La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

LA MIRAKLOJ LAŬ SPIRITISMO

ĈAPITRO XIII: KARAKTEROJ DE LA MIRAKLOJ

La mirakloj en la teologia senco – Spiritismo ne faras miraklojn – Ĉu Dio faras miraklojn? – Tio supernatura kaj la religioj

La mirakloj en la teologia senco

1. – En sia etimologia senco, la vorto miraklo (de mirari, miri) signifas: mirinda, afero miriga, eksterordinara. La Akademio difinis ĝin jene: Ago de la dia povo kontraŭa al la konataj leĝoj de la Naturo.

En sia ordinara senco, tiu vorto perdis, kiel tiom da aliaj, sian primitivan signifon, kiu, el karaktero ĝenerala, havis sian uzadon limigita al aparta ordo de faktoj. Laŭ la kompreno de la amasoj, miraklo entenas la ideon pri eksterordinara fakto; en la teologia senco, ĝi estas nuligo de la leĝoj de la Naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Tia estas efektive ĝia vulgara signifo, kiu fariĝis ĝia propra senco, kaj oni nur por komparo kaj metafore aplikas la vorton al la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo.

Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝas ekster la naturaj leĝoj. Kaj ĝuste tian ideon oni tiel forte ligas al ĝi, ke, se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estas. Por la Eklezio, la valoro de la mirakloj troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco, kaj ĝi tiel fortike fiksiĝis sur tiu punkto, ke ĉian similigon de la mirakloj al la fenomenoj de la Naturo ĝi rigardas herezo, atenco kontraŭ la fido; ke ĝi ekskomunikis kaj eĉ ŝtiparumis multe da personoj pro tio, ke ili ne volis kredi certajn miraklojn.

Ankoraŭ alian karakteron havas miraklo, nome ĝi estas eksterkutima, unuopa, escepta. Se iu fenomeno refariĝas, ĉu spontane, ĉu per ago de la volo, tio signifas, ke ĝi estas submetita al ia leĝo, kaj tiam, ĉu tiu leĝo estas konata aŭ ne, ĝi ne povas esti ia miraklo.

2. – Antaŭ la okuloj de nekleruloj, la Scienco ĉiutage faras miraklojn. Se homo efektive mortinta estos revekita en la vivon, tio estos vera miraklo, ĉar ĝi estos fakto kontraŭa al la leĝoj de la Naturo. Sed se ĉe tiu homo estas nur ŝajnoj de morto, se en li ankoraŭ restas ia latenta vivoforto, kaj la Scienco, aŭ ia magneta ago, sukcesas lin reanimi, tiam por kleraj homoj okazis natura fenomeno, sed de la malklera vulgarularo tiu fakto estos rigardata kiel miraklo. Fizikisto suprenigu elektran kajton el la mezo de certaj herbokampoj, faligu fulmon sur arbon, kaj sendube tiun novan Prometeon oni rigardos dotita per diabla povo. Sed se Josuo estus haltiginta la movon de la Suno, aŭ, prefere, de la Tero, jen oni tie havus la veran miraklon, ĉar ekzistas nenia magnetizisto sufiĉe pova por estigi tielan miregindaĵon.

La jarcentoj de malklereco estis riĉaj je mirakloj, ĉar oni tiam rigardis supernatura ĉion, kies kaŭzon oni ne konis.

Laŭmezure kiel la Scienco malkaŝis novajn leĝojn, malvastiĝis la rondo de tio mirakleca; sed ĉar la Scienco ne estis esplorinta la tutan kampon de la Naturo, tial ankoraŭ unu ties larĝa parto restis sub la regado de tio mirakleca.

3. – Elpelite de la Scienco el la kampo de la materio, tio mirakleca retretis en la kampon de la spiriteco, kie ĝi trovis sian lastan ŝirmejon. Demonstrante, ke la spirita elemento estas unu el la vivaj fortoj de la Naturo, – forto senĉese konkuranta kun la materia forto – Spiritismo revenigas ties fenomenojn en la rondon de la naturaj efikoj, ĉar kiel la aliaj, ankaŭ tiuj efikoj estas submetitaj al leĝoj. Se tio mirakleca estos elpelita el la spirita kampo, ĝi ne plu havos pravon de ekzisto, kaj nur tiam oni povos aserti, ke jam forpasis la tempo de la mirakloj. (Ĉap. I, n-ro 18.)

Spiritismo ne faras miraklojn

4. – Spiritismo venas do siavice, fari, kion ĉiu Scienco faris ĉe sia alveno: malkaŝi novajn leĝojn kaj sekve klarigi la fenomenojn ampleksatajn de tiuj leĝoj.

Estas vere, ke tiuj fenomenoj estas ligitaj al la ekzisto de la Spiritoj kaj ties agado en la materia mondo; nu, jen, oni diras, en kio konsistas tio supernatura. Sed tiam necesus pruvi, ke la Spiritoj kaj ties manifestiĝoj estas kontraŭaj al la leĝoj de la Naturo; ke tie ne plenumiĝas nek povas plenumiĝi iu el tiuj leĝoj.

Spirito estas nenio alia, ol la animo, kiu postvivas la korpon; li estas la ĉefa estaĵo, ĉar li ne mortas, dum la korpo estas nura pereema akcesoraĵo. Lia ekzisto do estas tute natura, kiel dum la enkarniĝo, tiel ankaŭ post ĝi; li estas submetita al la leĝoj regantaj la spiritan principon, kiel la korpo estas submetita al tiuj, kiuj regas la principon materian, sed ĉar ambaŭ principoj havas inter si ian necesan afinecon kaj senĉese reagas unu sur la duan; ĉar el ilia samtempa agado fontas la movo kaj la harmonio de la tuto, el tio rezultas, ke spiriteco kaj materieco estas du partoj egale naturaj de unu sama tutaĵo, kaj ke la unua ne estas ia escepto, ia anomalio en la ordo de la aferoj.

5. – Dum sia enkarniĝo, la Spirito agas sur la materion pere de sia fluideca korpo aŭ perispirito, kio same fariĝas dum la neenkarniĝa stato. Kiel Spirito kaj en la limo de siaj kapablecoj, li faras, kion li faris kiel homo; ĉar li ne plu disponas la karnan korpon kiel instrumenton, li nur utiligas, kiam necese, la materiajn organojn de iu enkarnulo, kiu tiam iĝas tio, kion oni nomas mediumo. La Spirito tiam agas kiel iu, kiu, ne povante mem skribi, utiligas la manon de sekretario; aŭ kiu, ne scipovante iun lingvon, helpas sin per interpretisto. Sekretario kaj interpretisto estas la mediumoj por enkarnulo, dum mediumo estas la sekretario aŭ la interpretisto por iu Spirito.

6. – Ĉar ne samas, kiel en la stato de enkarniĝo, la medio, en kiu agas la Spiritoj, nek ties manieroj de agado, tial malsamaj estas la koncernaj efikoj. Tiuj efikoj ŝajnas supernaturaj nur tial, ke ili ekestas helpe de agantoj diferencaj de tiuj, kiujn ni uzas. Sed se tiuj agantoj troviĝas en la Naturo kaj se la manifestiĝoj okazas laŭ certaj leĝoj, estas do en ili nenio supernatura aŭ mirakleca. Antaŭ ol estis konataj la proprecoj de la elektro, la elektraj fenomenoj estis rigardataj de certaj personoj kiel miregindaĵoj; de kiam la kaŭzo konatiĝis, malaperis tio mirakleca. Same okazas kun la spiritismaj fenomenoj, kiuj estas ne malpli fremdaj al la naturaj leĝoj, ol la fenomenoj elektraj, akustikaj, lumaj kaj alispecaj, kiuj estis la fonto de amaso da superstiĉaj kredoj.

7. – Sed, oni demandos, ĉu vi konsentas, ke Spirito povas levi tablon kaj teni ĝin pendanta en la spaco sen apogpunkto; ĉu en tio ne estas nuligo de la leĝo de gravito? –

Jes, de la leĝo konata; sed ĉu oni tamen konas ĉiujn leĝojn?

Antaŭ ol oni eksperimentis pri la levoforto de certaj gasoj, kiu asertus, ke peza maŝino, portanta multe da homoj, povus superi la altiran forton? Ĉu tio ne devus ŝajni, en la okuloj de la vulgarularo, mirakleca, diabla? Kiu sin proponus, antaŭ jarcento, por transsendi mesaĝon je distanco de kvincent leŭgoj kaj ricevi respondon post kelke da minutoj, tiu estus rigardata kiel frenezulo; se li tion plenumus, oni kredus, ke li havas la diablon sub siaj ordonoj, ĉar tiam nur la diablo kapablus tiel rapide translokiĝi; tio tamen hodiaŭ estas rigardata kiel ne nur ebla sed ankaŭ tute natura afero. Kial do ia nekonata fluido ne havus la proprecon kontraŭpezi, en difinitaj cirkonstancoj, la efikon de la gravito, kiel hidrogeno senefikigas la pezon de balono? Jen kio efektive okazas ĉe la ĉi-pritraktata afero. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. IV.)

8. – Ĉar ili troviĝas en la Naturo, la spiritismaj fenomenoj okazis do en ĉiuj tempoj; sed ĝuste ĉar ili ne povis esti studataj per la materialaj rimedoj disponeblaj por la ordinara Scienco, ili tial restis, multe pli longe ol aliaj, en la regiono de tio supernatura, el kie Spiritismo nun ilin elirigas.

Bazita sur neklarigeblaj ŝajnoj, tio supernatura lasas liberan kuron al la imago, kiu, erarvagante en la nekonataĵo, naskas la superstiĉajn kredojn. Racia klarigo, bazita sur la leĝoj de la Naturo, rekondukas la homon sur la kampon de la realo kaj tiel metas baron al la ekscesoj de la imago, krom ankaŭ detruas la superstiĉojn. Anstataŭ vastigi la terenon de tio supernatura, Spiritismo ĝin restriktas ĝis ties ekstremaj limoj kaj ĝin elpelas el ĝia lasta ŝirmejo. Se Spiritismo kredigas la eblecon de certaj faktoj, ĝi tamen neebligas, ke oni kredu multajn aliajn, ĉar ĝi demonstras, sur la kampo spirita, same kiel la Scienco sur la materia kampo, tion, kio eblas, kaj tion, kio neeblas. Sed, ĉar ĝi ne pretendas eldiri la lastan vorton pri ĉiuj aferoj, eĉ ne pri siaj propraj objektoj, ĝi ne sin prezentas kiel absolutan regulatoron de tio ebla kaj flanke lasas la sciojn, kiuj estas rezervitaj por la estonteco.

9. – La spiritismaj fenomenoj konsistas en la malsamaj manieroj, kiel manifestiĝas la animo aŭ Spirito, ĉu dum la enkarniĝo, ĉu dum la elkarniĝa stato. Ĝuste per siaj manifestiĝoj la animo malkaŝas sian ekziston, sian supervivon, sian individuecon; pri ĝi oni juĝas laŭ ties efikoj; ĉar la kaŭzo estas natura, tia ankaŭ estas la efiko. Ja tiaj efikoj konsistigas la speciAllan objekton de la esploroj kaj studoj pri Spiritismo, cele al tio, ke oni akiru sciadon kiel eble plej kompletan, tiel pri la naturo kaj la atributoj de la animo, kiel ankaŭ pri la leĝoj regantaj la spiritan principon.

10. – Por tiuj, kiuj neas la ekziston de la memstara spirita principo kaj kiuj sekve neas la animon individuan kaj postvivantan, la tuta Naturo enteniĝas en la palpebla materio; ĉiuj fenomenoj rilataj al la spiriteco estas, en iliaj okuloj, supernaturaj kaj do kimeraj. Ne konsentante la kaŭzon, ili ne povas konsenti ties efikojn, kaj kiam tiuj efikoj estas evidentaj, ili atribuas ilin al imagemo, iluzio, halucino, kaj rifuzas ilian profundigon. El tio fontas, ĉe ili, ia antaŭjuĝa opinio, kiu ilin nekapabligas por justa taksado de Spiritismo, ĉar tiu opinio deiras de la principo, kiu neas ĉion, kio ne estas materia.

11. – Sed el tio, ke Spiritismo akceptas tiujn efikojn rezultantajn el la ekzisto de la animo, ne sekvas, ke ĝi akceptas ĉiujn efikojn kvalitigitajn kiel miraklecaj kaj ke ĝi pretendas ilin pravigi kaj kreditigi; ke ĝi fariĝos la ĉampiono de ĉiuj viziuloj, de ĉiuj utopioj, de ĉiuj sistemaj strangaĵoj, de ĉiuj miraklecaj legendoj. Necesus ĝin tre supraĵe koni, por tiele pensi. Ĝiaj kontraŭuloj pretendas kontraŭmeti al ĝi nerefuteblan argumenton, kiam, farinte erudiciajn esplorojn pri la konvulsiuloj de Saint-Médard, pri la Cevenaj kamizardoj aŭ pri la Loudunaj religiuloj, ili sukcesis trovi evidentajn, por neniu kontesteblajn trompaĵojn. Sed ĉu tiaj historioj prezentas la evangelion de Spiritismo? Ĉu ĝiaj adeptoj iam neis, ke ĉarlatanismo profitcele ekspluatis certajn faktojn; ke la imago ilin elpensis; ke fanatikeco ilin pleje troigis? Spiritismo rilatas tiel same malfavore al la ekstravagancoj, kiujn oni faras en ĝia nomo, kiel la Scienco rilate al la misuzoj de la malklereco, kaj kiel la vera religio rilate al la ekscesoj de fanatikeco. Multaj kritikistoj taksas Spiritismon nur laŭ la ferakontoj kaj la popollegendoj, kiuj estas ties fikciaĵoj. Same valorus juĝi la Historion laŭ la historiaj romanoj aŭ laŭ la tragedioj.

12. – La spiritismaj fenomenoj estas ofte spontanaj kaj ekestas sen antaŭe farita ideo flanke de tiuj personoj, kiuj la plej malmulte pensas pri ili. Estas iuj, kiuj en certaj cirkonstancoj, povas esti okazigataj de agantoj nomataj mediumoj. En la unua okazo, la mediumo ne konscias tion, kio fariĝas pro lia perado; en la dua, li agas plenscie, kaj de tio venas la distingiĝo inter mediumoj konsciaj kaj mediumoj preterkonsciaj. Ĉi tiuj estas pli multnombraj kaj ofte troveblas inter la plej obstinaj nekredantoj, kiuj do praktikas Spiritismon senscie kaj nevole. Ĝuste pro tio la spontanaj fenomenoj havas ĉefan gravecon, ĉar oni ne povas rigardi suspektinda la sincerecon de tiuj, per kiuj ili okazas. Estas ĉi tie same kiel ĉe somnambulismo, kiu, ĉe unuj personoj estas natura kaj nevola, dum ĉe aliaj estas kaŭzata de magneta agado[72].

Sed egale ĉu tiuj fenomenoj rezultas, aŭ ne, de vola ago, ilia primara kaŭzo estas ja unu sama kaj neniel malproksimiĝas de la naturaj leĝoj. La mediumoj do estigas absolute nenion supernaturan kaj sekve faras nenian miraklon. Eĉ la subitaj resanigoj ne estas pli miraklaj ol la aliaj efikoj, ĉar ili rezultas el la agado de ia fluideca aganto, kiu rolas kiel terapeŭtika aganto, kies proprecoj ne estas malpli naturaj pro tio, ke ili ĝis nun restis nekonataj. Estas do tute malĝusta la nomo miraklistoj, kiun la kritikistoj, nesciantaj la principojn de Spiritismo, donas al certaj mediumoj. La karaktero de mirakloj, donita, por komparo, al tiu speco de fenomenoj, nur povas erarigi pri ilia vera karaktero.

13. – La partopreno de nevideblaj inteligentoj en la spiritismaj fenomenoj ne faras ĉi tiujn pli miraklaj ol ĉiuj ceteraj fenomenoj kaŭzataj de nevideblaj agantoj, ĉar tiuj nevideblaj estaĵoj, kiuj loĝas la spacojn, estas unu el la potencoj de la Naturo, potenco kies agado estas senĉesa, kiel sur la materian, tiel ankaŭ sur la morAllan mondon.

Klarigante tiun potencon, Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de amaso da aferoj neklarigitaj kaj ja neklarigeblaj per aliaj rimedoj, kiuj aferoj, en tre foraj tempoj, estis rigardataj kiel mirakloj. Same kiel magnetismo, ĝi malkaŝas leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ miskomprenatan; aŭ, por pli ĝuste diri, oni konis la efikojn, ĉar en ĉiuj tempoj ili okazis, sed oni ne konis la koncernan leĝon, kaj ja la nescio pri tiu leĝo naskis la superstiĉon. El la konado de tiu leĝo rezultas la malapero de tio mirakleca, kaj la fenomenoj eniras la vicon de la naturaj aferoj. Jen kial ne agas pli mirakle spiritistoj, kiuj igas tablon turniĝi aŭ forpasintojn skribi, ol kuracisto, kiu revivigas agonianton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Kiu pretendus, helpe de tiu scienco, fari miraklojn, estus aŭ nekonanto pri tiu objekto, aŭ trompanto de stultuloj.

14. – Ĉar Spiritismo repuŝas ĉian ekzisteblon al miraklecaĵoj, ĉu ekster ĝi ekzistas mirakloj en la ordinara senco de ĉi tiu vorto?

Ni unue diru, ke inter la faktoj rigardataj kiel miraklaj, okazintaj antaŭ la alveno de Spiritismo kaj ankoraŭ nun okazantaj, la pliparto, se ne la tutaĵo, trovas sian klarigon en la novaj leĝoj, kiujn ĝi venis malkaŝi. Tiuj faktoj do enviciĝas, kvankam kun alia nomo, en la ordon de la spiritismaj fenomenoj, kaj kiel tiaj ili havas nenion supernaturan. Oni tamen bone komprenu, ke ĉi tie temas pri aŭtentaj faktoj, ne pri tiuj, kiuj, sub la nomo mirakloj, estas fruktoj de malnobla ĉarlatanado, celanta ekspluati la kredemon. Ni des malpli aludas certajn legendajn faktojn, kiuj eble havis, en sia origino, ian verecon, sed kiujn la superstiĉo troigis ĝis absurdo. Ĝuste sur tiujn faktojn Spiritismo ĵetas lumon, havigante la rimedojn apartigi eraron de vero.

Ĉu Dio faras miraklojn?

15. – Koncerne la ĝustasencajn miraklojn, Dio, ĉar al li nenio neeblas, sendube povas ilin fari. Ĉu li tamen ja ilin faras? aŭ, alivorte, ĉu li nuligas la leĝojn, kiujn li mem starigis?

Ne apartenas al la homo antaŭjuĝi la agojn de la Dia Estaĵo, nek ilin subordigi al sia malforta komprenpovo. Ni tamen, koncerne la diajn aferojn, havas, kiel kriterion por nia juĝado, la atributojn mem de Dio. Al la superega povo aldoniĝas la superega saĝeco, el kio oni devas konkludi, ke li faras nenion neutilan.

Kial li do farus miraklojn? Por elmontri sian povon, oni diras. Sed ĉu la povo de Dio ne pli impone manifestiĝas per la grandioza tutaĵo de la verkoj de la kreaĵaro, per la antaŭvida saĝeco direktanta kiel ties plej etajn, tiel ankaŭ ties plej grandajn partojn, kaj per la harmonio de la leĝoj regantaj la mekanismon de la Universo, ol per iaj malgrandaj kaj infanecaj nuligoj, kiujn ĉiuj iluziistoj scipovas imiti? Kion oni dirus pri lerta mekanikisto, kiu, por pruvi sian lertecon, malmuntus la horloĝon, sciencan majstroverkon, kiun li mem konstruis, por pruvi, ke li povas malfari, kion li faris? Ĉu lia sciado, male, ne pli elmontriĝas per la reguleco kaj precizeco de ĝia movo?

Ne koncernas do Spiritismon la demando pri la mirakloj; sed, surbaze de tiu rezono, ke Dio faras nenion neutilan, Spiritismo formulas jenan opinion: ĉar mirakloj ne estas necesaj por la glorado de Dio, nenio en la Universo okazas ekster la ĝeneralaj leĝoj. Dio ne faras miraklojn tial, ke liaj leĝoj estas perfektaj kaj li do ne bezonas nuligi ilin. Se estas faktoj, kiujn ni ne komprenas, tio estas tial, ke al ni ankoraŭ mankas la necesa sciado.

16. – Akceptite, ke Dio povis, pro motivoj, kiujn ni ne kapablas taksi, okaze nuligi leĝojn de li starigitajn, tiuj leĝoj do ne estas neŝanĝeblaj; sed estas almenaŭ racie pensi, ke nur li havas tiun povon. Oni ne povus akcepti, sen al Dio nei la ĉiopovecon, ke al la Spirito de malbono estas konsentite malfari la verkon de Dio kaj de sia flanko estigi miregindaĵojn, kiuj forlogus eĉ la elektitojn, kio kuntrenus la ideon pri ia povo egala al la povo de Dio. Tamen ja ĉi tion oni instruas. Se Satano havas la povon interrompi, sen la permeso de Dio, la plenumiĝon de la diaj leĝoj, kiuj ja estas verko de Dio, li estas pli potenca ol Dio, kiu do ne havas la ĉiopovecon. Kaj se Dio, kiel oni pretendas, komisias al Satano tiun povon, por ke ĉi tiu pli facile konduku la homojn en la malbonon, Dio do ne havas la superegan bonecon. Ambaŭ okazoj prezentas la neadon de unu el la atributoj, sen kiuj Dio ne estus Dio.

Pro tio la Eklezio distingas la bonajn miraklojn, kiuj fontas el Dio, disde la malbonaj mirakloj, kiuj fontas el el Satano. Sed kiel diferencigi inter ili?

Ĉu satana aŭ dia, miraklo ĉiam estos nuligo de leĝoj, kiuj emanas el unu sola Dio. Se iu persono estas, por tiel diri, mirakle resanigita, ĉu de Dio aŭ de Satano, lia resaniĝo ja nepre okazis. Necesas fari al si tre mizeran ideon pri la homa inteligento por pretendi, ke tiaj doktrinoj povas hodiaŭ esti akceptataj.

Se oni agnoskas la eblecon de kelkaj faktoj rigardataj kiel miraklaj, oni nepre devas konkludi, ke, kia ajn estus la origino al ili atribuata, ili ja estas naturaj efikoj, kiujn enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj Spiritoj povas utiligi, tiel same kiel ili utiligas ĉion, sian propran inteligenton, siajn sciencajn sciojn, tiel por la bono kiel por la malbono, laŭ sia boneco aŭ sia maliceco. Malicegulo, uzante sian sciadon, povas do efektivigi farojn, kiuj aspektos kiel miregindaĵoj en la okuloj de malkleruloj; sed kiam tiuj efikoj rezultigas ajnan bonon, estus mallogike al ili atribui diablan originon.

17. – Sed la religio, laŭdire, sidas sur faktoj nek klarigitaj, nek klarigeblaj. Eble neklarigitaj; ĉu neklarigeblaj? jen tute alia demando. Ĉu al la homoj estas konataj la malkovroj kaj scioj, kiujn la estonteco rezervas al ni? Ne parolante pri la miraklo de la kreado, nekontesteble la plej granda el ĉiuj, jam nun apartenanta al la kadro de la universa leĝo, ĉu ni ne vidas hodiaŭ refariĝi, en la kampoj de magnetismo, somnambulismo, Spiritismo, la ekstazojn, la viziojn, la aperojn, la transvidadojn, la subitajn resanigojn, la levojn, la komunikiĝojn parolajn kaj alispecajn kun la estaĵoj de la nevidebla mondo, ja fenomenojn konatajn de nememoreblaj tempoj, iam rigardatajn kiel miraklaj kaj pri kiuj oni nuntempe demonstras, ke ili apartenas al la ordo de la naturaj aferoj, laŭ la leĝo pri la konsisto de la estaĵoj? La sanktaj libroj estas plenaj de tiaspecaj faktoj, kvalitigitaj kiel supernaturaj; sed ĉar aliaj, analogaj kaj ankoraŭ pli miregindaj, troviĝas en ĉiuj paganaj religioj de la antikveco, tial, se la vereco de iu religio dependus de la nombro kaj de la naturo de tiaj faktoj, oni ne scius montri, kiu la pli vera.

Tio supernatura kaj la religioj

18. – Pretendi, ke tio supernatura konsistigas la fundamenton de la tuta religio, ke ĝi estas la volbŝlosilo de la kristana konstruaĵo, estas subteni danĝeran tezon. Se oni sidigas la veraĵojn de Kristanismo sole nur sur la bazo de tio mirakleca, oni al ĝi starigas malfortikan fundamenton, de kiu la ŝtonoj kun ĉiu tago defalas. Tiu tezo, kiun defendas eminentaj teologoj, rekte kondukas al la konkludo, ke post certa tempo ne eblos la ekzisto de religio, eĉ de la kristana religio, se oni demonstros natura tion, kion oni rigardis supernatura. Ĉar, kiom ajn oni alamasigos argumentojn, oni ne sukcesos subteni la kredon, ke iu fakto estas mirakla post kiam oni pruvis, ke ĝi tia ne estas. Nu, la pruvo, ke iu fakto ne estas escepta en la kadro de la naturaj leĝoj montriĝas tiam, kiam ĝi povas esti eksplikita per tiuj samaj leĝoj, kaj ke, povante refariĝi per la volo de iu ajn persono, ĝi ĉesas esti privilegio de la sanktuloj.

Ne tio supernatura estas necesa al la religioj, sed ja la spirita principo, kiun oni erare kutimas konfuzi kun tio mirakleca kaj sen kiu religio ne eblas.

Spiritismo rigardas la kristanan religion de pli alta vidpunkto; starigas al ĝi bazon pli solidan ol la mirakloj: la neŝanĝeblajn leĝojn de Dio, kiuj regas tiel la spiritan kiel ankaŭ la materian principon. Tia bazo spitas la tempon kaj la Sciencon, ĉar ja la tempo kaj la Scienco ĝin iam sankcios. Dio ne estas malpli inda je nia admiro, je nia danko, je nia respekto pro tio, ke li ne nuligis siajn leĝojn, kiuj grandiozas ĉefe pro sia neŝanĝebleco. Ne necesas tio supernatura, por ke ni honoru Dion per inda adoro. Ĉu la Naturo ne estas per si mem tiel impona, ke oni al ĝi devus ion ajn aldoni por pruvi la superegan povon? La religio renkontos des malpli da nekredantoj, ju pli la racio ĝin sankcios koncerne ĉiujn ĝiajn punktojn. Kristanismo neniom perdos pro tia sankcio; ĝi male nur gajnos. Se io ĝin malutilis ĉe la opinio de certaj homoj, tio estis ĝuste la eraroj de tio mirakleca kaj de tio supernatura.

19. – Se oni prenas la vorton miraklo en ties etimologia senco, nome en la senco de mirindaĵo, oni senĉese havos miraklojn antaŭ siaj okuloj; oni ilin spiros en la aero kaj premos sub la piedoj, ĉar ĉio en la Naturo estas miraklo.

Ĉu vi volas doni al la popolo, al la malkleruloj, al la malriĉaj en spirito ian ideon pri la povo de Dio? Montru ĝin en la senlima saĝo ĉion reganta, en la admirinda organismo de ĉio vivanta, en la fruktado de la plantoj, en la konformigo de ĉiuj partoj de ĉiu estaĵo al ties bezonoj, laŭ la medio, kie li devas vivi. Montru al ili la agadon de Dio en la tigo de la herbo, en la floro elvolviĝanta, en la Suno, kiu ĉion vivigas.

Montru lian bonecon en la zorgado pri ĉiuj kreitaĵoj, kiel ajn malgrandaj ili estas, lian antaŭzorgon en la pravo de ekzisto de ĉiuj ekzistaĵoj, el kiuj neniu estas neutila, en la bono, kiu ĉiam rezultas el ŝajna kaj nedaŭra malbono. Precipe komprenigu al ili, ke la efektiva malbono estas verko de la homo, ne de Dio; ne provu ilin terurigi per la bildo de la eternaj flamoj, kiujn ili fine ne plu kredas kaj kiuj igas ilin pridubi la bonecon de Dio; prefere kuraĝigu ilin per la certigo, ke ili iam povos sin elaĉeti kaj ripari la faritan malbonon. Montru al ili la malkovrojn de la Scienco kiel malkaŝon de la diaj leĝoj, ne kiel verkon de Satano. Fine lernigu al ili kiel legi en la libro de la Naturo, konstante malfermita antaŭ ili; en tiu neelĉerpebla libro, kie la saĝeco kaj la boneco de la Kreinto estas enskribitaj sur ĉiu paĝo. Kaj ili tiel komprenos, ke unu tiel granda Estaĵo, kiu pri ĉio sin okupas, pri ĉio zorgas, ĉion antaŭvidas, nepre havas la superegan povon. La terkulturisto lin vidos, fosante sian sulkon, kaj la malfeliĉulo lin gloros en siaj afliktoj, dirante: Se mi estas malfeliĉa, tio estas pro mia kulpo. Tiam la homoj estos vere religiaj, precipe racie religiaj, multe pli ol se ili kredus je ŝtonoj sangoŝvitantaj aŭ je statuoj, kiuj palpebrumas kaj verŝas larmojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.