La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – La Scienco liveris la ŝlosilon de la mirakloj, kiuj pli aparte fontas el la materia elemento, aŭ ilin klarigante, aŭ demonstrante ilian neeblecon per la leĝoj regantaj la materion.
Sed la fenomenoj, en kiuj superregas la spirita elemento kaj kiuj ne povas esti klarigataj sole nur per la leĝoj de la materio, ne trafeblas por la esploroj de la Scienco. Jen kial ili, pli ol la ceteraj, prezentas la ŝajnajn karakterojn de tio mirakleca.
Troveblas do nur en la leĝoj, regantaj la spiritan vivon, la ŝlosilo de tiaspecaj mirakloj.
2. – La kosma universa fluido, kiel jam demonstrite, estas la elementa primitiva materio, kies modifoj kaj transformiĝoj konsistigas la sennombran diversecon de la korpoj en la Naturo. (Ĉap. X.) Kiel universa elementa principo, ĝi prezentas du distingiĝajn statojn: tiun de etereco aŭ senpezeco, kiun oni povas rigardi kiel la primitivan normAllan staton, kaj tiun de materieco aŭ pezeco, kiu sekvas la unuan. La transiĝa punkto troviĝas tie, kie la fluido transformiĝas en palpeblan materion.
Sed eĉ tie ne estas abrupta transiĝo, ĉar oni povas rigardi niajn senpezajn fluidojn kiel interan staton inter tiuj du ekstremaj.
(Ĉap. IV, n-roj 10 kaj sekvantaj.)
Ĉiu el ambaŭ statoj necese estigas specialajn fenomenojn: al la dua apartenas tiuj de la videbla mondo, kaj al la unua tiuj de la nevidebla mondo. Unuj, nomataj materiaj fenomenoj, troviĝas en la kadro de la ĝustedira Scienco; la aliaj, kvalitigitaj kiel spiritaj, aŭ psikaj fenomenoj, pro tio, ke ili speciale ligiĝas al la ekzisto de la Spiritoj, troviĝas en la sfero de kompetenteco de Spiritismo. Sed ĉar estas senĉesa kontakto inter la vivo spirita kaj la korpa vivo, tial la fenomenoj de ambaŭ klasoj ofte okazas samtempe. Dum la enkarniĝa stato, la homo povas percepti nur tiujn psikajn fenomenojn, kiuj ligiĝas al la korpa vivo; tiuj ekskluzive apartenantaj al la spirita sfero estas netrafeblaj por la materiaj sentumoj kaj povas esti perceptataj nur en la spirita stato[73].
3. – En la etereca stato, la kosma fluido ne estas unuforma; ne ĉesante esti etereca, ĝi suferas modifojn tiel diversajn laŭ aliaj specoj kaj eble pli multenombrajn ol en la stato de palpebla materio. Tiuj modifoj konsistigas malsamajn fluidojn, kiuj, kvankam devenantaj de la sama principo, estas dotitaj per specialaj proprecoj kaj okazigas la fenomenojn proprajn al la nevidebla mondo. Ĉar ĉio estas relativa, tiuj fluidoj havas por la Spiritoj, kiuj ankaŭ estas fluidecaj, aspekton tiel materian, kiel la palpeblaj objektoj por la enkarnuloj, kaj do estas por ili, kio por ni estas la substancoj de la surtera mondo. Ili prilaboras tiujn fluidojn kaj ilin kombinas por estigi difinitajn efikojn, kiel la homoj faras kun siaj materialoj, kvankam per malsamaj procedoj.
Sed tie, same kiel sur ĉi tiu mondo, nur la pli kleraj Spiritoj scias kompreni la rolon de la konsistaj elementoj de sia mondo. La malkleruloj de la nevidebla mondo estas tiel nekapablaj klarigi al si la fenomenojn, kiujn ili atestas kaj por kiuj ili ofte kunhelpas, kiel la surteraj malkleruloj por klarigi tiel la efikojn de la lumo aŭ de la elektro, kiel ankaŭ la manieron kiel ili vidas kaj aŭdas.
4. – La fluidecaj elementoj de la spirita mondo ne trafeblas por niaj analizaj instrumentoj nek por la perceptado de niaj sensoj, sentivaj por la palpebla, ne por la etereca materio. Estas iuj, apartenantaj al medio tiele diferenca de la nia, ke pri ili ni povas fari al ni ideon nur per komparoj, ja tiel neperfektaj kiel tiuj, per kiuj denaska blindulo provas fari al si ideon pri la teorio de la koloroj.
Sed inter tiuj fluidoj kelkaj estas intime ligitaj al la korpa vivo kaj, pro tio, iel apartenas al la surtera medio. Manke de rekta observado, oni povas rimarki iliajn efikojn same kiel oni rimarkas tiujn de la magneta fluido, kiun oni neniam vidis, kaj oni same povas akiri pri ilia naturo iel ekzaktajn sciojn. Tiu studo estas esenca, ĉar ĝi liveras la ŝlosilon de amaso da fenomenoj neklarigeblaj sole nur per la leĝoj de la materio.
5. – La deirpunkto de la universa fluido estas ĝia absoluta pureco, pri kiu nenio povas doni al ni ian ideon; la kontraŭa punkto estas ĝia transformiĝo en palpeblan materion.
Inter tiuj du ekstremoj estas sennombraj transformiĝoj, pli aŭ malpli proksimaj de unu aŭ de la alia. La fluidoj pli najbaraj al materieco, sekve malpli puraj, konsistigas tion, kion oni povas nomi spirita surtera atmosfero. Ĝuste en ĉi tiu medio, kie ankaŭ troviĝas diversaj gradoj de pureco, la enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj Spiritoj ĉerpas la elementojn necesajn al la ekonomio de sia ekzistado. Tiuj fluidoj, kiel ajn subtilaj kaj nepalpeblaj ili estas por ni, ankoraŭ estas krudnaturaj kompare kun la eterecaj fluidoj de la superaj regionoj.
Same okazas sur la supraĵo de ĉiuj mondoj, rezerve de la diferencoj laŭ konsisto kaj de la vivdonaj kondiĉoj propraj al ĉiu el ili. Ju malpli materia estas la vivo sur ili, des malpli la spiritaj fluidoj afinas al la ĝustasenca materio.
La kvalifiko spiritaj fluidoj ne estas rigore ĝusta, ĉar efektive ĉiam temas pri materio, pli aŭ malpli kvintesenca.
Reale spirita estas nur la animo aŭ inteligenta principo. Oni ilin tiel nomas nur por komparo kaj, ĉefe, pro ilia afineco al la Spiritoj. Oni povas diri, ke ili konsistigas la materion de la spirita mondo, kaj ja tial ili estas nomataj spiritaj fluidoj.
6. – Kiu cetere konas la intiman konsiston de la palpebla materio? Ĝi eble estas kompakta nur rilate al niaj sensoj, kion ja pruvus la facileco, kun kiu ĝin trairas la spiritaj fluidoj kaj la Spiritoj, kontraŭ kiuj ĝi ne pli obstaklas ol kiel la travideblaj korpoj kontraŭ la lumo.
Ĉar ĝi havas kiel primitivan elementon la eterecan kosman fluidon, la palpebla materio, malagregiĝante, certe povas reveni al la etereca stato, same kiel la diamanto, la plej dura el ĉiuj korpoj, povas volatiliĝi en nepalpeblan gason.
Efektive, la solidiĝo de la materio estas nenio alia, krom transiĝa stato de la universa fluido, kiu povas reveni al sia primitiva stato, kiam ĉesas ekzisti la kondiĉoj de kohereco.
Kiu ja scias, ĉu, en stato de palpebleco, la materio ne akceptas iaspecan eterecon, kiu al ĝi donus apartajn proprecojn?
Certaj fenomenoj, kiuj ŝajnas aŭtentaj, supozigas pri tio.
Ni ankoraŭ staras ĉe la sojlo de la nevidebla mondo, kaj la estonteco sendube rezervas al ni la konadon de novaj leĝoj, kiuj al ni permesos kompreni tion, kio ankoraŭ kuŝas en la regiono de l’ mistero.
7. – La perispirito, aŭ fluideca korpo de la Spiritoj, estas unu el la plej gravaj produktoj de la kosma fluido; ĝi estas ia kondensiĝo de tiu fluido ĉirkaŭ iu inteligenta fokuso aŭ animo.
Ni vidis, ke la karna korpo ankaŭ havas sian principon en tiu sama fluido, kondensiĝinta kaj transformiĝinta en palpeblan materion. Ĉe la perispirito, la molekula transformiĝo malsame fariĝas, ĉar la fluido konservas sian malpezecon kaj siajn eterecajn kvalitojn. La perispirita korpo kaj la karna korpo havas do sian originon en la sama primitiva elemento; ambaŭ konsistas el materio, kvankam en du malsamaj statoj.
8. – La Spiritoj elprenas sian perispiriton el la medio, en kiu ili troviĝas, tio estas, tiun envolvaĵon ili formas el la ĉirkaŭaj fluidoj, kaj el tio rezultas, ke la konsistaj elementoj de la perispirito certe varias laŭ la mondoj. Se, kiel akceptate, Jupitero estas mondo tre progresinta, kompare kun la Tero, en kiu la korpa vivo ne prezentas tian materiecon, kiel la nia, la tieaj perispiritaj envolvaĵoj devas esti el naturo multe pli kvintesenca ol sur la Tero. Nu, kiel ni ne povus vivi sur tiu mondo kun nia karna korpo, tiel same niaj Spiritoj ne povus tien eniri kun sia surtera perispirito. Foririnte de la Tero, la Spirito tie forlasas sian fluidecan envolvaĵon kaj surmetas alian konforman al la mondo, kien li devas iri.
9. – La naturo de la fluideca envolvaĵo ĉiam havas rilaton kun la grado de morala progreso de la Spirito. La malsuperaj Spiritoj ne povas laŭplaĉe ŝanĝi ĝin kaj sekve ne povas laŭvole transportiĝi de unu mondo al alia. Estas unuj, kies fluideca envolvaĵo, kvankam etereca kaj senpeza rilate al la palpebla materio, tamen ankoraŭ estas tro peza, se ni tiel povas diri, en rilato al la spirita mondo, por al ili permesi la eliron el sia medio. Al tiu klaso oni devas alkalkuli tiujn, kies perispirito estas tiel maldelikata, ke ili ĝin konfuzas kun sia karna korpo kaj kredas, pro tio, ke ili ankoraŭ vivas. Tiaj Spiritoj, kies nombro estas granda, restas sur la supraĵo de la Tero same kiel la enkarnuloj, kredante, ke ili plenumas siajn surterajn okupojn. Aliaj, kvankam iom pli liberiĝintaj de la materio, tiaj ankoraŭ ne sufiĉe estas, por altiĝi super la surteraj regionoj[74]. La superaj Spiritoj, kontraŭe, povas veni en la malsuperajn mondojn kaj eĉ tie enkarniĝi. El la konsistaj elementoj de la mondo, kien ili eniras, ili ĉerpas la materialojn de la fluideca aŭ karna envolvaĵo konforma al la medio, en kiu ili troviĝas. Ili agas kiel la grandsinjoro, kiu demetas siajn belajn vestojn por provizore surmeti la plebanan kitelon, tamen ne ĉesante pro tio esti grandsinjoro.
Ja tiel Spiritoj plej altrangaj povas manifestiĝi al la surteraj loĝantoj aŭ misiocele enkarniĝi inter ili. Tiaj Spiritoj portas kun si ne la envolvaĵon sed la intuician memoron pri la regionoj, de kiuj ili venas kaj kiujn ili vidas per la penso. Ili estas vidantoj inter blinduloj.
10. – La tavolo da spiritaj fluidoj ĉirkaŭanta la Teron povas esti komparata kun la malsupraj tavoloj de la atmosfero, pli pezaj, pli densaj, malpli puraj ol la supraj tavoloj. Tiuj fluidoj ne estas homogenaj; ili prezentas ian miksaĵon de diverskvalitaj molekuloj, inter kiuj nepre troviĝas la elementaj molekuloj, formantaj ties bazon sed pli aŭ malpli aliiĝintaj. La efikoj estigataj de tiuj fluidoj estos proporciaj al la sumo de la puraj partoj, kiujn ili entenas. Tia estas, por komparo, la alkoholo rektifikita aŭ miksita, en malsamaj proporcioj, kun akvo aŭ kun aliaj substancoj: ĝia specifa pezo kreskas efike de tia miksado, dum samtempe malkreskas ĝiaj forto kaj bruliveco, kvankam en la tutaĵo ĉiam ankoraŭ estas pura alkoholo.
La Spiritoj, devantaj vivi en tiu medio, en ĝi ĉerpas sian perispiriton; sed laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli elpurigita, lia perispirito formiĝas el la pli puraj aŭ el la pli maldelikataj partoj de la fluido propra al la mondo, en kiu li enkarniĝas. La Spirito tie estigas, kaj ni tiel nin esprimas ĉiam por komparo, ne por identigo, la efikon de ia kemia reakciilo, kiu altiras al si tiujn molekulojn asimileblajn pro sia naturo.
El tio rezultas ĉi tiu grava fakto: la konsisto de la perispirito ne estas egala ĉe ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, loĝantaj la Teron aŭ la spacon ĉirkaŭan al ĝi. Ne same okazas kun la karna korpo, kiu, kiel jam montrite, konsistas el samaj elementoj, kiel ajn supera aŭ malsupera estus la Spirito. Tial, ĉe ĉiuj la efikoj estigataj de la korpo estas la samaj, la bezonoj estas similaj, dum ili inter si diferencas en ĉio rilata al la perispirito.
El tio ankoraŭ rezultas, ke: la perispirita envolvaĵo de la Spirito aliiĝas kun lia morala progreso en ĉiu enkarniĝo, kvankam li enkarniĝas en la sama medio; ke la superaj Spiritoj, escepte enkarniĝante por misio en iu malsupera mondo, havas perispiriton malpli krudan ol tiu de la indiĝenoj de tiu mondo.
11. – La medio ĉiam troviĝas en rilato kun la estaĵoj, kiuj devas vivi en ĝi; la fiŝoj, en la akvo; la teraj estaĵoj, en la aero; la spiritaj estaĵoj, en la spirita aŭ etereca fluido, eĉ se ili estas sur la Tero. La etereca fluido rilatas al la bezonoj de la Spirito, kiel la atmosfero al la bezonoj de la enkarnuloj. Nu, kiel la fiŝoj ne povas vivi en la aero, kaj la teraj bestoj ne povas vivi en atmosfero tre maldensa por iliaj pulmoj, tiel ankaŭ la malsuperaj Spiritoj ne povas elporti la brilon kaj la impreson de la pli eterecaj fluidoj. Ili tie ne mortus, ĉar Spirito ne mortas, sed ia instinkta forto tenas ilin malproksime de tie, same kiel oni malproksimiĝas de tro arda flamo aŭ de tro hela lumo. Jen kial ili ne povas eliri el la medio konforma al sia naturo; por ŝanĝi la lokon, ili antaŭe devas ŝanĝi sian naturon, seniĝi je la materiaj instinktoj, kiuj ilin retenas en la materiaj medioj; unuvorte, ili devas elpuriĝi kaj morale transformiĝi. Tiam ili laŭgrade identiĝas kun pli elpurigita medio, kiu al ili fariĝas ia bezono, ia neceso, same kiel la okuloj de iu, longe vivinta en mallumo, apenaŭ senteble kutimiĝas al la taglumo kaj al la sunhelo.
12. – Tiel ĉio sin interligas, ĉio sin interĉenas en la Universo; ĉio estas submetita al la granda kaj harmonia leĝo de unueco, de la plej kompakta materieco ĝis la plej pura spiriteco. La Tero estas kiel vazo, el kie eliĝas densa fumo, kiu klariĝas laŭmezure kiel ĝi altiĝas kaj kies maldensaj partoj perdiĝas en la senlima spaco.
La dia povo brilegas en ĉiuj partoj de tiu grandioza tutaĵo, kaj oni tamen volas, ke por pli bone pruvi sian povon, Dio, ne kontenta pri sia faritaĵo, venu rompi tiun harmonion! ke li malaltiĝu al la rolo de magiisto, estigante infanecajn efikojn indajn je prestidigitatoro! Kaj oni, krom tio, kuraĝas starigi Satanon mem kiel lian rivalon pri lerteco! Vere, oni neniam pleje malaltigis la dian majeston, kaj oni miras la kreskadon de nekredemo!
Vi pravas, dirante: “Foriĝas la fido!”, sed ja foriĝas la fido je ĉio ofendanta la komunan saĝon kaj la racion; la fido egala al tiu, kiu iam igis la homojn diri: “La dioj foriĝas!” Sed la fido je seriozaj aferoj, la fido je Dio kaj je la senmorteco, tiu fido estas ĉiam vigla en la homa koro, kaj kvankam ĝi estis sufokita sub la infanecaj historioj, per kiuj oni ĝin superŝarĝis, ĝi tamen releviĝos pli forta se ĝi nur estos liberigita, same kiel premita planto releviĝas se ĝi nur revidas la Sunon!
Jes, ĉio estas miraklo en la Naturo, ĉar ĉio estas admirinda kaj atestas la dian saĝon! Tiuj mirakloj montriĝas al la tuta mondo, al ĉiuj, kiuj havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, kaj ne profite al nur kelkaj! Ne! ne estas mirakloj en la senco, kiun oni ordinare ligas al tiu vorto, ĉar ĉio rezultas el la eternaj, ja perfektaj leĝoj de la kreado.
Agado de la Spiritoj sur la fluidojn.
13. – La spiritaj fluidoj, kiuj prezentas unu el la statoj de la kosma universa fluido, estas ĝustadire la atmosfero de la spiritaj estaĵoj; la elemento, kie ili ĉerpas la materialojn, sur kiujn ili agas; la medio, kie okazas tiuj specialaj fenomenoj, percepteblaj por la vidado kaj la aŭdado de la Spirito, sed ne trafeblaj por la karnaj sensoj, sentivaj nur al la palpebla materio; la medio kie estiĝas la lumo propra al la spirita mondo, kiu diferencas de la ordinara lumo pro sia kaŭzo kaj siaj efikoj; fine la transigilo de la penso, same kiel la aero estas la transigilo de la sono.
14. – La Spiritoj agas sur la spiritajn fluidojn, ne ilin manipulante kiel la homoj manipulas la gasojn, sed uzante la penson kaj la volon. La penso kaj la volo estas por la Spiritoj tio sama, kiel la mano por la homo. Per la penso ili komunikas al tiuj fluidoj tian aŭ alian direkton; ilin aglomeras, kombinas aŭ disigas; estigas tutaĵojn kun difinita aspekto, formo kaj koloro; ŝanĝas iliajn proprecojn, same kiel kemiisto ŝanĝas tiujn de la gasoj aŭ de aliaj korpoj, ilin kombinante laŭ certaj leĝoj. Tio estas la granda laborejo aŭ laboratorio de la spirita vivo.
Kelkfoje tiuj transformiĝoj rezultas el ia intenco; ofte ili estas la rezultato de senkonscia penso. Sufiĉas al la Spirito pensi ion, por ke ĝi ekestu, same kiel sufiĉas kanti arion, ke ĉi tiu resonu en la atmosfero.
Ja tiel, ekzemple, iu Spirito videbliĝas al enkarnulo, dotita per la psika vidado, kun la aspekto, kiun li havis dumvive en la tempo, kiam oni lin konis, eĉ se li poste spertis plurajn enkarniĝojn. Li prezentiĝas kun la vestoj, la eksteraj signoj – kriplaĵoj, cikatroj, stumpoj, ktp – kiujn li tiam havis; senkapigito sin montros sen la kapo. Tio tute ne signifas, ke li konservis tian ŝajnon, ĉar kiel Spirito li estas nek lama, nek brakstumpa, nek unuokula, nek senkapigita; sed ĉar lia penso revenas al la tempo, kiam li tia estis, tuj lia perispirito alprenas la koncernan ŝajnon, kiun li same tuje delasas kun la ĉeso de la ĉi-rilata pensado. Se do li foje estis nigra kaj alifoje estis blanka, li sin prezentos kiel nigrulo aŭ kiel blankulo laŭ tiu enkarniĝo, kiun celas lia elvoko kaj al kiu lin venigos lia penso.
Per analoga efiko, la penso de la Spirito fluidece kreas la objektojn, kiujn li kutime uzadis; avarulo flegados oron per la manoj, militisto portos siajn armilojn kaj sian uniformon, fumanto sian pipon, terkulturisto sian plugilon kaj siajn brutojn, maljunulino sian ŝpinbastonon. Por la Spirito, kiu mem ankaŭ estas fluideca, tiuj fluidecaj objektoj estas tiel realaj, kiel ili estis, en la materia stato, por vivanta homo; sed pro la fakto mem, ke ili estas kreaĵoj de la penso, ilia ekzisto estas tiel pasema kiel la penso[75].
15. – Ĉar la fluidoj estas la transigilo de la penso, ĉi tiu agas sur la fluidojn tiel same, kiel la sono sur la aeron; ili transsendas al ni la penson tiel same kiel la aero al ni transsendas la sonon. Oni povas do diri, konforme al la pura vero, ke en tiuj fluidoj estas ondoj kaj radioj da pensoj, kiuj senkonfuze kruciĝas, tiel same kiel en la aero estas ondoj kaj radioj[76] sonoraj.
Ankoraŭ pli: Kreante fluidecajn imagojn, la penso rebildiĝas en la perispirita envolvaĵo kvazaŭ en spegulo; tie ĝi korpiĝas kaj iel fotografiĝas. Al iu venas la penso murdi alian homon: kiel ajn inerta restas lia materia korpo, tamen lia fluideca korpo estas ekscitata de la penso, kies ĉiujn nuancojn ĝi rebildigas, kaj fluidece efektivigas la geston, la agon, kiun li intencas plenumi. La penso kreas la imagon de la viktimo, kaj la tuta sceno estas pentrita, kvazaŭ en bildo, tia, kia ĝi elvolviĝas en lia spirito.
Estas ja tiamaniere, ke la plej sekretaj movoj de la animo resonas en la fluideca envolvaĵo; ke iu animo povas legi en alia animo kvazaŭ en libro kaj vidi, kion al la korpaj okuloj ne eblas percepti. Sed, vidante la intencon, la animo povas antaŭsenti la efektiviĝon de la rezultonta ago, sed la tempon de ties plenumo ĝi ne povas antaŭdifini, ties detalojn ĝi ne povas precizigi, eĉ ne certigi, ke ĝi okazos, ĉar postaj cirkonstancoj povas aliigi la starigitajn planojn kaj ŝanĝi la dispoziciojn.
Ĝi ne povas vidi tion, kio ankoraŭ ne ekzistas en alies penso; kion ĝi vidas, tio estas la kutima zorgo de aliulo, ties deziroj, ties projektoj, ties bonaj aŭ malbonaj decidoj.
16. – La agado de la Spirito sur la spiritajn fluidojn havas gravajn kaj rektajn sekvojn por la enkarnuloj. Ĉar tiuj fluidoj estas la transigilo de la penso, kaj ĉar ĉi tiu povas modifi iliajn proprecojn, tial estas evidente, ke ili sorbiĝas de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiuj ilin vibrigas, kaj aliiĝas de la pureco aŭ malpureco de la sentoj. La malbonaj pensoj difektas la spiritajn fluidojn, tiel same kiel la malsanigaj miasmoj difektas la spireblan aeron. La fluidoj ĉirkaŭantaj la malbonajn Spiritojn, aŭ kiujn tiaj Spiritoj elĵetas, estas do difektitaj, dum tiuj ricevantaj la influon de la bonaj Spiritoj estas tiel puraj kiel ebligas ties grado de morala perfekteco.
17. – Estus neeble fari nombradon aŭ klasadon de la bonaj kaj malbonaj fluidoj, nek specifi iliajn respektivajn kvalitojn pro tio, ke ili tiel multe diversas kiel la pensoj.
La fluidoj ne havas proprajn kvalitojn sed nur tiujn, kiujn ili akiras en la medio kie ili ellaboriĝas; ili aliiĝas pro la efluvoj de tiu medio, same kiel la aero pro la elspiraĵoj, la akvo pro la salo de la tavoloj, kiujn ĝi trafluas. Konforme al la cirkonstancoj, ĝiaj kvalitoj, same kiel tiuj de la akvo kaj de la aero, estas nedaŭraj aŭ konstantaj, kio faras la fluidojn tre speciale taŭgaj por la estigo de tiaj aŭ aliaj efikoj.
La fluidoj ankaŭ malhavas apartajn nomojn. Kiel la odoroj, ili estas nomataj laŭ siaj proprecoj, siaj efikoj kaj siaj originaj tipoj. En rilato morala, ili estas stampitaj per la sentoj de malamo, envio, ĵaluzo, orgojlo, egoismo, violento, hipokriteco, boneco, bonvolemo, amo, karitato, dolĉeco, ktp; en rilato fizika ili estas ekscitaj, kvietigaj, penetremaj, adstringaj, iritaj, mildigaj, dormigaj, narkotaj, toksaj, revigligaj, elĵetaj; ili fariĝas fortoj de transsendo, de propulsado, ktp. La bildo de la fluidoj estus do la bildo de ĉiuj pasioj, de la virtoj kaj malvirtoj de la homaro, kaj de la proprecoj de la materio respondaj al la efikoj, kiujn ili estigas.
18. – Estante enkarniĝintaj Spiritoj, la homoj partoprenas en la spirita vivo, ĉar tian vivon ili vivas, tiel same kiel la korpan vivon: ĉefe dum la dormo kaj multfoje dum la maldorma stato. Enkarniĝinte, la Spirito konservas, kun ties propraj kvalitoj, sian perispiriton, kiu, kiel sciate, ne estas ĉirkaŭita de la korpo sed disradias ronde ĉirkaŭ ĝi kaj ĝin envolvas kvazaŭ en ia fluideca atmosfero.
Pro sia intima kuniĝo kun la korpo, la perispirito ludas ĉefinfluan rolon en la organismo. Pro sia ekspansiivo, ĝi metas la Spiriton en pli rekta rilato tiel kun la liberaj Spiritoj kiel ankaŭ kun tiuj enkarniĝintaj.
La penso de la enkarniĝinta Spirito agas sur la spiritajn fluidojn tiel same, kiel la penso de la elkarniĝintoj, kaj transsendiĝas de Spirito al Spirito per la samaj vojoj, kaj, konforme al tio, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, ĝi purigas aŭ difektas la ĉirkaŭajn fluidojn.
Se la ĉirkaŭaj fluidoj ŝanĝiĝas pro la pensoj elsenditaj de la Spirito, lia perispirita envolvaĵo, kiu estas konsista parto de lia memo kaj kiu rekte kaj konstante ricevas la impreson de liaj pensoj, des pli devas porti la stampon de ties bonaj aŭ malbonaj kvalitoj. La fluidoj difektitaj de la efluvoj de la malbonaj Spiritoj povas puriĝi per la forigo de ĉi tiuj, sed iliaj perispiritoj ĉiam restos tiaj samaj, dum la Spirito ne sin mem aliigos.
Ĉar la perispirito de la enkarnuloj havas saman naturon kiel tiu de la spiritaj fluidoj, ĝi ilin facile asimilas, kiel spongo sorbiĝas de ia likvaĵo. Tiuj fluidoj agas sur la perispiriton des pli rekte, ju pli, pro sia ekspansiivo kaj disradiado, la perispirito kun ili konfuziĝas.
Tiuj fluidoj agas sur la perispiriton, kiu siavice reagas sur la materian organismon, al kiu ĝi sin ligas per molekula kontakto. Se la efluvoj havas bonan naturon, la korpo ricevas bonefikan impreson; se ilia naturo estas malbona, la impreso efikas penige; se konstantaj kaj energiaj, la malbonaj efluvoj povas estigi fizikajn malordojn: ne alia estas la kaŭzo de certaj malsanoj.
La medioj kie svarmas la malbonaj Spiritoj estas do saturitaj de malbonaj fluidoj, kiujn oni sorbas per ĉiuj perispiritaj poroj, same kiel oni sorbas la pestajn miasmojn per la poroj de la korpo.
19. – Tiel estas klarigataj la efikoj, kiuj estiĝas en la kunvenejoj. Kunvenantaro estas ia fokuso de disradiado de diversaj pensoj, kvazaŭ ia orkestro, ia koruso da pensoj, kie ĉiu elsendas sian noton. El tio rezultas abundo da fluidecaj fluoj kaj efluvoj, kies impreson ĉiu ricevas per la spirita senso, same kiel en muzika koruso ĉiu ricevas la sonan impreson per la aŭdado.
Sed kiel ekzistas sonradioj harmoniaj aŭ disonancaj, tiel same estas pensoj harmoniaj aŭ malakordaj. Se la tuto estas harmonia, la impreso estas agrabla; se malharmonia, la impreso estas ĉagrena. Nu, por tio ne nepre necesas, ke la penso estu vortigata: tute egale, ĉu ĉi tiu estas esprimata, aŭ ne, la disradiado ĉiam ankoraŭ ekzistas.
En tio kuŝas la kaŭzo de la plezuro, kiun oni spertas en simpatia kunveno, animata de bonaj kaj bonvolemaj pensoj; en ĝi regas kvazaŭ ia salubra morala atmosfero, en kiu oni komforte spiras; el ĝi oni eliras renovigita, ĉar oni saturiĝis per sanigaj fluidecaj efluvoj. Sed se tie enmiksiĝas iuj malbonaj pensoj, ili estigas la efikon de glacia aerfluo en varmeta medio, aŭ de malĝusta noto en koncerto. Ankaŭ tiel estas klarigata la angoro, la nedifinebla misfarto, kiun oni spertas en malsimpatia kunveno, kie malbonvolaj pensoj estigas kvazaŭajn fluojn da naŭza aero.
20. – La penso do estigas ian specon de fizika efiko, kiu reagas sur la morAllan staton, kaj ĉi tion nur Spiritismo povas komprenebligi. La homo ĝin instinkte sentas, ĉar li serĉas la kunvenojn homogenajn kaj simpatiajn, pri kiuj li scias, ke li tie povos ĉerpi novajn moralajn fortojn, kaj oni povas diri, ke en tiuj kunvenoj li kompensas al si la fluidecajn perdojn, kiujn li ĉiutage suferas pro la disradiado de la penso, same kiel li kompensas per la nutraĵoj la perdojn de la materia korpo. Tiel okazas, ĉar efektive la penso estas elsendo kaŭzanta reAllan perdon ĉe la spiritaj fluidoj kaj, sekve, ĉe la materiaj fluidoj, en tia maniero, ke la homo bezonas refreŝiĝi per la efluvoj, kiujn li ricevas de ekstere.
Kiam oni diras, ke kuracisto resanigas sian pacienton per bonaj paroloj, oni esprimas absolutan veron, ĉar bonvola penso kunportas rebonigajn fluidojn, kiuj agas tiel sur la fizikan kiel ankaŭ sur la morAllan staton.
21. – Sen ia dubo, oni diras, estas eble eviti tiujn homojn, pri kiuj oni ja scias, ke ili estas malbonintencaj, sed kiel evitigi al si la influon de la malicaj Spiritoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ ni kaj ĉien enŝoviĝas nevidate?
La rimedo estas tre simpla, ĉar ĝi dependas de la volo de la homo mem, kiu portas kun si necesan antaŭgardilon. La fluidoj kuniĝas pro la simileco de siaj naturoj; la malsimilaj sin reciproke repuŝas; same kiel inter oleo kaj akvo, estas nekompatibileco inter la bonaj kaj la malbonaj fluidoj Kion oni faras, kiam la aero estas malpura? Oni ĝin salubrigas, elpurigas, detruante miasmajn fokusojn, forpelante la malsanigajn efluvojn per pli fortaj fluoj da salubra aero. Al la invado de la malbonaj fluidoj oni devas do kontraŭmeti la bonajn fluidojn; kaj ĉar ĉiu havas en sia perispirito konstantan fluidecan fonton, oni do portas en si mem la kuracilon. Temas nur pri tio, ke oni purigu tiun fonton kaj al ĝi havigu tiajn kvalitojn, kiuj efiku sur la malbonajn influojn kiel ia repuŝilo, anstataŭ fariĝi ia altirforto. La perispirito estas do ia kiraso, kiun oni devas kiel eble plej forte hardi. Nu, ĉar ĝiaj kvalitoj rilatas al la kvalitoj de la animo, necesas, ke oni penadu por ĉi ties plibonigo, ĉar ja la neperfektaĵoj de la animo altiras la malbonajn Spiritojn.
La muŝoj flugas, kien ilin altiras fokusoj de putrado; detruu tiujn fokusojn kaj la muŝoj malaperos. Tiel same la malbonaj Spiritoj iras, kien ilin altiras la malbono; detruu la malbonon, kaj ili foriĝos. La vere bonaj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, ja neniom timas la influon de la malbonaj Spiritoj.
22. – La perispirito estas la ligilo inter la korpa vivo kaj la vivo spirita, kaj ja per ĝi la enkarniĝinta Spirito tenas konstantan rilaton kun la elkarniĝintoj. Per ĝi, unuvorte, estiĝas ĉe la homo specialaj fenomenoj, kies ĉefa kaŭzo tute ne sidas en la palpebla materio kaj kiuj, pro tio, ŝajnas supernaturaj.
Ja en la proprecoj kaj en la radiado de la perispirita fluido oni nepre serĉu la kaŭzon de la duobla vidado, aŭ spirita vidado, kiun oni povas ankaŭ nomi psika vidado, per kiu multaj homoj estas dotitaj, ofte malgraŭvole, krom ankaŭ per la somnambula vidado.
La perispirito estas la sentiva organo de la Spirito kaj per ĝi la enkarniĝinta Spirito perceptas spiritajn aĵojn netrafeblajn por la korpaj sensoj. Pro la korpaj organoj, la vidado, la aŭdado kaj la diversaj sensacoj estas lokitaj kaj limigitaj al la perceptado de la materiaj aferoj; pro la senso spirita, aŭ psika, ili ĝeneraliĝas: la Spirito vidas, aŭdas kaj sentas, per sia tuta memo, ĉion, kio troviĝas en la sfero de radiado de lia perispirita fluido.
Tiuj fenomenoj konstituas, ĉe la homo, la manifestiĝon
de la spirita vivo; temas pri la animo aganta ekster la organismo.
Ĉe la duobla vidado, aŭ perceptado per la psika senso, li ne vidas per la korpaj okuloj, kvankam ofte, pro la kutimo, li direktas la okulojn al tiu punkto, al kiu sin turnas lia atento. Li vidas per la okuloj de la animo, kaj la pruvo kuŝas en tio, ke li tute bone vidas kun la okuloj fermitaj kaj trans la atingo de lia rigardo; li legas la penson figuritan en la fluideca radio (n-ro 15). [77]
23. – Kvankam, dum la vivo, la Spirito estas alĉenita al la korpo per la perispirito, li tamen tia ne troviĝas en tiel sklava maniero, ke li ne povus plilongigi sian ĉenon kaj transportiĝi malproksimen, kiel sur la Tero, tiel ankaŭ sur iu ajn loko en la spaco. La Spirito ja kontraŭvole estas ligita al sia korpo, ĉar lian normAllan vivon karakterizas libereco, dum la korpa vivo egalas tiun de servutulo ligita al la tero.
La Spirito do sentas sin feliĉa, lasante sian korpon, same kiel la birdo, lasanta sian kaĝon, kaj pro tio li kaptas ĉiujn okazojn por liberiĝi, tiucele profitante ĉiujn momentojn, kiam lia ĉeesto ne estas necesa por la interrilata vivo. Tiel ekestas la fenomeno nomata liberiĝo de la animo, kiu ĉiam okazas dum la dormo. Ĉiufoje, kiam la korpo ripozas kaj la sensoj restas neaktivaj, la Spirito elliberiĝas. (La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. VIII.)
En tiuj momentoj, la Spirito vivas la spiritan vivon, dum la korpo vivas nur vegetan vivon; li parte troviĝas en tiu stato, en kiu li sin trovos post la morto: li trakuras la spacon, komuni kiĝas kun la amikoj kaj aliaj Spiritoj, liberaj aŭ, kiel li, ankaŭ enkarniĝintaj.
La fluideca ligilo lin altenanta al la korpo definitive ŝiriĝas nur okaze de la morto; la kompleta disiĝo efektiviĝas nur ĉe la absoluta estingiĝo de la vivoprincipo. Dum la korpo vivas, la Spirito, kiel ajn distanca li sin trovas, estas tuj vokita, se nur lia ĉeesto estas necesa; tiam li revenas al la ekstera, interrilata vivo. Kelkfoje, ĉe la vekiĝo, li konservas pri siaj migradoj ian memoron, ian pli aŭ malpli precizan imagon, kio konstituas la sonĝon. Ĉiuokaze li kunportas intuiciojn, kiuj al li sugestas novajn ideojn kaj pensojn kaj pravigas la proverbon:
Post dorma trankvilo, venas bona konsilo.
Tiel same estas klarigataj certaj fenomenoj karakterizantaj la naturan kaj la magnetan somnambulismon, la letargion, la ekstazon, ktp, kiuj estas nenio alia ol manifestiĝoj de la spirita vivo[78].
24. – Ĉar la spirita vidado ne fariĝas per la korpaj okuloj, sekvas, ke la percepto de la aferoj ne efektiviĝas helpe de la ordinara lumo: fakte, la materia lumo estas farita por la materia mondo; por la spirita mondo ekzistas speciala lumo, kies naturo estas al ni nekonata sed kiu sendube prezentas unu el la proprecoj de la etereca fluido, konforma al la vidperceptoj de la animo. Ekzistas do materia lumo kaj spirita lumo. La unua havas siajn fokusojn limigitaj en la lumaj korpoj; la fokuso de la dua estas ĉie: ja tial ekzistas nenia baro al la spirita vidado, kiun malhelpas nek la distanco, nek la opakeco de la materio; por ĝi ne ekzistas obskuro. La spiritan mondon do lumigas la spirita lumo, kiu estigas proprajn efikojn, same kiel la sunlumo lumigas la materian mondon.
25. – Envolvita en sia perispirito, la animo do kunportas sian luman principon. Pro sia etereca esenco, la animo penetras la materion, kaj tio estas la kaŭzo kial ne estas korpoj opakaj por ĝia vidado.
Tamen, ne sama estas la spirita vidado, ĉu laŭ atingopovo, ĉu laŭ penetriveco, ĉe ĉiuj Spiritoj; nur la puraj Spiritoj ĝin plenpove posedas. Ĉe la malsuperaj, ĝi estas malfortigita de la relativa maldelikateco de la perispirito, kiu sin intermetas kvazaŭ ia nebulego.
Ĝi manifestiĝas en malsamaj gradoj, ĉe la enkarniĝintaj Spiritoj, per la fenomeno de la duobla vidado, ĉu ĉe la natura aŭ magneta somnambulismo, ĉu en stato de maldormo. Laŭ la grado de potenco de tiu kapablo, oni diras, ke la klarvideco estas pli aŭ malpli granda. Ja helpe de tiu kapablo certaj personoj vidas la internon de la homa organismo kaj priskribas la kaŭzojn de la malsanoj.
26. – La spirita vidado havigas do specialajn perceptojn, kiuj, ne havante kiel sidejon la materiajn organojn, fariĝas en kondiĉoj tre diferencaj de tiuj propraj al la korpa vivo. Pro tio, oni ne povas, rilate al ĝi, atendi identajn efikojn nek eksperimenti per la samaj procedoj. Fariĝante ekster la organismo, ĝi havas ian moviĝemon, kiu vanigas ĉiajn antaŭvidojn.
Nepre necesas ĝin studi en ĝiaj efikoj kaj en ĝiaj kaŭzoj, kaj ne per similigo al la ordinara vidado, kiun ĝi ne estas destinita anstataŭi, krom nur en esceptaj okazoj, kiujn oni ne povus preni kiel regulon.
27. – Ĉe la enkarniĝintaj Spiritoj la spirita vidado nepre estas neperfekta, kaj sekve povas sperti aberaciojn. Ĉar la spirita vidado havas sian sidejon en la animo mem, ĉi ties stato devas do influi la perceptojn, kiujn ĝi liveras. Laŭ la grado de disvolviĝo, la cirkonstancoj kaj la morala stato de la individuo, ĝi povas doni, ĉu dum la dormo, ĉu dum maldorma stato: 1-e la percepton de certaj faktoj, materialaj kaj realaj, kiel la konado de okazaĵoj, kiuj fariĝas malproksime, la detala priskribo de iu loko, la kaŭzoj de malsano kaj konvenaj medikamentoj; 2-e la percepton de same realaj aferoj de la spirita mondo, kiel la vido de la Spiritoj; 3-e fantaziajn bildojn kreitajn de la imago, analogajn al la fluidecaj kreaĵoj de la penso (Vidu ĉi-supre, n-ro 14). Tiuj kreaĵoj ĉiam estas en rilato kun la moralaj dispozicioj de la Spirito, kiu ilin estigas. Ja tiel la penso de personoj forte penetritaj kaj absorbitaj de certaj religiaj kredoj prezentas al ili la inferon, ties fornegojn, ties torturojn kaj ties demonojn, nome ĝuste tiaj, kiaj tiuj personoj ilin imagas. Kelkfoje temas pri tuta epopeo. La paganoj vidis la Olimpon kaj la Tartaron, same kiel la kristanoj vidas la inferon kaj la paradizon. Se, ĉe la vekiĝo aŭ ĉe la eliro el la ekstazo, tiuj personoj konservas precizan memoron pri siaj vizioj, ili prenas ĉi tiujn por realaĵoj konfirmantaj iliajn kredojn, dum efektive ĉio estas nenio alia krom ia produkto de iliaj propraj pensoj[79]. Necesas do fari rigoran distingon inter la ekstazaj vizioj, antaŭ ol akcepti ilin. Ĉi-rilate, la rimedo kontraŭ trokredemo estas la studado de la leĝoj direktantaj la spiritan mondon.
28. – La ĝustediraj sonĝoj prezentas la karakterojn de la ĉi-supre priskribitaj vizioj. Al la du unuaj apartenas la sonĝoj antaŭvidaj, antaŭsentaj kaj avertaj[80]; ĉe la tria, nome ĉe la fluidecaj kreaĵoj de la penso, ja troviĝas la kaŭzo de certaj fantaziaj imagoj, kiuj kvankam neniel realaj rilate al la materia vivo, tamen iafoje prezentiĝas al la Spirito kun tiela realeco, ke la korpo suferas ilian refrapon, ke en iuj okazoj oni vidis la harojn blankiĝi sub la impreso de iu sonĝo.Tiajn kreaĵojn povas estigi: la ekzaltiteco de la kredoj; retrospektivaj rememoroj; inklinoj, deziroj, pasioj, timo, rimorsoj; kutimaj zorgoj; bezonoj de la korpo aŭ ia misfunkcio de la organismo; kaj fine aliaj Spiritoj kun bonfara aŭ malbonfara celo laŭ ties naturo[81].
29. – La inerta materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Ĝi estas la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue Spirite, januaro 1868: “Studo pri la Aissaouas”.)
Paralizo absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj de la instrumento aliiĝis.
30. – Ĉe certaj patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la korpo povas eĉ sperti malkomponiĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta. Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Ĝi estas kvazaŭ la planto, kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla[82].
31. – Kiel oni vidis, la universa fluido estas la primitiva elemento de la karna korpo kaj de la perispirito, kiuj de tiu fluido estas nuraj transformiĝoj. Pro la identeco de sia naturo, tiu fluido, kondensita en la perispirito, povas liveri rebonigajn principojn al la korpo; la Spirito, enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, estas la propulsa aganto, kiu sorbigas al konsumiĝinta korpo parton el la substanco de sia fluideca envolvaĵo. La resaniĝo fariĝas per substituo de sana molekulo al molekulo malsana.
La resaniga povo do rilatas al la pureco de la sorbigita substanco; sed ĝi ankaŭ dependas de la energio de la volo, kiu estigas pli abundan elĵeton de fluido, al ĉi tiu donante pli grandan penetran forton; fine ĝi ankaŭ dependas de la intencoj de tiu, kiu volas resanigi, ĉu li estas homo aŭ Spirito.
La fluidoj emanantaj de malsupera fonto efikas kvazaŭ difektitaj medikamentaj substancoj.
32. – La efikoj de la fluideca agado sur la malsanojn treege varias laŭ la cirkonstancoj. Tiu agado kelkfoje estas malrapida kaj postulas longan kuracadon, kiel ĉe la ordinara magnetismo; aliajn fojojn ĝi estas rapida kiel elektra fluo.
Ekzistas personoj dotitaj per tiela povo, ke ili ĉe kelkaj malsanuloj estigas subitajn resaniĝojn per la nura surmetado de manoj aŭ eĉ per sola ago de la volo. Inter ambaŭ ekstremoj de tiu kapablo senfine diversas la nuancoj. Ĉiuj ĉi-specaj resanigoj estas varioj de la magnetismo kaj diferencas inter si nur per la
potenco kaj la rapideco de la agado. La principo restas ĉiam la sama, nome la fluido, kiu rolas kiel terapia aganto kaj kies efiko dependas de ĝia kvalito kaj de specialaj cirkonstancoj.
33. – La magneta agado povas fariĝi plurmaniere:
1-e Per la fluido mem de la magnetizanto; ĝi estas la ĝustasenca magnetismo, aŭ homa magnetismo, kies agado dependas de la potenco kaj ĉefe de la kvalito de la fluido;
2-e Per la fluido de la Spiritoj, agantaj rekte kaj sen ia peranto sur enkarnulon, ĉu por kuraci aŭ kvietigi ian suferadon, ĉu por estigi la spontanan somnambulan dormon, ĉu por efiki sur la individuon per ia fizika aŭ morala influo. Ĝi estas la spirita magnetismo, kies kvalito rekte rilatas al la kvalitoj de la Spirito[83].
3-e Per la fluido, per kiu la Spiritoj surverŝas la magnetizanton, kiu al ĝi servas kiel konduktilo. Ĝi estas la magnetismo miksa, duonspirita aŭ, se oni volas, homa-spirita. La spirita fluido, kombinita kun la homa fluido, havigas al ĉi tiu la al ĝi mankantajn kvalitojn. La helpo de la Spiritoj, en tiuj cirkonstancoj, estas iafoje spontana, sed plejofte ĝin venigas la alvoko de la magnetizanto.
34. – La kapablo resanigi per la fluideca influo estas tre ordinara kaj povas disvolviĝi per la praktikado; sed la subita resanigo per la surmetado de manoj estas malofta kaj ĝian apogeon oni povas rigardi escepta. Aperis tamen, en diversaj epokoj kaj preskaŭ ĉe ĉiuj popoloj, individuoj, kiuj ĝin posedis en eminenta grado. Lastatempe oni vidis plurajn rimarkindajn ekzemplojn, kies aŭtenteco ne povas esti kontestata. Ĉar tiaspecaj resanigoj sidas sur natura principo, kaj la povo ilin estigi ne konstituas ian privilegion, tial sekvas, ke ili ne fariĝas ekster la Naturo kaj estas miraklaj nur laŭŝajne[84].
35. – La perispirito, en sia normala stato, estas al ni nevidebla, sed, ĉar ĝi konsistas el etereca materio, la Spirito povas, en certaj okazoj, per ago de sia volo, igi ĝin ricevi ian molekulan ŝanĝon, kiu ĝin momente videbligas. Ja tiel fariĝas la aperaĵoj, kiuj, same kiel aliaj fenomenoj, ne troviĝas ekster la leĝoj de la Naturo. Ĉi tiu estas ne pli eksterordinara, ol la fenomeno de vaporo, kiu nevidebliĝas, kiam ĝi estas tre maldensa, sed kiu fariĝas videbla pro kondensiĝo.
Laŭ la grado de densiĝo de la perispirita fluido, la aperaĵo kelkfoje estas svaga kaj vaporeca; iujn fojojn, ĝi montriĝas pli nete difinita; aliajn fojojn, fine, ĝi havas ĉiujn eksterajn signojn de la palpebla materio; ĝi eĉ povas atingi reAllan tuŝeblecon, ĝis tia grado, ke oni povas trompiĝi pri la naturo de la estulo staranta antaŭ li.
Estas oftaj la vaporecaj aperaĵoj, kaj multaj homoj postmorte prezentiĝas en tia formo al la personoj, kiujn ili amas. Pli maloftaj estas la palpeblaj aperaĵoj, kvankam pri ili estas multnombraj ekzemploj perfekte aŭtentaj. Se la Spirito volas rekonigi sin, li donas al sia envolvaĵo ĉiujn eksterajn signojn, kiujn ĝi havis dum lia vivo[85].
36. – Rimarkindas, ke la palpeblaj aperaĵoj havas nur la ŝajnon de la karna materio; ili ne povus havi ties kvalitojn.
Pro sia fluideca naturo, ili ne povas havi ties saman koherecon, ĉar efektive ili ne estas karno. Ili formiĝas subite kaj same subite malaperas, aŭ aerdisiĝas, pro la malagregiĝo de la fluidecaj molekuloj[86]. La estuloj, kiuj prezentiĝas en tiaj kondiĉoj, ne naskiĝas, nek mortas, kiel la aliaj homoj. Ili jen estas vidataj, jen ĉesas esti vidataj, sen ke oni scius, de kie ili venis, kiel ili venis, kien ili iros! Oni ne povus ilin mortigi, nek katenligi, nek enkarcerigi, ĉar ili ne havas karnan korpon.
Frapus la malplenon la batoj, kiujn oni al ili donus.
Tia estas la karaktero de la ageneruloj, kun kiuj oni povas esti en rilatoj, ne suspektante, kiaj ili estas, sed kiuj neniam longe restadas ĉe la homoj, ne povas fariĝi ordinara kunvivanto en iu domo, nek alkalkuliĝi al la membroj de iu familio[87].
Cetere, en ilia tuta memeco, en ĉiuj iliaj teniĝoj, vidiĝas io stranga kaj neordinara, kiu devenas samtempe de materieco kaj spiriteco: ilia rigardo, samtempe vaporeca kaj penetranta, ne havas la klarecon de la rigardo per la karnaj okuloj; ilia parolo, mallonga kaj preskaŭ ĉiam sentenca, neniom havas el la brilo kaj ŝanĝiĝemo de la homa parolo; ilia alproksimiĝo kaŭzas strangan, nedifineblan impreson de surprizo, kiu inspiras iaspecan timon, kaj kvankam ilin prenante por individuoj egalaj al ĉiuj aliaj, oni tamen nevole diras: Jen neordinara estulo[88].
37. – Ĉar sama estas la perispirito tiel ĉe la enkarnuloj, kiel ankaŭ ĉe la elkarniĝintoj, iu enkarniĝinta Spirito, pro tute identa efiko, povas aperi, en momento de libereco, en loko alia ol tiu, en kiu lia korpo ripozas, kun siaj kutimaj trajtoj kaj kun ĉiuj signoj de sia identeco. Ĝuste tiu fenomeno, kies multaj okazoj estas konataj, naskis la kredon je la duoblaj homoj[89].
38. – Karakteriza efiko ĉe tiaspecaj fenomenoj estas tio, ke la aperaĵoj vaporecaj, kaj eĉ tiuj palpeblaj, ne percepteblas por ĉiuj sendistinge; la Spiritoj sin montras nur kiam ili volas, kaj al kiuj ili volas. Iu Spirito povus do aperi ĉe iu kunsidantaro al unu aŭ al multaj ĉeestantoj kaj ne esti vidata de la ceteraj.
Tiel okazas tial, ke tiaj perceptoj efektiviĝas per la spirita, ne per la karna vidado, ĉar la spirita vidado ne nur ne estas donita al ĉiuj homoj, sed ankaŭ povas, se necese, esti forprenita, laŭ la volo de la Spirito, el tiu, al kiu li ne volas sin montri, krom ankaŭ esti de li por momento donita, se li tion rigardas necesa.
La kondensiĝo de la perispirita fluido ĉe la aperaĵoj, eĉ se ĝi atingas la tuŝeblecon, ne havas do la proprecojn de la ordinara materio: se ne estus tiel, la aperaĵoj, iĝante percepteblaj por la korpaj okuloj, estus vidataj de ĉiuj ĉeestantaj personoj[90].
39. – Ĉar la Spirito povas estigi transformiĝojn en la strukturo de sia perispirita envolvaĵo, kaj ĉar tiu envolvaĵo disradias ĉirkaŭ la korpo kvazaŭ ia fluideca atmosfero, tial ĉe la supraĵo mem de la korpo povas estiĝi ia fenomeno analoga al la aperaĵoj. La reala bildo de la korpo povas pli aŭ malpli komplete malaperi sub la fluideca tavolo kaj preni aliajn trajtojn; aŭ, vidate tra la modifita fluideca tavolo kvazaŭ tra ia prismo, la primitivaj trajtoj povus preni alian aspekton. Se la enkarniĝinta Spirito, liberiĝinte el la trivialeco, identiĝas kun la aferoj de la spirita mondo, tiam la esprimo de malbela vizaĝo povas fariĝi bela, radianta kaj eĉ luma; se, male, la Spirito estas regata de malbonaj pasioj, tiam bela vizaĝo povas preni hidan aspekton.
Ĝuste tiel estiĝas la transfiguriĝoj, kiuj ĉiam reflektas kvalitojn kaj sentojn superregantajn en la Spirito. Tiu fenomeno rezultas do el ia fluideca transformiĝo, estas iaspeca perispirita aperaĵo, kiu ekestas sur la vivanta korpo mem kaj kelkfoje en la momento de la morto, anstataŭ fariĝi malproksime kiel la ĝustasencaj aperaĵoj. Kio distingas tiaspecajn aperaĵojn estas tio, ke ili ĝenerale percepteblas por ĉiuj ĉeestantoj kaj per la korpaj okuloj, ĝuste tial, ke ili havas kiel bazon la videblan karnan materion, dum ĉe la pure fluidecaj aperaĵoj tute ne estas palpebla materio[91].
40. – La fenomenoj de la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj, de la etereca leviĝo de pezaj korpoj, de la mediuma skribo, tiel antikvaj kiel la mondo sed vulgaraj en la nuntempo, liveras la ŝlosilon de kelkaj aliaj, analogaj kaj spontanaj, al kiuj oni atribuadis, pro la nescio pri la leĝo ilin reganta, karakteron supernaturan kaj miraklecan. Tiaj fenomenoj havas kiel bazon la proprecojn de la perispirita fluido, ĉu de la enkarnuloj, ĉu de la liberaj Spiritoj.
41. – Per sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon, kaj ankoraŭ per tiu sama fluido li manifestiĝas agante sur la inertan materion, estigas bruojn, movojn de tabloj aŭ aliaj objektoj, kiujn li levas, renversas aŭ transportas.
Neniel miriga estas tiu fenomeno, se oni konsideras, ke ĉe ni la pli potencaj motoroj troviĝas en la plej maldensaj kaj eĉ senpezaj fluidoj kiel la aero, la vaporo kaj la elektro.
Same per sia perispirito la Spirito igas la mediumojn skribi, paroli aŭ desegni. Ne havante palpeblan korpon por malkaŝe agadi en la okazoj, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de la mediumo, kies organojn li al si pruntas, kaj tiun korpon li agigas, kvazaŭ ĝi estus sia propra, per la fluideca efluvo, kiun li verŝas sur ĝin.
42. – Per ĉi tiu sama procedo la Spirito agas sur la tablon, ĉu por al ĝi komuniki movon sen difinita signifo, ĉu por igi ĝin doni inteligentajn frapojn, kiuj, indikante la literojn de la alfabeto, formos vortojn kaj frazojn, tiel estigante la fenomenon nomatan tiptologio. Ĉi tie la tablo rolas nuran instrumenton, kiun la Spirito utiligas tiel same, kiel oni uzas krajonon por skribi. Tiucele li havigas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li penetrigas en ĝin, sed li tute ne identiĝas kun ĝi.
Tiuj personoj, kiuj, regataj de emocio pro la manifestiĝo de iu karulo, brakumas la tablon, faras ja ridindan agon, ĉar estus tute same kiel se ili brakumus la bastonon, kiun amiko uzus por doni frapojn. Same agas tiuj, kiuj alparolas la tablon, kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ kvazaŭ la ligno fariĝis Spirito.
Kiam okazas komunikiĝoj per ĉi tiu rimedo, oni prezentu al si, ke la Spirito troviĝas ne en la tablo, sed apud ĝi, kiel li ja estus se ankoraŭ vivanta kaj kiel oni lin vidus, se en tiu momento li povus videbliĝi. Same okazas ĉe la skribaj komunikaĵoj: oni vidus la Spiriton apudestanta la mediumon, direktanta lian manon aŭ al li transsendanta sian penson pere de fluideca fluo.
43. – Kiam la tablo leviĝas de la planko kaj ŝvebas en la spaco sen apogpunkto, la Spirito ne levas ĝin per brakforto; li ĝin envolvas kaj penetrigas per iaspeca fluideca atmosfero, kiu nuligas la graviton, same kiel la aero efikas sur balonoj kaj kajtoj. La fluido, per kiu ĝi estas penetrigita, momente havigas al la tablo pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi restas fikse kroĉita al la planko, ĝi troviĝas en stato analoga al tiu de la pneŭmata kloŝo, en kiu oni faris vakuon. Ĉi tie estas nenio alia ol simplaj komparoj celantaj montri analogecon de efikoj, ne ian absolutan similecon de kaŭzoj (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VI).
Oni komprenas, sekve de tio, ke por Spirito ne pli malfacilas levi personon ol levi tablon, transporti objekton de unu loko al alia, ol ĵeti ĝin ien ajn. Tiuj fenomenoj efektiviĝas laŭ la sama leĝo[92].
Kiam la tablo persekutas iun personon, tio ne signifas, ke la Spirito kuras, sed ja ke li, povante trankvile resti sur la sama loko, donas al ĝi impulson per ia fluideca fluo, helpe de kiu li ĝin laŭvole movas.
Kiam la frapoj aŭdiĝas en la tablo aŭ aliloke, tiam ne la Spirito frapas per sia mano aŭ per ia ajn objekto. Li nur alsendas sur la punkton, de kiu venas la bruo, fluidan ŝprucon, kiu estigas la efekton de elektra malŝargo. Li modifas la bruon tiel same kiel oni povas modifi la sonojn estigatajn de la aero[93].
44. – Fenomeno tre ofta en la mediumeco estas la kapablo de certaj mediumoj por skribi en fremda lingvo; por elvolvi, parole aŭ skribe, temojn, kiuj translimas ilian instruitecon.
Ne malofta estas la fakto, ke iuj flue skribas, neniam antaŭe lerninte tiun kapablon; ke aliaj, kiuj neniam dum la vivo kapablis verki unu verson, skribas poeziaĵojn; ke fine aliaj desegnas, pentras, skulptas, komponas muzikon, ludas ian muzikilon, sen antaŭa sciado pri desegnarto, pentrarto, skulpturo aŭ muziko. Ofte okazas, ke skribiva mediumo perfekte reproduktas la skribon kaj la subskribon, kiujn la Spiritoj per li komunikiĝantaj havis dum sia vivo, kvankam li neniam antaŭe konis tiajn karakterizaĵojn.
Sed nenio pli miregindas ĉe tiu fenomeno, ol vidi, ke oni igas infanon skribi, direktante al li la manon; oni povas ĉimaniere igi lin plenumi ĉion, kion oni volas. Oni povas igi iun ajn skribi en iu ajn lingvo, al li diktante la vortojn litero post litero. Oni komprenas, ke la samo povas okazi ĉe la mediumeco, se oni konsideras la manieron, kiel la Spiritoj komunikiĝas kun la mediumoj, kiuj por ili efektive estas nenio alia ol nuraj pasivaj instrumentoj. Sed se la mediumo posedas la mekanismon, se li venkis la praktikajn malfacilaĵojn, se la esprimoj al li estas familiaraj, se li fine disponas en sia cerbo la elementojn de tio, kion la Spirito volas igi lin plenumi, tiam li statas kiel homo, kiu scias flue legi kaj skribi; la laboro iĝas pli facila kaj pli rapida; al la Spirito restas nur transsendi sian penson, kiun lia interpretanto reproduktas per la rimedoj al li disponeblaj.
La kapableco de mediumo por aferoj al li fremdaj
ankaŭ ofte radikas en scioj, kiujn li posedis en iu alia ekzistado kaj kiujn lia Spirito intuicie konservis. Se ekzemple li estis poeto aŭ muzikisto, al li estos pli facile asimili la poezian aŭ muzikan penson, kiun oni volas igi lin reprodukti. Tiu lingvo, kiun li hodiaŭ ne scias, eble estis al li familiara en alia ekzistado, de kio venas lia pli granda kapableco por mediume skribi en tiu lingvo[94].
45. – La malbonaj Spiritoj svarmas ĉirkaŭ la Tero, sekve de la morala malsupereco de ĝiaj loĝantoj. Ilia malica agado estas unu el la plagoj, al kiuj la homaro estas elmetata sur ĉi tiu mondo. La obsedo, kiu estas unu el la efikoj de tiu agado, devas do esti rigardata, same kiel la malsanoj kaj ĉiuj ĉagrenoj de la vivo, kiel provo aŭ kiel elaĉeto, kaj tiel akceptata.
Obsedo estas la persista agado de malbona Spirito sur iun homon. Ĝi prezentas tre malsamajn karakterojn, ekde de la simpla morala influo, sen eksteraj senteblaj signoj, ĝis plena malordo de la organismo kaj de la mensaj kapabloj. Ĝi konfuzas ĉiujn mediumajn kapablojn; en la aŭdiva kaj en la skribiva mediumeco ĝi manifestiĝas per la obstineco de unu sola Spirito, kiu komunikiĝas esceptante ĉiujn aliajn.
46. – Same kiel la malsanoj estas rezultato de korpaj malperfektaĵoj, kiuj faras la korpon atingebla por la eksteraj pereigaj influoj, la obsedo ĉiam rezultas el morala malperfektaĵo, kiu ebligas la influon de malbona Spirito. Al fizika kaŭzo oni kontraŭmetas fizikan forton; al morala kaŭzo estas necese kontraŭstari per morala forto. Por eviti la malsanojn, oni fortikigas la korpon; por sin ŝirmi kontraŭ la obsedo, oni devas fortikigi la animon; tial la obsedato bezonas labori por sia propra pliboniĝo, kio ofte sufiĉas por liberigi lin de la obsedanto, sen helpo de fremdaj personoj. Tiu helpo fariĝas necesa, kiam la obsedo degeneras en subjugigon aŭ en posedon, ĉar tiam la turmentato iafoje perdas sian energion kaj liberan volon.
La obsedo estas preskaŭ ĉiam venĝo de iu Spirito, kaj plejofte havas sian fonton en la rilatoj de la obsedato kun tiu Spirito en antaŭa ekzistado.
En la okazoj de grava obsedo, la obsedato estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de noca fluido, kiu, nuligante la agadon de la bonefikaj fluidoj, ĉi tiujn repuŝas. Ja de tia fluido necesas lin liberigi; nu, malbona fluido ne povas esti repuŝata de alia malbona fluido. Per agado simila al tiu de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, nepre necesas forpeli la malbonan fluidon per helpo de fluido pli bona.
Tia estas la agado mekanika, kiu tamen ne ĉiam sufiĉas; estas necese ankaŭ kaj precipe agi sur la inteligentan estulon, al kiu oni devas havi la rajton paroli kun aŭtoritateco, kiun havas nur la morala supereco; ju pli granda la morala supereco, des pli granda la aŭtoritateco.
Tio tamen ne estas ĉio; por certigi la liberigon, oni devas admoni la malican Spiriton rezigni siajn malbonajn intencojn; necesas aperigi en li la penton kaj la deziron je bono, per instruoj lerte direktataj, en privataj seancoj celantaj lian morAllan edukon; tiam oni povas ricevi la duoblan ĝojon liberigi enkarnulon kaj konverti malperfektan Spiriton.
La tasko fariĝas pli facila, kiam la obsedato, komprenante sian situacion, kunhelpas per sia volo kaj preĝado; ne estas same, kiam ĉi tiu, ensorĉite de la trompema Spirito, iluziiĝas pri la kvalitoj de tiu, kiu lin mastras, kaj plezuras en la eraro, en kiu tenas lin la obsedanto; ĉar tiam, anstataŭ helpi, li forpuŝas ĉian helpon. Tiu estas la okazo de fascinado, ĉiam treege pli malfacile kuracebla, ol la plej tirana subjugigo. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIII.)
47. – Ĉe la obsedo, la Spirito agas ekstere helpe de sia perispirito, kiun li identigas kun tiu de la enkarnulo; ĉi tiu sin trovas kvazaŭ kaptita en iu reto kaj devigita agi kontraŭ sia volo.
Ĉe la posedo, anstataŭ agi ekstere, la libera Spirito sin substituas, por tiel diri, al la enkarniĝinta Spirito, kies korpon li prenas kiel loĝejon, sen ke ĝi tamen estus forlasita de sia mastro, ĉar nur ĉe la morto tio povas fariĝi. Posedo ĉiam estas do kelkatempa kaj intermita, ĉar elkarniĝinta Spirito ne povas definitive okupi la lokon de enkarniĝinta Spirito pro tio, ke la molekula kuniĝo de la perispirito kun la korpo povas estiĝi nur okaze de la embriigo. (Ĉap. XI, n-ro 18.)
Momente posedante la korpon de la enkarnulo, la Spirito uzas ĝin kvazaŭ sian propran: li parolas per ĝia buŝo, vidas per ĝiaj okuloj, agas per ĝiaj brakoj, kiel li farus dum sia vivo. Ne estas same, kiel ĉe la paroliva mediumeco, ĉe kiu la enkarniĝinta Spirito parolas, transigante la penson de elkarniĝinta Spirito; ĉe la posedo, estas la Spirito mem, kiu parolas kaj agas, kaj se oni lin konis dum lia vivo, oni lin rekonas laŭ la parolo, voĉo, gestoj kaj eĉ la esprimo de lia vizaĝo.
48. – La obsedo ĉiam estas ago de malicaj Spiritoj. La posedo povas esti ago de bona Spirito, kiu volas paroli kaj kiu, por pli forte impresi siajn aŭskultantojn, pruntas la korpon de enkarnulo, kiu ĝin volonte al li pruntedonas, kiel oni pruntedonas sian veston. Tio fariĝas sen ia malordo aŭ ĝeno, kaj dume la Spirito troviĝas ekstere, kiel ĉe la stato de libereco, ofte restante apud sia anstataŭanto por ĉi tiun aŭskulti.
Kiam la posedanta Spirito estas malbona, fariĝas alimaniere; li prenas la korpon ne prunte, sed perforte, se ĝia mastro ne havas morAllan forton por al li kontraŭstari. Li tiel agas pro malico kontraŭ ĉi tiu, kiun li ĉiamaniere turmentegas kaj martirigas, ĝis la deziro lin pereigi, ĉu per strangolado, ĉu per puŝado en la fajron aŭ en aliajn danĝerajn lokojn. Uzante la membrojn kaj la organojn de la malfeliĉa turmentato, li blasfemas, insultas kaj malbontraktas tiujn, kiuj lin ĉirkaŭas; li sin fordonas al strangaĵoj kaj al agoj prezentantaj ĉiujn karakterojn de la furioza frenezo. Tiaspecaj faktoj, en diversaj gradoj de intenseco, estas tre multenombraj, kaj ne alian kaŭzon havas multaj okazoj de frenezo. Ĉi-rilate ofte aldoniĝas patologiaj perturboj, kiuj nenio alia estas ol nuraj sekvoj kaj kontraŭ kiuj la medicinaj kuracadoj montriĝas senefikaj dum restas la primara kaŭzo. Malkaŝante tiun fonton de parto de la homaj mizeroj, Spiritismo indikas la rimedon por ĝin kuraci: agadi sur la aŭtoron de la malbono, kiu, estante inteligenta estulo, devas esti traktata per la inteligento[95].
49. – Obsedo kaj posedo ofte estas individuaj, sed iafoje ili fariĝas epidemiaj. Kiam aro da malbonaj Spiritoj svarme sin ĵetas sur iun lokon, tio estas kvazaŭ malamika trupo ĝin invadus. Tiuokaze, tre granda povas esti la nombro de la atakataj individuoj[96].
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.