La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉi tiu nova verko estas plia paŝo sur la tereno de la sekvoj kaj aplikoj de Spiritismo. Kiel montras la titolo, ĝia celo estas studi tiujn tri objektojn ĝis nun diverse interpretatajn kaj komentariatajn: la Genezon, la miraklojn kaj la antaŭdirojn, laŭ ties rilatoj kun la novaj leĝoj rezultantaj el la observado de la spiritismaj fenomenoj.
Du elementoj, aŭ, se oni volas, du fortoj regas la Universon: la spirita elemento kaj la materia elemento. El la simultana agado de tiuj du principoj fontas specialaj fenomenoj, kiuj memkompreneble neklarigeblas se oni unu el ambaŭ abstraktas, tute same kiel neklarigeblus la formiĝo de la akvo se oni abstraktus unu el ĝiaj konsistigaj elementoj, nome hidrogeno kaj oksigeno.
Elmontrante la ekziston de la spirita mondo kaj ties rilatojn kun la materia mondo, Spiritismo liveras la ŝlosilon por sennombra amaso da fenomenoj nekomprenataj kaj, ĝuste pro tio, rigardataj kiel neakcepteblaj por certa klaso de pensuloj.
Svarmas tiuj faktoj en la Sanktaj Skriboj, kaj ja pro la nekonado de la leĝo, ilin reganta, la komentariantoj sur ambaŭ kampoj ne sukcesis veni al racia solvo, ĉar ĉiuj senĉese turniĝadis sur sama rondo de ideoj, unuj ignorantaj la pozitivajn atingojn de la scienco, aliaj la spiritan principon.
Tiu solvo troviĝas en la reciproka agado inter la spirito kaj la materio. Vere ĝi senigas la plimulton de tiuj faktoj je ilia supernatura karaktero. Sed kio pli valoras: ilin akcepti kiel efikojn de la natura leĝo aŭ ilin malakcepti entute?Ilia absoluta forĵeto kuntrenus la forĵeton de la bazo mem de la konstruaĵo, sed ilin akcepti en ties ĉi-supra karaktero, nur forigante iliajn akcesoraĵojn, lasas sendifekta ĝian bazon. Jen kial Spiritismo revenigas tiom multe da personoj al la kredo pri veraĵoj, kiujn ili antaŭe rigardis simple utopiaj.
Ĉi tiu verko estas do, kiel ni jam diris, ia komplemento al la aplikoj de Spiritismo el speciala vidpunkto. La materialoj jam estis pretaj, aŭ almenaŭ de longe ellaboritaj, sed ankoraŭ ne estis veninta la tempo por publikigo. Necesis unue, ke la ideoj, konsistigontaj ilian bazon, atingu la maturecon, kaj, krome, preni en kalkulon la oportunecon de la cirkonstancoj.
Spiritismo enhavas nek misterojn nek sekretajn teoriojn; ĉio en ĝi devas esti malkaŝa, por ke ĉiu povu ĝin plenscie juĝi; sed ĉiu afero devas aperi ĝustatempe, por ke ĝia alveno estu sekura.
Senpripensa solvo, prezentita antaŭ ol oni komplete klarigis la demandon, kaŭzus pli ĝuste regreson, ol progreson. Ĉe tiu, ĉi tie traktita, la graveco de la temo trudis al ni la devon eviti ĉian senpripenson.
Antaŭ ol eniri la temon, ŝajnis al ni necesa klare difini la respektivajn rolojn de la Spiritoj kaj de la homoj en la ellaborado de la nova doktrino. Tiuj enkondukaj konsideroj, kiuj ĝin senigas je ĉia mistika karaktero, konsistigas la objekton de la unua ĉapitro, titolita: Karakteroj de la spiritisma revelacio. Pri tiu ĉi punkto ni petas seriozan atenton, ĉar tie iasence troviĝas la nodo de la demando.
Malgraŭ la parto koncernanta la homan partoprenon en la ellaborado de tiu doktrino, ĝia iniciato tamen apartenas al la Spiritoj, sed ĝia konsisto ne rezultas el la persona opinio de iu ajn el ili. Ĝi estas, kaj ne povas ne esti, la rezultato de ilia akordanta kaj kolektiva instruado. Nur en tiu karaktero ĝi povas esti nomata doktrino de la Spiritoj. Se ne tiel, ĝi estus nenio alia ol la doktrino de unu Spirito kaj same valorus kiel ies persona opinio.
Ĝeneraleco kaj akordo en la instruado, jen la esenca karaktero de la doktrino, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, el kio rezultas, ke ĉiu principo, kiu ne ricevis la konsenton de la plimulto, ne povas esti rigardata kiel konsista parto de tiu doktrino, sed ja kiel nura unuopa opinio, pri kiu Spiritismo ne povas respondi.
Ĝuste tiu kolektiva akordo en la opinio de la Spiritoj, krome pasigita tra la kriterio de la logiko, fortigas la spiritisman doktrinon kaj garantias al ĝi ĉiamdaŭrecon. Por ke ĝi ŝanĝiĝu, estus necese, ke la tutaĵo de la Spiritoj ŝanĝu sian opinion kaj ke ili unu tagon asertu la malon de tio, kion ili antaŭe diris. Kaj ĉar ĝi fontas el la instruado de la Spiritoj, estus necese, por ĝia pereo, ke la Spiritoj ĉesu ekzisti. Tio ankaŭ igos ĝin ĉiam superstari la personajn sistemojn, kiuj, diference de ĝi, ne ĉie havas radikojn.
La fidindeco de La Libro de la Spiritoj solidiĝis nur tial, ke ĝi estas la esprimo de ĝenerala, kolektiva penso. En aprilo, 1867, kompletiĝis ĝia unua jardeko. Intertempe, la fundamentaj principoj, kies bazojn ĝi sidigis, sinsekve kompletiĝis kaj elvolviĝis kiel rezulto de la progresiva instruado de la Spiritoj, sed neniu estis malkonfirmita de la scienco, ĉiuj restis stare, pli vivaj ol iam antaŭe, dum el ĉiuj kontraŭdiraj ideoj, kiujn oni provis kontraŭmeti al ĝi, neniu venkis ĝuste tial, ke ilia malo estis ĉie instruata. Ĉi tiu estas ja karakteriza rezultato, kiun ni povas proklami sen vanteco, ĉar ĝian meriton ni neniam atribuis al ni.
La samaj skrupuloj gvidis la redakton de niaj aliaj verkoj, tial ni povis ilin titoli: laŭ Spiritismo, ĉar ni estis certaj pri ilia konformeco al la ĝenerala instruado de la Spiritoj. Tiel same estis kun ĉi tiu, kiun ni povas, pro similaj kaŭzoj, prezenti kiel komplementon de la antaŭaj, escepte tamen de iuj ankoraŭ hipotezaj teorioj, pri kiuj ni havis la zorgon ilin montri kiel tiajn, kaj kiujn oni devas rigardi personaj opinioj tiel longe ĝis ili estos konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj, por ke ne pezu sur la doktrino la respondeco pri ili[1].
Cetere, la fidelaj legantoj de la Revue povis tie rimarki, en formo de skizoj, la plimulton de la ideoj elvolvitaj en ĉi tiu verko, same kiel ni ĝin faris rilate al la antaŭaj. La Revue ni multfoje uzas kiel provterenon, destinitan al sondado de la opinio de homoj kaj Spiritoj pri certaj principoj, antaŭ ol ni ilin akceptas kiel konsistigajn partojn de la doktrino.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.