La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – Kiel eblas la konado de la estonteco? Oni komprenas la antaŭvidon de okazaĵoj, kiuj rezultus el la nuntempo, sed ne de tiuj, kiuj havus nenian rilaton al ĝi, des malpli de tiuj, kiujn oni atribuas al la hazardo. La estontaĵoj, oni diras, ne ekzistas; ili ankoraŭ troviĝas en la nenio; kiel do scii, ke ili okazos? Sed la ekzemploj de efektiviĝintaj antaŭdiroj estas tre multenombraj, el kio oni nepre devas konkludi, ke temas pri fenomeno, kies ŝlosilon oni ne havas, ĉar ja ne estas efiko sen ia kaŭzo. Tiun kaŭzon ni provos serĉi, kaj estas ankoraŭ Spiritismo, en si mem la ŝlosilo de tiom multe da misteroj, kiu al ni ĝin liveros kaj krome montros al ni, ke eĉ la antaŭdiroj ne okazas ekster la naturaj leĝoj.
Ni prenu, por komparo, ekzemplon ĉe la ordinaraj aferoj. Ĝi helpos nin kompreni la principon, kiun ni devos elvolvi.
2. – Ni supozu, ke homo staras sur la supro de alta monto, observante la vastan etendaĵon de la ebeno. En tiu pozicio, unuleŭga spaco montriĝos malgranda al li, kiu povos facile, per unu ekrigardo, ĉirkaŭpreni ĉiujn malebenaĵojn de la tereno, inter ambaŭ ekstremoj de la vidata vojo. La vojaĝanto, kiu la unuan fojon iras sur tiu vojo, scias, ke, marŝante, li atingos la celon, kio estas nura antaŭvido de la sekvoj de lia marŝo. Sed la malebenaĵoj de la tereno, la supreniroj kaj malsupreniroj, la riveroj, kiujn li devos transpasi, la arbaretoj, kiujn li devos trairi, la krutegaĵoj, en kiujn li povos fali, la banditoj gvatantaj por lin prirabi, la gastamaj domoj, en kiuj li povos ripozi, ĉio tio ne dependas de lia persono, estas por li la nekonataĵo, la estonteco, ĉar lia vido ne atingas trans la malgrandan rondon ĉirkaŭ li. Koncerne la daŭron, li ĝin mezuras laŭ la tempo, kiun li uzas por trapasi la vojon.
Forprenu de li la referencajn punktojn, kaj malaperos la daŭro.
Al homo, staranta sur la montsupro kaj akompananta la vojaĝanton per la rigardo, ĉio tio montriĝas kiel nuno. Ni supozu, ke tiu homo malsupreniras apud la vojaĝanton kaj diras al li: “En tiu tempo vi renkontos tiaĵon, vi estos atakata kaj helpata.” Li do antaŭdiras la estontecon; sed ĝi estas estonteco por la vojaĝanto; por la homo sur la monto la estonteco estas nuno.
3. – Se ni nun eliras el la rondo de la pure materialaj aferoj kaj eniras, per la penso, en la sferon de la spirita vivo, ni vidos tiun fenomenon okazi en pli granda skalo. La senmateriiĝintaj Spiritoj estas kiel la homo sur la monto; spaco kaj daŭro ne ekzistas por ili. Sed la atingpovo kaj la penetrivo de ilia rigardo estas proporciaj al ilia pureco kaj al ilia rango en la spirita hierarkio. Rilate al la malsuperaj Spiritoj ili estas kvazaŭ homo provizita per potenca teleskopo apud alia homo disponanta nur siajn okulojn. Ĉe la malsuperaj Spiritoj la vidado estas limita ne nur tial, ke ili tre malfacile povas foriĝi de la globo, al kiu ili estas ligitaj, sed ankaŭ ĉar la krudeco de iliaj perispiritoj al ili vualas la malproksimajn objektojn, same kiel nebulego ilin kaŝas antaŭ korpaj okuloj.
Oni komprenas do, ke, laŭ sia grado de progreso, iu Spirito povus ĉirkaŭpreni kelkjaran, kelkjarcentan, eĉ plurjarmilan periodon, ĉar kio ja estas jarcento antaŭ la senfino? La okazaĵoj ne sinsekve elvolviĝas antaŭ li, kiel la survojaj incidentoj antaŭ la vojaĝanto; li samtempe vidas la komencon kaj la finon de la periodo; ĉiuj okazaĵoj, kiuj, en tiu periodo, prezentas la estontecon por la surtera homo, montriĝas kiel nuno por la Spirito, kiu do povos veni diri al ni kun certeco:
Tio okazos en tiu tempo, ĉar li vidas ĝin, same kiel la homo sur la monto vidas tion, kio atendas la vojaĝanton sur la vojo.
Se li ne tiel agas, tio estas tial, ke la konado de la estonteco povus malutili la homon; ĝi povus malhelpi al li la liberan volon, lin paralizi ĉe la laboro, kiun li devas plenumi por progresi. Restante nekonataj, la bono kaj la malbono, kiuj lin atendas, konsistigas al li provon.
Se tia kapableco, eĉ limita, povas alkalkuliĝi al la atributoj de kreito, kian gradon de potenco ĝi povas atingi ĉe la Kreinto, kiu ĉirkaŭprenas la senfinon? Por la Kreinto tempo ne ekzistas: la komenco kaj la fino de la mondoj montriĝas al li kiel nuno. En tiu senmezura panoramo, kio ja estas la vivodaŭro de homo, de generacio, de popolo?
4. – Sed ĉar la homo devas kunagi por la ĝenerala progreso, kaj certaj faktoj devas rezulti el lia kunlaboro, tial povas esti utile, ke, en apartaj okazoj, li antaŭsentu tiujn faktojn, por al ĉi tiuj prepari la vojon kaj mem esti preta agi, kiam alvenos la momento. Jen kial Dio iafoje permesas, ke unu anguleto de la vualo estu levita; sed ĉiam por nepre utila celo, neniam por kontentigi vanan scivolemon. Tia misio povas do esti komisiata ne al ĉiuj Spiritoj, ĉar estas multaj, kiuj konas la estontecon ne pli ol la homoj, sed al kelkaj Spiritoj sufiĉe progresintaj por ĝin plenumi. Nu, estas rimarkinde, ke tiaspecaj revelacioj ĉiam estas spontane faritaj, sed neniam, aŭ almenaŭ tre malofte, kiel respondo al rekta demando.
5. – Tiu misio ankaŭ povas esti komisiata al certaj homoj ĉi-maniere:
Tiu, al kiu estas konfidita la tasko revelacii kaŝitaĵon, povas pretervole ricevi pri ĝi la inspiron de la Spiritoj, ĝin konantaj, kaj ĝin maŝine kaj preterkonscie transigi. Oni cetere scias, ke tiel dum dormo kiel dum maldormo, ĉe la ekstazoj de duobla vidado, la animo liberiĝas kaj ekhavas, en pli aŭ malpli alta grado, la kapablojn de libera Spirito. Se li estas progresinta Spirito, se li precipe, same kiel la profetoj, ricevis mision speciale koncernantan tiun celon, li, en la momentoj de anima libereco, ĝuos la kapablon per si mem ĉirkaŭpreni pli aŭ malpli longan periodon, kaj vidos, kiel nunaĵon, la okazaĵojn de tiu periodo. Li tiam povas sammomente ilin revelacii, aŭ konservi ties memoron ĉe la vekiĝo. Se tiuj okazaĵoj devas konserviĝi en sekreto, li ne tenos memoron pri ili aŭ restos ĉe li nur ia svaga intuicio, sufiĉa por lin instinkte gvidi.
6. – Kaj tial oni vidas, ke tiu kapablo providence disvolviĝas en certaj okazoj, nome ĉe tuja danĝero, grandaj katastrofoj, revolucioj, kaj ke la pliparto el la persekutataj sektoj ekhavas multnombrajn antaŭvidistojn. Ankaŭ tial oni vidas grandajn kapitanojn senhezite marŝi kontraŭ la malamikon kun certeco pri la venko; geniulojn, kiel ekzemple Kristoforo Kolumbo, strebi al ia celo, antaŭanoncante, por tiel diri, la momenton, en kiu ili ĝin atingos. Tiel fariĝis, ĉar ili ja vidis tiun celon, kiu ne estis nekonataĵo por iliaj Spiritoj.
La kapablo por antaŭdiro neniel estas do supernatura, ne pli ol amaso da aliaj fenomenoj. Ĝi baziĝas sur la proprecoj de la animo kaj sur la leĝo reganta la rilatojn inter la videbla kaj la nevidebla mondo, kiun leĝon Spiritismo venis konigi.
La teorio de la antaŭscio eble ne solvas, en absoluta maniero, ĉiujn okazojn de antaŭdiro de la estonteco, sed oni ne povas ne konsenti, ke al ĉi tiu ĝi starigas la fundamentan principon.
7. – Ofte, la personoj dotitaj per la kapablo antaŭvidi, ĉu en stato ekstaza, ĉu en stato somnambula, vidas la okazaĵojn desegniĝi kvazaŭ sur bildo, kion ankaŭ povus klarigi la fotografio de la penso. Ĉar la penso trairas la spacon, same kiel la sonoj trairas la aeron, tial iu okazontaĵo, kiu troviĝas en la penso de la Spiritoj laborantaj por ĝia efektiviĝo, aŭ en la penso de la homoj, kies agoj devas ĝin estigi, povas, tiu okazontaĵo, formi ian imagon por la antaŭvidanto; sed ĉar ĝia efektiviĝo povas esti plifruigita aŭ prokrastita de ia kuntrafiĝo de cirkonstancoj, la antaŭvidanto vidas la fakton, ne povante precizigi la momenton, en kiu ĝi fariĝos. Tiu penso iafoje estas nenio alia krom ia projekto, ia deziro, kiuj eble ne konkretiĝos, kaj de tio venas la oftaj eraroj pri faktoj kaj datoj ĉe la antaŭdiroj.
(Ĉap. XIV, n-ro 13 kaj sekvantaj.)
8. – Por kompreni la spiritajn aferojn, tio estas, por al si fari pri ili ideon tiel klaran kiel tiu, kiun oni faras pri pejzaĝo antaŭ siaj okuloj, efektive mankas al la homo ia senso, tute same kiel al blindulo mankas la senso necesa por tio, ke li senkontakte komprenu la efikojn de la lumo, de la koloroj kaj de la vidado. El tio rezultas, ke tiun komprenon ni atingos nur per penado de la imago kaj helpe de komparoj kun aferoj al ni familiaraj. Sed materialaj aferoj povas doni pri spiritaj aferoj nur tre neperfektajn ideojn, pro kio tiujn komparojn oni devas ne preni laŭlitere, kaj do ne kredi, ekzemple, ke la amplekso de la perceptaj kapabloj de la Spiritoj dependas de ilia efektiva leviĝo kaj ke ili bezonas stari sur monto aŭ super la nuboj por ĉirkaŭpreni la tempon kaj la spacon.
Tia kapablo estas esence propra al la stato de spiritiĝo, aŭ, se oni volas, de senmateriiĝo, tio estas, la spiritiĝo estigas efikon, kiun oni povas kompari, kvankam tre neperfekte, kun la ĉirkaŭprena vido de homo staranta sur montsupro. Tiu komparo nur celis montri, ke okazaĵoj, kiuj por unuj apartenas al la estonteco, tamen por aliaj troviĝas en la nuno kaj povas do esti antaŭdirataj, kio ne signifas, ke la efiko sammaniere fariĝas.
Por ĝui tiun percepton, la Spirito do ne bezonas translokiĝi al iu punkto en la spaco. Povas ĝin havi, en ties tuta pleneco, tiu, kiu sur la Tero apudestas al ni, tiel same kiel se li troviĝus mil leŭgojn malproksime, dum ni nenion vidas trans la videbla horizonto. Ĉar la vido ĉe la Spiritoj ne fariĝas sammaniere nek per samaj elementoj kiel ĉe la homo, tial tute alia estas ilia videbla horizonto. Nu, ĝuste tiu senso al ni mankas, por ke ni ĝin prezentu al ni. Spirito apud enkarnulo estas kvazaŭ vidanto apud blindulo.
9. – Krom tio, ni devas konsideri, ke tiu percepto ne limiĝas al la etendaĵo, sed ampleksas la penetradon de ĉiuj aferoj. Ĝi estas, ni ripetas, kapablo esence propra kaj proporcia al la stato de senmateriiĝo. La enkarniĝo ĝin malakrigas sed ne tute nuligas, ĉar la animo ne estas enfermita en la korpo kvazaŭ en kesto. La enkarniĝinto ĝin posedas kvankam ĉiam en malpli alta grado ol tiam, kiam li troviĝas tute liberiĝinta; ja ĉi tio havigas al certaj homoj ian penetrivon, kiu tute mankas ĉe aliaj, ian pli grandan akrecon de la morala vidado, pli facilan komprenon de la ekstermateriaj aferoj.
La enkarniĝinta Spirito ne nur perceptas sed ankaŭ memoras, kion li vidis en stato de libera Spirito, kaj tiu memoro estas kvazaŭ bildo, kiu redesegniĝas en lia menso.
Dum la enkarniĝo, li vidas, sed malprecize, kvazaŭ tra ia vualo; en stato de libereco, li klare vidas kaj konceptas. La principo de la vidado ne estas ekstera al li, sed en li; jen kial li ne bezonas nian eksteran lumon. Pro la morala disvolviĝo, vastiĝas la rondo de la ideoj kaj de la konceptado; pro la laŭgrada senmateriiĝo de la perispirito, ĉi tiu puriĝas el la krudaj elementoj, kiuj malhelpis la delikatecon de la perceptoj, kio faciligas la komprenon pri tio, ke la ampleksiĝo de ĉiuj kapabloj akompanas la progreson de la Spirito.
10. – Estas ĝuste la grado de amplekseco de liaj fakultoj, kiu, dum la enkarniĝo, faras la Spiriton pli aŭ malpli kapabla por koncepti la spiritajn aferojn. Sed tiu kapableco ne estas nepra sekvo de la disvolviĝo de la intelekto; la vulgara scienco ne havigas ĝin; ja pro tio oni vidas homojn kun vasta sciado tiel same blindajn rilate al spiritaj aferoj, kiel aliaj tiaj estas rilate al materialaj aferoj; ili emas kontraŭstari, ĉar tiajn aferojn ili ne komprenas kaŭze de tio, ke ilia progreso ankoraŭ ne kompletiĝis en ĉi tiu rilato, dum oni vidas personojn kun vulgaraj instruiteco kaj inteligenteco, kiuj ilin kaptas kun granda facileco, kio pruvas, ke pri tiuj aferoj ili jam antaŭe havis ian intuicion. Ĝi estas, ĉe ili, ia retrospektiva memoro pri tio, kion ili vidis kaj sciis, ĉu en la spirita vaganteco, ĉu dum siaj antaŭaj ekzistadoj, same kiel ĉe aliaj estas intuicio pri la lingvoj kaj sciencoj, kiujn ili antaŭe sciis.
11. – Koncerne la estontecon de Spiritismo, la Spiritoj, kiel oni scias, unuanime asertas ĝian proksiman triumfon, malgraŭ la baroj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi. Facile estas al ili ĝin antaŭdiri, unue ĉar ĝia disvastigo estas ilia persona verko: kunhelpante por tiu movado, aŭ ĝin direktante, ili sekve scias, kion ili devas fari; due, al ili sufiĉas ĉirkaŭpreni mallongdaŭran periodon, en kiu ili vidas la plej povajn helpantojn, kiujn Dio estigas al ili kaj kiuj baldaŭ manifestiĝos.
Kvankam ne estante Spiritoj, la spiritistoj sin transportu je nur tridek jarojn antaŭen, en la sinon de la nun leviĝanta generacio; de tie, ili konsideru tion, kio nuntempe okazas kun Spiritismo; ili akompanu ĝian progresan iradon, kaj ili vidos konsumiĝi en vanaj klopodoj tiujn, kiuj kredas esti vokitaj por ĝin renversi. Ili vidos tiujn iom post iom malaperi el la scenejo kaj samtempe kreskadi la arbon, kies radikoj kun ĉiu tago ĉiam pli etendiĝas.
12. – La vulgaraj okazaĵoj de la privata vivo ofte estas sekvo de la maniero kiel ĉiu agas: unu, per siaj kapabloj, lerteco, persistado, prudento kaj energio sukcesos tie, kie alia fiaskos pro sia malkapableco; tial oni povas diri, ke ĉiu estas mem la konstruanto de sia estonteco, kiu neniam estas submetita al ia blinda fatalo ne dependa de lia personeco.
Konante la karakteron de iu individuo, oni povas facile antaŭdiri la sorton, kiu lin atendas sur la vojo, kiun li sekvas.
13. – La okazaĵoj koncernantaj ĝeneralajn interesojn de la homaro estas direktataj de la Providenco. Kiam io troviĝas en la projektoj de Dio, ĝi malgraŭ ĉio nepre plenumiĝos, per tia aŭ alia rimedo. Kvankam la homoj kunhelpas por ĝia efektiviĝo, tamen neniu estas por tio nepre necesa, ĉar alie Dio mem troviĝus sub la dependeco de siaj kreitoj. Se mankos tiu, kiun koncernas la misio plenumi ĝin, iu alia estos komisiita. Ne ekzistas fatala misio; la homo ĉiam havas la liberecon plenumi, aŭ ne, tiun, kiu al li estis komisiita kaj kiun li volonte akceptis.
Se li ĝin ne plenumas, li perdas ĝian bonon kaj respondas pri la prokrastoj, kiuj povus rezulti el lia neglektado aŭ el lia malvolonto. Se li stariĝas kiel baro al ĝia plenumiĝo, Dio povas lin forblovi.
14. – Certa povas do esti la elplenumiĝo de ia okazaĵo, ĉar ĝi troviĝas en la planoj de Dio; sed ĉar la detaloj kaj la manieroj de plenumado dependas de la cirkonstancoj kaj de la libera volo de l’ homoj, tial la vojoj kaj la rimedoj povas esti eventualaj. La Spiritoj povas, se utile al ni, antaŭsentigi la tuton; sed, por precizigi lokon kaj daton, necesus al ili antaŭe koni la decidon prenotan de tiu aŭ tiu alia individuo. Nu, se tiu decido ankoraŭ ne troviĝas en lia menso, ĝi povos, laŭ sia direkto, rapidigi aŭ prokrasti la efektiviĝon, aliigi la neĉefajn manierojn de agado, tamen ĉiam kondukante al sama rezultato. Tiel, ekzemple, la Spiritoj povas, laŭ la tutaĵo de la cirkonstancoj, antaŭdiri, ke iu milito pli aŭ malpli frue okazos, ke ĝi estas neevitebla, tamen ne povante antaŭdiri la tagon de ĝia komenco, nek la detalajn incidentojn, kiujn la homa volo povus ŝanĝi.
15. – Por precizigi la tempon de estontaj okazaĵoj, estos krome necese preni en kalkulon iun cirkonstancon esence ligitan al la naturo mem de la Spiritoj.
La tempo, same kiel la spaco, ne povas esti mezurata alie, ol helpe de punktoj por komparo aŭ por signado, kiuj ĝin dividu en kalkuleblajn periodojn. Sur la Tero, la natura divido de la tempo en tagojn kaj jarojn estas signata de la leviĝo kaj subiro de la Suno, krom ankaŭ de la daŭro de la planeda translacio. La mezurunuoj de tempo nepre diversas laŭ la mondoj, ĉar malsamaj estas la astronomiaj periodoj. Tiel, ekzemple, en Jupitero la tagoj daŭras dek surterajn horojn, kaj la jaroj pli ol dek du niamondajn.
Ĉiu mondo havas do diversan manieron kalkuli la daŭron, laŭ la naturo de siaj rivoluoj. Ĉi tio jam prezentus malfacilaĵon por Spiritoj, kiuj, ne konante nian mondon, volus difini surterajn datojn. Krom tio, ekster la mondoj ne ekzistas tiaj rimedoj de kalkulado. Por Spirito, en la spaco, ne estas leviĝo nek subiro de la Suno por signi tagojn, nek perioda rivoluo por signi jarojn; por li nur estas daŭro kaj spaco senfinaj. (Ĉap. VI, n-roj 1 kaj sekvantaj.) Kiu do neniam estus veninta sur la Teron, tiu nenion scius pri niaj kalkuloj, kiuj, cetere, al li estus absolute senutilaj. Ankoraŭ pli: kiu neniam enkarniĝus en iu ajn mondo, tiu havus nenian konon pri frakcioj de daŭro. Kiam Spirito fremda al la Tero ĉi tien venas por manifestiĝi, li povas difini datojn al okazaĵoj nur se li alkonformiĝas al niaj kutimoj, kio sendube estas al li ebla, sed kion li tre ofte rigardas neutila.
16. – La Spiritoj, konsistigantaj la nevideblan loĝantaron de nia globo, en kiu ili jam vivis kaj ĉiam ankoraŭ vivas inter ni, estas nature alkonformiĝintaj al niaj kutimoj, kies memoron ili konservas en la spirita mondo. Ili sekve pli facile povos difini datojn al estontaj okazaĵoj, se nur ili scias pri ili; sed krom la fakto, ke tio ne ĉiam estas al ili permesata, ilin ankaŭ neebligas alia kaŭzo, nome: ĉiufoje, kiam detalaj cirkonstancoj dependas de libera volo kaj de eventuala homa decido, nenia preciza dato efektive ekzistas, krom nur tiam, post kiam la okazaĵo plenumiĝis.
Jen kial detalaj antaŭdiroj ne povas havigi ian certecon kaj devas esti akceptataj nur kiel probablaj, eĉ se ili ne portus ian stampon de efektiva suspektindeco. Ĝuste tial la vere saĝaj Spiritoj neniam antaŭdiras por difinitaj epokoj; ili limigas sin per antaŭsentigo al ni pri la irado de la aferoj, kiujn al ni konvenas scii. Insisti por ekhavi precizajn detalojn estas sin elmeti al mistifikado de frivolaj Spiritoj, kiuj antaŭdiras ĉion, kion oni deziras, ne atentante la veron, amuziĝante per la timegoj kaj elreviĝoj, kiujn ili kaŭzas.
17. – La formo ĝis nun ĝenerale uzata por la antaŭdiroj faras el ili vere nedeĉifreblajn enigmojn. Tiu formo mistera kaj kabaleca, kies plej kompletan tipon liveras Nostradamus, donas al ili ian prestiĝon en la okuloj de la vulgarularo, kiu des pli valoraj ilin rigardas, ju pli nekompreneblaj ili montriĝas. Pro sia ambigueco ili taŭgas por tre malsamaj interpretoj, en tia maniero, ke, laŭ la senco atribuata al certaj vortoj alegoriaj aŭ konvenciaj, laŭ la maniero fari la strange komplikan kalkulon de datoj, kaj, krome, kun ia bonvolo, oni en ili trovas preskaŭ ĉion, kion oni volas.
Kiel ajn tamen la afero estas, oni ne povas ne konsenti, ke iuj havas seriozan karakteron kaj konfuzas pro sia vereco.
Verŝajne la vualita formo iam havis sian pravon de ekzisto kaj eĉ estis necesa.
Hodiaŭ aliaj estas la cirkonstancoj; la pozitiveco de la jarcento apenaŭ tolerus la orakolan lingvon. Tial la nuntempaj antaŭdiroj ne plu prenas tiajn strangajn formojn; tiuj farataj de la Spiritoj havas nenion mistikan; ili uzas la lingvon de ĉiuj homoj, same kiel ili faris dum ili vivis surtere, ĉar ili ne ĉesis aparteni al la homaro. Ili antaŭsentigas al ni pri la estontaĵoj, personaj aŭ ĝeneralaj, kiam ĉi tio povas esti utila, laŭ la mezuro de ilia sagaceco, same kiel agus konsilantoj aŭ amikoj.
Iliaj antaŭvidoj estas do pli ĝuste avertoj, nenion deprenantaj de la libera volo, ol propre antaŭdiroj, kiuj kuntrenus absolutan fatalecon. Krom tio, ilia opinio estas preskaŭ ĉiam motivita, ĉar ili ne volas, ke la homoj nuligu sian racion sub ia blinda fido, kio al ĉi tiuj permesas taksi ĝian ĝustecon.
18. – La nuntempa homaro ankaŭ havas siajn profetojn.
Pli ol unu verkisto, poeto, literatoro, historiisto aŭ filozofo antaŭsentis, en siaj skriboj, la estontan iradon de la aferoj, kies efektiviĝon ni nun spektas.
Tiu kapablo sendube ofte fontas el la ĝusteco de juĝado, kiu deduktas la logikajn sekvojn de la estanteco; sed ankaŭ ofte ĝi rezultas el speciala senkonscia klarvidado, aŭ de ia ekstera inspiro. Kion tiaj homoj faris dum sia vivo, tion ili des pli prave kaj ĝuste povas fari en la stato de liberaj Spiritoj, kiam la spirita vidado ne plu estas nebuligita de la materio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.