La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO XI: SPIRITA GENEZO

Spirita principo – Kuniĝo de la spirita principo kun la materio – Hipotezo pri la origino de la homa korpo – Enkarniĝo de la Spiritoj – Reenkarniĝoj – Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj – Adama raso – Doktrino de la falintaj anĝeloj

Spirita principo

1. – La ekzisto de la spirita principo estas fakto, kiu, por tiel diri, jam ne bezonas demonstron, same kiel la principo materia; ĝi iel estas aksioma veraĵo, kiu pruviĝas per siaj efikoj, same kiel la materio per la siaj.

Laŭ ĉi tiu principo: “ĉar ĉiu efiko havas kaŭzon, tial ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon”, ekzistas ja neniu, kiu ne farus distingon inter la mekanika movo de sonorilo svingata de la vento kaj la movo de tiu sama sonorilo kiel signalo, avizo, kio per tio sola atestas ies penson, ies intencon. Nu, ĉar al neniu venus la ideo atribui pensokapablon al la sonorila materio, oni nepre devas konkludi, ke ĝin movas iu intelekto, al kiu ĝi servas kiel instrumento por ties manifestiĝo.

Samkiale, neniu havos la ideon atribui pensokapablon al la korpo de mortinta homo. Se do la vivanta homo pensas, tio estas tial, ke en li troviĝas io, kio ne plu troviĝas kiam li estas mortinta. La diferenco inter li kaj la sonorilo kuŝas en tio, ke la intelekto, kiu igas ĉi tiun moviĝi, troviĝas ekster ĝi, dum tiu, kiu movas la homon, troviĝas en li mem.

2. – La spirita principo estas korolario de la ekzistado de Dio; sen tiu principo, al Dio ne estus pravo de ekzisto, ĉar oni ne povus kompreni la superegan intelekton poreterne reĝanta sole nur super la kruda materio, iun surteran monarkon reĝanta dum sia tuta vivo ekskluzive super ŝtonoj. Oni ne povas koncepti Dion sen la esencaj atributoj de la Diaĵo, nome la justeco kaj la boneco, ĉar tiaj ecoj senutilus se ili devus efiki sole nur sur la materion.

3. – Aliflanke, oni ne povus kompreni iun Dion superege justan kaj bonan, kreanta inteligentajn kaj sentivajn estaĵojn por ilin ĵeti en la nenion post kelkaj tagoj de senkompensa suferado, plezuranta ĉe la vido de tiu senfina sinsekvo de estaĵoj, kiuj naskiĝas ĝin ne petinte, momente pensas por nur sperti doloron kaj por ĉiam estingiĝas post efemera ekzistado.

Sen la postvivo de la pensanta estaĵo, la suferoj dum la vivo ja estus, flanke de Dio, ia sencela kruelaĵo. Jen kial materialismo kaj ateismo estas korolarioj, unu de la alia; neante la kaŭzojn, ili ne povas agnoski la efikon; neante la efikon, ili ne povas agnoski la kaŭzon. Materialismo estas do konsekvenca kun si mem, kvankam ne konsekvenca kun la racio.

4. – La ideo pri la senmorteco de la spirita estaĵo estas denaska en la homo; ĝi troviĝas en li en la formo de intuicio kaj aspiro. Li komprenas, ke nur tie sidas la kompenso al la mizeraĵoj de la vivo. Jen kial ĉiam estis kaj estos pli da spiritualistoj ol da materialistoj, pli da teistoj ol da ateistoj.

Al la intuicia ideo kaj al la potenco de la rezonado Spiritismo aligas la sankcion de l’ faktoj, la materiAllan pruvon pri la ekzisto de la spirita estaĵo, de ties postvivo, de ties senmorteco kaj de ties individueco. Ĝi precizigas kaj difinas tion, kio estis svaga kaj abstrakta en tiu ideo. Ĝi montras la inteligentan estaĵon aganta ekster la materio, tiel dum kiel ankaŭ post la korpa vivo.

5. – Ĉu la spirita principo kaj la vivoprincipo estas unu sola kaj sama afero?

Deirante, kiel ĉiam, de la observado de l’ faktoj, ni diras, ke ja estus ia motivo por ilin ambaŭ interkonfuzi, se la vivoprincipo estus neapartigebla disde la inteligenta principo.

Sed tial, ke ja ekzistas estaĵoj, kiuj vivas sed ne pensas, kiel la plantoj; ke estas homaj korpoj ankoraŭ animataj de organa vivo dum en ili montriĝas jam nenia manifestiĝo de la penso; ke en la viva estaĵo ekestas vitalaj movoj nedependaj de ia ajn volado; ke dum la dormo la organa vivo plene aktivas, dum la intelekta vivo ne manifestiĝas per ia ajn ekstera signo, do praviĝas la agnosko, ke la organa vivo sidas en ia principo esence propra al la materio, nedependa de la spirita vivo, kiu estas esence propra al la Spirito. Nu, se la vivipoveco de la materio ne dependas de la Spirito, kaj la vivipoveco de la Spirito ne dependas de la materio, evidentas do, ke tiu duobla vivipoveco sidas en du malsamaj principoj. (Ĉap. X, n-roj 16 ĝis 19.)

6. – Ĉu la spirita principo havas kiel fonton la universan kosman elementon? Ĉu ĝi estas nura transformiĝo, ia modalo de tiu elemento, kiel la lumo, la elektro, la varmo, ktp?

Se tiel estus, la spirita principo suferus la ŝanĝojn de la materio; estingiĝus pro la malagregiĝo, kiel la vivoprincipo; la inteligenta estaĵo havus nur momentan ekzistadon, kiel la korpo, kaj okaze de la morto ĝi revenus en la nenion, aŭ, kio estus la samo, en la universan tutaĵon. Tio estus, unuvorte, la sankcio de la materialismaj doktrinoj.

La proprecoj sui generis, kiujn oni agnoskas ĉe la spirita principo, pruvas, ke ĝi havas propran ekziston, ĉar, se ĝia origino kuŝus en la materio, ĝi ne havus tiujn proprecojn. Ĉar inteligento kaj penso ne povas esti atributoj de la materio, oni venas al la konkludo, irante de la efikoj al la kaŭzo, ke la materia elemento kaj la spirita elemento estas du konsistaj principoj de la Universo. La individuigita spirita elemento konsistigas la estaĵojn nomatajn Spiritoj, kaj la individuigita materia elemento konsistigas la malsamajn korpojn de la Naturo, organajn kaj neorganajn.

7. – Ĉe la agnosko de la spirita estaĵo, kiu ja ne povas fonti el la materio, kio do estas ĝia origino, ĝia deirpunkto?

Ĉi tie absolute mankas la rimedoj de esplorado, same kiel por ĉio koncernanta la originon de la ekzistaĵoj. La homo povas konstati nur tion ekzistantan; pri ĉio cetera li povas nur formuli hipotezojn, kaj, ĉu pro tio, ke tiu scio restas neatingebla por lia nuna inteligento, ĉu pro tio, ke ĝi nuntempe estus al li neutila aŭ malutila, Dio al li ne malkaŝas ĝin, eĉ ne per la revelacio.

Kion Dio al li sciigas per siaj kurieroj, kaj kion cetere la homo mem povas dedukti el la principo de la suverena justeco, esenca atributo de la Diaĵo, tio estas, ke ĉiuj havas unu saman deirpunkton; ke ĉiuj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj kun egala kapableco por progresi per sia individua agado; ke ĉiuj atingos la plej altan gradon de perfekteco per siaj personaj klopodoj; ke ĉiuj, estante filoj de la sama Patro, estas objektoj de sama zorgo; ke neniu estas pli favorata aŭ pli bone dotita ol la aliaj, nek sendevigita el la laboro trudita al la ceteraj por atingi la celon.

8. – Samtempe kiel li kreis materiajn mondojn de la tuta eterneco, Dio ankaŭ kreis spiritajn estaĵojn de la tuta eterneco: se ne tiel estus, la materiaj mondoj havus nenian celon. Oni prefere konceptus la spiritajn estaĵojn sen materiaj mondoj, ol ĉi tiuj sen la spiritaj estaĵoj. Ja la materiaj mondoj devas liveri al la spiritaj estaĵoj elementojn de aktiveco por la disvolviĝo de ties intelekto.

9. – Progresado estas la normala kondiĉo de la spiritaj estaĵoj, kaj la relativa perfekteco estas la celo, kiun ili devas atingi. Nu, ĉar Dio kreis de la tuta eterneco kaj ja senĉese kreas, ankaŭ de la tuta eterneco ekzistas estaĵoj, kiuj atingis la kulminon de la skalo.

Antaŭ ol la Tero ekzistis, mondoj sinsekve aperis, unuj post aliaj, kaj kiam la Tero eliris el la kaoso de la elementoj, la spaco estis loĝata de spiritaj estaĵoj en ĉiuj gradoj de disvolviĝo, ekde tiuj ĵus naskiĝintaj por la vivo ĝis tiuj, kiuj de la tuta eterneco rangis kiel puraj Spiritoj, vulgare nomataj anĝeloj.

Kuniĝo de la spirita principo kun la materio

10. – Ĉar la materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis loĝi en ĝi, kiel la lignohakisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn, kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.

La korpo estas do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.

11. – Por esti pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas la organismon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la primitivaj rasoj.

Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj.

(Ĉap. VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)

12. – Naskiĝinte por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgrade kiel kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn necesajn al sia enkarna vivo.

13. – Estante ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa funkciado ĝi malorganiziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.

14. – La korpo do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.

Se oni konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio lin distingus de la besto.

Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto.Ĉu li troviĝas en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.

Hipotezo pri la origino de la homa korpo

15. – El la simileco, laŭ eksteraj formoj, ekzistanta inter la korpo de homo kaj tiu de simio, kelkaj fiziologoj konkludis, ke la unua estas nura transformiĝo de la dua. Neniel neebla estas tio, kaj, se ja tiel estas, ĝi tute ne ofendas la homan dignon. Tre povas esti, ke simiaj korpoj servis kiel vestaĵo al tiuj homaj Spiritoj, ja ankoraŭ nepre malpli progresintaj, kiuj la unuaj enkarniĝis sur la Tero; kaj tiu vestaĵo estis pli konforma al iliaj bezonoj kaj pli adekvata al la utiligo de iliaj kapabloj, ol la korpo de iu ajn alia besto. Anstataŭ tio, ke speciala vestaĵo estus farita por la Spirito, ĉi tiu estus trovinta unu jam tute pretan. Li do povis surmeti la simian haŭton, ne ĉesante esti homa Spirito, same kiel la homo iafoje sin vestas per la haŭto de certaj bestoj, ne ĉesante esti homo.

Oni bone komprenu, ke ĉi tie temas ja pri hipotezo tute ne metita kiel principo, sed prezentita nur por montri, ke la origino de la korpo neniel malaltigas la Spiriton, kiu ja estas la ĉefa estaĵo; kaj ke la simileco inter la homa korpo kaj tiu de la simio ne implicas egalecon inter lia Spirito kaj tiu de la simio.

16. – Akceptinte tiun ĉi hipotezon, oni povas diri, ke sub la influo kaj pro la efiko de la intelekta aktiveco de sia nova loĝanto, la envolvaĵo aliiĝis, plibeliĝis laŭ la detaloj, tamen konservante la formon de la tutaĵo (n-ro 11). Plibonigite, la korpoj, pro la generado, reproduktiĝis en la samaj kondiĉoj kiel ĉe greftitaj arboj. Ili naskis novan specion, kiu iom post iom diferenciĝis de la primitiva tipo laŭgrade kiel la Spirito progresis. La simia Spirito, kiu ne estis estingita, daŭre generis simiajn korpojn por sia uzado, same kiel la frukto de sovaĝa arbo reproduktas sovaĝajn arbojn, kaj la homa Spirito generis homajn korpojn, variaĵojn de la unua muldilo, en kiu li enloĝiĝis. La trunko disduiĝis, produktis branĉon, kiu siavice fariĝis trunko.

Ĉar ne estas abruptaj transiĝoj en la Naturo, verŝajne la homoj, kiuj la unuaj aperis sur la Tero, malmulte diferencis de la simio laŭ la eksteraĵo krom ankaŭ laŭ la intelekto. Nuntempe ankoraŭ estas sovaĝuloj, kiuj, pro la longeco de la brakoj kaj piedoj, krom ankaŭ pro la formo de la kapo, havas trajtojn tiel similajn al tiuj de la simio, ke al ili mankas nur esti vilaj por la plena simileco.

Enkarniĝo de la Spirito

17. – Spiritismo malkaŝas, kiamaniere fariĝas la kuniĝo de la Spirito kun la korpo ĉe la enkarniĝo.

Pro sia spirita esenco, la Spirito estas estaĵo nedifinita, abstrakta, kiu ne povas rekte agi sur la materion; li bezonas ian perilon; tiu perilo estas la fluideca envolvaĵo, kiu iel apartenas al li kiel konsista parto. Tiu envolvaĵo estas duonmateria, tio estas, ĝi apartenas al la materio pro sia origino kaj al la spirita principo pro sia etereca naturo. Kiel ĉia materio, ĝi estas variaĵo de la universa kosma fluido, kiu ĉi-rilate akceptas speciAllan modifon. Tiu envolvaĵo, nomata perispirito, faras el abstrakta estaĵo, el la Spirito, ian estaĵon konkretan, difinitan, ĉirkaŭpreneblan por la penso kaj povantan agi sur la palpeblan materion, same kiel okazas al ĉiuj nepeseblaj fluidoj, kiuj, kiel sciate, estas la plej potencaj motoroj.

La perispirita fluido estas do la ligilo inter la Spirito kaj la materio. Dum ĝia ligiteco kun la korpo, ĝi servas kiel komunikilo al lia penso por transsendi la movon al la diversaj partoj de la organismo, kiuj agas sub la impulsado de lia volo, krom ankaŭ por igi la sensacojn produktitajn de eksteraj agantoj refrapi en la Spirito. Al ĝi servas kiel kondukfadenoj la nervoj, same kiel, ĉe la telegrafo, la metalfadeno servas kiel konduktilo al la elektra fluido.

18. – Kiam la Spirito devas enkarniĝi en formiĝantan korpon, iu fluideca ligilo, kiu estas nenio alia ol plietendiĝo de lia perispirito, ligas lin al la ĝermo, al kiu li estas altirata, per nekontraŭstarebla forto, ekde la momento de la koncipo.

Laŭmezure kiel la ĝermo disvolviĝas, la ligilo kuntiriĝas. Sub la influo de la vital-materia principo de la ĝermo, la perispirito, kiu havas kelkajn proprecojn de la materio, kuniĝas, molekulo post molekulo, kun la formiĝanta korpo, pro kio oni povas aserti, ke la Spirito, pere de sia perispirito, iel enradikiĝas en tiu ĝermo, same kiel planto en la tero. Kiam la ĝermo atingas sian plenan disvolvitecon, la kuniĝo estas kompleta kaj la estaĵo naskiĝas por la ekstera vivo.

Pro kontraŭa efiko, la kuniĝo de la perispirito kun la karna materio, kiu efektiviĝis sub la influo de la vivoprincipo ekzistanta en la ĝermo, ĉesas post kiam tiu principo ne plu agas kaŭze de la malorganiziĝo de la korpo. Kaj tiu kuniĝo, kiu estis tenata de aganta forto, rompiĝas tuj post kiam ĉesas la agado de tiu forto. Tiam la perispirito disiĝas, molekulo post molekulo, tute same kiel ĝi kuniĝis, kaj al la Spirito estas redonita la libereco. Tiel, ne la foriro de la Spirito kaŭzas la morton de la korpo, sed ja ĉi tiu kaŭzas la foriron de la Spirito.

Ĉar, tuj post la morto, plena estas la integreco de la Spirito, kaj ĉar tiam liaj fakultoj akiras eĉ pli grandan akrecon, dum la vivoprincipo jam estingiĝis en la korpo, restas evidente pruvita, ke la vivoprincipo kaj la spirita principo ja estas du inter si diferencaj aferoj.

19. – Spiritismo, per la faktoj, kiujn ĝi ebligas observi, konigas al ni la fenomenojn akompanantajn tiun disiĝon, kiu en iuj okazoj estas rapida, facila, milda kaj nesentebla, kaj en aliaj okazoj estas malrapida, malfacila, terure penega, laŭ la morala stato de la Spirito, kaj povanta daŭri tutajn monatojn.

20. – Aparta fenomeno, ankaŭ registrita de la observado, ĉiam akompanas la enkarniĝon de la Spirito. De la momento, kiam li estas kaptita de la fluideca ligilo lin katenanta al la ĝermo, perturbo lin ekposedas, kaj tiu perturbo kreskas laŭgrade kiel streĉiĝas la ligilo. En la lastaj momentoj, la Spirito tute perdas la konscion pri si mem, en tia maniero, ke li neniam estas atestanto pri sia naskiĝo. Kiam la infano ekspiras, la Spirito komencas reakiri siajn fakultojn, kiuj disvolviĝas laŭgrade kiel formiĝas kaj plene elvolviĝas la organoj, kiuj devos servi al liaj manifestiĝoj.

21. – Sed, samtempe kiel la Spirito reakiras la konscion pri si mem, li perdas la memoron pri sia pasinteco, sen perdi siajn fakultojn, la kvalitojn kaj la kapablojn antaŭe akiritajn, kiuj kapabloj dumtempe restis en latenta stato kaj kiuj, reaktiviĝante, lin helpos fari pli multe aŭ pli bone, ol kiel li antaŭe faris. Li renaskiĝas tia, kia li sin mem faris per sia antaŭa laborado; tio estas por li ia nova deirpunkto, nova ascendota ŝtupo. Ankoraŭ ĉi tie manifestiĝas la boneco de la Kreinto, ĉar la memoro pri ia ofte aflikta aŭ humiliga pasinteco, aldoniĝante al la amaraĵoj de lia nova ekzistado, povus lin maltrankviligi kaj malhelpi. Li nur rememoras, kion li lernis, ĉar tio estas al li utila. Se li iafoje konservas svagan intuicion pri la pasintaj okazaĵoj, ĉi tiu aperas kvazaŭ la memoro pri forpasanta sonĝobildo. Tio estas do nova homo, kiel ajn maljuna estas lia Spirito. Helpate de siaj pasintaj akiroj, li alprenas novajn procedojn. Reveninte al la spirita vivo, li vidas sian pasintecon malvolviĝi antaŭ liaj okuloj kaj li juĝas, ĉu li bone aŭ malbone uzis sian tempon.

22. – Ne estas do rompo de kontinueco en la spirita vivo malgraŭ la forgeso pri la pasinteco. La Spirito ĉiam estas li mem antaŭ, dum kaj post la enkarniĝo, kaj ĉi tiu estas nur ia speciala etapo de lia ekzistado. Tiu forgeso okazas ja nur dum la ekstera vivo de interrilato. Dum la dormo, parte liberiĝinte de la karnaj ligiloj kaj redonite al la libereco kaj al la spirita vivo, la Spirito rememoras, ĉar lia vidado ne estas tiel forte nebuligita de la materio.

23. – Konsiderante la homaron en la plej malalta grado de la intelekta skalo, kiel ĉe la malplej progresintaj sovaĝuloj, oni al si demandas, ĉu tie troviĝas la deirpunkto de la homa animo.

Laŭ la opinio de kelkaj spiritualistaj filozofoj, la intelekta principo, diferenca de la principo materia, individuiĝas kaj ellaboriĝas, trapasante la diversajn gradojn de la besta naturo.

Ĝuste tie la animo prepariĝas por la vivo kaj disvolvas, per ekzercado, siajn unuajn fakultojn. Tio prezentus, por tiel diri, ĝian tempon de elkoviĝo. Veninte al la grado de disvolviĝo, kiun ĉi tiu stato akceptas, ĝi ricevas tiujn specialajn fakultojn, kiuj karakterizas la homan animon. Laŭ tio, estus devenrilato spirita inter la besto kaj la homo, same kiel inter ili estas devenrilato korpa.

Tiu sistemo, bazita sur la granda leĝo de unueco direktanta la kreadon, estas konforma, oni nepre konfesu, al la justeco kaj al la boneco de la Kreinto; ĝi donas ian perspektivon, ian celon, ian destinon al la bestoj, kiuj tiel ĉesas esti malfavoritoj kaj ja trovas, en la al ili rezervita estonteco, kompenson al siaj suferoj. La esenco de la spirita homo kuŝas ne en lia origino, sed ja en la specialaj atributoj, per kiuj li estas dotita ĉe sia eniro en la homan stadion, kiuj atributoj lin transformas kaj el li faras apartan estaĵon, same kiel la bongusta frukto diferencas de la amara radiko, de kiu ĝi devenis. Pro tio, ke li trapasis la bestan vicon, la homo ne ĉesus esti homo; li jam ne estus besto, same kiel la frukto ne estas radiko, la saĝulo ne estas la senforma feto, per kiu li debutis en la mondo.

Sed tiu sistemo elmovas multenombrajn demandojn, kies por kaj kontraŭ estas neoportune ĉi tie pridiskuti, same kiel neoportuna estas la ekzameno de la diversaj hipotezoj formulitaj pri tiu temo. Ne esplorante do pri la origino de la animo, nek pri la vicoj, kiujn ĝi trapasis, ni ĝin prenas ĉe ĝia eniro en la homan stadion, de la punkto kie ĝi, jam dotita per morala sento kaj libera volo, komencas respondi pri siaj agoj.

24. – La devo de la enkarniĝinta Spirito zorgi pri la nutrado de sia korpo, pri sia sekureco, pri sia bonstato, devigas lin apliki siajn fakultojn al esploroj, ilin ekzerci kaj disvolvi. Lia kuniĝo kun la materio estas do utila al lia progreso; jen kial la enkarniĝo estas ia neceso. Krom tio, per la intelekta laboro, kiun li, por sia profito, plenumas super la materio, li kunhelpas por la transformiĝo kaj materiala progreso de la globo, kie li loĝas. Tiel, progresante, li kunlaboras en la verko de la Kreinto, kiel nekonscia aganto.

25. – Sed la enkarniĝo de la Spirito estas nek konstanta nek porĉiama; ja nur provizora. Forlasinte unu korpon, li ne tuj reprenas alian. Dum pli aŭ malpli longa tempo, li vivas la spiritan vivon, kiu ja estas lia normala vivo; tiel, la entuta daŭro de liaj enkarniĝoj tre mallongas kompare kun la tempo de lia vivo en la stato de libera Spirito.

En la intertempo de siaj enkarniĝoj, la Spirito ankaŭ progresas en tiu senco, ke li, por antaŭeniĝi, praktikas la sciojn kaj spertojn akiritajn dum la enkorpa vivo; li ekzamenas, kion li faris dum sia surtera migrado, revuas, kion li lernis, rekonas siajn erarojn, skizas siajn planojn kaj prenas decidojn, laŭ kiuj li esperas sin gvidi en nova ekzistado, celante pli bone konduti.

Tiel, ĉiu ekzistado ja estas antaŭenpaŝo sur la vojo de l’ progreso, iaspeca lernejo por praktikado.

26. – La enkarniĝoj ne estas ordinare, kiel pensas kelkaj personoj, ia puno por la Spirito, sed ja ia kondiĉo konforma al la malsupereco de la Spirito, krom ankaŭ ia rimedo por progresi. (La Ĉielo kaj la Infero, ĉap. III, n-ro 8 kaj sekvantaj).

Laŭmezure kiel li morale progresas, la Spirito senmateriiĝas, tio estas, liberiĝante de la influo de la materio, li elpuriĝas; lia vivo pli konformiĝas al la spirita naturo, liaj fakultoj kaj perceptoj ampleksiĝas; estas proporcio inter lia feliĉo kaj la farita progreso. Sed ĉar li agas laŭ sia libervolo, li povas, pro neglekto aŭ malvolonto, malrapidigi sian progreson; kaŭze de tio, li plilongigas la daŭron de siaj materiaj enkarniĝoj, kiuj tiam fariĝas al li ia puno, ĉar pro sia kulpo li restas en la malsupraj rangoj, devigita rekomenci la saman taskon. Dependas do de la Spirito mallongigi, per sia penado por elpuriĝi, la entutan tempon de la enkarniĝoj.

27. – La materiala progreso de iu globo akompanas la morAllan progreson de ties loĝantoj. Nu, ĉar estas senĉesa la kreado de mondoj kaj Spiritoj kaj ĉar ĉi tiuj progresas pli aŭ malpli rapide laŭ sia libera volo, el tio rezultas, ke estas mondoj pli aŭ malpli malnovaj, en malsamaj gradoj de progreso, fizika aŭ morala, en kiuj la enkarniĝo estas pli aŭ malpli materia, kaj kie, pro tio, la laboro por la Spiritoj estas pli aŭ malpli kruda. El tiu vidpunkto, la Tero estas unu el tiuj malplej progresintaj. Loĝata de Spiritoj relative malsuperaj, sur ĝi la korpa vivo estas pli peniga ol en aliaj mondoj, sed ankaŭ ekzistas aliaj malpli progresintaj, en kiuj la vivo estas ankoraŭ pli peniga ol sur la Tero kaj kompare kun kiuj la nia ja estus mondo relative feliĉa.

28. – Kiam, en unu mondo, la Spiritoj estas akirintaj la tutan progreson, kiun akceptas la stato de tiu mondo, ili ĝin forlasas por enkarniĝi en alia pli progresinta, kie ili akiru novajn sciojn, kaj tiel plu ĝis tiam, kiam, pro la fakto ke enkarniĝo en materia korpo jam portas al ili nenian utilon, ili vivas nur la spiritan vivon, en kiu ili ankoraŭ progresas sed en alia senco kaj per aliaj rimedoj. Atinginte la kulminon de la progreso, ili ĝuas la superegan feliĉon. Enlasite en la konsiliĝojn de la ĉiopova, ili ekkonas lian penson kaj fariĝas liaj kurieroj, liaj senperaj ministroj en la regado de l’ mondoj, havante sub sia ordonpovo ĉiujn Spiritojn en ĉiuj malsamaj gradoj de progreso.

Tiel, kia ajn estas ilia grado en la spirita hierarkio, de la plej malsupera ĝis la plej altranga, ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, havas siajn komisiojn en la granda universa mekanismo; ĉiuj estas utilaj, tiel al la tuto kiel al si mem. Al la malpli progresintaj, kvazaŭ al simplaj servistoj, koncernas la plenumo de ia materiala tasko, komence nekonscie kaj poste ĉiam pli kaj pli inteligente. Ĉie, en la spirita mondo, la aktiveco, nenie la senutila senfareco.

La tutaĵo de la Spiritoj iasence konsistigas la animon de la Universo. Kio agas ĉie kaj en ĉio, tio estas la spirita elemento sub la impulsado de la dia penso. Sen tiu elemento, estas nur la inerta materio, sencela, seninteligenta, sen alia motoro krom la materiaj fortoj, kies unusoleco lasas nesolveblaj grandegan nombron da problemoj. Per la agado de la individuigita spirita elemento, ĉio havas ian celon, ian pravon de ekzisto, ĉio klariĝas. Sen la spirita elemento, oni albatiĝas al nesupereblaj malfacilaĵoj.

29. – Kiam la Tero sin trovis en la klimataj kondiĉoj taŭgaj por la ekzistado de la homa specio, la homaj Spiritoj enkarniĝis sur ĝi. De kie ili venis? Ĉu ili estis kreitaj ĝuste en tiu tempo, ĉu ili devenis, tute elformitaj, de la spaco, de la Tero mem, aŭ de aliaj mondoj, ilia ĉeesto sur ĝi, ekde difinita epoko, ja estas fakto, ĉar antaŭ ili ekzistis nur bestoj. Ili surmetis korpojn adekvatajn al siaj specialaj bezonoj, al siaj kapablecoj, kiuj korpoj fiziologie havis la bestan naturon. Sub ilia influo kaj per la ekzercado de iliaj fakultoj, tiuj korpoj suferis modifojn kaj perfektiĝis: tion ja pruvas la observado. Ni do lasu flanke la demandon pri la origino, ankoraŭ nun nesolveblan; ni prenu la Spiriton ne ĉe lia deirpunkto, sed en la momento, kiam, pro la manifestiĝo en li de la unuaj ĝermoj de la libervolo kaj de la morala sento, ni lin vidas ludanta sian homan rolon, tute ne zorgante pri la medio kie li trapasis sian tempon de infaneco, aŭ, se oni preferas, de embriiĝo. Malgraŭ la analogeco inter lia korpo kaj tiu de la bestoj, ni povas lin diferencigi disde ĉi tiuj per la lin karakterizantaj fakultoj, intelektaj kaj moralaj, same kiel ni povas distingi, sub samaj krudaj vestoj, sovaĝulon disde civilizito.

30. – Kvankam tiuj, venintaj la unuaj, devis ja esti malmulte progresintaj, pro la fakto mem ke ili devis enkarniĝi en tre malperfektaj korpoj, tamen certe ekzistis palpeblaj diferencoj inter iliaj karakteroj kaj kapabloj. La Spiritoj similaj inter si nature grupiĝis pro analogeco kaj simpatio. Tiel la Tero loĝatiĝis per diversklasaj Spiritoj, pli aŭ malpli inklinaj aŭ malemaj al progreso. Ĉar la korpoj estis stampitaj per la karaktero de la Spirito kaj reproduktiĝis laŭ siaj respektivaj tipoj, el tio rezultis la malsamaj rasoj, ĉu el la vidpunkto fizika, ĉu el tiu morala (n-ro 11). Daŭre kaj prefere enkarniĝante inter siaj similuloj, la Spiritoj similaj inter si ĉiamigis la distingiĝan karakteron, fizikan kaj morAllan, de la rasoj kaj de la popoloj, kiu karaktero malaperas nur kun la tempopaso, per ilia progreso kaj kunfandiĝo. (Revue Spirite, julio 1860, paĝo 198: “Frenologio kaj fiziognomiko”).

31. – Oni povas kompari la Spiritojn, kiuj venis loĝatigi la Teron, kun tiuj bandoj da diversoriginaj migruloj, kiuj iras por ekloĝi virgan teron. Tie ili trovas lignon kaj ŝtonon por konstrui siajn loĝejojn, kaj ĉiu donas al la sia ian speciAllan stampon konforman al la grado de sia sciado kaj al sia propra talento. Tiam ili formas grupojn laŭ analogeco de originoj kaj gustoj, kaj tiuj grupoj fine formas tribojn, poste popolojn, el kiuj ĉiu havas proprajn karakteron kaj morojn.

32. – Ne estis do unuforma la progreso en la tuta homa specio. La pli inteligentaj rasoj memkompreneble antaŭeniris la ceterajn, sen paroli pri tio, ke Spiritoj ĵus naskitaj por la spirita vivo, enkarniĝinte sur la Tero kune kun tiuj venintaj la unuaj sur ĝi, faris ankoraŭ pli sentebla la diferencon pri progreso. Estus ja neeble atribui saman malnovecon, koncerne la kreadon, al la sovaĝuloj, apenaŭ distingiĝantaj disde la simio, kaj al la ĉinoj, kaj ankoraŭ des malpli al la civilizitaj eŭropanoj.

Tamen la Spiritoj de la sovaĝuloj ankaŭ apartenas al la homaro kaj iam atingos la nivelon de siaj pli maljunaj fratoj, kio nepre ne okazos en korpoj de la sama fizika raso, netaŭgaj por certa disvolviteco intelekta kaj morala. Kiam la instrumento ne plu estos responda al ilia progreso, ili formigros el tiu medio por enkarniĝi en pli alta ŝtupo, kaj tiel plu, ĝis ili estos konkerintaj ĉiujn surterajn gradojn, post kio ili forlasos la Teron por transiri en pli progresintajn mondojn. (Revue Spirite, Aprilo 1862, p. 97: “Perfektigebleco de la nigra raso”.)

Reenkarniĝoj

33. – La principo de reenkarniĝo estas nepra sekvo de la leĝo de progreso. Kiel klarigi, sen la reenkarniĝo, la diferencon ekzistantan inter la nuntempa socia stato kaj tiu en la tempoj de barbareco? Se la animoj estas kreataj samtempe kiel la korpoj, tiuj nune naskitaj estas tiel novaj, tiel primitivaj kiel tiuj vivintaj antaŭ mil jaroj; ni krome rimarkigu, ke inter ili ekzistus nenia ligiteco, nenia necesa rilato; ke ili estus tute fremdaj, unuj al la aliaj. Kial do la nuntempajn animojn Dio pli bone dotus, ol tiujn, kiuj ilin antaŭvenis? Kial la unuaj havas pli bonan komprenpovon? Kial ili havas pli elpuriĝintajn instinktojn, pli mildajn kutimojn? Kial ili havas intuician konon pri certaj aferoj, ilin ne antaŭe lerninte? Ni defias iun ajn elturni sin el tiuj demandoj, krom se per la akcepto, ke Dio kreas animojn diverskvalitajn laŭ la tempoj kaj la lokoj, kio estus neakordigebla kun la ideo pri superega justeco. (Ĉap. II, n-ro 14.)

Diru, male, ke la nuntempaj animoj jam vivis en foraj epokoj; ke ili ankaŭ estis barbaraj konforme al siatempa jarcento sed ja progresis; ke al ĉiu nova ekzistado ili portas tion, kion ili akiris en pasintaj ekzistadoj; ke, pro tio, la animoj de la civilizitaj epokoj ne estis kreitaj pli perfektaj sed ja sin mem perfektigis kun la tempo, kaj vi havigos la solan akcepteblan klarigon pri la kaŭzo de la socia progreso. (La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. IV kaj V).

34. – Iuj pensas, ke la diversaj ekzistadoj de la animo vice efektiviĝas en malsamaj mondoj, unu post alia, ne en unu sola mondo, kien ĉiu Spirito venus unu solan fojon.

Tiu doktrino estus akceptebla, se nur ĉiuj loĝantoj de la Tero starus sur la sama nivelo, intelekta kaj morala. Tiel ili povus progresi, nur pasante de unu mondo en alian, kaj nenian utilon portus al ili la reenkarniĝo sur la Tero. Nu, Dio faras nenion senutilan. Se tie troviĝas ĉiuj gradoj de inteligenteco kaj moraleco, ekde la sovaĝeco randumanta la bestan naturon ĝis la plej progresinta civilizacio, ĝi do prezentas vastan kampon por progreso. Oni al si demandus, kial la sovaĝulo devus serĉi aliloke la tuj superan progresogradon, se tiu grado troviĝas apude, kaj tiel plu sinsekve? Kial la progresinta homo devus trapasi siajn unuajn etapojn nur en primitivaj mondoj, se ĉirkaŭ li troviĝas estuloj analogaj al la loĝantoj de tiaj mondoj? se oni ja trovas malsamajn gradojn de progreso, ne nur pasante de unu mondo en alian, sed en la sino de unu sama popolo, de unu sama familio? Se tiel estus, Dio estus farinta senutilan verkon, metante, unu apud la alia, senscion kaj scion, barbarecon kaj civilizacion, bonon kaj malbonon, dum ĝuste tia kontakto progresigas la malfruiĝemulojn.

Ne estas do necese, ke la homoj transloĝiĝu en alian mondon ĉe ĉiu progreso-etapo, same kiel ne necesas, ke lernejano forlasu sian lernejon ĉe ŝanĝo de klaso. Anstataŭ esti profita al lia progreso, tio ja estus malhelpo, ĉar la Spirito seniĝus ne nur je la ekzemplo, kiun li havigus al si per la vido de la superaj gradoj, sed ankaŭ je la ebleco ripari siajn erarojn en la medio mem, kie li ilin faris, kaj en la ĉeesto de tiuj, kiujn li ofendis, kaj tiu ebleco estas por li la plej potenca rimedo efektivigi sian morAllan progreson. Post mallonga kunloĝado, la Spiritoj nepre disiĝus, ja reciproke fremdiĝus, kaj la familioligiloj rompiĝus manke de tempo por solidiĝi.

Al la malbonaĵo morala aldoniĝus malbonaĵo materiala.

La naturo de la elementoj, la organaj leĝoj, la kondiĉoj de ekzistado diversas laŭ la mondoj; en ĉi tiu rilato ne ekzistas du perfekte identaj. Niaj traktatoj pri Fiziko, Kemio, Anatomio, Medicino, Botaniko, ktp, neniel utilus en aliaj mondoj, sed tamen oni tute ne perdas, kion oni en ili lernas; tio ne nur disvolvas la intelekton sed la ideoj tie ĉerpitaj kunhelpas por akiro de novaj ideoj. (Ĉap. VI, n-roj 61 kaj sekvantaj.) Se la Spirito aperus en unu mondo nur unu fojon, ja ofte tre mallongan, ĉe ĉiu enmigro li troviĝus en tute malsamaj kondiĉoj; li ĉiufoje laborus super novaj elementoj, per fortoj kaj laŭ leĝoj al li nekonataj, ne havinte tempon por ellabori la konatajn elementojn, ilin studi kaj apliki. Ĉe ĉiu fojo li devus fari novan lernadon, kaj tiuj senĉesaj ŝanĝoj prezentus baron al la progreso. La Spirito devas do resti en la sama mondo tiel longe ĝis li estos akirinta la tutaĵon de scioj kaj la gradon de perfekteco eblajn en tiu mondo. (N-ro 31.)

La Spiritoj forlasas, celante iun pli progresintan, la mondon, en kiu ili povas jam nenion pli akiri: jen kio devas okazi kaj ja nepre okazas. Tia estas la principo. Se iuj Spiritoj tion faras antaŭtempe, sendube tiel okazas pro individuaj motivoj, kiujn Dio pesas laŭ sia saĝo.Ĉio en la kreaĵaro havas ian celon, sen kio Dio estus nek prudenta nek saĝa. Nu, se la Tero devus prezenti okazon por unu sola etapo de la progreso de ĉiu individuo, kiel utilus al infanoj, mortintaj en tre frua aĝo, veni tien por pasigi kelke da jaroj, monatoj, horoj, dum kiuj ili povas nenion ĉerpi? Same okazus koncerne la idiotojn kaj la kretenojn. Teorio estas bona se nur ĝi solvas ĉiujn koncernajn demandojn. La demando pri la tro fruaj mortoj montriĝas kiel ŝtono de falpuŝiĝo por ĉiuj doktrinoj krom por la Spiritisma Doktrino, kiu sola ĝin solvis racie kaj komplete.

Por la progreso de tiuj, kiuj sur la Tero plenumas normAllan mision, estas reala avantaĝo reveni al la sama medio por tie daŭrigi la laboron, kiun ili lasis nefinita, ofte en la sama familio aŭ en rilatoj kun la samaj personoj, por ripari la malbonon, kiun ili faris, aŭ por suferi la egAllan repunon.

Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj

35. – En la intertempoj inter siaj enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj troviĝas en stato de vaganteco kaj konsistigas la spiritan loĝantaron ĉirkaŭan al la Tero. Per mortoj kaj naskiĝoj, ambaŭ loĝantaroj, surtera kaj spirita, senĉese enverŝiĝas, unu en la duan. Ĉiutage do estas migradoj, tiel el la korpa en la spiritan mondon, kiel ankaŭ el ĉi tiu en la korpan mondon: tia estas la normala stato.

36. – En certaj epokoj, laŭ decido de la dia saĝo, tiujn elmigradojn kaj enmigradojn partoprenas pli aŭ malpli grandaj amasoj, kaŭze de vastaj transformiĝoj, kiuj estigas ilian samtempan foriron en grandaj kvantoj, tuj kompensatan per samnombra kvanto da enkarniĝoj. Oni do rigardu detruajn plagojn kaj kataklismojn kiel okazojn de kolektivaj alveno kaj foriro, providencajn rimedojn por renovigo de la enkorpa loĝantaro de l’ globo, por ĝia refreŝigo per enkonduko de novaj, pli purigitaj spiritaj elementoj. Se, dum tiuj katastrofoj, detruiĝas granda nombro da korpoj, nenio alia ĝi estas krom ia disŝiro de vestoj, sed neniu Spirito pereas; ili nur translokiĝas en alian medion; anstataŭ foriri unuope, ili foriras multope, kaj en ĉi tio kuŝas la sola diferenco, ĉar, ĉu pro unu kaŭzo, ĉu pro alia, ili ne malpli fatale, frue aŭ malfrue, devas foriri.

La rapidaj kaj preskaŭ subitaj renoviĝoj, kiuj efektiviĝas ĉe la spirita elemento de la loĝantaro kaŭze de la detruaj plagoj, akcelas la socian progreson; sen la elmigradoj kaj enmigradoj, kiuj de tempo al tempo al ĝi donas fortegan impulson, nur treege malrapide efektiviĝus tiu progreso.

Rimarkindas, ke ĉiuj grandaj plagoj, kiuj ekstermas la loĝantarojn, ĉiam estas sekvataj de ia tempo de progreso en la sferoj fizika, intelekta aŭ morala, sekve do en la socia stato de la landoj, kiuj ilin suferas. Tiel okazas, ĉar ili havas kiel celon estigi ian rearanĝon ĉe la spirita loĝantaro, kiu ja estas la normala kaj aktiva loĝantaro de la globo.

37. – Tiu reciproka transfluiĝo inter la loĝantaroj enkarniĝinta kaj elkarniĝinta de unu sama globo ankaŭ efektiviĝas inter la mondoj, ĉu individue laŭ la normalaj kondiĉoj, ĉu amase en specialaj cirkonstancoj. Estas do elmigradoj kaj enmigradoj kolektivaj de unu mondo al alia, el kio rezultas la enkonduko, en la loĝantaron de unu el ili, de tute novaj elementoj. Novaj rasoj de Spiritoj, kiuj venas miksiĝi kun tiuj ekzistantaj, formas novajn rasojn de homoj. Nu, ĉar la Spiritoj neniam perdas, kion ili akiris, ili do kunportas sian inteligenton kaj la intuicion pri la scioj, kiujn ili posedas. Sekve de tio, ili stampas sian karakteron en la korpa raso, kiun ili estas animontaj. Por tio ili nur bezonas, ke novaj korpoj estu speciale kreataj por ilia uzado. Ĉar ekzistas la korpa specio, ili ĉiam trovas korpojn pretajn por ilin akcepti. Ili do simple estas novaj loĝantoj. Alveninte al la Tero, ili komence apartenas al ties spirita loĝantaro kaj poste enkarniĝas same kiel la ceteraj.

Adama raso

38. – Laŭ la instruado de la Spiritoj, ĝuste el unu el tiuj grandaj enmigradoj, aŭ, se oni volas, unu el tiuj kolonioj da Spiritoj, veninta de alia sfero, originis la raso simboligita per la persono de Adamo kaj, pro tio, nomita adama raso. Kiam ĝi alvenis, la Tero, ekde nememorebla tempo, jam estis loĝata, same kiel Ameriko, kiam en ĝi alvenis la eŭropanoj.

La adama raso, pli progresinta ol tiuj ĝin antaŭvenintaj sur la Tero, efektive estas la plej inteligenta; estas ĝi, kiu puŝas ĉiujn aliajn al progreso. La Genezo montras ĝin al ni, ekde la origino, laborema, kapabla por la artoj kaj la sciencoj, ne trapasinta spiritan infanecon, kio ne estas karakterizaĵo de la primitivaj rasoj sed akordas kun la opinio, ke ĝi konsistis el Spiritoj jam tre progresintaj. Ĉio atestas, ke ĝi ne estas antikva sur la Tero, ke ĝi ĉi tie loĝas de antaŭ nur kelke da jarmiloj, kio malakordus nek kun la geologiaj faktoj, nek kun la antropologiaj observoj, sed ja prefere ĉi tiujn lastajn konfirmus.

39. – Ne akcepteblas, en la nuna stato de la homa sciaro, tiu doktrino, laŭ kiu la tuta homa gento devenus de unu sola individuo de antaŭ ses mil jaroj. La ĉefaj ĝin kontraŭdirantaj argumentoj, prenitaj tiel en la fizika kiel ankaŭ en la morala kampo, resumiĝas jene:

El la vidpunkto fiziologia, kelkaj rasoj prezentas apartajn, karakterizajn tipojn, kiuj ne permesas, ke oni al ili atribuu komunan originon. Estas diferencoj, kiuj evidente ne rezultas el la efiko de la klimato, ĉar blankuloj reproduktiĝantaj en nigrulaj landoj ne fariĝas negroj, kaj inverse. La suna ardo rostas kaj brunigas la epidermon sed neniam transformis blankulon en nigrulon, ne platigis al iu la nazon, aŭ ŝanĝis trajtojn de ies fizionomio, nek faris krispaj kaj lanecaj harojn longajn kaj silkecajn. Oni nuntempe scias, ke la haŭtkoloro de nigrulo fontas el speciala, subhaŭta histo esence propra al tiu raso[60].

Oni do rigardu la rasojn nigran, mongolan, kaŭkazan kiel havantajn propran originon, naskiĝintajn samtempe aŭ sinsekve en diversaj partoj de la globo. Ilia kruciĝado produktis la miksitajn, malĉefajn rasojn. La fiziologiaj karakteroj de la primitivaj rasoj estas evidenta signo, ke ili devenas de apartaj tipoj. La samaj konsideroj do aplikiĝas tiel al homoj kiel al bestoj koncerne la plurecon de la trunkoj. (Ĉap. X, n-roj 2 kaj sekvantaj.)

40. – Adamo kaj liaj idoj estas prezentataj en la Genezo kiel homoj esence inteligentaj, ĉar detempe de la dua generacio ili konstruas urbojn, kulturas la teron, prilaboras metalojn.

Rapidaj kaj konstante subtenataj estas iliaj progresoj en la artoj kaj en la sciencoj. Oni do ne konsentus, ke tiu trunko estus havinta, kiel branĉojn, multenombrajn popolojn tiel malprogresintajn, kun tiel rudimenta inteligenteco, ankoraŭ hodiaŭ randumantajn la bestecon, krom ankaŭ perdintaj ĉiujn trajtojn de siaj prapatroj kaj eĉ la plej malgrandan tradician memoron pri tio, kion ĉi tiuj faris. Tiel radikala diferenco laŭ intelektaj kapabloj kaj morala disvolviteco atestas, ne malpli evidente, ian prioriginan diferencon.

41. – Krom el la geologiaj faktoj, la pruvon pri la ekzisto de l’ homo sur la Tero, antaŭ la epoko difinita de la Genezo, oni ankaŭ tiras el la loĝantaro de la globo.

Sen paroli pri la ĉina kronologio, laŭdire datiĝanta de
antaŭ tridek mil jaroj, pli aŭtentikaj dokumentoj pruvas, ke Egiptujo, Hindujo kaj aliaj landoj jam estis loĝataj kaj floradis almenaŭ tri mil jarojn antaŭ la kristana erao, sekve post la kreo de la unua homo laŭ la biblia kronologio. Freŝdataj dokumentoj kaj observoj nun allasas nenian dubon pri la rilatoj ekzistintaj inter Ameriko kaj la antikvaj egiptoj, el kio oni nepre devas konkludi, ke tiu regiono en tiu epoko jam estis loĝata. Oni do nepre devus konsenti, ke en mil jaroj la posteularo de unu sola homo povis loĝatigi plej grandan parton de la Tero. Nu, tiela fekundeco estus kontraŭa al ĉiuj antropologiaj leĝoj[61].

42. – Tiu neebleco montriĝas ankoraŭ pli evidenta, se oni konsentas, laŭ la Genezo, ke la diluvo ekstermis la tutan homan genton, escepte de Noa kaj lia familio, kiu ne estis multenombra, en la 1656ª jaro de la mondo, tio estas, 2348 jarojn antaŭ la kristana erao. La loĝatigo de la globo do nepre datiĝus de Noa. Nu, kiam la hebreoj ekloĝis en Egiptujo, 612 jarojn post la diluvo, tiu lando jam estis potenca imperio, kiun jam antaŭe, en malpli ol ses jarcentoj, loĝatigis la idaro de Noa, sen paroli pri aliaj landoj, kio ja estas tute neakceptebla.

Ni flanke rimarku, ke la egiptoj akceptis la hebreojn kiel fremdulojn. Tre mirigus, ke ili estus perdintaj la memoron pri tiel proksima komuna origino, dum ili tamen religie konservis la monumentojn de sia historio.

Rigora logiko, konfirmita de la faktoj, elmontras do, ke la homo troviĝas sur la Tero ekde nedifinita tempo tre antaŭa al la epoko indikita de la Genezo. Same okazas ĉe la diverseco de la primitivaj trunkoj, ĉar demonstri la neeblecon de propozicio estas demonstri la propozicion kontraŭan. Se la Geologio malkovras aŭtentajn postsignojn de la ekzisto de la homo antaŭ la granda diluvia epoko, sekve pli absoluta fariĝas la demonstrado.

Doktrino pri la defalintaj anĝeloj kaj pri la perdita paradizo

43. – La mondoj progresas fizike per la ellaboriĝado de la materio, morale per la elpuriĝado de la Spiritoj en ili loĝantaj. La tiea feliĉo estas rekte proporcia al la superregado de bono super malbono, kaj la superregado de bono rezultas el la morala progreso de la Spiritoj. Ne sufiĉas nur intelekta progreso, ĉar per la intelekto ili povas fari malbonon.

Kiam iu mondo estas atinginta unu el la stadioj de sia transformiĝo, kiu ĝin altigos en la hierarkio, ekestas ŝanĝoj en ĝia loĝantaro, enkarniĝinta kaj elkarniĝinta. Ĝuste tiam okazas la grandaj elmigradoj kaj enmigradoj (n-roj 34 kaj 35). Kiuj, malgraŭ siaj inteligenteco kaj sciado, obstinis en malbonfarado kaj en sia ribelemo kontraŭ Dio kaj ties leĝoj, tiuj de tiam fariĝus ia malhelpo al la posta progreso, ia konstanta kaŭzo de perturbo kontraŭ la trankvileco kaj la feliĉo de la bonaj; pro tio ili estos elpelitaj kaj elsenditaj en malpli progresintajn mondojn, kie ili utiligos sian intelekton kaj la intuicion pri siaj akiritaj scioj profite al la progreso de tiuj, inter kiuj ili nun devas vivi; krome ili samtempe elpagos, dum serio da dolorplenaj ekzistadoj kaj per tre peniga laborado, siajn pasintajn kulpojn kaj sian memvolan obstiniĝon. Kio ili estos inter tiuj por ili novaj loĝantaroj ankoraŭ en la komenco de la barbareco, krom ja anĝeloj aŭ defalintaj Spiritoj tien senditaj por kulpelpago? Ĉu la tero, el kiu ili estis elpelitaj, ne estas ia perdita paradizo? Ĉu ĝi ne estis por ili ia plezurejo kompare kun la sendanka medio, kie ili restos elpelitaj dum miloj da jarcentoj, ĝis ili meritos la liberiĝon? La svaga, intuicia rememoro, kiun ili konservas pri ĝi, aperas kvazaŭ fora miraĝo ilin rememoriganta pri tio, kion ili perdis per sia kulpo.

44. – Sed dum la malbonaj foriĝas el la mondo, en kiu ili loĝis, pli bonaj Spiritoj ilin tie anstataŭas, venintaj, ĉu de la spiritaj sferoj apartenantaj al tiu mondo, ĉu de malpli progresinta mondo, kiun ili meritis forlasi; por ĉi tiuj la nova loĝejo ja estas ia rekompenco. Post kiam la spirita loĝantaro estas tiamaniere renovigita kaj elpurigita el siaj plej malbonaj elementoj, pasas kelka tempo kaj la morala stato de la mondo troviĝas plibonigita.

Tiuj ŝanĝoj iafoje estas partaj, tio estas, limiĝas al unu popolo, al unu raso; alifoje ili estas ĝeneralaj, kiam al tiu globo estas veninta la tempo de renoviĝo.

45. – La adama raso prezentas ĉiujn karakterojn de ia elpelita raso. La Spiritoj al ĝi apartenantaj estis ekzilitaj sur la Tero, tiam jam loĝata sed de primitivaj homoj dronantaj en senscieco, kiujn homojn la unuaj estis komisiitaj progresigi, al ili portante la lumojn de jam disvolviĝinta intelekto. Ĉu efektive ne tian rolon ludas tiu raso ĝis nun? Ĝia intelekta supereco pruvas, ke la mondo, de kiu foriris la Spiritoj, al ĝi apartenantaj, estis pli progresinta ol la Tero. Ĉar tiu mondo devis eniri novan etapon de progreso, kaj ĉar tiuj Spiritoj ne volis, pro obstineco, indigi sin al tiu progreso, ili tie nepre sentis sin fremdaj kaj starus kiel malhelpo al la providenca irado de la aferoj. Ja tial ili estis el tie elpelitaj, dum aliaj meritis ilin anstataŭi.

Elpelinte tiun rason en tiun teron de laboroj kaj suferoj, Dio prave al ĝi admonis: “En la ŝvito de via frunto vi el la tero prenos vian manĝon”. Laŭ sia mildeco, li promesis sendi al ĝi iun Savonton, tio estas tiun, al ĝi instruontan pri la vojo, kiun ĝi devus sekvi por eliri el tiu loko de mizero, el tiu infero, kaj akiri la feliĉon de la elektitoj. Tiun Savonton li efektive sendis al ĝi en la persono de la Kristo, kiu al ĝi instruis pri la leĝo de amo kaj karitato, kiun leĝon ĝi ne konis kaj kiu al ĝi devus esti vera ankro de savo.

Egale celante, ke la homaro antaŭeniru en difinita direkto, superaj Spiritoj, kvankam ne havante la kvalitojn de la Kristo, de tempo al tempo enkarniĝas sur la Tero por plenumi specialajn misiojn, kiuj samtempe profitos al ilia persona progreso, se tiujn misiojn ili plenumos konforme al la decidoj de la Kreinto.

46. – Sen la reenkarniĝo, tiel la misio de la Kristo, kiel ankaŭ la promeso farita de Dio estus sensencaĵo. Ni supozu, ke fakte la animo de ĉiu homo estas kreita samtempe kun la naskiĝo de lia korpo kaj ke ĝi nur devas aperi kaj malaperi sur la Tero; nenia rilato ekzistas do inter tiuj aperintaj detempe de Adamo ĝis Jesuo Kristo, nek inter tiuj, kiuj aperis poste; ĉiuj estas fremdaj, unuj al aliaj. La promeso de Dio pri ia Savonto ne povus aplikiĝi al la idaro de Adamo, ĉar ties animoj ankoraŭ ne estis kreitaj. Por ke la misio de la Kristo povu rilati al la vortoj de Dio, necesus, ke tiuj vortoj aplikiĝu al samaj animoj. Se tiuj animoj estas novaj, ili do ne povas esti makulitaj pro la kulpo de la unua patro, kiu estas nur patro karna, ne spirita. Se ne tiel okazis, Dio estus do kreinta animojn makulitaj de ia kulpo, kiu ne povus forviŝiĝi tial, ke ili tute ne ekzistis.

La vulgara doktrino pri la origina peko sekve neprigas ian rilaton inter la animoj, kiuj vivis en la tempo de Jesuo, kaj tiuj vivintaj en la tempo de Adamo; ĝi neprigas do la reenkarniĝon.

Diru tamen, ke ĉiuj tiuj animoj apartenis al tiu kolonio da Spiritoj ekzilitaj sur la Tero en la tempo de Adamo kaj ke ili troviĝas makulitaj de malvirtoj, kiuj al ili rezultigis elpelon el pli bona mondo, kaj vi havos la solan racian interpreton de la origina peko, peko ja propra al ĉiu individuo, ne rezultinta el la respondeco pri kulpo de alia homo, kiun li neniam konis.

Diru, ke tiuj animoj aŭ Spiritoj plurfoje reenkarniĝas sur la Tero por la enkorpa vivo, celante progresi, elpuriĝi; ke la Kristo venis instrui tiujn samajn animojn ne nur pri ties ekzistadoj pasintaj, sed ankaŭ pri la estontaj, kaj nur tiam vi donos al lia misio reAllan kaj seriozan celon, akcepteblan por la racio.

47. – Iu ekzemplo, familia sed frapanta pro sia analogeco, ankoraŭ pli komprenebligos la ĵus prezentitajn principojn:

La 24-an de majo 1861, la fregato Ifigenia transportis al Nov-Kaledonio disciplinan kompanion konsistantan el 291 viroj. Ĉe la alveno, la komandanto adresis al ili tagordon jene tekstantan:

“Metante la piedojn sur tiun foran regionon, vi certe jam komprenis la rolon, kiu al vi estas rezervita.

“Laŭ la ekzemplo de la bravaj soldatoj de la mararmeo, servantaj antaŭ viaj okuloj, vi helpos nin brile porti la torĉon de la civilizacio al miloj da triboj de Nov-Kaledonio. Ĉu ĝi ne estas – mi demandas al vi – bela kaj nobla misio? Vi ĝin ja inde plenumos.

“Aŭskultu la voĉon kaj la konsilojn de viaj ĉefoj. Mi estras super ili, kaj miajn vortojn vi bone komprenu.

“La elekto de via komandanto, de viaj oficiroj, de viaj suboficiroj kaj kaporaloj prezentas certan garantion pri ĉiuj klopodoj, kiuj estos efektivigataj por el vi fari bonegajn soldatojn; kaj mi plue diras: por altigi vin al la rango de bonaj civitanoj kaj vin transformi en honorindajn kolonianojn, se tion vi volos.

“Severa estas via disciplino; tia ĝi devas esti. Metita en niaj manoj, vi bone sciu, ĝi estos firma kaj nefleksebla; sed, justa kaj patreca, ĝi scios distingi eraron disde malvirto kaj malnobleco...”

Jen homoj elpelitaj, pro sia malbona konduto, el civilizita lando kaj puncele senditaj en la sinon de barbara popolo. Kion diras al ili la estro? – “Vi malobeis la leĝon de via lando; en ĝi vi fariĝis kaŭzo de malordo kaj skandalo, kaj pro tio oni vin elpelis; ĉi tien oni vin sendis, sed en ĉi tiu loko vi povos elpagi vian pasintecon; vi povos, per laborado, havigi al vi ĉi tie honoran pozicion kaj fariĝi honestaj civitanoj. Belan mision vi devas plenumi: porti la civilizacion al ĉi tiuj sovaĝaj triboj. La disciplino estos severa sed justa, kaj ni scios distingi tiujn, kiuj bone kondutos. Vian sorton vi tenas en viaj manoj; vi ĝin povos plibonigi, se vi deziros, ĉar vi havas vian liberan volon.”

Por tiuj homoj, elpelitaj en la sinon de la sovaĝularo, ĉu la naskolando ne estas kvazaŭ ia paradizo, kiun ili perdis pro siaj kulpoj kaj pro sia ribelo kontraŭ la leĝo? Ĉu ili ne estas, en tiu fora regiono, kvazaŭ defalintaj anĝeloj? Ĉu la parolo de la estro ne egalas tiun, kiun Dio adresis al la Spiritoj ekzilitaj sur la Tero: “Vi malobeis miajn leĝojn, tial mi vin elpelis el la mondo, kie vi povus vivi feliĉaj kaj en paco; ĉi tie vi estos kondamnitaj al penado, sed per via bona konduto vi povos meriti pardonon kaj reakiri la patrolandon, kiun vi perdis pro via kulpo, nome la ĉielon?”

48. – Unuavide, la ideo pri defalo ŝajnas kontraŭdiri la principon, laŭ kiu la Spirito ne povas retropaŝi. Oni devas tamen konsideri, ke ne temas pri ia regreso en la primitivan staton. La Spirito, eĉ se li troviĝas en malsupera pozicio, perdas neniom el tio, kion li akiris; lia disvolviteco morala kaj intelekta konserviĝas la sama, kia ajn estas la medio, en kiu li troviĝas. Li statas en la situacio de homo kondamnita pro siaj deliktoj al enkarcerigo. Certe tiu homo estas senhonorigita, defalinta, el la socia vidpunkto, sed li pro tio fariĝis nek pli stulta nek pli malklera.

49. – Ĉu ni nun kredu, ke tiuj homoj forsenditaj en Nov-Kaledonion subite transformiĝos en modelojn de virtemo? ke ili subite forlasos siajn pasintajn erarojn? tion supozus nur tiu, kiu ne konus la homaron. Pro la sama kaŭzo, la Spiritoj de la adama raso, unu fojon transplantitaj sur la teron de ekzilo, ne momente seniĝis je sia orgojlo kaj je siaj malbonaj instinktoj; ankoraŭ longe ili konservis la originajn inklinojn, ian restaĵon el la malnova fermento. Nu, ĉu ne tio estas la origina peko?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.