La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

APENDICO

Spiritismo aŭ Spiritisma Doktrino

Fundamentaj instruoj

• Dio estas la superega intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĉoj. Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.

• La Universo estas kreaĉo de Dio kaj ampleksas ĉiujn estaĉojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.

• Krom la korpa mondo, kie loĝas la enkarniĝintaj Spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo, loĝejo de la elkarniĝintaj Spiritoj.

• En la Universo estas aliaj loĝataj mondoj, kun estaĉoj en malsamaj gradoj de progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj malpli evoluintaj ol la homoj.

• Ĉiuj naturaj leĝoj estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ la moralajn leĝojn.

• La homo estas Spirito enkarniĝinta en materia korpo. La perispirito estas la duonmateria envolvaĉo, liganta la Spiriton al la fizika korpo.

• La Spiritoj estas la intelektaj estaĉoj de la kreaĉaro. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas.

• La Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante de malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon.

• La Spiritoj konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.

• La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo.

• La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.

• La Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj atingis la maksimuman perfektecon;

Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco deziro al malbono kaj malsuperaj pasioj.

• La rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La Bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie.

La Malbonaj Spiritoj pelas nin en malbonon.

• Jesuo estas la gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio.

• La moralo de la Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝia praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo atingota de la homaro.

• La homo havas liberan volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado.

• La estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

• La preĝo estas ago de adorado al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita kun la homo, same kiel denaska estas la ideo pri la ekzisto de la Kreinto.

• La preĝo plibonigas la homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo neniam rifuzata, kiam petata sincere.

Praktikado • La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis, donace vi donu".

• La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero.

• Spiritismo ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn, alkoholajn halucinogenajn trinkaĉojn, incensojn, tabakon, talismanojn, amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.

• Spiritismo ne trudas siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.

• La mediumeco, kiu permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.

• Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.

• Spiritismo respektas ĉiuj religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".

"Naskiĝi, morti, renaskiĝi ankoraŭ kaj ĉiam progresi, tia estas la leĝo.

"Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro".

(Parto el teksto titolita “Konatiĝu kun SPIRITISMO, Nova Erao por la Homaro”, presfolie disdonata sub la aŭspicioj de la Internacia Spiritisma Konsilio).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.