La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO V: ANTIKVAJ KAJ MODERNAJ SISTEMOJ DE LA MONDO

1. – La unua ideo, kiun la homoj faris al si pri la Tero, pri la movado de la astroj, pri la konsisto de la Universo nepre estis, en la komenco, ekskluzive bazita sur la atesto de la sensoj. Neniom sciante pri la plej elementaj leĝoj de la Fiziko kaj pri la fortoj de la Naturo, kaj nur disponante sian limigitan vidadon kiel rimedon de observado, la homoj povis juĝi nur laŭ la ŝajnoj.

Vidante la Sunon matene aperi sur unu flanko de la horizonto kaj vespere malaperi sur la flanko kontraŭa, ili nature konkludis, ke ĝi rondiras ĉirkaŭ la Tero dum ĉi tiu restas senmova. Se oni tiam asertus al ili, ke okazas ĝuste la malo, ili kontraŭdirus, ke tio ja ne eblas, kaj ili obĵetus: ni vidas la Sunon delokiĝi kaj ni ne sentas, ke la Tero moviĝas.

2. – La nelongdistancaj vojaĝoj, kiuj tiam ne transpasis la limojn de la tribo aŭ de la valo, ne permesis, ke oni konstatu la sferecon de la Tero. Cetere, kiel supozi, ke la Tero povus esti ia bulo? La homoj nur povus sin teni sur ties plej alta punkto, kaj ĝin supozante tutsupraĵe loĝata, kiel ili vivus sur la kontraŭa hemisfero, la kapon malsupren kaj la piedojn supren? Tio ŝajnus ankoraŭ malpli ebla ĉe la okazo de ia rotacia movo. Kiam oni vidas ankoraŭ en la nunaj tagoj, en kiuj ja estas konata la leĝo de gravito, ke personoj relative instruitaj ne perceptas tiun fenomenon, oni devas ne surpriziĝi de tio, ke la homoj vivintaj en la unuaj epokoj eĉ ne suspektis ĝin.

La Tero estis do por ili ia ebenaĵo, ronda kiel muelŝtono, horizontale etendiĝanta ĝis nevidebliĝo. De tio venas la ankoraŭ uzata esprimo: iri ĝis la fino de la mondo. Al ili estis nekonataj ĝiaj limoj, dikeco, interno, ĝia malsupra surfaco kaj tio, kio estis sub ĝi[16].

3. – Montriĝante konkava, la ĉielo, laŭ la vulgara kredo, estis rigardata kiel reala volbo, kies malsupraj randoj sidis sur la Tero kaj difinis ties limojn; ia vasta kupolo, kies internon la aero tute plenigis. Neniom sciante pri la senfina spaco, estante ja nekapablaj ĝin koncepti, la homoj imagis, ke tiu volbo konsistas el solida materio, de kio venas la nomo firmamento, nomo transvivinta tiun kredon kaj signifanta: firma, rezista (el la latina firmamentum, derivita el firmus, kaj el la greka herma, hermatos, firma, subtenilo, subapogilo, apogpunkto).

4. – La steloj, pri kies naturo ili ne povis suspekti, estis simplaj lumaj punktoj, pli aŭ malpli volumenaj, alfiksitaj al la volbo kvazaŭ pendantaj lampoj, dismetitaj sur unusola surfaco, kaj konsekvence situantaj je sama distanco de la Tero, kiaj oni ilin prezentas en la interno de certaj kupoloj, blue farbitaj kiel refiguraĵo de la kupolo ĉiela.

Kvankam tute aliaj estas la hodiaŭaj ideoj, tamen daŭre restis la uzado de la antikvaj esprimoj. Oni ankoraŭ diras, por komparo: la stelplena volbo, sub la ĉiela kupolo.

5. – Same nekonata estis tiam la formiĝo de la nuboj el la vaporiĝo de la surteraj akvoj. Al neniu povus veni la ideo, ke la pluvo, fAllanta de la ĉielo, havas sian originon sur la Tero, de kie ja neniu vidis la akvon supreniri. De tio venas la kredo je la ekzisto de akvoj supraj kaj akvoj malsupraj, de fontoj ĉielaj kaj fontoj surteraj, de akvujoj starantaj en altaj regionoj, kaj tiu supozo perfekte akordas kun la ideo de ia solida volbo kapabla ĉion ĉi subteni. La supraj akvoj, eliĝante tra la fendoj de la volbo, faladis pluvoforme kaj, laŭ tio, ĉu la fendoj estis pli aŭ malpli larĝaj, la pluvo estis modera, torenta aŭ diluva.

6. – La absoluta nesciado pri la Universo kiel tutaĵo, pri la leĝoj ĝin regantaj, pri la naturo, konsisto kaj celo de la astroj, kiuj cetere ŝajnis tiel malgrandaj kompare kun la Tero, nepre kaŭzis, ke ĉi tiun oni rigardu la ĉefaĵo, la sola celo de la kreado, kaj ke oni rigardu la astrojn kiel akcesoraĵojn kreitajn ekskluzive por ties loĝantoj. Tiu eraro daŭre restis ĝis hodiaŭ malgraŭ la malkovroj de la Scienco, kiuj ŝanĝis, por la homo, la vizaĝon de la mondo. Kiom multaj ankoraŭ kredas, ke la steloj estas ornamaĵoj de la ĉielo destinitaj plezurigi la okulojn de la surteraj loĝantoj!

7. – Sed pasis ne longa tempo ĝis oni perceptis la ŝajnan movon de la steloj, kiuj amase translokiĝas de la oriento al la okcidento, leviĝante ĉe la vesperiĝo, kaŝiĝante en la mateno, ĉiam restante ĉe siaj respektivaj pozicioj. Sed tiu observo longatempe havis ne alian sekvon, ol konfirmi la ideon pri ia solida volbo kuntrenanta la stelojn en sia rotacia movo.

Tiuj unuaj naivaj ideoj konsistigis, dum longaj jarcentaj periodoj, la fundamenton de la religiaj kredoj kaj servis kiel bazo al ĉiuj antikvaj kosmogonioj.

8. – Poste, pro la direkto de la movo de la steloj kaj pro ilia perioda reveno laŭ la sama vico, oni komprenis, ke la ĉiela volbo simple ne povas esti ia duonsfero metita sur la Tero, sed ja tuta malplena sfero, en kies centro troviĝas la Tero, ĉiam plata, aŭ maksimume konveksa, kaj loĝata nur sur la supra surfaco. Tio jam prezentis ian progreson.

Sed sur kio sidis la Tero? Estus senutile raporti ĉiujn ridindajn supozojn, naskitajn de la imago, ekde tiuj de la hindoj, kiuj ĝin asertis tenata de kvar blankaj elefantoj starantaj sur la flugiloj de enorma vulturo. La plej saĝaj konfesis, ke pri tio ili scias nenion.

9. – Sed ia opinio, ĝenerale dissemita ĉe la paganaj teogonioj, tamen situigis en la malaltaj lokoj, alivorte en la profundaĵoj de la Tero, aŭ sub ĝi, oni tion ne precize sciis, la loĝejon de la damnitoj, nomatan infero, tio estas, malsupraj lokoj, kaj en la altaj lokoj, trans la regiono de la steloj, la loĝejon de la beatuloj. La vorto infero restis ĝis la hodiaŭaj tagoj, kvankam ĝi perdis sian etimologian signifon depost kiam la Geologio fortiris el la internaĵo de la Tero la lokon de la eternaj turmentoj, kaj la Astronomio elmontris, ke en la senfina spaco estas nek supro nek malsupro.

10. – Sub la pura ĉielo de Ðaldeujo, Hindujo kaj Egiptujo, lulilo de la plej antikvaj civilizacioj, oni povis observi la movon de la astroj kun tiom da precizeco, kiom ĝin permesis la manko de specialaj instrumentoj. Oni unue rimarkis, ke certaj steloj havas propran movon, ne dependan de la maso, kio ne allasis la supozon, ke ili estas fiksitaj al la volbo. Tiujn oni nomis vagantaj steloj aŭ planedoj, por ilin distingi de la fiksaj steloj. Oni kalkulis iliajn movojn kaj periodajn revenojn.

Ĉe la diurna movo de la stelplena sfero, oni rimarkis la senmovecon de la Polusa Stelo, ĉirkaŭ kiu la aliaj strekis, en dudek kvar horoj, paralelajn, oblikvajn cirklojn, pli aŭ malpli grandajn laŭ la distancoj, kiuj ilin apartigis de la centra stelo.

Ĉi tio prezentis la unuan paŝon al la konado de la oblikveco de la monda akso. Pli longaj vojaĝoj permesis, ke oni observu kiel inter si diferencas la aspektoj de la ĉielo laŭ la latitudoj kaj la sezonoj. La konstato, ke la alteco de la Polusa Stelo super la horizonto varias laŭ la latitudo, malfermis la vojon al la ekscio pri la rondeco de la Tero. Estis ja tiel, ke oni iom post iom faris al si ideon pli ĝustan pri la sistemo de la mondo.Ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ la Kristo, Taleso, el Mileto (Malgrandazio) malkovris la sferecon de la Tero, la oblikvecon de la ekliptiko kaj la kaŭzon de la eklipsoj.

Unu jarcenton poste, Pitagoro, el Samoso, malkovras la diurnan movon de la Tero ĉirkaŭ sia akso, ĝian jaran movon ĉirkaŭ la Suno, kaj alligas la planedojn kaj la kometojn al la sunsistemo.

160 jarojn antaŭ Kristo, Hiparko, el Aleksandrio (Egiptujo), inventas la astrolabon, kalkulas kaj antaŭdiras la eklipsojn, observas la sunajn makulojn, determinas la tropikan jaron, la daŭron de la lunaj rivoluoj.

Kiel ajn valoraj estis tiuj malkovroj por la progreso de la Scienco, ili tamen devis atendi ĉirkaŭ 2000 jarojn por populariĝi.

Tiam disponante, por disvastiĝi, nenion alian krom raraj manuskriptoj, la novaj ideoj restis posedaĵo de kelkaj filozofoj, kiuj ilin instruadis al privilegiitaj disĉiploj. La amasoj, pri kies klerigo oni apenaŭ zorgis, el ili neniom profitis kaj daŭre sin nutradis per la malnovaj kredoj.

11. – Ĉirkaŭ la jaro 140 de la kristana erao, Ptolemeo, unu el la plej eminentaj figuroj de la Aleksandria Skolo, kombinante siajn proprajn ideojn kun la vulgaraj kredoj kaj kun kelkaj el la tiamaj freŝaj astronomiaj malkovroj, formis sistemon, portantan lian nomon, kiun oni povas klasigi kiel mikskonsistan kaj kiu, dum preskaŭ dek-kvin jarcentoj, restis la sola adoptita de la civilizita mondo.

Laŭ la sistemo de Ptolemeo, la Tero estas sfero situanta en la centro de la Universo kaj konsistanta el kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro. Ĉi tio prezentis la unuan regionon, nomatan elementa. La dua regiono, nomata etera, ampleksis dek-unu ĉielojn, aŭ samcentrajn sferojn, kiuj rondiris ĉirkaŭ la Tero, nome la ĉielo de la Luno, tiuj de Merkuro, de Venuso, de la Suno, de Marso, de Jupitero, de Saturno, de la fiksaj steloj, de la unua kristalino, ia solida, travidebla sfero; de la dua kristalino kaj, laste, de la unua movilo, kiu komunikis movon al ĉiuj malsupraj ĉieloj kaj igis ilin fari unu rivoluon en dudek kvar horoj. Transe de tiuj dek-unu ĉieloj troviĝis la Empireo, loĝejo de la beatuloj. Tiu nomo devenis de la greka pyr aŭ pur, kiu signifas fajron, ĉar oni kredis, ke tiu regiono lumbrilegis kiel la fajro.

Longan tempon regis la kredo je pluraj supermetitaj ĉieloj, kies nombro tamen variadis. La sepa ĉielo estis ĝenerale rigardata kiel la plej supera, kaj de tio venas la esprimo: esti levita en la sepan ĉielon. Sankta Paŭlo diris, ke li estis levita ĝis en la trian ĉielon.

Krom la ordinara movo, la astroj havis, laŭ Ptolemeo, proprajn movojn, pli aŭ malpli vastajn konforme al siaj distancoj de la centro. La fiksaj steloj faris kompletan rivoluon en 25.816 jaroj. Ĉi tiu kalkulo elmontras la konadon de la ekvinoksa precesio, kiu efektive kompletiĝas en 25.868 jaroj.

12. – En la komenco de la dek-sesa jarcento, Koperniko, mondfama astronomo naskita en Thorn (Prusujo), en 1472, kaj mortinta en 1543, reprenis la ideojn de Pitagoro kaj publikigis sistemon, kiu, ĉiutage konfirmata de novaj observoj, renkontis favoran akcepton kaj baldaŭ renversis tiun de Ptolemeo. Laŭ la Kopernika sistemo, la Suno lokiĝas en la centro, la planedoj laŭiras cirklajn orbitojn ĉirkaŭ ĝi, kaj la Luno estas satelito de la Tero.

Post unu jarcento, en 1609, Galileo, naskita en Florenco, inventas la teleskopon; en 1610, li malkovras la kvar[17] satelitojn de Jupitero kaj kalkulas ties rivoluojn; li konstatas, ke la planedoj, diference de la steloj, ne havas propran lumon sed estas prilumataj de la Suno; ke ili estas sferoj similaj al la Tero; li observas iliajn fazojn kaj determinas la daŭron de ilia rotacio ĉirkaŭ la propraj aksoj, tiel liverante, per materiaj pruvoj, definitivan sankcion al la sistemo de Koperniko.

De tiam disfalis la konstruo de la supermetitaj ĉieloj; oni rekonis, ke la planedoj estas mondoj similaj al la Tero kaj, same kiel ĝi, sendube loĝataj; ke la steloj estas sennombraj sunoj, verŝajnaj centroj de aliaj planedsistemoj, dum la Sunon oni rekonis kiel stelon, centron de ia kirlo el planedoj al ĝi submetitaj.

La steloj ne plu estas enfermitaj en iu regiono de la ĉiela sfero sed troviĝas dissemitaj en la senlima spaco; tiuj, ŝajne kuntuŝiĝantaj, ja malproksimas inter si je nemezureblaj distancoj; la ŝajne malplej grandaj estas tiuj plej fore distancaj de ni, dum la plej grandaj estas tiuj plej proksimaj, kvankam, eĉ tiel, ili foras je centoj da miliardoj da leŭgoj.

La grupoj, kiujn oni nomis konstelacioj, estas nenio alia, ol ŝajnaj agregaĵoj estigitaj de la distanco; iliaj figuroj rezultas el la efiko de la perspektivo, similaj al tiuj, kiujn la lumoj dissemitaj en vasta ebenaĵo, aŭ la arboj en arbaro, prezentas al la vido de iu lokita en fiksa punkto. Sed efektive tiuj grupoj ne ekzistas. Se al ni eblus transportiĝi en la regionon de unu el tiuj konstelacioj, ties formo, laŭmezure kiel ni proksimiĝus al ĝi, malaperus, dum novaj grupoj desegniĝus al nia vido.

Se tiaj grupoj ne ekzistas, krom laŭŝajne, do la signifo, kiun vulgara, superstiĉa kredo al ili atribuas, estas iluzia, kaj ilia influo ne povas ekzisti krom en la imago.

Por distingi la konstelaciojn, unujn de la aliaj, oni al ili donis tiajn nomojn, kiel jenaj: Leono, Taŭro, Ĝemeloj, Virgo, Pesilo, Kaprikorno, Kankro, Oriono, Herkulo, Granda Ursino aŭ ĉaro de Davido, Malgranda Ursino, Liro, ktp, kaj oni ilin reprezentis per figuroj, plejparte fantaziaj, kiujn tiuj nomoj memorigas, figuroj neniel respondaj, en ĉiuj kazoj, al la ŝajna formo de tiuj stelgrupoj. Estus ja vane serĉi tiajn formojn en la ĉielo.

La kredo je la influo de la konstelacioj, precipe de tiuj formantaj la dek-du signojn de la zodiako, devenis de la ideo ligita al iliaj nomoj. Se tiun, nomatan leono, oni nomintus azeno aŭ ŝafino, oni certe al ĝi estus atribuinta tute alian influon.

13. – De post Koperniko kaj Galileo, la malnovaj kosmogonioj por ĉiam malaperis: la Astronomio povis nur antaŭeniĝi, neniel regresi. La Historio atestas pri la luktoj, kiujn tiuj genioj devis tenadi kontraŭ la antaŭjuĝoj kaj, precipe, kontraŭ la sektismo, kiun interesis subteni erarojn, sur kiuj stariĝis kredoj laŭŝajne sidantaj sur neskueblaj bazoj. Sufiĉis la invento de optika instrumento por renversi multjarmilan konstruon. Nenio povus superforti veraĵon, kiel tia rigardatan.

Dank'al la tipografio, la publiko, inicita en la novajn ideojn, komencis ne lasi sin luli de iluzioj kaj ekpartoprenis la lukton; jam necesis batali ne kontraŭ kelkaj individuoj sed kontraŭ la ĝenerala opinio, kiu partianiĝis al la vero.

Kiel grandiozas la Universo antaŭ la mizeraj proporcioj, kiujn al ĝi atribuis niaj prapatroj! Kiel sublima montriĝas la verko de Dio, kiam ni vidas ĝin plenumiĝi laŭ la eternaj leĝoj de la Naturo! Sed ankaŭ kiom da tempo, da geniaj penadoj, da sinoferoj necesis por al ĉiuj malfermi la okulojn kaj fine deŝiri la vualon de nesciado!

14. – De tiam malfermiĝis la vojo, kiun multenombraj, eminentaj scienculoj estis enirontaj por kompletigi la skizitan verkon. Kepler, en Germanujo, malkovras la famajn leĝojn, kiuj portas lian nomon kaj per kiuj li rekonas, ke la planedoj laŭiras ne cirklajn sed ja elipsajn orbitojn, en kies unu el la fokusoj estas la Suno. Neŭtono, en Anglujo, malkovras la leĝon de la universala altirforto. Laplace, en Francujo, elpensas la ĉielmekanikon. Fine, la Astronomio ne plu estas ia sistemo fondita sur konjektoj aŭ probabloj sed fariĝas scienco sidanta sur la plej rigoraj bazoj, nome tiuj de kalkulo kaj de geometrio. Estas tiel metita unu el la fundamentaj ŝtonoj de la Genezo, ĉirkaŭ 3.300 jarojn post Moseo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.