La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – La historio de la origino de preskaŭ ĉiuj antikvaj popoloj miksiĝas kun la historio de ilia religio, el kio rezultis, ke iliaj unuaj libroj estis religiaj; kaj ĉar ĉiuj religioj estas ligitaj al la principo de la ekzistaĵoj, kiu same estas la principo de la homaro, ili donis pri la formiĝo kaj strukturo de la Universo klarigojn konformajn tiel al la siatempaj scioj, kiel ankaŭ al la scioj de siaj fondintoj. El tio rezultis, ke la unuaj sanktaj libroj estis siatempe ne nur la unuaj sciencaj libroj, sed ankaŭ, dum longa tempo, la sola kodo de civilaj leĝoj.
2. – Ĉar en la primitivaj tempoj la rimedoj de observado neeviteble estis tre neperfektaj, la unuajn teoriojn pri la mondsistemo nepre difektis krudaj eraroj; sed eĉ se tiuj rimedoj estus tiel kompletaj kiel la hodiaŭaj, la tiamaj homoj ne scius ilin utiligi; cetere ili povus esti nenio alia ol la frukto de la disvolviĝo de la inteligento kaj de la konsekvenca konado pri la naturaj leĝoj. Laŭmezure kiel la homo progresis en la konado de tiuj leĝoj, li ankaŭ penetris la misterojn de la kreitaro kaj ĝustigis la ideojn, kiujn li faris pri la origino de la ekzistaĵoj.
3. – La homo restis senpova por solvi la problemon pri la kreado ĝis la Scienco al li donis la ŝlosilon. Necesis atendi, ĝis la Astronomio malfermis la pordojn de la senfina spaco kaj permesis al li tien penetrigi sian rigardon; ĝis li povis, per la potenco de l’ kalkulado, precizigi, kun rigora ekzakteco, la movon, la pozicion, la volumenon, la naturon kaj la rolon de la ĉielaj korpoj; ĝis la Fiziko al li malkaŝis la leĝojn pri la gravito, la varmo, la lumo kaj la elektro; ĝis la Kemio al li montris la transformiĝojn de la materio kaj la Mineralogio la materialojn konsistigantajn la globsupraĵon; ĝis la Geologio instruis lin legi, en la surteraj tavoloj, la laŭgradan formiĝon de la globo. La Botaniko, la Zoologio, la Paleontologio, la Antropologio devis inici lin en la devenon kaj en la sinsekvon de la organaj estaĵoj; per la Arkeologio li povis spuri la postsignojn de la homaro tra la aĝoj; unuvorte, ĉiuj sciencoj, sin reciproke kompletigante, alportis sian kontribuaĵon nepre necesan por la konado de la monda historio. Manke de tiuj kontribuaĵoj la homo havis kiel gvidon nur siajn unuajn hipotezojn.
Tial, antaŭ ol la homo ekhavis tiujn rimedojn de observado, ĉiuj komentariintoj pri la Genezo, kies racio renkontis la baron de materialaj neeblecoj, turniĝadis en unu sama cirklo kaj el ĝi ne povis eliri. Ili sukcesis nur tiam, kiam la Scienco malfermis la vojon, farante breĉon en la malnova konstruaĵo de la kredoj. De tiam ĉio ŝanĝiĝis: eltroviĝis la kondukanta fadeno kaj tuj glatiĝis la malfacilaĵoj. Anstataŭ ia imaga Genezo, stariĝis Genezo pozitiva kaj iagrade eksperimenta; la kampo de la Universo etendiĝis ĝis la senfino; oni ekvidis la Teron kaj la astrojn grade formiĝi laŭ leĝoj eternaj kaj neŝanĝeblaj, kiuj pli bone atestas pri la grandeco kaj la saĝeco de Dio ol ia mirakla kreaĵaro, unufrape elirinta el la nenio, kvazaŭ tuj videbla ŝanĝiĝo, pro ia subita ideo de la Dia Estaĵo post eterna nenifarado. Ĉar estas neeble koncepti la Genezon sen la donitaĵoj liverataj de la Scienco, oni povas laŭ la tuta vero aserti, ke: la Sciencon koncernas starigi la veran Genezon, laŭ la leĝoj de la Naturo.
4. – Ĉe la punkto, kiun ĝi atingis en la dek-naŭa jarcento, ĉu la Scienco solvis ĉiujn malfacilaĵojn de la problemo pri la Genezo?
Certe ne; sed estas nekontesteble, ke ĝi definitive disbatis ĉiujn ĉefajn erarojn kaj al ĝi starigis la esencajn fundamentojn surbaze de nerefuteblaj donitaĵoj. La ankoraŭ dubaj punktoj estas ĝustadire nenio alia ol pridetalaj aferoj, kies solvo, kia ajn ĝi estos en la estonteco, ne povos malutili al la tuto. Krom tio, malgraŭ la rimedoj, kiujn ĝi disponis, grava elemento al ĝi mankis ĝis nun, sen kiu la verko neniam povus kompletiĝi.
5. – El ĉiuj antikvaj Genezoj, la plej proksima al la modernaj sciencaj donitaĵoj, malgraŭ ĝiaj nun evidentigitaj eraroj, sendube estas tiu de Moseo. Kelkaj el tiuj eraroj estas eĉ pli ŝajnaj ol realaj kaj ja devenas, ĉu de malĝusta interpretado de certaj vortoj, kies primitiva signifo perdiĝis ĉe ilia pertraduka transpaso de unu lingvo al alia, aŭ kies senco ŝanĝiĝis kun la moroj de l’ popoloj, ĉu ankaŭ de la alegoria formo esence propra al la orienta stilo, kiun oni prenis laŭlitere anstataŭ serĉi ties spiriton.
6. – La Biblio evidente enhavas faktojn, kiujn la racio, disvolvita de la Scienco, ne povus hodiaŭ akcepti, krom ankaŭ aliaj, kiuj impresas strange kaj abomene, pro tio, ke ili fontas el moroj, kiujn ni ne plu sekvas. Sed, krom tio, estus partiece ne agnoski, ke ĝi entenas grandajn kaj belajn aferojn. La alegorio tie okupas rimarkindan spacon kaj kaŝas sub sia vualo sublimajn veraĵojn, kiuj elmontriĝas se oni serĉas la fundon de la penso, ĉar tiam tuj malaperas la absurdaĵo.
Kial do oni ne pli frue levis tiun vualon? De unu flanko, pro la manko de lumoj, kiujn povus havigi nur la Scienco kaj ia sana filozofio, kaj, de alia flanko, pro la principo de la absoluta neŝanĝebleco de la fido, bazita sur tro blinda respekto al la litero, antaŭ kiu la racio devis sin klini, sekve do pro la timo kompromiti la strukturon de la kredoj, sidigitan sur la laŭlitera senco. Ĉar tiuj kredoj deiris de unu primitiva punkto, oni timis, ke, en la okazo se rompiĝus la unua ero de la ĉeno, fine malligiĝus ĉiuj maŝoj de la reto; jen kial oni obstine tenis fermitaj la okulojn; sed oni ne evitas danĝeron fermante antaŭ ĝi la okulojn. Kiam konstruaĵo kliniĝas, ĉu ne estas pli prudente tuj anstataŭigi la malbonajn ŝtonojn per bonaj, prefere ol atendi, pro respekto al la malnoveco de la konstruaĵo, ke la malbono iĝu neriparebla kaj ke tiel oni estu devigita ĝin tute rekonstrui?
7. – Kondukante siajn esplorojn ĝis la internaĵoj de la Tero kaj la profundaĵoj de la ĉieloj, la Scienco nerefuteble elmontris la erarojn de la mosea Genezo, prenita laŭlitere, kaj la materian neeblecon, ke la aferoj okazis ĝuste tiel, kiel ili estas tie laŭvorte rakontitaj. Ja per tio ĝi donis fundan baton al jarcentaj kredoj. La ortodoksa fido ektremis, kredante vidi elmovita sian fundamentan ŝtonon. Sed kiu ja pravis: ĉu la Scienco, kiu marŝis prudente kaj progresive sur la solida tereno de la ciferoj kaj de la observado, nenion asertante antaŭ ol ekhavi la pruvon, aŭ ĉu rakonto skribita en epoko, kiam absolute mankis rimedoj de observado? Kiu fine nepre venkos: ĉu tiu, kiu diras, ke 2 kaj 2 faras 5, kaj rifuzas ĉian kontrolon, aŭ ĉu tiu, asertanta, ke 2 kaj 2 faras 4, kaj ĝin pruvas?
8. – Sed ĉi-okaze, oni diras, se la Biblio estas dia revelacio, ĉu Dio trompiĝis? Se ĝi ne estas ia dia revelacio, ĝi ne plu havas aŭtoritaton, kaj do la religio disfalas manke de bazo.
El du aferoj, unu: aŭ la Scienco eraris, aŭ ĝi pravas. Se ĝi pravas, ĝi ne povas fari vera opinion, kiu ĝin kontraŭdiras.
Ne estas revelacio, kiu povus superstari la aŭtoritatecon de la faktoj.
Nekontesteble Dio, estante mem la tuta vero, ne povas konduki la homojn, scie aŭ senscie, en eraron, ĉar kontraŭe li ne estus Dio. Se do la faktoj kontraŭdiras la vortojn al li atribuatajn, nepras logike konkludi, ke li ilin ne eldiris, aŭ ke ili estis prenitaj kontraŭ sia propra senco.
Se, pro tiuj kontraŭdiroj, la religio suferas difektojn, kulpas ne la Scienco, kiu ne povas neestigi tion, kio estas; kulpas ja la homoj, kiuj antaŭtempe starigis absolutajn dogmojn, kies tenadon ili faris afero pri vivo kaj morto, surbaze de hipotezoj, kiujn la sperto povus malkonfirmi.
Estas aferoj, pri kies rezigno ni devas, vole aŭ nevole, rezignacii, kiam ni ilin ne povas eviti. Se la mondo marŝas, nehaltigebla por la volo de kelkiuj, estas do pli saĝe akompani la mondon kaj adaptiĝi al la nova stato de la aferoj, anstataŭ alkroĉiĝi al la disfAllanta pasinteco, riskante fali kun ĝi.
9. – Ĉu oni devus, pro respekto al tekstoj rigardataj kiel sanktaj, trudi silenton al la Scienco? Tio estus tiel neebla kiel haltigi la giradon de la Tero. La religioj, kiuj ajn ili estas, neniam gajnis iom ajn subtenante evidentajn erarojn. La misio de la Scienco estas malkovri la leĝojn de la Naturo. Nu, ĉar tiujn leĝojn faris Dio, ili ne povas kontraŭdiri la religiojn, kiuj sin bazas sur la vero. Anatemi la progreson kiel atencanton kontraŭ la religio estas anatemi la verkon mem de Dio. Cetere, tio estas vana peno, ĉar eĉ ne ĉiuj anatemoj de la mondo kapablus neebligi, ke la Scienco antaŭeniĝu kaj la vero brilu.
Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ĉi tiu marŝos sola.
10. – Nur la senŝanĝaj religioj povas timi la malkovrojn de la Scienco, kiuj estas pereigaj nur al tiuj, kiuj lasas sin apartigi pro la progresigaj ideoj, senmoviĝante en la absoluteco de siaj instruoj. Ili ĝenerale faras al si tiel mizeran ideon pri la Dia Estaĵo, ke ili ne komprenas, ke asimili la leĝojn de la Naturo malkaŝitajn de la Scienco ja estas glori Dion en liaj verkoj. Sed pro sia blindeco ili preferas omaĝi la Spiriton de malbono. Religio, kiu, eĉ per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la Naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla.
11. – La Genezo entenas du partojn: la historion pri la formado de la materia mondo kaj la historion de la homaro, el la vidpunkto de ties duobla principo, nome la korpa kaj la spirita. La Scienco limigis sin al la esplorado pri la leĝoj regantaj la materion. Koncerne la homon mem ĝi nur studis la karnan envolvaĵon. Ĉi-rilate ĝi atingis la konadon, kun nekontestebla ekzakteco, de la ĉefaj partoj de la mekanismo de l’
Universo kaj de la homa organismo. Ĝi tiel povis, koncerne tiun gravan punkton, kompletigi la Genezon de Moseo kaj korekti ties erarojn.
Sed la historio de la homo, rigardata kiel spirita estaĵo, estas ligita al aparta klaso de ideoj, kiuj ne apartenas al la ĝustasenca Scienco kaj kiujn, pro tio, ĝi ne faris objekton de sia esplorado. La Filozofio, kies celado pli aparte entenas tiun klason de studoj, formulis pri tiu punkto nur kontraŭdirajn sistemojn, ekde la pura spiriteco ĝis la neado de la spirita principo kaj de Dio mem, sin bazante sur nenio alia krom la personaj ideoj de ties aŭtoroj. Ĝi do lasis la aferon nesolvita manke de sufiĉa kontrolo.
12. – Tiu demando tamen estas la plej grava por la homo, ĉar temas pri la problemo de lia pasinteco kaj de lia estonteco. Tiu pri la materia mondo nur nerekte lin tuŝas.
Antaŭ ĉio gravas al li scii, de kie li venis, kien li iras, ĉu li ankoraŭ vivos, kia sorto estas al li rezervita. Pri ĉiuj ĉi punktoj la Scienco daŭre silentas. La Filozofio, nur liverante opiniojn, kies konkludoj montras al diametre kontraŭa direkto, tamen almenaŭ permesas la diskuton, kio igas multajn personojn al ĝi alflankiĝi prefere ol resti ĉe la Religio, kiu diskuton ja ne ebligas.
13. – Ĉiuj religioj estas en akordo pri la principo de la ekzisto de la animo, sed tion ne elmontras. Ili tamen ne interakordas koncerne ties originon, pasintecon, estontecon, nek precipe – kaj tio ja estas esenca afero –, koncerne la kondiĉojn, de kiuj dependas ĝia estonta sorto. Ili pliparte prezentas pri ĝia estonteco bildon, kiun ili trudkredigas al siaj adeptoj kaj kiun nur la blinda fido povas akcepti, ĉar ĝi ja ne eltenas seriozan ekzamenon. Ligita, laŭ iliaj dogmoj, al la ideoj, kiujn, en la primitivaj tempoj, oni havis pri la materia mondo kaj pri la mekanismo de la Universo, la destino, kiun ili difinis por la animo, estas neakordigebla kun la nuntempa nivelo de la homa sciaro. Devante do nur perdi ĉe la ekzameno kaj la diskutado, la religioj trovas pli simpla ambaŭ proskribi.
14. – De tiuj malkonsentoj koncernantaj la estontecon de la homo naskiĝis dubo kaj nekredemo. Sed la nekredemo postlasas mornan vakuon. La homo angore rigardas la nekonataĵon, en kiun li, pli aŭ malpli frue, devas fatale eniri.
Frostigas lin la ideo pri la nenio. La konscienco diras al li, ke io, trans la nuno, estas al li rezervita. Sed kio? Lia racio, jam disvolviĝinta, ne permesas al li kredi la historiojn, per kiuj oni luladis lin en la infaneco, nek preni alegorion por la realo.
Kiun sencon havas tiu alegorio? La Scienco deŝiris anguleton de la vualo, sed ĝi ne malkaŝis al li, kion plej gravan li devas scii. Vane li demandas, ĉar ĝi nenion respondas en maniero kategoria kaj taŭga por kvietigi lian maltrankvilon. Ĉie li trovas la aserton kolizianta kun la neado, sen pozitivaj pruvoj, nek de unu flanko, nek de la alia. De tio venas la necerteco, kaj la necerteco pri la estonta vivo igas la homon sin ĵeti, kun iaspeca frenezo, al la aferoj de la materia vivo.
Tiu ja estas la neevitebla efiko de la transiraj epokoj: disfalas la konstruaĵo de la pasinteco dum ankoraŭ ne stariĝis tiu de la estonteco. La homo similas adoleskanton, kiu, ne plu havante la naivan kredon de siaj unuaj jaroj, tamen ankoraŭ ne posedas la sciojn proprajn al la matura aĝo. Li nur eksentas svagajn aspirojn, kiujn li ne scias difini.
15. – Se la demando pri la spirita homo restis ĝis nun kiel teorio, tio ĉi estas tial, ke mankis rimedoj por rekta observado, kiajn oni disponis por konstati la staton de la materia mondo, pro kio tiu kampo restis aperta al la konceptoj de la homa spirito. Dum la homo ne konis la leĝojn regantajn la materion kaj ne povis apliki la eksperimentan metodon, li eraris de sistemo al sistemo koncerne la mekanismon de la Universo kaj la formiĝon de la Tero. Kaj kiel okazis en la fizika, tiel same fariĝis en la morala sfero. Mankis, por la fiksado de la ideoj, la esenca elemento, nome la konado de la leĝoj, al kiuj submetiĝas la spirita principo. Tiu konado estis rezervita al nia epoko, kiel la konado de la leĝoj pri la materio estis la konkero de la du lastaj jarcentoj.
16. – Ĝis nun, la studo pri la spirita principo, enfermita en la limoj de Metafiziko, estis pure spekulativa kaj teoria. Ĉe Spiritismo ĝi estas tute eksperimenta. Helpe de la mediuma kapablo, nuntempe pli disvolviĝinta kaj pli funde studita, la homo ekdisponis novan instrumenton de esplorado. La mediumeco estis por la spirita mondo tio sama kiel la teleskopo por la astra mondo kaj la mikroskopo por la mondo de la malgrandegaĵoj. Ĝi ebligis, ke oni, por tiel diri de visu, esploru, studu la rilatojn inter tiu mondo kaj la korpa mondo; ke ĉe la vivanta homo oni apartigu la intelektan disde la materia estaĵo kaj observu ilin ambaŭ malkune agantaj. Post kiam efektiviĝis la interrilatoj kun la loĝantoj de la spirita mondo, oni povis sekvi la animon en ties ascenda marŝo, en ties migradoj, en ties transformiĝoj; fine, oni povis studi la spiritan elementon.
Jen kio mankis al la antaŭaj komentariantoj pri la Genezo por ĝin kompreni kaj korekti ĝiajn erarojn.
17. – Estante en senĉesa kontakto, la spirita kaj la materia mondoj estas reciproke solidaraj; ambaŭ partoprenas per sia agado en la Genezo. Sen la konado de la leĝoj regantaj la unuan, starigi kompletan Genezon estus tiel same neeble, kiel al statuisto havigi vivon al statuo. Nur nun, kvankam nek la materia scienco, nek la spirita scienco, diris sian lastan vorton, la homo posedas la du elementojn taŭgajn por prilumi tiun vastegan problemon. Tiuj du ŝlosiloj estis al li nepre necesaj por ke li venu al ia solvo, eĉ se nur proksimuma.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.