La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO XVII: ANTAŬDIROJ DE LA EVANGELIO

Neniu estas profeto en sia lando – Morto kaj pasiono de Jesuo – Persekutado al la apostoloj – Senpentaj urboj – Ruinigo de la Templo kaj de Jerusalem – Malbeno kontraŭ la fariseoj – Miaj vortoj ne forpasos – La bazangula ŝtono – Parabolo de la murdintaj vinberistoj – Unu grego, unu paŝtisto – Veno de Elija – Anonco de la Konsolanto – Dua veno de la Kristo – Antaŭsignoj – Viaj filoj kaj filinoj profetos – Lasta juĝo

Neniu estas profeto en sia lando

1. – Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? – ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? Ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Jozefo kaj Simon kaj Judas? Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. – Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn. (Sankta Mateo, ĉap. XIII, par. 54 ĝis 58.)

2. – Tiel Jesuo eldiris veron, kiu fariĝis proverbo, kiu validas en ĉiuj tempoj kaj al kiu oni povus doni pli vastan sencon, dirante, ke neniu estas profeto dum sia vivo.

En la komunuza lingvo, tiu maksimo aludas la kredindecon, kiun homo ĝuas ĉe la siaj kaj ĉe tiuj, inter kiuj li vivas; la konfidon, kiun al ĉi tiuj li inspiras pro la supereco de sia sciado kaj inteligento. Ĝiaj esceptoj estas maloftaj kaj neniam absolutaj. La principo de tiu vero estas natura sekvo de la homa malforteco kaj povas esti jene klarigita:

La kutimo sin vidi, ekde la infaneco, en la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, estigas inter la homoj ian materiAllan egalecon, kiu ofte igas ilin ne rekoni morAllan superecon en tiu, kies kompanoj kaj kunmanĝantoj ili estis, kiu eliris el la sama medio kiel ili kaj kies unuajn malfortaĵojn ili ĉeestis: suferas ilia orgojlo, ke ĝi devas rekoni ies superecon. Kiu ajn staras super la komuna nivelo, tiun ĉiam celas ĵaluzo kaj envio. Kiuj sentas sin nekapablaj atingi lian altecon, tiuj klopodas lin malaltigi per misfamigo, klaĉado kaj kalumnio; ili des pli forte kriadas, ju malpli valoraj ili sin rigardas, kredante, ke ili sin altigas kaj lin eklipsas per sia bruado. Tia estis kaj estos la historio de la homaro tiel longe, ĝis la homoj estos komprenintaj sian spiritan naturon kaj vastigintaj sian morAllan horizonton. Kaj ja tial tiu antaŭjuĝo estas karakterizaĵo de la etmensaj, vulgaraj spiritoj, kiuj ĉion rilatigas al sia persono.

Aliflanke, oni ĝenerale faras el la homoj, konataj nur laŭ ilia spirito, ian idealon, kiu kreskas kun la malproksimiĝo de la tempoj kaj lokoj. Oni deprenas de ili preskaŭ la tutan homecon; ŝajnas, ke ili ne parolis, nek sentis kiel la ceteraj homoj; ke ilia parolo kaj pensoj devis esti konstante agorditaj al sublimeco, kaj, kiuj tiel imagas, ne memoras, ke spirito ne povus resti en stato de konstanta streĉiteco kaj senĉesa supereksciteco. Ĉe la ĉiutaga kontakto en la privata vivo, oni tre ofte vidas, ke la materiala homo per nenio distingiĝas de la homo vulgara. La korpa homo, tuŝanta la sensojn, preskaŭ forviŝas la homon spiritan, kiu frapas nur la spiriton. De malproksime, oni apenaŭ vidas la fulmobrilojn de la genio; de proksime, oni vidas la paŭzojn de la spirito.

Post la morto, kiam komparo ne plu eblas, nur restas la spirita homo, kiu ŝajnas des pli granda, ju pli malproksimas la memoro pri la korpa homo. Ja tial la homoj, markintaj sian pason sur la Tero per efektive valoraj verkoj, estas pli estimataj postmorte ol dumvive. Oni ilin juĝas pli senpartie, ĉar, pro la malapero de enviuloj kaj ĵaluzuloj, ne plu ekzistas personaj antagonismoj. La posteularo estas senpartia juĝisto, kiu taksas la verkon de la spirito, ĝin aprobas sen blinda entuziasmo se ĝi estas bona, ĝin malaprobas sen malbonvolo se ĝi estas malbona, flankelasante la individuon, kiu ĝin produktis.

Des malpli povis Jesuo eskapi el la sekvoj de ĉi tiu principo, esence propra al la homa naturo, ĉar ja malmulte klera estis la medio, en kiu li vivis, inter homoj tute dediĉitaj al la materiala vivo. Liaj samlandanoj vidis en li nur la filon de la ĉarpentisto, la fraton de homoj tiel malkleraj kiel ili, kaj ili sin demandis pri tio, kio povus fari lin supera al ili kaj doni al li la rajton ilin riproĉi. Vidante do, ke lia parolo havas malpli da fidindeco ĉe la siaj, kiuj lin malŝatis, ol ĉe la fremduloj, li iris prediki al tiuj, kiuj lin aŭskultos kaj ĉe kiuj li trovos simpation.

Oni povas prezenti al si, kiajn sentojn liaj parencoj havis por li, laŭ la fakto, ke liaj fratoj mem, en akompano de lia patrino, iris al kunveno, en kiu li troviĝis, por kapti lin, dirante, ke li freneziĝis. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 20, 21 kaj 31 ĝis 35. – La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XIV.)

Tiel, de unu flanko, la pastroj kaj la fariseoj akuzis Jesuon, ke li agas per la demono; de alia flanko, liaj pli proksimaj parencoj nomis lin frenezulo. Ĉu ne tiel same oni nuntempe agas kun la spiritistoj? Kaj ĉu ĉi tiuj devas plendi, ke iliaj samurbanoj traktas ilin ne pli bone, ol oni traktis Jesuon?

Kaj kio estis neniel surpriza, antaŭ du mil jaroj, ĉe malklera popolo, tio sama, ja tre strange, okazas en la dek-naŭa jarcento ĉe civilizitaj nacioj.

Morto kaj pasiono de Jesuo

3. – (Post la resanigo de la lunatiko). – Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. – Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj: –

Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj. – Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

(Sankta Luko, ĉap. IX, par. 44, 45.)

4. – De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 21.)

5. – Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; – kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis. (Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 22, 23.)

6. – Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: – Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, – kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos. (Sankta Mateo, ĉap. XX, par. 17, 18, 19.)

7. – Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

– ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; – kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. (Sankta Luko, ĉap. XVIII, par. 31 ĝis 34.)

8. – Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj:

Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; – kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. – Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 1 ĝis 5.)

9. – En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj ili diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. – Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 31, 32.)

Persekutado al la apostoloj

10. – Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; – kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. (Sankta Mateo, ĉap. X, par. 17, 18.)

11. – Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. – Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. – Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 2 ĝis 4.)

12. – Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. – Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. – Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. – Per via pacienco vi akiros viajn animojn. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 16 ĝis 19.)

13. – (Martirigo de Sankta Petro). Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. – Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 18, 19.)

Senpentaj urboj

14. – Tiam li komencis riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.

Ve al vi, Ðorazin! Ve al vi, Betsaida! Kaj se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. – Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.

Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. – Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi. (Sankta Mateo, ĉap. XI, par. 20 ĝis 24.)

Ruiniĝo de la Templo kaj de Jerusalem

15. – Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. – Sed li responde diris al ili: ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 1, 2.)

16. – Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, – dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. – ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, – kaj detruos ĝis la tero, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado. (Sankta Luko, ĉap. XIX, par. 41 ĝis 44.)

17. – Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! – Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 33, 34, 35.)

18. – Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. – Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. – ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. – Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. – Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 20 ĝis 24.)

19. – (Jesuo iranta al turmento). Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. – Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. – ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. – Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. – ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? (Sankta Luko, ĉap. XXIII, par. 27 ĝis 31.)

20. – La kapablo antaŭsenti la estontaĵojn estas unu el la atributoj de la animo, kies klarigon donas la teorio de la antaŭscio. Jesuo ĝin posedis kiel ĉiuj ceteraj homoj, sed en eminenta grado. Li povis do antaŭvidi la okazaĵojn sekvontajn lian morton, kaj tiu fakto prezentis nenion supernaturan, ĉar ni vidas ĝin refariĝi antaŭ niaj okuloj en la plej ordinaraj kondiĉoj. Ne malofte iuj individuoj antaŭsciigas kun precizeco la momenton de sia morto, kaj tiel estas, ĉar ilia animo, en stato de libereco, sin trovas kvazaŭ la homo sur la monto (ĉap. XVI, n-ro 1); ĝi superrigardas la irotan vojon, kies finon ĝi vidas.

21. – Des pli prave tiel devis okazi kun Jesuo, ĉar, konsciante la mision, kiun li venis plenumi, li ja sciis, ke la morto per turmento nepre estos ĝia sekvo. Tiel la spirita vidado, kiu en li estis konstanta, kiel ankaŭ la penetrivo de lia penso certe montris al li ties cirkonstancojn kaj la fatAllan momenton. Pro la sama kialo, li povis antaŭvidi la ruiniĝon de la Templo, tiun de Jerusalem, la malfeliĉojn frapontajn ĝiajn loĝantojn kaj la disiĝon de la judoj.

Malbeno kontraŭ la fariseoj

22. – (Johano Baptisto). Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? – Donu do fruktojn taŭgajn por pento; – kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. – Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. (Sankta Mateo, ĉap. III, par. 7 ĝis 10.)

23. – Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. – Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? – Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. – Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? – Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. – Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. – Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. – Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. – Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. – Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:

– Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. – Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn. – Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. – Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? – Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; – por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeðarja, filo de Bereðja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. – Vere mi diras al vi: ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion. (Sankta Mateo, ĉap. XXIII, par. 13 ĝis 36.)

Miaj vortoj ne forpasos

24. – Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? – Sed li responde diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. – Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. (Sankta Mateo, ĉap. XV, par. 12, 13, 14.)

25. – La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

(Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 35.)

26. – La vortoj de Jesuo ne forpasos, ĉar ili estos veraj en ĉiuj tempoj. Eterna estos lia morala kodo, ĉar ĝi enhavas la kondiĉojn de la bono, kiu kondukas la homon al sia eterna destino. Sed ĉu liaj vortoj venis al ni puraj de ĉia makulo kaj de falsaj interpretoj? Ĉu ĉiuj kristanaj sektoj kaptis ilian spiriton? Ĉu neniu ilin deturnis de la vera senco pro antaŭjuĝoj kaj nescio pri la leĝoj de la Naturo? Ĉu neniu faris el ili ian instrumenton de superregado, kiu servus al iliaj ambicio kaj materialaj interesoj, ian ŝtupon ne por leviĝi al la ĉielo, sed por leviĝi sur la Tero? Ĉu ĉiuj prenis, kiel regulon de konduto, la praktikadon de la virtoj, kiun Jesuo starigis kiel nepran kondiĉon de savo? Ĉu ĉiuj estas liberaj de la riproĉoj, kiujn li adresis siatempe al la fariseoj? Ĉu ĉiuj fine estas, teorie kaj praktike, pura esprimo de lia doktrino?

Estante unusola, la vero ne povas troviĝi en interkontraŭaj asertoj, kaj Jesuo ne volis doni duoblan sencon al siaj vortoj. Se do la diversaj sektoj sin kontraŭdiras; se unuj rigardas vera, kion aliaj kondamnas kiel herezon, neeble estas, ke ĉiuj esprimas la veron. Se ĉiuj estus kaptintaj la veran sencon de la evangelia instruado, ĉiuj estus kolektiĝintaj sur la saman terenon kaj ne ekzistus sektoj.

Kio ne forpasos, tio estas la vera senco de la vortoj de Jesuo; kio forpasos, tio estas la konstruaĵo, kiun la homoj starigis sur la falsa senco de ili donita al tiuj samaj vortoj.

Ĉar la misio de Jesuo estas porti al la homoj la penson de Dio, nur lia pura doktrino povas esti la esprimo de tiu penso. Jen kial li diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

La bazangula ŝtono

27. – Jesuo diris al ili: ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj? – Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. – Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.

Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. – Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 42 ĝis 46.)

28. – La vorto de Jesuo fariĝis la bazangula ŝtono, tio estas, la ŝtono de plifirmigo de la nova konstruaĵo de la leĝo, starigita sur la ruinoj de la malnova. Ĉar la judoj, la ĉefpastroj kaj la fariseoj malŝatis tiun vorton, ĝi ilin polvigis, same kiel ĝi polvigos tiujn, kiuj poste ignoris ĝin, aŭ falsis ĝian sencon profite al sia ambicio.

Parabolo de la murdintaj vinberistoj

29. – Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.

Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. – Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. – Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. – Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. – Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. – Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.

Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? – Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

(Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 33 ĝis 41.)

30. – La dommastro estas Dio; la vinberĝardeno, kiun li plantis, estas la leĝo, kiun li starigis; la kultivistoj, al kiuj li luigis la vinberĝardenon, estas la homoj, kiuj devas instrui kaj praktiki la leĝon; la sklavoj, kiujn li sendis al ili, estas la profetoj, kiujn ili pereigis; lia filo, kiun li laste sendis, estas Jesuo, kiun ili same pereigis. Kiel do la Sinjoro traktos siajn komisiitojn, rompintojn de la leĝo? Li traktos ilin tiel same, kiel ili traktis liajn senditojn, kaj li sendos voki aliajn luontojn, kiuj donu al li pli bonan kalkulon pri lia havo kaj pri la kondukado de lia grego.

Tiel okazis al la skribistoj, ĉefpastroj kaj fariseoj; tiel estos, kiam li venos por denove peti de ĉiu kalkulon pri tio, kion ĉiu faris el lia doktrino; li forprenos aŭtoritaton de ĉiu, kiu ĝin misuzis, ĉar li deziras, ke lia kultivejo estu administrata konforme al lia volo.

Post dek ok jarcentoj, atinginte la plenaĝon, la homaro estas sufiĉe matura, por kompreni tion, kion la Kristo apenaŭ tuŝis, ĉar tiam, kiel li mem diris, ili ĝin ne komprenus. Nu, al kiu rezultato venis tiuj, kiuj dum tiu longa periodo, estis ŝarĝitaj per la edukado de la homaro? Al tiu, nome ke la indiferento anstataŭis fidon kaj nekredemo stariĝis kiel doktrino. En neniu alia epoko, efektive, skeptikismo kaj neado estis pli dissemitaj en ĉiuj klasoj de la socio.

Sed se kelkaj vortoj de la Kristo troviĝas sub la vualo de alegorio, tamen koncerne kondutregulon, interhomajn rilatojn, moralajn principojn, el kiuj li faris nepran kondiĉon de savo, liaj instruoj estas klaraj, eksplicitaj, tute ne ambiguaj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)

Kion oni faris el liaj maksimoj pri karitato, amo kaj toleremo? el la rekomendoj, kiujn li faris al siaj apostolo, ke ili konvertu la homojn per mildeco kaj persvado; el la simpleco, humileco, neprofitemo kaj el ĉiuj virtoj, kiujn li ekzemplis? En lia nomo, la homoj sin reciproke anatemas kaj malbenas; ili sin ekzekutis en la nomo de tiu, kiu diris: ĉiuj homoj estas fratoj.

El Dio senfine justa, bona kaj indulgema, oni faris ian Dion ĵaluzan, kruelan, venĝeman kaj partian; al tiu Dio de paco kaj vero oni oferis sur ŝtiparoj, per torturoj kaj persekutoj, multe pli granda nombro da viktimoj, ol en ĉiuj tempoj la paganoj oferis al siaj falsaj dioj; oni vendis preĝojn kaj ĉielajn favorojn en la nomo de tiu, kiu forpelis la vendantojn el la Templo kaj kiu diris al siaj disĉiploj: Donace vi ricevis, donace donu.

Kion dirus la Kristo, se li hodiaŭ vivus inter ni? Se li vidus siajn reprezentantojn avidantaj honorojn, riĉaĵojn, la povon kaj lukson de la mondaj princoj, dum li, estante reĝo pli ĝuste ol ĉiuj surteraj reĝoj, eniris Jerusalemon, rajdante sur azeno? Ĉu li ne rajtus diri al ili: Kion vi faris el miaj instruoj, vi, kiuj incensas al la ora bovido, kiuj dediĉas la pliparton de viaj preĝoj al la riĉuloj kaj nur magran parton al la malriĉuloj, kvankam mi ja diris al vi: La unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj estos la unuaj en la regno de la ĉielo? Sed, se ne en karno, li estas inter ni en Spirito, kaj, kiel la dommastro de la parabolo, li venos peti kalkulon de la kultivistoj pri la frukto de sia vinberejo, kiam alvenos la tempo de la rikolto.

Unu grego, unu paŝtisto

31. – Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. (Sankta Johano, ĉap. X, par. 16.)

32. – Per tiu vortoj, Jesuo klare anoncas, ke la homoj iam kolektiĝos en unu solan kredon. Sed kiel povos efektiviĝi tiu kolektiĝo? Ĝi ŝajnas malfacila afero, se oni konsideras la diferencojn inter la religioj, la antagonismon, kiujn ili nutras inter siaj adeptoj, ilian obstinon sin rigardi ekskluzivaj posedantoj de la vero. Ĉiuj volas la unuecon, sed ĉiu flatas al si, ke tiu unueco fariĝos por ĝia sola profito, kaj neniu konsentas fari cedojn koncerne siajn kredojn.

Sed la unueco fariĝos en religio tiel same kiel ĝi emas fariĝi socie, politike, komerce, pro la disfalo de la baroj apartigantaj la popolojn, per la asimiliĝo de la kutimoj, moroj kaj lingvoj[111]. La popoloj de la tuta mondo jam interfratiĝas, same kiel provincoj de unu sama imperio. Oni antaŭsentas tiun unuecon, oni deziras ĝin. Ĝi efektiviĝos pro la forto de la aferoj, ĉar ĝi ja fariĝos necesa, por ke streĉiĝu la frateco-ligiloj inter la nacioj; ĝi plenumiĝos per la disvolviĝo de la homa racio, kiu vidigos la bagatelecon de tiuj malkonsentoj; per la progreso de la sciencoj, kiu ĉiutage elmontras la materialajn erarojn, sur kiuj sidas tiuj malkonsentoj, kaj kiu iom post iom deigas la koroditajn ŝtonojn de ties vicoj. Disbatante tion, kio en la religioj estas homa verko, frukto de ilia nescio pri la leĝoj de la Naturo, la Scienco tamen, malgraŭ la opinio de kelkaj homoj, ne povas detrui tion, kio estas verko de Dio kaj ja eterna veraĵo. Formetante la akcesoraĵojn, ĝi preparas la vojon al unueco.

Por atingi la unuecon, la religioj devos kolektiĝi sur terenon neŭtrAllan sed komunan al ĉiuj; por tiu celo ĉiuj devos fari cedojn kaj pli aŭ malpli grandajn oferojn laŭ la multobleco de siaj apartaj dogmoj. Sed pro la principo de neŝanĝebleco, de ĉiuj konfesata, la iniciato de la cedoj ne povus deveni de la oficiala kampo; anstataŭ deiri de supre, ĝi venos de malsupre pere de individua iniciato. De antaŭ kelka tempo, estiĝas ia malcentraliza movado, kies forto emas fariĝi nerezistebla. La principo de neŝanĝebleco, kiun la religioj ĝis nun rigardis kiel konservativan egidon, fariĝos detrua elemento, ĉar, dum la socio antaŭeniras, la kultoj, rigidiĝante, estos preterpasataj kaj poste sorbitaj de la fluo de l’ progresigaj ideoj.

La neŝanĝebleco, anstataŭ esti forto, fariĝas ja kaŭzo de senfortigo kaj ruino al tiu, kiu ne sekvas la ĝenerAllan movadon; ĝi rompas la unuecon, ĉar tiuj, volantaj antaŭeniri, disiĝas de tiuj, kiuj obstine volas resti senmovaj.

En la nuna stato de la opinio kaj de la scioj, la religio, kiu iam devos kolekti ĉiujn homojn sub sama standardo, nepre estos tiu, kiu plej bone kontentigos la racion kaj la verajn aspirojn de la koro kaj de la spirito; kiun la pozitiva scienco ne kontraŭdiros pri iu ajn punkto; kiu, anstataŭ senmoviĝi, akompanos la homaron en ties progresa marŝo, neniam lasante, ke oni ĝin preterpasu; kiu estos nek ekskluzivisma nek maltolerema; kiu estos liberiganto de la inteligento, nur akceptante la rezonatan fidon; kies morala kredo estos la plej pura, la plej logika, la plej harmonia kun la sociaj bezonoj, la plej taŭga, fine, por fondi sur la Tero la regnon de Bono per la praktikado de la karitato kaj frateco universalaj.

Kio nutras la antagonismon inter la religioj, tio estas ilia komuna ideo, ke ĉiu havas sian apartan dion, kaj la pretendo, ke ĉi tiu sola estas la vera kaj la plej potenca, en konstanta batalo kontraŭ la alikultaj dioj kaj okupita per kontraŭstarado al ilia influo. Kiam la religioj konvinkiĝos pri tio, ke nur unu sola Dio ekzistas en la Universo, kaj ke li nepre estas tiu sama, kiun ili adoras sub la nomoj Jehovo, Alaho aŭ Dio; kiam ili interkonsentos pri liaj esencaj atributoj, tiam ili ekkomprenos, ke unusola estulo povas havi nur unu solan volon; ili donos al si la manojn, unuj al la aliaj, kiel servantoj de unu sama Majstro kaj filoj de unu sama Patro, kaj estos farintaj grandan paŝon al la unueco.

Veno de Elija

33. – Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? – Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion.

Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.

Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

(Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 10 ĝis 13.)

34. – Elija jam revenis en la persono de Johano Baptisto. Lia nova veno estas eksplicite anoncita. Nu, ĉar li ne povas reveni alie, ol kun nova korpo, ni tial havas la formAllan konfirmon de la principo de la plureco de la ekzistadoj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. IV, n-ro 10.)

Anonco de la Konsolanto

35. – Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. – Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; – tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek ekkonas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. – Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XIV, par. 15, 16, 17, 28. – La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. VI.)

36. – Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. – Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: – rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; – rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; – rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.

Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.

Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 7 ĝis 14.)

37. – Nekontesteble, tiu antaŭdiro estas unu el la plej gravaj el la religia vidpunkto, ĉar ĝi malplej dube pruvas, ke Jesuo ne diris ĉion, kion li havis por diri, tial, ke oni lin ne komprenus, eĉ ne liaj apostoloj mem, ĉar ja al ĉi tiuj li sin turnis. Se al ili li estus doninta sekretan instruadon, ili estus ĝin menciintaj en la Evangelio. Se li ne ĉion diris al siaj apostoloj, ties posteuloj ne povis scii pli ol ili kaj do eble trompiĝis koncerne la sencon de liaj vortoj, misinterpretis liajn pensojn, ofte vualitajn sub la parabola formo. La religioj fonditaj sur la Evangelio ne povas do sin prezenti kiel posedantojn de la tuta vero, ĉar li rezervis al si la postan kompletigon de sia instruado.

Ilia principo de neŝanĝebleco estas neo de la vortoj mem de la Kristo.

Li anoncas, sub la nomo Konsolanto kaj Spirito de Vero, tiun, kiu instruos ĉiujn aferojn kaj rememorigos tion, kion li diris. Nekompleta, do, estis lia instruado. Krom tio, li antaŭvidas, ke oni ne nur forgesos sed ankaŭ kripligos tion, kion li diris, ĉar la Spirito de Vero devos ĉion rememorigi kaj, interkonsente kun Elija, restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, ilin akordigi kun la vera penso de Jesuo.

38. – Kiam devos veni tiu nova revelacianto? Estas evidente, ke, se en la tempo kiam Jesuo predikis, la homoj ne kapablis kompreni la aferojn, kiujn li ankoraŭ havis por diri, do ne post nur kelke da jaroj ili povus akiri la por tio necesajn lumojn. Por la kompreno de certaj partoj de la Evangelio, escepte de la moralaj instruoj, nepre necesis konoj, kiujn nur la progreso de la sciencoj povus havigi kaj kiuj devus rezulti el la agado de l’ tempo kaj de multaj generacioj. Se do la nova Mesio venus ne longe post la Kristo, li ankaŭ trovus tre malfavoran terenon kaj farus ne pli, ol la Kristo mem. Nu, depost la Kristo ĝis la nunaj tagoj ekestis neniu granda revelacio, kiu kompletigus la Evangelion kaj klarigus ties obskurajn partojn, kio estas certa signo, ke ankoraŭ ne aperis la Sendito.

39. – Kiu estas tiu Sendito? Dirante: “Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton”, Jesuo klare indikas, ke ne li estos tiu Konsolanto, ĉar kontraŭe li estus dirinta: “Mi revenos por kompletigi tion, kion mi instruis al vi.”

Poste li aldonas: “Por ke li restadu kun vi por ĉiam, kaj li estos en vi.” ĉi tio certe ne estis aludo al enkarniĝinta individuo, kiu ne povas resti por ĉiam kun ni, kaj des malpli esti en ni; sed temas ja pri ia doktrino, kiu, post kiam oni ĝin asimilos, povos efektive esti por ĉiam en ni. La Konsolanto estas do, laŭ la penso de Jesuo, la personigo de ia superege konsolanta doktrino, kies inspiranto nepre estas la Spirito de Vero.

40. – Spiritismo plenumas, kiel estas demonstrite, ĉiujn kondiĉojn de la Konsolanto promesita de Jesuo. Ĝi ne estas individua doktrino, ia homa koncepto: neniu povas sin deklari ties kreinto. Ĝi estas frukto de la kolektiva instruado de la Spiritoj, kiun direktas la Spirito de Vero. Nenion ĝi forprenas de la Evangelio, kiun ĝi, kontraŭe, kompletigas kaj klarigas.

Helpe de la leĝoj, kiujn ĝi malkaŝas, kunigitaj kun tiuj de la Scienco, ĝi komprenebligas tion, kio estis nekomprenebla, kaj akceptigas la eblecon de tio, kion nekredemo rigardis neakceptebla.

Ĝi havis siajn pionirojn kaj siajn profetojn, kiuj antaŭsentis ĝian alvenon. Per sia moraliga forto, ĝi preparas la regnon de bono sur la Tero.

La doktrino de Moseo, ne kompleta, restis limigita inter la juda popolo; tiu de Jesuo, pli kompleta, disvastiĝis sur la tuta Tero, per la Kristanismo, sed ne konvertis la tutan mondon; Spiritismo, ankoraŭ pli kompleta, kun radikoj en ĉiuj kredoj, konvertos la homaron[112].

41. – Dirante al siaj apostoloj: “Poste venos alia, kiu instruos al vi tion, kion mi nun ne povas instrui”, Jesuo ja proklamis la necesecon de la reenkarniĝo. Kiel tiuj homoj povus profiti el pli kompleta instruado, kiu nur poste estos donata; kiel ili kapabliĝos por ĝin kompreni, se ili ne denove vivos? Jesuo estus dirinta ion nekonsekvencan, se, laŭ la vulgara doktrino, la estontaj homoj devus esti novaj homoj, animoj elirintaj el la nenio okaze de sia naskiĝo. Konsentu, kontraŭe, ke la apostoloj kaj iliaj samtempuloj poste vivis; ke ili ankoraŭ nuntempe revivas, kaj tial estas pravigita la promeso de Jesuo. Ilia inteligento, disvolviĝinte ĉe la kontakto kun la socia progreso, povas nun akcepti, kion ĝi antaŭe ne povis. Sen la reenkarniĝo, la promeso de Jesuo estus iluzia.

42. – Se oni dirus, ke tiu promeso plenumiĝis en la tago de Pentekosto, per la malsupreniro de la Sankta Spirito, oni povus respondi, ke la Sankta Spirito ilin inspiris, malfermis ilian menson, disvolvis en ili mediumajn kapablojn faciligontajn iliajn misiojn, sed nenion alian li instruis al ili krom tio, kion Jesuo jam estis instruinta, ĉar ĉe ili oni trovas neniun signon de ia speciala instruado. La Sankta Spirito do ne plenumis tion, kion Jesuo anoncis pri la Konsolanto: alie, la apostoloj estus dumvive klarigintaj tion, kio en la Evangelio ĝis nun restis obskura kaj kies memkontraŭdira interpreto naskis sennombrajn sektojn, kiuj dividis la Kristanismon ekde la unuaj jarcentoj.

Dua veno de la Kristo

43. – Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; – ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.

Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo? – ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

(Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 24 ĝis 28.)

44. – Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? – Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? – Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.

Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? (Sankta Marko, ĉap. XIV, par. 60 ĝis 63.)

45. – Jesuo anoncas sian duan venon, sed li ne diras, ke li revenos sur la Teron kun karna korpo, nek ke li estos la personigo de la Konsolanto. Li sin prezentas, kiel venonton en Spirito, en la gloro de sia Patro, por juĝi meriton kaj malmeriton kaj doni al ĉiu laŭ liaj faroj, kiam la tempo estos alveninta.

Ĉi tiuj vortoj: “Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno” ŝajnas ia kontraŭdiro, ĉar certe estas, ke li ne venis dum ankoraŭ vivis iu ajn el tiuj ĉeestantaj. Jesuo tamen ne povus trompiĝi ĉe tiela antaŭvido, kaj ĉefe rilate al io siatempa kaj lin persone koncernanta. Necesas unue demandi, ĉu liajn vortojn oni ĉiam fidele esprimis. Oni povas ĝin pridubi, se oni konsideras, ke li nenion skribis; ke tiujn vortojn oni registris nur post lia morto; ke la saman paroladon ĉiu evangeliisto preskaŭ ĉiam reproduktis per malsamaj vortoj, kio evidente pruvas, ke ili ne prezentis laŭvortajn esprimojn de Jesuo. Krom tio, estas verŝajne, ke la senco suferis ŝanĝojn, trapasante sinsekvajn tradukojn.

Aliflanke, estas sendube, ke se Jesuo dirus ĉion, kion li povus, li sin esprimus pri ĉiuj aferoj en klara kaj preciza maniero, kiu ebligus nenian eraron, kiel li ja faris koncerne la moralajn principojn, dum li devis vualigi sian penson koncerne temojn, kies profundigon li trovis nekonvena. Konvinkite, ke la generacio, al kiu ili apartenas, devos atesti lian anoncon, la apostoloj estis instigitaj interpreti la penson de Jesuo laŭ sia ideo kaj sekve ĝin redaktis el siatempa vidpunkto, en maniero pli absoluta ol kiel li mem eble farus. Kiel ajn ĝi estas, la afero efektive ne okazis tiel, kiel ili supozis.

46. – La granda kaj grava leĝo de reenkarniĝo estis ĉefa punkto, kiun Jesuo ne povis disvolvi, ĉar la tiamaj homoj ne estis sufiĉe preparitaj por tia klaso de ideoj kaj por ties sekvoj.

Sed li starigis ĝian principon, kiel li ja faris rilate al ĉiuj ceteraj aferoj. La leĝo de reenkarniĝo, kiun Spiritismo nuntempe studas kaj diskonigas, estas la ŝlosilo por kompreno de multaj lokoj de la Evangelio, kiuj sen ĝi ŝajnus efektivaj sensencaĵoj.

Ĉe tiu leĝo oni trovas racian klarigon de la ĉi-supraj vortoj, se oni ilin akceptas kiel laŭtekstajn. Ĉar oni ne povas ilin apliki al la apostoloj, estas do evidente, ke ili rilatas al la estonta regno de la Kristo, tio estas, al la tempo, kiam lia doktrino, pli ĝuste komprenata, estos universala leĝo. Lia diro, ke iuj ĉi tie starantaj vidos lian venon, povus havi nur tiun sencon, nome ke ili denove vivos en tiu tempo. Sed la judoj imagis, ke ili vidos ĉion, kion Jesuo anoncis, kaj ili prenis laŭlitere liajn alegoriajn esprimojn.

Cetere, kelkaj el liaj antaŭdiroj siatempe plenumiĝis, kiel la ruiniĝo de Jerusalem, la ĝin sekvantaj malfeliĉegoj kaj la disiĝo de la judoj. Sed Jesuo pli foren etendis sian vidon, kaj, parolante pri la nuno, li ofte aludis la estontecon.

Antaŭsignoj

47. – Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. – ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. – Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 6, 7, 8.)

48. – Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. – Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 12, 13.)

49. – Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), – tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;[113] – kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; – kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. – Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! – Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; – ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. – Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 15 ĝis 22.)

50. – Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;

Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; – tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.

Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.

(Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 29 ĝis 34.)

Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. – ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon. – kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 37, 38, 39.)

51. – Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 32.)

52. – Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo. – Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. – Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 20, 21, 22.)

53. – Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. – Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. – Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. – Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

(Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 11 ĝis 14.)

54. – Evidente alegoria estas tiu bildo de la fino de l’ tempoj, same kiel la pliparto de la ceteraj prezentitaj de Jesuo.

Pro sia energio, la imagoj en ĝi entenataj celas impresi ankoraŭ krudajn inteligentojn. Por frapi tiujn ne subtilajn mensojn, necesis viglaj pentraĵoj kun vivaj koloroj. Jesuo precipe sin turnis al la popolo, al malpli kleraj homoj, nekapablaj kompreni metafizikajn abstraktaĵojn kaj kapti la delikatecon de la formoj. Por atingi la koron, li devis paroli al la okuloj per materialaj signoj, kaj al la oreloj per la viglo de la lingvaĵo.

Kiel natura sekvo de tiu stato de la spiritoj, la superega plejpotenculo ne povus manifestiĝi, laŭ la tiama kredo, krom per eksterordinaraj, supernaturaj faktoj; ju pli neeblaj ĉi tiuj montriĝus, des pli facile oni ilin rigardus probablaj.

La Filo de homo venanta sur la nuboj, kun granda majesto, ĉirkaŭita de siaj anĝeloj kaj ĉe sonado de trumpetoj ŝajnis al ili multe pli impona ol ia estulo nur portanta morAllan povon. Ĝuste tial la judoj, kiuj kiel Mesion atendis ian surteran reĝon, pli potencan ol ĉiuj ceteraj reĝoj, destinitan meti ilian nacion sur la unuan rangon kaj relevi la tronon de David kaj Salomono, ne volis tiun rekoni en la humila filo de ĉarpentisto, havanta nenian morAllan aŭtoritatecon.

Tamen tiu malriĉa proleto el Judujo fariĝis la plej granda inter la grandaj; li submetis al sia suvereneco pli da regnoj ol kiel faris la plej povaj potenculoj; nur per sia parolo kaj helpe de kelke da mizeraj fiŝistoj li revoluciis la mondon, kaj ĝuste al li la judoj ŝuldos sian rehonorindiĝon. Li do diris la veron, kiam al ĉi tiu demando de Pilato: “ĉu vi do estas reĝo?”, li respondis: “Vi ĉi tion diras”.

55. – Rimarkindas, ke ĉe la antikvuloj la tertremoj kaj la obskurigo de la Suno estis nepra akompano al ĉiuj okazaĵoj kaj al ĉiuj sinistraj aŭguroj; ni ilin renkontas ĉe la morto de Jesuo, ĉe tiu de Cezaro kaj ĉe sennombraj aliaj cirkonstancoj en la historio de paganismo. Se tiaj fenomenoj estus okazintaj tiel ofte kiel oni ilin rakontas, ŝajnus neeble, ke la homoj konservis en sia tradicio nenian rememoron pri ili. Ĉi tie aldoniĝas la falo de steloj el la ĉielo, kiel atesto al la estontaj generacioj, ke temas pri nura fikcio, ĉar oni nun scias, ke la steloj ne povas fali.

56. – Tamen, sub tiuj alegorioj kaŝiĝas grandaj veraĵoj.

Unue estas la ĉiaspecaj malfeliĉegoj, kiuj frapos la homaron kaj ĝin pereigos, malfeliĉegoj rezultontaj el la ekstrema batalo inter bono kaj malbono, inter fido kaj nekredemo, inter progresigaj kaj malprogresigaj ideoj. Due estas la disvastigo, sur la tuta Tero, de la Evangelio restarigita en ties unuatempa pureco. Poste, la regno de bono, kiu estos la regno de paco kaj frateco universalaj kaj kiu naskiĝos el la kodo de la evangelia moralo praktikata de ĉiuj popoloj. Ĉi tiu estos vere la regno de Jesuo, ĉar li direktos ĝian establon, kaj la homoj vivos sub la egido de lia leĝo. Ĝi estos la regno de feliĉo, ĉar, li diras, – “post la tagoj de aflikto venos la tagoj de ĝojo”.

57. – Kiam plenumiĝos tiaj aferoj? “Neniu ĝin scias, diras Jesuo, eĉ ne la Filo”. Sed kiam venos la horo, la homoj estos avertitaj per antaŭsignoj, kiuj tamen montriĝos nek en la Suno, nek en la steloj, sed ja en la socia stato kaj en fenomenoj de naturo prefere morala ol fizika, kiujn oni parte povas dedukti el liaj aludoj.

Tutcerte tiu ŝanĝo ne povus estiĝi dum la vivo de la apostoloj, ĉar alie Jesuo ne povus ne scii ĝian horon. Cetere unu tia transformiĝo ne povus plenumiĝi en kelke da jaroj. Li tamen parolas al ili pri ĝi, kvazaŭ ili devus ĉeesti ĝin; tiel estas ĉar ili ja povos revivi dum tiu epoko kaj mem kunlabori por ĝia efektiviĝo. Li jen parolas pri la proksima sorto de Jerusalem, jen prenas tiun fakton kiel komparpunkton antaŭ la estonteco.

58. – Kiam li antaŭdiras sian novan venon kaj diras:

“Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino”, ĉu Jesuo anoncas la finon de la mondo?

Ne estas racie supozi, ke Dio detruus la mondon ĝuste tiam, kiam ĝi enirus la vojon de la morala progreso per la praktikado de la evangeliaj instruoj. Cetere, nenio en la vortoj de la Kristo indikas universAllan detruon, kiu, en tiaj kondiĉoj, ne praviĝus.

Ĉar la ĝenerala praktikado de la Evangelio alportos plibonigon al la morala stato de la homoj, ĝi per si mem alportos la regnon de bono kaj rezultigos la falon de la regno de malbono. Estas do la fino de malnova mondo, nome tiu regata de antaŭjuĝoj, orgojlo, egoismo, fanatikeco, nekredemo, profitamo kaj ĉiuj malbonaj pasioj, kion la Kristo aludas, kiam li diras: “Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino.” Sed tiu fino alportos ian lukton, kaj ĝuste el tiu lukto fontos la malbonoj, kiujn li antaŭvidis.

Viaj filoj kaj filinoj profetos

59. – Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos; kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn. – Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos. (La Agoj, ĉap. II, par. 17, 18. – Joel, ĉap. II, par. 28, 29.)

60. – Se oni konsideras la nunan staton de la fizika kaj de la morala mondoj, la tendencojn, aspirojn kaj antaŭsentojn de la amasoj, la dekadencon de la malnovaj ideoj, kiuj de antaŭ jarcento vane luktas kontraŭ la novaj ideoj, oni ne povas dubi, ke prepariĝas nova ordo de aferoj kaj ke la malnova mondo venas al sia fino.

Se, nun, prenante en kalkulon la alegorian formon de iuj bildoj, kaj esplorante la profundan sencon de la vortoj de Jesuo, oni komparas la nuntempan situacion kun la tempoj, kiujn li priskribis kiel signontajn la epokon de renoviĝo, oni ne povas ne konsenti, ke multaj el liaj antaŭdiroj plenumiĝas en la hodiaŭaj tagoj; el tio oni devas konkludi, ke ni atingas la anoncitajn tempojn, kion konfirmas, en ĉiuj lokoj de la globo, la manifestiĝantaj Spiritoj.

61. – Kiel vidite (ĉap. I, n-ro 32), koincide kun aliaj cirkonstancoj, la apero de Spiritismo realigas unu el la plej gravaj antaŭdiroj de Jesuo, pro la influo, kiun ĝi nepre devas havi sur la ideojn. Cetere, ĝi estas klare anoncita en La Agoj de la Apostoloj: “Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos.”

Ĝi estas la senduba antaŭdiro pri la vulgarigo de la mediumeco, kiu nuntempe montriĝas ĉe personoj de ĉiuj aĝoj, de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj klasoj; ĝi sekve estas la antaŭdiro pri la universala manifestiĝo de la Spiritoj, ĉar sen Spiritoj ne ekzistus mediumoj. Tio, kiel dirite, ekestos en la lasta tempo; nu, ĉar ni ne venis al la fino de l’ mondo, sed, kontraŭe, al la epoko de ĝia regeneriĝo, tial ni devas jene kompreni tiujn vortojn: la lasta tempo de la finiĝanta mondo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XXI.)

Lasta juĝo

62. – Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; – kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; – kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. –

Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, ktp. (Sankta Mateo, ĉap. XXV, par. 31 ĝis 46. – La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)

63. – Ĉar la bono devas regi sur la Tero, necesas, ke el ĝi estu elpelitaj la Spiritoj, kiuj, hardiĝinte en la malbono, povas porti malordon al ĝi. Dio konsentis al ili la tempon necesan por ilia pliboniĝo; sed ĉar estas veninta la tempo, kiam la globo devas altiĝi en la hierarkio de la mondoj per la morala progreso de ĝiaj loĝantoj, tial la restado sur ĝi, kiel loĝantoj, estos malpermesata tiel al Spiritoj, kiel ankaŭ al enkarnuloj, ne profitintaj la instruojn, kiujn ili povis tie ricevi.

Ili estos ekzilitaj en malsuperajn mondojn, kiel iam estis, en la Teron, tiuj apartenintaj al la adama raso, dum ilin anstataŭos pli bonaj Spiritoj. Tiun apartigon, direktotan de Jesuo, figuras jenaj vortoj pri la lasta juĝo: “La bonaj sidos dekstre de mi, kaj la malbonaj maldekstre.” (Ĉap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)

64. – La doktrino pri ia lasta, unusola kaj universala juĝo, kiu por ĉiam metus finon al la homaro, kaŭzas abomenon al la racio, en tiu senco, ke ĝi implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo antaŭa al la kreado de la Tero kaj dum la eterneco, kiu sekvos ties detruon. Oni al si demandas, por kio do utilis la Suno, la Luno kaj la steloj, kiuj, laŭ la Genezo, estis faritaj por lumigi nian mondon? Oni miregas, ke tiel supermezura verko estis starigita por tiel mallonga tempo kaj profite al estaĵoj anticipe destinitaj, en ties pliparto, al eternaj turmentoj.

65. – El materia vidpunkto, la ideo de unusola juĝo estus, ĝis certa grado, akceptebla por tiuj indiferentaj antaŭ la ekzistopravo de la aferoj, kiam oni kredis, ke la tuta homaro estas limigita sur la Tero kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj. Ĝi tamen estas neakceptebla, kiam oni scias, ke ekzistas miliardoj da mondoj, kiuj ĉiamigas la homarojn dum la eterneco kaj el kiuj la Tero montriĝas kiel malpli rimarkinda, neperceptebla punkto.

Oni vidas, per ĉi tiu sola fakto, ke Jesuo pravis, dirante al siaj disĉiploj: “Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti”, ĉar la progreso de la sciencoj estis nepre necesa por ĝusta interpreto de iuj el liaj vortoj. Sendube la apostoloj, Sankta Paŭlo kaj la unuaj disĉiploj estus tute alie starigintaj certajn dogmojn, se ili disponus la sciojn astronomiajn, geologiajn, fizikajn, kemiajn, fiziologiajn kaj psikologiajn, kiujn oni nuntempe posedas. Tial Jesuo prokrastis la kompletigon de siaj instruoj kaj anoncis, ke ĉiuj aferoj nepre estos restarigitaj.

66. – El morala vidpunkto, senapelacia kaj definitiva juĝo estas neakordigebla kun la senfina boneco de la Kreinto, kiun Jesuo senĉese prezentas al ni kiel bonan Patron, ĉiam lasantan nefermitan vojon al pento kaj ĉiam pretan etendi siajn brakojn al erarinta filo. Se Jesuo komprenus la juĝon laŭ tiu senco, li forneus siajn proprajn vortojn.

Krom tio, se la lasta juĝo devus surprize kapti virojn dum iliaj ordinaraj laboroj kaj virinojn en graveda stato, oni al si demandas, kiacele Dio, kiu faras nenion senutilan kaj maljustan, naskigus infanojn kaj kreus novajn animojn en tiu ekstrema momento, ĉe la fatala fino de la homaro, por ilin submeti al juĝo ĉe la eliro el la patrina ventro, antaŭ ol ili havus konscion pri si mem, kiam aliaj ricevis milojn da jaroj por sin mem rekoni? Kiun flankon, dekstran aŭ maldekstran, irus tiuj animoj, kiuj ankoraŭ ne estas bonaj, nek malbonaj, kaj al kiuj restus de tiam fermita ĉia plua vojo de progreso, ĉar ja ne plu ekzistus la homaro? (Ĉap. II, n-ro 19.)

Kiuj kontentiĝas per similaj kredoj, tiuj ilin konservu, ĉar tion ili rajtas kaj neniu povas ĝin malpermesi; sed ili ne rigardu malbona, ke ne ĉiuj ilin konsentas.

67. – La juĝo per la vojo de elmigrado, kiel ĉi-supre difinita (n-ro 63), estas laŭracia; ĝi sidas sur la plej rigora justeco, ĉar ĝi por ĉiam lasas al la Spirito ties liberan volon; ĝi havigas privilegion al neniu; al ĉiuj siaj kreitoj, senescepte, Dio havigas saman liberecon de agado por progresi; eĉ la detruo de iu mondo, kuntrenanta la detruon de la korpo, nenia interrompo kaŭzos al la progresa marŝo de la Spirito. Tiaj estas la sekvoj de la plureco de la mondoj kaj de la plureco de la ekzistadoj.

Laŭ tiu interpreto, ne ĝusta estas la nomo lasta juĝo, ĉar la Spiritoj trapasas similajn juĝojn ĉe ĉiu renoviĝo de l’ mondoj, kiujn ili loĝas, ĝis ili estos atingintaj difinitan gradon da perfekteco. Ne estas do, ĝustadire, lasta juĝo, sed ja ĝeneralaj juĝoj en ĉiuj epokoj de renoviĝo, parta aŭ tuta, de la loĝantaro de la mondoj, pro kiuj fariĝas la enmigroj kaj elmigroj de Spiritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.