontajn manifestiĝojn de la Scienco pri tiu teorio enhavata en “La Genezo”, de Allan Kardec, en la espero, ke la misioj de la Programo Apolo – surluniĝo de astronaŭtojesploristoj –, kiuj sukcese efektiviĝis, kontribuu, post rigora analizo de la tuta kolektita materialo, per aliaj konkludoj por formuli novan aŭ konfirmi unu el la ekzistantaj teorioj pri la luno.

[24] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: En 1877, estis malkovritaj du satelitoj de Marso: Foboso kaj Dejmoso.

[25] Pli ol 3 duilionoj kaj 4 miliardoj da leŭgoj.

[26] Tion oni nomas, en Astronomio, “duoblaj steloj”. Temas pri du sunoj, el kiuj unu rondiras ĉirkaŭ la alia, same kiel planedo ĉirkaŭ sia suno. Kian neordinaran kaj grandiozan spektaklon certe ĝuas la loĝantoj de la mondoj apartenantaj al tiuj sistemoj prilumataj de ia duobla suno! Sed ankaŭ kiel, en tiuj mondoj, malsamaj devas esti la kondiĉoj por la vivipoveco!

En komunikaĵo, poste diktita, la Spirito Galileo aldonis: “Eĉ ekzistas sistemoj ankoraŭ pli kompleksaj, en kiuj diversaj sunoj ludas, unuj rilate al aliaj, la rolon de satelitoj. Tiam montriĝas miregindaj lumefektoj al la loĝantoj de la globoj prilumataj de tiuj sunoj, des pli ke, malgraŭ ilia ŝajna proksimeco, loĝataj mondoj povas cirkuli inter ili kaj alterne ricevi la diverskolorajn lumondojn, kies kuniĝo rekonsistigas la blankan lumon.”

[27] En Astronomio, oni nomas nesolveblaj tiujn nebulozojn, kies konsistigajn stelojn oni ankoraŭ ne povis distingi. Komence, oni ilin rigardis kiel amasojn da kosma materio, densiĝantajn por formado de mondoj. Sed nun oni ĝenerale pensas, ke tiun ŝajnon kaŭzas ilia malproksimeco, kaj ke, helpe de sufiĉe potencaj instrumentoj, ĉiuj fariĝus solveblaj.

Iu ordinara komparo povas doni ideon, kvankam tre neperfektan, pri la nesolveblaj nebulozoj: temas pri la aroj da fajreroj elĵetataj de la eksplodantaj krakfajraĵoj. Ĉiu fajrero figuras iun stelon kaj ilia tuto figuras la nebulozon, aŭ la aron de la steloj kolektiĝintaj en iu punkto de la spaco kaj submetitaj al komuna leĝo de altiro kaj de movo. Vidate de certa distanco, tiuj fajreroj apenaŭ distingiĝas, kaj ilia kolekto aspektas kiel fuma nubeto. Tiu komparo ne estus ĝusta, se temus pri masoj el densiĝinta kosma materio. povo de la Plejalta, kiu, trans tiuj ĉieloj de niaj ĉieloj, teksis la intrigon de sia senlima kreado.

Nia Lakta Vojo estas unu el tiaj nebulozoj. Ĝi enkalkulas ĉirkaŭ 30 miliardojn da steloj aŭ sunoj, okupantaj spacon ne malpli longan ol kelkcent duilionojn da leŭgoj, sed ĝi tamen ne estas la plej granda. Ni supozu, ke averaĝe nur 20 loĝataj planedoj rondiras ĉirkaŭ ĉiu suno: tio donus nur al nia grupo la ĉirkaŭan nombron da 600 milionoj da mondoj.

Se ni povus transportiĝi de nia nebulozo en iun alian, tie ni troviĝus kvazaŭ en la mezo de nia Lakta Vojo, sed sub stelplena ĉielo kun tute malsama aspekto; kaj tiu nebulozo, malgraŭ siaj kolosaj dimensioj, aperus al ni en la malproksimo kiel lensoforma fokuso perdita en la senlimaĵo. Sed antaŭ ol atingi la novan nebulozon, ni status kiel la vojaĝanto, kiu forlasas urbon kaj trairas vastan neloĝatan regionon ĝis li atingos alian urbon. Ni estus transpasintaj nemezureblajn spacojn senigitajn je steloj kaj mondoj, kion Galileo nomis la dezertoj de la spaco. Laŭgrade kiel ni antaŭenirus, ni vidus nian nebulozon foriĝi post ni, malpligrandiĝante al nia vido, dum antaŭ ni aperus tiu, al kiu ni nin direktus, ĉiam pli kaj pli neta, simila al la fajrera maso de la krakfajraĵo. Transportiĝante per la penso en la regionojn de la spaco, situantajn trans la arkipelago de nia nebulozo, ni vidos ĉirkaŭ ni milionojn da similaj arkipelagoj kaj da diversaj formoj enhavantaj po milionojn da sunoj kaj centmilionojn da loĝataj mondoj.

Ĉio, kio povas nin alkonformigi al la senlimeco de la spaco kaj al la strukturo de la Universo, estas utila al la plivastigo de la ideoj ja tiel malvastigitaj de la vulgaraj kredoj. Dio grandiĝas antaŭ niaj okuloj laŭmezure kiel ni pli bone komprenas la grandiozecon de liaj verkoj kaj nian malsuperegecon. Kiel oni vidas, ni staras malproksime de tiu kredo enplantita de la mosea Genezo, kiu faras el nia eta, neperceptebla Tero la ĉefan kreaĵon de Dio kaj el ĝiaj loĝantoj la solajn objektojn de lia prizorgado. Ni komprenas la vantecon de tiuj homoj kredantaj, ke ĉio en la Universo estas farita por ili, kaj ankaŭ de tiuj aliaj, kiuj kuraĝas kontesti la ekziston de la Superega Estaĵo. Post kelke da jarcentoj oni forte miros, ke iu religio, kiu devus glori Dion, lin tamen malaltigis ĝis tiel mizeraj proporcioj kaj repuŝis, kiel kreaĵon de la Spirito de l’ Malbono, tiujn eltrovojn, kiuj kontraŭe nur pligrandigis nian admiron al lia ĉiopoveco, nin inicante en la grandiozajn misterojn de la kreado. Ankoraŭ pli forta estos la mirego, kiam oni ekscios, ke ili estis repuŝitaj pro tio, ke ili emancipus la homan spiriton kaj estingus la superregadon de tiuj sin deklarantaj reprezentantoj de Dio sur la Tero.

[28] Tio rezultas el la tempo, kiun la lumo uzas por trairi la spacon. Ĉar ĝia rapido estas 70.000 leŭgoj en sekundo, ĝi atingas nin deire de la Suno en 8 minutoj kaj 13 sekundoj. El tio sekvas, ke ni vidas fenomenon okazantan sur la suna supraĵo ne pli frue ol post 8 minutoj, kaj, pro la sama kialo, ni ĝin ankoraŭ vidos 8 minutojn post ĝia ĉeso. Se, pro ĝia malproksimo, la lumo de iu stelo uzas mil jarojn por nin atingi, ni do vidos tiun stelon nur post mil jaroj de ĝia formado. (Por klarigo kaj kompleta priskribo de tiu fenomeno, vidu Revue Spirite de marto kaj majo de 1867, p. 93 kaj 151; raporto de Lumen, laŭ C. Flammarion.)

[29] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[30] Fosilio, el la latina fossilia, fossilis, derivita el fossa, fosse, kaj el fodere, fosi, fosi la teron. Per ĉi tiu vorto oni nomas, en Geologio, organajn korpojn, aŭ restaĵojn de korpoj, de estaĵoj vivintaj antaŭ la historiaj tempoj. Pro sencovastigo, ĝi ankaŭ signifas tiujn mineralajn substancojn, kiuj portas signojn de la ekzisto de organaj estaĵoj, kiaj la spuroj lasitaj de vegetaĵoj aŭ de bestoj.

La vorto ŝtoniĝo rilatas nur al la korpoj, kiuj transformiĝis en ŝtonon pro la infiltriĝo de silikaj aŭ kalkaj materialoj en la organajn histojn. Ĉiuj organikaj ŝtonaĵoj nepre estas fosilioj, sed ne ĉiuj fosilioj estas organikaj ŝtonaĵoj.

La objektoj, kiuj, trempite en certajn akvojn saturitajn de kalkaj substancoj, kiel tiuj de la rojo de Saint Allyre, apud Clermont, kovriĝas per ia ŝtoneca tavolo, ne estas ĝustediraj organikaj ŝtonaĵoj sed ja simplaj kalktegaĵoj.

La monumentoj, enskribaĵoj kaj objektoj homfaritaj apartenas al la Arkeologio.

[31] Ĉe la grado, al kiu Georgo Cuvier progresigis la paleontologian sciencon, ofte sufiĉas unu nura osto por determini la genron, la specion, la formon de ia besto, ties kutimojn kaj por ĝin tutan rekonstrui.

[32] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: Al ni ŝajnas, ke Kardec aludis ekskluzive la Teron mem, ne prenante en kalkulon la aerolitojn kaj la kosman pulvon, kiuj aldoniĝas al la Tero.

[33] Marĉa planto, vulgare konata kiel ĉevalvosto.

[34] La torfo formiĝis sammaniere, nome per la malkomponiĝo de la vegetaĵaj amasoj en marĉaj terenoj; sed kun tiu diferenco, ke, estante multe pli nova kaj formiĝante sendube en aliaj kondiĉoj, ĝi ne havis tempon por karbiĝi.

[35] En la golfo de Fundy (Nova-Skotio), S-ro M. Lyell trovis, en minkarbo 400 metrojn dika, 68 malsamajn nivelojn, kiuj prezentis la evidentajn signojn de multe da arbaraj grundoj, en kiuj la arbotrunkoj ankoraŭ estis garnitaj per siaj radikoj (L.Figuier).

Atribuante ne pli ol mil jarojn al la formiĝo de ĉiu el tiuj niveloj, ni jam havus 68.000 jarojn nur por tiu minkarba tavolo.

[36] La unuan fosilion de tiu ĉi besto oni malkovris en Anglujo, en 1823. Poste oni malkovris aliajn en Francujo kaj Germanujo.

[37] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia 16ª eldono portugallingva, en 1973: Nur post la elkarniĝo de la aŭtoro, en 1869, estis malkovritaj, en Anglujo, fragmentoj sufiĉaj por muntado de kompleta specimeno, fare de paleontologoj, kio permesis klarigi detalojn de la priskribo de tiu dinosaŭro. Tiam fariĝis senduba la fakto, ke ĝi havis ostecan kalaĵon sur la muzelo, ian dornan kreston sur la dorso, kiel la igvanedoj, sed ne havis kornojn, kiuj tamen klare evidentiĝis ĉe aliaj monstroj, kiel la saŭropodoj.

[38] Tavolojn el konkeca kalko oni trovis en la Andoj, Ameriko, 5.000 metrojn super la oceannivelo.

[39] Unu el tiuj blokoj, kiu evidente devenis, pro sia konsisto, de norvegaj montaroj, servas kiel piedestalo al la statuo de Petro, la Granda, en Sankta Petersburgo.

[40] En 1771, la rusa naturscienculo Pallas trovis en la Nordiaj glaciaroj tutan korpon de mamuto ankoraŭ felhava kaj havanta parton de sia karno. En 1799, oni malkovris alian, same enfermitan en grandega glacibloko, ĉe la enfluejo de la rivero Lena, en Siberio, kiun mamuton priskribis la naturscienculo Adams. La tie loĝantaj Jakutoj disŝiradis al ĝi la karnon por nutri siajn hundojn. Ĝian felon kovris nigraj haroj kaj la kolo estis garnita de densa kolhararo. La kapo, jam sen la dentegoj, kiuj longis pli ol 4 metrojn, pezis pli ol 400 funtojn (200 kilogramojn). Ĝia skeleto troviĝas en la muzeo de Sankta Petersburgo. En la insuloj kaj ĉe la bordoj de la glacia maro troviĝas tiel granda kvanto da dentegoj, ke ili estas objekto de vigla komerco sub la nomo fosilia aŭ Siberia eburo.

[41] Estas konata granda nombro da tiaj kavernoj, el kiuj kelkaj estas tre longaj. En Meksiko ekzistas pluraj, longaj je multaj leŭgoj. Tiu apud Aldesberg, en Karniolo (Aŭstrujo) havas longon je ne malpli ol tri leŭgoj. Unu el la plej famaj estas tiu apud Gailenreuth, en Würtemberg. Estas multaj en Francujo, Anglujo, Germanujo, Italujo (Sicilio) kaj aliaj landoj en Eŭropo.

[42] Vidu: La antaŭdiluva homo, de Boucher de Perthes.– La ŝtonaj iloj, same. – Parolado pri la terglobaj rivoluoj, de Georges Cuvier, prinotita de D-ro Hoefer.

[43] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[44] Kompleta disertacio, responda al la moderna Scienco, pri la naturo de la Suno kaj de la kometoj troviĝas en la Studoj kaj legaĵoj pri Astronomio, de Camille Flammarion.

[45] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: La asteroidoj Junona, Ceresa kaj Palasa, krom ankaŭ multaj aliaj, cirkulas inter la orbitoj de Jupitero kaj Marso.

[46] Vidu, por pliaj detaloj pri tiu temo kaj pri la leĝo pri la malkresko de varmo: Leteroj pri la transformiĝoj de la globo, de D-ro Bertrand, ekslernanto de la Politeknika Lernejo en Parizo, letero II. – Tiu verko, konforma al la moderna Scienco, skribita kun simpleco kaj sen spirito de sistemo, enhavas grandinteresan geologian studon.

[47] M. Michel, el Figagnères (Var), aŭtoro de La Þlosilo de la Vivo.

[48] Kiam sur tia sistemo sidas tuta kosmogonio, oni rajtas al si demandi, sur kia racia bazo povas sidi la cetero.

La akordo, kiun, per tia sistemo, oni intencas starigi inter la biblia Genezo kaj la Scienco, estas tute iluzia, ĉar ĝin kontraŭdiras la Scienco mem.

La aŭtoro de la ĉi-supra letero, ja tre klera homo, kiu por momento logiĝis de tiu teorio, tuj rimarkis ties malfortajn flankojn kaj ne prokrastis ĝin kontraŭbatali per la armiloj de la Scienco.

[49] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[50] La lasta jarcento donas rimarkindan ekzemplon de tiaspeca fenomeno. Ekzistis en 1750, je sestaga piediro de la urbo Meksiko, iu fruktodona, bone kultivata regiono, kie abunde kreskadis rizo, maizo kaj bananoj. En junio, la grundo estis skuegata de teruraj tertremoj, kiuj senĉese ripetiĝadis du plenajn monatojn. En la nokto inter la 28ª kaj la 29ª de septembro, la tero suferis fortegan renverson: multleŭga tereno iom post iom leviĝis kaj atingis la altecon de 500 futoj sur 10 kvadrataj leŭgoj. La tereno ondadis kvazaŭ marakvaj masoj blovataj de la tempesto, miloj da montetoj alterne leviĝis kaj enfalis; fine ekfaŭkis abismo je proksimume 3 leŭgoj, el kiu ŝprucis mireginde alten fumo, fajro, ruĝardaj ŝtonoj kaj cindroj. El tiu oscedanta abismo leviĝis ses montoj, inkluzive de la vulkano, kiun oni nomis Jorullo kaj kiu nun altas je 550 metroj super la malnova ebenaĵo. En la momento, kiam komenciĝis la terskuo, la du riveroj Kuitimba kaj Sankta Petro kontraŭfluis kaj inundis la tutan ebenaĵon, kiun hodiaŭ okupas la vulkano Jorullo; sed en la tereno, senĉese leviĝanta, ekfaŭkis alia profundegaĵo, kiu ambaŭ riverojn englutis. Tiuj riveroj poste reaperis okcidente en loko tre malproksima de siaj iamaj fluejoj. (Louis Figuier, La Tero antaŭ la diluvo, p. 370.)

[51] La hinda legendo pri la diluvo rakontas, laŭ la Vedoj, ke Bramo, transformiĝinte en fiŝon, sin turnis al la kompatema monarko Vaivaswata kaj diris: “Venis la momento, kiam pereos la Universo; baldaŭ ĉio ekzistanta sur la Tero estos detruita. Necesas, ke vi konstruu ŝipon kaj, enŝipiginte semojn de ĉiuj vegetaĵoj, vi ankaŭ enŝipiĝu. Atendu min, ĉar mi venos al vi, portante sur la kapo kornon, laŭ kiu vi rekonos min.” La sanktulo obeis: konstruis ŝipon, enŝipiĝis kaj ligis ĝin per tre fortika kablo al la korno de la fiŝo. La ŝipo estis trenata kun pleja rapideco dum multaj jaroj tra la tenebroj de terura tempesto kaj fine albordiĝis al la pinto de la monto Himawat (Himalajo). Bramo poste ordonis al Vaivaswata, ke li kreu ĉiujn estaĵojn kaj per ili loĝatigu la Teron.

Estas okulfrapa la analogio de tiu legendo kun la biblia rakonto de Noa. El Hindio, ĝi pasis al Egiptio same kiel multego da aliaj kredoj. Nu, ĉar la Vedaj libroj antaŭas tiun de Moseo, la rakonto pri la diluvo, kiu en tiuj troviĝas, ne povas esti kopio el ĉi tiu lasta. Verŝajne Moseo, kiu lernis la doktrinojn de la egiptaj pastroj, prenis de ili sian priskribon.

[52] La precesio de la ekvinoksoj estigas alian ŝanĝon, nome tiun de la pozicio de la zodiakaj signoj. Ĉar la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno en unu jaro, tial, laŭgrade kiel ĝi moviĝas, la Suno ĉiun monaton troviĝas antaŭ unu konstelacio. Ĉi tiuj nombras dek du, nome: Arieso, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj. Ili estas nomataj zodiakaj konstelacioj, aŭ signoj de la Zodiako, kaj formas cirklon sur la ebeno de la tergloba ekvatoro. Laŭ la naskiĝmonato de iu, oni diras, ke li naskiĝis sub tiu aŭ tiu alia signo, kaj de tio venas la Astrologiaj prognozoj. Sed, pro la precesio de la ekvinoksoj, okazas ke la monatoj jam ne respondas al la samaj konstelacioj. Iu naskiĝinta en la monato julio jam ne troviĝas sub la signo de Leono, sed de Kankro. Tiel falas la superstiĉa ideo pri la influo de l’ signoj. (Ĉap. V, n-ro 12.)

[53] La laŭgrada translokiĝo de la izotermaj linioj, kiun la Scienco agnoskas tiel pozitive kiel la translokiĝon de la maro, estas materia fakto apoganta tiun teorion.

[54] El inter la plej freŝaj faktoj, pruvantaj la translokiĝon de la maro, menciindas jenaj:

En la Gaskonia Golfo, inter la malnova Soulac kaj la Turo de Cordouan, kiam la maro estas kvieta videblas en la fundo pecoj de murego: tio estas restaĵoj de la antikva kaj granda urbo Noviomagus, kiun la ondoj invadis en 580. La rokmonto Cordouan, kiu tiam estis ligita al la marbordo, nun troviĝas malproksima je 12 kilometroj.

Sur la Manika Maro, ĉe la Havra marbordo, la akvo kun ĉiu tago invadas la teron kaj subfosas la klifojn de Sainte-Adresse, kiuj iom post iom disfalas. Je 2 kilometroj de la marbordo, inter Sainte-Adresse kaj la Kabo Hève, estas benko nomata Éclat, kiu iam estis seka kaj ligita al la firma tero. Malnovaj dokumentoj atestas, ke en tiu loko, super kiu oni hodiaŭ navigas, ekzistis la vilaĝo Saint-Denis-chef-de-Caux. La maro inundis la terenon en la dek-kvara jarcento kaj la preĝejo estis subakvigita en 1378. Laŭdire, ĉe bona vetero ĝiaj restaĵoj videblas en la marfundo.

Sur preskaŭ la tuta longo de la Nederlanda marbordo, la maro estas retenata de digoj, kiuj iam kaj iam rompiĝas. La malnova lago Flevo, kiu ligiĝis al la maro en 1225, hodiaŭ formas la golfon Zuyderzee.

Laŭ tio, la teritorio de Parizo kaj de la tuta Francio estos iam denove kovrita de la maro, kiel jam multfoje okazis laŭ la atesto de la geologiaj observoj. Tiam la montaraj regionoj formos insulojn, kiaj nun estas Ĵerzejo, Gernezejo kaj Anglio, kiuj iam estis ligitaj al la kontinento.

Oni navigos super regionoj, kiujn oni hodiaŭ traveturas fervoje; la ŝipoj albordiĝos ĉe Monmartro, ĉe la monto Valérien, ĉe la montetoj Saint-Cloud kaj Meudon; la boskoj kaj arbaroj, kiuj nun estas promenejoj, subakviĝos, ŝlimkovriĝos kaj loĝatiĝos per fiŝoj, kiuj anstataŭos la birdojn.

La biblia diluvo certe ne havis tiun kaŭzon, ĉar la inundo de la akvoj estis subita kaj ilia restado mallongdaŭra. Alie, tiu restado estus daŭrinta multajn jarmilojn kaj ankoraŭ nun ĝi daŭrus, sen ke la homoj tion konscius.

[55] La kometo de 1861 trapasis la orbiton de la Tero je dudekhora distanco de nia planedo, kiu do certe dronis en ĝia atmosfero, sed el tio rezultis nenia akcidento.

[56] En ties translacia movo ĉirkaŭ la Suno, la rapido de la Tero estas 400 leŭgoj en minuto. Ĉar ĝia cirkonferenco longas 9.000 leŭgojn, tial ĉiu punkto de la ekvatoro, dum ĝia rotacia movo ĉirkaŭ ĝia akso, trakuras 9.000 leŭgojn en 24 horoj, aŭ 6,3 leŭgojn en unu minuto.

[57] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[58] La ĉi-suba tabelo, prezentanta la analizon de kelkaj substancoj, montras, ke la malsameco inter ties proprecoj rezultas sole nur el la malsameco inter la proporcioj de la konsistaj elementoj. En rilato al 100 partoj:

  Karbono Hidrogeno Oksigeno Azoto
Kansukero 42,470 6,900 50,630
Vinber-sukero 36,710 6,780 56,510
Alkoholo 51,980 13,700 34,320
Oliva oleo 77,210 13,360 9,430
Nuksa oleo 79,774 10,570 9,122 0,534
Graso 78,996 11,700 9,304
Fibrino 53,360 7,021 19,685 19,934

[59] Revue Spirite, julio 1868, p. 201: “Elvolviĝo de la teorio pri la spontana generado”.

[60] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[61] La Universala Ekspozicio en 1867 prezentis antikvaĵojn el Meksikio, kiuj allasas nenian dubon pri la rilatoj, kiujn la popoloj de tiu lando tenadis kun la antikvaj egiptoj. S-ro Léon Méchedin, per noto alfiksita en la meksika templo ĉe la Ekspozicio, tiel sin esprimis:

“Ne konvenas antaŭtempe publikigi la malkovrojn faritajn, en rilato al la historio de l’ homo, de la freŝdata scienca ekspedicio de Meksikio. Nenio tamen malpermesas, ke la publiko jam nun eksciu, ke la esplorado pruvis la ekziston de granda nombro da urboj malaperintaj kun la tempo sed kiujn la pioĉo kaj la brulego povas eltiri el iliaj mortotukoj. La prifosoj ĉie elmetis tri tavolojn el civilizacioj, kiuj verŝajne havigas al la amerika mondo ian eksterordinaran antikvecon.” Tiel la Scienco ĉiutage malkonfirmas per faktoj la doktrinon, kiu limigas je 6000 jaroj la aperon de la homo sur la Tero kaj pretendas, ke li devenas de unu sola trunko.

[62] Malgraŭ la kruda eraro de tia kredo, tamen oni per ĝi ĉiam ankoraŭ lulas la infanojn, kvazaŭ temus pri sankta veraĵo. La edukistoj nur tremante riskas ian nekuraĝan interpreton. Kiel do voli, ke tio poste ne estigu nekredantojn?

[63] La hebrea vorto haadam, homo, de kiu devenis Adamo, kaj la vorto haadama, tero, havas saman radikon.

[64] Apud kelkaj paragrafoj troviĝas la laŭlitera traduko de la hebrea teksto, kiu, pli fidele esprimante la primitivan penson, pli klare reliefigas la alegorian sencon. – Noto de la tradukinto: Ĉar ni ĉi tie uzis la Esperantan tekston de la Malnova Testamento, kiun Zamenhof tradukis ĝuste el la hebrea originalo, tial ni opiniis nenecesa sekvi tiun zorgon de Kardec koncernantan la franclingvan tradukon de la Biblio. Ni nur konservis, apud la koncernaj esprimoj, la hebrelingvajn tekstojn.

[65] En la franclingva traduko de la Biblio estas la vorto paradis, kaj Kardec aldonis jenan noton: Paradizo, el la latina paradisus, deveninta de la greka: paradeisos, ĝardeno, fruktejo, fruktoĝardeno, loko priplantita per arboj. La hebrea vorto uzita en la Genezo estas hagan, kiu havas saman signifon.

[66] El la hebrea cherub, keroub, bovo, charab, plugi: anĝelo de la dua ðoro de la unua hierarkio, kiun oni figuris kun kvar flugiloj, kvar vizaĝoj kaj bovaj piedoj.

[67] Estas hodiaŭ plene rekonate, ke la hebrea vorto haadam ne estas propra nomo kaj signifas: la homoj entute, la homaro, kio disbatas la tutan konstruaĵon starigitan sur la personeco de Adamo.

[68] En neniu teksto estas specifite, ke la frukto estas pomo; tiun vorton oni trovas nur ĉe porinfanaj versioj. La vorto en la hebrea teksto estas peri, kiu havas samajn signifojn kiel en la franca, sen difino pri la specio, kaj povas esti prenita laŭ la sencoj materiala, morala, alegoria, krom ankaŭ propra aŭ figura. Ĉe la Izraelidoj, ne estas deviga interpreto; kiam iu vorto havas plurajn signifojn, ĉiu ĝin laŭvole komprenas, se nur lia interpreto ne kontraŭus la gramatikon. La vorto peri estas tradukita en la latinan per malum, kiu respondas tiel al pomo kiel ankaŭ al ĉiaspeca frukto. Ĝi devenas de la greka melon, participo de la verbo melo, interesi, prizorgi, altiri.

[69] Ĉu el tiu fakto oni konkludu, ke la mediumeco per glaso kun akvo estis konata al la Egiptoj? (Revue Spirite, de junio 1868, p. 161).

[70] La vorto nâhâsch ekzistis en la egipta lingvo kun la signifo nigrulo, verŝajne tial, ke la nigruloj estis dotitaj per sorĉpovo kaj divenpovo. Eble ankaŭ tial la asiri-devenaj sfinksoj havis la figuron de nigrulo.

[71] Ne estas nova ĉi tiu ideo. La Peyrère, klera teologo de la dek-sepa jarcento, en sia libro Preadamitas, verkita en la latina kaj publikigita en 1655, eltiris el la originala teksto mem de la Biblio, ŝanĝita de la tradukoj, la evidentan pruvon pri tio, ke la Tero estis loĝata antaŭ la veno de Adamo. Ĉi tiun opinion hodiaŭ konsentas multaj kleraj ekleziuloj.

[72] La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. V. – Revue Spirite; ekzemploj: decembro 1865, p. 370; aŭgusto 1865, p. 231.

[73] La esprimo psika fenomeno pli ekzakte vortigas la penson ol la esprimo spirita fenomeno pro tio, ke tiuj fenomenoj sidas sur la proprecoj kaj atributoj de la animo, aŭ pli ĝuste, sur la perispiritaj fluidoj, kiuj estas neapartigeblaj disde la animo. Tiu kvalitigo ilin pli intime rilatigas al la ordo de la naturaj faktoj regataj de leĝoj; oni povas do ilin akcepti kiel psikajn efikojn, sen akcepti ilin kiel miraklojn.

[74] Ekzemploj de Spiritoj, kiuj kredas ankoraŭ aparteni al ĉi tiu mondo: Revue Spirite, decembro 1859, p. 310; novembro 1864, p. 339; aprilo 1865, p. 117.

[75] Revue Spirite, julio 1859, p. 184. – La Libro de la Mediumoj, ĉap. VIII.

[76] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al la 16-a portugallingva eldono de 1973: “Kiel tekstas en la franca originalo. Ni prefere uzus la vorton vibroj, klare difinitan en la modernaj vortaroj kaj plene akceptatan en nia spiritisma literaturo”.

[77] Faktoj pri duobla vidado kaj somnambulisma klarvideco, raportitaj en la Revue Spirite: januaro 1858, p. 25; novembro 1858, p. 213; Julio 1861, p. 197; novembro 1865, p. 352.

[78] Okazoj de letargio kaj katalepsio: Revue Spirite: “Sinjorino Schwabenhaus”, septembro 1858, p. 255; – “La juna katalepsiulino de Ŝvabujo”, januaro 1866, p. 18.

[79] Oni tiel povas klarigi la viziojn de fratino Elmerich, kiu, raportante pri la tempo de la pasiono de la Kristo, asertas esti vidinta materialajn aferojn, kiuj neniam ekzistis krom en la libroj, kiujn ŝi legis; tiujn de S-rino Cantamille (Revue Spirite, aŭgusto 1866, p. 240) kaj parton de tiuj de Swedenborg.

[80] Vidu ĉi-sube la ĉap. XVI, “Teorio pri la antaŭscio”, n-roj 1, 2 kaj 3.

[81] Revue Spirite, junio 1866, p. 172; septembro 1866, p. 284; – La Libro de la Spiritoj, ĉap. VIII, n-ro 400.

[82] Ekzemploj: Revue Spirite: “Doktoro Cardon”, aŭgusto 1863, p. 251; – “La Korsika virino”, majo 1866, p. 134.

[83] Ekzemploj: Revue Spirite, februaro 1863, p. 64; aprilo 1865, p. 113; septembro 1865, p. 264.

[84] Ekzemploj de subitaj resanigoj raportitaj en la Revue Spirite: “La princo de Hohenlohe”, decembro 1866, p. 368; – “Jakobo”, oktobro kaj novembro 1866, p. 312 kaj 345; oktobro kaj novembro 1867, p. 306 kaj 339; – “Simonet”, aŭgusto 1867, p. 232; – “Caid Hassan”, oktobro 1867, p. 303; – “Parokestro Gassner”, novembro 1867, p. 331.

[85] La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VI kaj VII.

[86] Noto de la Eldonejo de Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono de 1973: “Tiam ankoraŭ ne estis konataj la longedaŭraj materiiĝoj, kiajn poste kontrolis William Crookes”.

[87] Same: “Laŭ la Biblio, tiu fakto okazis ĉe la familio de Tobija”. (Vidu “La Libro de Tobija”.)

[88] Ekzemploj de vaporecaj aŭ palpeblaj aperaĵoj kaj de ageneruloj: Revue Spirite, januaro 1858, p. 24; oktobro, p. 291; februaro 1859, p. 38; marto 1859, p. 80; januaro 1859, p. 11; novembro 1859, p. 303; aŭgusto 1859, p. 210; aprilo 1860, p. 117; majo 1860, p. 150; julio 1861, p. 199; aprilo 1866, p. 120; – “La Laboristo Marteno, prezentita al Ludoviko XVIII, kompletaj detaloj”, decembro 1866, p. 353.

[89] Ekzemploj de aperaĵoj de vivantaj personoj: Revue Spirite, decembro 1858, p. 329 kaj 331; februaro 1859, p. 41; aŭgusto 1859, p. 197; novembro 1860, p. 356.

[90] Oni devas akcepti kun ekstrema rezervo la rakontojn pri pure individuaj aperaĵoj, kiuj, en certaj okazoj, povus esti efiko de ia superekscitita imagemo kaj profitcela elpenso. Konvenas do skrupule pesi la cirkonstancojn, la honorindecon de la koncernata persono kaj krome lian eventuAllan intereson, ekspluati la kredemon de tro konfidemaj individuoj.

[91] Ekzemplo kaj teorio de la transfiguriĝo. Revue Spirite, marto 1859, p. 62. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VII.)

[92] Sur tia principo sidas la fenomeno de alporto, kiun, kvankam tre reala, konvenas akcepti nur kun ekstrema rezervo, ĉar ĝi estas unu el tiuj plej taŭgaj por imitado kaj ĵonglado. Oni devas preni en seriozan konsideron la nekontesteblan honorindecon de tiu, kiu ilin okazigas, lian absolutan malprofitemon, materiAllan kaj morAllan, kaj la kunhelpon de la akcesoraj cirkonstancoj. Gravas precipe sin gardi kontraŭ la tro granda facileco, kun kiu tiaj efikoj fariĝas, krom ankaŭ suspekti tiujn, kiuj tro ofte kaj, por tiel diri, laŭvole ripetiĝas; la prestidigitatoroj okazigas plej eksterordinarajn aferojn.

La levo de iu persono estas fakto ne malpli pozitiva sed eble multe pli malofta, ĉar malfacile imitebla. Estas al ĉiuj sciate, ke S-ro Home pli ol unu fojon leviĝis ĝis la plafono kaj rondiris en la ĉambro. Laŭdire Sankta Kuperteno havis tiun saman kapablon, sed tio ne sekvigas, ke la fakto estas pli mirakleca ĉe unu ol ĉe la alia.

[93] Ekzemploj de materiaj manifestiĝoj kaj de perturboj estigitaj de la Spiritoj: Revue Spirite, “La junulino de la panoramoj”, januaro 1858, p. 13; – “Fraŭlino Clairon”, februaro 1858, p. 44; – “Frapanta Spirito de Bergzabern” (kompleta raporto), majo, junio, julio 1858, p. 125, 153, 184; – “Dibbelsdorf”, aprilo 1858, p. 219; – “Panisto de Dieppe”, marto 1860, p. 76; – “Komercisto de Sankta Petersburgo”, aprilo 1860, p. 115; – “Strato de l’ Juglandarboj”, aŭgusto 1860, p. 236; – “Frapanta Spirito de Aube”, januaro 1861, p. 23; – Same, en la 16-a jarcento, januaro 1864, p. 32; – “Poitiers”, majo 1864, p. 156, kaj majo 1865, p. 134; – “Fratino Maria”, junio 1864, p. 185; – “Marsejlo”, aprilo 1865, p. 121; – “Fives”, aŭgusto 1865, p. 225; – “La musoj de Equihem”, februaro 1866, p. 55.

[94] La kapableco de certaj personoj por lingvoj, kiujn ili scias, ne farinte, por tiel diri, antaŭan lernadon, havas ne alian kaŭzon krom ia intuicia memoro pri tio, kion ili sciis en alia ekzistado. La ekzemplo de la poeto M. Mèry, raportita en la Revue Spirite de novembro 1864, p. 328, tion atestas. Estas evidente, ke, se M. Mèry estus mediumo dum sia juneco, li skribus en la latina tiel facile kiel en la franca, kaj oni tion rigardus kiel miregindaĵon.

[95] Okazoj de kuracado de obsedoj kaj posedoj: Revue Spirite, decembro 1863, p. 373; januaro 1864, p. 11; junio 1864, p. 168; januaro 1865, p. 5; junio 1865, p. 172; februaro 1868, p. 38; junio 1867, p. 174.

[96] Ĝuste unu tiaspeca epidemio antaŭ kelke da jaroj trafis la vilaĝon Morzine, en Savojo. Vidu la kompletan raporton pri tiu epidemio en la Revue Spirite de decembro 1862, p. 353; januaro, februaro, aprilo kaj majo 1863, p. 1, 33, 101, 133.

[97] Piscine en la franclingva teksto de la Evangelio, kaj Piscina en la portugallingva. – Noto de la trad.

[98] Vidu antaŭan noton. – Noto de la trad.

[99] Ne ĉiuj teologoj konsentas tiel absolutajn opiniojn pri la demona doktrino. Jen unu, de iu ekleziulo, kies valoron la pastraro ne povas kontesti. La sekvanta teksto troviĝas en la Konferencoj pri la religio, de Monsinjoro Freyssinous, episkopo de Hermopolis, 2-a volumo, p. 341 (Parizo, 1825):

“Se Jesuo faris siajn miraklojn per la povo de la demono, ĉi tiu do estus klopodinta por la detruo de sia regno kaj uzinta sian povon kontraŭ sin mem. Efektive, iu demono, kiu penus detrui la regnon de la malvirto por fondi tiun de la virto, ja estus ia stranga demono. Jen kial Jesuo, por rebati la absurdan akuzon de la Judoj, diris al ili: “Se mi estigas miregindaĵojn en la nomo de la demono, la demono estas dividita en si mem kaj sekve klopodas por sin mem detrui!”, respondo ja permesanta nenian replikon.

Ĝuste ĉi tiun argumenton la spiritistoj kontraŭmetas al tiuj, kiuj atribuas al la demono la bonajn konsilojn, al ili donitajn de la Spiritoj. La demono agus kiel profesia rabisto, kiu redonus ĉion, kion li rabis kaj klopodus, por ke la ceteraj rabistoj fariĝu honestaj personoj.

[100] Pruvo de tiu kutimo troviĝas en “La Agoj de la Apostoloj”, Ĉap. V, par. 5 kaj sekvantaj:

“Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn. Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis. Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis. Kaj Petro ŝin demandis... ktp. Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo.”

[101] Ĉi tiu fakto pruvas, ke kelkfoje la malkomponiĝo antaŭas la morton. En la monaðinejo Bona Paŝtisto, fondita en Tulono de pastro Marin, kapelano de la malliberejoj, kaj destinita por pentintaj pekulinoj, troviĝis juna virino, kiu elportis plej terurajn suferojn kun la trankvileco kaj sereneco de elaĉeta viktimo. Droninta en siaj doloroj, ŝi ŝajnis rideti al ĉiela vizio. Kiel Sankta Tereza, ŝi petis pri plua suferado, kvankam ŝiaj karnoj estis disŝiritaj kaj la gangreno jam trafis ŝiajn membrojn. Laŭ saĝa antaŭzorgo, la kuracistoj rekomendis entombigi la korpon tuj post la forpaso. Sed, stranga afero! Apenaŭ ŝi faris sian lastan spiron, tute ĉesis la malkomponiĝa proceso; malaperis la kadavraj haladzoj; ŝi restis elmetita por la preĝoj kaj respektega honorado de la komunumo.

[102] La lago Genezareto aŭ Tiberiado.

[103] Monto Tabor, sudokcidente de lago Tiberiado kaj 11 kilometrojn sudoriente de Nazareto, 561 metrojn alta.

[104] La sekvanta klarigo estas laŭteksta reprodukto de instruo, kiun Spirito donis pri la temo.

[105] Sur la supraĵo de la Suno ĉiam troviĝas fiksaj makuloj, kiuj akompanas ĝian rotacion kaj pro tio servas por determini la daŭron de tiu movo. Sed iafoje tiuj makuloj kreskas, laŭ nombro, amplekso kaj intenseco. Ĝuste tiam ekestas malfortiĝo de la sunaj lumo kaj varmo. Tiu kresko de la nombro de makuloj ŝajnas koincidi kun certaj astronomiaj fenomenoj kaj kun la relativa pozicio de iuj planedoj, kio rezultigas ilian periodan reaperon. Tre varias la daŭro de tiu obskureco; kelkfoje ne pli ol du aŭ tri horojn, sed en la jaro 535 okazis unu, kiu daŭris dek kvar monatojn.

[106] La nuntempaj, sennombraj okazoj de resanigoj, aperoj, posedoj, duobla vidado kaj aliaj, raportitaj en la Revue Spirite kaj memoritaj ĉi-supre, liveras, eĉ koncerne detalojn, tiel frapantan analogecon kun tiuj raportitaj en la Evangelio, ke la simileco de kaŭzoj kaj efikoj montriĝas evidenta. Oni tial sin demandas, kial unu sama fakto fontus nuntempe el natura kaŭzo kaj iam havus kaŭzon supernaturan; kaŭzo diabla ĉe unuj kaj dia ĉe aliaj. Se estus eble ĉi tie kontraŭmeti unujn al la aliaj, pli facila estus la komparo, sed tion ne permesas ilia nombro nek la elvolvoj, kiujn la pliparto postulas.

[107] Pri li parolas, cetere tre malmulte, nur la historiisto Flavio Jozefo.

[108] Ni ne parolas pri la mistero de la enkarniĝo, kiun ne koncernas nin ĉi tie pritrakti kaj kiun ni poste ekzamenos. – Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: Kardec ne povis dumvive plenumi ĉi tiun promeson, ĉar en la jaro sekvinta la publikigon de ĉi tiu verko li revenis en la Spiritan Patrolandon.

[109] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: ĉe la komunikiĝoj kaj fenomenoj aperintaj post la forpaso de Kardec, oni konkludis, ke efektive ne estis vana ŝajnigo, krom ankaŭ ne estis vana ŝajnigo fare de Jesuo, kiam li, post sia morto, eldiras jenajn vortojn, registritajn de Luko (24:39): – “Ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar Spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.”

[110] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: – Estis anatemitaj ne nur la apolinaristoj sed ankaŭ la kredantoj en la reenkarniĝo kaj tiuj, kiuj komunikiĝas kun la mortintoj.

[111] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono – Kardec antaŭsentis la forigon de la lingvaj baroj dudek jarojn antaŭ la apero de Esperanto, kiam Zamenhof havis nur sep jarojn. Tiu profetaĵo nun plenumiĝas antaŭ niaj okuloj ĉe la konstanta progreso de Esperanto.

[112] Ĉiuj doktrinoj, filozofiaj kaj politikaj, portas la nomon de sia fondinto. Oni diras: Moseismo, Kristanismo, Mahometismo, Budhismo, Kartezianismo, Fourierismo, Sansimonismo, ktp. La vorto Spiritismo, kontraŭe, memorigas neniun personon; ĝi enhavas ĝenerAllan ideon samtempe indikantan la karakteron kaj la multoblan fonton de la doktrino.

[113] Ĉi tiu esprimo: abomenindaĵo de dezerteco ne nur malhavas sencon sed ankaŭ ridindas. La traduko de Osterwald tekstas: “La abomenindaĵo, kiu kaŭzas dezertecon”, kio estas tre malsama. Tiel la senco fariĝas perfekte klara, ĉar oni komprenas, ke la abomenindaĵoj devas kuntreni la dezertecon, kiel punon. Kiam, diras Jesuo, la abomenindaĵo venos en la sanktan lokon, tiam ankaŭ tien venos la dezerteco, kaj tio estos signo, ke la tempoj estas proksimaj.

[114] Ekstrato el du komunikaĵoj donitaj en la Pariza Societo kaj publikigitaj en la Revue Spirite de oktobro 1868, p. 313. Ili estas la korolario de tiuj de Galileo, prezentitaj en la Ĉapitro VI, kaj ia kompletigaĵo al la Ĉapitro IX pri la transformiĝoj de la globo.

[115] La terura epidemio, kiu, de 1866 ĝis 1868, disfalĉis la popolon de Maŭricio, estis antaŭirita de tiel eksterordinara kaj tiel abunda pluvo da fAllantaj steloj, en novembro 1866, ke ĝi timegigis la loĝantojn de tiu insulo. Ekde tiu momento, la malsano, kiu de antaŭ kelke da monatoj tre benigne disvastiĝis, aliiĝis en vere detruantan malfeliĉegon. Tio estis senduba surĉiela signo, kaj eble ĉi-sence oni devas kompreni la esprimon – steloj fAllantaj el la ĉielo, pri kiu parolas la Evangelio, kiel unu el la signoj de l’ tempoj (Detalaj informoj pri la Maŭricia epidemio: Revue Spirite, julio 1867, p. 208, novembro 1868, p.321).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.