La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – Ĉie estas al ni dirate, ke venis jam la tempoj difinitaj de Dio, en kiuj grandaj eventoj efektiviĝos por la regenerado de la homaro. En kiu senco oni komprenu tiujn profetajn vortojn? Por la nekredantoj ili havas nenian gravecon; en iliaj okuloj ili nur prezentas la esprimon de infaneca, senfundamenta kredo. Por la plimulto el la kredantoj ili havas ion mistikan kaj supernaturan, kio al ili ŝajnas aŭguri la renverson de la leĝoj de la Naturo. Ambaŭ interpretoj estas eraraj; la unua pro tio, ke ĝi implicas la neadon de la Providenco; la dua tial, ke tiuj vortoj ne anoncas perturbon al la leĝoj de la Naturo sed ja ilian plenumiĝon.
2. – Ĉio estas harmonio en la kreaĵaro; ĉio elmontras ian antaŭzorgon, kiu ne malkonfirmiĝas tiel ĉe la plej malgrandaj, kiel ankaŭ ĉe la plej grandaj aferoj. Ni devas do unue formeti ĉian ideon pri kaprico, kiel ne akordigeblan kun la dia saĝeco. Due, se nia epoko estas difinita por la plenumiĝo de certaj aferoj, tiel estas ĉar ili havas sian pravon de ekzisto en la irado de la tuto.
Ĉe tio, ni diras, ke nia globo, kiel ĉio ekzistanta, estas submetita al la leĝo de progreso. Ĝi progresas fizike per la transformiĝo de la ĝin konsistigantaj elementoj, kaj morale per la puriĝo de la Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ĝin loĝatigas. Ambaŭ progresoj disvolviĝas paralele, ĉar la perfekteco de loĝejo estas en proporcia rilato kun tiu de ties loĝanto. Fizike, la globo suferis transformiĝojn, kiujn la Scienco konstatis kaj kiuj ĝin sinsekve loĝebligis por estuloj ĉiam pli kaj pli progresintaj. Morale, la homaro progresas per la disvolviĝo de la intelekto, de la morala sento kaj per la mildigo de la moroj. Samtempe kiel la globo pliboniĝas sub la agado de materiaj fortoj, la homoj samcele kunagas per la klopodoj de sia intelekto, bonigante nesalubrajn regionojn, faciligante la interkomunikojn kaj pliproduktivigante la teron.
Tiu duobla progreso estiĝas per du manieroj: unu, malrapida, laŭgrada kaj nesentebla; la alia, per subitaj ŝanĝoj, ĉe ĉiu el kiuj ekestas ia pli rapida supreniĝa movo, signanta, per frapantaj trajtoj, la progresajn periodojn de la homaro.
Tiuj movoj, subigitaj, koncerne la detalojn, al la homa libera volo, estas iasence fatalaj en sia tuto, ĉar ili estas regataj de leĝoj, same kiel tiuj okazantaj ĉe la ĝermado, kreskado kaj maturiĝado de la plantoj. Jen kial la progresa movo iafoje estas parta, tio estas, limigita al unu raso aŭ al unu lando, kaj alifoje ĝenerala.
La progreso de la homaro efektiviĝas do laŭ iu leĝo. Nu, ĉar ĉiuj leĝoj de la Naturo estas eterna verko de la diaj saĝeco kaj antaŭzorgo, tial ĉia efiko de tiuj leĝoj rezultas el la volo de Dio, ne el akcidenta kaj kapricema volo, sed el neŝanĝema volo. Kiam do la homaro estas matura por supreniri unu ŝtupon, oni povas diri, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio, same kiel oni ankaŭ povas diri, ke en tia sezono ili venas por la maturiĝo de l’ fruktoj kaj ties rikolto.
3. – El la fakto, ke la progresa movo de la homaro estas neevitebla, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo, ne sekvas, ke Dio indiferentas al ĝi kaj ke, stariginte leĝojn, li retiriĝis en senfarecon kaj lasis la aferojn iri solaj per si mem. Liaj leĝoj sendube estas eternaj kaj neŝanĝemaj ĝuste tial, ke lia volo mem estas eterna kaj konstanta kaj ke lia penso senĉese animas ĉiujn ekzistaĵojn. Lia penso,ĉion penetranta, estas la forto inteligenta kaj konstanta, kiu subtenas en ĉio la harmonion. Se tiu penso eĉ por momento ĉesus agadi, la Universo fariĝus kiel horloĝo sen reguliga pendolo. Dio do senĉese prizorgas la plenumiĝon de siaj leĝoj, kaj la Spiritoj, kiuj loĝatigas la spacon, estas liaj ministroj, ŝarĝitaj pri la detaloj laŭ komisioj respondaj al ilia grado da progreso.
4. – La Universo estas samtempe ia supermezura mekanismo, direktata de same nekalkulebla nombro da inteligentoj, ia senmezura regno, kie ĉiu inteligenta estulo havas sian parton en la agado, sub la okuloj de la suverena Mastro, kies unusola volo ĉie tenadas la unuecon. Sub la potenco de tiu vasta reguliga povo, ĉio moviĝas, ĉio funkcias en perfekta ordo. Kio al ni ŝajnas perturboj, tio estas partaj kaj izolitaj movoj, kiuj al ni aspektas neregulaj nur tial, ke limigita estas nia vidado. Se el ili ni povus ĉirkaŭpreni la tuton, ni vidus, ke tiuj neregulaĵoj estas nur ŝajnaj kaj ja harmonias kun la tuto.
5. – La homaro ĝis nun plenumis nekontesteblajn progresojn. Per sia intelekto, la homoj venis al rezultatoj neniam antaŭe atingitaj, el la vidpunkto de la sciencoj, de la artoj kaj de la materiala bonstato. Al ili ankoraŭ restas, por fari, senmezura progreso, nome: igi regadi inter si karitaton, fratecon, solidarecon, kiuj al ili certigu la morAllan bonstaton.
Ili ne povas tion atingi per siaj kredoj, nek per siaj malnoviĝintaj institucioj, restaĵoj de alia tempo, bonaj por certa epoko, sufiĉaj por ia transira stato, sed kiuj, doninte tion, kio al ili nur eblis, starus hodiaŭ kiel ia malhelpo. Necesas al la homoj jam ne nur la disvolviĝo de la intelekto, sed ja la altiĝo de la sentoj, kaj por tio necesas detrui ĉion, kio povas supereksciti en ili egoismon kaj orgojlon.
Tian periodon ili de nun eniros, kaj ĝi signos unu el la ĉefaj etapoj de la homaro. Tiu etapo, kiu nun ellaboriĝas, estas la necesa sekvo de la antaŭa stato, same kiel plenaĝo estas sekvo de junaĝo. Ĝi do povis esti antaŭvidita kaj antaŭdirita, kaj ja tial oni diras, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio.
6. – Sed, koncerne ĉi tempojn, ne temas pri ia parta ŝanĝo, ia renoviĝo limigita al unu regiono, al unu popolo, al unu raso. Temas ja pri universala movado, estiĝanta cele al la morala progreso. Ia nova ordo de aferoj emas stariĝi, kaj la homoj, kiuj ĝin plej kontraŭas, por ĝi malgraŭvole laboras. La estonta generacio, liberiĝinta el la feĉoj de la malnova mondo kaj konsistanta el pli puraj elementoj, estos animata de ideoj kaj sentoj tre malsamaj ol tiuj de la nuna generacio, kiu forpasas per gigantaj paŝoj. La malnova mondo estos mortinta kaj pluvivos en la Historio, same kiel nun la tempoj de la Mezepoko kun siaj barbaraj moroj kaj superstiĉaj kredoj.
Cetere, ĉiuj scias, kiel ankoraŭ tute ne kontentiga estas la nuna ordo de la aferoj. Iel plenĝuinte la materiAllan bonstaton, kiu estas produkto de la intelekto, oni venas al la kompreno, ke la sekvo de tiu bonstato povas troviĝi nur en la morala disvolviĝo. Ju pli oni antaŭeniras, des pli oni sentas, kio mankas, tamen ne povante ankoraŭ ĝin klare difini: tio estas la efiko de interna laboro elvolviĝanta por la regenerado; oni havas dezirojn, aspirojn, kiuj kvazaŭ estus la antaŭsento pri ia pli bona stato.
7. – Sed tiel radikala ŝanĝo, kiel tiu ellaboriĝanta, ne povas fariĝi sen skuoj. Neeviteble ekestas ia batalo inter la ideoj. De tiu konflikto nepre naskiĝos nedaŭraj perturboj, ĝis la tereno estos ebenigita kaj la ekvilibro restarigita. Estas do el la batalo inter la ideoj, ke aperos la gravaj, antaŭdiritaj eventoj, ne el kataklismoj aŭ pure materiaj katastrofoj. La ĝeneralaj kataklismoj estis sekvo de la stato de formiĝo de la Tero: hodiaŭ ne plu skuiĝas la internaĵoj de la globo, sed ja tiuj de la homaro.
8. – Se la Tero jam ne devas timi la ĝeneralajn kataklismojn, ĝi tamen ankoraŭ devas suferi periodajn transformiĝojn, kies kaŭzoj estas klarigitaj, el scienca vidpunkto, en la jenaj instruoj donitaj de du eminentaj Spiritoj:[114]
“Ĉiu ĉiela korpo, krom la simplaj leĝoj, kiuj direktas la apartigon inter tagoj kaj noktoj, inter la sezonoj, ktp, spertas transformiĝojn, bezonantajn milojn da jarcentoj por plene efektiviĝi, sed kiuj, kiel la malpli daŭraj transformiĝoj, trapasas ĉiujn periodojn, ekde la komenca ĝis tiu kun maksimuma efiko, post kiu ekestas la malkresko ĝis la ekstrema limo, por ke denove rekomenciĝu la paso tra la samaj fazoj.
“La homo ampleksas nur tiujn fazojn de relative mallonga daŭro, kies periodecon li povas konstati. Sed estas iuj ampleksantaj longdaŭrajn generaciojn, kaj eĉ sinsekvajn rasojn, kies efikoj, pro tio, aperas al li kun la ŝajno de noveco kaj spontaneco, dum, se lia rigardo povus retroiri kelkajn milojn da jarcentoj, li vidus, ke inter tiuj samaj efikoj kaj ties kaŭzoj estas ia interrespondeco, pri kiu li tute ne suspektis.
“En unu sama planeda sistemo, ĉiuj korpoj, kiuj al ĝi apartenas, reagas unuj sur la aliajn; en ĝi ĉiuj fizikaj influoj estas solidaraj, kaj el tiuj efikoj, kiujn vi nomas grandaj perturboj, estas neniu, kiu ne rezultus el la komponanto de la influoj de la tuta sistemo.
“Mi iras pluen: mi diras, ke la planedaj sistemoj reagas, unuj sur la aliajn, pro la proksimeco aŭ malproksimeco rezultantaj el ilia translacia movo tra la miriadoj da sistemoj, kiuj konsistigas nian nebulozon. Kaj ankoraŭ pluen: mi asertas, ke nia nebulozo, – kiu kvazaŭ estas ia arkipelago en la senlimaĵo kaj kiu ankaŭ faras sian translacion tra la miriadoj da nebulozoj –, suferas la influon de tiuj, al kiuj ĝi alproksimiĝas.
“Tiel do nebulozoj reagas sur nebulozojn, sistemoj sur sistemojn, kaj same planedoj reagas sur planedojn, kiel ankaŭ la elementoj de ĉiu planedo reagas, unuj sur la aliajn, kaj tiel plu ĝis la atomo. De tio venas, en ĉiu mondo, lokaj aŭ ĝeneralaj transformiĝoj, kiuj ne ŝajnas perturboj tial, ĉar la mallongeco de la vivo permesas, ke oni nur vidu iliajn partajn efikojn.
“La organa materio ne povus eskapi tiujn influojn; la perturboj, kiujn ĝi spertas, povas do aliigi la fizikan staton de la vivantaj estaĵoj kaj estigi iujn el tiuj malsanoj, kiuj ĝenerale atakas plantojn, bestojn kaj homojn. Tiuj malsanoj, kiel ĉiuj malfeliĉegoj, havigas al la homa intelekto ian stimulon, kiu ĝin pelas, per la premo de neceseco, al serĉado de rimedoj por ilin kontraŭbatali kaj al malkovro de naturaj leĝoj.
“Sed la organa materio siavice reagas sur la Spiriton, kiu, pro sia kontakto kaj intima ligiteco kun la materiaj elementoj, ankaŭ suferas influojn, kiuj ŝanĝas liajn inklinojn, tamen ne senigante lin je la libera volo, kiuj superekscitas aŭ moderigas lian aktivecon, kaj kiuj, ĝuste pro tio, kunhelpas por lia disvolviĝo. La bolado, kiu iafoje ekestas ĉe unu tuta popolo, inter la homoj de unu sama raso, ne estas io hazarda, nek rezulto de ia kaprico; ĝi havas sian kaŭzon en la leĝoj de la Naturo. Komence nekonscia kaj estanta nenio pli ol ia svaga deziro, ia nepreciza aspiro al io pli bona, ia bezono de ŝanĝo, tiu bolado manifestiĝas per ia surda agitiĝo, poste per agoj kondukantaj al sociaj transformiĝoj, kiuj, kredu ĝin, ankaŭ havas sian periodecon kiel la fizikaj transformiĝoj, ĉar ĉio sin interĉenas. Se la spirita vidado ne estus nebuligita de la materia vualo, vi vidus la fluidecajn fluojn, kiuj, kvazaŭ miloj da konduktantaj fadenoj, interligas la aferojn de la mondoj spirita kaj materia.
“Kiam oni diras al vi, ke la homaro alvenis al periodo de transformiĝo, kaj ke la Tero devas altiĝi en la hierarkio de l’ mondoj, en tiuj vortoj vidu nenion mistikan sed, male, la plenumiĝon de unu el la grandaj, fatalaj leĝoj de la Universo, kontraŭ kiuj disrompiĝas ĉia homa malbonvolo.”
ARAGO.
9. – “Jes, certe, la homaro transformiĝas, same kiel ĝi jam transformiĝis en aliaj epokoj, kaj ĉiun transformiĝon signis ia krizo, kiu estas por la homa genro tio sama kiel la kreskokrizoj por la individuoj; krizoj ja surprizaj, doloraj, kiuj kuntrenas generaciojn kaj instituciojn, sed kiujn ĉiam sekvas fazo de materiala kaj morala progreso.
La surtera homaro, veninte al unu el tiuj periodoj de kreskado, troviĝas, post preskaŭ unu jarcento, en plena laboro de transformiĝo, pro kio ĝi ĉiuflanke agitiĝas, kaptita de ia speco de febro kaj kvazaŭ pelata de nevidebla forto; kaj tiel estos ĝis ĝi reekvilibriĝos sur novaj bazoj. Tiam, kiu ĝin observos, trovos ĝin tre sanĝita laŭ ĝiaj moroj, ĝia karaktero, ĝiaj leĝoj, ĝiaj kredoj, unuvorte laŭ ĝia tuta socia stato.
“Estas afero, kiu, kvankam ĝi ŝajnos al vi stranga, tamen estas nepra vero: la mondo de la Spiritoj, kiu vin ĉirkaŭas, suferas la reefikon de ĉiuj skuegoj trafantaj la mondon de la enkarnuloj; mi eĉ asertas, ke ĝi aktive partoprenas en ili. Ĉi tio estas neniel surpriza al tiu, scianta, ke la Spiritoj apartenas al la homaro; ke ili venas de ĝi kaj al ĝi devas reveni, pro kio estas kompreneble, ke ili interesiĝu pri la movadoj, kiuj fariĝas ĉe la homoj. Estu do certaj pri tio, ke, kiam socia revolucio ekestas sur la Tero, ĝi ankaŭ skuas la nevideblan mondon, en kiu ĉiuj bonaj kaj malbonaj pasioj akriĝas, kiel ĉe vi. Tiam neesprimebla bolado ekregas inter la Spiritoj, kiuj ankoraŭ apartenas al via mondo kaj kiuj atendas la momenton por reeniri en ĝin.
“Al la agitiĝado de enkarnuloj kaj elkarnuloj iafoje, eĉ ofte, aldoniĝas la perturboj de la fizikaj elementoj, ĉar ĉio ja interligiĝas en la Naturo. Tiam, dum kelka tempo, ekestas ia ĝenerala konfuzo, kiu tamen pasas kvazaŭ uragano, post kiu la ĉielo resereniĝas kaj la homaro, restarigita sur novaj bazoj, penetrita de novaj ideoj, ekpaŝas novan etapon de progreso.
“Ja en la nun komenciĝanta periodo oni vidos Spiritismon floradi kaj doni siajn fruktojn. Vi do laboras pli por la estonteco, ol por la nuno. Sed necesis, ke tiuj laboroj estu antaŭe preparitaj, ĉar ili malfermas la vojojn al la regenerado per la unuecigo kaj raciigo de la kredoj. Feliĉaj estas tiuj, kiuj jam de nun profitas el ili, ĉar tiom da ĉagrenoj ili al si ŝparos, kiom da bonoj ili ĉerpos el tiuj laboroj.”
Doktoro BARRY.
10. – El tio supre dirita sekvas, ke pro sia translacia movo tra la spaco la ĉielaj korpoj havas, unuj sur la aliajn, pli aŭ malpli grandan influon, laŭ sia interproksimeco kaj respektiva pozicio; ke tiu influo povas estigi momentan perturbon en iliaj konsistaj elementoj kaj aliigi la kondiĉojn de vivipoveco de iliaj loĝantoj; ke la reguleco de la movoj devas rezultigi la periodan revenon de la samaj kaŭzoj kaj efikoj; ke, se la daŭro de certaj periodoj estas tre mallonga, por ke la homoj povu ilin percepti, tamen aliaj vidas pasi generaciojn kaj rasojn, kiuj ilin ne perceptas kaj al kiuj la stato de la aferoj ŝajnas normala.
Male, la generacioj samtempaj kiel la transiĝo suferas ties frapon, kaj al ili ĉio ŝajnas ekster la ordinaraj leĝoj. Tiuj generacioj vidas supernaturan, miregindan, miraklecan kaŭzon en tio, kio efektive estas nenio alia ol la plenumiĝo de la leĝoj de la Naturo.
Se, pro la interĉeno kaj solidareco de kaŭzoj kaj efikoj, la periodoj de morala renoviĝo de la homaro – kiel ĉio kredigas – koincidas kun la fizikaj transformiĝoj de la globo, do tiujn periodojn povas akompani aŭ antaŭveni naturaj fenomenoj, eksterordinaraj por tiuj al ili ne kutimintaj; aŭ meteoroj, kiuj ŝajnas strangaj kaj manifestiĝas per akregeco kaj intenseco nenormalaj ĉe detruaj malfeliĉegoj. Tiuj malfeliĉegoj estas nek kaŭzo nek aŭguroj supernaturaj, sed ja sekvo de la ĝenerala movado, kiu fariĝas en la mondoj fizika kaj morala.
Antaŭdirante la eraon de renoviĝo malfermiĝonta por la homaro kaj difinonta la finon de la malnova mondo, Jesuo povis do diri, ke ĝi estos karakterizita per eksterordinaraj fenomenoj, tertremoj, diversaj malfeliĉegoj, signoj en la ĉielo, kiuj estas nenio alia ol meteoroj tute ne troviĝantaj ekster la naturaj leĝoj. Sed la malklera vulgarularo vidis en tiuj vortoj la anoncon de miraklecaj faktoj[115].
11. – La antaŭvido de la progresaj movadoj de la homaro prezentas nenion surprizan al la senmateriiĝintaj estuloj, kiuj vidas la celon kien iras ĉiuj aferoj, kaj el kiuj kelkaj senpere konas la penson de Dio. Laŭ la partaj movadoj, ĉi tiuj estuloj vidas la tempon, kiam povos ekesti ia ĝenerala movado, same kiel oni antaŭe scias la tempon, kiun arbo bezonos por doni fruktojn, aŭ same kiel astronomoj kalkulas la epokon de ia astronomia fenomeno laŭ la tempo, kiun astro uzas por fari sian rivoluon.
12. – La homaro estas kolektiva estaĵo, ĉe kiu fariĝas samaj moralaj transformiĝoj, kiel ĉe ĉiu individuo, kun la diferenco, ke unuj plenumiĝas ĉiun jaron, kaj la aliaj ĉiun jarcenton. Oni sekvu la homaron en ties evoluoj tra la tempoj kaj oni vidos la vivon de la diversaj rasoj signita de periodoj, kiuj donas al ĉiu epoko ian apartan fizionomion.
13. – En du manieroj fariĝas, kiel ni jam diris, la progresa irado de la homaro: unu, – se oni konsideras la sinsekvajn epokojn –, laŭgrada, malrapida, neperceptebla, kiu montriĝas per sinsekvaj pliboniĝoj ĉe moroj, leĝoj, kutimoj, pliboniĝoj rimarkeblaj nur kun la kreskado de l’ tempo, kiel la ŝanĝoj estigataj de la akvofluoj sur la globsupraĵo; la alia, per relative subitaj movoj, similaj al tiuj de torento rompanta siajn digojn, movoj kiuj igas la homaron transpasi en kelke da jaroj la spacon, kiun ĝi laŭirus dum jarcentoj. Ĝi estas ia morala kataklismo, englutanta, en kelke da momentoj la instituciojn de la pasinteco, kaj kiun postvenas nova ordo de aferoj, kiu iom post iom stabiliĝas laŭgrade kiel sereneco reestiĝas por definitive regi.
Al tiu, kiu vivus sufiĉe longe por ĉirkaŭpreni la du fluojn de la nova fazo, ŝajnos, ke ia nova mondo eliris el la ruinoj de la malnova; la karaktero, la moroj, la kutimoj, ĉio estas ŝanĝita. Tiel estas, ĉar efektive novaj, aŭ pli bone, regeneriĝintaj homoj aperis; la ideoj, kiujn la forpasinta generacio portis kun si, cedis lokon al novaj ideoj ĉe la leviĝanta generacio.
14. – Maturiĝinte, la homaro havas novajn bezonojn, pli vastajn kaj pli altajn aspirojn; ĝi komprenas la malplenon de la ideoj, per kiuj ĝi estis lulata, la nesufiĉecon de siaj institucioj por fari ĝin feliĉa; ĝi ne plu trovas en la stato de la aferoj tiujn decajn plezurojn, al kiuj ĝi sentas sin altirata; tial ĝi formetas de si la vindojn kaj sin ĵetas, pelate de nekontraŭstarebla forto, al nekonataj bordoj serĉe de novaj, malpli limigitaj horizontoj.
Ĝuste al unu el tiuj periodoj de transformiĝo, aŭ, se oni volas, de morala kreskado, la homaro venis. El la adoleska ĝi venas en la plenkreskan aĝon. La pasinteco ne plu kontentigas siajn novajn aspirojn, siajn novajn bezonojn; ĝi jam ne povas esti kondukata per la samaj rimedoj; ĝi ne plu kontentiĝas per iluzioj kaj magiaĵoj: ĝia maturiĝinta racio postulas pli kernecajn nutraĵojn. La nuneco estas tro efemera; ĝi sentas, ke ĝia destino estas pli vasta kaj ke la korpa vivo estas tro malvasta por tiun enteni; pro tio ĝi dronigas sian rigardon en la pasinteco kaj en la estonteco, por malkovri la misteron de sia ekzistado kaj tie ĉerpi konsolan certecon.
Kaj estas ĝuste en la momento, kiam ĝi troviĝas tro malvaste en la materia sfero, kiam ĝia intelekta vivo superbordiĝas, kiam en ĝi burĝonas la spirita sento, ke homoj, kiuj sin deklaras filozofoj, esperas ŝtopi la malplenon per la doktrinoj de negativismo kaj materialismo! Stranga anomalio! Tiuj samaj homoj, kiuj intencas peli ĝin antaŭen, klopodas por ĝin enfermi en la malvastan rondon de la materio, el kiu ĝi strebas eliri. Ili vualas al ĝi la vidon de la senfina vivo kaj, montrante al ili la tombon, ili asertas: Nec plus ultra!
15. – Kiu ajn meditis pri Spiritismo kaj ties sekvoj kaj ĝin ne limigas en la estigado de kelkaj fenomenoj, tiu komprenas, ke al la homaro ĝi malfermas novan vojon kaj senvualigas la horizontojn de la senfino. Inicante ĝin pri la misteroj de la nevidebla mondo, Spiritismo montras al ĝi ĝian veran rolon en la kreaĵaro, ja eterne aktivan, tiel en la spirita, kiel ankaŭ en la korpa stato. La homo jam ne iras blinde: li scias, de kie li venas, kien li iras kaj kial li troviĝas sur la Tero. La estonteco montriĝas al li en sia realeco, senigita je la antaŭjuĝoj de la senscieco kaj de la superstiĉo. Temas ne pri ia svaga espero, sed ja pri palpebla veraĵo, tiel certa por li kiel la alterno de tago kaj nokto. Li scias, ke lia esto ne limiĝas al kelkaj momentoj de ia efemera ekzistado; ke la spiritan vivon ne ĉesigas la morto; ke li jam vivis, ke li ankoraŭ revivos, kaj ke neniom li perdos el ĉio, kion li akiris en perfekteco per sia laboro; en siaj antaŭaj ekzistadoj li trovas la kialon de tio, kio li estas nun, kaj rekonas ke: el tio, kia la homo hodiaŭ sin faris, li povas konkludi, kia li mem iam estos.
16. – Kun la penso, ke la individuaj agado kaj kunlaborado por la ĝenerala laboro de la civilizo limiĝas al la nuna vivo, kaj ke oni antaŭe estis nenio kaj ja nenio estos poste, kio ja interesas la homon la posta progreso de la homaro? Per kio lin tuŝas, ke en la estonteco la popoloj estos pli bone regataj, pli feliĉaj, pli kleraj, pli bonaj, unuj al la aliaj? Ĉar neniun frukton li rikoltos el ĝi, ĉu tiu progreso ne tute perdiĝos por li?
Kiel utilos al li labori por tiuj, venontaj post li, se tiujn li neniam konos, se ili estos novaj kreitoj, kiuj post ne longe revenos en la nenion? Sub la influo de la neado de l’ individua estonteco, ĉio nepre reduktiĝas al la mizeraj proporcioj de la momento kaj de la personeco.
Sed, kontraŭe, kian amplekson donas al la homa penso la certeco pri la ĉiamdaŭreco de lia spirita memo! Kio pli racia, pli grandioza, pli inda je la Kreinto, ol tiu leĝo, laŭ kiu la spirita vivo kaj la materia vivo estas nenio alia krom du modaloj de ekzistado, kiuj alternas por la efektivigo de la progreso! Kio pli justa kaj pli konsola ol la ideo, ke samaj estuloj senĉese progresas, unue tra generacioj en unu sama mondo, poste de mondo al mondo ĝis la perfekteco, sen rompo de kontinueco!
Ĉiuj agoj havas do ian celon, ĉar, laborante por ĉiuj, oni laboras por si, kaj reciproke, kaj tial neniam estas senfruktaj tiel la individua kiel la kolektiva progreso. El ambaŭ profitos la venontaj generacioj kaj individuoj, kiuj estos nenio alia ol la estintaj generacioj kaj individuoj en pli alta grado da progreso.
17. – La frateco estos la angulŝtono de la nova socia ordo; sed ne ekzistas frateco reala, solida, efektiva, se ĝi ne sidas sur neskuebla bazo. Tiu bazo estas la fido, ne la fido al tiaj aŭ aliaj apartaj dogmoj, kiuj ŝanĝiĝas kun la tempoj kaj popoloj kaj kiuj ĵetas ŝtonojn, unuj kontraŭ la aliajn, ĉar, sin reciproke anatemante, ili nutras la antagonismon; sed ja la fido al la fundamentaj principoj, kiujn ĉiu persono povas akcepti:
Dio, la animo, la estonteco, la senfina, individua progreso, la ĉiameco de la rilatoj inter la estuloj. Kiam ĉiuj homoj estos konvinkitaj, ke Dio estas unu sama por ĉiuj; ke tiu Dio, superege justa kaj bona, nenion maljustan povas deziri; ke la malbono venas de la homoj, ne de li, tiam ĉiuj sin rigardos filoj de unu sama Patro kaj sin reciproke donos la manojn.
Tia estas la fido, kiun Spiritismo havigas, kaj kiu de nun fariĝos la akso, ĉirkaŭ kiu turniĝos la homa gento, kiaj ajn estos la manieroj de adorado kaj la apartaj kredoj.
18. – La intelekta progreso farita ĝis nun, laŭ plej vastaj proporcioj, estas granda paŝo kaj signas la unuan fazon de la homaro, sed sola ĝi estas senpova por la homaron regeneri.
Tiel longe dum orgojlo kaj egoismo lin potencos, la homo uzos sian inteligenton kaj siajn sciojn profite al siaj pasioj kaj personaj interesoj, kaj ja tial li ilin utiligas por perfektigi rimedojn por malbonfari kaj pereigi siajn similulojn.
19. – Nur la morala progreso povas certigi al la homoj la surteran feliĉon, metante bridon al la malbonaj pasioj; nur tia progreso povas fari, ke inter la homoj regu konkordo, paco, frateco.
Ĝi sola faligos la interpopolajn barojn, forigos la antaŭjuĝojn pri kasto kaj silentigos la sektajn antagonismojn, instruante la homojn rigardi sin, unuj la aliajn, kiel fratojn, vokitajn al reciproka helpado kaj ne al tio, ke unuj vivu koste de la aliaj.
Estos ankoraŭ la morala progreso, tiam helpata de la progreso intelekta, kiu intermiksos la homojn en unu sama kredo bazita sur la eternaj veraĵoj, ne elvokantaj diskutadon kaj, ĝuste pro tio, akcepteblaj por ĉiuj.
La unueco de kredoj estos la plej potenca ligilo, la plej solida fundamento de la universala frateco, ĉiam rompata de la religiaj antagonismoj, kiuj dividas la popolojn kaj familiojn kaj kiuj igas vidi disidentojn kiel malamikojn nepre evitendajn, atakendajn, ekstermendajn, anstataŭ amindajn fratojn.
20. – Unu tia stato de aferoj kondiĉas radikAllan ŝangon en la sento de la amasoj, ĝenerAllan progreson, kiu povos efektiviĝi nur ekster la rondo de la malvastaj kaj trivialaj ideoj, kiuj nutras egoismon. En diversaj epokoj, elitaj homoj provis peli la homaron sur tiun vojon, sed, ankoraŭ tro juna, la homaro restis surda, kaj iliaj instruoj estis kvazaŭ la bona grajno falinta sur ŝtonon.
Nuntempe, la homaro estas matura por ĵeti sian rigardon pli alten, ol kiel ĝi iam ajn faris, kaj tiel sin nutri per pli vastaj ideoj kaj kompreni, kion ĝi ne komprenis antaŭe.
La forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta ĉe pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj, komunikos al la mondo supreniran movon en la senco de la morala progreso, kiu signos novan fazon de la homaro.
21. – Tiu fazo jam montriĝas per sendubaj signoj, per klopodoj por utilaj reformoj, per grandaj kaj noblaj ideoj, kiuj elkrepuskiĝas kaj ektrovas resonon. Ja tial oni vidas fondiĝi amason da institucioj protektaj, civilizaj kaj emancipaj, sub la influo kaj pro la iniciato de homoj evidente antaŭdestinitaj por la regenera agado; ke la kriminalaj leĝoj kun ĉiu tago penetriĝas de pli humanaj sentoj. La antaŭjuĝoj pri raso malfortiĝas, la popoloj komencas sin reciproke rigardi kiel anojn de unu granda familio; pro la unuformeco kaj facileco de la rimedoj por siaj interŝanĝoj, la popoloj forigas la ilin apartigantajn barojn, kaj el ĉiuj partoj de la mondo ili kolektiĝas en universalaj kunvenoj por la pacaj turniroj de la intelekto.
Sed al tiuj reformoj mankas ia bazo por disvolviĝi, kompletiĝi kaj plifirmiĝi; ia morala elano pli ĝenerala, por ke ili fruktiĝu kaj akceptiĝu de la amasoj. Temas pri nenio alia ol karakteriza signo de la epoko, ja preludo de tio, kio efektiviĝos en pli granda skalo, laŭmezure kiel la tereno fariĝos pli favora.
22. – Alia ne malpli karakteriza signo de la periodo, kiun ni nun eniras, estas la evidenta reago estiĝanta en la direkto al la spiritualismaj ideoj; ia instinkta abomeno manifestiĝas kontraŭ la ideoj materialismaj. La nekredemo, kiu iam posedis la amasojn, sensciajn aŭ klerajn, kaj igis ilin forpuŝi la formon kaj eĉ la fundon de ĉia kredo, ŝajne estis ia dormo, el kiu oni vekiĝas sentante la bezonon spiri pli vivigan aeron. Kaj tie, kie ekestis la vakuo, oni pretervole serĉas ion, ian apogpunkton, ian esperon.
23. – Se oni supozas la plimulton de la homoj penetrita de tiaj sentoj, oni povas facile imagi la ŝanĝojn, kiujn ili portos al la sociaj rilatoj: ilia devizo estos karitato, frateco, bonvolemo al ĉiuj, toleremo al ĉiuj kredoj. Al tia celo evidente iras la homaro, tio estas la objekto de ĝiaj aspiroj, de ĝiaj deziroj, kvankam ĝi neklare konscias la rimedojn por ties efektivigo. Ĝi provas, palpas, sed estas retenata de aktivaj kontraŭstaroj, aŭ de la inercia forto de antaŭjuĝoj, de kredoj stagnantaj kaj malinklinaj al progreso. Ja tiajn kontraŭstarojn necesas venki, kaj en tio konsistos la verko de la nova generacio; se oni sekvos la nunan fluon de la aferoj, oni rekonos, ke ĉio ŝajnas antaŭdestinita por malfermi al ĝi la vojon; ĝin favoros la duobla potenco de nombro kaj de ideoj, kaj aldone la sperto de la pasinteco.
24. – La nova generacio irados do al la realigo de ĉiuj homamaj ideoj konformaj al la progresogrado, kiun ĝi estos atinginta. Kun sama strebado kaj plenumante siajn celojn, Spiritismo renkontiĝos kun la nova generacio sur la sama tereno. La progresemaj homoj trovos, en la spiritismaj ideoj, potencan levilon, kaj Spiritismo trovos, en la novaj homoj, spiritojn tute inklinajn ĝin akcepti. Ĉe tia stato de aferoj, kion povos fari tiuj, kiuj provos bari al ĝi la vojon?
25. – Ne Spiritismo estigas la socian renoviĝon, sed ja la matureco de la homaro faras tian renoviĝon ia neceso. Pro sia moraliga povo, pro siaj progresigaj tendencoj, pro la vasteco de siaj celoj, pro la ĝeneraleco de la demandoj, kiujn ĝi ampleksas, Spiritismo kapablas, pli ol ia ajn doktrino, helpi la regeneran movadon, kaj ja tial ĝi estas samtempa kiel tiu movado. Ĝi aperis ĝuste tiam, kiam ĝi povus esti utila, ĉar ankaŭ por ĝi la tempoj estas alvenintaj. Se ĝi venus pli frue, ĝi estus renkontinta nesupereblajn obstaklojn kaj neeviteble pereus, ĉar la homoj, kontentaj pri tio, kion ili havas, ankoraŭ ne sentus bezonon de tio, kion ĝi portas. Nuntempe, naskiĝinta kune kun la ideoj, kiuj fermentas, Spiritismo trovas la terenon preparita por ĝin akcepti; la spiritoj, lacaj de la dubo kaj necerteco, teruritaj de la abismo, kiu faŭkas antaŭ ili, ĝin akceptas kiel tabulon de savo kaj superegan konsolon.
26. – La nombro de la malfruiĝintoj sendube ankoraŭ estas granda, sed kion ili povos fari kontraŭ la leviĝanta ondo, krom nur ĵetadi al ĝi kelkajn ŝtonojn? Tiu ondo estas la generacio, kiu leviĝas, dum ili formalaperas kun la generacio, kiu kun ĉiu tago larĝapaŝe foriras. Sed ĝis la fino ili paŝo post paŝo defendos la terenon; okazos do neevitebla batalo, sed batalo neegala, ĉar ĝi estos batalo de la kadukiĝinta pasinteco, kiu disŝiriĝas en ĉifonojn, kontraŭ la juneca estonteco; de stagno kontraŭ progreso; de la kreito kontraŭ la volo de Dio, ĉar ja estas venintaj la tempoj de li difinitaj.
27. – Por ke la homoj estu feliĉaj sur la Tero, necesas ke ĝin loĝu nur bonaj Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ekskluzive strebu al bono. Ĉar la tempo alvenis, tial granda migrado ekestas nun inter ĝiaj loĝantoj. Kiuj faras malbonon pro malbono, ankoraŭ ne tuŝitaj de la sento de bono kaj, pro tio, ne plu indaj je la transformiĝinta planedo, tiuj estos elpelitaj, ĉar ili sur ĝi denove kaŭzus malordon kaj konfuzitecon kaj obstaklus la progreson. Ili elpagos la harditecon de siaj koroj, unuj en malsuperaj mondoj, aliaj ĉe malprogresintaj surteraj rasoj, kiuj ja egalus tiajn mondojn, kaj al kiuj ili portos siajn akiritajn sciojn, plenumante la mision progresigi tiujn rasojn. Al ili substituiĝos pli bonaj Spiritoj, kiuj starigos inter si la regadon de justeco, paco kaj frateco.
Laŭ la Spiritoj, la Tero ne transformiĝos pere de ia kataklismo, kiu subite neniigus tutan generacion. La nuna generacio grade malaperos, kaj la nova sammaniere ĝin postvenos, sen ia ŝanĝo en la natura ordo de la aferoj.
Ĉio do ekstere fariĝos kiel ordinare, kun la sola sed gravega diferenco, ke parto de la Spiritoj, kiuj enkarniĝadis sur la Tero, tie ne plu enkarniĝos. En ĉiu naskiĝonta infano, anstataŭ ke ĝin animus Spirito malprogresinta, inklina al malbono, ja loĝos Spirito pli progresinta kaj inklina al bono.
Temas do ne pri nova enkorpa generacio, sed ja pri ia nova generacio da Spiritoj, kaj sendube en tiu senco Jesuo tion komprenis, kiam li diris: “Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.” Kiuj do esperas vidi la transformiĝon okazanta per miraklecaj kaj supernaturaj fenomenoj, tiuj nepre elreviĝos.
28. – Transira estas la nuna epoko, intermiksiĝas la elementoj de la du generacioj. Starantaj sur la mezo, ni ĉeestas la foriron de unu kaj la alvenon de alia, kaj ĉiu jam montriĝas en la mondo kun siaj aparte propraj karakteroj.
Ambaŭ sin intersekvantaj generacioj havas ideojn kaj vidpunktojn inter si kontraŭajn. Laŭ la naturo de la moralaj dispozicioj, sed ĉefe laŭ la intuiciaj kaj denaskaj inklinoj, estas facile distingi, al kiu el ambaŭ apartenas ĉiu individuo.
Ĉar ĝin koncernas fondi la eraon de la morala progreso, la nova generacio distingiĝas per ordinare frumaturaj inteligento kaj prudento, ligitaj al denaska sento pri bono kaj al spiritualismaj kredoj, kio konstituas senduban signon de certa grado da antaŭa progreso. Ĝi ne konsistos ekskluzive el pleje superaj Spiritoj, sed el tiuj, kiuj, jam progresinte, inklinas asimili ĉiujn progresigajn ideojn kaj kapablas kunhelpi por la regenera movado.
Kio, male, igas distingi la malfruiĝintajn Spiritojn, tio estas unue la ribelo kontraŭ Dio per la rifuzo agnoski ian ajn povon superan al la homaro; la instinkta inklino al malnoblaj pasioj, al la nefrataj sentoj de egoismo, orgojlo, envio, ĵaluzo; fine la alkroĉiteco al ĉio materiala: sensamo, avideco, avareco.
Ja el tiuj malvirtoj la Tero devas esti elpurigita, per la forigo de tiuj, kiuj rifuzas sin rebonigi, ĉar tiuj malvirtoj estas nekonformaj al la regado de frateco kaj ĉar la virtuloj ĉiam suferos de ilia kontakto. Kiam la Tero liberiĝos de tiuj malvirtoj, la homoj irados sen malhelpoj al la pli bona estonteco, kiu al ili estas rezervita, eĉ en ĉi tiu mondo, kiel premio al ilia penado kaj persistado, dum ili atendas, ke ankoraŭ pli kompleta elpuriĝo al ili permesu eniron en superajn mondojn.
29. – Tiun elmigradon de Spiritoj oni ne tiel komprenu, ke ĉiuj Spiritoj malfruiĝintaj estos elpelitaj el la Tero en malsuperajn mondojn. Multaj, kontraŭe, al ĝi revenos, ĉar ili cedis al la forlogo de la cirkonstancoj kaj de la ekzemplo; ĉe tiuj la ŝelo estis pli malbona ol la kerno. Unu fojon elirinte el la influo de la materio kaj de la antaŭjuĝoj de la korpa mondo, ili plejparte rigardos la aferojn tute alie ol kiel dumvive, kaj pri tio ni havas multenombrajn ekzemplojn. Por tio, ili estas helpataj de bonvolemaj Spiritoj, kiuj pri ili interesiĝas kaj rapidas ilin instrui kaj al ili montri, kiel erara estas la vojo de ili sekvata. Per niaj preĝoj kaj admonoj, ni mem povas kunhelpi por ilia pliboniĝo, ĉar ekzistas ĉiama solidareco inter mortintoj kaj vivantoj.
Tre simpla estas la maniero, kiel fariĝas la transformiĝo, kaj, kiel vidate, ĝi estas tute morala kaj neniel okazas ekster la leĝoj de la Naturo.
30. – Tute egale, ĉu la novan generacion konsistigas novaj pli bonaj Spiritoj, ĉu malnovaj, kiuj pliboniĝis, la rezultato estas unu sama: se ili portas pli bonajn inklinojn, nepre estas renoviĝo. La enkarniĝintaj Spiritoj formas do du kategoriojn, laŭ siaj naturaj inklinoj: unuflanke, la malfruiĝintoj, kiuj foriras; aliflanke, la progresemaj, kiuj alvenas. La stato de la moroj, de la socio ĉe iu popolo, ĉe iu raso, aŭ en la tuta mondo rilatos do kun tiu, el ambaŭ kategorioj, kiu superregos.
31. – Vulgara komparo ankoraŭ pli bone komprenigos, kio okazas tiurilate. Ni imagu reĝimenton, kiun plejmulte konsistigas tumultemaj, sendisciplinaj homoj: ili tie okazigos konstantan malordon, kiun la severeco de la punleĝaro devos, ofte kun malfacileco, subpremi. Tiaj homoj estas la plej fortaj, ĉar pli nombraj ol la ceteraj. Ili sin reciproke subtenas, kuraĝigas kaj stimulas per la ekzemplo. La kelke da bonaj estigas nenian influon; iliaj konsiloj estas malŝatataj; ili suferas de la kontakto de la malbonaj, kiuj ilin mokadas kaj malbontraktas.
Ĉu ne tia estas la bildo de la nuntempa socio?
Ni supozu, ke tiaj homoj, po unu, po dek, po cent, estas forigataj el la reĝimento kaj laŭgrade, egalnombre anstataŭigataj per bonaj soldatoj, eĉ per tiuj, kiuj, iam forigite, tamen sin korektis: post kelka tempo, ĉiam ankoraŭ ekzistos la sama reĝimento, sed transformita; bona ordo estos sekvinta la malordon. Tiel estiĝos la regenerita homaro.
32. – La grandaj kolektivaj foriroj havas kiel celon ne nur akceli la elmigrojn, sed ankaŭ pli rapide transformi la spiriton de la amaso, ĝin liberigante de la malbonaj influoj, kaj havigi pli da aŭtoritateco al la novaj ideoj.
Jen kial multaj, kiuj, malgraŭ siaj neperfektaĵoj, estas jam maturaj por la transformiĝo, foriras por refreŝiĝi ĉe pli pura fonto. Restante en la sama medio kaj sub la samaj influoj, ili persistus en siaj opinioj kaj en sia maniero rigardi la aferojn. Restado en la mondo de la Spiritoj sufiĉos por al ili malfermi la okulojn, ĉar tie ili vidos, kion ili ne povis vidi sur la Tero. Nekredanto, fanatikulo, absolutisto povos do reveni kun denaskaj ideoj pri fido, toleremo kaj libereco, kaj ĉe la reveno ili trovos la aferojn ŝanĝitaj kaj ricevos la influon de la nova medio, en kiu ili naskiĝos. Anstataŭ kontraŭstari, ili kunhelpos la novajn ideojn.
33. – La regenerado de la homaro ne nepre bezonas do la kompletan renoviĝon de la Spiritoj: sufiĉas ia ŝanĝo de iliaj moralaj dispozicioj. Tiu ŝanĝo fariĝas ĉe ĉiuj, kiuj inklinas al ĝi, se nur ili estas fortiritaj el la ruiniga influo de la mondo. Tiel, ne ĉiam la revenantoj estas aliaj Spiritoj: ili ofte estas la samaj Spiritoj, tamen pensantaj kaj sentantaj alimaniere.
Kiam tiu pliboniĝo fariĝas izole kaj individue, ĝi pasas nerimarkate sen ia videbla influo sur la mondon. Tute alia estas la efiko, kiam ĝi fariĝas samtempe ĉe grandaj amasoj, ĉar tiam, laŭ ĝiaj proporcioj en unu generacio, la ideoj de unu popolo aŭ de unu raso povas profunde ŝanĝiĝi.
Tion oni preskaŭ ĉiam rimarkas post la grandaj skuoj, kiuj disfalĉas la loĝantarojn. La detruantaj malfeliĉegoj pereigas nur korpojn, ne atingas la Spiriton, intensigas la iro-reiran movadon inter la korpa kaj la spirita mondoj, sekve la progresan movadon de enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj Spiritoj.
Rimarkindas, ke en ĉiuj epokoj de la Historio la grandajn sociajn krizojn sekvis erao de progreso.
34. – Nuntempe okazas unu el tiuj ĝeneralaj movadoj, kiuj devas estigi ian reformon de la homaro. La multeco de detruaj kaŭzoj prezentas karakterizan signon de la tempoj, ĉar ili devos akceli la burĝonadon de la novaj ĝermoj. Tio estas kvazaŭ folioj fAllantaj en aŭtuno, kiujn sekvos novaj folioj, plenaj de vivo, ĉar la homaro havas siajn sezonojn, same kiel la individuoj havas siajn aĝojn. La velkintaj folioj de la homaro falas pro la puŝoj kaj batoj de la vento, por renaskiĝi pli viglaj sub la sama vivoblovo, kiu ne estingiĝas sed ja puriĝas.
35. – Por materialisto, la detruantaj malfeliĉegoj estas senkompensaj plagoj, sen utilaj rezultatoj, ĉar iliaopinie tiuj malfeliĉegoj por ĉiam neniigas la estulojn. Sed por tiu, scianta, ke la morto nur detruas la envolvaĵon, tiaj malfeliĉegoj ne rezultigas la samajn sekvojn kaj ne kaŭzas al li la plej etan timon; li komprenas ties celon kaj ankaŭ scias, ke la homoj ne pli perdas, mortante kunaj, ol mortante solaj, ĉar per unu aŭ alia maniero ili ĉiuj nepre tien iros.
La nekredantoj priridos tiajn aferojn kaj ilin rigardos kimeraj; sed, kion ajn ili diros, ili ne eskapos la komunan leĝon; kiel la ceteraj, ili siavice falos, kaj tiam kio ili fariĝos? Ili diras: Nenio! Ili tamen vivos, spite al si mem, kaj iam estos devigitaj malfermi siajn okulojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.