La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO X: ORGANA GENEZO [57]

Primara formado de la vivaj estaĵoj – Vivoprincipo – Spontana generado – Skalo de la organaj estaĵoj – La korpa homo

Primara formado de la vivantaj estaĵoj

1. – Iam estis tempo, kiam bestoj ne ekzistis; ili do havis komencon. Ĉiu specio aperis laŭmezure kiel la globo akiris la kondiĉojn necesajn al ilia ekzistado: jen pozitiva afero. Kiel formiĝis la unuaj individuoj de ĉiu specio? Estas kompreneble, ke, deire de unua paro, la individuoj multiĝis; sed de kie venis tiu unua paro? Tio estas unu el tiaj misteroj, ligitaj al la komenco de la aferoj, kaj pri kiuj oni povas nur formuli hipotezojn. Se la Scienco ankoraŭ ne povis plene solvi la problemon, ĝi povas almenaŭ klarigi ĝin.

2. – La unua demando, kiu elŝoviĝas, estas jena: ĉu ĉiu besta specio devenis de iu praa paro aŭ de pluraj paroj kreitaj, aŭ, se oni preferas, simultane ekĝermintaj en diversaj lokoj?

Ĉi tiu lasta supozo estas la plej probabla. Oni povas eĉ diri, ke ĝi fontas el la observado. Efektive, la studo de la geologiaj tavoloj atestas la ekziston, en la samformaciaj terenoj kaj en grandega kvanto, de unu sama specio sur lokoj de la globo plej malproksimaj inter si. Tiu multiĝo, ja tiel ĝeneraliĝinta kaj iel samtempa, estus neebla per unusola primitiva tipo.

Aliflanke, la vivo de unu individuo, ĉefe de individuo naskiĝanta, estas elmetata al tiom da eventualaĵoj, ke tuta kreaĵaro povus, sen la plureco de tipoj, esti endanĝerigita, kio implicus neakcepteblan neantaŭzorgemon flanke de la superega Kreinto. Cetere, se iu tipo povis formiĝi en unu loko, ĝi ankaŭ povus, pro la sama kaŭzo, formiĝi en diversaj aliaj lokoj. Ĉio do kunagas por pruvi, ke okazis samtempa kaj multobla kreado de la unuaj paroj de ĉiu specio, besta kaj vegetaĵa.

3. – La formadon de la unuaj vivaj estaĵoj oni povas dedukti, pro analogio, el tiu sama leĝo, laŭ kiu formiĝis kaj ĉiutage formiĝas ĉiuj organaj korpoj. Laŭmezure kiel oni enprofundiĝas en la leĝojn de la Naturo, oni vidas, ke ĝiaj dentradoaroj, kiuj unuarigarde ŝajnas tiel kompleksaj, simpliĝas kaj kunfandiĝas en la grandan leĝon de unueco, kiu direktas la tutan verkon de la kreado. Oni tion pli bone komprenos, kiam estos komprenita la formado de la neorganaj estaĵoj, kiu estas la unua ŝtupo de tiu alia formado.

4. – La Kemio klasas elementaj iujn substancojn, kiel oksigenon, hidrogenon, azoton, karbonon, kloron, jodon, fluoron, sulfuron, fosforon kaj ĉiujn metalojn. El ilia kombiniĝo formiĝas la kombinitaj korpoj: oksidoj, acidoj, alkaloj, saloj kaj la sennombraj varioj, kiujn ĉi-lastaj komponas.

La kombiniĝo de du korpoj por formado de iu tria postulas apartan kunagadon de cirkonstancoj, nome iu difinita grado da varmo, sekeco aŭ malsekeco; movo aŭ senmovo; ia elektra kurento, ktp. Se ne ekestas tiuj cirkonstancoj, ne okazos la kombiniĝo.

5. – Post kombiniĝo, la komponitaj korpoj perdas siajn karakterizajn proprecojn kaj la rezultinta komponaĵo akiras proprecojn malsamajn ol tiuj de la unuaj. Tiel, ekzemple, la oksigeno kaj la hidrogeno, kiuj estas nevideblaj gasoj, kemie kombiniĝinte, formas la akvon, kiu estas, laŭ la temperaturo, likva, solida aŭ gasa. En la akvo ĝustadire jam ne plu estas oksigeno nek hidrogeno, sed iu nova korpo. Pro la malkombiniĝo de la akvo, la du gasoj, denove apartigitaj, reprenas siajn proprecojn, kaj jam ne plu estas akvo. Tiel, la sama kvanto da akvo povas, alterne kaj senfine, esti malkombinata kaj rekombinata.

6. – La komponiĝo kaj malkomponiĝo de la korpoj okazas laŭ la gradoj de afineco, kiujn la elementaj principoj havas inter si. Ekzemple, la formiĝo de la akvo rezultas el la reciproka afineco inter oksigeno kaj hidrogeno; sed se oni kun la akvo kontaktigas korpon pli afinantan al oksigeno ol ĉi tiu al hidrogeno, tiam la akvo malkomponiĝas; la oksigeno estas sorbita, la hidrogeno ellasiĝas kaj jam ne plu estas akvo.

7. – La kombinitaj korpoj ĉiam formiĝas laŭ difinitaj proporcioj, tio estas, per la kombiniĝo de difinita kvanto de la konsistaj elementoj. Tiel, por la formado de la akvo necesas unu parto de oksigeno kaj du partoj de hidrogeno. Se du partoj de oksigeno kombiniĝas kun du partoj de hidrogeno, anstataŭ akvon oni havos hidrogenan dioksidon, likvaĵon korodan sed konsistantan el la samaj elementoj de la akvo, kvankam laŭ malsama proporcio.

8. – Tia estas, per malmultaj vortoj, la leĝo, kiu direktas la formadon de ĉiuj korpoj en la Naturo. La sennombra diverseco de tiuj korpoj rezultas el tre malgranda nombro da elementaj principoj, kombinitaj laŭ malsamaj proporcioj.

Tiel, oksigeno, kombinita laŭ difinitaj proporcioj kun karbono, sulfuro, fosforo, formas la acidojn karbonatan, sulfatan kaj fosforatan; oksigeno kaj fero formas la feroksidon aŭ ruston; oksigeno kaj plumbo, ambaŭ nenocaj, kombinite estigas la plumboksidojn, nome litargiron, ceruzon, minion, kiuj estas venenaj. Oksigeno, kombinite kun la metaloj nomataj kalcio, natrio, kalio, formas respektive kalkon, sodon, potason. Kalko kombinita kun karbonata acido formas la karbonatojn de kalko aŭ la kalkŝtonojn, kiel marmoron, kreton, betonŝtonon kaj la stalaktitojn; kun la sulfurata acido ĝi formas la kalcian sulfaton, aŭ gipson, kaj la alabastron; kun la fosfata acido: la kalkfosfaton, solidan elementon de la ostoj; kloro kaj hidrogeno formas la kloridan aŭ klorhidran acidon; kloro kaj natrio formas la natrian kloridon aŭ marsalon.

9. – Ĉiujn tiujn kombinaĵojn kaj milojn da aliaj oni ricevas malgrandkvante, per artaj procedoj, en la kemiaj laboratorioj; ili spontane, larĝaskale fariĝas en la granda laboratorio de la Naturo.

En sia origino, la Tero ne enhavis tiujn materiojn kombinitaj sed nur ties konsistajn principojn en volatila stato.

Kiam sur ĝia supraĵo demetiĝis la kalkaj teroj krom ankaŭ aliaj, kiuj kun la tempo fariĝis ŝtonecaj, tiam tiuj materioj ekzistis ankoraŭ ne tute formitaj; sed en la aero troviĝis, en gasa stato, ĉiuj primitivaj substancoj. Precipitiĝinte pro la malvarmiĝo, tiuj substancoj, sub la efiko de favoraj cirkonstancoj, kombiniĝis laŭ la grado de siaj molekulaj afinecoj. Ja tiam formiĝis la diversaj specoj de karbonatoj, sulfatoj, k.a., komence dissolvitaj en la akvo, poste demetiĝintaj sur la grundsupraĵo.

Ni supozu, ke pro ia ajn kaŭzo la Tero revenus al la primitiva stato de brulanteco; ĉio malkomponiĝus; la elementoj disapartiĝus; ĉiuj fandeblaj substancoj fandiĝus; ĉiuj volatiligeblaj volatiliĝus. Poste, alia malvarmiĝo estigus novan precipitiĝon kaj denove ekestus la malnovaj kombinaĵoj.

10. – Tiuj konsideroj pruvas, kiom necesa estis la Kemio por la kompreno de la Genezo. Antaŭ ol oni konatiĝis kun la leĝoj de la molekula afineco, estis neeble kompreni la formadon de la Tero. Ĉi tiu scienco klarigis la demandon per tute nova lumo, same kiel la Astronomio kaj la Geologio el aliaj vidpunktoj.

11. – Ĉe la formado de la solidaj korpoj, unu el la plej rimarkindaj fenomenoj estas la kristaliĝo, konsistanta en la regula formo, kiun prenas certaj substancoj, pasante de la likva aŭ gasa stato al la stato solida. Tiu formo, kiu varias laŭ la naturo de la substanco, ĝenerale prezentas la geometriajn solidojn, kiel la prismon, la romboedron, la kubon, la piramidon.

Ĉiuj konas la kando-kristalojn; la kvarco, aŭ kristaliĝinta siliko, estas sesedra prismo finiĝanta per same heksagona piramido. La diamanto estas pura karbono aŭ kristaliĝinta karbo. La desegnoj, kiuj dumvintre formiĝas sur la fenestraj vitroj, havas kiel kaŭzon la kristaliĝon de la akvovaporo, okaze de la glaciiĝo, sub la formo de prismaj nadloj.

La regula dispozicio de la kristaloj respondas al la aparta formo de la molekuloj de ĉiu korpo.Tiuj partikloj, kiuj por ni estas senfine malgrandaj sed kiuj, eĉ tiaj, nepre okupas ian spacon, interproksimiĝinte, pro la molekula altirforto, sin aranĝas kaj apudmetiĝas laŭ tio, kiel trudas iliaj formoj, en tia maniero, ke ĉiu prenas sian lokon ĉirkaŭ la kerno, aŭ altircentro, kaj konsistigas simetrian tutaĵon.

La kristaliĝo estiĝas nur ĉe difinitaj, favoraj cirkonstancoj, sen kiuj ĝi ne povas okazi. Esencaj kondiĉoj estas la grado da temperaturo kaj la absoluta senmoveco. Estas kompreneble, ke tre forta varmo, tenanta la molekulojn apartigitaj, al ĉi tiuj ne permesus kondensiĝi, kaj ke la moviĝado, kontraŭaganta ilian simetrian aranĝon, al ili ebligus nur la formadon de ia konfuza kaj neregula maso, neniel de ĝustadira kristaliĝo.

12. – La leĝo direktanta la formadon de la mineraloj nature kondukas al la formado de la organaj korpoj.

La kemia analizo montras, ke ĉiuj bestaj kaj vegetaĵaj substancoj konsistas el la samaj elementoj kiel la neorganaj korpoj. El tiuj elementoj, la ĉefan rolon ludas oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, dum la ceteraj rolas akcesore.

Kiel ĉe la minerala regno, tiel same la diferenco de proporcioj en la kombiniĝo de ĉi tiuj elementoj produktas ĉiujn variojn de organaj substancoj kaj ties diversaj proprecoj, nome muskoloj, ostoj, sango, galo, nervoj, cerba materio, graso, ĉe la bestoj; suko, ligno, folioj, fruktoj, esencoj, oleoj, rezinoj, ktp, ĉe la vegetaĵoj. Tiel, ĉe la formado de bestoj kaj plantoj, eniras en ilian konsiston neniu speciala korpo, kiu ne troveblus ankaŭ en la minerala regno[58].

13. – Kelke da ordinaraj ekzemploj komprenigos la transformiĝojn, kiuj okazas en la organa regno sole nur per la aliiĝo de la konsistaj elementoj.

En la vinbersuko estas nek vino, nek alkoholo, sed nur akvo kaj sukero. Kiam la suko estas maturiĝinta kaj statas en kondiĉoj favoraj, estiĝas ia intima proceso, nomata fermentiĝo.

En tiu proceso, parto de la sukero malkomponiĝas; la oksigeno, la hidrogeno kaj la karbono apartiĝas kaj kombiniĝas laŭ la proporcioj necesaj por produkti alkoholon, pro kio oni, trinkante vinbersukon, efektive ne trinkas alkoholon, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĝi formiĝas el la konsistaj partoj de akvo kaj de sukero, sen pliiĝo aŭ malpliiĝo je unu sola molekulo.

En la pano aŭ la legomoj, kiujn oni manĝas, certe estas nek karno, nek sango, nek osto, nek galo, nek cerba materio, sed tamen tiuj samaj manĝaĵoj, malkomponiĝante kaj rekomponiĝante pro la digesta proceso, produktas tiujn malsamajn substancojn sole nur per la transmutacio de iliaj konsistaj elementoj.

Ankaŭ en la semo de arbo estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, kaj estus ja infana eraro kredi, ke la tuta arbo troviĝas en la grajno en mikroskopa formo. Des malpli, ne ekzistas en la semo sufiĉa kvanto da oksigeno, hidrogeno kaj karbono por formado de unu ties folio. La grajno entenas ĝermon, kiu elburĝonas en favoraj kondiĉoj. Tiu ĝermo disvolviĝas pro la fluidoj, kiujn ĝi ĉerpas en la tero kaj en la gasoj sorbataj el la aero. Tiuj fluidoj, kiuj estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, infiltriĝas en la planton kaj al ĝi formas la sukon, same kiel la nutraĵoj, ĉe la bestoj, formas la sangon. Portate de la cirkulado al ĉiuj partoj de la vegetaĵo, la suko, laŭ la organo, kiun ĝi atingas kaj en kiu ĝi suferas speciAllan ellaboriĝon, transformiĝas en lignon, foliojn kaj fruktojn, same kiel la sango transformiĝas en karnon, ostojn, galon, ktp, ktp. Sed tamen tio ĉiam estas la samaj elementoj: oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, en diversaj kombinaĵoj.

14. – La malsamaj kombinaĵoj de la elementoj, por formado de mineralaj, vegetaĵaj kaj animalaj substancoj, povas do fariĝi nur en la favoraj medioj kaj cirkonstancoj; ekster tiuj cirkonstancoj la elementaj principoj restas en iaspeca inercio. Sed, se la cirkonstancoj montriĝas favoraj, komenciĝas ia ellaboriĝa proceso; la molekuloj ekmoviĝas, skuiĝas, reciproke sin altiras, alproksimiĝas kaj disiĝas pro la leĝo de la afinecoj kaj, per siaj multoblaj kombiniĝoj, estigas la senfinan diversecon de la substancoj. Nur malaperu tiuj kondiĉoj kaj la proceso subite ĉesas, por rekomenciĝi, kiam ili reaperos. Ja tiel la vegetado vigliĝas, malvigliĝas, ĉesas kaj reaktivas sub la efiko de varmo, lumo, humideco, malvarmo kaj sekeco; ankaŭ tiel tia planto prosperas en unu klimato aŭ en unu grundo, sed velkas aŭ pereas en aliaj.

15. – Kio ĉiutage fariĝas antaŭ niaj okuloj, tio povas meti nin sur la spuron de tio okazinta en la origino de l’ tempoj, ĉar la leĝoj de la Naturo estas neŝanĝeblaj.

Tial ke la konsistaj elementoj de la organaj kaj neorganaj estaĵoj estas la samaj; ke ni ilin vidas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, senĉese formadi ŝtonojn, plantojn kaj fruktojn, oni do povas konkludi, ke la korpoj de la unuaj vivaj estaĵoj formiĝis, kiel la unuaj ŝtonoj, per la kuniĝo de la elementaj molekuloj pro la leĝo de afineco, laŭgrade kiel la vivigaj kondiĉoj de la globo favoris tiun aŭ tiun alian specion.

La simileco, laŭ formo aŭ laŭ koloro, en la reproduktiĝo de la individuoj de ĉiu specio, povas esti komparata kun la formosimileco de ĉiu kristal-speco. Apudmetiĝante sub la efiko de la sama leĝo, la molekuloj estigas analogan tutaĵon.

Vivoprincipo

16. – La aserton, ke la plantoj kaj la bestoj estas formitaj de la samaj konsistaj elementoj, kiel la mineraloj, oni komprenu en ekskluzive materia senco: ĉi tie temas nur pri la korpo.

Ne parolante pri la inteligenta principo, kio estas aparta demando, ekzistas en la organa materio iu speciala principo, nepalpebla kaj ankoraŭ nedifinebla: la vivoprincipo. Tiu principo, kiu aktivas en la vivanta estaĵo, estingiĝas en tiu mortinta; sed eĉ ne pro tio ĝi ĉesas havigi al la substanco proprecojn, kiuj ĉi tiun distingas de la neorganaj substancoj.

La Kemio, kiu malkomponas kaj rekomponas la pliparton el la neorganaj korpoj, ankaŭ sukcesis malkomponi la organajn korpojn, sed ĝi neniam sukcesis rekonstrui eĉ unu mortintan folion, ja evidenta pruvo, ke en ĉi tiuj korpoj io troviĝas, kio ne ekzistas en la aliaj.

17. – Ĉu la vivoprincipo estas io aparta, havanta propran ekziston? Aŭ, konforme al la sistemo pri la unueco de la generanta elemento, ĉu ĝi estas nur ia aparta stato, unu el la modifoj de la universa kosma fluido, laŭ kiu tiu fluido fariĝas principo de vivo, same kiel ĝi fariĝas lumo, fajro, varmo, elektro? Ja en ĉi tiu senco la ĉi-supre prezentitaj komunikaĵoj solvas la demandon (ĉap. VI, Ĝenerala Uranografio).

Kia ajn tamen estas la ideo, kiun oni al si faras pri la naturo de la vivoprincipo, ĝi nepre ekzistas, ĉar vidiĝas ĝiaj efikoj. Oni povas do logike akcepti, ke ĉe sia formiĝo la organaj estaĵoj asimilis la vivoprincipon necesan al sia destino; aŭ, se oni preferas, ke tiu principo disvolviĝis en ĉiu individuo pro la efiko mem de la kombiniĝo de la elementoj, same kiel disvolviĝas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, la varmo, la lumo kaj la elektro.

18. – Interkombiniĝante sen la vivoprincipo, la oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono formus nenion alian ol mineralon aŭ neorganan korpon; la vivoprincipo, ŝanĝante la molekulan konsiston de ĉi tiu korpo, havigas al ĝi specialajn proprecojn. Anstataŭ minerala molekulo, oni havas molekulon de organa materio.

La aktiveco de la vivoprincipo estas tenata, dum la vivo, de la funkcia agado de la organoj, same kiel la varmon tenas la rotacia movo de rado. Kiam, pro la morto, tiu funkciado ĉesas, la vivoprincipo estingiĝas, same kiel la varmo, kiam ĉesas la rotacio de la rado. Sed la efiko, kaŭzita de la vivoprincipo sur la molekula stato de la korpo, pludaŭras post la estingiĝo de tiu principo, same kiel daŭras la karbonizado de la ligno post la estingiĝo de la varmo. Ĉe la analizado de la organaj korpoj, la Kemio retrovas iliajn konsistajn elementojn, nome oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, sed ĝi ne povas ilin rekonstitui, ĉar, pro la fakto, ke jam ne ekzistas la kaŭzo, al ĝi estas neeble ree produkti la efikon, malgraŭ ke al ĝi eblas rekonstitui ŝtonon.

19. – Ni prenis por komparo la varmon, kiu estiĝas pro la movo de rado, ĉar temas pri ordinara efiko, de ĉiuj konata kaj pli facile komprenebla. Sed estus pli ĝuste diri, ke, ĉe la kombiniĝo de la elementoj por formado de la organaj korpoj, estiĝas elektro. La organaj korpoj estus do veraj elektraj piloj, kiuj funkcias dum ties elementoj troviĝas en la necesaj kondiĉoj por produkti elektron: tio estas la vivo; kiuj ĉesas funkcii, kiam malaperas tiuj kondiĉoj: tio estas la morto. Laŭ tio, la vivoprincipo estus nenio alia ol ia aparta speco de elektro, nomata animala elektro, kiu dumvive elliberiĝas pro la agado de la organoj kaj kies produktado ĉesas okaze de la morto pro la ĉeso de tiu agado.

Spontana generado

20. – Komprenebla estas la demando, kial ne plu formiĝas vivaj estaĵoj sammaniere kiel formiĝis tiuj aperintaj la unuaj sur la Tero.

Kvankam ankoraŭ plurdirekte solvita, la demando pri la spontana generado, kiu nuntempe okupas la Sciencon, ne povas ne ĵeti lumon sur tiun temon. Jena estas la proponita problemo: ĉu nuntempe formiĝas organaj estaĵoj el la nura kuniĝo de ties konsistaj elementoj, sen ĝermoj antaŭe produktitaj laŭ la ordinara proceso, alivorte sen patroj nek patrinoj?

Jese respondas la adeptoj de la spontana generado, sin bazante sur rektaj, ŝajne konvinkaj observoj. Aliaj pensas, ke ĉiuj vivaj estaĵoj reproduktiĝas, unuj el la aliaj, kaj ili sin apogas sur tiu fakto, konstatita de la sperto, nome ke la ĝermoj de certaj specioj vegetaĵaj kaj animalaj, eĉ se dissemitaj, konservas latentan vivipovecon dum longa tempo ĝis la cirkonstancoj favoros ilian ekburĝonon. Tiu opinio lasas ĉiam nefermita la demandon pri la formado de la pratipoj de ĉiu specio.

21. – Sen pridiskuti ambaŭ sistemojn, konvenas rimarkigi, ke la principo pri la spontana generado povas aplikiĝi nur al la estaĵoj de la plej malsuperaj ordoj de la regnoj vegetaĵa kaj animala, nome al tiuj, ĉe kiuj la vivo burĝonas kaj kies organismo estas iamaniere rudimenta. Ja tiuj, efektive aperis la unuaj sur la Tero, kaj ilia formiĝo nepre estis spontana.

Ni tiel ĉeestus ian kreadon konstantan, analogan al tiu okazinta en la unuaj epokoj de la mondo.

22. – Sed kial do oni ne vidas sammaniere formiĝi la estaĵojn kun pli kompleksa organizo? Ke tiaj estaĵoj ne ĉiam ekzistis, tio estas pozitiva fakto; ili do havis komencon. Se la musko, la likeno, la zoofito, la infuzorio, la intestaj vermoj kaj aliaj povas spontane formiĝi, kial ne same okazas kun la arboj, fiŝoj, hundoj, ĉevaloj?

Ĉi tie haltas, nun, la esploroj; malaperas la kondukanta fadeno, kaj tiel longe, ĝis ĝi estos retrovita, la kampo restos malfermita al hipotezoj. Estus do neprudente kaj tro frue prezenti sistemojn kiel absolutajn veraĵojn.

23. – Se la spontana generado estas pruvita fakto, kiel ajn limita, ĝi ne povas ne montriĝi kiel fakto decida, ia markŝtono indikanta la vojon al novaj observoj. La kompleksaj organaj estaĵoj ja ne tiamaniere formiĝas, sed kiu scias, kiel ili komenciĝis? Kiu scias la sekreton de ĉiuj transformiĝoj? Kiu povas, vidante la kverkon elkreski el la glano, aserti, ke ne ekzistus ia mistera ligilo inter la polipo kaj la elefanto? (N-ro 25).

En la nuna stato de nia sciaro, ni povas starigi la teorion pri la konstanta spontana generado nur kiel hipotezon probablan, kiu iam eble prenos lokon inter la nekontesteblaj sciencaj veraĵoj[59].

Skalo de la organaj estaĵoj

24. – Nenia neta limo ekzistas inter la regnoj vegetaĵa kaj animala. Ĉe iliaj ekstremoj troviĝas la zoofitoj aŭ bestoplantoj, kies nomo montras, ke ili samtempe apartenas al unu regno kaj al la alia.

Kiel la bestoj, la plantoj naskiĝas, vivas, kreskas, sin nutras, spiras, reproduktiĝas kaj mortas. Kiel tiuj, ili bezonas, por vivi, lumon, varmon kaj akvon; velkas kaj mortas se al ili mankas tiuj elementoj. La sorbado de malpura aero kaj de nocaj substancoj venenas ilin. Ilia plej karakteriza distingiĝa trajto estas tio, ke ili restas fiksitaj al la grundo kaj el ĉi tiu ĉerpas la nutraĵon ne moviĝante.

Zoofito ekstere aspektas kiel planto; kiel planto ĝi restas fiksita al la grundo; kiel besto, la vivo en ĝi pli viglas: sian nutraĵon ĝi ĉerpas el la ĉirkaŭa medio.

Unu ŝtupon supre la besto estas libera kaj serĉas sian nutraĵon: unuavice montriĝas la sennombraj varioj da polipoj, kun gelatenecaj korpoj, sen nete difinitaj organoj, kiuj diferencas de la plantoj nur per la kapableco moviĝi; sekvas, viciĝintaj laŭ la disvolviĝo de la organoj, de la vitala aktiveco kaj de la instinkto: la helmintoj aŭ intestaj vermoj; la moluskoj, karnecaj senostaj bestoj, el kiuj unuj estas nudaj kiel la limakoj, polpoj, kaj aliaj konkohavuloj kiel heliko kaj ostro; la krustacoj, kies haŭto estas kovrita de malmola krusto, kiel kankroj, omaroj; la insektoj, ĉe kiuj la vivo montriĝas mireginde aktiva kaj manifestiĝas instinkto de laborado, kiel formiko, abelo kaj araneo.

Kelkaj suferas ian metamorfozon, kiel la raŭpo, kiu transformiĝas en ĉarman papilion. Sekvas la ordo de la vertebruloj, bestoj kun osteca armaturo, kiu ordo ampleksas la fiŝojn, reptiliojn, birdojn; kaj fine la mamuloj, kun pli perfekta strukturo.

25. – Se oni nur konsideras la ekstremaĵojn de la ĉeno, sendube montriĝas nenia laŭeksteraĵa analogeco; sed se oni pasas de unu ĉenero al la sekvanta, sen rompo de la kontinueco, oni iras, sen abrupta transiĝo, de la planto ĝis la vertebruloj.

Oni tiel komprenas la eblecon de tio, ke la bestoj kun kompleksa strukturo estas nenio alia ol ia transformiĝo, aŭ, se oni preferas, ia laŭgrada disvolviĝo, komence ne perceptebla, de la tuj malsupera specio, kaj tiel plu sinsekve, ĝis la primitiva elementa estaĵo. Granda estas la diferenco inter la glano kaj la kverko, sed se oni akompanas paŝo post paŝo la disvolviĝon de la glano, oni atingas la kverkon kaj ne plu miras, ke ĝi devenas de tiel eta semo. Nu, se la glano latente entenas la elementojn necesajn al la formado de giganta arbo, kial ne same okazus de la akaro ĝis la elefanto? (N-ro 23).

Laŭ tio supre dirita, oni komprenas, ke la spontana generado nur okazus ĉe la elementaj organaj estaĵoj; la superaj specioj estus la produkto de la sinsekvaj transformiĝoj de tiuj samaj estaĵoj, laŭgrade kiel ĉi tion favorus la veterkondiĉoj.

Kiam ĉiu specio akiris la kapablon reproduktiĝi, la pariĝoj rezultigis sennombrajn variojn. Kaj post kiam unu specio sidis sur favoraj kondiĉoj, kiu scias ĉu la primitivaj ĝermoj, de kiuj ĝi fontis, ne malaperis por ĉiam pro senutileco? Kiu povas aserti, ke nia nuntempa akaro estus identa al tiu, kiu, post sinsekvaj transformiĝoj, estigis la elefanton? Tiel oni klarigus, kial ne estas spontana generado ĉe la bestoj kun kompleksa strukturo.Ĉi tiu teorio, kvankam ankoraŭ ne definitive akceptita, destiniĝas nuntempe regi en la Scienco. Seriozaj esploristoj ĝin akceptas kiel la plej racian.

La korpa homo

26. – El la korpa, pure anatomia vidpunkto, la homo apartenas al la klaso de mamuloj, de kiuj li diferencas nur per kelkaj nuancoj eksteraĵaj. Koncerne la ceteron: sama konsisto kiel ĉiuj bestoj, samaj organoj, samaj funkcioj, samaj procesoj de nutrado, spirado, sekreciado, reproduktiĝo. Li naskiĝas, vivas kaj mortas en samaj kondiĉoj, kaj, mortinte, li malkomponiĝas kiel ĉia vivantaĵo. Ne estas en lia sango, en lia karno, en liaj ostoj, eĉ unu atomo diferenca de tiuj, kiuj troviĝas en la korpo de la bestoj. Kiel ĉi tiuj, okaze de la morto li redonas al la tero la oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, kiuj kombiniĝis por formi lin kaj kiuj, per novaj kombiniĝoj, formos aliajn novajn korpojn, mineralajn, vegetaĵajn kaj bestajn. Tiel granda estas la analogio, ke oni studas liajn organajn funkciojn ĉe certaj bestoj, kiam oni ne povas fari la koncernajn eksperimentojn rekte en li mem.

27. – Ĉe la klaso de mamuloj, la homo apartenas al la ordo de la dumanuloj. Tuj malsupre viciĝas la kvarmanuloj (bestoj kun kvar manoj), aŭ simioj, el kiuj unuj, kiel la orangutango, la ĉimpanzo, faras certajn homajn gestojn en tia maniero, ke oni dum longa tempo ilin nomis homoj de l’ arbaroj. Kiel la homoj, tiuj simioj paŝas rekte starantaj, tenas bastonojn, konstruas kabanojn kaj portas per la mano la manĝon al la buŝo: ja karakterizaj signoj.

28. – Kiel ajn supraĵe oni observas, el la vidpunkto de la organismo, la skalon de la vivaj estaĵoj, oni nepre rekonas, ke de la likeno ĝis la arbo, de la zoofito ĝis la homo, montriĝas ia ĉeno, kiu grade altiĝas, sen rompo de kontinueco, kaj kies ĉiu ĉenero havas punkton de kontakto kun la ĵus antaŭa ĉenero. Akompanante, paŝo post paŝo, la serion de la estaĵoj, oni dirus, ke ĉiu specio estas ia perfektiĝo, ia transformiĝo de la tuj malsupra specio. Ĉar la kondiĉoj de la homa korpo estas kemie kaj konstitucie identaj al tiuj de aliaj korpoj; ĉar ĝi naskiĝas, vivas kaj mortas sammaniere, ĝi do nepre estas formita en tiuj samaj kondiĉoj.

29. – Kiel ajn tio ofendas lian fieron, la homo devas rezignacie vidi en sia materia korpo nenion alian ol la lastan ĉeneron de la besta regno sur la Tero. En tio sidas la nefleksebla argumento de l’ faktoj, kontraŭ kiu restus vana ĉia protesto.

Sed ju malpli valoras la korpo en liaj okuloj, des pli kreskas laŭ graveco la spirita principo. Se la unua lin alniveligas al la bruto, la dua lin levas al nemezurebla alteco. Ni vidas la rondon, en kiu enfermiĝas la besto: ni ne vidas la limon atingeblan por la homa spirito.

30. – Materialismo povas el tio vidi, ke Spiritismo, tute ne timante la malkovrojn de la Scienco kaj ties pozitivismon, male ilin alfrontas kaj defias, ĉar ĝi estas certa, ke la spirita principo, kiu havas propran ekziston, neniom povas suferi de ili.

Spiritismo marŝas kune kun materialismo sur la kampo de la materio, akceptas ĉion, kion ĉi tiu akceptas; sed ĝi transpasas la punkton, kie ĉi tiu haltas. Spiritismo kaj materialismo estas kvazaŭ du vojaĝantoj, kiuj kune vojas, deirinte de la sama punkto; alveninte je certa distanco, unu diras: “Mi ne povas iri pli malproksimen”; la dua plu iras sian vojon kaj malkovras novan mondon. Kial do la unua diras, ke la dua frenezas, ĉar ĉi tiu, duonvidante novajn horizontojn, volas transpasi la limon, kie al la alia konvenas halti? Ĉu ankaŭ Kristoforo Kolumbo ne estis alnomata freneza, ĉar li kredis la ekziston de ia transoceana mondo? Kiom multe ne nombras la Historio da tiaj frenezuloj, kiuj antaŭenigis la homaron kaj al kiuj oni plektas kronojn post ol priĵeti ilin per koto?

Nu bone! Spiritismo, tiu frenezaĵo de la dek-naŭa jarcento laŭ la opinio de tiuj, kiuj volas resti ĉeborde, malkovras al ni tutan mondon, mondon multe pli gravan por la homo ol Ameriko, ĉar ne ĉiuj homoj iras Amerikon, sed ĉiuj senescepte iras la mondon de la Spiritoj, farante senĉesajn migradojn de unu al la alia.

Atinginte la punkton, kie ni troviĝas rilate al la Genezo, materialismo haltas, dum Spiritismo pluigas siajn esplorojn sur la kampo de la spirita Genezo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.